Aleksandr Puŝkin

Graf' Nulin

Tradukis M. Bronŝtejn

Ĉaskornoj vokas: Venis temp'!
Hundistoj en la vesto ĉasa
Enselas jam de frumaten';
Saltadas ĉashundar amasa.
La mastro venas post moment',
Observas ĉion pompe brava;
Vizaĝon lian pro kontent'
Lumigas nun plezuro grava.
Malloze vestas lin ĉekmen'[1],
Ĉaskornon tenas bronza ĉen',
En sino ladbotela plen',
Kaj post kuŝak' [2] – tranĉilo turka.
En nokta kuf', en sola tuko
Duondormante, la edzin'
El la fenestro spektas lin,
La kolektiĝon, hundan bojon.
Apenaŭ li rimarkas ŝin;
Saltinte sur ĉevalon ĝojan
Li krias: "Ne atendu min!"
Kaj elveturas sur la vojon.

Aŭtune, en septembra fin'
(Pro l' fia proz' pardonu min)
Vilaĝo estas tre enua:
Nur lupoj blekas; neĝo, vent',
Kaj koto. Sed – la tempo ĝua
Por la ĉasist': sen ajna plend'
Li en kamparo karakolas,
Tranoktas sub la firmament',
Festenas, sakras kaj petolas
Kun dezertiga ĉastorent'.

Sed kion la edzino juna
Nun faras en la temp' aŭtuna?
La zorgojn faras ŝi abundajn:
Anserojn nutri, pekli fungojn,
En kelon veni por momento,
Ordoni pri tagmaĝa sup' –
L' okulo de mastrin' atenta
Tuj trovos ion por okup'.

Bedaŭre ŝi... (Aĥ! mi forgesis
Pri l' nom' por mia heroin',
Nataŝa – per ĉi nom' karesis
Ŝin l' edzo, sed ni nomu ŝin
Natalja Pavlovna) bedaŭre
Pri l' hejma kaj mastruma art'
Natalja Pavlovna longdaŭre
Ne okupiĝis tute, ĉar
Ne en gepatra moro bona
Edukis oni ŝin sen las'
Sed en la nobla pensiono
De l' enmigrinto Falbalas!
Ŝi legas ĉe fenestra hel'
La kvaran jam volumon de l'
Sentimentala amromano:
Eliza skribas al Armano,
Kaj li al ŝi pri l' arda sent'.
Roman' antikva, aĵ' klasika,
Elstare dika, dika, dika –
Sen elpensaĵo romantika,
Nur kun edifo kaj prudent'.
Natalja Pavlovna komence
Ĝin legis vere pacience
Sed poste iel distris ŝin
Apud la dom' kverelo forta
De l' kapro kaj la hundo korta –
Kaj forlogiĝis la mastrin'.
Ĉirkaŭe buboj laŭte ridis.
Dumtempe kun malgaja vok'
Meleagrinoj ne rapidis
Paŝante post malseka kok'.
Anasoj skuis sin en flako,
Virin' en la malpura kort'
Tolaĵon lavis apud pord';
Griziĝis pli kaj pli la tago,
Pluvonta en proksima hor'...
Sed jen – aŭdiĝis la sonor'.
Vivinta en solec' angora
Amik', vi, certe, scias mem:
La voĉon de tintilo fora
Aŭskultas ni kun kora trem';
Ĉu proksimiĝas kun rapido
Amiko de l' junec' senbrida?..
Ho, Dio mia! Eble ŝi...
Apudas jam... Saltadas koro...
Sed preter flugas sono fora,
Trans mont' – kaj mutas jam por vi.

Natalja Pavlovna rapidas
Al la balkon', – de tie vidas
Kun ĝojo: jen trans la river'
Kaleŝo veturanta foras.
Sur ponto jam – Al ni... ho, ne,
Maldekstren turnis... Ŝi kun ve'
Rigardas kaj apenaŭ ploras.

Sed jen – kurbiĝo ĉe la bord'.
L' kaleŝo falas. – "Filjka[3], vidu!
Hej, vi! Jen la kaleŝ' – rapidu!
Ĝin tuj venigu al la kort',
La mastron al tagmanĝo petu!
Ĉu sanas li?.. Do, helpi pretu!"
Servisto kuras sen prokrast',
Natalja Pavlovna kun hast'
Ordigas buklojn, ŝalon trovas,
Kurtenon ŝirmas, seĝon movas
Kaj atendegas: "Ho, ĉiel',
Ĉu baldaŭ?!" – Fine, kun ŝancel',
Tre kota post la longa iro,
Rompita grave, en sopiro
Sin iel trenas ekipaĵ',
Post ĝi sinjoro juna lamas;
Servisto – franco tamen flamas
Kaj vokas lin: "Allons, courage!"[4]
Jen fine ili ĉeperonas.
Dum la servistoj sen prokrast'
Malfermas ĉambron, vojon donas
Al luksa ĉambro por la gast',
Dum veston ŝanĝas por eliro
Sinjoro nia, ĉu mi diru,
Kiu li estas, juna dand'?
Graf' Nulin, el la fora land'.
Forblovis li en modan mondon
Profiton nunan kaj estontan,
Kaj en la pompa aŭreol'
Veturas nun al Petropol'
Kun vasta stoko da manteloj,
Korsetoj, frakoj, veŝtoj belaj,
Koloraj tukoj kaj ĉapeloj,
Lornetoj, ŝtrumpoj kun "à jour"[5],
Kun fia libro de Gizoto [6],
Malico de karikatur',
Kun nova verk' de Valter-Skoto [7],
"Bons-mots"[8] de tutpariza rav',
Kun nova kant' de Beranĵero [9],
Muziko de Rossini, Pero [10],
Et cetera, et cetera[11].

Senpacience la mastrin'
Atendas ĉe la preta tablo;
Kaj jen aŭdiĝas porda knar',
La graf' eniras. Dum ekstar'
Ŝi lin demandas kun afablo
Pri l' kruro. Ĉu bonfartas li?
Kaj li respondas: pli-malpli.
Al tablo ili kune iras,
Sidiĝas kune kaj sen tim'
La graf' parolas en proksim':
Rusion sanktan mokas, miras
Pri l' vivo frosta sen la varm',
Sopiras pri Pariz' kun larm'.
"...Kaj la teatro?" – "Orfas plene,
C'est bien mauvais, ça fait pitié[12].
Talma' surdiĝis, rolas pene,
Kaj mamzel'[13] Mars jam senrevene
Oldiĝas... Sed le grand Potier[14]!
En mond' por lia glor' iama
Ankoraŭ ne videblas fin'!"
– Kiu verkisto modas? – "L' sama –
Nur d'Arlincourt kaj Lamartin"
– "Ĉe ni imitas ilin multaj".
– "Ĉu vere? Al progresa flu'
Proksimas niaj cerboj stultaj?
De l' Di' sendita evolu'..."
– "Talioj kiaj" – "Tre malaltaj.
Apenaŭ ĝis... ĝis tiu lok'.
Jen via robo – analog':
Ornamo, bantoj, riĉa flok' –
Proksimas ĝi al modaj saltoj".
– "Jes, nin atingas «Telegraf»[15]".
– "Ha! Povas mi por vi aranĝi:
Bonega vodevil'!" – la graf'
Ekkantas. – "Graf', bonvolu manĝi".
– "Mi satas ja".
                    Kun la mastrin'
Leviĝas li en mir' surpriza:
Feliĉas, gajas ŝi sen fin'.
Kaj, forgesante pri Parizo,
La juna graf' admiras ŝin.
Vesper' nerimarkeble fluas,
Kaj en okuloj de l' mastrin'
Jen la salut' afabla bluas,
Jen senrespondo kontinuas,
Sed – nokto venas kun obstin'.
Delonge jam servistoj ronkas,
Krudferon jam gardisto gongas,
Kaj koko krias en proksim'.
Kandeloj fumas, finbrulintaj.
Leviĝas lace la mastrin':
"Adiaŭ do! Atendas litoj.
Bondormu!"... Kun domaĝ' kaj rav'
Tenere, preskaŭ ame, l' graf'
Sur ŝian manon kison metas.
Sed kien tiras flirta mav'! –
La vantulin' en kaŝ' premetas
La manon de l' ravita graf'.

Natalja Pavlovna senvestas,
Paraŝa staras apud lit',
Por la mastrin' Paraŝa estas
Virino, inda por konfid':
Ŝi kudras, lavas, klaĉas, flatas,
Donacojn de l' mastrino ŝatas,
Petolas jen kun la sinjor',
Jen lin insultas kun rigor',
Kaj trompas la mastrinon brave.
Nun traktas ŝi aŭdace, grave
Aferojn de la juna graf'
Laŭ ĉiu eta paragraf',
Kvazaŭ ŝi lin delonge konas.
Sed la mastrino kun rifuz'
Ŝin stopas: – "Ĉesu! Ne bezonas..."
La kufon petas kun la bluz',
Kaj iri for al ŝi ordonas.

La grafo ankaŭ en piĵam'
Alivestita estas jam.
Ekkuŝas li, cigaron petas;
Monsieur Picard alporti pretas
Karafon, glason el arĝent',
Cigaron, bronzan lumigilon,
Romanon novan kaj tondilon,
Kaj vekhorloĝon – post moment'.

Li Valter-Skoton okulumas
kuŝante, tute sen atent'.
Animon lian regas tent';
Kaj neĉesebla zorgo zumas
En lia kap' dum ĉi-moment:
"Ĉu vere estas ama sent'?
Ĉu eblas?.. jen l' afero drola,
Sed tio estus tro bonvola,
Min, ŝajne, ankaŭ ŝatas ŝi" –
Kaj lumon tuj estingis li.
Sed febra ardo lin sufokas,
Ne dormas graf' – diablo vokas
Kaj tentas per la peka vol'.
La sentoj flamas en izol';
Aperas en imago tenta
Rigardo ŝia elokventa,
Alloge ronda la statur',
Agrabla voĉo kaj vilaĝa
Ruĝeto sana de l' vizaĝo –
Pli ĉarma ja ol ŝminka spur',
La piedpinta filigrano...
Li rememoras: vere, jes,
Ŝi per senzorga sia mano
La lian premis kun promes';
Stultul'! Li devus resti kune,
L' okazon ravan kapti nune.
Sed tempo restis por sukces':
La pordon ŝi ne fermis, jes! –
Kaj sur la ŝultrojn tuj ĵetinte
La buntan silkon de l' ĥalat',
En morno seĝon renversinte,
Kun hasto laŭ la ĝua pad'
Ekpaŝas nova Tarkvinio [16]
Al dormoĉambro Lukrecia.

Samtiel ja de sur kanap'
Ĉasadas muson ruza kato,
De servistin' amiko flata:
Ŝteliras ĝi sen ajna skrap',
Proksime venas en krepusko,
Per vosto ludas en embusko,
Preparas ungojn, ĵetas sin,
Kaj – ha! – kaptita povrulin'!

La graf' singarde paŝojn faras,
La vojon palpas: ĝi malklaras,
En flama ardo de l' dezir'
Tremetas, se subite knaras
La planko dum la ŝtela ir'.
Li l' pordon trovas, ne eraras,
Kaj glite premas en obskur'
Tenilon kupran de l' serur';
La pordo cedas sen obstino;
Li vidas: lampo en obskur'
Briletas al dormeja sino,
Kaj pace dormas la mastrino,
Aŭ eĉ simulas dormon nur.

Li paŝas dube, sed en fino
Ekfalas apud ŝia lit'.
Sed ŝi... Aŭskultu peton mian,
Ĉefurbaj damoj de elit':
Imagu la vekiĝon ŝian,
Neatenditan, kun terur',
Kaj diru, kion fari nur?

Malfermas ŝi l' okulojn mire,
Kaj vidas: nia donĵuan'
Amvortojn ŝutas plej admire
Kaj per aroga sia man'
Kovrilon tuŝas eĉ atence,
Ĝeninte plene ŝin komence...
Sed jen – vekiĝis la koler'
Kaj al la grafo pro l' fier'
(Aŭ tute eble, nur pro timo)
Plenforte batas sen estimo
Ŝi vangofrapon, jes, kaj kian!

Hontegis Nulin' ĝis sufer',
L' ofendon englutinte tian.
Ho ve! Al kio igus lin
Terura ardo de l' malico?!
Sed pro l' ekboj' de vila ŝpico
Vekiĝis jam la servistin'.
La graf' ekaŭdis ŝian iron,
Kaj kondamnante en murmur'
La belulinon kaj l' admiron,
Sin savis per hontinda kur'.

Kiel pasigas l' noktofinon
Paraŝa, li kaj la mastrin' –
Amik', mem trovu la difinon,
Mi ne intencas helpi vin.

La graf' silente en mateno
La kapon levas de l' kuseno
Kaj vestas sin en pigra poz',
Beligas ungojn ien gape,
Kravaton kroĉas okulfrape,
Kaj eĉ la buklojn per la bros'
Ne kombas tute post ripoz'.
Ĉu ia penso lin sufokas?
Jen oni lin teumi vokas.
Do, kin fari? Li ne sen
kolero kaŝa, honta ĝen',
Eliras.
          Milde mallevante
L' okulojn, nia ŝerculin',
La lipojn ruĝajn mordetante,
Modeste alparolas lin.
Komence iom embarase,
Sed baldaŭ pli kuraĝe, klase
La graf respondas kun ridet'.
Apenaŭ pasis duonhoro –
Kaj li jam ŝercas kun humoro,
Denove en la ama ret'.
Subite – bru'. Eniras – kiu?
"Nataŝa, kara!" – "Dio mia!
Jen mia edzo, graf'. Ĉe ni
Graf' Nulin". – "Kore ĝojas mi.
Malbonas la veter' terura!
Ĉe la forĝejo en trankvil'
Jam pretas via veturil'.
Nataŝa! Tie en la ruro
Elsaltis ĵus al ni lepor'...
Hej, brandon! Vi gustumos, ĉu ne?
Ja sendis oni ĝin el for'.
Ĉu volas vi tagmanĝi kune?"
– "Ne, hastas mi... Indulgu min".
– "Bonvolu graf', mi petas vin.
L' edzin kaj mi, ni gastojn ŝatas,
Ho, restu, grafo!"
            Sed konstatas
La grafo perdon de l' esper',
Kaj pli obstinas en sufer'.
Drinkinta glason, ruĝmiene
Pricard valizon pakas pene.
Servistoj en matena freŝ'
Jam kroĉas ĝin al la kaleŝ'.
L' kaleŝo pretas en la korto,
Pricard enigis ĉion jam,
Graf' forveturis... La rakonto
Finiĝi povus jam, amik',
Sed vorton plu aldonu mi.

Kiam foriris la kaleŝo,
L' edzino pri la' okazo freŝa
La edzon, ĉiujn en proksim'
Informis kun rapid' depeŝa.
Sed kiu do kun la mastrin'
Priridis tion plej sincere?
Ĉu vi divenos? – Kun sukces':
La edzo. – Tute ne la edz'.
Li ofendita estis vere,
Li diris: graf' – stultul', papag',
Bubaĉo! Ja pro lia ag'
L' aferon simple li ne lasos,
La grafon li per hundoj ĉasos.
Najbaro Lidin ridis nur,
Dudektrijara bienul'.
Do jen: kun la justeco klara
Ni povas diri por la fin',
Ke nun fidelo de edzin'
Ne estas tute io rara.
1825

Notoj de tradukisto

[1] Ĉekmeno – speco de ĉasista vesto.
[2] Kuŝako – larĝa kaj longa ŝtofa zono, kelkfoje volvanta la figuron.
[3] Filjka – servista moknomo (plene – Filipp).
[4]"Allons, couraĝe" – "Antaŭen, kuraĝe!" (france).
[5]"à jour" – "aĵura" (france).
[6]Gizoto – Guizot, franca historiisto, en sia libro pruvis neceson de revolucio kaj nepran pereon de monarkio.
[7]Valter-Skoto – Walter Scott, fama skota verkisto.
[8]"bons-mots" – "spritaĵoj" (france).
[9]Beranĵero – Béranger, populara franca poeto.
[10]Rossini, Pero (Paero) – elstaraj italaj komponistoj de tiu epoko.
[11]"et cetera" – "kaj tiel plu" (lat. kun franca prononco).
[12]"C'est bien mauvais, ça fait pitié" – "Ĝi estas malbona, vere kompatinda" (france).
[13]mamzelo – fraŭlino.
[14]"Le grand Potier" – "La granda Potje" (france).
[15]«Moskovskij telegraf» («Moskva telegrafo») – populara tiutempa revuo. Ĝia suplemento prezentis kolorajn bildojn de modoj.
[16]Tarkvinio – filo de romia caro, li perfortis Lukrecia-n, la edzinon de foririnta militi Kollatin. Lukrecia sin mortigis. Kolatin levis la popolamason kaj forpelis la carojn.