[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

I. En Svisio

Alteriĝinte sur kabo Canaveral, mi fordonis la ŝipon por riparado kaj ekpensis pri ripozejo. Post tiom longa vojaĝo mi nepre devis ripozi. La Tero ŝajnas punkto nur el la kosmo, post alteriĝo tamen evidentiĝas, ke ĝi estas sufiĉe vasta. Kaj por bona ripozo ne sufiĉas belaj vidaĵoj — necesas krome konvena singardemo. Tial mi veturis al kuzo de profesoro Tarantoga, kiu havas saĝan kutimon legi ĵurnalojn ne tuj, sed post kelkaj semajnoj, kiam ili maturiĝos. Mi preferis elekti ripozlokon ĉe konato, ol en iu publika biblioteko. Trairi magnetajn kampojn de la Galaksio — tio ne estas bagatelo. La ostoj jam rimarkeble doloras. Krome, rememorigas pri si la genuo, kiun mi elartikigis en Himalajoj, en alpista tendaro, kiam aluminia tabureto rompiĝis sub mi. La plej bona rimedo kontraŭ reŭmatismo estas: pli da seko kaj pli da varmo, certe, en klimata, ne en milita senco. La Proksima Oriento, kiel ĉiam, ne estis kalkulebla. La araboj, kiel antaŭe, prezentas per si plurtavolan kukon, en kiu iliaj ŝtatoj kuniĝas, disiĝas, unuiĝas kaj batalas inter si pro mil diversaj kaŭzoj, kiujn mi eĉ ne provas kompreni. La sudaj, sunaj deklivoj de Alpoj tute konvenus, sed tie jam ne paŝos mia piedo post la okazo, kiam oni ŝtelis min en Turino kiel filinon de duko di Cavalli, aŭ eble, di Piedimonte. Tio eĉ ĝis la fino mem ne klariĝis. Mi venis al astronaŭtika kongreso, la sesio finiĝis post noktomezo, morgaŭ mi devis flugi al Santiago, mi perdis vojon en la urbo, ne povis trovi la hotelon kaj enveturis iun subteran parkejon, por dormeti almenaŭ en la aŭto. La sola vaka loko estis, vere, ĉirkaŭbarita per diverskoloraj rubandetoj, ŝajne, signante, ke la filino de la duko fianĉiniĝis, sed mi nenion sciis pri tio, kaj cetere, ĉu gravis tio je la unua horo nokte? Unue oni ŝovis ŝtopilon en mian buŝon kaj ligis min, poste pakis en kofron, la aŭton kondukis sur straton, ŝarĝis sur grandan kromĉaron, per kiu oni transportas novajn aŭtojn, kaj veturigis en sian azilon. Mi, vere, estas viro, sed nun ne eblas tuj diveni sekson, barbon mi ne havas, kaj estas neordinare bela, — unuvorte, ili eltrenis min el la pakaĵujo apud belega montara panoramo kaj kondukis en solecan dometon. Gardadis min du altulaĉoj alterne; trans la fenestro videblis alpaj neĝoj, sed, certe, mi ne havis okazon sunbruniĝi. Kun la brunhaŭta lipharulo mi damludis — por ŝakludo li estis malinteligenta, kaj la dua, sen lipharoj, tamen kun barbo, havis neelteneblan kutimon nomi min bifsteko. Tio estis aludo al mia sorto en okazo, se la duko kun la edzino ne pagos elaĉeton. Ili jam sciis, ke mi havas nenion komunan kun la familio di Cavalli — aŭ di Piedimonte, — sed tio ilin tute ne konfuzis, ja surogata homŝtelo iĝis ordinara afero. Antaŭ tio jam estis kelkaj okazoj de ŝtelo de ne tiuj infanoj, kiuj estis intencitaj, kaj gepatroj de la ŝtelutaj infanoj helpis al malriĉuloj. Poste tio etendiĝis ankaŭ al plenaĝuloj. Germanoj nomas tion Erzatzentführung, kaj ili bone scias tiajn aferojn. Malfeliĉe, kiam venis mia vico, surogataj ŝteloj iĝis tro multaj, la koroj de riĉuloj malmildiĝis, kaj neniu pagis por mi eĉ rompitan groŝon. Ili provis ellogi ion de Vatikano, la eklezio, kiel sciate, karitatas profesie, sed daŭris tio terure longe. Dum tuta monato mi devis damludi kaj aŭskultadi gastronomiajn minacojn de la ulo, kiu krome neelteneble ŝvitis kaj nur ridegaĉis, kiam mi petis lin duŝi sin: ja en la domo estas banĉambro, kaj mi mem sapumos lian dorson. Finfine ankaŭ la eklezio ne konfirmis la esperojn. Mi ĉeestis ilian kverelon, ili preskaŭ interbatiĝis, unuj kriis «buĉu lin», aliaj — prenu la dukan filinon je la kolumo, kaj pelu for.

«La duka filino» persiste nomadis min tiu, la brunhaŭtulo. Sur lia verto estis lipomo, kaj mi ĉiam devis ĝin okulumi. Manĝadis mi, kompreneble, samon, kion manĝis ili, nur kun tiu diferenco, ke ili lekis siajn fingrojn post makaronioj kun oliva oleo, sed min tio naŭzis. La kolo plu doloris ekde tiam, kiam ili penis igi min konfesi, ke mi estas almenaŭ iu parenco de la duko, se mi enveturis la dukan parkejon, kaj senteble frapis min pro siaj trompitaj atendoj. Ekde tiam Italio ĉesis ekzisti por mi.

Aŭstrio estas sufiĉe ĉarma, sed mi konas ĝin, kiel miajn kvin fingrojn, kaj mi ja deziris ion novan. Restis Svisio. Mi decidis demandi la kuzon de Tarantoga, kian opinion li havas pri ĝi, sed evidentiĝis, ke mi faris stultaĵon, komencinte konversacion kun li; li, vere, estas fervora vojaĝanto, sed samtempe — amatora antropologo, kolektanta tiel nomatajn surmurajn grafikaĵojn en ĉiuj necesejoj de la mondo. Tutan sian hejmon li faris ilia konservejo. Kiam li ekparolas pri tio, kion homoj desegnas sur muroj de siaj necesejoj, en liaj okuloj ekflagras flamo de inspiro. Li asertas, ke nur tie la homaro estas absolute sincera kaj sur tiuj kahelaj muroj videblas nia «mene, tekel, uparsin», kaj ankaŭ entia non sunt multiplicanda praeter necessitatem. Li fotas tiujn skribaĵojn, pligrandigas ilin, kovras per pleksiglaso kaj pendigas sur murojn de sia hejmo; de malproksime tio similas mozaikon, kaj proksime simple haltigas spiron. Sub ekzotaj skribaĵoj, kiel ĉinaj aŭ malajaj, li metas tradukojn. Mi sciis, ke li plikompletigadis sian kolekton en Svisio, sed al mi tio nenion donis — li rimarkis tie neniajn montojn. Li plendis, ke necesejojn oni lavadas tie ekde mateno ĝis vespero, neniigante solidajn skribaĵojn; li eĉ sendis memorandon al la Kulturdezernat en Zuriko, ke oni lavu unufoje dum tri tagoj, sed oni kun li simple ne parolis, kaj pri permeso al li eniri sinjorinajn necesejojn eĉ ne eblis pensi, kvankam li havis paperon el UNESKO — mi ne scias, kiel li ĝin akiris, — konfirmantan sciencan karakteron de liaj okupoj. La kuzo de Tarantoga kredas nek al Freŭdo, nek al freŭdistoj, ĉar de Freŭdo oni povas ekscii, kion pensas tiu, kiu sonĝas aŭ vizias turon, bastonon, telefonan foston, ŝtipon, antaŭaĵon de ĉaro kun timono, palison kaj tiel plu; sed tuta tiu sagaco iĝas senutila, se iu vidas sonĝojn rekte, sen ajnaj aludoj. La kuzo de Tarantoga persone antipatias psiĥanalizistojn, opinias ilin idiotoj kaj ekdeziris nepre klarigi al mi, kial. Li montris la perlojn de sia kolekto, versojn en okdek, ŝajne, lingvoj (li estas preparanta riĉe ilustritan libron, veran kompendion, kun koloraj aldonaĵoj); certe, li faris ankaŭ statistikajn kalkulojn, kiom da kio aperas je kvadrata kilometro aŭ, eble, je mil loĝantoj, mi jam ne memoras. Li estas poligloto, kvankam en sufiĉe malvasta tereno; sed ankaŭ tio iom valoras, se oni atentos, kia leksika riĉo estas akumulita ĉi tie. Li tamen asertas, ke la laborkondiĉojn li abomenas; necesas ĥirurgaj gantoj, senodorigilo kun aspergilo — kiel do sen ĝi? — sed sciencisto devas sufoki en si nevolan abomenon, aliokaze entomologoj esploradus nur solajn papiliojn kaj kokcinelojn, kaj pri blatoj kaj pedikoj neniu scius ion ajn. Timante, ke mi forfuĝos, li tenis min je la maniko kaj eĉ puŝetis je la dorso, al la plej pitoreskaj pecoj de la muro; mi ne plendas, diris li, sed mi elektis por mi malfacilan vivon. Homo, kiu venas en publikajn pisejojn, ĉirkaŭpendigita per fotiloj kaj ŝanĝeblaj objektivoj, trenas post si stativon kaj rigardas en ĉiujn ĉelojn vice, kvazaŭ ne povas decidi, — tia homo vokas suspekton de necesejaj servistinoj, speciale se li rifuzas lasi sian ŝarĝon ĉe ili, sed portas ĝin kun si en ĉelon; kaj eĉ solida trinkmono ne ĉiam gardas lin kontraŭ malagrablaĵoj. Speciale forte — kiel ruĝa tuko al virbovo — efikas al tiuj gardantinoj de la neceseja moralo (li esprimis pri ili sufiĉe akre) la lumo de la fotila brililo malantaŭ fermita pordo. Kaj kun malfermita pordo li ne povas labori, ĉar tio incitas ilin eĉ pli. Kaj jen stranga afero: klientoj, kiuj eniras tien, same rigardas al li malaprobe, kaj ofte la afero ne limiĝis per rigardoj, kvankam inter ili sendube estas aŭtoroj, kiuj devus esti almenaŭ iomete dankaj al li pro la atento. En aŭtomatizitaj necesejoj tiuj problemoj ne estas, tamen li devas viziti ĉiujn, alie kolektita materialo ne estos statistike reprezentiva. Bedaŭrinde, li devas kontentiĝi per specimeno, la monda aro de necesejoj superas homajn fortojn, — mi ne memoras jam, kiom da necesejoj ekzistas en la mondo, sed li ankaŭ tion kalkulis. Estas sciate, per kio kaj kiel oni tie skribas, kiam ĉemane estas nenio, kaj kiamaniere kelkaj speciale inventemaj aŭtoroj metas aforismojn, kaj eĉ desegnaĵojn sub la plafono mem, kvankam laŭ porcelano eĉ ĉimpanzo ne povos rampi tiel alte. Dezirante pro afableco daŭrigi la konversacion, mi eldiris supozon, ke ili portas kun si kunmeteblajn eskalojn; tia malklereco indignigis lin. Finfine mi tamen liberiĝis de li kaj eskapis persekuton (li kriis ion al mi postsekve eĉ sur la ŝtuparo); treege kolerigita pro la malsukceso — ja pri Svisio mi nenion eksciis, — mi revenis en la hotelon, kaj evidentiĝis, ke kelkaj speciale drastaj ekzemploj, kiujn li deklamis al mi, firme kroĉiĝis en mia menso; ju pli mi penis ilin forgesi, des pli persiste ili reaperadis en mia kapo. Tamen, siamaniere la kuzo estis, eble, prava, fingromontrante por mi al granda skribaĵo super sia labortablo: Homo sum et nihil humani a me alienum puto.

Finfine mi elektis Svision. Mi jam delonge vartis en la animo ĝian imagon. Vi vekiĝas frue, en pantofloj aliras fenestron, kaj tie estas alpaj gresejoj, lilakaj bovinoj kun grandaj literoj «MILKA» sur la flankoj; dum tintado de iliaj bukolikaj sonoriletoj vi iras en manĝejon, kie en maldika porcelano fumas svisa ĉokolado, kaj svisa fromaĝo serveme brilas per rosgutoj, ĉar la vera ementala ĉiam iomete ŝvitas, speciale en la truetoj; vi sidas, toastoj kraketas, mielo odoras je alpaj herboj, kaj la beatan silenton emfazas solena tiktakado de surmura svisa horloĝo. Vi malfaldas freŝan «Neue Zürcher Zeitung» kaj kvankam vidas sur la unua paĝo militojn, bombojn, kvantojn de murditoj, sed ĉio ĉi estas tiel fora, kvazaŭ vidata tra malgrandiga vitro, ĉar ĉirkaŭe estas silento kaj trankvilo. Eble, ie ekzistas malfeliĉoj, sed ne ĉi tie, en la regiono de minimuma terorisma tensio; jen, bonvolu, sur ĉiuj paĝoj la kantonoj konversacias inter si per mallaŭta banka dialekto, kaj vi demetas la nelegitan gazeton — ja se ĉio funkcias, kiel svisa horloĝo, por kio vi legu? Vi nehaste ekstaras, vestas vin, murmurante malnovan kanteton, kaj iras promeni en montaro. Kia beateco!

Proksimume tiel mi imagis ĉion ĉi. En Zuriko mi ekloĝis en hotelo apud la flughaveno kaj komencis serĉi pacan anguleton en Alpoj por tuta somero. Mi foliumadis reklamajn libretojn kun kreskanta senpacienco; min fortimigadis jen promesoj de grandnombraj diskotekoj, jen kablotramoj, kiuj porcie trenas amasojn da turistoj al glacirivero, ja mi ne ŝatas homamason; kion diri, la tasko estis nefacila, ja nek montoj sen komforto, nek komforto sen montoj konvenis al mi. El la unua etaĝo al la lasta min pelis la elektrizita hotela orkestro, kaj ankaŭ la kuireja ventolado, kreanta impreson (falsan, sed nevenkeblan), ke grason sur la patoj oni ne ŝanĝis dum pluraj jaroj. Supre estis ne pli bone. Post ĉiuj kelkaj minutoj sur min faladis bruego de jetoj, startantaj nemalproksime. Tamen, en Eŭropo oni diras ne «jetoj», sed «avioj», sed «jeto» pli bone transdonas impreson de frapoj kontraŭ la kapo. Ŝtopiloj en la oreloj ne helpis, ĉar la vibrado de motoroj penetras rekte en la ostojn, kiel borilo. Tial en la tria tago mi transloĝiĝis en novan «Sheraton», en la centro de la urbo, ne kompreninte, ke tio estas plene komputilizita hotelo. Mi ricevis apartamenton, nomatan uson-maniere «suite», reklaman fontoplumon kaj plastan ĵetonon anstataŭ ŝlosiloj. Per ĝi eblis malfermi ankaŭ bufedon-malvarmujon, konektitan al la centra komputilo. La televidilo laŭ unua postulo montradis momentan sumon de la konto. Estis sufiĉe amuze observi nelacigeblan saltadon de ciferoj, kvazaŭ dum translacio de sportaj konkuroj, nur kun tiu diferenco, ke saltis ne onoj de sekundoj, sed svisaj frankoj. «Sheraton» estis fama pro renasko de malnovaj tradicioj; ekzemple, sur ĉiu tablo briletis arĝento de manĝilaro; antaŭe sur tranĉiloj kaj forkoj oni gravuradis «Ŝtelita en "Bristol"», sed en «Sheraton» oni evitis similajn akraĵojn: simple en la arĝento estas io tia, pro kio la pordoj alarmas dum provo eliri kun forko en la poŝo. Ve, mi mem konvinkiĝis pri tio, kaj devis poste longe senkulpigi min. La fontoplumon mi forgesis apud la glaso, kaj tekulereton ŝovis en la brustan poŝon; sed tiu klarigo ne trankviligis parfumitan lakeon, ĉar la kulereto brilis, kiel lavita, kvankam mi manĝis molan ovon. Nu, mi ĝin ĉirkaŭlekis, tian mi havas kutimon, sed mi ne deziris konfesi miajn intimajn emojn al la sviso, konvinkita, ke li parolas angle. Mi opiniis la incidenton elĉerpita, sed kiam mi — por amuzo — petis de la televidilo la konton, ĝi montris ĝin kun prezo de unu arĝenta kulereto; eraro ne estis ebla. Se mi jam ĝin pripagis, ĝi estis mia, kaj dum la tagmanĝo mi ŝovis en la poŝon precize saman kulereton, kio kaŭzis novan skandalon. «Sheraton», klarigis oni al mi, ne estas mempriserva vendejo. La kulero, eĉ inkludita en la konton, restas propraĵo de la hotelo. Tio estas ne puno, sed afablaĵo rilate de gasto, ĉar juĝaj elspezoj kostus por mi multe pli. Mia ĉikanemo estis tuŝita, mi eĉ pensis pri proceso kontraŭ «Sheraton», sed decidis ne malbonigi al mi la humoron, ĉar malgraŭ ĉio mi esperis vidi la Svision de mia revo.

Apud la pordo de la banĉambro troviĝis kvar ŝaltiloj, kies destino neniam iĝis klara por mi, kaj vespere mi enlitiĝis en mallumo. Al la kuseno estis alpinglita karto kun koraj gratuloj de la direkcio, kaj kun malgranda briketo da «Milka», sed mi pri tio ne sciis. Komence mi enpikis la pinglon en la fingron, kaj poste mi devis serĉi la ĉokoladon sub la litkovrilo, kien ĝi falis. Kiam mi ĝin formanĝis, mi ekkomprenis, ke necesas denove purigi la dentojn, kaj post mallonga interna lukto mi faris tion. Poste, penante palptrovi lumŝaltilon apud la lito, mi premis ion tian, ke la matraco komencis skuiĝi. Al la lampa kloŝo batiĝis nokta papilio. Mi malŝatas noktajn papiliojn, speciale kiam ili sidiĝas sur la vizaĝon, tial mi decidis ĝin dispremi; tamen atingebla estis nur ampleksa volumo de hotela Biblio en malmola bindaĵo, kaj ĵeti Biblion estas iel ĝene. Mi persekutis tiun papilion sufiĉe longe kaj finfine glitfalis sur la alpaj reklamaj libretoj, kiujn mi antaŭ tio ĵetis sur la tapiŝon. Ŝajnas, ĉio ĉi estas bagateloj. Stultaĵoj, pri kiuj estas hontinde skribi. Sed rigardante pli profunde, tio ne estas tiom simpla. Ju pli da komforto, des pli da suferoj kaj eĉ animaj humiliĝoj, ĉar homo sentas, ke li ne meritas tian riĉon de ebloj, kvazaŭ li staras kun tekulereto antaŭ oceano; tamen, sufiĉe pri kuleretoj.

Sekvan matenon mi telefonis al agento pri vendado de nemoveblaĵo kaj petis lin trovi informojn pri negranda komforta vilao en montaro; eble, mi akirus ion tiaspecan kiel someran rezidejon. De tempo al tempo mi faras agojn, kiuj mirigas min mem; ja mi, fakte, ne intencis aĉeti ĉi tie iun ajn vilaon. Tamen, mi mem ne scias. La urbo estis ne nur balaita, sed polurita ĝis spegula brilo, parkoj estis ornamitaj, kiel donacoj; kaj tiu reganta ĉie festa pureco ŝajnis antaŭsento de beata vivo, kiun mi ial neniel povis atingi. Vane malŝparinte tagon, ankoraŭ ne decidinte, kie mi pasigu la someron, mi decidis kiel eble plej urĝe transloĝiĝi el «Sheraton», kaj nur pensinte pri tio, eksentis nemalgrandan faciliĝon. Konvenan meblitan loĝejeton sur nebrua strateto mi trovis en sekva tago, kaj eĉ kun vizitanta servistino, heredita de la antaŭa loĝanto. Tiu ĉi tago devis iĝi la lasta tago de mia hotela loĝado. Kiam mi finis matenmanĝi, al mia tablo venis granda, grizhara, solida viro, nominta sin advokato Trürli. Metinte apud si grandan paperujon, li petis de mi minuton da atento. Li informis min, ke fama svisa milionulo, doktoro Wilhelm Küssmich, estante delonga entuziasto de mia astronaŭtika agado, kiel signon de respekto kaj danko deziras donaci al mi kastelon je mia plena posedo. Jes, jes, kastelon, de la dua duono de la XVI-a jarcento, super lago, ne en Zuriko, sed en Ĝenevo, bruligitan dum la religiaj militoj, rekonstruitan kaj novigitan fare de sinjoro Küssmich, — la advokato deklamis la historion de la kastelo flue. Verŝajne, li ĝin parkeris. Mi aŭskultis lin, pli kaj pli agrable mirante pri tio, ke mia unua imago pri Svisio, jam preskaŭ tute paliĝinta, iĝis tamen ĝusta. La advokato metis antaŭ mi sur la tablon gigantan libregon en leda bindaĵo, pli ĝuste, albumon, montrantan la kastelon de ĉiuj flankoj, kaj ankaŭ de supre. Tuj post tio li ŝovis al mi duan volumon, malpli dikan, — liston de objektoj, aŭ moveblaĵoj, troviĝantaj en la kastelo, ĉar sinjoro Küssmich ne volis ofendi min per aspekto de nudaj muroj, kaj mi estis ricevonta la antikvan konstruaĵon kun tuta ĝia enhavo; nur la unua etaĝo estis sen mebloj, tamen sur ĉiuj ceteraj estis nuraj antikvaĵoj, valoregaj artaĵoj, armila ĉambro — nepre! — kaj eĉ veturilejo; tamen, li ne donis al mi tempon ĝui ĉion ĉi kaj per oficiala, preskaŭ severa tono demandis min, ĉu pretas mi akcepti la donacon. Mi estis preta. Advokato Trürli por momento rigidiĝis — ĉu li preĝis antaŭ komenco de tiom solena ago? Li apartenis al tiu speco de viroj, al kiuj mi ĉiam iomete enviis. Iliaj ĉemizoj brilas per anĝela blanko eĉ je la tria horo nokte, iliaj pantalonoj neniam ĉifiĝas, kaj de ili neniam falas pantalonbutonoj. Per tiu sia senriproĉeco li min iom frostigis, aŭ, pli ĝuste, katenis; sed ĉu eblis postuli, ke nekonata bonfaranto sendu al mi homon, pli konvenan al miaj gustoj? Krome, ne endus forgesi, ke ni estas en Svisio. Post dignoplena silento advokato Trürli diris, ke finajn formalaĵojn ni aranĝos poste, dume sufiĉos nur subskribi la donacan akton. Li elprenis el la paperujo ankoraŭ unu, diafanan paperujon, en kiu, kvazaŭ inter vitroj, ripozis tiu zorgeme tajpita dokumento, kaj malkovris ĝin antaŭ mi sur la tablotuko, samtempe etendinte al mi sian fontoplumon — certe, svisan kaj oran, samkiel liaj okulvitroj. Poste per facila movo li deŝoviĝis de la tablo, kvazaŭ abolante sian ĉeeston ĉi tie, ĝis kiam mi konatiĝos kun la enhavo de la tiom grava dokumento. Mi legis ĉiujn paragrafojn de la donacakto. Interalie, mi estis devigata dum ses monatoj ne tuŝi dudek ok kofrojn, starantajn en la kavalira halo; mi levis la okulojn al la advokato, sed ne sukcesis malfermi la buŝon, kiam li, kvazaŭ legante miajn pensojn, certigis min, ke en la kofroj — certe, ne ŝlositaj, — troviĝas unikaj objektoj, speciale, pentraĵoj de malnovaj majstroj; transdono de ili en proprecon de alilandano, eĉ tiom fama, kiel mi, postulas tempon. Krome, dum du jaroj mi ne rajtis vendi la kastelon, nek tute, nek parte, nek transdoni ĝin al triaj personoj iel alimaniere. Nenion suspektindan mi rimarkis en tiuj paragrafoj. Tamen, ĉu mia suspektemo ne estis demonstro de senhelpeco antaŭ nekomprenebla grandanimeco, kiu laŭ ĉeno de pezaj german-svisaj frazoj, kiel laŭ penda ponto, kondukis min rekte en kastelajn ĉambrojn? Mi eĉ iomete ŝvitis, farante mian subskribon, kaj tiam advokato Trürli per facila, sed ordona movo levis la manon, kaj du hotelaj lakeoj, kiujn mi antaŭe ne rimarkis — ili nerimarkeble atendis malantaŭ palmoj, — alvenis, por certigi mian subskribon. Verŝajne, li anticipe metis ilin tie, en la angulo. Senriproĉe, li penis meti tiun scenon en konvenan kadron. Kiam la lakeoj foriris, Trürli petis min subskribi ankoraŭ unu klaŭzon sur la dorso de la donacakto. Laŭ tiu klaŭzo, mi permesis al personoj, kiujn difinos la donacanto, periode kontroli mian plenumon de la paragrafoj 8, 9 kaj 11 — tio estas, ĉu mi ne fosas en la kofroj kun la altvalora enhavo. La penso pri tio, ke iaj fremdaj homoj vagos tra la kastelo kaj ŝovos siajn nazojn, kien ili deziros, malkomfortigis min. La advokato klarigis pure formalan karakteron de tiu paragrafo. La dokumento, aldonis li, ricevis juran validon, kaj mi ajnmomente povas ekposedi la tutan objekton kune kun la apuda parko. Li jam ekstaris, kaj tiam al mi, feliĉe, venis ideo demandi lin, kiam mi persone povus esprimi mian dankemon al mia bonfaranto. Tamen sinjoro Küssmich estis tre okupita: li estris konzernon, kiu produktas nutrajn koncentraĵojn, interalie la faman «Milmil» — la preparaĵon, fortigantan sanon de infanoj sur ĉiuj kontinentoj; pri la tempo de nia renkonto, diris la advokato, ni interkonsentos poste. Li premis mian manon, la antikva horloĝo malantaŭ mia dorso komencis sonori la dek unuan horon; kun tiuj solenaj sonoj mi, jam kiel posedanto de svisa kastelo, rigardis, kiel Trürli paŝas sur tapiŝoj, kiel serveme malfermiĝas antaŭ li la vitraj pordoj, kondukantaj eksteren, kaj ŝoforo kun kasketo subaksele malfermas pordeton de nigra «Mercedes», — kaj iom post iom mi venis al la konkludo, ke ion similan mi, fakte, jam delonge meritis.

Ve, la kastelo evidentiĝis neloĝebla. Vintre tie krevis hejtotuboj. Sed al ĉevalo donacita... Rezigninte ideon veturi al Alpoj, mi komencis riparadon. Fakulo pri dominternaĵo penis konvinki min transformi la malsuprajn halojn en kastelan romantikan fabelon, kaj, renkontinte mian reziston, cedis, sed tre malice: li simple metis sur min ĉiujn decidojn, inklude tegaĵon de banĉambro (kreviĝintan) kaj stilon de pordoansoj (iu malŝraŭbis ilin). Mi sukcesis jam malŝpari nemalgrandan monsumon, kiam subite sur unuaj paĝoj de gazetoj aperis sensaciaj novaĵoj pri «Milmil». Evidentiĝis, el kio vere estas preparata tiu produkto. La internacia komitato de suferintaj patrinoj ekprocesis kontraŭ Küssmich. La postulo konsistigis naŭdek ok milionojn da svisaj frankoj. Frakasita sano de infanoj, fizikaj kaj moralaj suferoj de gepatroj, kompenso de doloro — pri ĉio ĉi la gazetoj detale informis, — kaj mi, venante por kontroli, kiel statas la riparado, devis trabatiĝi tra protestantoj kun plakatoj, brulstampantajn la kanajlon, kiu ne nur akiris palacon, venenante infanojn, sed aldone arogas beligi tiun palacon ĝuste nun, kiam super li pendas Damokla glavo de juĝafero. Dufoje mi sukcesis klarigi, ke mi ne estas Küssmich, kaj nenion komunan havas kun suĉinfanoj, sed en la tria fojo iu maljuna sinjorino el la Savarmeo (ŝi, verŝajne, simple min ne aŭdis, kantante kaj frapante tamburinon), prenis de alia sinjorino plakaton kun postulo de justeco kaj bataĉis min al la kapo. Tiam mi ekkonsciis, en kian idiotan kaĉon min metis Küssmich per sia kastelo. Mi telefonis al la advokato, dezirante aŭdi lian opinion, kaj tiu konsilis al mi eviti ĵurnalistojn. Plej bone, diris li, estas forveturi por ia tempo en Alpojn. Mi obeis — finfine, ĝuste por tio ja mi venis en Svision. En profundo de la animo — mi konfesas tion sincere, ĉar mi kutimiĝis diri nur veron, — mi esperis, ke ĉio trankviliĝos, kaj Küssmich-on oni finfine enprizonigos. Mi, azeno, ankoraŭ pensis, ke lin turmentis rimorsoj kaj en la donaco li vidis agon de kompenso. Se mi ĝustatempe fuĝus el «Sheraton», mi pasigus trankvilan someron en kvieta montara angulo, kvankam, aliflanke, tiam mi ne konatiĝus kun profesoro Gnuss, nek kun la Instituto de Historiaj Maŝinoj, do, ne vojaĝus al Entio kun ties mirinda etikosfero. Tielas la vivo: el stultaĵoj kreskas grandaj aferoj, kvankam pli ofte okazas male. Tiusomere mi ne malplian tempon pasigis en Ĝenevo, ol en Alpoj, — la riparadon ja necesis kontroli, kaj Trürli pridiskutadis kun mi jen tion, jen alion. En la urbo mi loĝis en meblitaj ĉambroj, la kastelon ne vizitadis, en la proceso de Küssmich mi same preferis ne aperi, kaj dume la patrinoj, la prokuroroj kaj la raportistoj zorgis pri tio, ke la gazetaro de tempo al tempo eksplodu per sensacioj pri malicaĵoj de la konzerno. Tamen, la lukto de oro kontraŭ juro estis donanta neatenditajn rezultojn. La ekspertoj de la akuzanto pruvadis, kiom malutila estis influo de «Milmil» al la infana organismo, kaj la ekspertoj, dungitaj de la konzerno, kun ne malplia scienca precizo demonstradis savecon de tiu pulvoro. La publika opinio, tamen, estis ĉe la flanko de la suĉinfanoj kaj la patrinoj. Vican fojon reveninte el Ĝenevo en mian alpan kastelon, mi apenaŭ sukcesis matenmanĝi, kiam Trürli per lakona telegramo vokis min reen.

En Ĝenevon mi revenis per trajno. La svisoj truigis sian landon per tuneloj, kaj eblas traveturi ĝin tutan, ne vidinte montojn eĉ unufoje. En la kupeo mi renkontis maljunan viron kun orumita eksmoda nazumo sur nigra ŝnureto, kiu estis leganta miajn «Stelajn taglibrojn». Min mirigis, ke li regule malfermadas ian dikegan volumon, kuŝantan sur liaj genuoj, kaj, rigardinte tien, ion zorgeme enskribas sur marĝenoj de mia libro. Kiam li foriris en la restoraci-vagonon, lasinte la «Taglibrojn» sur la sidloko, mi atente pririgardis ilin. La marĝenoj de supre ĝis malsupre estis kovritaj per numeroj de iuj paragrafoj. Mi estis intrigita; kiam li revenis, mi prezentis min kaj demandis pri la senco de tiuj notoj. Mia kunvojaĝanto evidentiĝis homo tre afabla kaj kore gratulis min pri elstaraj malkovroj kaj agoj. Li estis profesoro de kosma juro, speciale de ties politika parto. Roger Gnuss — tiel li nomiĝis — ne nur estris universitatan katedron, sed ankaŭ kuratoris, laŭ komisio de sekretariejo de UNO, la Instituton de Historiaj Maŝinoj, la filion de MEA. Ne de Ministrejo de Eksterlandaj, sed de Eksterplanedaj Aferoj. Mi eĉ ne sciis, ke ĝi ekzistas. Bonkore ridetante per siaj bluaj, kiel alpaj glaciriveroj, okuloj, kiuj malantaŭ la vitroj de la nazumo ŝajnis eĉ malpli grandaj, la profesoro klarigis al mi, ke la nova MEA dume ekzistas nur parte, kiel organizaĵo en stadio de formiĝo. Laŭ iniciato de influhavaj ŝtatoj estas kreita administra praĉelo, kiu evoluos en normalan ministrejon post ioma tempo, kiam kontaktoj kun aliplanedaj civilizoj ĉesos havi hazardan karakteron kaj la afero atingos aranĝon de diplomatiaj rilatoj, inklude akreditadon de plenrajtaj ambasadoroj. Ĝis nun pri kontaktoj kun loĝataj planedoj okupiĝadis UNO, sed la kosmaj skaloj postulas de diplomatio tute novajn metodojn kaj solvojn. Ĉio ĉi estis por mi tute nova. Pleje min mirigis silentado de la svisa gazetaro pri tiom grava afero. Ne tro mirinde, klarigis la profesoro; ja dume ni okupiĝas precipe pri fantoma-trejna diplomatio, krome nin financas UNO (la kantonaj estroj, donante permeson pri lokigo de la nova MEA en Ĝenevo, klaŭzis, ke la financa flanko de la afero ilin ne koncernas), kaj la gazetaron ne interesas aferoj, ne influantaj la svisian ekonomion. Tamen, aldonis li, nia agado ne estas publika. Ĝi ne estas sekreto, kiel tion komprenas la internacia, kaj ankaŭ la svisa (civila kaj kriminala) juro: temas ne pri ŝtata sekureco, sed pri sobra prudento. La valuta merkato febras eĉ sen mesaĝoj pri aliplanedanoj; la svisa franko ankoraŭ ne falas, sed jam lamas, kaj necesas gardi ĝin kontraŭ ŝokoj. Ordinara periodo de planado en la banka metio estas kelkaj jaroj, ne pli, ja ĉefa mezurunuo ĉi tie estas buĝeta jaro; sed ni, tio estas IHM kun MEA, laboras kun minimuma anticipo ĉirkaŭ cent jaroj! Ĝuste per tiuj unuoj (nomataj sekularoj) manipulas tuta ministreja planed-historia meĥanismo. Mi nenion komprenis, sed kuraĝis konfesi mian senhelpecon. De vi, sinjoro Tiŝi (tiel li prononcis mian nomon), mi ne havas sekretojn, kredigis la profesoro. Unue li klarigis al mi la signifon de la notoj en la «Taglibroj». Ordinara profesia kutimo: ĉiujn faritajn de mi, pro nescio, rompojn de la interplaneda kosma leĝaro, kaj de la reguloj de trafiko en la Laktaj Vojoj, li indikis per respektivaj paragrafoj. Vidinte mian ĉagrenitan vizaĝon, la profesoro aldonis, ke tiaj faux-pas estas ordinara sorto de pioniroj. Ĉu Kolumbo ne opiniis Amerikon Hindio? Kaj la rilato de la hispanoj al la aztekoj? Sed la stelaj ŝtatoj, kun kiuj ni havas aferojn, tute ne estas celo de kolonia ekspansio; ili, ĝenerale dirante, estas multe pli evoluintaj, ol ni. Ĝis Ĝenevo mem la profesoro eksponadis al mi fundamentojn de sia fako, kaj mi atentis lin, kiel lernejano. Juraj leĝoj, instruis Gnuss, en la Kosmo pli gravas, ol la fizikaj. Certe, en la lasta instanco la fenomenoj de la universo estas determinataj de fiziko, sed en la praktiko ĉio estas alia. Ni prenu, ekzemple, la misteron de «kosma silento», Silentium Universi. Kial tiom da jardekoj malŝpariĝis vane por serĉado de eksterteraj civilizoj? Ja tial, ke, ne sciate pro kia rajto, unuaj pri ĝi okupiĝis natursciencistoj — astronomoj, fizikistoj, matematikistoj, biologoj — kaj kalkulis kiel duoble du, ke tiuj, aliaj, ne povas ne ekzisti, energiajn rimedojn ili havas, teĥnikajn same; sed se nenio videblas kaj aŭdeblas, ergo, Nenie Estas Iu Ajn. Sed kiel do ne estas, se estas pruvite, ke ne povas ne esti? Anstataŭ ol konsulti fakulojn pri politika, ekonomia kaj ceteraj juroj, ili decidis: ju pli alte evoluos civilizo, des pli probabla estas ĝia pereo. La larva periodo, la stadio de krizalido, daŭras longe, sed tiam mankas rimedoj por signalado, kaj kiam ili jam ekzistas, la civilizo aŭ malaperis, aŭ estas tuj malaperonta. Per tiu nevenkebla logiko ili timigis ne nur sin mem, sed ankaŭ la publikon. Rezultis, ke en la kosmo ni estas tute solecaj. Eĉ pli: ankaŭ ni baldaŭ malaperos. Certe, estis Ijon Tichy kaj vojaĝis, sed «nec Hercules contra plures», solulo ne povas kontraŭstari plurajn. Li ne ricevis oficialan agnoskon. Kial? Sed ĉu malmultas maniuloj kaj friponoj, plektantaj fabelojn pri NIFO-j kaj pri Treege Bonkoraj Praastronaŭtoj, venintaj sur la Teron por konstrui piramidojn por egiptanoj sub preteksto de entombigo de faraonoj? La scienco devis ellabori en si malakceptemon de tiaspecaj deliroj — kaj iĝis tro malakceptema. «Ĉu vi scias, sinjoro Tiŝi, — la profesoro per trankviliga gesto metis sur mian genuon la manplaton, svisan, lavitan ĝis rozkolora haŭto, — kie, alivorte en kiu sekcio, estas konservataj viaj verkoj, nu, almenaŭ en la urba biblioteko de Ĝenevo? En la sekcio de scienca fikcio, jen tiel, kara kolego! Je Dio, ne ĉagreniĝu pro tio. Ĉu vi ne sciis?»

Mi respondis, ke mi ne legas miajn proprajn librojn kaj tial ne serĉas ilin en bibliotekoj.

— Esti neagnoskita — tio estas simple devo de ajna eminenta noviganto kaj pioniro, — aforismis Gnuss. — Tamen, estis tre seriozaj rezonoj, pro kiuj ni — tio estas MEA — ne reagis al tiaspecaj miskomprenoj. Ni per tio iamaniere gardis ankaŭ vin...

— Kiel mi tion komprenu? — demandis mi, mirigita de liaj lastaj vortoj.

— Vi komprenos, sed siatempe. Se la sorto renkontigis min kun vi, estu, kio devas esti, — kaj li donis al mi vizitan karton, antaŭ tio skribinte sur ĝia dorsoflanko nepublikigeblan hejman telefonnumeron. — La Silentium Universi estas klarigebla per financaj limitoj, — diris li, mallaŭtiginte la voĉon. — Nia riĉa ŝtato donas al malriĉaj landoj 0.3 de procento de sia enspezo. Kial ekster la Tero devas esti alie? Opinii, ke la Kosmo estis nenies spaco, ne sciinta jurajn normojn, sferojn de influo, projektojn de buĝetoj, doganojn, propagandon kaj diplomation, ĝis kiam tie aperis la homaro, — tio signifas esti simila al bebo, al kiu ŝajnas, ke, antaŭ ol li faris la unuan kakamaseton, neniu tion scipovis. La dilemo malaperis nur tiam, kiam de la natursciencistoj ĝi transiris al ni. Ja ili, sinjoro Tiŝi, vere estas kiel etaj infanoj. Al ili ŝajnas, ke tiu, kiu havas sur sia kuranta konto dudekon da sunoj, stabilan energian bilancon, kaj en astrofinanca rezervo — ĉirkaŭ 1049 da ergoj, disĵetas tiun havaĵon dekstren kaj maldekstren, ne kalkulante: informas kaj sciigas, sendas en vakuon industriajn licencojn, tute senpage — eĉ pli, kun pura malprofito, — disdonas teĥnologiajn, sociologiajn kaj Dio scias kiajn ankoraŭ informojn, simple pro bonkoreco — aŭ pro boneco de tiu organo, kiun li havas anstataŭ la koro. Ĉio ĉi estas fabeloj, kara sinjoro Tiŝi. Kiel ofte, permesu demandi, oni vin superŝutadis per riĉaĵoj sur malkovritaj de vi planedoj?

Mi pensis dum minuto — tia aliro estis por mi tute nova.

— Eĉ ne unu fojon, — respondis mi finfine, — sed mi ja pri nenio petis, profesoro...

— Jen, vidu! Por ricevi, necesas unue peti, kaj eĉ tio ne garantias. Ja la interstelaj rilatoj estas determinataj de la politikaj, sed ne de la fizikaj konstantoj. Fiziko validas ĉie, sed ĉu vi vidis iam politikiston, kiu plendis pri la gravita konstanto de la Tero? Kiaj fizikaj leĝoj malpermesas al riĉuloj dividi sian riĉon kun mizeruloj? Estas simple mireginde, kiel sinjoroj astrofizikistoj povis ne atenti en siaj rezonoj tiom evidentajn aferojn! Sed ni jam estas alveturantaj. Mi invitas vin viziti la Instituton de Historiaj Maŝinoj. La numeron mi al vi donis — telefonu, kaj ni interkonsentos.

Vere, la trajno jam estis frapanta sur vojforkoj, aperis la stacidomo. La profesoro kaŝis la «Stelajn taglibrojn» en la tekon, prenis la mantelon kaj diris, ridetante:

— Politikaj rilatoj evoluadas en la Kosmo dum jam miliardoj da jaroj, sed observi ilin estas neeble eĉ per la plej granda teleskopo. Meditu pri tio en libera tempo, kaj dume — ĝis revido, kara sinjoro Tiŝi! La konatiĝo kun vi estis honoro por mi...

Mi, ankoraŭ forte impresita de la renkonto, trovis apud la stacidomo nigran «Mercedes»-on, en kiu atendis min Trürli. Sidiĝante en la aŭton, mi etendis al li la manon. Li rigardis al mi, kvazaŭ ne povis kompreni, kio tia elŝoviĝas el mia maniko, kaj poste tuŝis mian manplaton per la fingropintoj. Kvankam la ŝoforo ne povis nin aŭdi, — li sidis malantaŭ diafana vando, — la advokato diris tre mallaŭte:

— Sinjoro Küssmich faris konfesojn...

— Ĉu konfesis? Tio estas bone, — aŭtomate respondis mi kaj tuj komprenis, ke mi diris misaĵon; ja mi estis parolanta kun lia advokato.

— Por vi — ne, — ĵetis li malvarme.

— Pardonu, kio?

— Li konfesis, ke la donacakto estis artifiko...

— Kiel — artifiko?.. Mi ne komprenas.

— Estos pli bone, se ni parolos pri tio ĉe mi.

Ni eksilentis. Lia glacia aspekto mirigadis min pli kaj pli; sed kiam ni trafis en lian kabineton, la sekreto malkovriĝis.

— Sinjoro Tichy, — diris Trürli, eksidinte ĉe la skribotablo, — la konfesoj de doktoro Küssmich tute ŝanĝis la situacion.

— Ĉu vi opinias? Ĉar ili estas falsaj? Li kalumniis min, ĉu?

La advokato sulkiĝis, kvazaŭ aŭdis ion maldecan.

— Vi troviĝas ĉe advokato, sed ne en juĝejo. Kalumnio, — ne, nur imagu! Ĉu vi volas diri, sinjoro Tichy, ke doktoro Küssmich pro nenio, nur pro viaj belaj okuloj donacis al vi objekton, kiu kostas okdek tri milionojn da svisaj frankoj?

— Pri la kosto ne temis... — balbutis mi, — kaj... kaj kun tio ĉi ĝuste vi venis al mi...

— Mi faris tion, kion komisiis al mi mia kliento, — diris Trürli. Liaj okuloj estis bluaj, kiel de la profesoro, sed tute ne tiom simpatiaj.

— Kiel do... Vi volas diri, ke vi enmanigis al mi tiun donacakton kun kroma intenco?

— Miaj intencoj ne rilatas al la afero; tio estas tereno de mia psiĥo, kiu ne interesas la justicon. Do, ĉu vi penas aserti, ke vi akceptis donace de tute nekonata de vi homo okdek tri milionojn tute sen ajnaj kaŝitaj intencoj?

— Sed kion tian vi ĉi tie diras, — komencis mi kun ekflagranta kolero, sed li direktis al mi sian fingron, kiel revolveron.

— Pardonu, sed nun mi parolas. Se juĝistojn oni prenus de sur lerneja benko, eble, ili akceptus viajn depoziciojn, kiel veron; sed je tio ne eblas kalkuli. Nur pripensu! Homo, pri kiu vi eĉ ne aŭdis, donacas al vi okdek tri milionojn, nur ĉar — imagu! — iam kun plezuro legis libraĉon, kiun vi verkis? Kaj ĉu tribunalo devas kredi je tio?

La advokato prenis el luksa skatolo cigaron kaj ekfumis ĝin per ora flamigilo, starinta apud la inkujo.

— Eble, vi klarigos al mi, en kio estas la afero? — diris mi, penante konservi almenaŭ eksteran trankvilon. — Kion deziras sinjoro Küssmich? Ke mi dividu kun li prizonan ĉelon?

— Doktoro Küssmich estos purigita de ĉiuj falsaj akuzoj kontraŭ li, — prononcis advokato Trürli, elspirante fumon en mian flankon, kvazaŭ volis forpeli tedan insekton. — Mi timas, ke en la ĉelo estos vi sola.

— Atendu. — Mi plu nenion komprenis. — Li donacis al mi la kastelon... por kio? Ĉu li deziras repreni ĝin?

La advokato solide kapjesis.

— Do, pro kia diablo li ĝin donacis? Ja mi ne petis, mi ne sciis — ha-a-a... li timis, ke la kastelo estos arestita, konfiskita, ĉu?

La vizaĝo de la advokato ne tremeris, sed de miaj okuloj kvazaŭ defalis ŝirmilo.

— Bone, — diris mi bataleme, — tamen la kastelo ankoraŭ estas mia, mia laŭ la leĝo...

— Mi ne pensas, ke tio ion donos al vi, — respondis li indiferente. — La donacakto estas tiom nekredebla, ke agnoskigi ĝin malvalida estas bagatela afero.

— Mi komprenas, tial li faris la falsan konfeson... sed se juĝistoj kredos je tio, li mem ne ĝojos...

— Mi ne komprenas, kion vi celas per la vortoj «ne ĝojos», — diris Trürli. — La akuzantoj delonge strebis al la proceso. Pri tio scias ĉiu, kiu legas gazetojn. Doktoro Küssmich estis en malfacila stato, ĉar la unua konkludo de ekspertoj estis malfavora al «Milmil». Vi uzis lian minutan malfortecon, animan krizon, kaŭzitan de maltrankvilo pri bonfarto de la familio. Li agis kontraŭ mia konsilo, — mi estis konvinkanta lin, ke la vero venkos kaj ni gajnos la proceson. Ĝuste tiel estos. Tial la afero ne atingos sekvestracion. La tribunalo devos klarigi nur unu aferon: kiel vi, alilandano, penis profiti el malfeliĉo de aliulo.

— Do, ĉu al li nenio minacas? Kvankam li mem konfesas, ke volis per la donacakto eviti areston de posedaĵo? Ke li volis...

— Neniu povas esti punita pro tio, ke li ion volis.

— Do, ankaŭ mi!

— Vi ne nur volis, sed ankaŭ subskribis la konatan al vi dokumenton.

— Sed sen kromintenco! Mia reputacio estas senriproĉa! Mi povas pruvi tion, — tiam mi stumblis, ĉar la vizaĝo de la advokato ŝanĝiĝis, kvazaŭ pintoj de Alpoj dum sunsubiro.

— Kaj la arĝentaj kuleretoj?!! — ektondris li, rigardante al mi kun nekaŝata malestimo.

Sur tio mi finu la raporton pri nia konversacio. La advokato, rekomendita al mi de profesoro Gnuss, nomiĝis Sputnik Finkelstein. Li estis malalta, nigrahara kaj gaja. Li aŭskultis mian historion ĝis la arĝentaj kuleretoj inklude, frotis la nazon kaj diris:

— Ne miru, ke mi ĉiam movas la fingron sur la nazo: se oni dum dudek jaroj portis okulvitrojn, estas malfacile rezigni tiun kutimon tuj post transiro al kontaktaj lensoj. Vi rakontis al mi la enhavon de la spektaklo, kaj mi diros al vi, kiuj estas la aŭtoroj de la libreto. Küssmich gajnos la proceson, ĉar li interkonsentis kun «Nestlé». Temis pri ora kafo. Ĉu vi aŭdis? Pulvora kafo — se ĝin dissolvi, ĝi aspektas precize, kiel oro en taso.

— Kaj la gusto?

— Ne tre. Sed tio estas ankoraŭ neokupita merkata niĉo — neniu ankoraŭ tielaĵon elpensis! Novaĵo! Trinki puran oron! Ĉu vi komprenas? Li interkaptis la patenton el sub ilia nazo, kaj tial ili aranĝis por li malagrablaĵon.

— Kaj «Milmil»? Ĉu ĝi estas malutila aŭ ne?

— Ĉio estas malutila, — per kategoria tono respondis mia advokato. — Tie estas endorfinoj, nu, ĉu vi scias, la substancoj, kiujn organismo mem produktas en la cerbo, sendolorigiloj, morfino apartenas al la sama klaso. Da tiuj endorfinoj «Milmil» enhavas nur ete. Ĝuste tiom, ke estu eble skribi pri tio en reklamoj. Unuj kuracistoj diras, ke tio estas malutila, aliaj, ke utila. Aŭ, ĉiuokaze, nemalutila. Tamen, ĉu tio gravas? En civitanaj juĝaferoj ĉion decidas banka konto — se ne eblas gajni, eblas procesumi la kontraŭulon ĝismorte. Ĝuste nun mi okupiĝas pri tia juĝafero — pri patento de tempomaŝino. Por veturi estontecen. Ĝi nomiĝas kronork. En ambaŭ direktoj same, ĉu vi rimarkis? Du doktoroj el tre deca universitato, — ni nomu ilin, por eviti publikigon, doktoro Trefe kaj doktoro Koŝer, — inventis ĝin kune. Sed oni ne donas al ili patenton, ĉar ĝi agas ne tiel, kiel eksplikas ilia priskribo.

— Kronork? — demandis mi kun sciemo, jam forgesinte pri «Milmil» kaj kuleretoj. — Ĉu vi ne povus rakonti pri tio pli detale?

— Kial ne? Ĉio aperis el la teorio de Ejnŝtejno, tamen, same kiel ĉiuj ceteraj malfeliĉoj. Sur rapide moviĝantaj korpoj la tempo fluas malpli rapide. Ĉu vi tion scias? Nu, certe, scias... Do, en iliajn kapojn venis ideo, ke ne necesas ien flugi, sufiĉas, ke la korpo tre rapide turniĝu surloke. Jen en unu direkto, jen en alia. Kun sufiĉe granda rapido de tiu turbo la tempo komencas iri malpli rapide. Tia estas la principo. Bedaŭrinde, nenio eltenas tiun skuadon, ĉio disflugas. Je atomoj. Eblas, certe, sendi en estontecon tiujn atomojn, sed nenion pli. Se vi sendos ovon — venos fosforo, karbono, kaj el kio ankoraŭ konsistas ovo. Kaj homon eblas sendi estontecen nur pulvore. Tial la patenta buroo rifuzas al ili pri patento, kaj ili timas, ke iu ŝtelos la ideon, antaŭ ol ili elpensos rimedon kontraŭ tiu skuado. Jen tia afero. Malfacila, sed ĝuste tiajn mi ŝatas. Tamen ni revenu al niaj ŝafoj. «Nestlé» interkonsentis kun Küssmich kaj ili dividos la oran kafon. La panjojn kaj infanojn oni ĉesos subvencii. La ekspertoj pridubos siajn konkludojn. Küssmich donacis al vi la kastelon por, ni supozu, demonstri sian forton. Ke oni nenion povas fari kontraŭ li. Donaci al la familio, ŝanĝi nominalan posedanton de la propraĵo — ĉio ĉi estus tro travidebla. Necesis alilandano, merita, sed — ni diru tiel — kun kromgusto de dubsenceco. Ĉu vi ne ofendiĝos? Por ke estu eble en necesa okazo diri: jen, li meritis la donacon, sed se la afero iros alie, ŝanĝi la parolon: min erarigis la ekstera aspekto, estis la arĝentaj kuleretoj kaj ankoraŭ io. Tiel ili turnis la ludon kontraŭ vi. Vi interesiĝis pri aĉeto de domo! Vi konvenis al ili kiel eble plej bone, ja vi ne estas iu sentaŭgulo; sed permesu demandi, kial vi konsentis akcepti la kastelon kun ĉiuj tiuj kofroj? La kofroj frakasis vin definitive...

— Kiel do mi povus rezigni? Mi ne vidis kaŭzojn. Kaj eĉ tio estas iel malafable — akcepti donacon, sed nur parte... ja tio estas ofendo por donacanto...

— Mi ĝuste tiel pensis. Sed la kofrojn neniu tribunalo glutos. Ĉu vi scias, kio estas en ili?

— Oni diris al mi, ke artaĵoj...

— Nu, eble nur supre. Tio ja estas ridindega. Jen mi havas la donacakton, kseroksaĵon. Pri la enhavo de la kofroj ne estas eĉ vorto.

— Advokato Trürli diris, ke tie estas iaj pentraĵoj kaj ke transdono de ili en mian posedon postulas specialajn formalaĵojn...

— Nu certe, ja tie estas ĉefaj partoj de la aparataro por produktado de la ora kafo. Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras, sed tiu ĉevalo estis Troja! Vi devis konservi tion, pri kio okazis la vera disputo, malantaŭ la kuliso!

— Sed kion vi diras! Mi eĉ ne rigardis en tiujn kofrojn...

— Nu jes, vi estas honesta homo. Vi subskribis, vi promesis, tio tre bone karakterizas vin, eble ie aliloke oni kredus al vi, sed ne ĉi tie. Ilia versio estas tia: vi penis uzi la seneliran staton de Küssmich, por akiri kapitalon.

— Trürli diris ion similan.

— Jen, vidu!

— Sed klarigu al mi, kial Küssmich, donacinta al mi tion, kion li tute ne deziris donaci, elkaĉiĝos sendifekta, sed mi ne?

— Vidu, jen en kio estas la afero. Ni supozu, iu venas al vi kun granda kofro kaj diras, ke li murdis la onklinon, en la kofro estas ŝia korpo kun briliantoj, kaj se vi kaŝos ilin ĉe vi, li dividos kun vi la predon, — nur helpu enterigi la onklinon. Poste evidentiĝas, ke li trompis vin. En la kofro estas solaj brikoj. Li ne havos respondecon — ja pro kio? Ĉu pro tio, ke li vin trompis? Sed li nenion ricevis de vi per tiu mensogo. Li diros, ke li ŝercis, — kaj vi estos en la kaĉo. Vi konsentis iĝi kompliculo de krimo postfakte, promesinte kaŝi la rabitaĵon, kaj helpi pri enterigo de la kadavro. Tio estas punenda. Provo de kompliceco post homicidum, kaj helpo pri vendo de rabitaĵo.

— Ĉu vi vidas ĉi tie ian analogion kun mia situacio?

— Jes. Ili tion tre ruze elpensis! Kaj vi ankoraŭ konsentis, ke nesciate kiom da komisiitoj de Küssmich observu, kiel vi plenumadas la kondiĉojn de la donacakto! Ĉu mi diru al vi, sinjoro Tichy, kion vi vidos en la kastelo, se vi venos tien? Homamason, sinjoro Tichy! Se vi havos ian fiziologian neceson, ili rajtas akompani vin ĝis la necesejo mem, kaj eĉ esti praesentes apud actum urationisdefecationes, ĉar la dokumento, kiun vi subskribis kaj permesis certigi per subskriboj de du atestantoj, ne rezervas iajn ajn esceptojn. Nenio direblas, bonege farite!

— Prefere vi moderigu vian admiron.

— Hi-hi, vi, je Dio, estas amuza kliento, sinjoro Tichy! Do: ili, vidu, deziras, ke vi propravole rezignu la donacon. Se vi ne konsentos, komenciĝos proceso. La kastelo — nu, tie mi iel vin defendus, sed kio koncernas la kofrojn — apenaŭ. In dubio pro reo, sed neniu sviso dubos, ke unue vi rigardus en la kofrojn.

— Kaj eĉ se mi rigardus, kion tio ŝanĝus?

— Ĉu vi nepre deziras scii? Bone, mi diros al vi. Tie estas ankoraŭ biloj, akcioj de Küssmich, patentoj, teĥnika dokumentaro, kaj se vi estus homo malpli honesta, sed pli antaŭvidema, vi tion trovus kaj informus Küssmich-on, ke li prenu sian havaĵon. Sed vi silentis. Ne, silentu — mi al vi kredas! Tamen kolego Trürli intencas kuiri el tio tre pitoreskan historion. Neagado kiel dolus, aŭ eĉ kiel corpus delicti. Sur via loko mi nepre okupiĝus pri tiuj kofroj.

— Vi diras strangajn aferojn.

— Ĉar mi scias, kio estas Küssmich, kaj vi nur komencas ekscii. Tio estas ankoraŭ ne ĉio. Ili silentos, sed se vi decidos forveturi, vi estos arestita sur la limo aŭ en la flughaveno. Intenco fuĝi en landon, ne subskribintan kun Svisio la konvencion pri transdono de krimuloj.

— Kion do vi konsilos?

— Estas bastono ankaŭ kontraŭ Küssmich, sed ĝi havas du pintojn. Se vi rezignus la donacon nun, Küssmich ne ĝojus. Ĉi tie estas jura nuanco. Dum la tribunalo ne faris favoran por li verdikton, la proceso pendos super li, kiel Damokla glavo. Ni scias, ke tiun glavon oni forigos, metos en glavingon kaj enterigos, sed se jam antaŭ la verdikto la gazetaro distrumpetos pri via rezigno de la malavara donaco, unu tiros post si alion kaj rezultos tre granda odoraĉo. La gazetaro ŝategas tiajn skandalojn! Tamen post la verdikto neniun interesos la kastelo, nek vi, nek la kofroj, kaj neniu rimarkos, ke li donacis, kaj vi redonis al li la donacon, ĉar tiel vi deziris, kaj punkto. Ĉu vi komprenas?

— Mi komprenas. Kaj mi deziras rezigni tuj. Por ke estu pli da odoraĉo!

Advokato Finkelstein ekridis kaj minacis al mi per la fingro.

— Venĝo? Vi soifas sangon, ĉu? «Ho, malnobla Jago...» kaj tiel plu, «jen venis temp' de rekompenco, ho fiulo!» kaj tiel plu. Mi petas vin ne fari tion, sinjoro Tichy! La bastono havas ankaŭ alian pinton. La gazetaro ĵetiĝos al vi ambaŭ. Li estas fripono, kaj vi estas lia helpanto. Certe, ne malutilos minaci, ke ni tuj ĉion redonos, sed la minacoj estos ne tre konvinkaj, ĉar kvankam ni povas tiri ilin kun ni, ni dronos kune, kaj vi subakviĝos pli profunde, ol li. Trürli forĝos el viaj kuleretoj la glavon de arkanĝelo Gabrielo.

— Do kion vi al mi konsilas?

— Konservu paciencon. La tribunalo prokrastis la sesion je tri monatoj. Ni marĉandos. Ni bremsos, konsentos je kvarono, iom cedos, paŝos al la elirejo, fermos post ni la pordon, denove iom remalfermos, revenos, — kaj fine rezultos nula interkonsento.

— Kion vi volas diri?

— Küssmich reprenos la kastelon kaj la kofrojn, sed kompensos viajn malŝparojn kaj rezignos la proceson. Nu, ankoraŭ, eble, kompensos la moralan damaĝon. Ĉu la tuta bildo iĝis al vi klara? Se ne, mi povas klarigi ankoraŭfoje. Mi estas tre pacienca kun klientoj. Alie ne eblas. Svisoj, ĝenerale, pensas malrapide. Mi naturaliĝis ĉi tie, sed mi naskiĝis en Ĉortkovo, se vin interesas. Ĉu vi scias, kie ĝi estas?

— Ne.

— Ne gravas. Galicio kaj Lodomerio. Ĉarmaj lokoj. La patro — eternan memoron al li, kune kun lia ideo nomi la unuenaskitan filon Sputnik, — havis tie antikvaĵan vendejon. Li estis meritoplena homo. Mi ne ŝanĝis la nomon. Nu, do kiel, sinjoro Tichy? Ĉu ni rezistu aŭ paciĝu?

— Mi volus, ke sinjoro Küssmich memoru min longe, — respondis mi post ioma medito.

La advokato rigardis al mi kun malaprobo.

— Ĉu vi pensas unue pri li, kaj poste pri vi? Noble, sed nepraktike. Prefere lasu al mi rezervan ŝnuron. Advokato Finkelstein rezistos kaj prokrastos tiom, kiom eblos. Kaj vi dume ripozu. Tutegale necesas atendi tri monatojn.

— Ĉu vi scias, — diris mi, kaptita de nova ideo, — tiu kronorko — ĉu ĝi jam pretas? Ĉu funkcias? Ja tiam eblus sendi grandan dozon de diversaj atomoj tien, kie Küssmich estos preparanta sian oran kafon. Ekzemple, fulgon, silicion, sulfuron...

La advokato laŭte ekridis.

— Ho, la profesoro pravis, kiam diris, ke vi estas sprita. Vere, tiu armilo povas iĝi tre danĝera. Sed, vidu, venĝo, samkiel ajna komerco, devas havi ian limon de malŝparoj. Por sendi manplenon da atomoj je duonjaro estontecen, necesus elektro je miliono da frankoj...

— Tioukaze mi komisias al vi la zorgojn pri mia kastelo kaj mia honoro, sinjoro advokato, — diris mi, ekstarante. Li ankoraŭ ridis, kiam mi fermis la pordon malantaŭ mi.





Notoj:


entia non sunt multiplicanda praeter necessitatem
entoj ne estas multobligendaj super neceso (lat) — eldiro de Occam.
Kulturdezernat
departemento de kulturo (germ).
Homo sum et nihil humani a me alienum puto
Mi estas homo kaj nenio homa al mi estas fremda (lat).
faux-pas
mispaŝoj (fr).
ergo
sekve (lat).
Ijon Tichy
prononcu «ijon tiĥi».
nec Hercules contra plures
eĉ Heraklo senfortas kontraŭ pluraj [malamikoj] (lat).
post homicidum
post murdo (lat).
praesentes apud actum urationisdefecationes
ĉeesti ĉe agoj de urinado fekado (lat).
In dubio pro reo
ĉiuj duboj solviĝas por la akuzato (lat).
dolus
dolo, krimintenco (lat).
corpus delicti
krimpruvo, krimkonsisto (lat).

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]