La densa akvovualo torentis malsupren. En la cxielo fojon post fojo flamigxis fajrofadenoj, la cxielo krevadis, la cxambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.
Ivano mallaùte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron sxaùme boli. Cxe cxiu tondrobato li gxemetis kaj kasxis la vizagxon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribajxoj dise kusxis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopusxo penetrinta en la cxambron jxus antaù la fulmotondro.
La provoj de la poeto verki deklaron pri la dangxera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antaùgxuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis cxe la tableto. La unuaj linioj prosperis al li suficxe facile:
«Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N.Senhejmulo. Deklaro. Hieraù vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarhxa lageto ...»
Kaj cxi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto forpasinto. Jam la komenco prezentis absurdajxon: kiel do --- «venis kun la forpasinto»? La forpasintoj ja ne promenas! Certe, tiel li riskas sxajni frenezulo!
Tion pensinte Ivano sxangxis la skribitan. Rezultis jeno: ... kun M.A.Berlioz, poste forpasinta ... Ankaù cxi tio ne kontentigis la aùtoron. Li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis ecx pli malbona ol la du unuaj: Berlioz, surveturota de tramo ... --- tiom pli, ke en la aferon implikigxis la de neniu konata samnoma komponisto, kaj li devis precizigi: «kaj ne la komponisto».
Tiuj du Berliozoj elcxerpis lian paciencon, li cxion forstrekis kaj decidis komenci rekte per io tre efekta, por tuj kapti la atenton de la leganto: li skribis, ke la kato provis envagonigxi en la tramon, poste li revenis al la epizodo pri la fortrancxita kapo. La kapo kaj la antaùdiro de la konsilisto pensigis lin pri Poncio Pilato, kaj por plia konvinkivo Ivano decidis prezenti la rakonton pri la prokuratoro ekde la momento, kiam tiu en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo eliris en la portikon de la Heroda palaco.
Ivano fervore laboris, ion elstrekadis, superskribadis novajn vortojn kaj ecx provis desegni Poncion Pilaton kaj la katon sur la malantaùaj piedoj. Tamen la desegnajxoj malmulte helpis, kaj ju pli li avancis, des pli konfuza kaj nekomprenebla igxis la deklaro de la poeto.
Proksimume en la tempo kiam, sternigxinte el la malproksimo, la timiga nubego kun sia fumanta rando kovris la pin'arbaron kaj ekblovis la vento, Ivano konsciis, ke li senfortigxis, ke la deklaron li ne sukcesos ordigi; sen zorgi pri la disflugintaj folioj li amare kaj mallaùte ekploris.
La bonkora vickuracistino Praskovja Fjodorovna vizitis la poeton dum la fulmotondro, maltrankviligxis vidante lin plori, kuntiris la kurtenojn por ke la fulmoj ne timigu la malsanulon, kolektis la foliojn de sur la planko kaj tenante ilin en la mano kuris por venigi la kuraciston.
Tiu venis, faris al Ivano injekton en la brakon kaj asertis al li, ke li ne plu ploros, ke cxio cxi pasos, cxio sxangxigxos kaj cxio forgesigxos.
La kuracisto diris veron. Baldaù la transrivera pin'arbaro reprenis sian antaùan aspekton. Cxiu gxia pino klare desegnigxis sub la cxielo, lavita gxis la antaùa pura lazuro; ankaù la rivero kvietigxis. Tuj post la injekto la angoro de Ivano komencis estingigxi, tiel ke nun la poeto trankvile kusxis sur sia lito kaj rigardis la cxiel'arkon etenditan sur la firmamento.
Tiel daùris gxis la vespero, kaj li ecx ne rimarkis la cxielarkon disflui, nek la cxielon igxi malgaja kaj pala, nek la pinarbaron nigrigxi.
Trinkinte varmegan lakton, Ivano sin rekusxigis kaj mem miris pri tio, kiel sxangxigxis liaj pensoj. Iel mildigxis la rememoro pri la malbeninda demonkato, ne plu horora estis la fortrancxita kapo, kaj forlasinte tiujn ideojn Ivano konstatis, ke finfine, en la kliniko estas tute nemalbone, ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo, ke havi kun li aferon estas tre agrabla. Krome, la vespera aero estas aroma kaj fresxa post la fulmotondro.
La domo de malgxojo estis endormigxanta. En la kvietaj koridoroj estingigxis la diafanaj blankaj ampoloj kaj anstataù ili konforme al la regularo heligxis malfortaj bluaj noktolampetoj, cxiam pli malofte tra la pordo aùdigxis delikata pasxetado de la vickuracistinoj sur la gumaj matoj de la koridoro.
Nun Ivano kusxis en dolcxa langvoro, rigardis jen la lamposxirmilon, kiu de la plafono versxis mildigitan lumon, jen la lunon, levigxantan de malantaù la nigra arbaro, kaj interparolis kun si mem.
--- Kial do mi tiel ekscitigxis pri tio, ke Berlioz trafis sub la tramon? --- rezonis la poeto. --- Finfine, lasu mi lin al lia sortacxo! Ja nek per Eva nek per Adamo mi estas lia parenco. Se ekzameni la aferon tute objektive, endos agnoski, ke mi, fakte, nur tre suprajxe konis la forpasinton. Ja kion mi pri li sciis? Absolute nenion, krom ke li estis kalva kaj terure elokventa. Kaj plu, civitanoj, --- daùrigis Ivano iun alparolante, --- ni esploru jenon: Kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi, ekfuriozis kontraù tiu mistera konsilisto, profesoro kaj magiisto kun lia malplena kaj nigra okulo? Pro kio estis la tuta absurda postkuro, en kalsono kaj kun kandeleto en la mano, kion celis la hida pelmelo en la restoracio?
--- Tamen, tamen! --- subite per severa vocxo objxetis de ie, cxu de interne, cxu de super la orelo, la antaùa Ivano al la Ivano nova, --- pri tio, ke la kapo de Berlioz igxos fortrancxita ja li antaùsciis, cxu? Kiel oni ne ekscitigxu?
--- Nu, kamaradoj, kiu tion kontraùdiras! --- respondis la nova Ivano al la arkaika, antaùa Ivano. --- Ke la afero estas suspektinda, tio klaras ecx al infano. Li estas persono neordinara kaj centprocente mistera. Sed gxuste tio ja estas la plej interesa! Homo, kiu persone konis Poncion Pilaton, kion pli interesan oni povas deziri? Kaj anstataù fari tiun stultan kverelacxon cxe la Patriarhxa, oni povis ja gxentile lin demandi, kio poste okazis pri Pilato kaj Ha-Nocri. Cxu tio ne estus multe pli inteligenta?
»Male, mi okupigxis pri iaj sensencajxoj! Vidu, kia grava evento: cxefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo! Do kio, cxu la revuo cxesos aperadi? Finfine, la homo ja estas mortema, ecx, kiel oni tre gxuste rimarkigis, subitmortema. Nu, estu paco al lia cindro! Estos alia cxefrdaktoro, eble ecx pli elokventa ol la jxusa.
Post nelonga duondormo la nova Ivano malicete demandis la antaùan Ivanon:
--- Resume, kio mi estas laù tiu afero?
--- Kreteno! --- klare respondis de ie baso, apartenanta al neniu el la du Ivanoj kaj ege simila al la baso de la konsilisto.
Ial neniom ofendite per la vorto kreteno, kaj ecx agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon. Silentpasxe estis venanta songxo, jam ekaperis la elefantokrura palmo, kaj la kato preterpasis --- neniel timiga, ecx amuza; do, Ivano estis plene endormigxonta, kiam subite la krado senbrue forglitis flanken kaj sur la balkono vidigxis mistera silueto evitanta la lunlumon kaj minacanta Ivanon per la fingro.
Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:
--- Sxsx!
[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ] [an error occurred while processing the directive]