Lajos Tarkony
Balkona vespero
Lit-seĝo. Lankovriloj. Dua etaĝ'. Balkono.
Siajn vualojn densajn faligas jam vespero, sonorilvoĉo velke traŝvebas en l' aero. Torpor' postfebra. Kape vaganta pensĉifono. Sur transa bord' de l'golfo, en fee fora fono ekbrilas lumserpento: vibranta koliero sur kolo de l' mallumo, anoncas ĝi pri tero, pri urbo kaj loĝantoj: pri homo kaj pri ŝtono. Ho stranga pens': ĉi urbe, kies stratetojn plande ankoraŭ mi ne tuŝis kaj kien mia febre sopira okulparo rigardas lace, lante, ĉi urbe eble homo – same soleca, trista, – algapas nun la maron, niaj rigardoj eble sin krucas en saluto, ho ve senpove dista... |