L. L. Zamenhof
Mia pensoSur la kampo for de l' mondo,antaŭ nokto de somero, amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante, – mia vundo refrapita min doloras resangante. "Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado kun fraŭlino ripozanta post somera promenado! Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan – la junecon – mi ploranta metis mem sur la altaron de la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras, – io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras... Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro – venu tuj al mi la morto, en espero – sen doloro! |