Parto II, Ĉapitro 10

Zito vane amas Ojstron


Meze de februaro Ojstro forveturis al Livorno. Tie Gemo konatigis lin kun juna anglo, laboranta kiel ŝipa agento, kiun ŝi mem kaj ŝia edzo konis ankoraŭ en Anglio. Li jam kelkfoje kontribuis florencajn radikalulojn: pruntedonis monon, permesis uzi sian adreson por partiaj leteroj ktp. Tamen ĉion ĉi li faris nur pro respekto al Gemo.

Akorde de partia etiketo ŝi rajtis kontakti kun li laŭ sia propra volo.

Ŝi dubis pri nuna sukceso, ĉar antaŭe ŝi petis sian amikon nur permesi uzi lian adreson por leteroj el Sicilio kaj kaŝi iujn dokumentojn en ŝranko de lia oficejo, sed nun temas pri kontrabando de pafiloj por ribelantoj. Gemo havis tre malgrandan esperon, ke li konsentos.

— Vi povas provi, — diris ŝi al Ojstro, — sed mi opinias, ke rezulto estos nenia. Se vi petus de li, laŭ mia rekomendo, kvincent skudojn [26], vi nepre ilin ricevus, ĉar li ne estas avarulo. Li ankaŭ povas provizore doni sian pasporton aŭ kaŝi iun fuĝanton en sia kelo. Tamen, se vi parolos kun li pri pafiloj, do li juĝos, verŝajne, nin ambaŭ kiel gefrenezulojn.

— Povas esti li ion konsilos al mi aŭ konatigos kun iu matroso, — respondis Ojstro. — Ĉiuokaze necesas provi.

Post kelkaj tagoj, fine de la monato, li venis al ŝi vestita malpli elegante ol kutime, kaj ŝi tuj rimarkis sur lia vizaĝo, ke li havas bonajn novaĵojn.

— Aĥ, finfine! Mi jam komencis pensi, ke io okazis kun vi.

— Mi opiniis, ke danĝere skribi al vi kaj alveni pli frue mi ne sukcesis.

— Ĉu vi ĵus alveturis?

— Jes, mi aliris el diliĝenco por diri, ke ĉio estas en ordo.

— Ĉu reale Bejli [Bailey] konsentis helpi?

— Eĉ plie. Li pretas paki, transporti, unuvorte fari ĉion necesan. Fusilojn oni kaŝe metos en varajn pakojn, kiuj venos rekte el Anglio. Lia partnero kaj intima amiko   Ŭiljamso [Williams] konsentis persone observi ekspedon de la kargo el Sauthemptono [Southampton]. Bejli tiros ĝin tra doganejo en Livorno. Tial mi malfruiĝis: Ŭiljamso forveturis al Sauthemptono kaj mi akompanis lin ĝis Ĝenovo.

— Ĉu por interparoli detalojn de la afero?

— Jes, ĝis tiam, kiam mi eksentis naŭzon pro balancado.

— Ĉu vi suferas pro marmalsano? — rapide demandis Gemo, kiu rememoris, ke Arturo same suferis dum mara vojaĝo okazigita de ŝia patro.

— Mi tute ne ŝatas maron, kvankam mi ofte ŝipis... Tamen ni sukcesis plu interparoli en Ĝenovo, kiam  lia ŝipo estis ŝarĝata. Ĉu vi, certe, konas Ŭiljamson? Bona viro, saĝa kaj meritas plenan konfidon. Sama estas Bejli, kaj ambaŭ scipovas teni langojn post la dentoj.

— Ŝajnas al mi, ke Bejli tre riskas.

— Mi ankaŭ tion diris al li, sed li nur malserene ekrigardis min kaj tiel respondis: — Ĉu la afero estas via? Mi nenian alian respondon atendis de li. Se mi trafus lin ie en Timbuktuo [Timbuctoo], mi dirus al li : "Bonan matenon, anglo!"

— Sed mi ĝisfine ne komprenas, kial ili konsentis? Precipe Ŭiljamso, kiun mi absolute ne konsideris.

— Jes, komence li protestis, ne pro danĝero, sed pro lia opinio, ke la afero ne estas "negoca". Sed mi sukcesis rekonvinki lin... Nun interparolu ni detalojn.

Kiam Ojstro revenis hejmen, la suno jam subiris kaj en veninta krepusko floroj de la japana cidoniarbo aspektis kiel darkaj makuloj sur la ĝardena muro. Li deŝiris kelkajn branĉetojn kaj enportis ilin en la domon. En lia kabineto sidis Zito, kiu ekvidinte lin, tuj ĵetis sin al li kun vortoj: — Ho, Felico! Mi pensis, ke vi neniam revenos!

Lia unua impulso estis deziro demandi ŝin pri kaŭzo de ŝia alveno, tamen li rememoris, ke ili ne vidis unu la alian tri semajnojn, tial li etendis al ŝi sian manon kaj fride demandis: — Bonan vesperon, Zito! Kiel vi fartas?

Ŝi pli proksimigis al li sian vizaĝon por kiso, sed li, kvazaŭ nenion rimarkinte, pasis preter ŝi kaj prenis vazon de sur tablo. Tiun momenton la posta pordo disfaldiĝis kaj de tie enkuris lia hundo, kiu komencis salti ĉirkaŭ la mastro, boji, jelpi kaj tempeste leki lin prezentante sian ĝojon. Ojstro kuŝigis florojn kaj kliniĝis al la hundo: — Saluton, Ŝajtano [Shaitan], saluton, oldulo! Jes, jes, tiu ĉi estas reale mi. Donu al mi cian piedon, bona hundo!

Mieno de Zito iĝis malĝoja.

— Ĉu vi volas vespermanĝi? — demandis ŝi fride. — Mi ordonis kovri tablon en mia ĉambro, ĉar vi sciigis min, ke hodiaŭ vespere vi revenos.

Ojstro rapide turniĝis.

— Mi tre b-b-bedaŭras, sed vi v-v-vane atendis min. Mi baldaŭ revestiĝos kaj venos vian ĉambron. B-b-bonvolu meti la florojn en akvon.

Kiam li venis ĉambron de Zito, ŝi staris antaŭ spegulo kaj alpinglis branĉeton de la japana cidoniarbo al sia robo. Ŝajnis, ke ŝi decidis ŝanĝi sian malbonan humoron je pli bona, ĉar ŝi prezentis al li etan bukedon de karmezinaj florburĝonoj: — Permesu al mi enigi ĝin en butontruon de via jako.

Dum vespermanĝo Ojstro penis esti afabla kaj gaje babilis pri bagateloj. Zito respondis al li per brilaj ridetoj. Ŝia evidenta ĝojo konfuzis Ojstron, ĉar ŝi vivis aparte, havis siajn amikojn, al kio li kutimiĝis, tial en lian kapon neniam venis penso, ke ŝi povas sopiri pri li. Ŝajne ŝi multe enuis, sekve ilia renkonto tiel emociis ŝin.

— Trinku ni kafon sur la teraso, — proponis Zito, — hodiaŭa vespero estas sufiĉe varma.

— Tre bone. Ĉu prenu mi gitaron, por ke vi kantu al mi?

Ŝi estis tre kontenta, ĉar li bone komprenis muzikon kaj malofte petis ŝin kanti.

Laŭlonge de la teraso troviĝis larĝa ligna benko. Ojstro eksidis en angulo, de kie vidiĝis la pitoreska montaro kaj Zito eksidis sur parapeton, metis la piedojn sur la benkon kaj alpremiĝis al kolono apoginta tegmenton. Bela pejzaĝo ne interesis ŝin, ŝi preferis vidi Ojstron.

— Donu al mi cigaredon. Mi ne fumis post via forveturo.

— Feliĉa ideo! Por plena mia b-b-beato mankas nur cigaredo.

Zito kliniĝis al li kaj fiksrigardis lin: — Ĉu efektive vi nun estas feliĉa?

Ojstro mire levis siajn maldikajn brovojn.

— Jes, ĉu ne? Mi bone vespermanĝis, mi vidas plej p-p-pitoreskan pejzaĝon en Eŭropo, mi atendas bonan kafon kaj  hungaran  folkloron. Krome nun nenio efikas miajn konsciencon kaj digeston. Kion plu mi povas deziri?

— Mi scias, kion vi povas plu deziri.

— Kion?

— Jenon! — Ŝi ĵetis kesteton en liajn manojn.

— Rostita m-m-migdalo! Kial vi ne s-s-sciigis min, ĝis kiam mi ankoraŭ ne estis fumanta? — li ekkriis riproĉe.

— Ĉar vi estas bebo! Vi povas manĝi ĝin post fumado. Jen oni alportis kafon...

Ojstro gravmiene trinkis kafon, ronĝis migdalon kaj ĝuis, kiel kato lekanta kremon.

— Kiel estas agrable t-t-trinki la bongustan kafon post tiu kafaĉo, kiun oni vendas en Livorno! — diris li per sia ronrona voĉo.

— Restu hejme plu.

— Ne restigu min ĉi tie. M-m-morgaŭ mi denove forveturos.

La rideto mortis sur ŝia vizaĝo.

— Morgaŭ! Pro kio? Kien?

— Ho! Pro negoco, en du aŭ tri lokojn.

Post konsilo kun Gemo li decidis mem viziti Apeninojn kaj interparoli kun kontrabandistoj pri transportado de pafoarmiloj. Transiro de limo de Papa ŝtato estis tre danĝera por li, sed de tiu ĉi vizito dependis sukceso de la tuta operacio.

— Ĉiam nur negoco! — apenaŭ aŭdeble suspiris Zito kaj demandis pli laŭte: — Ĉu vi longe forestos?

— Ne, dum du aŭ tri semajnoj, p-p-probable.

— Ĉu via nuna negoco estas SAMA? — abrupte demandis ŝi.

— Kiu sama?

— Tiu, pro kiu vi iam rompos vian kolon, nomiĝas politiko.

— Ĝi iomete rilatas al p-p-politiko.

Zito ĵetis la cigaredon eksteren.

— Vi volas misinformi min. Mi konjektas, ke la vojaĝo estos danĝera.

— Mi forveturos r-r-rekte en inferan regionon, — li respondis apatie. Ŝajne vi h-h-havas tie amikojn, por kiuj vi nun forŝiras hederon kiel donaco, ĉu ne? Bonvolu, ne  f-f-forŝiru ĝin tutan.

Ŝi ofendite forŝiris grandan hederan branĉon de la kolono kaj ĵetis ĝin sur la plankon.

— La vojaĝo estos danĝera, — ripetis ŝi, — sed vi ne volas diri veron honeste! Ĉu vi opinias, ke mi taŭgas nur por blagi kaj ŝerci kun mi? Eble, povos okazi, ke vi estos pendigita baldaŭ kaj eĉ ne sukcesos diri lastafoje "adiaŭ". Tia ĉi politiko, eterna politiko, kiel ĝi tedis min!

— Min ankaŭ, — diris Ojstro oscedante, — tial konversaciu ni pri io alia aŭ kantu al mi.

— Bone, donu al mi la gitaron. Kion kanti?

— "Baladon pri la pereinta ĉevalo", kiun vi kantas tre bele.

Ŝi ekkantis la malnovan hungaran kanzonon pri la viro, kiu komence perdis sian ĉevalon, poste sian hejmon kaj amatinon, konsoliĝante, ke batalo sur Moĥaĉa [Mohacz] kampo alportis al li plian malĝojon. Ĝi estis plej favorata kanzono de Ojstro. Ĝia rigora kaj tragika melodio kaj amara stoikismo de la refreno kortuŝis lin tiel, kiel nenia alia sentimentala muziko.

Zito havis belegan voĉon. Sonoj eliĝis el ŝia buŝo puraj, viglaj kaj vivodonaj. Malpli bone ŝi kantis italajn kaj slavajn kanzonojn, tamen ŝia kantado de la hungara folkloro estis tute perfekta.

Ojstro aŭskultis ŝin kun larĝe malfermitaj okuloj, preminte sian spiradon. Tiel bele Zito ankoraŭ neniam kantis. Kiam ŝi estis finanta lastan refrenon, subite ŝia voĉo ektremis:

—–Aĥ, tutegale! Multan malĝojon alportis...

Ŝi ekploretis kaj kaŝis sian vizaĝon en densa hedero.  

— Zito! — Ojstro prenis la gitaron el ŝiaj manoj. — Kio okazis?

Ŝi plu ploris kaj kovris la vizaĝon permane. Li tuŝis ŝian ŝultron: — Diru al mi, kio okazis?

— Lasu min sola! — diris ŝi tra larmoj kaj deflankiĝis de li. — Lasu!

Li residiĝis kaj komencis kviete atendi, kiam ŝia plorado finiĝos. Subite Zito ĉirkaŭbrakis lin kaj metis sin sur la genuojn: — Felico! Ne forveturu! Mi petegas!

— Ni tion diskutu iom poste. — Li ĝentile liberigis sin de ŝiaj brakoj. — Komence diru al mi, kio okazis? Kio timigis vin?

Ŝi silente balancis la kapon.

— Ĉu eble mi vin ofendis?

— Ne. — Ŝi tuŝis lian kolon permane.

— Nu, kio, finfine?

— Vi estos murdita, — traflustris ŝi. — Vin oni kaptos... Tion diris unu homo, veninta ĉi tien, mi aŭdis. Vi ridas, kiam mi demandas vin ĉi-rilate.

— Mia kara Zito, — mire ekrigardis Ojstro ŝin post kurta paŭzo. — Vi trograndigas vian imagon pri mi! Povos okazi, ke min oni murdos iam, tio ĉi estas natura konsekvenco de ĉiu revoluciulo, sed k-k-kial  tio devas okazi ĝuste nun? Mi riskas samkiel aliaj homoj.

— Aliaj homoj! Ili neniel koncernas min! Se vi amus min, vi ne restigus min kuŝantan nokte kun la malfermitaj okuloj kaj meditantan: ĉu vi estas arestita aŭ ne... Se mi estas dormanta, do mi sonĝas vin murditan. Vi pli zorgas pri la hundo ol pri mi mem!

Ojstro ekstaris kaj malrapide deiris al alia angulo de la teraso. Li ne estis preta al tiu ĉi sceno kaj ne sciis, kion respondi al ŝi. Jes, Gemo pravas, lia vivo trafis pelmelon kaj nur intensa laboro povas reordigi ĝin.

— Sidiĝu ni kaj interparolu pri tio ĉi pli kviete — diris li al Zito. —Ŝajne ni ne komprenis unu la alian. Mi ne ridus, se mi scius viajn seriozajn supozojn. Diru al mi pli detale, kio vin tiel emociis kaj eventuale ĉio iĝos komprenebla.

— Nenio bezonas komprenon. Evidente vi min tute ne ŝatas.

— Kara mia, estu ni sinceraj. Mi ĉiam estis honesta en niaj interrilatoj kaj neniam iluziis vin rilate de...

— Ho, jes! Via honesto efektive estas perfekta! Vi neniam kaŝis vian opinion pri mi kaj rigardas min kiel prostituitinon, kiu similas uzitan ludilon estintan en malsamaj manoj!

— Silentiĝu, Zito! Mi malpermesas tiel paroli!

— Vi neniam amis min, — ŝi insiste ripetis.

— Jes, mi neniam vin amis. Aŭskultu min kaj ne riproĉu tro severe, se vi povas.

— Mi ne riproĉas, mi...

— Atendu minuton. Jen kion mi volas diri: rutinaj kondiĉoj de la morala kodo ne ekzistas por mi kaj, sekve, meritas nenian mian respekton. Laŭ mi rilatoj inter viro kaj virino devas enteni nur ŝaton aŭ malŝaton...

— Kaj monon, — interrompis ŝi kun moka rideto.

— Tio ĉi estas, certe, plej malagrabla flanko de la afero. Tamen, kredu min, mi ne permesus al si uzi sian avantaĝon por kunvivi, se mi ne scius, ke mi plaĉas al vi. Same mi rilatis al aliaj virinoj en mia vivo. Miaj sentoj ĉiam estis tute sinceraj. Mi agnoskas, ke parolas veron.

Li paŭzis momenton, sed Zito silentis.

— Mi tiel rezonis, — reparolis Ojstro. — Se viro vivas sola en la mondo kaj opinias, ke ĉeesto de virino plibeligos lian ekzistadon, do li renkontas tiun, kiu plaĉas al li kaj al kiu li same plaĉas... Li rajtas en danka kaj amika etoso akcepti  tion, kion ŝi deziras doni al li, sed ne necesas postuli de ŝi redoni ion plian. Mi rigardas tiajn interrilatojn bonaj, gravas, ke ili estu honestaj kaj havis neniujn trompojn kaj ofendojn. Mi neniam pensis pri viaj interrilatoj kun aliaj viroj okazintaj ĝis nia konatiĝo.  Mi opiniis, ke nia kunvivo estos agrabla por ni ambaŭ kaj se ĝi komencos tedi nin, tiam ni ĉesigos ĝin. Se mi eraris... se vi nun opinias malsame, do...

Li paŭzis denove.

— Kio, do?.. — apenaŭ aŭdeble traflustris Zito nerigardante lin.

— Do mi malpravis koncerne de vi kaj tre bedaŭras tion. Sed mi tion ĉi ne volis.

— "Vi tre bedaŭras", "vi tion ĉi ne volis"! Felico! Ĉu vi havas la ŝtonan koron? Ĉu vi neniam amis iun virinon? Ĉu vi ne vidas, ke mi amas vin?

Subita tremado trapenetris lin, kiam li estis aŭskultanta ŝian monologon. Jam delonge neniu parolis al li " mi amas vin". Tiutempe Zito komencis ĉirkaŭbrakumi lian kolon kaj paroli: — Felico! Forveturu ni de ĉi tie! Forveturu ni el tiu ĉi malbona lando, de tieaj homoj kun ties politiko! Ja iliaj problemoj ne estas niaj, ĉu ne? Forveturu ni en Sudan Amerikon, kie vi loĝis.

Ŝiaj lastaj vortoj startigis terurajn rememorojn en li kaj tuj reaperis lia memkontrolo. Li disigis ŝiajn brakojn de sia kolo kaj firme premis ilin:  — Zito! Provu kompreni  tion, kion mi diros. Mi ne amas vin kaj eĉ se mi amus vin, do mi ne forveturus kune kun vi. Mi havas mian laboron en Italio kaj miaj kamaradoj...   

— Kaj unu persono, kiun vi amas pli ol min! — ekkriis ŝi pasie. — Ho, mi murdos vin! Kaj ne menciu viajn kamaradojn! Mi scias, kiu vin altenas ĉi tien!

— Silentiĝu! — diris li kviete. — Vi nun ekscitiĝis kaj imagas ion nerealan.

— Ĉu vi opinias, ke mi supozas sinjorinon Bolon? Ne, mi ne estas simpla stultulino! Kun ŝi vi interparolas ĉefe pri politiko kaj ŝi ne interesas vin samkiel mi... Tiu ĉi persono estas kardinalo!

Ojstro deflankiĝis, kvazaŭ oni lin ekfrapis.

— Kardinalo? — meĥanike ripetis li.

— Jes! Kardinalo Montanelli, kiu predikis ĉi tie la pasintan aŭtunon. Ĉu vi opinias, ke mi ne rimarkis vian mienon, kiam lia kaleŝo estis preterveturanta? Tiam via vizaĝo estis same blanka, kiel tiu ĉi tuko! Ja vi nun same ektremis, kiam ekaŭdis mian mencion de lia nomo!

Ojstro ekstaris.

— Vi mem ne scias, kion vi nun parolas, — malrapide kaj mallaŭte diris li. — Mi... malamas la kardinalon. Li estas mia plej malica malamiko.

— Malamiko aŭ ne, tion mi ne scias, sed vi amas lin pli ol iun ajn en la mondo. Vidu miajn okulojn kaj diru, ke tio ĉi ne estas vero, se vi povas!

Li deturniĝis de ŝi kaj proksimiĝis al la fenestro. Zito kaŝe observis lin, ĉar ŝi ektimiĝis, ke diris ion troan. En la teraso ili longe silentis. Sed finfine ŝi ne sukcesis plu silenti, aliris al li kaj kvazaŭ timiĝinta infano ektiris lian manikon. Ojstro returniĝis al ŝi.

— Jes, tio ĉi estas vero, — diris li.