V. I. Lenin

La tri fontoj kaj la tri konsistaj partoj de marksismo

El la rusa tradukis Jurij Finkel



La instruo de Markso elvokas al si en la tuta civilizita mondo grandegan malamikecon kaj malamon de la tuta burĝa (kaj oficiala, kaj liberala) scienco, kiu vidas en marksismo ion similan al «malutila sekto». Alian rilaton oni eĉ ne povas atendi, ĉar «senpartia» socia scienco ne povas ekzisti en la socio, konstruita sur klasbatalo. Tiel aŭ alie, sed la tuta oficiala kaj liberala scienco defendas dungan sklavecon, dum marksismo deklaris senkompatan militon al tiu sklaveco. Atendi senpartian sciencon en socio de dunga sklaveco estas sama stulta naiveco, kiel atendi senpartiecon de fabrikposedantoj en demando pri tio, ĉu oni altigu pagon al la laboristoj, malaltiginte profiton de la kapitalo.

Sed tio ne estas ĉio. La historio de filozofio kaj la historio de la socia scienco montras kun plena klareco, ke en marksismo estas nenio simila al «sekteco» en la senco de ia fermita, ŝtoniĝinta instruo, aperinta ekster la ĉefa vojo de la monda civilizo. Male, la tuta genieco de Markso konsistas ĝuste en tio, ke li donis respondojn al demandoj, kiujn la avangarda penso de la homaro jam starigis. Lia instruo aperis kiel rekta kaj senpera daŭrigo de la instruoj de la plej grandaj reprezentantoj de filozofio, politika ekonomio kaj socialismo.

La instruo de Markso estas ĉiopova, ĉar ĝi estas ĝusta. Ĝi estas kompleta kaj harmonia, kaj donas al la homoj tutecan mondrigardon, nepacigeblan kun ajna superstiĉo, kun ajna reakcio, kun ajna defendo de la burĝa subpremado. Ĝi estas leĝa heredanto de la plej bona, kion kreis la homaro en la XIX-a jarcento, nome de la germana filozofio, la angla politika ekonomio, la franca socialismo.

Tiujn ĉi tri fontojn kaj samtempe konsistajn partojn de marksismo ni koncize traktu.

I

La filozofio de marksismo estas materiismo. Dum la tuta plej nova historio de Eŭropo, kaj speciale en la fino de la XVIII-a jarcento, en Francio, kie okazis decida batalo kontraŭ ĉia mezepoka rubaĵo, kontraŭ feŭdismo en institucioj kaj en ideoj, materiismo evidentiĝis la sola konsekvenca filozofio, fidela al ĉiuj instruoj de la naturaj sciencoj, malamika al superstiĉoj, bigoteco k. t. p. Tial malamikoj de demokratio penadis per ĉiuj fortoj «refuti», subfosi, kalumnii materiismon kaj defendadis diversajn formojn de filozofia ideismo, kiu ĉiam reduktiĝas, tiel aŭ alie, al defendo aŭ subteno de religio.

Markso kaj Engelso plej rezolute defendadis filozofian materiismon kaj plurfoje klarigadis profundan erarecon de ajnaj devioj for de tiu ĉi bazo. Plej klare kaj detale iliaj opinioj estas eksplikitaj en la verkoj de Engelso: «Ludwig Feuerbach» kaj «Kontraŭ Dühring», kiuj — simile al la «Komunista Manifesto» — estas manlibroj por ĉiu konscia laboristo.

Tamen Markso ne haltis sur la materiismo de la XVIII-a jarcento, sed movis filozofion antaŭen. Li riĉigis ĝin per akiraĵoj de la germana klasika filozofio, speciale de la sistemo de Hegel1, kiu siavice kondukis al la materiismo de Feuerbach2. La ĉefa el tiuj akiraĵoj estas dialektiko, t. e. instruo pri disvolviĝo en sia plej plena, profunda kaj libera de unuflankeco formo, instruo pri relativeco de la homa scio, kiu donas al ni reflekton de la eterne disvolviĝanta materio. La plej novaj malkovroj de la naturscienco — radiumo, elektronoj, transmutacio de elementoj — bonege konfirmis dialektikan materiismon de Markso, spite al instruoj de burĝaj filozofoj kun iliaj «novaj» revenoj al la malnova kaj putra ideismo.

Profundigante kaj disvolvante filozofian materiismon, Markso kondukis ĝin ĝis la fino, etendis ĝian komprenon de la naturo ĝis kompreno de la homa socio. Lia historia materiismo iĝis grandega atingo de la scienca penso. La kaoson kaj arbitron, regintajn ĝis nun en opinioj pri historio kaj politiko, anstataŭis mirinde tuteca kaj harmonia scienca teorio, montranta, kiel el unu ordo de socia vivo disvolviĝas, pro kresko de produktivaj fortoj, alia, pli alta — el feŭdismo, ekzemple, elkreskas kapitalismo.

Same kiel scio de la homo reflektas la naturon, ekzistantan sendepende de li, t. e. la evoluiĝantan materion, tiel ankaŭ socia scio de la homo (t. e. diversaj opinioj kaj instruoj filozofiaj, religiaj, politikaj k. t. p.) reflektas la ekonomian ordon de la socio. Politikaj institucioj estas superstrukturo sur la ekonomia bazo. Ni vidas, ekzemple, kiel diversaj politikaj formoj de modernaj eŭropaj ŝtatoj servas al firmigo de dominado de la burĝaro super la proletaro.

La filozofio de Markso estas kompleta filozofia materiismo, kiu donis al la homaro grandajn ilojn de ekkono, kaj al la laborista klaso — speciale.

II

Agnoskinte, ke la ekonomia ordo estas la bazo, sur kiu staras politika superstrukturo, Markso donis plej multan atenton al esploro de tiu ekonomia ordo. La ĉefa verko de Markso — «La Kapitalo» estas dediĉita al esploro de la ekonomia ordo de la moderna, t. e. kapitalisma socio.

Klasika politika ekonomio antaŭ Markso kreiĝis en Britio — la plej disvolvita kapitalisma lando. Adam Smith kaj David Ricardo, esplorante la ekonomian ordon, metis komencon al la labora teorio de valoro. Markso daŭrigis ilian aferon. Li strikte bazis kaj konsekvence disvolvis tiun teorion. Li demonstris, ke la valoron de ĉia varo determinas kvanto da socie necesa labortempo por produktado de la varo.

Tie, kie la burĝaj ekonomikistoj vidis rilaton inter aĵoj (interŝanĝo de varo al varo), tie Markso malkovris rilaton inter homoj. Interŝanĝo de varoj esprimas ligon inter apartaj produktantoj pere de merkato. Mono signifas, ke tiu ligo iĝas ĉiam pli densa, nedisŝireble kunigante la tutan ekonomian vivon de apartaj produktantoj en unu tutaĵon. Kapitalo signifas pluan evoluon de tiu ligo: la homa laborforto iĝas varo. La dungita laboristo vendas sian laborforton al posedanto de tero, fabrikoj, laborinstrumentoj. Unu parton de la labortago la laboristo uzas por kompensi elspezojn por vivteni sin kaj sian familion (laborpago), kaj dum la cetera parto de la tago la laboristo laboras senpage, kreante plusvaloron por la kapitalisto, la fonton de profito, la fonton de riĉo de la klaso de kapitalistoj.

La instruo pri plusvaloro estas la bazangula ŝtono de la ekonomia teorio de Markso.

La kapitalo, kreita per laboro de la laboristo, premas la laboriston, ruinigante etajn mastrojn kaj kreante armeon da senlaboruloj. En industrio venko de granda produktado videblas tuj, sed ankaŭ en agrikulturo ni vidas la saman fenomenon: supereco de granda kapitalisma terkultivado pligrandiĝas, kreskas uzado de maŝinoj, la kamparana ekonomio trafas en maŝon de la mona kapitalo, falas kaj ruiniĝas sub premo de sia postiĝinta teĥniko. En agrikulturo estas aliaj formoj de la falo de la eta produktado, sed ties falo mem estas senduba fakto.

Venkante la etan produktadon, la kapitalo kondukas al kresko de produktiveco de laboro kaj al apero de monopola pozicio de aliancoj de la plej grandaj kapitalistoj. La produktado mem iĝas ĉiam pli socia, — centmiloj kaj milionoj da laboristoj ligiĝas en planan ekonomian organismon, — sed la produkton de la kolektiva laboro alproprigas manpleno da kapitalistoj. Kreskas anarkieco de produktado, krizoj, freneza postkurado al merkato, malsekureco de ekzistado de la amaso de la loĝantaro.

Pligrandigante la dependon de la laboristoj al la kapitalo, la kapitalisma ordo kreas grandan potencon de unuigita laboro.

Ekde unuaj ĝermoj de la vara ekonomio, ekde simpla varinterŝanĝo, Markso traspuris evoluon de kapitalismo ĝis ties plej altaj formoj, ĝis la granda produktado.

Kaj la sperto de ĉiuj kapitalismaj landoj, kiel malnovaj, tiel ankaŭ novaj, montras klare kun ĉiu jaro al ĉiam pli granda kvanto da laboristoj ĝustecon de tiu instruo de Markso.

Kapitalismo venkis en la tuta mondo, sed tiu venko estas nur preludo de venko de la laboro super la kapitalo.

III

Kiam estis renversita feŭdismo kaj al la mondo aperis «libera» kapitalisma socio, — tuj evidentiĝis, ke tiu libero signifas novan sistemon de subpremado kaj ekspluatado de la laboruloj. Diversaj socialismaj instruoj tuj komencis aperadi kiel reflekto de tiu subpremado kaj protesto kontraŭ ĝi. Sed la frua socialismo estis utopia socialismo. Ĝi kritikadis la kapitalisman socion, kondamnadis, malbenadis ĝin, revadis pri ĝia neniigo, fantaziadis pri pli bona ordo, konvinkadis riĉulojn pri malmoraleco de ekspluatado.

Sed utopia socialismo ne povis montri la realan eliron. Ĝi povis nek klarigi la esencon de la dunga sklaveco ĉe kapitalismo, nek malkovri leĝojn de ties evoluo, nek trovi tiun socian forton, kiu kapablas iĝi kreanto de nova socio.

Intertempe la ŝtormaj revolucioj, kiuj akompanadis la falon de feŭdismo, servutismo, ĉie en Eŭropo kaj speciale en Francio, ĉiam pli klare malkovradis la klasbatalon kiel bazon de la tuta evoluo kaj ties movoforton.

Neniu venko de politika libereco super la klaso de servutistoj estis konkerita sen malespera rezisto. Neniu kapitalisma lando kreiĝis sur pli aŭ malpli libera, demokratia bazo sen morta batalo inter malsamaj klasoj de kapitalisma socio.

Genieco de Markso konsistas en tio, ke li sukcesis pli frue, ol aliaj, fari el tio kaj konsekvence disvolvi tiun konkludon, pri kiu instruas la mondhistorio. Tiu konkludo estas la instruo pri klasbatalo.

Homoj ĉiam estis kaj ĉiam estos stultaj viktimoj de trompo kaj memtrompo en politiko, ĝis ili ellernos malantaŭ ajnaj moralaj, religiaj, politikaj, socialaj frazoj, deklaroj, promesoj serĉi interesojn de tiuj aŭ aliaj klasoj. Adeptoj de reformo kaj plibonigoj ĉiam estos mistifikataj de la defendantoj de la malnova ordo, ĝis ili komprenos, ke ĉiu malnova institucio, kiom ajn sovaĝa kaj putra ĝi ŝajnu, estas tenata per fortoj de tiuj aŭ aliaj regantaj klasoj. Kaj por rompi reziston de tiuj klasoj, ekzistas nur unu rimedo: trovi en la ĉirkaŭanta nin socio mem, klerigi kaj organizi por batalo tiajn fortojn, kiuj povas — kaj laŭ sia socia pozicio devas — konsistigi forton, kapablan forbalai la malnovon kaj krei la novon.

Nur la filozofia materiismo de Markso montris al la proletaro eliron el la spirita sklaveco, en kiu vegetis ĝis nun ĉiuj subpremataj klasoj. Nur la ekonomia teorio de Markso klarigis la efektivan lokon de la proletaro en la ĝenerala ordo de kapitalismo.

En la tuta mondo, de Ameriko ĝis Japanio kaj de Svedio ĝis Suda Ameriko, multiĝas memstaraj organizaĵoj de la proletaro. Ĝi kleriĝas kaj edukiĝas, farante sian klasbatalon, liberiĝas el antaŭjuĝoj de la burĝa socio, unuiĝas ĉiam pli dense kaj lernas taksi mezuron de siaj sukcesoj, hardas siajn fortojn kaj kreskas nereteneble.


Revuo «Klerigo» n-ro 3,
marto 1913

1. G. W. F. Hegel (1770–1831) — granda germana filozofo — objektiva ideisto, ideologo de la germana burĝaro. La historia merito de Hegel estas profunda kaj ĉiuflanka ellaboro de dialektiko, kiu servis kiel unu el la teoriaj fontoj de la dialektika materiismo. Tamen la dialektiko de Hegel havis ideisman karakteron. Ĝi estis dense ligita kun lia konservema, metafizika sistemo. Laŭ siaj soci-politikaj konceptoj Hegel estis adepto de konstitucia monarkio.
2. L. A. Feuerbach (prononcu: [fojerbáĥ]) (1804–1872) — elstara germana filozofo-materiisto kaj ateisto, unu el la antaŭuloj de marksismo. Feuerbach kritikis la ideisman filozofion de Hegel, montris ligon de ideismo kun religio; tamen en kompreno de la sociaj fenomenoj li restis ideisto. Li ne sukcesis kompreni rolon de praktiko en ekkono kaj socia evoluo. En la lastaj jaroj de sia vivo Feuerbach interesiĝis pri socialisma literaturo, legis «La Kapitalon» de Markso kaj en 1870 aniĝis al la social-demokratia partio de Germanio.