Kanto el la filmo «Moskvo–Kasiopeo»

muziko: Vladimir Ĉerniŝov
vortoj: Robert Roĵdestvenskij
E-traduko: Kirill Ŝvedov, Valentin Melnikov


1. Pasis nokt' – kvazaŭ dolor' – for.
Dormas Ter' – daŭru kviet' pli.
Voj' sen fin' sekvos post la aŭror',
Kaj longa voj' pretas nun por mi.

Refreno:
Granda mond' restos kun mi plu,
ĉiu tag', ĉiu ties hor'.
[Steloj certe nin ne prenos,
se mi ion lasos for.] – 2foje

2. Sekvu min de vintra tag' frost',
Sekvu min de akvofal' bru',
Sekvu min de ĉerizarbo spros',
Boskosusur', de ĉielruĝ' lum'.
Refreno.

3. Sekvu min de l' patroland' bel',
Lulu min, kvazaŭ en mar', lin'.
En la kosm', apud alia stel',
Suno de l' Ter' benos per lum' min.
Refreno.