Pythagoras

Thyrene, la Lyda sklavino, surtabligis bonodoran vinon, kiun alportis aŭdacaj Pohokaiaj ŝipistoj el la ĝardenoj de la malproksim-okcidenta Tartessos, de kie jam nur je kelkaj remilsvingoj leviĝas la rokoj de la Hadesa pordego, ĉe kies piedoj ondadas la ŝaŭmoj de la riverego Okeanos, ĉirkaŭfluantaj la Teron. Tie enmergiĝas la vespera Suno.

— Je Heraklo! — klaketis per sia lango la grasa tirano de la urbo Kroton. — Kiu ĉi vinon trinkas, vere emas pensi, ke la fajra ĉaro de Apollon ripoziras vespere ne al la akvo de la Okeanos, sed al la vinkeloj de Tartessos.

Li trinkis kaj turniĝis al la skribisto:

— Ensendu la Samosanon.

— Jes.

Kiam la invitito enpaŝis, la vizaĝoj malheliĝis.

— Estu salutata, ho, Korpulentos, la grandpotenculo, — tiu diris. — Kial vi ordonis al mi alveni?

— Estu salutata ankaŭ vi, ho, Pythagoras, la Samosa. Ni devas pritrakti bedaŭrindajn aferojn. Miaj fieduloj kaj bonamikoj, kiuj sidas ĉi tie, en la konsilantaro, min sciigis pri tio, ke lasttempe vi dissemas erar-doktrinojn en la korojn de la junularo.

— Pri kio temas precize?

— Pri iaspeca triangulo.

— Ho! Ke la kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du katetoj?

— Bone vi diris. Ĝuste pri tio.

— Kaj kiu asertas, ke ĝi estas erara?

— Ĉiuj ĉi tie, en la konsilantaro.

La akuzito eltiris vakstabulon el sub sia vesto.

— Atentu nur, ho, Korpulentos, — li diris kaj komencis desegni. — Ĉi tie, en ĉi tiu triangulo mi desegnas vertikalon al la hipotenuzo...

— Vi demonstru al la fakscienculoj, — interrompis la alia. — Ĉi tie estas la magistro de la Akademio, la grandscienhava Krethenes.

— Aŭskultu do, Krethenes, la grandscienhava — diris Pythagoras, alturniĝante.

— Tiu ĉi linio dividas la grandan triangulon al du, proporci-similaj trianguloj. El la proporcio de la flanklinioj sekvas, ke...

— Ne daŭrigu, mia amiko, — respondis interrompe tiu. — Mi bone konas viajn argumentojn.

— Kial do vi tamen asertas ilin eraraj?

— Ĉar eraraj ili estas!

— Sed la dedukto ja pruvas la veron de mia tezo!

— Haltu! — interdiris Korpulentos. — Se vi, Krethenes, konas la situacion, prezentu vian fakopinion.

La magistro ekstaris, malvolvis papiruson, kelkfoje solene ektusis, kaj laŭtlegis:

— La opinio de la Akademio estas jena:

«La tezo de la Samosa Pythagoras pri la rektangula triangulo ĝis nun estis pruvebla nur per geometria metodo; do ĝi estas tute abstrakta penso, kiu ne konformas al la praktika vivo. Liaj trianguloj estas nure imagitaj, liaj kalkuloj estas fremdaj al la ĉi-tieaj metodoj. El liaj doktrinoj montriĝas la influo de la Samosa medio, la proksima persa atmosfero, kiu ĉi tie, en Sud—Italio, neniam povos enradikiĝi, do, kiel artefarita, fremda ideo, ĝi konformas nek al la animo de la Krotona popolo, nek al ties pensmaniero».

— Ĉu ne estus eble, — demandis Korpulentos, — akordigi lian tezon kun la tradicioj de nia popolo?

— La tezo portas sur si la makulon de la persa spirito. Ĝi estas rigida kaj perfortita. Evidentiĝas, ke la Sud-Italiaj rektangulaj trianguloj ne estas enstaligeblaj en unusolan tezon, simile al brutoj. Mi koncedas, ke ĝi eble taŭgus en iomete pli libera formo.

— Kia estus tiu pli libera formo?

— Ekzemple tia: «Troviĝas ankaŭ tiaj rektangulaj trianguloj, kiuj..." ktp.

La akuzito ekridetis kaj interdiris:

— Kiel vi povas postuli, ke mi malkonfesu la veron?

— Vidu, ho Korpulentos, — diris Krethenes, — lia obstineco estas senlima.

— Mi dankas vian opinion, — diris Korpulentos. — Mi petas la ĉefpastron de la templo de Dionysos, la eminentvirtan Hypokriteson, prezenti sian fakopinion.

Hypokrites ekstaris.

— La akuzito fuŝmiksiĝis per siaj erardoktrinoj en la saĝajn ordonojn de Zeŭs kaj Apollon.

— Kiel?

— Unue, ĉar li jam antaŭ longa tempo intencis ekkoni nombrojn, kiuj estas neniam elkalkuleblaj. Eĉ li mem nomis ilin «iracionalaj». Li intencis eldiri la neeldireblan, elkalkuli tion, kion la dioj ordonis kaŝi antaŭ la homaj okuloj. Li volis forŝteli la animon de la nombroj, por ke la kolero de Zeŭs katenu nin al la roko, simile al la ribelema Prometheus. Sed eĉ per tio ne elĉerpiĝis lia aŭdaco. Li asertis, ke la Tero estas globforma! Ĉu vi komprenas, amikoj? Globforma! Simile al putra pomo, kiun vendadas la kamparaninoj de la najbaraj vilaĝoj, apud la Metapontiona urbopordego. Do, la akuzito intencis devojigi la animojn de la junuloj for de la pura altaro de Dionysos kaj puŝi ilin al malhonora infektaĵo.

— Sed kiel? — demandis la akuzito.

— Ho, ne malkonfesu vi, perfida Pythagoras! Bone mi scias, ke viaj disĉiploj jam de monatoj ne vizitas sanktajn orgiojn de Bakkhos, sed ili aŭdace intermiksiĝas en la ordonojn de la dioj per siaj vakstabuloj. Eĉ pri tio mi informiĝis, ke vi intencis aliformi la orbitojn de la steloj per via malbenita tezo, por provoki la koleron de la dioj kontraŭ ni.

— Mi intencis la diajn ordonojn ne aliformi, sed ekkoni, kiam mi kalkulis la orbitojn per mia tezo.

— Povas esti, ke en la Samosa Hera-templo la aŭguroj divenas el la orbitoj de la steloj, sed ni, Krotonanoj, pli bone ekkonas la volon de la dioj el la intestoj de la bovo kaj azeno. Kaj eksciu, ke la sanktajn aŭgurajn ritojn mi jam pastris ĝuste pri via tezo!

— Nu, kaj — alturniĝis scivoleme Korpulentos, — kiel la dioj nin avizis?

— En la intestoj ni trovis luzernon kaj kardon! Povas ĝin atesti ĉiuj piavivaj pastroj de Dionysos!

Murmuro de konsterniĝo eksonis el la ĉeestantaro.

— Indulgon al nia kompatinda urbo! — ekkriis Korpulentos. — Prezentu oferojn al ĉiuj dioj, forturnigu hajlon kaj peston de nia urbo kaj direktigu ilin kontraŭ la malbenita Syrakusai!

— Kaj nun, — li daŭrigis, — rakontu vian opinion, ho Bestiales, mia bravkora strategos!

La strategos ekstarante frapĵetis sian glavon sur la tablon.

— Ĉiam mi admonis vin, ho Korpulentos, la grandpotenculo, — li tondris, — ke danĝere estas doni azilrajton al tiaspecaj vakstabulaj mizeruloj. La malbenita Syrakusai minacas eĉ nian estadon, ĝi forbruligos nian urbon, glavbuĉos niajn infanojn, se ni ne faros la samon pli frue al ili. Kaj ni tamen kapablas toleri, ke oni disputu pri iaspecaj, — mi ne scias, kiaj — anguloj, pri kiuj li eĉ asertas, ke ili estas rektaj, kvankam rekta povas esti nur bravulo, kiu havas rektan kaj bravan koron. Kaj nia urbo havis krom vi nur unu rektakoran filon, tiu estis Milon, la Olympia pugnoĉampiono.

— Mi dankas viajn vortojn, ho Bestiales. Kia estas via opinio, mia brava urbjuĝisto, Brutales?

— Laŭ mia opinio, la Samosa infekto pereigos nian ubron. Ni devas eduki niajn junulojn bravaj hoplitoj kaj ĉarbatalantoj, ekzerci ilin en la lancĵeto, kaj ne estas permeseble renversi la publikan ordon per tiaspecaj erardoktrinoj.

— Kaj kion vi diras al ĉio ĉi, Samosa Pythagoras?

— La pruvon de mia tezo vi ĉiuj spertis per viaj propraj okuloj. Kial vi tamen nomas ĝin erardoktrino?

— Ĉu vi aŭdacas apelacii al okuloj kaj spertoj, se la intestoj de la azeno manifestis la kontraŭon? Aŭ ĉu vi kuraĝas kontraŭdiri al ĉi tiaj eminentaj kaj saĝaj viroj? Sed vidu: mi tamen ne volas vian pereon. Finfine, iam vi tamen ĝuis nian gracon kaj favoron, kiam vi laŭtigis la eternvalidan verecon de la sanktaj Orpheusaj doktrinoj. Sed komprenu fine, ke vi ankaŭ devas fari koncedon pri via tezo.

— Kio ĝi devus esti?

— Vi forlasu almenaŭ unu kateton. El la du katetoj restos ankoraŭ unu por vi.

— Tio dependas ne de mi.

— Kion do! Aŭ ĉu ne vi mem formulis vian tezon? Nu, same vi povas formuli ĝin aliforme.

— Mi nur formulis la tezon, sed ĝin jam entenas la angulo en si mem, do ĝi estas fiksa realaĵo, absoluta vero, kiun mi ne povas ŝanĝi.

— Se ĝi estas realaĵo, la afero estas tiom pli danĝera, ĉar ĝia plaĉaspekta ŝajno estas kapabla ŝanceli niajn honestajn civitanojn en sia kredo al la eternvalidaj diaj ordonoj. Forlasu unu kateton! Pripensu, ke la insulo Khios trifoje alpartiiĝis al la persa reĝo kaj samfoje repartiiĝis al la helena federacio.

— Sed ĝeometriisto devas sekvi nur la leĝojn de la matematiko.

— La civitanoj de la urbo Kroton devas sekvi nur mian leĝon, kaj tiu estas por vi la ekzilo! Foriru!

* * *

Sur la vojo al Metapontion, Pythagorason akompanis nur Eŭristhetos. Jam videbliĝis la fruktoĝardeno de Herakleia, kiam la disĉiplo ekparolis:

— Majstro, iam vi instruis, ke ĉia saĝo manifestiĝas en la sanktaj Orpheusaj doktrinoj. Ho Pythagoras, vi parolis multe pri la titanoj, kiel ili formanĝis Dionysos-on, la plej potencan filon de Zeŭs kaj Persephone. El ili restis nur lia koro, el kiu Zeŭs kreis novan Dionysos-on, la titanojn mortfulmbatis kaj iliajn kadavrajn cindrojn disĵetis al la ventoj. Vi rakontis, ke ĉiu vivanta homo kaj besto ricevis eron el tiu cindro kaj ĝi estas la animo mem, kiu vagadas de individuo al individuo, ĉiam renaskiĝante post la morto en alia formo, laŭ la volo de Hermes, kaj nur per la indulgo de Persephone ĝi povas alveni al la regno de Kronos, al la insulo de Beatuloj. Vi proklamis la malpermeson de la viand- kaj fabmanĝado, vi malpermesis al ni porti lanan vestaĵon. Vi petis nin varbi al vi disĉiplojn, kiujn via plej bona amiko, Hypokrites, inicis laŭ la reguloj de la sanktaj orgioj de Bakkhos adeptoj de la eternvalidaj veraĵoj.

— Tiel okazis.

— Poste vi kune kun Krethenes atakdisputis kontraŭ Hekataios, kiu asertis, ke la pinto de Olympos estas senpopola. La mitojn, kiujn prezentas migrantaj kantistoj en la gymnopaidioj, li deklaris imagitaj kreitaĵoj de revemaj fabelpoetoj, eĉ pli, li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj, asertante, ke iliaj patrinoj per la dia deveno intencas nur kaŝi siajn adultojn. Tiam vi kaj Krethenes defendis la eternvalidajn veraĵojn de la mitoj kaj tradicioj.

— Ĉio ĉi estis tiel.

— Ni bone rememoras eĉ viajn disputojn kun Xenophanes, kiam li primokante viajn Orpheusajn doktrinojn, diris: «Se la bovoj havus manojn kaj povus labori, ili elfarus siajn diojn kun bovaj korpoj». Kaj ĉu ne estis Brutales, kiu tiam plenforte apogis vin por defendi la eternvalidajn veraĵojn de la misteroj?

— Prave vi diris, Eŭristhetos. Kial vi mencias ĉion ĉi?

— Mi ne komprenas, kial ili vin nun tamen ekzilis.

— Ĉar ili havas eminentan menson kaj mi estas azeno.

— Kiel tion kompreni?

— Ili multe kredis al mi, kion ajn mi diris, kaj fine mi imagis, ke ili jam kredos ĉion. Mi fariĝis pli kaj pli aŭdaca.

— Nu kaj?

— Kaj fine mi asertis ankaŭ pri mia geometria tezo, ke ĝi estas eternvalida veraĵo, sed ili tuj malkovris, ke ĝi estas fakta veraĵo — kaj vi vidis la sekvon...

2

Alveninte en Metapontion, ili iris viziti unue Palliason, kiu bone konis ilin ambaŭ, kaj kun kiu ili estis en intima, amika kontakto. Pallias salutis ilin kun ekstrema ĝojo.

— Al kio mi povas danki la feliĉon, ho Samosa Pythagoras?

— La urbo Kroton ekzilis min.

— Terure! Preskaŭ nekredeble. Kaj ĉu ankaŭ vin, amiko mia, Eŭristhetos?

— Mi nur memvole sekvis mian majstron al la ekzilo.

— Sed kiel ĝi okazis?

Pythagoras rakontis la historion de la ekziliĝo, kaj poste li demandis:

— Ĉu vi esperas, ke Metapontion akceptos nin?

— Tutcerte. Sed vi verŝajne malsatas. Nide! — li kriis al la edzino en la kuirejo. — Alportu al niaj gastoj olivojn, panon kaj mielan vinon!

* * *

La sekvan tagon ili vizitis kune kun Pallias la urbjuĝiston. Pythagoras rakontis la okazintaĵojn kaj ripetis sian peton.

— Miaflanke estas nenia malhelpo kontraŭ via ekloĝo ĉi tie, — li respondis post ioma pensado. — Vi nur devas pripensi, ke ni estas en alianco kun Kroton. La damnita urbo Syrakusai minacas nin ambaŭ per milit-agreso, do, ni ne povas fari iun ajn paŝon, kiu povus veki en Kroton la impreson, ke ni amikeme akceptas iun, kiun ili ekzilis.

— Do, eĉ vi forpelos min?

— Neniokaze! Pri tiaspeca afero eĉ ne pensu mia altestimata amiko, la Samosa Pythagoras. Ni nur aranĝos la aferon amikeme. Tiel, ke ĝi estos ankaŭ por vi plej taŭga. Ni sciigos la urbon Kroton, ke vi alvenis ĉi tien kaj deklaris, ke vi eĉ nun alte estimas la magistraton de Kroton, kaj vi retiris vian tezon, pro kio ni akceptas vin, kiel civitanon de nia urbo.

— Ĉu mi devas retiri mian tezon?

— Nature. Nome, tio estas nepra bezonaĵo de la afero...

— Sed kiel eblas retiri iun geometrian tezon? La tezon entenas la rektangula triangulo en si mem, kaj ekzistas sendepende de ni. Ĉu mi proklamas ĝin, ĉu mi retiras ĝin, ĉiel ĝi ekzistas. Kroton postulis retiri nur unu kateton, kaj vi postulas la tuton?

— Se la tezo ekzistos sendepende de ni, tiuokaze vi povas tiom pli facile retiri ĝin, ĉar ĝi restos ĉiuokaze vera.

— Sed kiel mi deklaru, ke la interrilato de la lateroj ne estas tia, se ĝi estas tamen tia? Tiu ĉi retiro estus ne la retiro de iu aserto, sed la aserto de malvera tezo. Aŭ ĉu mi povus deklari, ke sur la ĉielo ne estas suno?

— Nu, tiam vi ne retiros la tezon, ni nur anoncos tion al la Krotonanoj, kaj vi simple nenion diros pri la trianguloj, nur silentos. Kaj vi havos nenian plendindaĵon kontraŭ ni: ni komisios al vi la konstruadon de la templo de Apollon. Vi ricevos loĝdomon, junajn sklavinojn kaj por-eminentulan seĝon en la teatro.

— Mi tre dankas, amiko mia, sed jen: mi povus bonege utiligi mian tezon ankaŭ dum la konstruado.

— Utiligu ĝin laŭplaĉe, nur ne parolu pri tio. Necesas nur, ke neniu eksciu la aferon. Nepre vi devas akcepti, ke ni ne povas perdi la aliancon kun Kroton, ĉar alie la urbo Syrakusai forbruligos nian urbon kaj forbuĉos nin per glavo.

3

Nokte ili forfuĝis el la urbo.

— Mi eĉ nun ne scias, ĉu nia nuna decido estos bonŝanca, ĉu ne, ho Eŭristhetos, - li diris penseme. - Vi persvadis min kaj mi konsentis.

— Certe bonŝanca. Mi estas konvinkita, ke nia afero povas rezultigi nur bonan rezulton. Syrakusai estas la malamiko de Kroton, kaj se Kroton ekzilis vin, Syrakusai nepre tiom pli bonvenigos.

— Sed ambaŭ flankoj kosideros min perfidulo.

— Via grandeco ŝvebas super ĉiaspeca malamikado. Ĉu vi emus esti patrioto en Kroton? Ili estimus vin ĉar ili pensus, ke via koro plenas per malamo kontraŭ aliuloj. Sed via pozicio, ho, Pythagoras, estas super ĉio ĉi, kaj via unusola celo povas esti akceptigi vian tezon per kiu ajn rimedo, ĉar vi donos per tio nur utilon al ili, kaj per tio vi servos kaj helpos ilian vivon, kaj ne memmortigan interbatalon. Ni devas spekti la aferojn de ĉi tie, el la alta pinto de la supereco. De ĉi tie, kie ilia balaaĵkumulo, la interlukto aspektas nur malproksima drinkejfetora malpuraĵo. Ju pli malproksime estas de ili, des pli facile ni povas puriĝi de iliaj malmildaj moraloj, kaj ju pli ni puriĝas de la moralaĉoj, des pli moralaj ni fariĝas laŭesence. Ne, majstro! Ĝuste tiam ni estus satane malbonaj, se vi oferus la veron kaj humiliĝus antaŭ ili, rekonante per tio, ke nia celo estas same la senfrukta malamo. Vi devas nur saĝe eluzi ilian diablan naturon.

* * *

Gelon, la kavaleria armeestro kaj tirano de Syrakusai sidis en tronseĝo. Sed kiam Pythagoras kaj Eŭristhetos envenis, li descendis de sur la podio kaj iris al gastoj. Li profunde riverencis al ili, kaj per la polmo salute tuŝis la frunton.

— Mi jam informiĝis pri via afero, ho Samosa Pythagoras. Vi bezonas diri nenion. Via insultiĝo karakterizas la aĉan urbon Kroton. Ili ekzilis vin, ĉar vi ne apogis ilin en ilia fia komploto kontraŭ nia urbo. Nu ili eble kredas, ke ili povos glavbuĉi nin, bruligi niajn domojn, sklavigi niajn virinojn, sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos reen, al ilia propra kapo. Estu salutata en nia urbo! Ni donos al vi ĉiun honoron, jam nun vi konsideru vin la ano de la maljunulara konsilantaro. Ni komisios al vi la edukadon de niaj junuloj kaj vi fariĝos la militinĝeniero de nia batalĉara brigado.

— Viaj vortoj ege honorigas min, ho, Gelon, filo de Deinomenes — respondis Pythagoras. — Mi sentas, ke mi estas eĉ malinda por tiu ĉi ega honoro.

— Je Heraklo! Ni mem estos honorigitaj, se vi akceptos nian modestan proponon.

— Mi ŝatus nur, ke vi permesu instrui mian geometrian tezon.

— Mi ne nur permesos, sed devigos niajn civitanojn akcepti ĝin. Eĉ pli, — li diris per iome malica rideto — vidu, kiel alte ni estimas vin: vian tezon... pardonon! Pri kio temas la tezo?

— La sumo de la kvadratoj de la katetoj en la rektangula triangulo...

— Jes! Mi jam scias! Do, mi jam eldonis la ordonon, ke ĉi tiun tezon devas akcepti ĉiuj civitanoj, kaj tiun aĉulon, kiu ne akceptus ĝin, ni konsideros kiel malamikon de la urbo kaj kiel kaŝagitiston de Kroton. Mi sendis miajn policanojn por priaŭskulti la sekretajn interflustradojn de la homoj, kaj tiuj porti tiun al la juĝisto, kiu aŭdacus eĉ nur kapnei aŭdante pri via tezo.

— Vi estas tre favora al mi, sinjoro, sed eble tiu ĉi favoro estas eĉ tro granda. Nome, mian tezon entenas la rektangula triangulo jam en si mem, kaj laŭ mia opinio ne necesas akceptigi ĝin per tiaspecaj perfortaj rimedoj. Se mi desegnos ĝin sur la tabulo, ĉiu homo jepre akceptos ĝian veron.

— Mi neniel dubas pri tio, sed vi bone scias, ke inter civitanoj tamen devas esti iaspeca konsento, disciplino, kaj vi bone scias ankaŭ, ke inter ili ĉiam troviĝas malobemuloj, kiuj klopodas rompi la disciplinon. Mi certas, ke eĉ nun aperos kelkaj kontraŭuloj de via tezo; kaj per tiu metodo ni almenaŭ ekscios, kiuj estas la malamikoj de mia regado. Ĉar pro kia ajn alia kaŭzo kontraŭstarus al mia supera dekreto?

Pythagoras enpensiĝis.

— Eblas. Sed estas eĉ certe, ke ili konsentos mian tezon ne pro geometria konvinkiĝo.

— Nu? Ĉu ne? Kaj tiujn malobeulojn vi neniam konvinkos pri tio, ke ili devas obei al la ŝtatestro. Tial estas necesa la punbastono.

— Mi kredas tamen, ke en tiu okazo la geometia dokumentado estos sufiĉe konvinka, kaj post iom tempo ne troviĝos inter viaj subuloj, kiu kontestus veron de mia tezo. Certe, post iom da tempo eĉ viaj malamikoj akceptos ĝin.

— Ĉu vi kredas, amiko mia?

— Mi eĉ certas.

— Nome, tiaspecajn skrupulojn havis ankaŭ mi.

Pythagoras ne komprenis tiujn vortojn.

— Kial vi nomas skrupula afero tion, se eĉ viaj malamikoj akceptos la tezon, kiun vi mem volas akceptigi?

Nun ekmiris Gelon.

— Mi eĉ ne povas imagi, ho, Pythagoras, ke vi, en kies koro troviĝas tiel granda scio, ne povus kompreni la danĝeron de tio ĉi. Nome, se la ordonitan tezon akceptos ankaŭ miaj malamikoj, kiel mi do ekscios, kiu estas mia amiko kaj de kiu mi devas min gardi? Samtiel okazis la afero pri la infanoj de Niobe.

— Pri la infanoj de Niobe? Kiel tio okazis?

— Mi, interkonsente kun mia hierarkos, manifestis, ke Apollon sagmortigis ne dek kvar infanojn de Niobe, sed dek kvin. Memkompreneble, la ribelema kanajlaro neis. Do, tiujn mi kaptis, kaj ni vendis ilin kiel sklavojn al Khios por la gajno de mia trezorejo. Sed fine jam ĉiuj akceptis, ke pereis dek kvin infanoj de Niobe. Nature, mi ne estas tiel facile mistifikebla, kaj bone sciis, ke inter la konfesantoj kaŝiĝas multaj malamikoj, nur ili malkuraĝas nei la dekkvinon. Tial ni devis levi la infannombron de dek kvin al dek ses. Tiel mi sukcesis elfiltri denove kelkajn renegatojn, sed jam ne multajn. Sed poste ni jam vane levis la nombron al dek sep kaj dek ok, ĉiu maskis sin tiel, kvazaŭ li vere kredus, kvankam mi bone sciis, ke ili nur maskas sin por savi la vivon. Ankaŭ nun mi timis, ke vi pravos: via tezo pli-malpli frue ne plu taŭgos por elfiltri la malamikojn.

— Al tio mi povas respondi nur, ke mia tezo estos ĉiam vera kaj utila.

— Dum iom da tempo. Sed vi ne bezonas timi: mi metos makulon en la kalkulon de la insidemaj maliculoj: se jam ĉiuj akceptis vian tezon, tiam mi etendos ĝian validecon.

— Kiel kompreni tion?

— Per alia dekreto ni sciigos al la popolo, ke via tezo validas ne nur por la rektangulaj trianguloj, sed por ĉiaspecaj trianguloj. Se necesas, eĉ por la kvaranguloj. La ideo estas tiom pli grandioza, ĉar eĉ la aĉa urbo Kroton vidos, kiel alte ni estimas vin, kiun ili tiel fie elpelis. Via persono estas granda trezoro por nia urbo, kaj potenca apogo al nia justa batalo kontraŭ la Krotonanoj.

— Ĉu vi opinias, ho Gelon, filo de Deinomenes, ke mia tezo oportunas por tiaspeca celo?

— Nepre. Nur malgranda parto de nia urbo estas konfidebla. Bone vi scias, ke, kiam nia brava armeo venkis la urbon Kamarina, mi transloĝigis la loĝantaron al Syrakusai, ĉar ili estis lertaj industriistoj, kiuj fabrikis por nia armeo ŝildojn kaj batalveturilojn. Eĉ nian novan palacon konstruis ili. Sed tiaspeca malsataĉa kanajlaro estas ĉiam danĝero por la urbo kaj por la ordo. Do, kiam mi konkeris la urbojn Megara kaj Eŭboia, mi transloĝigis nur la pli bonhavan tavolon de popolo. La ceterajn mi vendigis kiel sklavojn. Kaj ĉu vi pensas, ke mi gajnis per la riĉuloj? Tute ne, sed baldaŭ ili provis okupi mian propran, ŝtatestran tronon. Dum iliaj langoj estis flatemaj, la koroj plenis per perfidemo. Do, vi jam povas kompreni, kiel utila estos por mi via tezo.

4

— Nu, kaj kion vi deziras de ni, Samosa Pythagoras? — demandis Artaphrenes, la Sardesa satrapo de reĝo Dareios. — Kio instigis vin veni al Sardes? Ĉu vi alportis la saluton de la insulo Samos al la reĝo de la reĝoj? Montru unue la donacojn!

— La donacon mi alportis en mia kapo, ho potenca satrapo. Ĝi valoras pli ol oro aŭ juvelŝtono.

— Mi jam aŭdis la famon de via saĝeco, kaj se ĝi estas vere pli valora ol oro kaj juvelŝtono, ni ĝojos pri ĝi. Do, kio estas tio?

— Geometria tezo, kiun mi vane proponis al Kroton, Metapontion kaj Syrakusai. Ĉiuj ili pensadis nur pri tio, kiel ĝi estus uzebla kiel armilo kontraŭ aliuloj, por pliriĉigi sian trezorejon. Ili akceptintus mian tezon nur tiel, se ĝin ili povus utiligi por siaj malbonintencaj interesoj. Eĉ pli: ili volus falsi ĝin kaj modifi ĝian veron al sesenhava mensogo. Mi, malfeliĉa ordinara homo, povus malkonfesi iun tezon, sed ĝi restos la sama, kiel ajn oni klopodas ĝin falsi. Ĝin kreis pli potencaj fortoj ol mi: la geometrio mem.

— Vi komprenas korekte la esencon de la aferoj, saĝa fremdulo. La leĝoj, kiujn kreis pli potencaj granduloj, ol ni, restos ĉiam veraj kaj devigaj.

— Certe mi esperis, ke vi, persoj, ne intencos falsi la leĝojn pro bagatelaj, egoismaj kaŭzoj. Finfine, via superulo, reĝo Dareios estas tiom riĉega...

— Haltu! — kriis Artaphrenes.

Li ekstaris kaj riverencis.

— Vi povas daŭrigi, Samosa Pythagoras, — li diris residante.

— Do, li estas tiom riĉa...

— Kaj potenca. Ne forgesu pri tio, fremdulo.

— Kaj potenca...

— Reĝo de la reĝoj de la Tero! Nur diru la tutan titolaron!

— Reĝo de la reĝoj de la Tero.

— Tiel. Do, kion vi deziras diri?

— Tial via reĝo ne bezonas pliigi sian trezoraron per subpremado de aliaj popoloj ...

— Kiel tio estas komprenenda? — demandis Artaphrenes kun suspektema tono. Eŭristhetos savis la tiklan situacion:

— Mia majstro volas nur diri, ke ĉiu reĝo de la Tero obeas al la trono de via reĝo per si mem, spontanee.

— Brave! Nu, daŭrigu!

— Do, mi alportis mian tezon por konigi ĝin, kaj ke viaj scienculoj utiligu ĝin.

Artaphrenes dubeme levis la ŝultrojn.

— Kvankam mi ne scias, kian celon havas la tuto, sed rakontu nur, kion vi alportis.

Pythagoras prenis la vakstabulon kaj komencis desegni, klarigi.

— Do — li diris fine — la sumo de la kvadratoj de la katetoj egalas al la kvadrato de la hipotenuzo.

Artaphrenes longe rigardis la figuron, plurfoje li ripetigis la klarigon kaj fine li demandis:

— Sed se ili tamen ne egalas!?

— Nepre egalas.

— En tiu ĉi figuro, kiun vi desegnis.

— Mia tezo validas por ĉiuj rektangulaj trianguloj.

— Kiel? Ĉu vi eble intencas aserti, ke neniu kapablas desegni tian, kiu ne obeas al via tezo?

— Vere neniu, ho nobla satrapo.

— Kaj... ĉu vi pensas, ke... eble eĉ mi ne?

— Eĉ vi ne, nobla satrapo.

La okuloj de Artaphrenes ekfajris.

— Jes. Tiel. Vi scias nepre pli bone, saĝa fremdulo. Kaj se mia malperfekta intelekto bone komprenas sencon de viaj vortoj, eĉ la dio Ahuramazda ne.

— Eĉ li ne, altestimata satrapo.

— Kaj eĉ la reĝo Dareios, la reĝo de la reĝoj ne povus? — li demandis en minace milda tono. — Vi deziras diri tiel, ĉu ne?

Denove interdiris Eŭristhetos:

— Li nepre povus, ho nobla satrapo. Li estas super ĉiuj potenculoj de la tero kaj ĉielo.

— Silentu vi, servisto! — ordonis kolere Artaphrenes. — Mi volas aŭdi la opinion de via mastro. Do, kiel vi pensas la aferon, ho Pythagoras?

— Li... — komencis balbute, dum Eŭristhetos tiradis lian tunikon — li... nepre kapablus.

Artaphrenes mildiĝis.

— Mi vidas, ke via saĝeco vere estas granda, ho, fremdulo. Do, tial mi permesas, ke vi reiru hejmen en paco, kaj sekvontjare vi povos alporti la donacojn de la Samosanoj. Krom tio, mia skribisto donos al vi argiltabulon, aŭtentikigitan per mia propra parafa premcilindro. Tion vi transdonos al mia tiea guberniestro, tirano Suloson. Espereble vi scias, kial mi komisias al vi tion?

— Mi ne scias, nobla satrapo.

— Tiam mi klarigos al vi: mia reĝo komisiis al la aĉa fripono Histiaios por veni je mia helpo por kapitulacigi la helenajn urbojn en Malgranda Azio. Sed tiu fripono intencis direkti armeon kontraŭ mi. Mi eksciis la komploton, sed kiam mi atakis lin, li rifuĝis al la insulo Khios, por ke li tie daŭrigu la intrigojn kontraŭ mi. Sed la honesta magistrato de Khios elpelis lin, kaj li fuĝis al Mitilene. Li sukcesis elruzi kelkajn ŝipojn per la preteksto, ke li gvidos tiujn kontraŭ mi. Sed memkompreneble li trompis ankaŭ la magistraton de Mitilene, ĉar li nun faras tute ordinaran piratadon en la ĉirkaŭaĵo de Hellespontos. Tial mi ordonas nun al la guberniestro Suloson, ke li preparu militŝiparon kaj portu al mi tiun friponon katenite.

5

— Do, nia grandscienca amiko Pythagoras, ĉi tie sidas la plej saĝaj viroj de Athen, — diris Kleisthenes, la arkhono. — Do, bonvolu rakonti al ni ĉiun vian peton, viajn sciigojn, por ke ni povu riĉigi nian saĝon.

— Antaŭ ĉio vi permesu saluti vin, saĝaj gvidantoj de la urbo de la sciencoj, Athen, — li komencis. — Fine mi estas en la urbo de la sciencoj kaj mi nepre esperas, ke vi komprenos mian sciencan paroladon.

Poste li elprenis la vakstabulon, desegnis, klarigis, kaj fine li deklaris:

— Jen, ĉi tion mi intencis klarigi al vi, ho, saĝaj Athenaj viroj.

Sekvis silento. La aŭskultantaro per senŝanĝe streĉita atento rigardis al li. La silento iom embarasis lin.

— Kio do? — li demandis. — Ĉu vi aldiras nenion, amikoj?

— Ni atendas la finon de via parolado, — diris iu.

— Mi jam finis. Mi volis rakonti nur tion ĉi.

— Kaj kial vi diris tion?

— Por ke vi ekkonu mian tezon.

— Kaj kion fari per ĝi?

— Mi deziras nur, ke vi ekkonu ĝin kaj instruu ĝin al la junuloj.

— Sed kial?

— Por ke ili ankaŭ ekkonu ĝin kiel gravan geometrian tezon kaj uzu ĝin en la kalkulado.

Ekparolis Skeptos, la cinika saĝulo:

— Sed kion vi deziras diri per ĉio ĉi, ho Samosa Pythagoras? Nome, la homa parolo devas havi iaspecan celon, ĉu ne?

— Mi ne komprenas la demandon, mia saĝula amiko.

— Kaj ni ne komprenas viajn celojn. Ĉar ekzemple Thales diris, ke la materialo de la mondo estas baze la akvo. Laŭ Herakleitos la baza materialo estas la fajro, laŭ Anaximenes la aero. Sed el viaj vortoj ne evidentiĝis, kian materion vi preferas al ĉi tiuj? Al kiu materio vi intencas doni la preferon? Eblas, ke vi preferas neniun el ili, kaj vi deziras doni tute aliajn doktrinoj al la scienco... Ĉu vi eble opinias, ke la origino de ĉiuj aferoj estas la kaoso, el kiu laŭ Anaximandros la mondon elformis la kontrastoj? Do, ni ŝatus scii, kio esti via celo, pro kio vi rakontis ĉiujn ĉi ecojn de la triangulo?

— Laŭ mia konjekto, vi erare komprenis miajn vortojn, — respondis Pythagoras. — Ĉio, kion mi rakontis, havas nenion komunan al la pramaterio de la mondo. Ĝi estas nura geometria tezo, kiun mi malkovris dum miaj esploradoj, sendepende de tio, el kiaspeca materio estiĝis la mondo.

— Mi jam komencas kompreni vin. Do, vi sekvas cinikajn doktrinojn, laŭ kiu saĝulo restu super la tuta mondo, moraloj kaj leĝoj, malestimu la devigan perforton, subpremon, same kiel la limigitajn ĝojojn de vivo. Li ne petu ies ajn helpon kaj sekvu nur la puran moralon. Laŭ mia konjekto, vi apartenas al ni.

— Vi eraras, mia amiko. Mia tezo havas nenian interrilaton kun la moralo.

— Tuj mi konjektis! — ekkriis Erotiades, la poeto. — Nia saĝa amiko manifestas, ke ni ne katenu nin per moraloj, reguloj, sed ni vivu por la ĝuoj de la vivo. Do, ni trinku dolĉan vinon el malnova felsaka vinujo, ornamu nian frunton per florkrono, en nia sino ni sidigu flutistan knabinon kaj niaj lipoj kantu la kanton de Eros. Do, vi sekvas la principojn de Hipponax kaj Anakreon?

— Mi ne konas tiujn virojn.

— Ĉu estas vere, ke vi ne konas tiajn grandajn poetojn?

— Ne. Kaj tiaspecajn ĝojojn mi ankoraŭ tute ne ĝuis.

— Kiel? Ĉu eble vin ĉagrenis la poemoj de Simonides, ĉar vi malestimas la homojn? Eble vi konsideras la virinojn, kiel bestojn, simile al ili?

— Mi ripetas: mia tezo havas nenian rilaton al la mondo kaj al la homoj. Ĝi estas nure revolucia deklaro en la geometrio.

— Do, vi estas ribelulo, kiel Alkaios, kiun lia patrio, Lesbos, fine ekzilis.

— Mi volis diri nur, ke la tezo estas tute nova, sendependa de ĉiuspeca filozofio.

— Do, vi sekvas la principojn de Herakleitos — diris Skeptos. — Laŭ kiu ĉiaspeca filozofiado estas mistifikaĵo.

— Ne, mia amiko. Mi ne pensas ankaŭ tion. Mi devas deklari, ke mi sekvis nenian filozofion. Mi nur ekkonis la tezon, sed tiu tezo naskiĝis nek en mi, nek en alia saĝa menso, sed ĝi estas tute sendependa de la homoj kaj de ĉio, ĉar ĝin entenas la rektangula triangulo mem ekde la estiĝo de la mondo.

— Sed tiam vi tamen estas la adepto de Herakleitos, ĉar li mem deklaris, ke la leĝoj de la mondo ekzistis pli frue, ol la homoj kaj la dioj.

— Eble Herakleitos pravas, sed komprenu fine, ke min gvidis nenia filozofio aŭ socia celo.

— Sed tiam malkaŝu fine, kion vi intencas? Finfine la homaj vortoj havas ian celon. Malsaĝeta estas tiu, kiu parolas senbaze.

Kleisthenes frapetadis per sia skribovergeto.

— Mi konjektas, amikoj, ke ni ĉiuj miskomprenas nian amikon Pythagoras. Laŭ mia konjekto ĉi tie temas nur pri ia geometria tezo, kiu havas nenian rilaton al iu ajn filozofio aŭ socia teorio, nek al la pensoj de la poetoj. Mia gasto intencis sole sciigi al ni sian geometrian inventon kaj li petas, ke ni rekonu ĝin, instruu ĝin al la junularo, kiel senkondiĉan verom. Ĉu vi pensis vere tiel, ho Pythagoras?

— Mi estas tre dankema al vi, ho arkhono Kleisthenes, ĉar fine vi tute komprenis min. Vere mi intencis tion kaj nenion alian.

— Kaj mi havas nenion kontraŭ tio, ke ni instruu ĝin. Athen estas la patrio de la libereco. Sed bedaŭrinde vi malakceptas ĝuste tion.

— Kial vi pensas tion, ho Kleisthenes?

— Ĉar vi intencas altrudi vian tezon al niaj civitanoj kiel nekontesteblan dogmon. Kvankam vi devas scii, ke Hipparkhos, la kruela tirano estis iam mortigita de Harmodion, kaj ekde tiam ĉe ni finiĝis ĉia tiranismo. Vane provis Kleomenes, la Sparta reĝo, altrudi al ni la tiranon Isagoras, la popolo forpelis ankaŭ lin kaj transprenis la gvidadon de la publikaj aferoj. Do, via tezo estas iom danĝerhava.

— Ĝi ja havas nenian rilaton al la publikaj aferoj de la Athenaj civitanoj. Ĝi havas nure geometrian esencon.

— Eble vi tiel pensas. Sed, se vi instruos la tezon jam ne kiel privatan opinion, sed kiel iaspecan ordonon, tiam ĝi jam havas ankaŭ politikan esencon. Se nia popolo ekscius, ke vi instruas tian tiranecan dogmon kaj ni donis al vi permeson por tio, tiam ili ekzilus nin per ostracismo. Sed se vi konsentus instrui vian propran opinion kaj vi petus niajn civitanojn mem decidi pri ties akcepto, tiuokaze...

— Pardonu pro la interdiro, ho altestimata arkhono, sed mi povas instrui mian tezon nur laŭ ĝia esenco kaj ties vereco estas super ĉiu diskuto, nure en la racio. Tion oni povas kompreni aŭ ne kompreni. Sed diskuti ...

— Tiuokaze bedaŭrinde...

— Pardonu, ke mi ankaŭ interdiros ion, altestimata arkhono, — diris nun Eŭristhetos. — Mia majstro volis nur diri, ke li lasas al libera diskuto la tezon, laŭ la libera instruado kaj libera pensado de Athen. Sed la sobra kompreno de la civitanoj nepre pravigos lin. Ĉu pensis tiel, mia majstro?

— Vi jam scias pli bone, kion kaj kiel mi pensis. Mi lasas al diskuto mian tezon.

— Ĉi tio jam sonas tute alimaniere, — respondis Kleisthenes. — Sed ekzistas ankaŭ alia problemo, eĉ pli grava.

— Nome?

— Vi asertis, ke via tezo validas por ĉiaspecaj rektangulaj trianguloj, kaj plurfoje vi akcentis, ke neniu mortemulo, sed eĉ la senmortaj dioj ne povus desegni tiaspecan triangulon, kiu ne obeus al via tezo.

— Tion mi vere akcentis, sed ĝuste pro tio, ĉar mi sciis, ke en Athen ne estas tiraneco, satrapo aŭ reĝo. Pro tio povas ofendiĝi neniu. Laŭ mia espero, ankaŭ vi ne ofendiĝos, ho, Kleisthenes, se mi deklaras, ke eĉ vi ne povus desegni alispecan triangulon.

— Tute ne. Mi ne taksas min pli valora homo, ol miaj kuncivitanoj. Sed, se mi bone komprenas, vi deklaris per tio ankaŭ tion, ke neniam en la estonteco ni povos desegni alispecan triangulon.

— Vere, estas tiel.

— Nu, ĉi tie kuŝas la malhelpaĵo. Via tezo estas tiom pesimisma, kaj ĝi forprenus la esperon en la futuro. Ĉar pripensu: ekzistas saĝulo, laŭ kiu la bazo de evoluo estas la frotiĝo: ĉio interfrotiĝas kaj kolizias, per kio la partoj de la mondo poluriĝas unu al la alia. Laŭ Herakleitos la evoluon estigas la fajro, ĉar ĝi konsumas la vivon kaj samtempe ĝi naskas alian vivon. Kelkuloj kredas, ke la novaj vivoj kreiĝas el la oceano, se la varmo de la suno forsekigas de ili la akvon. Sed ĉiu el ili kredas, ke en la futuro okazos iaspeca modifiĝo. Sed vi rekte deklaras, ke estos io, kion la homoj neniam povos efektivigi, kion ni neniam povos venki. Do, ekzistas leĝo geometria, tezo, kiu katenos nian vivon eterne.

— Ofte mi diris, ke en la disvastigo de mia tezo min gvidis nenia homa celo. Mi deklaris ĝin, ĉar ĝi estas kaj estos ĉiam ĉi tiel. Ĉar tio estas la vero, el kies ekkono vi havos nur utilon. Sed ĉu vi ekkonos ĝin aŭ ne, restos ĉiam veraĵo. Homo ne povas ĝin modifi.

— Ĝuste tio estas la nodo kaj tial ne rajtas ekko ĝin nia popolo. Nun minacas nin la venĝo de la Sparta reĝo Kleomenes, kaj pro tio ni komencis konstrui longajn murojn ĝis la haveno. Niaj manlaboristoj diligente pretigas glavojn kaj ŝildojn por niaj junuloj, kiel ankaŭ malpezajn ĉarojn. Niaj saĝuloj verkas librojn, edukas la homojn al scienco kaj saĝo, niaj komercistoj kolektas la trezorojn el ĉiu parto de la mondo por plibeligi la urbon, kaj, kiel vi ankaŭ vidis, nun konstruiĝas Akropolis, kies pompa beleco estas jam nun vaste konata. Ĉio ĉi plenigas la korojn de niaj civitanoj per fidemo kaj kredemo al la estonto. Vi devas jam konvinkiĝi, ke ni ne povas permesi la disvastigon de tia pesimisma teorio, kaj mi nepre devas forpreni de vi permeson plu restadi en Athen.

— Vi rajtas decidi, ho arkhono. Mi ne estas civitano de la urbo, kaj vi rajtas min elpeli. Sed eksciu, ke mia tezo restos vera eĉ tiam, kaj ĝi regos en Athen same, kiel en ĉiu parto de la mondo.

— Ĝuste tial niaj civitanoj ne rajtas ekscii ĝin.

6

Laŭ la historio Pythagoras, post la ekzilo el Kroton, fuĝis al Metapontion kaj post mallonga tempo li mortis. Sed la vera historio estas la jena:

Post lia elpeliĝo el Athen, ili vagadis sur la landvojoj.

— Kien ni entute povas nun iri ankoraŭ? — demandis Pythagoras. — Kaj kion ni povas ankoraŭ fari?

— Finfine vi jam devas konvinkiĝi, majstro, ke via metodo neniel rezultigos ion bonan. Vi povis jam sperti, ke la homojn interesas tute aliaj aferoj. Ni devas ŝanĝi la metodon.

— Ĉu vi scias pli utilan manieron?

— Mi provos.

— Kiel?

— Ne estus oportune jam nun malkaŝi miajn celojn, ĉar vi fuŝos eble miajn planojn. Mi petas nur fidemon al mi. Vi spertos bonan rezulton.

Pythagoras cedis. Li konfidis sin tute al la prizorgo Eŭristhetos.

Ili reveturis al Sardes. Eŭristhetos rakontis al Artaphrenes, ke ili transdonis la leteron al la guberniestro Suloson, sed li ne emis sendi ŝipojn kontraŭ Histiaios, dirante, ke la imposto, pagita al la reĝo de la reĝoj, jam elĉerpis lian trezorejon.

Artaphrenes furiozis, sed Eŭristhetos kvietigis lin, rakontante, ke Pythagoras estas la plej eminenta militŝipisto de la mondo. Li gvidis la militŝiparon de Syrakusai, kaj se la persoj donos al li nur tri ŝipojn, li alportos Histiaioson katenita al Artaphrenes.

Pythagoras ĉion jesis, kvankam li sciis nenion pri la planoj de Eŭristhetos.

La ŝipojn ili ricevis. Per tiuj ili remis ĝis Hellespontos kaj tie Eŭristhetos serĉadis, ĝis li sukcesis trovi la ŝipojn de Histiaios. Sed anstataŭ ataki kaj kateni lin, li alianciĝis kun li kaj post tiam ili piratadis kune. Ili elrabis ĉefe feniciajn ŝipojn, sed atakis ankaŭ Athenajn, ĉar ankaŭ en tiuj troviĝis multekostaj varoj.

La negoco viglis dum tri jaroj. Tiam okazis, ke persoj sukcesis venki la unuiĝintan helenan kaj fenician ŝiparon. Poste ili vice rekonkeris la helenajn urbojn en Malgranda Azio.

Kiam ili proksimiĝis al Hellespontos, Eŭristhetos konvinkiĝis, ke alvenis la tempo de nova turniĝo: li veturis al la proksimiĝanta persa ŝiparo, malkaŝis la kaŝlokon de Histiaios, kaj poste la persoj per lia gvidado atakis kaj kaptis lin.

Artaphrenes ekzekutigis lin, kaj riĉe premiis Pythagorason, kiel vere eminentan ŝiparestron.

Pythagoras ekloĝis en Sardes. El la rabita trezoro li konstruigis palacon, sed neniam li povis rezigni pri sopiro, ke li povu disvastigi sian tezon.

Nun fine, ankaŭ tiu lia sopiro realiĝis.

Eŭristhetos montris al Artaphrenes iun argiltabulon, kiun li trovis en la lando de la ciklopoj, sub iu roko. Nome, kiam ili tie vojaĝis, en la montaro iu roko subite ekskuiĝis kaj eksonis mistika voĉo:

— Do, fine vi alvenis, ho saĝa Pythagoras, kiu estas destinita por plenumi la volon de la dioj. Alportu do tiun ĉi tabulon al mia kara filo Artaphrenes.

Kaj la roko subite leviĝis kaj forturniĝis el sia loko. Sub la roko estis videbla la argiltabulo, brilanta en ĉiela lumo.

Artaphrenes legigis la tabulon, sur kiu la dio mem, Ahuramazda sendas mesaĝon al sia filo Artaphrenes, sciigante, ke li elektis la filon por esti posteulo sur la trono de reĝo Dareios, ĉar Artaphrenes estas natura filo de la dio, sed pri tiu afero ankoraŭ neniu sciis inter la mortemuloj. Sed la tronon li povos akiri nur se li, por la honoro de sia patro, skribigos sur la muroj de la temploj la devizon: kvadrato de «a» plus kvadrato de «bo» egalas al kvadrato de «co».

Memkompreneble Artaphrenes tuj plenumis la ordonon de la dia patro, kaj li skribigis la magian frazon ne nur sur la fronto de la persaj preĝejoj, sed konforme al la propono de Eŭristhetos, eĉ sur la preĝejoj de la kapitulacintaj helenaj urboj.

Oni ŝuldas al tiu ĉi afero, ke la tezo de Pythagoras postrestis por la estonto.

Nome, post kelka tempo Artaphrenes — pro la espero je la trono — konspiraciis kontraŭ la reĝo Dareios, kaj en tiun konspiracion enigis, laŭ la konsilo de Eŭristhetos, ĉefe la helenajn urbojn, al kiuj li promesis liberiĝon, se la komploto sukcesos.

Ĉi tiun komploton Eŭristhetos malkaŝis al Dareios, kiu ekzekutigis Artaphreneson, forbruligis kelkajn helenajn urbojn kaj tuj li deskrapigis la epitafojn de la devizo.

La helenoj deskrapis, sed tiom pli ekŝatis la devizon, eĉ pludonis ĝin al la ceteraj helenaj urboj, kaj ĝi baldaŭ fariĝis la devizo en la batalo kontraŭ la persoj. Kiam la unuiĝinta helena armeo ĉe Marathon kun heroa kuraĝo atakis la persojn, la hoplitoj kriis: kvadrato de «a» plus kvadrato de «bo» egalas al kvadrato de «co»! Kaj ili venkis.

Post la venko denove ili surskribis tiun frazon. La samon kriadis la pastroj dum la armilfesto de la junuloj en la insulo Kreta, kaj dum la Atikaj procesioj de Dionysos. La samon kantis la aktoroj en la teatroj kun akompano de sepkordaj muzikiloj kaj flutoj, kaj la samon oni ĉizis sur la statuo de Pythagoras, starigita sur la batalkampo de Marathon.

Ĝi estis tre bela statuo: la frunton de Pythagoras florkronas Nike, dum lia piedo paŝas sur la kadavron de persa soldato.

* * *

Kio okazis al Eŭristhetos?

Li vivtenis sin per piratado. Li elrabadis kaj detruadis ĉefe la helenajn marbordajn urbojn. Sed baldaŭ li ekkomprenis, ke ne estas utile detrui la urbojn kaj forbuĉi la popolon, ĉar el tiuj jam ne venos plua profito. Tial, kiam li okupis la urbon Sigeion, li ne ekstermis la loĝantaron, sed designis super ili kelkajn senmoralajn, kruelajn piratojn kiel guberniestrojn, kiuj de jaro post jaro elpumpis imposton el la popolo, por Eŭristhetos. Poste vice li atakis kaj okupis grandan parton de la insuloj Naxos, Samos kaj Lesbos, la havenon de Rhaikelos, poste li atakis la orminejojn apud la rivero Strumon, kaj ĉiujn ĉi li ŝarĝis per impostoj.

Okazis foje, ke la insuloj Lesbos kaj Samos ne povis liveri la imposton, ĉar iu nekonata konkurenca pirata bando elrabis ilin kaj bruligis la domojn.

Eŭristhetos eksciis, ke ili estis tursenaj piratoj, kiuj loĝis sur la insuloj Lemnos kaj Imbros, do, li atakis ilin, kaj ekstermis ĉiun homon, inkluzive suĉinfanojn, kaj al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton.

Ĉion ĉi li faris jam ne sub sia nomo, sed li prenis al si la bonsonan nomon «Miltiades, la pli juna», kaj kronita per la nimbo de potenca kaj saĝa reĝo, li mortis honorita de la dankemaj Atikaj popoloj, kiuj donis al li la ornaman epiteton: «Miltiades, la eksterminto de la piratoj».