[ Antaùa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

21
La flugo

Nevidebla kaj libera! Nevidebla kaj libera! Iom fluginte laù sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian, kiu orte krucis la unuan. Tiun kurban, longan strateton kun gxiaj ruinigxantaj kaj reflikitaj fasadoj, kun la kaduka pordo de la petrolbutiko kie oni vendas kerosenon per mezurkrucoj kaj kontraùinsektajn rimedojn en flakonoj, sxi trapasis en unu momento kaj tiam komprenis, ke kvankam absolute libera kaj nevidebla, sxi tamen ecx en la delico bezonas almenaù iom da prudento. Nur iel mirakle sxi sukcesis ekbremsi kaj tiel eviti mortan kunpusxigxon kontraù malnova, oblikvigxinta stratlanterno cxe la angulo. Gxin preterpasinte, sxi pli firme cxirkaùprenis la balailon kaj iom malrapidigis sian flugon, atentante la elektrodratojn kaj la anoncsxildojn pendigitajn super la trotuaro.

La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat'. Margarita jam facile regis la balailon, sxi komprenis, ke gxi obeas ecx malplejan ektusxon de sxia mano aù gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankoraù en la strateto sxi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis «rigardu, rigardu!», neniu jxetigxis flanken, sxrikis, svenis aù ridegacxis.

Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etagxo. Kaj tamen, tuj antaù la turno al la blindige luma Arbat', sxi iomete eraris kaj per la sxultro pusxigxis kontraù lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio sxin kolerigis. Sxi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo gxin frakasis. La rompopecoj tinte sxutigxis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. «Cxe Arbat' mi devos esti ankoraù pli atenta» sxi pensis, «tie pendas tiom da ajnajxoj, ke oni apenaù povos sin malimpliki». Sxi plongxis sub la dratan araneajxon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, aùtobusoj, personaj aùtomobiloj, kaj de supre sxajnis al sxi, ke laù la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbrancxigxis rojoj perdigxantaj en la fajraj faùkoj de la noktaj vendejoj.

«Fi, kia kacxo!» incitite pensis Margarita, «tie oni apenaù povas movigxeti». Sxi flugis trans Arbat', levigxis pli alten, al la kvaraj etagxoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat'angula teatrejo sxi rajdis en mallargxan strateton kun altaj domegoj. Cxiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el cxiu fenestro aùdigxis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita sxovis la kapon en unu el ili. Sxi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, cxiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.

--- Oni malsxaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, --- diris unu virino, antaù kiu vaporis kaserolo kun ia kuirajxo, --- alie ni postulos vian ellogxejigon!

--- Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, --- respondis la alia.

--- Ambaù zorgu pri viaj propraj aferoj, --- sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la vocxo kaj senmovigxis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingigxis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la busxon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do sxi elflugis en la strateton.

Cxe ties fino sxian atenton kaptis la luksa volumenego de oketagxa, evidente jxus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surterigxinte, sxi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas largxega, ke malantaù gxi vidigxas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: «Domo de Dramlit».

Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribajxon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto Dramlit. Tenante la balailon subbrake sxi eniris, depusxinte per la pordo la mirigitan pordiston; apud la lifto, sur la muro, sxi vidis grandegan nigran tabulon, sur kiu en blankaj literoj estis listigitaj la numeroj de la apartamentoj kaj la familinomoj de la logxantoj. La skribajxo «Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj», kiu kronis la liston, elsxiris el sxia brusto ferocan batalkrion sufokitan. Sxi iom altigxis kaj voreme komencis legi la familinomojn: Hxustov, Dufratskij, Kvant, Banajlov, Latunskij ...

--- Latunskij! --- ekkriegis Margarita. --- Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.

La pordisto cxe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj ecx saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkricxis la listo de la logxantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la sxtuparejo, iel ekstaze ripetante:

--- Latunskij --- okdek kvar! Latunskij --- okdek kvar ...

Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Cxi tie. Kaj jen la sxildeto: O.L.Latunskij.

Sxi desaltis de la balailo, sxiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la sxtona sxtuparplaceto. Sxi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, sxi mem aùdis la sonoradegon kiun sxi estigis en la logxejo de Latunskij. Jes, gxis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la logxanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etagxo pro tio, ke la prezidanto de Massolit pereis sub la tramo kaj pro tio, ke la funebra kunsido estis fiksita gxuste por tiu vespero. Sub felicxa stelo naskigxis la kritikisto Latunskij. Gxi savis lin kontraù la renkonto kun Margarita, kiu je tiu vendredo igxis sorcxistino!

Neniu malfermis. Tiam sxi impetis malsupren nombrante la etagxojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etagxojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj cxe la angulo de la oka etagxo. Konvinkigxinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj sxi tra malfermita fenestro pasis en malhelan cxambron, en kiu argxente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpsercxis la sxaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la logxejo, Margarita malfermis la sxtuparan pordon kaj rigardis sur la sxildeton: sxi ne eraris.

Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij gxis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, gxis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.

La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, sxiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, sxi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker. Trafaladis gxiaj klavoj, rompajxoj de la eburaj platetoj dissxprucadis en cxiuj direktoj. La muzikilo mugxis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompigxis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita sxiris kaj martelis la kordojn. Fine, lacigxinte, sxi haltis kaj lasis sin fali en braksegxon por retrovi la spiron.

En la bancxambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Gxi sxajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj vocxe sxi aldonis:

--- Tamen ne por sidacxi mi venis cxi tien.

El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaùdante en gxi per la nudaj piedoj sxi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj versxis gxin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la librosxranko en tiu sama kabineto, sxi impetis en la dormocxambron. Frakasinte la spegulsxrankon, sxi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis gxin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, sxi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormocxambro. La detruado farata de Margarita kaùzis al sxi brulan delicon, sed samtempe en sxi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial sxi komencis ruinigi cxion kio trafis sub sxian manon. Sxi frakasis la potojn de gumaj fig'arbetoj en la fortepiana cxambro. Ne finite tion sxi revenis en la dormocxambron kaj per kuireja trancxilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografajxojn. Lacon sxi ne sentis, nur sxvito rojis sur sxia korpo.

Tiutempe en la apartamento n-ro 82, sub la logxejo de Latunskij, la mastrumistino de la dramverkisto Kvant trinkis teon en la kuirejo, mirante pri la pumado, kurado kaj tintado aùdataj de supre. Levinte la okulojn al la plafono sxi subite vidis gxin sxangxi sian blankan koloron je ia malvive blueta. La makulo videble largxigxis, kaj subite sur gxi sxvelis gutoj. Kelkajn du minutojn la mastrumistino perplekse sidis mirante pri la fenomeno, gxis fine komencigxis vera pluvo kaj la gutoj ekfrapfrapis sur la plankon. Tiam sxi salte levigxis, metis pelvon sub la akvostrion, sed tio neniom helpis, cxar la pluvo plilargxigxis kaj versxigxis sur la gasfornelon kaj sur la tablon kun la vazaro. Ekkriinte la mastrumistino kuris el la apartamento sur la sxtuparon, kaj post unu momento en la logxejo de Latunskij komencigxis sonorado.

--- Ah ha, oni jam sonorigas ... Tempas ekvoji, --- diris Margarita. Sxi ekrajdis la balailon aùdante la invocxon krii en la serurtruon:

--- Malfermu, malfermu! Dunjo, malfermu! Cxu de vi likas la akvo? Cxe ni estas superversxo.

Margarita levigxis je unu metro supren kaj frapis la lustron. Du lampoj eksplodis, al cxiuj flankoj sxprucis kristalpendajxoj. La krioj cxe la serurtruo cxesis, de sur la sxtuparo aùdigxis pasxobruo. Margarita elsxvebis tra la fenestro, ekstere sxi levis la martelon kaj frapis la vitron. Gxi singultis kaj laùlonge de la marmortegita muro kaskade sxutigxis rompopecoj. Margarita rajdis al la sekva fenestro. Profunde malsupre sur la trotuaro ekhastis homoj, unu el la du aùtomobiloj parkitaj cxe la enirejo hupis kaj forveturis. Fininte pri la fenestroj de Latunskij, Margarita flugis al la najbara apartamento. La batoj plioftigxis, la strateton plenigis tintado kaj krakado. El la unua enirejo elkuris la pordisto, kelkan tempon li perplekse rigardis supren, evidente, ne tuj decidinte kion li faru, poste li sxovis la fajfilon en sian busxon kaj furioze ekfajfis. Aùdante la fajfadon, Margarita kun aparta plezuro disfrakasis la lastan fenestron en la oka etagxo, sin mallevis al la sepa kaj komencis disbati ankaù ties vitrojn.

Lacigite de la longa nenifarado malantaù la spegula enirejpordo, la pordisto metis en la fajfadon sian tutan animon, kvazaù kontrapunkte sxin akompanante. Dum la paùzoj, kiam sxi flugis de unu fenestro al la sekva, li enspiris, kaj cxe cxiu martelbato li, sxveligante la vangojn, trilegis borante la noktan aeron gxis la cxielo.

Lia penado, kombinite kun la penado de la furioza Margarita, havis konsiderindajn rezultojn. En la domo estigxis paniko. La ankoraù nedifektitaj fenestroj abrupte malfermigxadis, en ili aperadis kaj tuj sin kasxis homaj kapoj, kaj male, la apertajn fenestrojn oni haste fermadis. En la kontraùaj domoj sur la luma fono de la fenestroj aperis nigraj siluetoj de homoj penantaj kompreni, kial sen ajna kaùzo rompigxas vitroj en la nova konstruajxo de Dramlit.

En la strateto gapuloj amasigxis antaù la domo de Dramlit, kaj interne sur cxiuj sxtuparoj, nenion komprenante, sensence tumultis logxantoj. La mastrumistino de Kvant kriadis al la hastantaj sur la sxtuparo pri sia superversxo, baldaù al sxi aligxis la mastrumistino de Hxustov el la apartamento n-ro 80, situanta sub la logxejo de Kvant. Cxe la Hxustovoj pluvis de la plafono kaj en la kuirejo, kaj en la necesejo. Fine en la kuirejo de Kvant grandega gipsoplato falis de la plafono kaj tute disfrakasis la malpuran vazaron, post kio el la cxeloj de la elpendigxinta malseka lataro versxigxis torentoj. Tiam sur la sxtuparo de la unua enirejo komencigxis kriegado. Flugante preter la antaùlasta fenestro de la kvara etagxo Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon. Frapinte per la martelo sur lian fenestrovitron sxi lin fortimigis, kaj li malaperis el la cxambro.

Kaj subite la barbara detruado cxesis. Glitinte al la tria etagxo, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron sxirmitan per maldika kurteneto. En la cxambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite aùskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la cxambro. Evidente, cxiuj elkuris sur la sxtuparon.

--- Ili frakasas vitrojn, --- diris la infano, kaj vokis: --- Panjo!

Neniu respondis, tiam li diris:

--- Panjo, mi timas.

Margarita desxovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.

--- Mi timas, --- ripetis la knabo tremante.

--- Ne timu, ne timu, mia etulo, --- diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento raùkigxintan vocxon,- tio estas bubacxoj, bubacxoj frakasas la vitrojn.

--- Cxu per la katapulto? --- demandis la knabo cxesante tremi.

--- Jes, per la katapulto, --- konfirmis Margarita, --- nun dormu.

--- Tio estas Sitnik, --- diris la knabo, --- li havas katapulton.

--- Nu jes, certe li!

La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:

--- Kie vi estas, onklino?

--- Nenie, --- respondis Margarita, --- mi estas via songxo.

--- Mi tion divenis, --- diris la infano.

--- Kusxigu vin, --- ordonis Margarita, --- metu la manon sub la vangon, kaj mi plu songxigxos.

--- Nu, bone, songxigxu, songxigxu, --- konsentis la knabo, sin kusxigis kaj sxovis la manon sub la vangon.

--- Mi rakontos al vi fabelon, --- diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. --- En la mondo estis onklino. Sxi ne havis infanon kaj gxenerale sxi ne havis felicxon. Unue sxi longe ploradis kaj poste sxi igxis malica ... --- Margarita eksilentis, demetis la manon --- la knabo dormis.

Sxi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antaù la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompajxoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie cxi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat' en la strateton ruligxis rugxa fajrobrigada aùtomobilo kun eskalo ...

Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tusxi nenian elektrodraton, sxi cxirkaùpremis la balailon kaj post unu momento estis super la missxanca domo. Sub sxi la strateto oblikvigxis kaj sinkis inter la domojn. Anstataù gxi sub sxiaj piedoj vidigxis amaso da tegmentoj, divers'angule distrancxita de lumaj vojetoj. La tuto subite sxovigxis flanken, la lumvicoj konfuzigxis kaj kunfluis.

Sxi faris ankoraù unu ektiron kaj la tuta tegmentaro forigxis englutite de la tero, anstataù gxi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste gxi reaperis super sxia kapo, kaj sub sxiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke sxi renversigxis, Margarita sin rerektigis kaj jxetinte rigardon malantaùen sxi konstatis, ke ankaù la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankaù gxi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super sxi maldekstre. Jam antaù longe sxiaj haroj faske levigxis, kaj la luna lumo sible cxirkaùblovis sxian korpon. Laù tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandigxis en du kontinuajn flamstriojn, laù tio, kiel rapide ili forigxis malantaùen, Margarita divenis, ke sxi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel gxenas sxian spiradon.

Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, gxi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirligxis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetigxis.

--- Urboj! Urboj! --- kriis Margarita.

Post tio du aù tri fojojn sxi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kusxi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.

Plurfoje sxi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super sxi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur gxi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, cxu drakon, cxu la fabelan Gxiban Cxevaleton, kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.

Nun Margaritan frapis la penso, ke sxi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel sxi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene gxui la flugon. Io sugestis al sxi, ke tie, kien sxi flugas, oni povas sxin iomete atendi, ke tial sxi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.

Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke gxia tenilo levigxis malantaù sxia dorso, kaj, tre malrapidiginte sian iron, sxi glisis al la tero. Tiu movigxado, simila al deglito sur ia aera lugxo, faris al sxi la plej grandan plezuron. La tero levigxis al Margarita, kaj en gxia jxus senforma, nigra denso montrigxis gxiaj misteroj kaj cxarmoj lunnoktaj. La tero estis venanta al Margarita, sxin jam cxirkaùblovis la odoro de la verdantaj praarbaroj. Sxi flugis tuj super la nebulstrioj de rosmalseka herbejo, poste super lageto. Sub sxi hxoris ranoj kaj ial tre emociige aùdigxis la obtuza bruo de fora trajno. Baldaù sxi gxin ekvidis. Gxi rampis malrapide, kvazaù raùpo, sxutante fajrerojn en la aeron. Margarita gxin devancis, superflugis ankoraù unu akvospegulon, kiun, sub sxiaj piedoj, transflosis dua luno, poste sxi ankoraù plimalaltigxis kaj glisis preskaù tusxante per la piedoj la pintojn de gigantaj pinoj.

Kreskanta bruo de dissxirata aero aùdigxis malantaùe, kaj iom post iom al tiu sxirbruo de obusa flugo aligxis ina ridego, sonoranta je multaj kilometroj cxirkaùen. Margarita turnis la kapon kaj vidis malhelan, komplikforman objekton kiu sxin sekvis. Proksimigxante al Margarita gxi konturigxis pli klare kaj sxi vidis ke iu flugas rajde. Kaj fine gxi estis klare videbla: malrapidigante sian flugon apudigxis Natasxa.

Tute nuda, kun flirtantaj haroj, sxi flugrajdis dikan eksporkon, kiu premtenis tekon inter siaj antaùaj hufetoj, kaj per la malantaùaj furioze drasxis la aeron. Fojfoje ekbriletante sub lunradio, nazumo falinta de la muzelo flugis apud la rajdobesto, ligite al la ekstremo de sia sxnureto, kaj sur la okulojn de la eksporko sencxese glitadis cxapelo. Margarita rigardis pli atente, rekonis en la eksporko sian najbaron Nikolao Ivanicx, kaj tiam sxia ridego ektondris super la arbaro, miksigxante kun la ridego de Natasxa.

--- Natanjo, bubino! --- altege vocxis Margarita, --- cxu vi sxmiris lin per la kremo?

--- Animo mia! --- vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Natasxa, --- mia regxino franca, ja ankaù al li mi sxmiris la kalvajxon, ankaù al li!

--- Princino! --- plorvocxe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.

--- Kara animo mia! Margarita Nikolavna! --- kriis Natasxa rajdante apud Margarita, --- mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaù ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, mosxta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Ahx, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, --- per la fingro Natasxa plurfoje pusxis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, --- proponon! Kiel vi min nomis, diru?

--- Diino, --- hurladis tiu, --- ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.

--- Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! --- aùdace ridegante kriis Natasxa.

--- Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aùdus! --- petege blekis la eksporko.

Galope flugante apud Margarita, Natasxa sen reteni la ridon rakontis al sxi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.

Natasxa konfesis, ke sxi ne plu tusxis iun ajn el la donacitaj ajxoj, sed ke sxi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin sxmiris. Gxi efikis sxin ekzakte tiel, kiel sxian mastrinon. Dum Natasxa, ridegante pro gxojo, admiris antaù la spegulo sian sorcxan belon, la pordo malfermigxis kaj aperis Nikolao Ivanicx. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn cxapelon kaj tekon. Cxe la vido de Natasxa li stuporigxis. Iom reakirinte la memregadon, kankre rugxa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone gxin alporti ...

--- Ja kion li ankoraù diradis, la acxulo, --- ridegante sxrikis Natasxa, --- al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaùdia Petrovna nenion scios. Cxu ne gxuste, cxu mi mensogas? --- kriis Natasxa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.

Petolante en la dormocxambro, Natasxa metis iom da kremo sur la kalvajxon de Nikolao Ivanicx, kaj haltis kvazaù alforgxite al la loko. La vizagxo de la honorinda malsupra logxanto kuntirigxis en porkan rostron, hufetoj elkreskis sur liaj piedoj kaj manoj. Nikolao Ivanicx vidis sin en la spegulo, furioze kaj sovagxe ekhurlis, sed estis jam malfrue. Post kelkaj sekundoj, rajdate, li flugis for el Moskvo ien al la diablo, ploregante pro malespero.

--- Mi postulas restituon de miaj normalaj personajxoj, --- subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko, duone furioze, duone petege, --- mi rifuzas flugi al kontraùlegxa fi-kunveno. Margarita Nikolavna, estas via devo bridi vian mastrumistinon!

--- Ah, nun mi estas mastrumistino, cxu? Cxu mastrumistino? --- ekkriadis Natasxa pincxante la orelon de la eksporko. --- Tamen antaù nelonge mi estis diino, cxu? Kiel vi min nomis?

--- Venera! --- plorvocxe respondis la eksporko flugante super rojo murmuranta inter sxtonoj, kaj per la hufoj susure tusxetante avelajn arbedojn.

--- Venera! Venera! --- triumfe kriis Natasxa surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. --- Margarita! Regxino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorcxistino. Oni cxion faros laù via vorto, vi havas potencon!

Kaj Margarita respondis:

--- Bone, mi promesas!

--- Dankon! --- vocxegis Natasxa, kaj subite sxi kriis bruske kaj iel melankolie: --- Hej! Hej! Pli rapide! Ek, vigligxu! --- Per siaj kalkanoj sxi spronis la flankojn de la eksporko, kavigxintajn en la freneza galopo, gxi impetis tiel, ke denove ekkrakis la dissxirata aero, kaj post unu momento Natasxa sxangxigxis en nigran punkton malproksime antaù Margarita, poste sxi tute malaperis kaj la bruo de sxia flugo aerdisigxis.

Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke versxajne sxi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, gxi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon argxentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antaùe, cxar la luno nun lumis sur sxian dorson.

Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disigxis kaj sxi malabrupte glisis al kreta krutajxo. Transe, malsupre en la ombro, kusxis rivero. Nebulo pendis krocxite je la arbustoj cxe la piedo de la vertikala krutajxo, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj largxbrancxaraj, flagris flameto de lignofajro kaj movigxis figuretoj. Al Margarita sxajnis, ke de tie venas juka zumo de gajacxa muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la argxentizita ebenajxo videblis nenia logxejo, nenia ajn spuro de homoj.

Sxi saltis de la krutajxo malsupren. La akvo logis sxin post la aera rajdo. Jxetinte for la balailon, sxi kursaltis en la riveron kap'antaùe, sxia malpeza korpo, kvazaù sago, truis la akvon, kaj la sxpruckolono levigxis preskaù gxis la luno. La akvo estis varma, kiel en banejo, kaj malplongxinte el la likva abismo sxi satnagxis tute sola en la nokta rivero.

Apude estis neniu, sed iom malproksime, malantaù la arbedoj, de kie aùdigxis snufado kaj plaùdo, devis esti alia bananto.

Margarita elkuris sur la bordon. Sxia korpo ardis post la bano. Sxi sentis nenian lacon kaj gaje dancetis sur la malseka herbo. Subite sxi cxesis danci kaj aùskultis. La snufado proksimigxis, kaj el la salikaj arbedoj montrigxis nuda dikulo kun nigra silka cilindro sxovita sur la nukon. Liaj piedoj kotis per sxlimo, tiel ke li sxajnis surhavi nigrajn botetojn. Jugxante laù liaj hikado kaj bruaj elspiregoj, li estis nemalmulte drinkinta, kion, cetere, konfirmis ankaù tio, ke la rivero subite ekodoris je konjako.

Rimarkinte Margaritan, la dikulo fikse sxin rigardis, poste gxoje kriegis:

--- Kio? Cxu sxin mi vidas? Claudine, ja estas vi, la gaja vidvino! Cxu ankaù vi estas cxi tie? --- kaj li avancis por sxin saluti.

Margarita pasxis malantaùen kaj dignoplene respondis:

--- Iru for al la diablopatrino. Kian Klaùdinon vi trovis cxi tie? Rigardu bone al kiu vi parolas, --- kaj post momenta pripenso sxi finis sian diron per longa nepresebla sakrajxo. La tuto efikis la frivolan dikulon malebriige.

--- Oj! --- li ekkrietis kaj ekskuigxis, --- pardonu grand'anime, tre serena regxino Margot! Mi eraris. Pri cxio kulpas la konjako, estu gxi malbenita! --- la dikulo metis sin sur unu genuon, per largxa gesto forprenis sian cilindron flanken, sin klinis kaj ekbabilis, miksante frazojn rusajn kaj francajn, ian sensencajxon pri sangversxa edzigxfesto, pri sia Pariza amiko Guessard, kaj pri la konjako, pri sia afilktego pro la bedaùrinda eraro.

--- Prefere surmetu pantalonon, vi hundina filo, --- mildigxante diris Margarita.

Vidante, ke sxi ne plu koleras, la dikulo gxoje ridetacxis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distrigxemo li lasis gxin cxe la rivero Jenisejo, kie li antaù nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, cxar felicxe tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al sxiaj favoro kaj protekto, li malproksimigxis dors'antaùe, gxis li glitstumblis kaj renversigxis en la akvon. Tamen ecx falante li plu konservis sur la vizagxo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.

Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Gxin ne atingis la ombro de la kreta altajxo, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.

Apenaù sxi tusxis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli laùte, kaj pli gaje sxprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties brancxoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj sxalmetoj ludis, kaùcxuke aersxveligxante, bravuran marsxon. Lumineskaj putrolignajxoj, fiksitaj antaù la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.

La marsxo estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al sxi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, sxin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj aùdeble gxis malproksima foro gxemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorcxistinoj, elkurinte de malantaù la salikoj, vicigxis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis sxian manon, largxe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, cxu agrabla estis la bano de la regxino, sxin invitis iom kusxi kaj ripozi.

Tiel sxi faris. La kapropieda prezentis al sxi pokalon da cxampano, sxi trinkis kaj sxia koro varmigxis. Demandinte, kie estas Natasxa, sxi ricevis la respondon, ke Natasxa jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antaùen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldaù venos, kaj por helpi prepari sxian tualeton.

Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo dissxiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antaù Margarita staris tiu sama dika vangharulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Versxajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, cxar nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo gxis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alterigxi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankaù en tiu cxagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi sxian manon.

Poste cxiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en gxi dissolvigxis. La kapropieda respekte demandis Margaritan, kiel sxi venis al la rivero; informite, ke sxi alrajdis sur balailo, li diris:

--- Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! --- kaj en unu momento kunmetinte el du brancxetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu aùtomobilon, kio fakte plenumigxis, kaj efektive antaù ol pasis unu minuto. Sur la insulon mallevigxis izabela kabrioleto, tamen cxe la stirrado sidis ne ordinara sxoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertigxis. En la lumflamado dissolvigxis la forflugintaj sorcxistinoj. La lignofajro estis estingigxanta, kaj griza cindro kovris la karbigxintajn sxtipojn.

La vangharulo kaj la kapropieda helpis Margaritan suriri la veturilon, kaj sxi sidigis sin sur la largxa malantaùa benko. La aùtomobilo ekblekis, saltis, levigxis preskaù gxis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri cxap. 21

Becker /beker/ ---

Peterburga fortepiana fabriko fondita en 1841 de Jakobo Becker.


Dunjo ---

karesformo de la ina nomo Eùdokia ({Ruse Dunâ, Evdokiâ}); {orig. Dusâ} /dusja/, alia karesformo de tiu sama nomo.


onklino ---

en la rusa, tiel la infanoj alparolas cxiun nekonatan virinon ({R} Gde ty, tëtâ?} {Angle But where are you, aunty?} {Germane Wo bist du denn, Tante?} -- sed {France Où tu es, madame?}).


Gxiba Cxevaleto ---

sorcxa cxevaleto el la samtitola versfabelo de P. P. Jersxov.


sxi flugrajdis dikan eksporkon ---

kp [Faùsto] pgx 159:

Alvenas sola Baùb' maljuna;
Sur ina sxi rajdas pork' imuna

(versoj 3962-3 de la originalo).


animo mia ---

karesa alparolo ({Ruse dusxeníka} {France mon âme, ma chère âme} {Itale anima mia} ktp).


personajxoj ---

apartajxoj, personaj trajtoj de individuo.


eratika ---

{Geologio} Translokigxinta de glacio aù alia naturforto, k tiel atinginta lokon nature malegalan al la originala; eratika bloko (sxtonbloko, trovigxanta en regiono de alispeca sxtono) [PIV].

{Ruse valun}.


Claudine /klodin'/ {france} ---

innomo, PIVe Klaùdino (fremda nomo por ruso).


tre serena regxino Margot ---

{orig. svetlaâ} (t.e. «luma, hela, malsombra, serena»). Figursence la adjektivo estas uzata precipe en la tagnomoj de la Paska semajno; kiel titolvorto gxi devus esti superlativa. Krom en tiu lasta romano, la nekutima kombinajxo nur unu fojon aperas en la prozo de Bulgakov: sur la unua pagxo la «Blanka Gvardio»: «Panjo, serena regxino, kie vi estas?»).

Margot /margo'/ ---

franca karesformo de Marguerite (Margarita), kiu pensigas pri samnoma romano de A.Dumas (kp ankaù aludojn pri Montekristo kaj %26.8).


Guessard /gesar'/ {F} ---

laù [Janovskaja], temas pri Guessard kiu eldonis en Parizo, 1842, leterojn de Margerite de Valois; sekve, la sagversxa edzigxfesto estas la Bartolomea nokto.


izabela {Neo} --- cxevalkoloro, pale flava kun nigraj vosto kaj kolhararo. {France isabelle} {Itale isabella} {Pole izabelowy, bu{\l}any) {Rus bulanyj} {Angle dun} {Germane falb}.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ][an error occurred while processing the directive]