Ivan Naumov
Babelo
Donu al mi fabelon,
Ĉar io almenaŭ restu, Ĉar io almenaŭ nestu En pingloza arbusto de mia obskura anim'... Kiam oni eniros Babelon Ĉies vinoj restos sen gusto Kaj ŝimos en ŝlim'. Donu al mi intencon Por io ankoraŭ tremu, Por iun ankoraŭ emu Longaj ŝtonaj strataroj de mia vintroza intern'. Kiam oni deklaros komencon Ĉies varmo restos sen tegoj En frosta kavern'. Donu al mi nenion Laŭ jam forgesita moro. Laŭ jam forgesita foro Eble glitos ombraro de mia neĝoja esper'. Kiam oni ektrovos la Dion Ĉies dioj restos sen faro Kaj mortos sur Ter'.
28/29.06.1993
|