Parto I, Ĉapitro 2

Familio Burton

Al s-ro Ĝejmso Burton tute ne plaĉis ideo de lia juna vicfrato vagi tra Svisio kune kun Montanelli. Sed li ne povis malpermesi bagatelan promenadon de Arturo kaj profesoro de teologio por studi botanikon, rezonante, ke malpermeso estus absurde tirana. Arturo povus rigardi ĝin kiel religian aŭ rasan superstiĉon, ĉar ĉiuj Burton-anoj fieris pri sia klera toleremo. La tuta familio estis lojala protestanta kaj konservativa, ekde kiam ties ŝipa kompanio “Burton & Sons” [Burton k. filoj] antaŭ cent jaroj komencis sian aferon lanĉinte ŝipojn inter Londono kaj Livorno. Ili opiniis, ke anglaj ĝentlemanoj devas esti senpartiaj eĉ kun papistoj; tial kiam la familiestro post sia vidveco reedziĝis al juna katolika guvernistino de siaj filoj Ĝejmso kaj Tomaso [Thomas], do al ambaŭ fratoj malplaĉis tio, tamen ili rezignaciis kaj akceptis sian duonpatrinon, kiu estis preskaŭ samaĝa, kiel volon de providenco.

Post morto de la patro kaj edziĝo de pli aĝa frato pozicio en la familio iĝis pli malfacila; sed ambaŭ fratoj honeste penis protekti duonpatrinon Gledison [Gladys], dume ŝi estis viva, kontraŭ senkompata lango de Julio kaj laŭeble faris ĉion necesan por Arturo. Ili ne amis la knabon kaj ne provis tion kaŝi. Iufoje ili enmanigis al li riĉajn donacojn aŭ poŝmonon, sed ĝenerale ili ne kontraŭiĝis, kiam li agis laŭ propra volo.

Tial en responda letero, kiun Arturo ricevis, estis monĉeko necesa por kompensi liajn elspezojn kaj malvarma permeso agi libervole dum liaj ferioj.

Li uzis duonon de mono por aĉeto de botanikaj libroj kaj herbariujo kaj elveturis kune kun padre en sian unuan alpan migradon.

Montanelli havis bonan humoron, kiun Arturo delonge ne vidis. Post la unua ŝoko de la konversacio, kiun li spertis en la ĝardeno, li pli-malpli reprenis sian mensan ekvilibron kaj do nun li akceptis ĉion pli senemocie. “Arturo estas tro juna kaj sensperta, — rezonis Montanelli. — Lia decido momente ne estas definitiva. Certe ankoraŭ estas tempo, kiam ĝentila persvado rezultigos lian deflankiĝon de tiu danĝera vojo, sur kiun li apenaŭ eniras”.

Ili intencis pasigi kelkajn tagojn en Ĝenovo, sed post kiam Arturo ekvidis ĝiajn sunplenajn, polvajn stratojn kun amaso de promenantaj turistoj, sur lia vizaĝo aperis severa rigardo.

Kun kvieta rideto Montanelli rimarkis tion. — Ĉu al vi ne plaĉas ĉi tie, carino?

— Mi ne scias. Ĉio estas tute malsama, ol mi atendis ekvidi. Jes, la lago estas belega kaj siluetoj de apudaj montetoj ankaŭ aspektas bele.

Ili troviĝis sur Ruso [Rousseau] insulo kaj Arturo montris konturojn de Savojo.

— Sed la urbo! Ĝi estas tiel akurata kaj ordema, kiel io... protestanta. Eĉ ĉi tiea aero estas ia memkontenta. Ne, ĝi ne plaĉas al mi; ĝi rememorigas al mi Julion.

Montanelli ekridis: — Kompatinda knabo, kia misfortuno! Nu bone, ni ja venis ĉi tien por nia amuzo kaj do ekzistas neniu motivo, kiu povus reteni nin ĉi tie plu. Velu ni en boato hodiaŭ sur la lago kaj morgaŭ matene grimpu ni montaron, ĉu?

— Sed, padre, ĉu vi volas resti ĉi tie?

— Mia kara knabo, mi multfoje vidis tiujn ĉi lokojn. Mi ĝojas, nur kiam vi mem plezuriĝas. Kien vi volus iri?

— Se vi ne obĵetas, iru ni al riverkomenco.

—Ĉu laŭ Rodano [Rhone]?

— Ne, laŭ Arvo [Arve], ĝi fluas tiel rapide.

— Okaze ni veturos al Ŝamonio [Chamonix].

Tutan duontagon ili velis en malgranda boato sur la lago. Al Arturo pli plaĉis griza kaj kota rivero Arvo, ol la pitoreska lago de Ĝenovo. Li elkreskis apud Mediteraneo, kie li vidis ĉefe ondoŝvelojn. Sed lin ĉiam pasiigis rapida akvomovado en riveroj kurantaj el glaĉeroj.

— Ĝi estas tiel serioza!— li diris.

Tre frue sekvan tagon ili direktis sin al Ŝamonio. Arturo havis tre bonan humoron dum vagado tra fruktodona valo, sed kiam apud Kluso [Cluses] ili eniris krutan vojeton, kie ilin ĉirkaŭigis dentitaj montetoj, li iĝis silentema kaj pli serioza. Post St. Martin ili marŝis plu piede laŭ tiea valo kaj noktis en ĉevojaj solaj dometoj aŭ vilaĝetoj.

Arturo estis tre sentiva al influo de naturaj pejzaĝoj kaj la unua akvofalo, kiun ili renkontis, estis tiel mirinda, ke li tuj ekstaziĝis. Tamen dum ilia grimpado al pli altaj neĝoplenaj montaj supraĵoj, lian entuziasmon iom post iom transformiĝis en reva ekzaltiĝo, kiun antaŭe Montanelli ne rimarkis. Ŝajnis, ke inter li kaj montaro ekzistis ia mistika relativeco. Li povis kelkajn horojn senmove kuŝi ĉe altaj, rektaj pinoj, kaj rigardi inter iliaj trunkoj brilajn pintomontojn kaj nudajn klifojn, kiujn lumigis sunradioj. Montanelli spektis tion kun malgaja envio.

— Mi volus scii, carino, kion vi vidas tie? — demandis li foje, kiam li estis leganta libron kaj Arturo kuŝante sur muska grundo fiksrigardis blublankan ĉielan vastecon. Vespere ili deflankiĝis de vojo por pasigi nokton en kvieta vilaĝeto situanta apud akvofalo Diosaz kaj venis rokon, de kiu ili spektis sunsubiron post montara ĉeno de Monblano [Mont Blanc]. Okulojn de Arturo plenigis miro kaj ravo.

— Kion mi vidas, padre? Kvazaŭ tra darka glaso mi vidas en tiu ĉi senlima blua malpleno grandan, blankan estaĵon. Mi vidas, ke ĝi dum jarcentoj atendas alvenon de dia spirito.

Montanelli suspiris, — min ankaŭ vizitis foje samaj vizioj.

—Ĉu nun vi ilin ne vidas?

— Nun, ne. Mi ne vidos ilin plu. Ili ne malaperis, mi scias, sed nun mi vidas tute alion.

— Kion?

— Kion mi vidas, carino? Mi vidas la bluan ĉielon kaj neĝoplenan montaron, kiam mi rigardas supren, sed malsupre mi vidas ion malsaman.

Li fingromontris la valon situantan sub ili. Arturo ekgenuis kaj kliniĝis super rokorando. Grandaj pinoj, kiujn kovris vespera krepusko, kvazaŭ gardistoj staris laŭlonge de mallarĝaj bordoj de la rivero. Post kiam la suno, simila ruĝan inkandeskan braĝon, subiris malantaŭ dentita pintomonto, ĉio iĝis senviva. Tuj tien penetris io darka kaj minaca. Klifoj de okcidenta flanko similis dentegojn de iu monstro preta forkapti viktimon kaj entiri ĝin en la sinon de valo, kie arbaro bruis pro vento. Pinoj similis vicojn de klingoj kaj flustris: “Falu sur nin!”. La monta fluo ŝtormis kaj bolegis en mallumo. Ĝi furioze batis ŝtonajn murojn de sia prizono kun frenezo de eterna despero.

— Padre! — Arturo stariĝis kaj tremante retiriĝis de la abismo. — Ĝi similas gehenon!

— Ne, mia filo, — mallaŭte diris Montanelli, — ĝi similas homan animon.

— Ĉu animoj de tiuj, kiuj troviĝas en mallumo kaj en ombro de morto?

— Animoj de tiuj, kiujn vi ĉiutage renkontas sur stratoj.

Arturo palpitante rigardis suban ombrejon. Malhela, pala nebulo ŝvebis meze de pinoj haltante super uragana torento kiel senhava fantomo malkapabla eldoni konsolon.

— Rigardu! — subite ekkriis Arturo.

— Homoj, kiuj troviĝis en darko, ekvidis lumon!

Lastaj sunaj rebriloj bruligis orientajn neĝajn supraĵojn. Kiam ili malaperis, Montanelli turnis sin al Arturo kaj tuŝis lian ŝultron:

— Iru ni, carino. Jam iĝis mallume. Ni povas perdi nian vojon en darko, se ni restos ĉi tie plu.

— Tiu klifo similas kadavron, — diris la junulo turnante siajn okulojn de malproksima neĝoplena pintomonto.

Ili descendis singarde inter nigraj arboj al dometo por dormi en ĝi.

Enirinte ĉambron, en kiu Arturo atendis lin por vespermanĝi, Montanelli ekvidis la tute alian junulon, kiun forlasis antaŭa tenebra spleno kaj eniĝis bona humoro.

— Oho, padre, iru ĉi tien kaj rigardu tiun drolan hundeton! Ĝi povas danci je postaj kruroj!

Li same absorbiĝis pri ludo kun hundeto, kiel antaŭ unu horo pri la alpa sunsubiro. Ruĝvanga mastrino de la dometo kun blanka antaŭtuko staris kun fortikaj ansformaj brakoj kaj ridetis spektante ludon de Arturo kun la hundeto.

—Ŝajne li havas neniujn zorgojn, se li tiel amuziĝas, — diris ŝi al sia filino en loka dialekto. — Kaj kial bela li estas!

Arturo ruĝiĝis kiel lernejano kaj la dommastrino konjektis, ke li ŝin komprenis, ekridis kaj eliris, por ne konfuzi lin plu.

Dum vespermanĝo li parolis nur pri postaj ekskursoj al montaro kaj kolekto de herboj. Bizaraj imagoj, kiujn li sentis antaŭnelonge, evidente ne influis liajn humoron kaj apetiton.

Matene, kiam Montanelli vekiĝis, Arturo forestis. Li ankoraŭ ĝis tagiĝo foriris por peli kune kun Gasparo kaprojn al paŝtejo.

Kiam matenmanĝo estis sur tablo, Arturo revenis sen ĉapelo kun granda fasko da sovaĝaj floroj. Sur lia ŝultro sidis trijara knabineto. Montanelli rigardis lin ridetante. Nuna Arturo kurioze kontrastis kun tiu, kiun li vidis en Piso kaj en Livorno!

— Kie vi estis, petolulo? Ĉu vi marŝis en montaro sen matenmanĝo?

— Oho, padre, tie estis tiel ĝoje! Sunleviĝo estis perfekte belega kaj roso estas tiel abunda! Rigardu! — Li montris malsekan, kotan boton.

— Ni prenis iom da pano kaj fromaĝon. Sur paŝtejo ni trinkis kapran lakton, kiu ne plaĉis al mi. Sed mi denove malsatiĝis kaj ankaŭ tiu ĉi eta persono volas manĝi. Aneto, ĉu vi deziras mielon?

Li sidigis la knabineton sur sian genuon por ŝi povu ordigi la florofaskon.

— Ne, ne! — Montanelli oponis. — Tiel vi povas malvarmumi. Al vi necesas revestiĝi. Iru al mi, Aneto. Kie vi prenis ŝin, Arturo?

— En rando de la vilaĝeto. Ŝi estas filino de tiu viro, kiun ni renkontis hieraŭ. Li estas loka botisto. Kiaj belaj estas ŝiaj okuloj! En ŝia poŝo troviĝas testudo, kiun ŝi nomas Karolino.

Kiam Arturo revestiĝis kaj revenis la ĉambron por matenmanĝi, la knabineto sidis sur genuoj de padre kaj montris al li testudon, kiun ŝi renversis, por ke monsieur [6] povu admiri ĝiajn moviĝantajn kruretojn.

— Rigardu, monsieur! — diris ŝi serioze en sia kampara dialekto. — Kiajn botetojn havas Karolino!

Montanelli sidis kune kun la infano, karesis ŝiajn harojn, admiris ŝian karan testudon kaj rakontis al ŝi mirindajn fabelojn. La dommastrino, veninta por malplenigi la tablon, mire rigardis Aneton, kiu reversis poŝojn de la grava ĝentlemano en klerika vesto.

— Dio instruas etulojn ekkoni bonan homon, — diris ŝi. — Kutime Aneto deflankiĝas de fremduloj, sed nun ŝi estas tute ne timida kun lia pastra moŝto. Tio ĉi estas miraklo! Surgenuiĝu, Aneto, kaj petu de la bona monsieur lian benon ĝis kiam li foriros. Ĝi alportos por vi feliĉon.

— Mi antaŭe ne sciis, ke vi povas ludi kun infanoj, padre, — diris Arturo post unu horo, kiam ili promenis laŭ paŝtejo, kiun lumigis la suno. — Tiu infano neniam sukcesis retiri siajn okulojn de vi. Ĉu vi scias, mi opinias, ke...

— Kion?

— Mi nur volis diri, ke estas domaĝe, ke la eklezio malpermesas al pastroj edziĝi. Mi tute ne povas kompreni kialon. Ja edukado de infanoj estas tiel serioza afero! Tre gravas, ke de naskiĝo ili spertus nur bonan influon. Ŝajnas al mi, ke ju pli pia estas iu persono kaj pli pura estas lia vivo, des pli li taŭgas esti patro. Mi estas certa, ke se vi ne votus, padre, kaj edziĝus, tiam viaj idoj estus tre...

— Silentiĝu!

La vorto estis elparolita per hasta flustro, kiu rezultigis longan silenton.

— Padre, — Arturo malĝojiĝis pro sombra aspekto de Montanelli kaj denove replikis, — ĉu estas io malprava en mia eldiraĵo? Povas esti mi eraras, sed mi diris tion, pri kio mi meditas.

— Eble, — Montanelli respondis milde, — vi ne ĝisfine komprenas tion, kion vi eldiris. Vi alie rezonos post kelkaj jaroj. Kaj nun parolu ni pri malsama temo.

Tio estis la unua rompo de komforto kaj harmonio, kiuj ekzistis dum ilia ideala feriado.

El Ŝamonio [Chamonix] ili grimpis al monto Kapo Nigra [Tête Noire] en Martinio [Martigny], kie ili restis ripozi, ĉar vetero estis sufoke varma. Post tagmanĝo ili venis terason de hotelo, kiu havis ŝirmilon kontraŭ la suno kaj de kie vidiĝis bela monta pejzaĝo. Arturo prenis sian kolekton de herboj kaj komencis botanikan diskuton en la itala lingvo.

Apude sidis du anglaj pentristoj. Unu krokizis, aliulo maldiligente babilis kaj ne supozis, ke la najbaroj komprenas lian anglan paroladon.

— Ĉesigu vian pentraĉon, Vilĉjo [Willie], — li diris, — kaj desegnu tiun belan italan junulon, kiu admiras filikon. Rigardu linion de liaj brovoj! Vi nur substituu lupeon en liaj manoj je krucifikso, genupantalonon kaj jakon je romia togo, kaj rezultiĝos kompleta tipo de antikva kristano.

— Kia antikva kristano? Mi sidis apud li ĉe manĝotablo kaj rimarkis, ke li admiris rostitan kokon ne malpli ol tiun ĉi herbon. Efektive oliva koloro de lia haŭto estas belega kaj ĝenerale li estas tre agrabla, sed pli pitoreska estas lia patro.

— Lia, kiu?

— Lia patro sidanta fronte al vi. Ĉu vi ne rimarkis lian perfektan, grandiozan vizaĝon?

— Tamen vi, sencerba metodisto, ne sukcesis ekkoni katolikan sacerdoton!

— Sacerdoton? Jes, reale. Mi forgesis voton de pudoro kaj ceterajn aplikojn. Bone, ni estu indulgemaj kaj supozu, ke la junulo estas lia nevo.

— Jen idiotoj! — Arturo traflustris rigardante Montanelli per gajaj okuloj. — Tamen ilia opinio, ke mi similas vin, estas aprobinda. Mi dezirus esti reale via nevo… padre, kio okazis? Kia blanka vi iĝis!

Montanelli ekstaris kaj metis manon sur sian frunton.

— Mia kapo iom turniĝas, — diris li per malforta, obtuza voĉo. Verŝajne mi ĉi-matene tro longe estis sub la suno. Mi iru kaj enlitiĝu, carino, ĉar tion ĉi rezultigis hodiaŭa varmego.


* * *

Arturo kaj Montanelli pasigis du semajnojn ripozante ĉe lago de Lucerno kaj poste revenis Italion tra pasejo Sankta Gotardo [St.Gothard]. Vetero favoris al tio, ke ili sukcesis kelkfoje ekskursi, sed amindo, kiun ili spertis dum la unuaj tagoj, malaperis.

Montanelli senĉese meditis pri malfacila definitiva konversacio kun Arturo, kiu nepre devas okazi dum iliaj ferioj. Kiam ili troviĝis en valo de Arvo, li intence prokrastis diskuton pri la subjekto, kiun ili tuŝis en la ĝardeno sub la magnolio. Tio estus tro kruela, pensis Montanelli, senigi la unuajn delicojn de Alpoj, kiujn ricevis Arturo, per doloriga konversacio okazenda. Post kiam ili venis Martinion [Martigny], li ĉiun matenon ripetis: “Mi hodiaŭ parolos kun li” kaj ĉiun vesperon ripetis: “Mi parolos morgaŭ”. Ferioj baldaŭ finiĝos, sed li tamen prokrastis kaj prokrastis interparolon. Lin retenis friska, nedeterminita sento, kvazaŭ nevidebla ekrano aperinta inter li kaj Arturo. Nur lastan vesperon de ilia vojaĝo li decidis komenci interparolon.

Ili estis en Lugano kaj sekvontan matenon ili intencis ekveturi al Piso. Montanelli tre volis almenaŭ sciiĝi, kiel profunde lia karulo eniĝis en fatalan sablon de itala politiko.

— Pluvo ĉesis, carino, — diris li post sunsubiro, — nun venis tempo vidi la lagon. Iru ni, mi bezonas interparoli kun vi.

Ili promenis laŭlonge de bordo kaj trovis kvietan lokon, kie sidiĝis sur malaltan ŝtonan muron. Apude kreskis eglanteriujo kovrita per skarlataj rozberoj. Kelkaj lastaj, rozaj infloreskoj kun pluveroj peze kliniĝis. Laŭ de verda supraĵo de la lago glitis boateto kun blanka velo, kiu apenaŭ vibris pro malseka brizo.

Ĝi ŝajnis malpeza kaj fragila, kvazaŭ arĝenta leontodo ĵetita en akvon. Sur monto Salvatoro [Monte Salvatore] ekbrilis, kiel ora okulo, fenestro de sola paŝtista kabano. Rozoj klinis siajn kapojn kaj ekdormetis sub la nebula septembra ĉielo; akvo mallaŭte plaŭdis kontraŭ apudbordaj ŝtonoj.

— Venis nura ŝanco kviete interparoli kun vi, — komencis Montanelli. — Vi revenos al viaj studado kaj amikoj. Mi estos multe okupita la sekvontan vintron. Tial mi nun volus klarigi niajn poziciojn, se vi...

Li eksilentis momenton kaj poste daŭrigis sian paroladon pli andante: —... se vi sentas, ke via fido al mi estas sama, diru al mi, sed ne tiel, kiel en la seminaria ĝardeno, ĉu vi profunde eniĝis?

Arturo rigardis akvon kaj kviete aŭskultis lin, sed nenion respondis.

— Mi volas scii, se vi povas respondi, — diris Montanelli, — ĉu vi ĵuris aŭ ion ajn promesis?

— Mi nenion povas diri al vi, kara padre. Mi ligiĝis kun nenio, sed tamen mi estas kunligita.

— Mi ne komprenas...

— Kio estas ĵuro? Ĝi ne kunligas homojn. Se vi sentas, ke vin tute prenis certa ideo, tiam vi nenion alian bezonas por kunligo.

— Ĉu tio signifas, ke via sento estas tute nerevenigebla? Arturo, ĉu vi komprenas sencon de viaj vortoj?

Arturo turniĝis kaj ekrigardis rekte okulojn de Montanelli: — Padre, vi demandis pri mia fido al vi. Sed mi ankaŭ volas scii, ĉu vi fidas min? Ja se mi havis ion por diri al vi, mi nepre dirus. Tamen pri tiu ĉi subjekto ne necesas plu interparoli. Mi ne forgesis viajn vortojn kaj forgesos ilin neniam. Sed mi devas agi propramaniere kaj paŝi al tiu lumo, kiun mi vidas antaŭe.

Montanelli deŝiris rozeton de branĉo kaj ĵetis ĝiajn petalojn unu post unu en akvon.

— Vi pravas, carino. Jes, ne parolu ni plu pri tio ĉi. Efektive multaj vortoj nenion decidas. Nu, iru ni plu...