Nikolao Hohlov

Chanteclaire

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias,
Ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;
Ripozas en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten' sentinelas:
Vi krias, – mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,
Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos...

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskiĝonta
Aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim' horizonta;
Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,
Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaŭlo orpluma... ĉe fino de l' nokta deĵoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!
Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagiĝo en kri' de la du sentineloj!

[Traduko en la rusan]