Kuracistaj historioj

— Saluton! Ĉu vi jam manĝas vian farunaĵon?

— Saluton! Mi jam frue finis la rekrutigon.

— Kaj kiel sukcesis la rekrutigo? Ĉu okazis io interesa? Per kiom da kripluloj vi riĉigis la armeon?

— Tion mi ne faris, sed troviĝis iu fortega, atleta knabo. Kiel iu antikva statuo de sportisto. Mi tuj deklaris, ke la armeo bezonas ĝuste tiajn atletstaturajn knabojn. Kaj jen, tiam li surprize demandis: «Tiu-okaze, kial vi rekrutigas min?»

— Mi ne komprenas: kial vi rekrutigas lin, se li estas forta kaj sana?

— Ĝuste tion li demandis.

— Sed en tio estas kontraŭdiro!

— Nu, feliĉe, vi ankaŭ rimarkis. Nature, ĝi estas kontraŭdiro.

— Kaj vi ne ridis?

— Tiam ankoraŭ ne. Mi nur rimarkigis, ke ĝuste pro tio mi rekrutigas lin. La patrujo bezonas ĝuste tiajn knabojn, kiuj per fortaj manoj ekstermas la malamikon.

— Kaj li?

— Li respondis, ke, ĉar li estas forta kaj sana, kial do oni portas lin al la buĉejo. Li ankoraŭ povus multe labori por la patrujo. Sed ĉio ĉi estas ankoraŭ nenio: li proponis, ke oni portu al la batalkampo la malsanulojn, al kiuj la vivo estas jam nur sufero kaj ŝarĝo, kaj kiuj estas jam ŝarĝoj ankaŭ por aliuloj.

— Sed tiam vi jam ekridis, ĉu ne?

— Mi ne kuraĝis. Apud mi sidis la subkolonelo kaj du kapitanoj, tie staris amaso de senvestaj rekrutoj. Mi ektimis, ke ankaŭ mi implikiĝos, se mi plu aŭskultos lin. Flustre mi diris, ke li gardu sian langon, ĉar li eble estos arestata, kiel la kvakeroj kaj nazarenoj.

— Ĉu li ne havis cerbomalsanon?

— Ankaŭ mi suspektis tion, sed se li ne estas danĝera malsanulo, la cerbomalsano ne estas motivo por liberigi lin de la militservo. Sur la batalkampo estas bezonataj ne la alta matematiko, nek la helena filozofio, sed tute aliaj aferoj. Mi konis kaŝfrenezulon, kiu havis la manion de militestro: li senĉese skizis militmapojn, sur kiuj li komandis korpusojn. Kaj cetere, li estis unu el niaj plej eminentaj serĝentoj.

— Eble li eĉ ne estis frenezulo! La militestroj faras same.

— Sed serĝento! Kaj, kiel serĝento, li tre taŭgis.

— Nature. Sed same estas certe, ke pacifista frenezulo povas la armeon nur demoralizi.

— Tio jam ne koncernas min. Mi estas kuracisto, ne militjuĝisto. Mi persistas ĉe la kuracista moralo, kiun preskribis al mi la ŝtato. Tiu, kiu korpe taŭgas, taŭgas por militservo kaj fino!

La kelnero alportis la tagmezmanĝon kaj la kuracistoj ekmanĝis.

— Kaj ĉu ne vi spertis ian interesan okazaĵon?

— Mi havis nur unu pacienton, sed mi okupiĝis pri ŝi dum la tuta antaŭtagmezo. Ŝi provis sin mortigi.

— Ĉu per revolvero? Veneno?

— Ŝi estis olda, okdekjaraĝa kancera onjo, kiu venenis sin per morfino.

— Rezulto?

— La rapida stomaklavado savis ŝin.

— Brave!

— Feliĉe oni eksciis jam frue. Ŝi eĉ ne ekdormis tute, kiam ni jam komencis la stomaklavadon. Baldaŭ ŝi rekonsciigis kaj anstataŭ danki ŝi komencis plori kaj plendi, eĉ riproĉi al mi: kial mi ne lasis ŝin morti sen suferoj?

— Por ke oni poste arestu vin, ĉu ne? Tre ĉarme!

— Ankaŭ mi diris al ŝi, sed ŝi diris responde, ke mi plilongigis nur la suferojn al ŝi. Nature, mi komencis ŝin persvadi, ke la vivo estas bela, ŝi povas ankoraŭ resaniĝi; finfine la hodiaŭa scienco jam... kaj tiel plu, kiel kutime.

— Kaj vi ne ridis...

— Vi diris moke, sed la afero estis tre serioza. Mi prefere emis plori. Sed min katenas la kuracista moralo. Ne mi preskribis ĝin. Kaj tiu moralo preskribas, ke la vivon ni devas plejeble plilongigi. Kaj tiu principo tre pravas. Pripensu nur: se ni permesus la sensuferan morton, kiom multaj misfaroj povus okazi! Fortajn, sanajn homojn, kiuj ankoraŭ povus multe labori por la patrujo, oni mortigus, ĉar la malpuraj interesoj de kelkaj friponoj tion dezirus!

(1972)