Valentin Melnikov

Fanjo kaj ni

Fanjo ŝatas ĝis admiro
la vaporon de teuj'.
Al «nubeto» kun deziro
ŝi etendas manon tuj.

– Fanjo, lasu, ĝi tro varmas!
– Hej, ne tuŝu! Iru for!
– Fanjo... – jam torente larmas
pro subita ekdolor'.

Restos longe signo arda
sur manet'. Toleru do!
Kaj estonte pli singarda
estu, kaj ne ploru tro.

Kiom da teujoj staros
sur futura via pad'?...
Kiom da stultaĵoj faros
vi ankoraŭ kun plorad'?

Plenkreskuloj, ni pretendas
igi vin al singardem',
tamen vi... – ĉu nepre endas
ĉiujn plagojn sperti mem?

Vi obstinas en esploroj,
strebas al impona cel'.
Multaj vundoj, multaj ploroj
fakte estas bagatel'.

Ni insultas kun kolero,
zorgoj ofte premas nin.
Jen – denove por sufero
ion trovis la filin'.

«Infaneco – do malsaĝo»...
Sed... – komprenu sen obstin' –
malgraŭ la matura aĝo
certe ni similas ŝin:

Agas haste, kun naivo,
poste – plendas pri la sort'...
Ŝanĝi leĝojn de la vivo
estas ekster nia fort'.