Vladimir Visockij

Matena gimnastiko

tradukis Valentin Melnikov

Spir' profundu, manoj vastu,
unu-du! – sed nur ne hastu.
Vigla mens', gracio kaj plastiko –
sana, sobra vivkutim',
plezuriga por anim'
estas la matena gim-
        nastiko.

Pro malvarmo ne trepidu,
unu-du! – surplanke sidu,
faru la ekzercojn kun fervoro.
For influon de l' soci',
spiru ĝis la prostraci',
estu sporta inici-
        atoro.

Se vi jam anhelas lace –
ek al saltoj, pli aŭdace,
ne timigos vin eĉ Antarktiko.
Pruvis la scienco brila:
nigran kafon malutilan
anstataŭos sport-profila-
        ktiko.

Disvastiĝis inter homoj
unu-du! – malsan-sindromoj.
La viruson firme kontraŭstaru.
Kiu feblas – mortos for!
Do, konservi sanon por,
nepre la hardadon or-
        de faru.

Superfluas eĉ parolo –
vi klinadu vin ĝis folo,
tamen ĉiam pensu pri plezuroj.
Se vin io ĝenas noce —
duŝu vin kaj frotu brose,
tre utilas akvaj proce-
        duroj.

Mava vort' ne trafos ŝoke –
tuj ekkuru ni surloke.
Gajnos ĉiu, eĉ la malspertulo.
Por kurado – jen stimulo:
diferenco estas nulo,
Ĉiujn egaligas kur-regulo.