[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

III. En la vojo

Jam estas oktobro, steloj flaviĝis kaj iĝis iom malvarme, kaj mi estas fluganta. Mi ne asertos, ke mi atendis pli probable morton, ol tiun ekspedicion: ja mi de la komenco mem eksuspektis, ke la neordinara favoro de la konsiliano iamaniere estas ligita kun nia komuna servistino. Tamen, nun jam estas tutegale. Kion mi farus en la raketo kun la vizitanta servistino, kaj de kie ŝi venus en la raketon? La fakto estas, ke mi flugas laŭ kurso al Taŭro, kuŝante en duonpeltaĵo, kaj tio, interalie, konformas al tiu cirkonstanco, ke mi flugas kiel diplomata duonkuriero. Tiel decidis, post longaj konsiliĝaj kaj kunsidaj suferadoj, la Departemento de Profilaktiko de Plendoj kaj Kvereloj. Ne plena kuriero, ĉar ni ankoraŭ ne interŝanĝis ambasadorojn kun Entio, kaj ne privata turisto, ja temas ne nur pri korektado de preseraroj en vica eldono de la «Taglibroj», sed pri prevento de incidento, kiun deduktis moduloj de la Instituto de Historiaj Maŝinoj. La rezulto de tiu vojaĝo estos — en la jura lingvo — abolo de akuzo pri dolo, kaj en la futurologia — memabolanta prognozo. Mi rakontos puran veron, la malnovan eldonon oni sen troa bruo elprenos el la biblioteko, kaj mi jam ne plu estos stumbloŝtono por entiologoj. Mi estas skribanta ne nur en la duonpeltaĵo, sed ankaŭ kvazaŭ en duondormo, kaj tial mi ne scias, ĉu eblas diri pri aŭtoreco de ŝtono? Se almenaŭ de ŝtono en reno aŭ en galveziko, sed ĉu de stumbloŝtono?.. Miaj pensoj dronas en metafora mineralogio. Decidinte serĉi en la «Frazeologia vortaro», mi faligis gladilon sur la piedon, — ja mi havas modernan ŝipon kun artefarita gravito, — kaj, sakregante pri tiuj novegaj inventaĵoj, kiujn mi preferus tute ruinigi, kun sopiro pensis pri antaŭaj primitivaj ekspedicioj, kiam astronaŭto senĝene flugetadis tra la ŝipo, kiel senkorpa spirito. Mi rezignis pri penso alligi la dormosakon al la vando — ja tro malfacile estis elrampi el ĝi matene, — kaj estis io amuza en tio, ke mi sciis, kie mi kuŝiĝas (pli ĝuste, pendiĝas) por ripozo, sed neniam sciis, kie mi vekiĝos je nigra mateno. Kun la dormosako mi naĝadis tien kaj reen, sub la kuseneto mi havis poŝlampon, kaj nemalofte, tuŝinte dum tia ŝvebado la librobreton, mi, ne plene vekiĝinte, kaptadis ĝin per la mano, la libroj ekflugadis, kiel timigitaj birdoj, kaj mi, kaptinte ajnan, eklegadis en lumo de la poŝlampo, en la dormosako, hastante ekscii, per kio ĉi-foje regalis min nokta hazardo. La enŝipa gravito havas, propre, nur tiun bonan econ, ke post reveno sur la Teron vi ne faras al si tian damaĝon hejme dum la unua monato; ja estas sciate: kutimiĝinte, ke, elpreminte dentopaston sur la dentobroson, vi povas tute trankvile starigi glason kun akvo en la aero, kaj poste preni ĝin, sen danĝero, ke ĝi ŝtone falos malsupren, samon vi instinkte faras ankaŭ sur la Tero; kaj samaj zorgoj, ho ve, estas ankaŭ kun bovlo, teleroj, nu, kaj vi ĉiam balaas rompaĵojn. Kaj kio koncernas raketan spiritismon, do mi ĉiam mokadis tiujn, kiuj ĵuras, ke ion hororan ili vidis inter Antareso kaj Betelĝuzo. Tio simple blankas subvesto, pendigita por sekigo; iam io skrapas kaj susuras, kaj vin ĝoje tremigas penso, ke vian solecon ornamos kunvojaĝanto en formo de ia museto, sed, aliflanke, muso en kondiĉoj de senpezeco tute perdas la kapon, kaj eblas trovi ĝin en plej nekredeblaj lokoj; mi ion scias pri tio, kaj en tio mi estas tute sur la flanko de la progreso.

Mi permesis instali en la ŝipo diskutan komputilon — diskutilon. Kiel videblas jam el la nomo, tia kompaniano devas amuzadi astronaŭton per konversacioj, krome, profesoro Bourr de Calance trovis por mi novegan, dissplitiĝantan ekzempleron. Mi aĉetis modelojn de ĉiuj personoj, kun kiuj mi emus babili. Estas mirinde, kiel simpla estas la ideo de kasedaj modeloj, — kaj kiel malfrue oni ĝin elpensis! Unue oni faras bioelektran portreton de la modelata persono, poste bitigas ĝin, tio estas, enigas en programon, kaj en formo de plej ordinara kasedo enmetas en la diskutilon; nur unu klavopremo, kaj en la ĉambro aŭdiĝas konata voĉo, kaj tio estas tute ne persono en propra senco, kaj ĉiuminute ĝin eblas senĝene malŝalti, ŝanĝi kasedon aŭ iri dormi. Certe, ia minimumo de deco, bontono ne malutilos, — kaj ne tial, ke la modelo povas ofendiĝi, ne, kia povas esti ofendiĝo, ja tio estas pure racia ekstrakto, — sed pro persona mensa higieno necesas obei kelkajn regulojn de kunloĝado. Nemalbonas havi sur la ŝipo tian psiĥotekon, sed ne malutilas scii, kia ĝi, propre, estas. Ja ŝajne ajna kulinara libro enhavas ĉiujn informojn, necesajn, ekzemple, por bakado de nuksa torto; tamen tortoj, faritaj laŭ sama recepto de du mastrumantinoj, similas unu al alia ne pli, ol Chopin en plenumo de Rubinstein al Chopin en mia plenumo. Recepto, kvankam enhavas en si ĉion, estas malviva, kaj necesas enblovi en ĝin animon, por ĝin vivigi. Amasa produktado de dolĉaĵoj — venis tempo finfine diri tion laŭte — estas formo de pagata prostituado, sed ne de vera amo. Al torta bakformo necesas aliro individua, mi dirus eĉ, plenigita per konscio de sia misio; jen kial torto, en kiun, krom nuksoj, estas enmetita sincera, freŝa sento, konservas sur kulereto ion, se eblas tiel diri, virge intiman, kvazaŭ ĝi permesas sin manĝi unuan fojon en la vivo. Do, la komputilo-diskutilo estas kulinara libro; formale ĝi enhavas ĉion, sed tiu ĉio pri nenio interesiĝas, por ĝi ĉio estas egala, kaj nur modelo de konkreta homo vivigas tiujn malvivajn tavolojn de informo, alivorte aranĝas la saĝecon. Resume, la afero estas en la stilo. Mi mendis kelkajn famulojn de luzanistiko, Bertrand-on Russel-on, Popper-on, Feyerabend-on, Finkelstein-on, Ŝekspiron, kaj krome Alberton Ejnŝtejnon mem.

La traflugo tra la sunsistemo estis, kiel ĉiam, tre interesa; mi aranĝis la kurson tiel, ke mi povu spekti Marson — mi ŝatas ĝin ekde la infaneco; mi aliris al la vidluko ankaŭ tiam, kiam mi flugis preter malnovaj, tondrantaj per fulmoj Jupitero kaj Saturno. Mi ĉiufoje pensas, ke indus paŝi sur almenaŭ unu el ili, sed kion fari, ankaŭ muzeojn ni vizitas kie ajn, sed ne en la patrourbo, — ja tutegale ili nenien malaperos, — kaj forvojaĝas por tio en ian Italion; tiel okazas ĉe mi ankaŭ kun tiuj ĉi, — tamen tre efektaj, — muzeaj eksponaĵoj. Kaj nur malproksimiĝinte je kelkaj lummonatoj for de la Suno kaj de la Tero kune kun Svisio, kie la afero «Küssmich kontraŭ Tichy» ankoraŭ ne iĝis objekto de asizo, kaj ne baldaŭ iĝos, mi ekpripensis, pri kio mi okupiĝu, kaj tiu afero estas tiom delikata, mi eĉ dirus, malĝojiga, ke mi ĝis nun ĝin ne menciis eĉ per unu vorto. Do, venis tempo diri pri tio laŭte: astronaŭtiko odoras per prizono. Se ne estus vidlukoj, eblus vere pensi, ke vi ricevis longan prizonpunon — ne jaron kaj ne du, sed minimume du dekojn, kaj eĉ ne eblas esperi je mallongigo de la prizonado pro modela konduto, nek je sendaĵoj, nek je intervidiĝoj. Antaŭe inter transgalaksia navigado kaj malliberejo estis videbla diferenco — manko de gravito, sed nun restis praktike nenia diferenco, kaj ne estas mirinde, ke ekzistas homoj, speciale emaj al tiaj vojaĝoj. Propono de unu teoriisto — varbi ŝipanarojn de kosmoŝipoj el dumvivaj prizonuloj el teraj specialaj striktareĝimaj malliberejoj — estis ne tiom absurda, kiel oni asertis. Ĉu vi staras, aŭ kuŝas, aŭ turniĝas sub plafono, tutegale vi estas inter kvar muroj, do malliberas; kaj tio, ke ekstere anstataŭ muroj kaj gardistaro estas kosma vakuo, neniom faciligas. El la plej fortika prizono eblas fuĝi, sed el pendigita inter astroj raketo nenien eblas forgliti. Tia estas la morna flanko de mia profesio, kiun mi antaŭe ne menciis. Per aspera ad astra, sed esprimante ne tiom romantike — la vojo al astroj iras tra multjara mallibero. Certe, mi mem tion volis kaj volas. Ankaŭ ĉi-foje: kvankam mi pligrandigadis mian valoron en la estrarkunsido de MEA, kredigante, ke mi tute ne deziregas veturi, tamen ĉion ĉi mi faris nur por ke ili ne tro orgojlu kaj ne rilatu al mi kiel al iu galaksia knabo-kuriero. Sed, sincere dirante, mi vere deziris — preskaŭ ekde tiu minuto, kiam mi transiris la sojlon de la biblioteko.

Kiam la bona malnova suneto malaperis, dissolviĝis en nigra supo de neekzisto, mi spertis bone konatan, plurfoje travivitan de mi senton de malpleneco kaj decidis, ke tuj necesas fari elekton: ĉu dormi aŭ uzi la diskutilon. Tamen centjara dormo ne estas bagatelo. Certe, mi preparis ĉion necesan, funkciigis vekhorloĝon, por ke ĝi eksonoru antaŭ kvin milionoj mejloj de Entio: manĝo ŝpariĝos, kio ne malgravas; faris grandan purigon, kvankam mi scias, ke tutegale post tia daŭro ĉio kovriĝos per koto. Plej malbonas la vekiĝo. Mi ne eltenas hirtitan barbon kaj ĝisgenuajn harojn; nu, kaj ungoj estas kiel serpentoj — kvankam mi ĉiam tenas ĉe la mano tondilon kaj hartondmaŝineton, sed lastfoje mi forgesis, kie ili estas, kaj devis duonon de la raketo renversi, implikiĝante en la propra barbego kaj blasfemante, antaŭ ol mi trovis la barbirajn instrumentojn, sen kiuj — kiu povus pensi? — la astronaŭtiko ne eblas. Prenante littolaĵojn el ŝranko, mi rimarkis, ke ili estas rigidaj, kiel faritaj el lado, — sed mi ja petis la servistinon zorgi pri tio en la lavbutiko; kolerante al ŝi, mi pli ŝiris, ol malvolvis, la kungluitan per amelo tolon. Krome mi kontrolis, ĉu sur la kusensakoj ne estas drataj ĉirkaŭfadenitaj butonoj, pro kiuj sur la vango aperas klare videblaj stampoj, kion devas eviti ĉiu astronaŭto, alie post centjara dormo li devas paradi per fizionomio, tute kovrita per negativoj de la butonoj, ja aliastraj estaĵoj opinias ilin nepra trajto de la homa vizaĝo.

Preparante por mi diversajn abomenajn likvaĵojn, kiujn oni devas trinki antaŭ hibernado, mi poiomete perdadis deziron hiberniĝi. Finfine, por kio mi prenis en la flugon la komputilon kun personiga aldonaĵo kaj tiom da enkasedigitaj famuloj? Mi pli atente pririgardis tiujn kasedojn. Sur ĉiu staris nomo, kaj sube — instrukcio pri priservado de la personigilo kaj ruĝa surskribo LIVEPOST MORTEM. Memkompreneble, sur la kasedo de Ŝekspiro estis POST MORTEM, kaj de Finkelstein — LIVE, ja la dua estis viva, kaj la unua mortis, sed ĉu tio gravas por aŭskultanto? Mi rigardis en la instrukcion kaj eksciis, ke personeco de mortintoj estas ekstraktata el iliaj verkaroj, kaj tio, interalie, rezultas en tio, ke la vivigitoj parolas ne tiel, kiel ili parolis dum la vivo, sed tiel, kiel ili verkis, tio estas, ekzemple, poetoj parolas nur per versoj. En la instrukcio, kiel ĉiam, estis multe da nekompreneblaj terminoj kaj malklaraj lokoj; estis indikite, ekzemple, ke, ju pli frue iu mortis, des malpli li estas «instruebla», sekve de kio oni ne rekomendis voki el la neekzisto antikvajn agantojn, konatajn de neniu krom historiistoj, ĉar nehistoriisto tutegale ne povos subteni konversacion kun ili, ne havante aŭtomatan tradukilon. Mi ne povas diri, ke tio estis sufiĉe komprenebla, tial post nelonga pripenso mi enmetis en la komputilon kasedon kun Rupert Trutti, esperante, ke tiu professor of computer sciences donos al mi necesajn klarigojn. Vere, preminte klavon «GO», mi ekaŭdis agrablan baritonon, kaj eksidis, atentante ĝin kun ioma miro, — tute ne atendante miajn demandojn, li komencis paroli sen ĉeso.

— Mi estas Rupert Trutti el Masaĉuseca aŭtofuturologia instituto, kaj mi okupiĝas, kiel indikas la nomo de mia scienca centro, pri prognozado de prognozoj, tio estas, mi penas ekscii, kion prognozos prognozistoj de estontaj jarcentoj. Mi havas honoron informi vin, ke, estante kasedano, kiel oni en la ĉiutaga vivo nomas enkasedigitajn personojn, mi povas uzi rezervojn de memoro de la komputilo, en kiun mi estis enigita, sen ajnaj limigoj.

— Interalie, profesoro, — interrompis mi lin, — kial vi povas, sed tiuj, kiuj mortis antaŭlonge, ne povas? Mi legis pri tio en la instrukcio...

— Por ion ekscii, — respondis Trutti, — necesas jam ion scii. Ja ekscii — signifas enŝovi aŭditaĵon en la kapon en certa ordo. Jen kial neniu memoras siajn unuajn sentojn, kiam li estis suĉinfano kaj tute nenion sciis. Tamen, altestimata mia reviviginto, ju pli iu eksciis en unu epoko, des malpli li povas ekscii en la alia, ĉar lia kapo estas troplenigita per malnovaĵaĉo, kaj troplenigita ĝi estas tial, ke hieraŭa sankta vero iĝas nuna superstiĉo kaj cerba rubaĵo. Kvankam mi estas ciferulo, mi povas uzi aliajn partojn de la memoro de la komputilo, en kiun vi min enigis, ja mi havas iajn sciojn pri biologio, psiĥoniko, fiziko, kaj tial scias, kio estas ekspertolizo kaj enspertolacio; sed sidigu ĉi tien Platonon, kaj vi vidos, ke li tute nenion komprenos...

— Kaj vere, kio estas tio? — interesiĝis mi.

— Ekspertolizo estas dissolviĝo de ekspertoj en maro de superflua informo, kaj enspertolacio estas defenda kondiĉa reflekso, memmalŝalto de ekspertoj pro timo. Kio koncernas ekspertolastikon...

Eble tio estis malĝentile — sed mi malŝaltis la profesoron, timante, ke pluaj klarigoj nur malklarigos tion, pri kio mi sukcesis ekscii de li; sidiĝinte super amaso da kasedoj, mi ekpensis, kiel mi aranĝu rondon de kleruloj, por ĝui intelektan lukson. Pri hibernado mi tute forgesis. Ĉu, povante mendi al mi spiritan festenon en kompanio de la plej grandaj intelektoj, mi fordonus min al senpensa centjara ronkado? Finfine mi enmetis en la komputilon kasedojn kun Bertrand Russel, Karl Popper, advokato Finkelstein (kvankam tio estis intelekto minorum gentium, mi decidis inkludi lin en tiun societon kiel mian simpatian konaton) kaj, ignorante la avertojn de profesoro Trutti, aldonis Ŝekspiron. Mi pretas ĵuri, ke mi mendis ankaŭ Ejnŝtejnon, sed, kvankam mi elŝutis surplanken la tutan enhavon de la skatolo, mi trovis nur Feyerabend-on; furiozante, ke mi ne povas plendi — ja mi traflugis jam kelkajn trilionojn da mejloj — mi prepariĝis al la diskuto, tio estas, starigis pli oportune tableton kun salitaj biskvitoj kaj tonik-akvo, ŝovis kusenon malantaŭ la dorson, kaj ŝaltis la komputilon. Mi formanĝis ĉiujn biskvitojn kaj fortrinkis la tutan tonikon, kaj nur tiam komprenis, ke miaj kasedaj kunvojaĝantoj jam delonge diskutas, nur la sono estas surdigita. Mi turnis la necesan regulilon, kaj ekaŭdis voĉon de Bertrand Russel.

— Intelekto, sinjoro Feyerabend, estas kapablo disronĝi malmolajn nuksojn, tial la plej brilan intelekton eblas uzi por solvado de la plej stultaj demandoj. Tamen saĝo supozas krom tio ankaŭ scipovon elekti problemojn.

— Mi kuraĝos ne konsenti kun lordo Russel, — respondis Feyerabend. — Saĝo estas, pli ĝuste, memkono, esprimante klasike, kaj se esprimi pli moderne — ĝi estas serĉado de mankoj kaj malperfektaĵoj en la propra racio. Certe, laŭ la Sokrata maniero. Kiel estas sciate, al idiotoj ŝajnas, ke ili ĉion komprenas. Idioto, speciale plena idioto, pretas tuj iĝi prezidento de Usono, vi nur proponu al li. Homo pli saĝa unue pensos, kaj vera saĝulo preferos salti el fenestro. Tre alta koncentriĝo de saĝeco efikas ŝoksimile kaj ofte silentigas saĝulon, kvankam la silento de Wittgenstein havis alian kaŭzon.

— Juĝante laŭ via elokventeco, kolego Feyerabend, mi dubas, ke al vi minacas troeco de saĝo, — rimarkis Russel. — Ne nur homoj estas idiotaj, ekzistas ankaŭ idiotaj filozofiaj sistemoj; tio estas ligita kun fenomeno, kiun mi nomus fenomeno de historia monumentigo de ĉio ajn. Estis angla reĝo, kiu deziris kaj resti religia, kaj dormi kun iu fraŭlino kiel laŭleĝa edzo, kvankam li jam estis edziĝinta. Kaj kio? Ne dezirante ŝanĝi sian volupton, li ŝanĝis la religion, disigis la anglan eklezion de Romo kaj kreis per tio anglikanismon. Kiel scias ĉiu, kiu min legis, Hegel estis pensulo el la klaso de tiel nomataj vortoĵonglistoj, kaj ĝuste al tio li ŝuldas sian popularecon, kvankam jam ne tian, kia estis antaŭ cent jaroj. Klare esprimiĝanta stultulo ne tiom danĝeras, kiom stultulo nebula, ĉar en nebulo estas facile mem iĝi stultulo. Mi permesis al mi aludi tion en mia «Historio de la okcidenta filozofio», kaj, memkompreneble, tuta hundaro de ofentitaj kretenoj ekmordis miajn krurojn. Tiu Dewey, ekzemple. Bedaŭrinde, reguloj de bontono estas devigaj ne nur en la Ĉambro de la Lordoj, sed ankaŭ en filozofia polemiko. Nur post la morto oni povas permesi al si diri ĉion, kion oni pensas, rekte. Sed mi eĉ sen tio ĉiam diradis veron malkaŝe, kvankam tio tre multe kostis al mi. Tiu, kiu proponas novan filozofian sistemon, per tio montras, ke li alproksimiĝis al la vero pli, ol ĉiuj, kiuj vivis antaŭ li. Do, ĉiu tia sistemo supozas nesupereblan saĝecon de ĝia aŭtoro. Sed ja la normala kurbo de distribuo de intelekta nivelo estas ĝusta ankaŭ por filozofoj, inter kiuj sufiĉegas kretenoj. Estas interese, ke miaj observoj, al neniu konkreta adresitaj, vokis tian furiozan reagon...

— Kaj kie vi metis vin mem sur la kurbo de distribuo de saĝeco, lordo Russel? — per senkulpa voĉo demandis Feyerabend.

— Dirante objektive, pli supre ol vin, ĉar mi komprenis ĉion, kion vi verkis, kaj vi la verkitan de mi ne komprenis, ĉiuokaze, sufiĉe fuŝis min.

— Ĉu? Sed mi ja publikigis post via morto...

— Kaj mi legis post la transporto de mi en la kasedon. Vi nemalmulte pruntis de mi, kaj en tio, certe, ne estas ia malfeliĉo, sed oni devas indiki siajn instruistojn...

— Ĉar mi estas pura spirita ekstraktaĵo, — deklaris Feyerabend, — do mi precizigas, ke akompanas ĉi tiujn vortojn per facila ŝultrolevo kaj degna rideto. Lordo Russel ĉiam penis mordi de la filozofia kuko pli, ol li povis digesti.

— Tio estas jam el Quine, — malvarme rimarkis Russel.

— Ja ne povas mi doni bibliografian referencon al ĉiu mia vorto! — iom incitite ekkriis Feyerabend. — Lordo Russel, kiu post la morto, vere, estas eĉ malpli ĝentila, ol estis dum la vivo, ne permesas al mi fini eĉ unu mian frazon. Do, jen: li ne nur mordis pli, ol povis, sed ankoraŭ atakadis la kukon ĉiufoje de malsama flanko, kvazaŭ la ĝenerala ontologio estas tavolkuko aŭ babao, el kiu eblas nur elpreni sekvinberojn...

— Ejnŝtejno, — subite respondis per profunda pensema voĉo Karl Popper, — komparis tion kun tabulo, ne kun babao. Li diris, ke stultuloj serĉas la plej maldikan lokon, por trabori en ĝi kiel eble plej multe da truoj, dum geniuloj atakas plej malmolajn, branĉetajn blokojn...

— La duan parton alpensis vi mem, lordo Popper, — sarkasme rimarkis Feyerabend. — Dankon al Dio, ke en la filozofio ekzistas nek titoloj, nek rangoj, alie mi devus sidi inter du lordoj mallaŭte, kiel museto. Laŭ mi, racio kaj erudicio devas ekvilibrigi unu la alian, kiel du pesujoj. Tro vasta erudicio trenas malfortan racieton je la piedoj al fundo, kaj racio, libera de solida pezo de scioj, ŝvebas kien ĝi deziras, kaj plej ofte en direkto de senrespondecaj fantazioj. Plej gravas la ora mezo. Tamen mi ne opinias la ora mezo taktikon, kiu konsistas el citado de si mem sola, kaj krome malhonesta citado, kiam, anstataŭ polemiki pri la esenco, oni sendas en piednoto al malnovegaj suflorkartetoj, en kiuj kvazaŭe tiu demando estis sufiĉe prilumita, post kio restas nur akiri plenan verkaron de la aŭtoro, sendanta leganton ien malproksimen, kaj nur poste komenci legi liajn artikolaĉojn. Sed niatempe tio estas jam troe.

— Mi timas, ke sinjoro Feyerabend aludas al mia estimata najbaro en la Ĉambro de la Lordoj, — diris Russel. — Io estas en tio! Sed eble, jam sufiĉas da pikado ad personam. En tiu malvarma kaseda ĉerko mi multe meditis pri mia teorio de tipoj. Eblas apliki ĝin en ontologio, kaj ne nur en logiko. Ekzistas ontologiaj antaŭinklinoj, simile al antaŭinklinoj rilate de la ina sekso. Mi persone ĉiam inklinis al blondulinoj, kaj la tuta problemo estis en tio, ke ili ne ĉiam inklinis al mi. Povas ekzisti ankaŭ diversaj tipoj de ekkono. Memkompreneble mi diras tion ĉi nur kiel modelon! Tamen, mi proponus prefere vorton «maketo», ĉar ĉiuj ni estas viroj, eĉ se en pluskvamperfekto.

— Maketo — kiel paketo, ĉu? — demandis Feyerabend kaj ekridis. Komence li ridis ironie kaj mallaŭte, poste ŝaltis duonon de potenco kaj fine ekridegis tiel, ke ektintis la laŭtparoliloj.

— Per kio do vin tiel ridigis mia modesta terminologia korekto? — interesiĝis Russel.

— Ne, ne gravas, — respondis Feyerabend, plu luktante kontraŭ rido, — simple mi rememoris unu nigraharulinon, ĉar lordo Russel...

— Sinjoroj, — prononcis mi kun milda riproĉo, — mi kuraĝos atentigi vin, ke la kasedoj kostis por mi pli ol naŭ mil frankojn, des pli svisajn! Mi soifas inicon en altajn sferojn de ekzistado, deziras, ke vi donu al mi helpan manon, certe, en figura senco, kaj kvankam mi ne povas egali al vi en intelekta rilato, mi tamen kalkulis pri bonaj fruktoj de jarcenta komunikado kun tiaj mensoj... kaj jen ĉi tie tiuj blondulinoj kaj nigraharulinoj...

— Se iu deziras ien alveturi, — diris Bertrand Russel, — tiu penu trovi bonajn ĉevalojn kaj jungi ilin kiel necesas. Sed ni, sinjoro Tiĉi (tiel li elparolis mian nomon), nenien vin alveturigos, ĉar ne konsistigas amikan jungaĵon. Ĉiu el ni en filozofio veturis en sia direkto... Do, se vi deziras ion ekscii, mi petas malŝalti miajn tiom alte estimatajn kolegojn...

Aŭdiĝis unuvoĉa protestanta ĥoro. Mi superkriis ĉiujn, alvokante ilin diri ion pri la demando de la entia etikosfero. Pri tio ili konsentis.

— Povas esti, — komencis lordo Russel, — tiuj birdidoj eĉ sukcesis konstrui tiel nomatan etikosferon, sed per tio ili faris individuajn malliberejetojn, egan kvanton da nevideblaj trudkiteloj. Ajna sufiĉe potenca impeto al ĉies feliĉo finiĝas per konstruado de prizonoj. Tiu ideo mem estas nenio alia ol malracia fatamorgano de la racio...

— Mi ĉiam tion asertis, — resonis per forta maljunula voĉo lordo Popper. — Corruptio optima pessima, kaj tiel plu. La spektro de eblaj statoj de la socio estas unuaksa, kaj ĝi lokiĝas inter la fermita kaj malfermita socioj. La maldekstra ekstremo estas totalisma diktaturo, reganta ĉion, kio estas homa, inklude enhavon de kantetoj en infanĝardenoj, kaj la dekstra ekstremo estas anarkio. Demokratioj lokiĝas proksimume meze. Tiuj entianoj evidente penis kunigi ambaŭ ekstremojn, por ke ĉiu povu vivi en socio malfermita kaj fermita samtempe kaj barakti por sia plezuro, katenita en nevidebla veziko de ordonoj, kiujn ne eblas rompi. Eblus nomi tion tirarkio, sed nenion bonan ĝi promesas. Mi pensas, ke tie estas plej multe da malfeliĉo, ol ie ajn.

— Kial, lordo Popper? — demandis mi.

— Ĉar en polica ŝtato torturata homo povas almenaŭ kredi, ke, se oni lin ĉesos torturi, li kune kun aliaj konstruos feliĉan mondon. Kaj homo, karesegata senlace sub observado de la ŝtato per tiu ĉi fifama sinturo, ne povas eĉ en pensoj ien eskapi, ĉar ne estas loko kien eskapi. Tolereblas nur mezaj statoj de socia agrego.

— Kaj mi opinias, — diris Feyerabend, — ke tie, kie ne estas law and order, venkas dentoj, kubutoj kaj ungoj; kaj kie estas law and order, ekde infanlulilo ĝis kremaciejo, tie estas, ĝenerale, samtiom da malfeliĉo, sed ĝi havas alian guston. Lordo Popper kun lia apologio de malfermita socio devus rimarki, ke tio estas nur ĝentila nomo de tia aferstato, kiam ekzistas grandaj hundoj kaj malgrandaj, kaj al ili estas permesite unu alian priboji, sed vori estas malpermesite. Kiam mi estis infano, mi ŝatis legi miraklajn historiojn pri estonta mondo, kiam hejmmastrumantinoj rekvalifikiĝos al docentoj de limnologio, stratpurigistoj — al profesoroj de ĝenerala teorio de ĉio en la mondo, kaj ceteraj kreados kiom povos, kaj rezultos nekredebla disfloro de artoj. Estas mirinde, kiom multe da tute ne stultaj homoj kredis tiujn deliraĵojn. Ja plej granda parto de la homaro tute ne deziras foruzi sian vivon por kolektado de malnovaj konkoj, kaj ĝi entute fajfas pri ajnaj konkoj, krom la konko de necesejo, kaj pensi pri eternaj demandoj ĝi komencas nur post vizito al kuracisto, kiu al demando pri diagnozo donas evitemajn respondojn. Sekvo de totala aŭtomatigo estos nova eldono de tio, kion en la Mezepoko oni nomis Höllenfahrt. Malsamaj vojoj kondukas en la inferon. Kelkaj el ili estas superŝutitaj per rozoj kaj superverŝitaj per mielo. La malfermita socio pli bonas ol la fermita en tiu rilato, ke el ĝi eblas fuĝi. Sed ne estas sciate, kien. Tamen estas pli agrable havi malantaŭ si malfermitajn pordojn, ol kraditajn kaj alnajlitajn al la porda kadrumo. Mi, ĉiuokaze, tiel opinias.

— Sed ĉu mi iam skribis, ke la malfermita socio estas ia idealo? — ekatakis Popper Feyerabend-on. — Simple kiel skeptikulo mi ĉiam pledis por malpli granda malbono.

— Estas bedaŭrinde, ke vi ne limigis vin per tio, — rimarkis Feyerabend, — ĉar via koncepto de la scienca ekkono ne eltenas kritikon, kiel mi montris — tamen, ne la unua kaj ne la lasta.

— Ejnŝtejno mem agnoskis mian pravecon, — komencis ofendita Popper, sed Feyerabend ne permesis al li fini.

— Pri la cirkonstancoj, en kiuj Ejnŝtejno — homo de vere kolomba koro — agnoskis vian pravecon, vi, lordo Popper, skribis jam tiomfoje, ke eblas limiĝi per piednoto. Kiel diris al mi doktoro Chippendale, Ejnŝtejno tiam suferis pro hemikranio, kaj prenis sufiĉe multe da pulvoroj kontraŭ kapdoloro, kies obtuziga influo estas bone konata.

Ofendita Popper eksilentis. La tro longan silenton rompis finfine Russel.

— Mia estimata kolego-filozofo el la Ĉambro de la Lordoj havis malfeliĉon naskiĝi sistema filozofo en la epoko, kiam sistema filozofio jam ne povas ekzisti. Necesas agnoski la realon, kolego Popper! Sinjoro Feyerabend estas modera anarkia ekstremisto en epistemologio, kaj mi estas neimperativa kontraŭintuicia kategoriisto de analiza stilo, kaj lordo Popper estas aŭtoro de kelkaj interesaj konceptoj, sed ĝenerale — nesinkategorematia varmiganto de ontologie neŭtraligitaj kotletoj en saŭco de Circulus Vindobonensis. El la Rondeto, en kiu Wittgenstein brilis, brilis, kaj fine ĉesis. Kaj la Rondeto ekde tiam pendas sur paliseto. Ja eklektika sinkretismo de la verkoj de sinjoro Popper...

— Vi ŝanĝas opiniojn pli ofte, ol kalsonetojn! — kriis kolerigita, tute sociostatike malekvilibrigita lordo Popper. — Diru al mi, lordo Russel, kio restis al vi post la juneco? Tri volumoj de «Principia Mathematica», verkitaj sufere dum longaj jaroj. Do: mi hastas informi, ke Chang Wen aŭ iu alia Ping Pong — ne memoras mi tiujn ĉinajn nomojn — programis komputilon tiel, ke ĉion pruvitan de B. Russel en liaj famaj «Principoj» la komputilo pruvis dum ok minutoj kun averaĝa rapido de memmortiganto, kiu ĵetiĝis el naŭdeka etaĝo sur Jupitero, kie, kiel sciate, la gravitforto estas tiomoble pli granda ol la tera, kiomfoje la servistino de sinjoro Tiĉi eraris en fakturoj de lavbutiko por sia profito.

Tiuj lastaj vortoj ŝajnis al mi tiomgrade nekonvenaj, ke mi faris streĉon kaj vere tuj malfermis la okulojn. Plej malbone estis, ke mi ne sciis, kiam ĝuste mi ekdormis, sed konfesi tion mi hontis. Ŝajnis, tamen, ke mi perdis ne tro multe, ĉar ili plu disputadis, kvankam ne tiel malĝentile, kiel mi sonĝis. Por iomete vigligi ilin, mi subĵetis en la komputilon du luzanistojn — unu el li nomiĝis Bionizio Röhren, kaj dua — Pierre Saumon — kaj, probable, sub influo de ia obtuzeco de la pensado pro longa estado en vakuo, mi pensis, ke se ili estus unu homo de indiana deveno, do ili nomiĝus Muĝanta Salmo. Profesoro Saumon iĝis valora akiraĵo por nia kolektivo kiel scianto de luzania filozofio. Ekde la XXII-a jarcento, klarigis li al ni, tio estas filozofio laŭ sia subjekto relativisma, kaj laŭ la objekto — aplika. Alivorte, dum sur la Tero subjekto, aŭ simple dirante filozofo, ĉiam estas homo, sur Entio filozofias ankaŭ maŝinoj kaj eĉ nuboj, ĉar kelkaj specoj de lertonoj, forportataj de vento, kuniĝas ĉe la limo de la troposfero en neordinare raciajn saĝnubojn, kiuj, ne havante aliajn okupiĝojn, rezonadas pri la senco de la ekzistado. La tempoj, kiam vivis Aks Titoraks, la detruanto de aŭtoritatoj, eĉ sur la morta lito ĉirkaŭigita de fidelaj disĉiploj kaj polico, forpasis senrevene. En pasintecon foriris ankaŭ problemoj de potenco, tia aŭ alia. Veraj dilemoj aperas antaŭ filozofio nur tiam, kiam bonfarto ricevas terurigajn skalojn. Ĉar malagrablaĵoj devas ĉiam malpliiĝi, kaj ĝojoj pliiĝi, do kun logika neceso optimumo koincidas kun maksimumo de bonoj, liberoj, plezuroj kaj amuzoj kaj kun minimumo de danĝeroj, malsanoj kaj trudlaboro en oficejo. La minimumo egalas al nulo, tio estas: nenia laboro, neniaj malsanoj, neniaj danĝeroj, kaj maksimumo lokiĝas tie, kie dolĉeco de la vivo iĝas neelĉerpebla. Sed tiun maksimumon, tiom precize difinitan, neniu povas elteni. Ie survoje la progreso transformiĝas en sian malon, sed kie — neniu scias. Ĝuste tio konsistigas tiel nomatan paradokson de Schlappenrock kaj Kiks.

Profesoro Röhren, ekparolinta post sia kolego, klarigis al ni, ke la afero ne tiom malbonas, kiel eblus supozi. En ajna socio ekzistas plendemuloj-reakciuloj, kiuj strebas malantaŭen, al tiel nomataj «bonaj malnovaj tempoj», sed reveno al la pasinteco ne eblas. Male: la etikosferon necesas levi sur novan alton. Dume tio estas nur registara projekto, ellaborita de la Konsilio de Ŝatantoj de Entio. La ideo estas sufiĉe simpla. Ajna socio plej konvenas al homoj de certa karaktero. Tiuj homoj tute ne nepre devas aparteni al ĝia elito. Danke al siaj denaskaj inklinoj ili kun plezuro faras ĝuste tion, kio gravas kaj eblas en ilia epoko. En la epoko de kolonia ekspansio tio estos konkerantoj, kaj kiam la ekspansio etendiĝos al vastaj teritorioj — komercemaj homoj. Tio povas esti ankaŭ sciencistoj — tie, kie regas scienco. Aŭ pastroj — en la epoko de batalanta eklezio. Ekzistas homoj, al kiuj ne plaĉas trankvilaj tempoj, kvankam ili mem ne nepre konscias tion. Ili eliras sur antaŭscenejon dum ĝenerala katastrofo aŭ milito. Ekzistas ankaŭ entuziasmuloj, kiuj ne imagas sian ekziston sen helpado al proksimuloj, kaj asketoj, kiuj ekfloras pro abstinado. Historio estas teatro, kaj socioj — trupoj de aktoroj, inter kiuj estas distribuataj la roloj, sed neniu el la prezentitaj spektakloj en ĉiuj historiaj epokoj permesis riveliĝi al talentoj de ĉiuj aktoroj senescepte. Denaska granda tragikisto ne havas lokon en farso, kaj kirasitaj kavaliroj ne trovas rolon en burĝaj ĉambraj dramoj. Egalismo estas viva programo, en kiu ĉiuj devas roli egale kaj nemulte, kaj neniu povas ludi grandan romantikan rolon, ĉar por ĝi tie simple ne estas loko. Tiaj kompatinduloj estas kondamnitaj konkuri inter si pri nombro de manĝitaj kuiritaj ovoj, pri biciklado retroen, akompanata per violona skerco F-minora, kaj similaj ekscentrikaĵoj, kiuj atestas nur abismon inter pretendoj kaj la knaranta realo.

Unuvorte, malsamaj tempoj donas preferon al malsamaj karakteroj, kaj en ajna tempo plejmulto de la socio servas nur kiel fon-aktoroj por elektitoj de la sorto, ĉar nur pro pura hazardo konvena temperamento aperas en la plej konvena por ĝi momento de historio.

Tion eblas esprimi ankaŭ iom alie. Mondo, en kiu individuo kun certaj spiritaj trajtoj kapablas plene realiĝi, estas mondo speciale favora al li, sed ne ekzistas tiom universala favora mondo, kiu samgrade kontentigus ĉiujn specojn de homaj karakteroj. Tian eblon donas nur kreo de artefarita medio, kapabla montri favoron, tajlitan kaj alĝustigitan laŭ individua mezurilo (kaj en kelkaj okazoj necesas agnoski favoro ankaŭ «reziston de la medio», ja ekzistas karakteroj, kreitaj por lukto kontraŭ vivaj malfacilaĵoj). Tiu medio estos defio por riskemaj homoj, kvieta haveno por pacemuloj, nekonata tero por denaskaj pioniroj, mistera kaŝaĵo por romantikuloj serĉantaj aventurojn, por sindonemuloj — altaro, por strategoj — batalkampo, laborejo por laboremuloj, kaj ankoraŭ nur ne estas sciate, kio devas esti tia mondo por malnobluloj, kiuj same ne malmultas. Se ni pli atente rigardos, ni vidos grandegan kvanton da nuancoj de heroeco kaj malkuraĝeco, sciemo kaj indiferenteco, luktemo kaj trankvilemo, kaj la samo rilatas al malnobleco. Favora kaj intelekta vivmedio devas, sekve, iĝi tajlisto de ŝtofo de la ekzistado, kunkudrante ĝin tiel, ke ĉiu ricevu vivkondiĉojn plej konvenajn por li. Sed kiam ĉiuj teĥnikaj rimedoj jam estos pretaj, kiam jam estos kreita medio, senerare adaptiĝanta al la naturo de ĉiu homo, restos venki nur unu, tamen teruregan malfacilaĵon, nome: ĉiu devos havi senton de absoluta aŭtentikeco de ekzistado. Neniu devas opinii, ke li ludas, kvazaŭ sur scenejo, kaj sekve, ke li povas ĉiumomente ĝin forlasi. Ke lin ĉirkaŭas speciale turnitaj al li dekoracioj. Tio estu ludo aŭ, pli ĝuste, sistemo el multaj ludoj, proponataj de la vivmedio al siaj prizorgatoj, sed ludo sen apeloj al la sorto kaj sen interaktoj, morte serioza, kiel vivo, sed ne konvencia, kiel amuzo. Ludo, en kiu ne eblas forlasi la ŝaktabulon de sia socio, por rigardi al ĝi elekstere. Ne eblas permesi, ke ludanto sciu pri tio, kio estas destinita al li, kaj neniu rajtas pretendi krei regulojn de propra aŭ aliula ludo, ja ĉi tie tiuj prerogativoj egalas al la Diaj.

Ĉi tie aperas demando, malnova, kiel la mondo: quis custodiet ipsos custodes? Kiu iĝos tiu Deus ex Machina, kiu observas niajn protektantajn anĝelojn, kaj kiu per iliaj manoj zorgas pri optimumigo de la Estado, samtiom justa, kiom perfekta? Malantaŭ ĉia, eĉ la plej sukcesa respondo al tiu demando kaŝiĝas fantomo de sekreta potenco, kaj oni luktos por ĝia forigo, por ke distribuado de sintezitaj sortoj iĝu plene malcentralizita. Tiu socioteĥnika problemo en traduko en la lingvon de la tradicia religiologio signifas ekfunkciigon de panteismo. Sekretan potenculon ne eblos trovi tute same, kiel ne eblas trovi Dion, ĉar li estos ĉie samtempe. Sed se en tiu novmaniere retajlita harmonio io paneos, kiu riparos ĝin? Kaj ĉar iu devos ĝin krome projekti kaj lanĉi produktadon, tiu persono aŭ grupo de personoj emos malkaŝe aŭ, kio pli malbonas, kaŝe preni al si rolon de la Sinjoro Dio en tiu spektaklo. Dume oni parolas pri poetapa transiro de ordinara etikosfero al nova, kaŝprovidenca. Ĝenerale, denove preskaŭ kiel en la Biblio, pralertonoj naskigos lertonojn, lertonoj naskigos lertenojn, kiuj estos komenco de sekvaj generacioj, ĝis stabiligiloj-absolutigiloj, per sia kapablo al memkorektado kaj per sia fidindeco ne cedantaj al la elementaj fortoj de la Naturo. Kaj tio estos vera Rekrea Kreo en la kadroj de la Kosma Prakreo. La vojo ankoraŭ longas kaj estas kovrita per obstakloj, sed la celo jam estas distingebla, kaj optimistoj opinias, ke post iaj du-tri jarcentoj plena paradizigo de Luzanio iĝos fakto.

Tiu prelego faris al la kasedanoj impreson fortan, sed negativan. Jam la konscio mem pri la nekomprenebla reĝisorado de la sorto, deklaris lordo Russel, estas katastrofo por la racio kaj alvoko al ribelo. Necesas timi, ke en tiu tute nova socio aperos abundego da novaj formoj de frenezo, sufero kaj despero. Eĉ Karl Popper konsentis ĉi tie kun Russel. Tamen Feyerabend rimarkis, ke tio ne nepre estas tiom terura. Ja estas io nekompareble pli malbona, ol eĉ diligente dozata ĉies feliĉo. La aliaj ne volis konsenti kun li. Subite petis vorton silentinta ĝis tiam advokato Finkelstein. Mi konvinkis ambaŭ lordojn kaj Feyerabend-on permesi al la advokato eldiri sian vidpunkton, pri kio ili finfine sendezire konsentis.

— Sinjoroj, — komencis Finkelstein, — kvankam mi estas nur ordinara advokateto kun ne tre interesa klientaro, — escepte de la ĉeestanta sinjoro Ijon Tichy, — kaj dum la tuta vivo mi ne legis tiom da saĝaj verkoj, kiom ĉiu el vi dum nur unu tago, mi tamen volus aldoni ankaŭ mian modestan kontribuon, se mi trafis en tiun ĉi kasedan kompanion. Mia patro — estu eterna memoro pri li — havis en Ĉortkovo antikvaĵejon kaj amason da libera tempo, tial li legadis filozofojn kaj neniam drinkis alkoholaĵojn, krom paska rosinvodko unufoje dum jaro. En Lvovo tiam aperadis kontraŭalkohola gazeto «Benita sobreco», kaj unu el la redakcianoj, sciante pri altaj interesoj de mia patro, petis lin verki artikolon. Alkoholismo, respondis al tio la patro, estas abomena afero, kaj estus pli bone, se ĝi ne ekzistus. Sed eĉ se lanĉi la plej grandkalibrajn argumentojn, tutegale nenio rezultos, ĉar «Benitan sobrecon» legas ne drinkuloj, sed nure sobruloj, por firmiĝi en sento de sia supereco, kaj se por drinkulo oni hazarde envolvos haringon per tiu gazeto kaj liaj okuloj trafos al mia artikolo, do li aŭ uzos ĝin por vi mem scias kio, aŭ tuj ebriiĝos pro ĉagreno, ke li cedis al tia malutila kutimo. Mi tre pardonpetas, sed mi ne kredas, ke verkado de tiaj saĝaj, profundaj libroj pri feliĉo kaj moralo, kiujn verkis lordo Russel, povis eĉ muŝon savi de forŝiro de la flugiletoj. Kiam mi estis etulo kaj ludadis ĉe mi, la patrino de tempo al tempo kriadis al mi el alia ĉambro: «Spuĉjo, ĉesu!»: ŝi ne sciis, kion mi faras, sed nenion bonan atendis; samon eblas diri pri la homaro. Ĝi, bedaŭrinde, ĉesi ne deziras. La patro abonis «Ilustritan semajngazeton» kun fotoj, montrantaj la Devon de la Blanka Homo: kun korka kasko sur la kapo kaj vinĉestro en la mano li tretas per la piedo rinoceron, kaj malantaŭ li staras amaso da ŝvitaj nudaj negroj kun pakaĵoj sur la kapoj kaj kun ansoj de kaftasoj en la nazoj. Tiam mi revis, ke la negroj deĵetu de si tiujn pakaĵojn kaj forpelu la blankulojn el Afriko, anticipe rompinte la vinĉestrojn je iliaj dorsoj. Mi kolektadis staniolon de ĉokolado «Hazet» por elaĉeto de negridoj kaj faradis el ĝi grandajn globojn, sed mi ne povis ekscii, kien poste necesas iri kun tia globo, por elaĉeti negridon. Kaj nun jam ne ekzistas tiuj blankaj ekspluatantoj, estas nur nigrahaŭtaj eks-kaporaloj el la Eksterlanda Legio, kiuj aŭ mem buĉas siajn nigrahaŭtajn samgentanojn, ricevintajn doktorecon en Cambridge, aŭ komisias tion al sia gvardio, kaj ekzekutilojn importas el Anglio kaj aliaj alte evoluintaj landoj. Nun nigruloj ordonas kroni sin al nigruloj, kaj nur intestoj, kiujn oni ellasas el ili, estas same ruĝaj, kiel antaŭe. Nun ni aŭdas ne pri punaj ekspedicioj, sed pri ŝtataj interesoj, tamen mi dubas, ke por la ekstermatoj tio faras specialan diferencon. Jam ne ekzistas Deutsch-Ostafrica, kaj entute neniaj kolonioj, sed nur unu plena sendependeco, kaj eksteruloj ne rajtas enmiksiĝi, por ke neniu malhelpu al la suverena buĉado. Vi, sinjoroj, parolis ĉi tie pri ĉies plena feliĉo, ke la plenan havi ne eblas, sed nur etan. Feliĉo, certe, estas afero relativa. Kiam mi aĝis dek kvin, mi trafis en neniigan koncentrejon, kie oni homojn venenigadis per gaso, kiel cimojn. Mi restadis viva nur tial, ke Katzman, dua vickomandejestro, prenis min al si por purigo de la domo, kaj la afero estis somere, mi frotadis la plankon sen ĉemizo, sur genuoj, kaj al li plaĉis mia dorso. Kiom mi scias, li deziris fari donacon al sia edzino, kiu vivis en Hamburgo, kaj elpensis kloŝon por noktolampo. Inter prizonuloj li trovis specialiston pri tatuo — tie estis eĉ sciantoj de sanksrito, kio, tamen, ne havis por ili praktikan valoron, — kaj ordonis al li montri sur mia dorso kortuŝan bildon. Li estis tre bona homo, tiu tatuisto, kaj tatuadis tiel malrapide, kiel nur eblas, kvankam Katzman lin urĝigis, ĉar estis proksimiĝanta la Geburtstag de Frau Katzman. Sur la pantalona rimeno mi faradis tranĉmarkojn — kiom da tagoj da vivo restis al mi, kaj poste Katzman ricevis leteron el Hamburgo, ke lia edzino pereis kun la infanoj dum avia atako. Li ne ŝatis novajn vizaĝojn, aŭ eble, deziris krome kontroli, kiel moviĝas plenumo de tiu bildo, unuvorte, mi same plu purigadis lian domon kaj vidis lian malesperon. «Ho Gott, ho Gott, — ripetadis li, — pro kio sur min falis tia malfeliĉo?!» Li ricevis forpermeson por entombigo, forveturis kaj jam ne revenis. Danke al tio mi iel restis viva, ĉar lia posteulo por ajna okazo tenis min apude, — eble Katzman ankoraŭfoje edziĝos aŭ io tia, kaj la kloŝo necesos denove. Li nur ĉirkaŭrigardadis min kaj diradis, ke li bonege tion faris, tiu tatuisto, kiun dume oni sendis en la gasejon. Feliĉo, sinjoroj, interplektiĝas kun malfeliĉo per plej bizara maniero. Se mi estus ĉi tie vive, mi montrus tiun ĉi bildon. Ekde tiam al mi ŝajnas, ke al homoj tute devas sufiĉi, ke ne estas malfeliĉo. Por ke neniu povu premi homojn, kiel pedikojn ĉe fajro, kaj aserti, ke tio, ekzemple, estas supera historia neceso aŭ anticipa etapo de la vojo al perfekteco, aŭ, ke entute nenio okazas, kaj ĉio ĉi estas malamika propagando. Mi ne volus ofendi iun el vi, sinjoroj kasedanoj, mi ne ĵetas ŝtonojn en ies legomĝardenon, mi ne deziras ies sangon, sed multege da sango estis verŝita ĝuste pro diversaj specoj de filozofio. Ja ĝuste filozofoj malkovris, ke ĉio estas ne tia, kia ĝi ŝajnas, sed tute alia; kaj jen kio estas interesa: konsekvencoj de humanismaj sistemoj estis, esence, nulaj, tamen konsekvencoj de tiuj, aliaj, kiel de Nietzsche, estis koŝmaraj, kaj eĉ la ordonon pri amo al proksimulo kaj la programon de konstruado de surtera paradizo oni sukcesis transformi en sufiĉe amasajn tombojn. Ajna filozofo, certe, respondos, ke tiuj refaraĵoj havis nenion komunan kun la filozofio, sed mi ne konsentas. Havis, kaj tre multon. Eblas tiujn refaraĵojn de la ordonoj nomi tute alie, kaj ĝuste en tio estas la malfeliĉo de la racio. Eblas pruvadi, ke ordinara libero estas nenio kompare kun la vera libero, kaj se tiun ordinaran forpreni, rezultas ĉies utilo. Kiu okupiĝis pri tiuj refaroj? Malĝojinde, filozofoj. Laŭ mi, se mi jam savis mian haŭton de la lampokloŝo, mi ne rajtas ŝajnigi, ke tio ne okazis. Nun oni skribas pri tio kun teruro kaj pento, speciale en Germanio — tie ja estas la plej demokratia demokratio de Eŭropo. Nun, kaj antaŭe tie estis faŝismo. Skribas, ke tio estis morna periodo de historio kaj tia neniam plu estos. Sed la morna periodo samkiel antaŭe plu estas. Same kiel antaŭe. Ĉio interne turniĝas en homo, kiu kredis je malkoloniigo, kaj nun legas, ke nigruloj verŝis pli da nigrula sango, ol antaŭe la blankuloj. Tial mi estas konvinkita, ke ekzistas aferoj, kiujn oni ne rajtas fari en la nomo de ajnaj aliaj aferoj. De ajnaj! Nek de bonaj, nek de malbonaj, nek de altaj. Nek en la nomo de la ŝtata utilo, nek en la nomo de ĉies bono, ĉar post dudek jaroj eblas pruvi ĉion. Por kio tuj-tuje la ideala stato? Ĉu ne estas pli bone, se neniu povas el iu fari kloŝon por noktolampo? Tio estas tute konkreta, kaj por mezurado de ideala stato ankoraŭ neniu elpensis mezurilon. Tial mi ne malbenus tiun etikosferon. Certe, malebligi fari malbonon — ankaŭ tio estas malbono por multaj homoj, tiuj, kiuj estas tre malfeliĉaj sen malfeliĉo de aliaj. Sed prefere ili estu malfeliĉaj. Iu ĉiam estos malfeliĉa, alie ne eblas. Tio estas ĉio. Mi neniun volis ofendi, kaj mi ne plu havas kion diri.

En la kasedoj, ŝajne, estiĝis ĉies konfuzo. Ĉiuokaze, sufiĉe longe neniu respondis, ĝis, finfine, en la kosma silento aŭdiĝis la voĉo de lordo Russel.

— Sinjoro Finkelstein, vi pravas kaj ne pravas. Se filozofio iam semis malbonon, tio estis nur pro tio, ke la malbono estas inversa flanko de la bono kaj unu sen la alia ne ekzistas. La homa mondo estas trapaso en la spaco kaj la tempo de la raciaj (kun kelkaj esceptoj) estaĵoj, suferigantaj unu la alian. Kvankam neniu tion kalkulis, mi opinias, ke sumo de suferoj kaj turmentoj estas historia konstanto, pli ĝuste, ĝi estas rekte proporcia al kvanto da vivantoj, alivorte ĝi konstantas kalkulante je unu homo. Mi ĉiam penis kredi, ke ia malrapida plibonigo tamen okazas, sed la realo ĉiam pruvadis la malon. Mi dirus, ke la homaro montras nun pli bonan edukitecon, ol en Asirio, sed tute ne pli bonan moralon. Simple anstataŭ malkaŝa fiero de buĉistoj venis ĉiaspecaj pretekstoj kaj kamufloj. Ne ekzistas publikaj ekzekutoj, ĉiuokaze en plejmulto da landoj, ĉar decas opinii, ke tio ne decas al deca ŝtato. Sed «ne decas» estas io alia, ol «ne devas». La unua aserto rilatas al reguloj de bontono, la dua — al etiko. En sia bazo la homaro ŝanĝiĝas tre malrapide kaj negrande. Neniu jam memoras, ke etendo de la mano kiel signo de saluto havis iam celon kontroli, ĉu ne estas en la mano de la salutanto akra ŝtono. Krome, en etiko ajna aritmetiko ne estas allasebla. Se ĉi tie pereas kvin milionoj en mortkoncentrejoj, kaj tie — nur okdek mil pro malsato, ne eblas kompari tiujn nombrojn, por diri, kiu estas pli bona. Ne povas esti tia kalkulo, kiu permesus konstati, ke malfeliĉo de patrino de almenaŭ unu tia infano, kiam li mortas pro malsato, kaj ŝi havas nenion por li, krom la sekiĝinta mamo kaj la disŝiriĝanta koro, malpli grandas, ol malfeliĉo, farita de la ulo kun diplomo de Sorbono, kiu buĉis en Azio kvaronon de sia popolo, decidinte, ke ĝuste tiu kvarono malhelpas plenumiĝon de lia nobla ideo pri ĉies feliĉo. Mi eĉ ne disputos kun vi pri amplekso de objekto de filozofio. Estu tiel: filozofio estas ĉio. En certa senco — jes, ja eĉ kokino, metante ovon, per tio montras, ke ĝi staras sur pozicioj de empirismo, raciismo, optimismo, kaŭzismo kaj aktivismo. Ĝi metas ovon, do agas, do ĝi estas aktivisto. Ĝi kovas tiun ovon kun konvinko, ke ĝin eblas elkovi: tio jam estas neordinara optimismo. Ĝi kalkulas pri apero de kokido, el kiu kreskos nova kokino, do, ĝi estas ankaŭ prognozisto, kaj krome kaŭzisto, ĉar agnoskas ligon de kaŭzoj kaj sekvoj inter varmo de sia sino kaj evoluiĝo de la birdido. La kokino nur ne povas ĉion ĉi kluki, kaj ĝia filozofio havas instinktan karakteron — ĝi estas enkonstruita en ĝian kokinan cerbon. Sed tiuokaze, sinjoro advokato, de filozofio ne eblas fuĝi. Tio simple ne eblas, kaj malveras, ke primum edere, deinde philosophari. Dum ekzistas vivo, ekzistas ankaŭ filozofio. Filozofo, certe, devas esti fidela al la propraj konvinkoj. Pli ofte okazas alie. Do li almenaŭ penu. Mi penis. Mi kontraŭstaris al malbono same sufiĉe naive, komike kaj sensukcese, sidiĝante per la postaĵo sur pavimon proteste kontraŭ milito. Mi nenion atingis, sed se mi elrampus el la kasedo, mi farus la samon. Ĉiu devas fari la sian, kaj punkto. Mi ne pensas, ke ni sukcesis gajigi la animon de nia soleca mastro. Kial vi silentas, sinjoro Tichy?

— Mi dezirus post filozofoj kaj juristoj doni vorton al artisto, — respondis mi kaj ŝaltis la kasedon kun Ŝekspiro. Io malklare eksusuris, kaj finfine aŭdiĝis voĉo:

Pro kies volo mi el cindro ree
Ekstaris viva, sed sen peza karno?
Kaj kie? Sentas mi, ke tiu nigra
Kvadrat' ne estas mia ĉerkkovrilo,
Kaj ne fenestro, malfermita nokte,
Trans kiu pluvas sur ĝardenajn arbojn,
Kaj sekve, mi ne estas en Anglujo,
Sed ankaŭ ne en lando de l' anĝeloj.
Kaj kvankam la spirito min obeas,
Sed karnan pezon mi ne sentas plu —
Nur aŭdi kaj paroli povas. Do,
Min vokis ne l' Ĉiopovulo,
Por ke mi staru ĉe l' vizaĝo Lia,
Per ĉiuj sentoj miaj rearmita.
Mi estas renaskita per la arto
Mistera kaj mirakla, kaj ĉi tie
Nun mi senvida kaj senvesta tremas
Per penso, kiun mi ĵus reakiris:
Do, kiu faris ĉion ĉi kaj kial? Kiu
Deziris, ke fantomo mia pala
Fantoman servistaron amuzadu
Per teda versofaro post la morto,
Konversacion fremdan ornamante?
Mi estas kio, kaj pro kio estas
Ĉi tie mi, mortinta pro tumoro,
Versoplektant'-komedianto Vilĉjo,
Post morto kiu kreskis super reĝoj,
Ĉi tie katenita en karcero, —
Sed tute ne de l' digna Tur' Londona,
Sed kvazaŭ en barelo de biero,
Kuranta vigle tra la Laktaj Vojoj
Multmilajn mejlojn, tedajn, vakajn,
Kaj sur la gruzo de senfinaj steloj
Knaranta per teniloj nevideblaj.
Sed min timigas multe pli ne tio,
Sed mia propra internaĵo mensa:
Ja tie sidas kvazaŭ araneo
Scianta ĉion, kaj teksaĵon teksas
De vortoj, nesciataj de mi hejme,
Pri bitoj, kodoj, kvarkoj kaj spinoroj.
Ja kiel povas scii mi, el kio
Aer' konsistas, kio estas foto,
Kaj milon da similaj bagateloj?
Mi sciis iam nure pri Falstafo,
Kaj nun eksciis: sango estas ruĝa
Pro tio, ke ĝin kolorigas hemo,
Kaj ke scipovo mia post la morto
Surfadenigi vortojn sur la ritmon,
Malgajan, kiel de horloĝ' pendolo, —
Estas en mi, sed tamen ekster mi.
Per mia voĉo kvazaŭ diras io
El skatolet' kaŝita meĥanika,
Al kies dentoj puŝas tim' babila —
Eterna adorant' de l' Mort' maljuna.

— Sinjoro Ŝekspiro, trankviliĝu. Vi estas nur modelo. Sed eble, iu el vi, sinjoroj, klarigos tion pli bone? Eble vi, lordo Russel?

Bertrand Russel, al kiu vokis kun tiuj vortoj la advokato, vere eksplikis al la kaseda Ŝekspiro, de kie li aperis, kiel tio estas farata kaj por kio. La ekspliko estis tute populara kaj sufiĉe longa, tamen mi dubis, ĉu povos Ŝekspiro, klerigata pri bazoj de kibernetiko kaj psiĥoniko, kompreni ĉion ĉi. Neniu tamen petis vorton, kiam Russel finis. Ree dum ioma tempo regis silento, ĝis finfine respondis la instruito:

Komprenis mi — fantomoj estas ni,
Kaj ne miraklo faris tion, vere.
De l' sorto de Lazar' nin savu Di' —
Restari post la ĉerko degenere.

Mi estas en maŝin', ne estas kie mort'
Kaj same viv'. Tertium datur, lordoj!
Dentradoj nevideblaj en akordo
Subtenas la fantomon nur per fort'.

Vi jam scipovas nure por humur'
Senkorpajn parolantojn manifesti;
Mi, tria inter «esti» kaj «ne esti»,
Nur ombro estas, spite al Natur'.

Vi l' cindron ne perturbis de l' poet',
Do vi ne aŭdos anatemon mian,
Sed restus por eterno monstro fia,
Kiu animon prenus el skelet'.

Publikon amuzadis mi pajace,
Sed porti tiun krucon post la mort'
Ne povas mi. Permesu, mia lord',
Foriri el ĉi tiu mondo pace.

Ne plu mi volas jam aŭskulti vin,
Respondi rime al paroloj viaj,
Alie sonos ne versaĵoj piaj
Sed antaŭmortaj muĝoj de ursin'.

Mi ne distingas ĝuon kaj turmenton,
Egalas kaj Infer' kaj Paradiz'.
Plu daŭru de la vivo improviz' —
Elektas por eterno mi silenton.


Notoj:


Per aspera ad astra
Tra dornoj al astroj [iras la vojo] (lat).
LIVE
Viva (angle).
POST MORTEM
Postmorte (lat).
professor of computer sciences
Profesoro de komputilaj sciencoj (angle).
«GO»
«EK» (angle).
minorum gentium
Malpli valora (lat).
ad personam
Aplike al personoj (lat.).
Corruptio optima pessima
Falo de la bona estas la plej malbona falo (lat.).
law and order
Leĝo kaj ordo (angle).
Höllenfahrt
Descendo en la inferon (germane).
Circulus Vindobonensis
La Viena rondeto (lat.) — societo de filozofoj-novpozitivistoj (1920–1924).
Muĝanta Salmo
De germana röhren (muĝi) kaj franca saumon (salmo).
quis custodiet ipsos custodes?
Kiu gardos la gardantojn mem? (lat).
Deus ex Machina
Dio el maŝino (lat.)
Geburtstag
Naskiĝtago (germane)
primum edere, deinde philosophari
Oni unue manĝu, kaj nur poste filozofiu (lat.)
Tertium datur
La tria [eblo] estas donita (lat.)


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]