Genriĥ Altov

La tria jarmilo

La arkivo de la Ligo

1

Roj helpis ellabori programon de la praktiko, tial mi elflugis por kunpreni la geknabojn pli frue, ol mi supozis. Sur Ganimedo, en la Norda haveno, mi trovis koordinanton Laszlo Tardas, transdonis al li letereton de Roj kaj post du horoj mi trovis min sur ŝarĝoŝipo, iranta malplena al la Tero. En la zono de Jupitero letereto de Roj agis pli fidinde, ol miaj provizoraj rajtoj de ĝenorgo.

Mi sidis ĉe vidluko, atendante, kiam oni formetos defendajn kurtenojn, kaj rigardis, kiel laboras la pilotoj. Tio estis jam nejunaj homoj, unu el ili, DS-operaciiston, mi bone memoris laŭ fotoj en lernolibro de historio: li famiĝis dum savado de transplutona ekspedicio. Verŝajne, tiam li kaj liaj kamaradoj estis pilotoj de tre alta klaso. Kaj eĉ nun ili, certe, havis almenaŭ la duan klason. En la Krono oni montris filmojn, faritajn dum flugoj kun gravitaj torpedoj, kaj nun mi nevole komparis la teknikon de ju-pilotoj kun laboro de la ŝipanaro de la ŝarĝoŝipo.

La ŝarĝoŝipo flugis laŭ traa kurso — unue en libera spaco, poste laŭ rapida itinero en la disko kaj denove en libera spaco. La starto el Ganimedo okazis brile, mi ne tuj kaptis diferencon en la stilo de pilotado. Sed ĝi estis, tiu diferenco, poste mi ĝin rimarkis. La ŝipanaro de la ŝarĝoŝipo bonege laboris kun malnova aparataro, bone sukcesis kun aparataro, aperinta antaŭ kvin jaroj, kaj preskaŭ ne uzis kelkajn aparatojn, kreitajn lastaempe. La DS-operaciisto tenis novegan dudekkanalan blokon de analizilo de aktiveco en reĝimo de deĵeto de liberaj radikaloj. Mi sur lia loko same penus liberiĝi de liberaj radikaloj en substanco, destinita por konstruo de sekcioj. En ĉiuj lernolibroj estas skribite, ke liberaj radikaloj malpligrandigas stabilecon de konstruaĵoj. La instrukcioj pri DS-operacioj precize reglamentas allaseblan entenon de liberaj radikaloj. Sed en la Krono ju-pilotoj intence kumulis liberajn radikalojn en eksteraj muroj de ŝipo, rekte en la muroj okazigis kapturnigajn kemiajn reakciojn — kaj la muroj viviĝis, ricevante kapablon de memrestarigo... Sed ĉi tie la DS-operaciisto, kiel preskribite, deĵetis radikalojn, la muroj rezultis kvazaŭ gisitaj. Certe, en ili poiomete aperis lokaj tensioj, kaj la stereoteknikisto, kiel preskribite, de tempo al tempo faris korektojn, uzante kutiman korektilon. La ŝipo iris rekte kiel laŭ fadeno, la ludo kun radikaloj ŝajne estis tute ne necesa... Sed el kutimaj metodoj de korektado oni jam delonge elpremis ĉion eblan, sed la kemio de muroj, kemio de liberaj radikaloj en muroj estas io tute nova. Eble, tio estas vojo al memreguliĝantaj ŝipoj. Morgaŭ aperos aparatoj, intencitaj por iaj subtilaj efektoj dum reakcioj kun liberaj radikaloj. Kion faros kun tiuj aparatoj pilotoj, kiuj hodiaŭ simple deĵetas radikalojn?.. Iun oni transigos al malpli komplikaj itineroj, iu iros relerni, iu entute forlasos pilotaron. La progreso estas senkompata. Postresto je unu paŝo estas neinversigebla: la distanco ĉiam pligrandiĝados. Ĉu pli, ĉu malpli malfrue, sed oni nepre malantaŭiĝas... Kaj jam ne estos vera vivo. La unua laboro estas kiel la unua amo: ĉiam restas sopiro pri tio, kion vi iam povis fari, kaj nun nur vidas de ekstere.

Mi rememoris, kiajn okulojn havis Laszlo Tardos, la koordinanto de la Norda haveno, kiam li pridemandis min pri la Krono. Antaŭe Tardos estis ju-piloto...

Ĉu, eble, mi same poiome malantaŭiĝas? Uno antaŭnelonge riproĉis min pri neglekto de nova instru-tekniko. Ja estas fakto: hipnopresado, biokemia influo, ritmopedio, unuvorte, ĉio, kio en nia afero estas ekvivalenta al novaj aparatoj sur ŝipo, ne vokas en mi specialan entuziasmon. Kiam mi ne volis uzi romanojn-lernolibrojn, inter mi kaj Uno okazis forta disputo. Ĝenerale, tiuj romanoj-lernolibroj estas nemalbona afero. Inter ili troveblas bonegaj ekzempleroj. La geknaboj ne deŝireble legadis serion, en kiu kosmaj venintoj kontaktas kun loĝantoj de antikva Babelo kaj penas instrui al ili bazojn de DS-operacioj. Aparte sukcesa estis la tria parto de la serio — konstruado de la Babela turo. Laŭ intenco de la venintoj la turo devus esti io simila al lerna trejnejo: oni konstruu, malkonstruu, denove konstruu, denove malkonstruu... Sed por la babelanoj la unua «malkonstruu» iĝis fortega afekcio: ili vivis en la mondo de konstantaj konstruaĵoj, ŝtono estis simbolo de jarmiloj. Kaj kvankam la venintoj tuj restarigis la turon, neniu jam kredis, ke tio estas vera turo kaj vera ŝtono...

Uno, kiel ĉiam, estis prava: mankas senco rifuzi romanojn-lernolibrojn. Sed min ne lasas sento, ke ĉio ĉi estas tie, ie en vojrando. Triagradaj detaloj. La kaŭzo de niaj malsukcesoj estas multe pli serioza. Ni faris iun principan eraron. Se mi povus scii, kio ĝi estas, tiu eraro. Mi ĉiam pensas pri la postulatoj de Uno, turnas en la memoro programojn, faktojn, observaĵojn, penas trovi nur etetan kroĉon — kaj nenion trovas. Precize nulon.

La stereoteknikisto formetis kurtenojn de ĉiuj vidlukoj kaj malŝaltis lumon en la kajuto. Super ni aperis kupolo de ĉielo — nigra kaj malplena kompare kun giganta amasiĝo de lumoj de la kuŝanta malsupre Disko. Ni iris super zono de sintezo de pezaj elementoj. Potencaj transportaj fluoj portis ĉi tien el profundoj de la Disko hidrogenon, subtenante inkandeskecon en sennombraj grumeloj de plasmo.

Ŝajnis, ĉi tie estis kolektitaj ĉiuj steloj de la Universo. En la centro de la zono miriadoj da blindige helaj lumoj kunfandiĝis en kontinuan fajran globon, de kiu etendiĝis fleksitaj je spiralo muaraj fluoj — oranĝkoloraj, flavaj, flave-verdaj. La lumaj fluoj kunpuŝiĝis, kunvolviĝis, miksiĝis, kreante forirantajn malsupren blank-ardajn stelajn riverojn.

Antaŭ dek kvin jaroj mi faris praktikon en proksimume sama zono. Kun brigado de reguligistoj mi rapidis de unu rando de la zono al la alia, penante evitigi eksplodojn de malbone reguligitaj plasmosferoj. Tio estis ne ĉiam sukcesa. Traatendinte eksplodon, ni kolektadis dispersigitan en spaco substancon, denove bruligis plasmon kaj pacience reguligis reĝimon. Dum du monatoj mi eĉ unufoje ne dormis pli ol tri horojn seninterrompe, sed kompense ricevis la duan klason pri reguligo de plasmosferoj kaj estis enpostenigita kiel brigadestro. La zono tiutempe iĝis vera infero, la eksplodoj plioftiĝis ĉiutage, kaj mia brigado, du dekoj da sanaj junuloj, despere baraktadis laŭ akcidentaj kanaloj de unu sektoro al la alia... Finfine tiu heroa tumulto ĉesis plaĉi al mi. Mi kaŝiĝis en malproksima defenda sekcio, bone satdormis, kaj poste, pripensinte ĉion kun freŝa kapo, venis al konkludo, ke iu intence rompas reguligon. Mi komencis ŝlosi aŭtomatojn per mia privata kodo, kaj post semajno en la tuta zono regis trankvilo kaj ordo.

Poste mi eksciis, ke tio estas principo de akcelado — unu el la bazaj principoj en la sistemo de Uno Hedlund: akcelita instruado devas okazi en kondiĉoj de konstanta akcidenta etoso. Oponantoj de Uno eldiris ĉiaspecajn timojn, oni preskribis kontrolon, kaj duono de mia brigado konsistis el observantaj min psikologoj kaj kuracistoj... Ĉio finiĝis bonorde, Unon oni lasis en paco.

La ŝarĝoŝipo trairis la zonon de sintezo, sed ĝiaj lumoj ankoraŭ longe respeguliĝis sur surfacoj de la ŝipaj antenoj. Poiomete la okuloj kutimiĝis al mallumo, kaj la ĉielo pleniĝis per steloj.

Mi povas dum horoj rigardi al ĉielo kaj al maro. Sed bedaŭrinde tiuj horoj ĉiam malpliiĝas. Ju pli bone mi preparas tiujn geknabojn, des malpli facile estas gvidi ilin. Ili estas senkompataj al mi, kiel iam nia kvaropo estis senkompata al Uno. Instruisto devas ĉion scii, instruisto devas ĉion povi, instruisto devas ĉiam esti antaŭe. Alie kia li estas instruisto?

La geknaboj faros praktikon en la Krono kaj lernos flugi pli bone ol mi. Ili jam nun flugas pli bone ol mi, sed ankoraŭ ne rimarkas tion, ne komprenas. Ĝis fino de la praktiko ili komprenos. Roj ne revenis al Grodoso ĝuste ĉar Uno Hedlund ne povis instrui lin flugi tiel, kiel flugis ju-pilotoj. Tie, en la zono de sintezo, mi agis ĝuste: malkonektiĝis de vantaĵo, trankvile cerbumis kaj trovis la solvon. Nun estas malpli facile malkonektiĝi, mi havas amason da urĝaj demandoj. Kiel, ekzemple, lerni flugi pli bone, ol flugas ju-pilotoj?..

4

La ŝalupo malgrandigis rapidon kaj diligente premiĝis al la piero. Sur lignaj tabuloj, breĉetitaj de la suno kaj salo, kuŝis malsekaj flavaj folioj — en Grodoso estis aŭtuno. Mi desaltis sur la pieron, kaj la ŝalupo tuj ekgraŭlis. Mi rigardis, kiel ĝi deiras, precize turniĝas kaj rapidiĝas. Antaŭe sur tiuj ŝalupoj ne estis aŭtomataro. Antaŭ tri monatoj, kiam mi forveturis el Grodoso, la ŝalupon stiris rufa knabo el internulejo de Poldio.

La bordo estis malplena. Ĉi tien, sur la duonforgesitan pieron ĉe orienta kruta deklivo de Grizviola monto, oni malofte venis. Mankis homoj por veni ĉi tien: en la antaŭa jaro en Grodoso loĝis dudek homoj, nun restis dek du, kaj eĉ tiuj ne ĉiam estas en la insulo. Iam tiun ĉi bordon vizitadis lernejanoj kaj studentoj el Poldio, bruligis lignofajrojn, kantis kantojn. En la maro, nun tiom dezerta, konstante kursis boatoj, jaĥtoj, ŝalupoj...

Dezerte iĝas sur la Tero. La industrio preskaŭ plene transiris en la kosmon, samtie estas lokitaj ĉefaj sciencaj kaj instruaj centroj. Dum ĉiu jaro en la Disko aperas centoj da novaj ekosferoj. En loĝaj ekosferoj ĉio estas, kiel sur la Tero — arbaroj, stepoj, montoj, maroj, riveroj, lagoj — kaj ĉio ĉi estas projektita de la plej bonaj ekologoj, arkitektoj, artistoj, psikologoj. En ekosferoj estas ankaŭ tio, kion sur la Tero neniam eblas renkonti. Bizara ŝanĝado de sezonoj, lerte aranĝitaj optikaj efektoj en atmosfero, nepenseblaj en la teraj kondiĉoj pejzaĝoj, kreskaĵoj kaj animaloj. Sur Alico estas tri printempoj — kaj ĉiuj diversaj, sur Rosero estas varmega neĝa somero — kiel en montoj — kaj du mirinde poeziaj aŭtunoj. Sur Zarino laŭ sukcena ĉielo naĝas scintilantaj purpuraj nuboj. Lando de akvofaloj sur Lazuro, kantantaj arbaroj sur Njuto, karesaj lanugecaj fiŝetoj en vagantaj lagoj de Relio...

La vojeto, laŭ kiu mi estis supreniranta al la hejmo, estis dense kovrita per herbo, nun jam flava kaj bruna. Mi elektis tiun lokon por mia domo, por esti pli malproksime de la lernejo: tie ĉiam io estis rekonstruata, sur ŝarĝoplaceton malleviĝadis jetoj, oni ion alveturigis, ion forveturigis, kaj en lernodomoj ĝis malfrua vespero bruis muntistoj. Dum la lastaj jaroj vantaĵo malpliiĝis, kaj eblis reveni al la lerneja vilaĝo, sed mi jam kutimis al mia hejmo.

La pordo estis duone malkovrita, vento balancis ĝin. Sur la perono sidis griza katido, ĝi ekstaris kaj garde rigardis min. Iam Lina interesiĝis pri biotransformado kaj faris eksperimentojn laŭ ekzemplo de Shields. De tiam en la insulo renkonteblis strangaj animaloj. Plej bone Lina sukcesis pri katoj kun hunda konduto. Lina asertis, ke esence tio estas hundoj, sed en aspekto de katoj.

— Saluton, amiko, — diris mi. — Mi esperas, ke vi estas ne hundo kaj ne linko.

La katido ne bojetis kaj ne svingis la voston. Eble, tio estis plej kutima katido.

Venis krepusko, en la ĉambroj estis duonmallumo. Mi vidis sur la muro vazon kun gladioloj kaj amason da libroj, paketoj, kovertoj. Ne ŝaltante lumon, mi trairis al la teraso. Post mi al la teraso traglitis la katido. Ĝi eksidis malproksime kaj komencis mediteme min rigardi. Fore en la maro, apud malhela strio de la horizonto, videblis ruĝa lumeto — la ŝalupo estis revenanta al Poldio.

Dezerte iĝas sur la Tero. En la grandega halo de kosmohaveno sur kabo Matapano estis dek homoj, ne pli. En la vagono de rapidvojo, iranta al Poldio, — du homoj... Post ekosferoj la Tero ŝajnas ia nekomforta, neorganizita. En ekosferoj ne eblas renkonti mallertan kaj oblikvan Grizviolan monton, bruligitan de la suno ŝtonozan bordon de Grodoso, duondetruitan pieron kaj strion de polvaj palaj arbustoj. Sed tamen min io altiras al la Tero, al Grodoso. Eble, ĉar ankoraŭ en la infaneco mi kutimis kuŝi sur aspraj tabuloj de la orienta piero kaj rigardi al la maro, kunfandiĝinta kun ĉielo, aŭ observi tra truoj inter la tabuloj dancantajn sur la akvo sunajn arabeskojn. La generacio, kreskinta en ekosferoj, rilatas al la Tero alie. Kiel al granda historia muzeo. Jen tie ĉi estis ĉefurbo de antikva regno, kaj ĉi tie okazis fama batalo, kaj tie, en tiu ĉi malgranda ĉambreto, Fudzio Tada unuafoje ricevis fortokampon, kaj ĝi elbatis vitron jen en tiu ĉi fenestro...

Ekmiaŭis la katido.

— Ne malgaju, amiko, — diris mi al ĝi. — Post ok tagoj mi forflugos, vi denove restos mastro.

3

Laŭ la ŝarĝoplaceto, hele lumigita de lumĵetiloj, moviĝis kaduka polpo: kunprenadis per la tentakloj disĵetitajn laŭ la placeto kontenerojn kaj kunmetadis ilin sur transportan ĉareton. En la stirejo de la polpo sidis Uno. Mi haltis malproksime, en mallumo: estis interese rigardi, kiel laboras la polpo. Uno alveturigis tiun monstron, kiam la lernejon oni nur komencis konstrui. Ekde tiam en Grodoso ŝanĝiĝis multaj universalaj labormaŝinoj: ĉiam estis produktataj novaj, pli perfektaj modeloj. Sed la polpo restis, kaj, kiam aperis ebleco labori, Uno elvenigis ĝin el la garaĝo.

— Uno! — kriis mi.

Li haltigis la polpon — la kontenero ekpendis en etenditaj tentakloj — kaj malkovris pordon de la stirejo. Ŝajne, li estis konfuzita.

— Saluton, Uno.

— Ha, aperis, — diris li, streĉrigardante en mallumon. — Saluton... Vidu, mi laboras anstataŭ vi: tio estas via mendo, aparataro por la fizika laboratorio.

Laŭ mallarĝa ŝtupareto mi grimpis en la stirejon. Tie estis varme kaj odoris je oleo. Uno faris tutan kolekton de malnovaj maŝinoj: la polpo, du ornitopteroj, boato kun vera motoro kun interna brulado, fortoskafandroj kun hidroamplifiloj, elektromobilo, tornilo... Ili ĉiuj odoras je oleo. Formale ili estas eksponaĵoj pri historio de tekniko, sed por Uno ili estas vivaj aferoj, eble eĉ vivaj estaĵoj. Bruemaj, varmaj, iomete kapricaj.

— Sidiĝu, — diris Uno. — Mi tuj surĵetos tiun keston, kaj ni konversacios.

Li surĵetis tiun keston kaj ankoraŭ unu («Baras la vojon...»), kaj poste ankoraŭ unu («Apude kuŝas...»). Bele li tion faris: la stirstangoj troviĝis tie, kien li, ne rigardante, mallevis la manon, la pedaloj premiĝis ĝuste tiom, kiom tio estis necesa, dum tio Uno sukcesis klaki per iuj komutiloj, turni iujn radetojn kaj observi kolorajn fajretojn sur la kontrolpanelo. Unu fojon la polpo malkontente ekgraŭlis, verŝajne, kontenero estis tro peza, aŭ la tentakloj kaptis ĝin malkonvene. Uno mirigite balbutis: «Ek, etulo...» — kaj la polpo ŝire levis grandegan arĝentkoloran keston. Uno flustris ion aprobe, ekridis...

— Bona maŝino, — diris mi.

— Ĝi kadukiĝas, — respondis Uno. — Estas agrable labori kun ĝi, sed ĝi kadukiĝas, ne eblas ion ajn fari. Kaŭmeto sur la tentakloj eluziĝis, sed mankas substituaĵo. Ne produktas oni nun kaŭmeton.

Modernaj maŝinoj ne kadukiĝas, sed anime ligiĝi al ili, ekami ilin estas neebla. Ili estas kaj malestas. Eblas ami kosmajn ŝipojn ĝenerale kaj ne eblas ami apartan ŝipon. Ĝi malestas, ĝi aperas nur por labortempo, kaj poste oni ĝin dispolvigas. Kion ami — ĉu norman kapsulon aŭ programon de ŝipa disvolvo, metitan en memoron de komputilo?.. La stereotekniko kaj la DS-operacioj poiomete penetras ĉien: objektoj malaperas, ilin anstataŭas dinamikaj strukturoj. Modernan ŝarĝilon eblas momente transformi en amason da fevoro, feromagneta pulvoro, kaj poste fari el fevoro novan ŝarĝilon aŭ ajnan alian maŝinon. Maŝino iĝas nur provizora formo, kaj al pulvoro aŭ al elektromagneta kampo estas malfacile alligiĝi, ilin estas malfacile ekami... La polpo estas alia afero. Ĝi ne ŝanĝiĝas, ĝin necesas oleumi, lavi, ĝi odoras je oleo, kaj dum laboro amuze graŭlas. Mi ja ankoraŭ komprenas, ke al polpo eblas alligiĝi, kiel, ekzemple, al la orienta piero aŭ al Grodoso. Sed la generacio, kreskanta en ekosferoj, apenaŭ tion komprenos: en plejmulto da ekosferoj estas programita eĉ ŝanĝiĝo de reliefo.

La polpo singarde metis la keston, la tentakloj malleviĝis, la maŝino deŝoviĝis de la ĉaro kaj haltis.

— Ni sidu iomete, — proponis Uno. — Kiam vi venis?

— Antaŭ horo.

— Mi atendis vin morgaŭ.

— Rapida kurso, kaj la ŝarĝoŝipo iris malplena.

— Jen kiel... Sed ĉu superpezado?

— Estis iomete. Dum manovrado. La kapsulo havas sian gravitkampon.

— Tamen vi devus ripozi.

Mi vidis: Uno volas ion diri — sed ne decidiĝas, kaj tio ne similas al li. Mi parolis kun li antaŭ tagnokto, antaŭ la forflugo de Ganimedo. Kio do povis okazi dum tiu tempo?

— Pri Juna... ĉu nenio nova?

— Ne... Ĉu vi maltrankvilas? Kiam vi praktikis ĉe Tadeo, ankaŭ mi maltrankvilis.

En la vitron ekfrapis grandaj pluvaj gutoj. Defenda tavolo de la vitro forpuŝis ilin, ili estis forruliĝantaj malsupren, kiel globetoj de hidrargo. Uno fermis la pordeton.

— Aŭtuno... Dum la tuta semajno estis pluvoj. La vojo al la suda lumturo estis inundita.

— Kaŭmeton eblas akiri, — diris mi. — Kiom ajn. En malnovaj vagonoj de rapidvojo fortikaj elementoj de akcidenta amortizo estas faritaj el kaŭmeto. La amortizon oni neniam uzis, kaŭmeto tie estas sendifekta.

— Ĉu amortizo? — redemandis Uno. — Jes, certe, certe... Bona ideo, dankon.

— Mi povas veturi al Poldio. Eĉ morgaŭ.

— Al Poldio? Ne, Ilja, veturi necesas ne al Poldio, sed al Kunguro, al Hans Ulli. Jam morgaŭ. Li sendis inviton.

«Jen kio, — pensis mi. — Hans Ulli gvidas CSP, la Centron de Socia Planado, kaj se CSP ekinteresiĝis pri nia eksperimento, do maturiĝas grandaj eventoj».

— Ĝis nun CSP nin ne rimarkis.

— Ne tute. Antaŭ jaro ili petis materialojn, mi sendis. Ne esperu, ke konversacio estos supraĵa. Ulli estas ne tia homo.

La pozicion de Ulli mi proksimume imagis. En la lasta jarlibro de CSP estis lia artikolo, tie estis tuŝata ankaŭ la problemo de hiperspecialigo. Nia civilizo, skribis Ulli, estas bazita sur specialigo, ĝuste tio garantiis ĝian rapidan historian evoluon. «La specialigo estis ŝlosilo al solvo de tre multaj problemoj, kaj ni malfermis per tiu ŝlosilo unu pordon post la alia, ne zorgante pri tio, ke ie malantaŭ ni la pordoj estis fermiĝantaj...». Sociologoj entute rilatas al ni, kiel al inventantoj de eterna motoro: estus bone havi tian motoron, sed, ho ve, estas principe neebla. La specialigo estas la plej antikva kaj la plej baza leĝo de la socio, kaj sociaj leĝoj estas neniom malpli fortaj ol la fizikaj.

— Kiam ni elveturas?

— Vi veturos sola, Ilja.

— Kial?

— Ekde morgaŭ vi estas gvidanto de la lernejo. Mi loĝos en Altajo, ĉe Lina.

Se Uno deklarus, ke morgaŭ Grizviolan monton oni transportos ien al Marso, mi mirus malpli. Ne eblus imagi Grodoson sen Uno kaj Unon sen Grodoso.

— Kio okazis?

— Nenio okazis. Simple tiel estos pli bone.

Mi rigardis al Uno kaj nenion komprenis. Kial estos pli bone? Al kiu estos pli bone? Mi vidis, ke Uno, kiel ĉiam, estas trankvila — kaj tio aspektis absurda. Kiel en freneza sonĝo, kiam oni volas vekiĝi, malespere penas vekiĝi — kaj ne povas.

— Devas esti kaŭzoj, — obstine ripetis mi. — Devas ja esti kaŭzoj...

— Kaŭzoj... Ni paŝadas sur unu loko, vi mem scias. Necesas io nova.

— Ni ĉiam serĉas novan. Kial ne eblas labori duope? Kial vi bezonas forveturi el Grodoso?

— Vi pensos kaj mem ĉion komprenos.

— Ĉu io estas maltaŭga? Ĉu vi malkontentas pri mi?

Li rigardis al mi kaj nee balancis la kapon:

— Ne, male. Mi eĉ pri mi mem kontentas. Ĉu vi memoras, iam estis plurŝtupaj raketoj: la unua ŝtupo akcelis la raketon, kaj poste, eluzinte la brulaĵon, deiĝis, kaj tiam komencis labori la sekva ŝtupo... Mi estis bona ŝtupo. Ĉu ne estas tiel?

— Bone, — maltrafe respondis mi. — Vi forveturos al Altajo. Sed tutegale vi pensos pri nia afero.

— Pensos, — konsentis Uno. — La pensojn ne eblas malŝalti, vi pravas. Sed la afero nun estas ne en mi.

«Tio estas jam pripensita kaj senrevene decidita, — pensis mi, — nenio ŝanĝeblas, nenio». Mi subite rimarkis, kiel malmultas lumoj malsupre, en domoj de la lerneja vilaĝo. Mankis lumo en fenestroj de lernodomoj, ne brulis lumoj de la sporta komplekso, kaj eĉ la stratoj estis malpli helaj, ol kutime. Forveturos Uno, poste disfalos mia kvaropo, en Grodoso estos tute malplene. Eble, ĝuste tio estas malvenko. Mi unuafoje pensis pri tio, unuafoje aŭdis tiun vorton: «Malvenko» — kaj sentis ĝian amaron kaj pezon. En kio ni eraris? Kial ni eraris?

— Vi povus resti en Grodoso, — diris mi, jam konjektante, kion respondos Uno.

— Ne, Ilja. Vi devas kalkuli nur pri vi mem. Vi devos rompi tion, kion mi konstruis... Aŭ amasigis, mi jam ne scias, kio estas pli preciza. Tiel aŭ alie rompi nun necesos ne pintojn, sed la fundamenton mem, la bazojn de la teorio.

— Ni rompu duope.

— Duope ni ne sukcesos. Mi ne vidas — kion rompi. Se, kreinte teorion, oni ne vidas, kion en ĝi eblas rompi kaj rekonstrui, estas tempo foriri.

— Ankaŭ mi ne vidas.

Uno ekridis.

— A ha, do, vi pensis pri tio!

Mi balbutis:

— Sed tio ja estas normala...

— Normala, — konsentis Uno. — Teorio devas seninterrompe noviĝi. Vi sukcesos, ne dubu. Vi estis okupita pri via kvaropo kaj opiniis, ke Uno, kiel ĉiam, ion elpensos. Ne disputu... mi ankaŭ kalkulis: jen mi faros tion, finos ĉi tion, liberiĝos kaj trankvile serĉos — kion rompi. Antaŭe mi tion sukcesis... Ĉi-foje mi perdis tempon, Ilja. Antaŭe mi facile revenis al la komenco mem, per unu rigardo kaptis la tutan konstruaĵon, la tutan teorion, vidis, kie necesas rompi kaj kiel necesas konstrui. Nun mi vidas nur detalojn. Min kaptas ia idiota admiro: diablo prenu, ĝenerale ĉio estas bonege farita!.. Kaj la penso laboras nur en unu direkto: ĉi tio estas ĝusta kaj ĉio ĉi ankaŭ estas ĝusta, entute, ĉio estas ĝusta... Belega bildo: ĉio ĝustas, sed kvaropoj disfalas.

Li silentis iom, poste diris, subridinte:

— Bone. Ni finu kun la kestoj. La kestoj ja ne kulpas... Vi devas ripozi. Iru, ni ankoraŭ havos tempon por paroli. Hodiaŭ vi ripetados nur unu: «Kial? Kial?..» Sed ni devos solvi amason da konkretaj demandoj. Iru, ripozu. Mi mendos ŝalupon por la naŭa matene kaj avertos Ulli-n. Kiam vi revenos, ni parolos.

Mi malsupreniĝis al la placeto. La tentakloj de la polpo etendiĝis al la ĉaro, kroĉiĝis al ĝi, facile movis ĝin de la loko.

Pluvo mankis. Mi deiris malantaŭ randon de la placeto kaj haltis. La polpo tiris la ĉaron al kuŝantaj malproksime kestoj. Antaŭ tridek du jaroj Uno venigis la polpon al Grodoso kaj komencis konstrui la lernejon. Hodiaŭ li denove laboras en la polpo, kvankam la kestojn povus kolekti iu alia. Li ne atendis min hodiaŭ...

Mi unuafoje komprenis, kiel malfacile estis al Uno dum tiuj tridek du jaroj. Ne estis, ke mi antaŭe ne sciis tion aŭ ne pensis pri tio. Simple ĉio, kion faris Uno, perceptiĝis kiel io natura: al pioniro ĉiam estas malfacile. Sed nur nun mi eksentis gradon de tiu malfacileco, eksentis, kiom multaj estas tridek du jaroj, dum kiuj necesis unuope krei la teorion, kiun oni opinias nerealigebla, kaj mem dekoble rompi ĝin kaj rekonstrui, jaron post jaro esti sola antaŭ siaj duboj kaj dum tio ĉiam resti tia Uno, kian oni konis en la lernejo, — trankvila, organizita, nekredeble laborkapabla, scianta pri ĉiuj aferoj kaj elpensaĵoj de siaj lernantoj, preta ĉiam helpi...

Kaj se Uno foriras, tio ne estas malvenko. Li foriras nevenkita. Li entute estos venkinto, se mi faros tion, kion li atendas de mi. Estas ridinde: mi estis konvinkanta lin pri tio, ke li ne foriros de pensoj pri la afero... Uno povas labori ankoraŭ dum multaj jaroj — kaj bonege scias tion. Sed li kalkulis tempon, kiam devis komenci labori la dua ŝtupo. Kalkulis senerare: se mi ne kapablos nun, post kvin jaroj mi des pli nenion faros.

En nubaj disŝiraĵoj aperis steloj. Mi fiksaŭskultis: vento portis malproksiman bruon de surfo. Odoris je maro kaj malsekaj folioj — aŭtuna odoro de Grodoso. En Grodoso ĉiam odoras je maro: printempe — je maro kaj herbo, somere — je maro kaj algoj, vintre — simple je maro. Estas malfacile imagi, kiel Uno vivos sen maro. En Altajo antaŭnelonge oni faris ekologian rekonstruon, tie nun estas kelkaj grandaj lagoj, sed tamen tio ne estas maro.

La polpo metis la kestojn en la ĉaron kaj, ĉirkaŭirante flakojn, ektiris ĝin al la lernodomoj. Ĝi iris nehaste, kiel homo, laca post malfacila laboro. Takte pendolis la mallevitaj malsupren tentakloj.

4

Mi vekiĝis je la sepa kaj antaŭ la veno de la ŝalupo sukcesis du horojn okupiĝi pri la piero.

La katido sidis sur balustrado de la piero kaj rigardis, kiel mi laboras. Akvon ĝi ne timis. Ŝajne, ĝi entute nenion timis.

— Aŭskultu, — demandis mi ĝin, — ĉu vi ne estas hundo? Vi povus konfesi, en tio estas nenio terura. Kato kun hunda konduto, nenio pli. Sed eble vi estas kato kun filozofa konduto? Vi, fraĉjo, estas tro serioza por via aĝo.

Ĝi silentis kaj atente observis min.

Permane ripari la pieron — tian lukson mi malofte povus permesi al mi. Kutime tempo estis displanita laŭ minutoj je pluraj monatoj antaŭen. Kaj en tiu ĉi mateno — ankaŭ. Sed mi ĉion lasis kaj okupiĝis pri la piero. Du horojn da ideala anima ripozo, kiam ĉiujn zorgojn, angorojn kaj dubojn poiome depuŝas simplaj pensoj: necesas anstataŭigi tiujn tabulojn kaj, verŝajne, ĉi tiujn ankaŭ, kaj ĉi tie sufiĉos enbati kvin najlojn, kaj jen tie la afero estas pli serioza — necesos instali novajn palisegojn, novan trabon kaj anstataŭigi la tutan plankon...

La ŝalupo aperis precize je la naŭa.

— Observu ĉi tie la ordon, — diris mi al la filozofema katido. — Ĝis la vespero!

Tempo sufiĉus por ĉirkaŭi la insulon kaj viziti Unon, sed sur la regpanelo estis nur du butonoj «startu» kaj «haltu», kaj apude pendis kupra ŝildeto kun memorigo, ke ŝalti manan regadon oni rajtas nur en jenaj kaj jenaj okazoj. «Viziti Unon» en tiu listo mankis.

Mi deiris de la insulo je proksimume tri kilometroj, kiam aŭdiĝis sonoro de la vidkomunikilo, kaj mi ekaŭdis voĉon de Uno:

— Saluton, Ilja.

La suno lumis rekte al la ekrano, mi preskaŭ nenion vidis.

— Ŝaltu kosmoteksaĵon, kanalon A-3, — diris Uno. — Ĉu vi havas ricevilon?

Ricevilon mi havis. Malgrandan, kunigitan kun diktofono.

— Sed kio estas tie? — demandis mi.

— Ŝaltu, vi vidos.

Mi ŝaltis la ricevilon, kaj sur la ekrano tuj aperis silueto de homo sur pinto de arĝenta monto. Tio estis emblemo de la instituto de Lepage. Anoncista baritono estis rakontanta pri la agentejo. «Nu jen, — pensis mi, — komenciĝis». Riske estis sendi tien Junan, tre riske.

— La elsendo komenciĝos post duonhoro, — diris Uno. — Ili dum tri jaroj ne faris rektajn elsendojn.

— Ĉu mi revenu?

— Ne, oni vin atendos en CSP. Kaj ĉu via reveno ion influus?

Vere, nun ne eblas ion ajn ŝanĝi.

— Ne maltrankviliĝu, Ilja. Ni rigardu, kion ili tie elpensis. Eble, tio ne rilatas al Juna.

Ne, tio definitive rilatas. Ne hazarde ja Latavec tiel insiste petis sendi Junan. Ĝuste Junan.

— Mi faros registraĵon de la granda ekrano, — diris Uno kaj post paŭzo aldonis. — Jes, jen ankoraŭ kio... Nokte telefonis Hagen. Li petis, ke vi urĝe venu.

Heinz Hagen gvidis biostacion en Libia dezerto, ĉe Hagen praktikis Marato Volkov.

— Ĉu io okazis al Marato?

— Ne, mi ne pensas tiel. Ĉiuokaze, nenio danĝera.

Indekso de fantazio de Marato estis trioble pli granda, ol la normo. Kio povas esti pli danĝera?..

— Kaj Hagen? — demandis mi.

— Kio Hagen? Kiel kutime. Saltis, svingis manojn, ronketis... Ili ion malkovris. «Estas grandega malkovro... io kolosega... Io afekciega... Nun ĉio iros al ĉiuj diabloj...» En tia stilo li parolis dum kvin minutoj — jen la tuta interparolo. De El-Hammam iras nova linio de rapidvojo, tio estas pli rapide, ol per jeto. Certe, unue necesas esti en CSP. Sukcesan vojaĝon, Ilja.

Ĉio falis sur min iel samtempe: kaj la decido de Uno, kaj la praktiko en la Krono, kaj la voko al CSP, kaj la mesaĝo de Hagen, kaj la elsendo de la agentejo de Lepage... Tro multe. Sed eble, ne. Ĝuste normale. Uno vivis tiel dum tridek du jaroj.

Mi rigardis la horloĝon. Ĝis komenco de la elsendo restis dudek ok minutoj.

5

La agentejo de Lepage aperis fine de la XX jarcento kaj tiutempe ŝajnis entrepreno tre dubinda. Ĉio komenciĝis de tio, ke Jean Lepage, juna ĵurnalisto kun karaktero de d'Artagnian, verkis kelkajn artikolojn, profetantajn dekadencon de ĵurnalistiko. Profesia ĵurnalisto, asertis Lepage, kapablas nur rerakonti eventojn, de kiuj li en la plej bona okazo estis observanto. Kun vera aŭtentiko pri eventoj povus rakonti iliaj senperaj partoprenantoj, sed ili ne posedas ĵurnalistan metion. El tio Lepage faris konkludon: necesas prepari fakulojn, kiuj samtempe estus unuaklasaj ĵurnalistoj. Apenaŭ iu atentus la artikolojn de Lepage, se li ne pruvus sian teorion per propra ekzemplo: fenomena alpisto, Lepage sola grimpis sur la pinton de Everesto, kaj poste faris filmon pri la grimpado. Tio liveris al li nemalmultan monon, kaj, ĉefe, famon. Neniom dubante pri sia teorio, li malfermis kolegion, en kiu kutima instrukurso estis suplementita de bazoj de ĵurnalistiko. La instruado estis senpaga. Lepage vojaĝis laŭ diversaj landoj kaj elektis kapablajn lernantojn. El la kolegio ili iris al la plej bonaj universitatoj kaj institutoj, iĝis fizikistoj, sociologoj, kosmonaŭtoj, arkitektoj, biologoj — iuj ajn, sed ne profesiaj ĵurnalistoj.

Dum multaj jaroj la agentejo alportis nur malprofitojn. Lepage devis ripeti grimpadon sur Evereston. Tio estis ludo kun morto, ĉar ĉi-foje Lepage trenis sur si pezan aparataron kaj dum grimpado faris elsendon. Surgrimpinte, li dehakis per eksplodkartoĉoj trimetran blokon, la «kapon» de Everesto, zorge ĉirkaŭkovris ĝin per triobla tavolo de poliolo kaj depuŝis malsupren laŭ la glacia deklivo. Skandalo estis grandioza. La registaro de Nepalo ordonis aresti Lepage-on, oni lin eksigis el la Internacia Alpisma Unio, gazetoj ekfuriozis kontraŭ «homo, ŝtelinta Evereston»... Tiutempe Lepage, daŭrigante siajn televidelsendojn, malrapide malsupreniĝadis de Everesto: ju malpli alte, des malpli facile estis movi la «kapon» — ĝi ŝtopiĝis en rokoj, falis en profundajn fendojn, dronis en loza neĝo. Gravitiloj kaj fortokostumoj tiam ne ekzistis. Lepage havis puliojn, ŝnurojn, kroĉilojn — ŝtonepoka tekniko. Dekojn da fojoj ŝajnis, ke jam nenio fareblas, sed Lepage per ia miraklo sukcesis trovi eliron. Li ne rakontis detale pri malfacilaĵoj, ne plendis, kaj en la plej malfacila momento povis nehaste montri sunsubiron en montoj aŭ paroli pri pentraĵoj de Reriĥ. La elsendoj estis translaciataj laŭ kosmoteksaĵo, miliardoj da homoj tagon post tago rigardis, kiel okazas la malsupreniĝo. En malfrua aŭtuno Lepage fintiris la «kapon» al la baza tendaro. Tiutempe li estis la plej populara homo sur la Tero. En la tendaro lin atendis registara oficisto kun donaca ĉarto por la «kapo»...

Ses jarojn poste Charles Cardy, unu el eksaj lernantoj de Lepage, faris unuan sukcesan transplanton de cerbo. La libro de Cardy, eldonita de la agentejo kaj tradukita al sesdek du lingvoj, montris, ke la ideo de Lepage estas tute reala. Kaj poste aperis artikoloj de generalo Luis Campor, gvidanto de gerilo en Paragvajo, filmo de zoopsikologo Aleksandro Kuĥtin, kontaktinta kun kalmaroj, taglibroj de matematikisto Viĝej Rat Ŝarm, kreinta teorion de DS-operacioj... La produkto de la agentejo estis negranda kvante: unu aŭ du libroj dum jaro, kelkaj filmoj kaj tute raraj rektaj elsendoj, — sed ĉiu afero iĝis evento.

6

En rapidvoja vagono, iranta al Kunguro, krom mi estis nur duopo — geknaboj en novega uniformo de oceanaŭtoj. Sur stratoj de Poldio kaj en la rapidvoja stacio ĉiuj tenis en la manoj kosmoteksaĵajn ricevilojn. La duopo en la vagono estis escepto. Ili eksidis malproksime de mi kaj komencis pri io interflustri.

Kiam la emblemon de la agentejo anstataŭis sur la ekrano ciferplato de sekundomezurilo, kaj poste aperis Tadeo Latavec — kaj ne iel ajn, sed en moda trejna kostumo anstataŭ sia eluzita leda jako — mi eksentis: okazas io nekutima. Latavec gvidis la agentejon dum kvaronjarcento, dum tiu tempo okazis ses rektaj elsendoj, sed Latavec mem neniam elpaŝis laŭ kosmoteksaĵo: li estis maltaŭga komentisto.

Mi denove ekpensis pri Juna. Por kio ŝi necesas al la agentejo? Kion ŝi nun faras? Antaŭ du monatoj, sendinte ŝin al la instrucentro de la agentejo, mi insiste telefonis tien kaj penis ekscii, kion intencas Latavec. Senutile! En la agentejo oni adoris sekretecon.

Latavec sidis en sia kabineto, kaj malantaŭ lia dorso, sur la muro, pendis portretoj de la unua generacio de lernintoj de Jean Lepage: Charles Cardy, Lo Fong, Luigi Bernardi, Zofja Pokorska, Roberto Kirillov, Janos Zempeni. Ni nomis tiujn fotojn ikonaro, firmaa ikonaro. Sed la firmao estis solida kaj, ne malpli grave, tio estis nia sola aliancano.

Malvasta fakulo, eĉ posedanta ĵurnalistan metion, plej ofte ne havas ion por rakonti. Tia fakulo okupiĝas pri eta peceto de problemo, pri unu ĝia mikrofaceto. Fakulo pri kalkulo de fotoplastaj elementoj, fakulo pri teknologio de iridiumplatenaj fotoplastoj, fakulo pri muntado de triboskemoj sur fotoplastoj... Kaj tiel plu. Du dekoj da specialecoj, ligitaj kun fotoplastoj kaj triboskemoj. Fakulo, okupiĝanta pri metalorganikaj fotoplastoj, dum tuta vivo luktas pri plibonigo de ties trajtoj, kaj se li sukcesas, ekzemple, altigi termostabilecon de iu tipo de fotoplastoj je kvin aŭ dek procentoj, li iĝas agnoskita aŭtoritato en sia tereno. Sed pri heterogenaj tribokompleksoj, en kiuj funkcias liaj fotoplastoj, li havas nur ĝeneralan imagon. Kaj la triboteknikon ĝenerale li, fakte, simple ne scias.

En la agentejo oni vidis, ke seninterrompe profundiĝanta specialeco finfine neniigos la originan ideon de Jean Lepage, kaj decidis subteni la eksperimenton de Uno Hedlund. «Nenion vi sukcesos, — diris Tadeo Latavec, subskribante la kontrakton. — La mondo staras sur specialeco. El viaj geknaboj rezultos samaj fakuloj, sed kun vasta specialeco. Sed por ni tio sufiĉas».

Ni faris praktikon en instruaj centroj de la agentejo: studante teknikon (tie ĉiam estis amaso da novaĵoj), aŭskultis kurson de ĵurnalista metio, okupiĝis en seminarioj. Foje dum lecionoj aperis Latavec, alta, korpulenta, senemocia, en malnova leda jako. Li sidiĝis flanke, silente aŭskultis, rigardis nin per malgrandaj duonfermitaj okuletoj. Poste prenis el la poŝo antikvan horloĝoj sur ĉeno kaj, rigardante al ĝi, diris: «Sufiĉas por hodiaŭ. Viaj langoj, certe, estas bone pendigitaj. Ja vi estas tiaj, vi ĉion scipovas. Ĉu vi pensas, ke mi ne scias, kiu modlis mian surĉevalan statuon kaj instalis tiun grandan artoverkon en la konferenc-halo? Bone, prenu ilaron kaj direktu vin al insulo Vize, al la meteostacio. Mi donas al vi duonhoron por preparo. Laŭ etato en la stacio devas esti sep homoj, sed vi ja ĉion scipovas. Vi sukcesos kvarope. Post monato revenu. Kun filmo...»

La agentejo ne eraris, farinte la kontrakton kun Uno Hedlund. Roj, ekzemple, povus eĉ hodiaŭ verki memoraĵojn. Jen paradokso: ni strebas prepari universalulojn, sed rezultas fakuloj. Kaj kiaj fakuloj! Kiel Roj Davis, la piloto de la jarcento. Ĉiuj lernintoj de Uno Hedlund estas sur tia nivelo. Se, certe, ne kalkuli min: specialeco kun dudeka kategorio de probablo estas io tute fantoma.

— Ni komencas rektan elsendon, — diris Latavec, ĵetante rigardojn flanken, kie, verŝajne, staris lia ekrano. Tie jam io estis okazanta, kaj Latavec, ŝajne, pli pensis pri la okazantaĵo, ol pri siaj funkcioj de komentanto.

— Ni penos, — daŭrigis li, — montri al vi arkivon de la Industria Ligo.

«Ja atingis finfine, — pensis mi. — Sed kial Latavec diris: »Ni penos«, povas esti, ke ankoraŭ ne atingis? Kiu ne serĉis tiun arkivon! Kiomfoje ŝajnis, ke estas konata ĝia preciza lokiĝo, kaj ĝi tuj estos trovita...»

Ĉiuokaze iĝis kompreneble, kial la elsendon gvidas Latavec: la agentejo havis malnovan malamikecon kun la Industria Ligo. Siatempe Lepage iamaniere akiris sekretajn dokumentojn de la Ligo kaj ne timis ilin publikigi. Estas malfacile diri, kiel li sukcesis ricevi tiujn dokumentojn. Probable, en la estraro mem de la Ligo estis unu el liaj lernintoj, pri tio ĝis nun mankas klareco. Tiel aŭ alie, la dokumentojn ekhavis Lepage, kaj li ilin publikigis. Post monato oni lin murdis. Elprovita teknologio de la Ligo: pafo el fusilo kun optika celilo, polica serĝento ĉasas kaj mortpafas la murdinton, kaj poste mem pereas en aŭta katastrofo... La agentejo transiris al gvido de la Internacia ĵurnalista unio, kaj Lucien Vidal, la nova direktoro, faris defendajn preparojn: lokiĝo de la instruaj centroj, listoj de lernantoj, ligoj de la agentejo kun lernintoj — ĉio estis sekretita. Vidal daŭrigis publikigadon de la dokumentoj; multaj tiam komprenis, kio estas la Ligo kaj kiom danĝeraj estas starantaj malantaŭ ĝi financ-industriaj kompleksoj. Historiistoj opinias, ke ĝuste tiam ekĝermis la internacia movado kontraŭ la Ligo. Post la bolivia tragedio la Ligon, kiel estas sciate, oni metis sub kontrolon de UNo, kaj poste entute disigis. En la agentejo, tamen, ĝis nun konserviĝis ordo, establita de Vidal. Uno rakontis, ke Latavec unuafoje aperis en Grodoso kun brigado de muntistoj, kiuj estis muntontaj standon de instrua gravitilo, kaj faris intertraktojn kun Uno nokte, sur pinto de Grizviola monto...

7

Sur la ekrano estis kosmo, libera spaco. Preterglitis malgranda Disko kun hela stelo en la centro, kaj mi taksis: la elsendon oni faras el distanco proksimume je kvindek astronomiaj unuoj. La eventoj, kiujn ni tuj vidos, okazis antaŭ sep horoj.

Multaj serĉaj grupoj eĉ ĝis nun serĉas la arkivon en ĝangaloj de Amazono, en Antarktio, sur fundoj de Atlantiko kaj Pacifiko. La ekspedicio de UNo malleviĝis en la krateron de Vezuvio. Kiom da bruo estis tiam... Sed la arkivo troviĝis ekster limoj de la suna sistemo. La situacio estis gajna, sed Latavec ĝin ne uzis. Li mallonge klarigis, ke la arkivo troviĝas sur ŝipo, iranta laŭ plilongigita orbito. Ĉiun deksepan jaron la ŝipo proksimiĝas al la suna sistemo, atingas orbiton de Neptuno kaj denove revenas en la interstelan spacon. «Vi mem vidos, — balbutis Latavec. — La sendiloj estas instalitaj sur senpilotaj kapsuloj».

«Okazos batalo, — pensis mi, — la ŝipo sendube estas armita, kaj Latavec, certe, ne limigos sin per flanka observado. La ŝipo estas konstruita antaŭ cent jaroj, tiam oni sciis batalan teknikon kaj estis nekredeble inventemaj rilate diversajn militajn ruzaĵojn. Se Latavec planas akiron de la arkivo, batalo ne eviteblas. Ne, ne povis Latavec enkaĉigi Junan en tiun ĉi historion, tro granda estas risko. Kaj tie mankas okupo por Juna. Sturma grupo devas konsisti el fakuloj pri historio de milita tekniko kaj operaciistoj pri malmuntado de aparataro».

— Jen ĝi, — mallaŭte diris Latavec.

De la kapsulo oni donis fortegan lumon, kaj la ŝipo estis videbla tiel, kvazaŭ ĝin prilumis helaj sunaj radioj.

Ĝi estis siamaniere bela, tiu malnova ŝipo. Ni kutimis al niaj ŝipoj, kun iliaj plurtavolaj, moviĝemaj, bizare fleksiĝantaj kampoj, tra kiuj videblas steloj. Ni kutimis al ŝipoj, similaj al viviĝinta venecia glaso. Kutimis al mola verdeta aŭreolo de gravitkampo, ekflagranta dum rekonstruado de ŝipoj. Kaj sur la ekrano estis tute alia ŝipo — kun akraj konturoj, kun klare distingebla supraĵo de metalo (videblis eĉ veldaj orloj), kun klaraj ombroj de multenombraj elstaraĵoj sur longa cilindra korpo. Sur altaj, similaj al mastoj, teniloj rigidis nigre-blankaj veloj de antenoj.

De la ŝipo malrapide deiris arĝenta guto, ekiris ien flanken, poste haltis kaj kvazaŭ ekpendis en la spaco.

— Torpedo, — diris Latavec. — Laŭ niaj informoj, homoj en la ŝipo mankas. Funkcias aŭtomataro.

Estis videble, kiel pligrandiĝas amplekso de hela disko: la torpedo rapide proksimiĝis.

— La ŝipo estas plenŝtopita per tiaj ludiloj, — diris Latavec. — Ĝenerale, tio ne estas timinda. Estas malpli bone, ke ĝi estas minita.

Latavec trovis la arkivon, sed ŝancoj atingi la dokumentojn estis proksimaj al nulo. La aŭtomatoj defendados la ŝipon ĝis lasta ebleco, kaj poste neniigos ĝin. Al la agentejo minacas seriozaj malagrablaĵoj. Sur planedoj aŭ en la Disko ĉio okazus laŭ reguloj, instrukcioj kaj ordonoj...

La torpedo rapide impetis antaŭen — kaj la ekrano ekflagris per blanka flamo. Tio estis nuklea eksplodo, oni montris ĝin al ni deflanke, el alia kapsulo. Ekbrulis hirtita suno, blindiga danco momente inundis ĉielon, forviŝis stelojn...

Latavec brue suspiris.

— Vi vidas, kio okazas...

Li komencis klarigi respektivajn artikolojn de la naviga kodekso: «Agresemaj agoj... la ŝipon necesas rigardi kiel danĝere regatan aŭ danĝere programitan objekton... estas devigitaj fari preparojn...»

La operacion oni gvidis laŭ bone pripensita scenaro, tio senteblis. La ekspedicio de la agentejo okupiĝas pri kinofilmado en libera spaco — tio estas tute laŭleĝa afero. Okazas hazarda renkonto kun malnova ŝipo, la ekspedicio estas atakata kaj estas devigata preni rimedojn por sendanĝerigo de la agresema objekto — ĉio en plena konformo al la leĝo. La kosmoinspekto kaj la naviga juĝo ne povos fari iajn ajn akuzojn.

Jen la stela horo de Tadeo Latavec! Ĉi tie, el la rapidvoja vagono, sidanta antaŭ mi duopo vigle pridiskutas ion sian, sed estas nemalfacile imagi, kio nun okazas sur la Tero, sur planedoj, en ekosferoj... Miliardoj da homoj spektas la elsendon — kiel en la plej bonaj tempoj de la legenda Jean Lepage. En la arkivo de la Industria Ligo estas ŝlosiloj al multaj enigmoj de historio de la lasta jarcento kaj duono. La tuta vero pri militoj, puĉoj, murdoj, rasismo, la tuta vero pri rafinita ekspluatado, pri mekaniko de profito, pri fipolitiko, subaĉetado kaj demagogio, la tuta vero pri tagoj, kiam neunufoje staris demando «ĉu estu aŭ ne estu la civilizo»...

Latavec rigardis al sia ekrano (tie estis la ŝipo, ĉi-foje oni filmis de malproksime) kaj, ŝajne, tute ne pensis pri la spektantoj. Aspektis tio tute nature, sed mi ja komprenis, ke ruzega Latavec simple trovis avantaĝan por si formon de komentado: okazas laboro, ne estas tempo por elokvento, se vi deziras — bonvolu, vi povas spekti.

Nur ĵus mi rimarkis, ke la muro, sur kiu pendis la portreta ikonaro, estas ne plata, sed duonronda. Latavec estis ne en sia kabineto, sed en kosmo.

— Ne respondas al signaloj, — Latavec penis montri bedaŭron. — kion fari... Ni devos sendi tien... hm... reprezentanton. En antikvaj tempoj oni tion nomis «paraŝuti skolton».

Li silentis iom, ebligante senti akrecon de la situacio: iu devis atingi la ŝipon, pafantan per nukleaj torpedoj. Poste li nehaste klarigis:

— La ŝipo foriras el la suna sistemo. Necesas ŝanĝi ĝian kurson. Ni sendos tien homon sub kovro de defenda kampo. La kapsulo estos ĉirkaŭigita de kunvolvita kampo. Ni ĉi tie hazarde trovis konvenan generatoron...

«Sed se tio estas Juna, — pensis mi, — se ĝuste ŝin oni sendos al la ŝipo?»

Latavec parolis pri tio, ke la ekspedicio — denove hazarde! — posedas necesajn rezervojn de energio, ke ĝi sufiĉos por plena kunvolvo de kampo kaj ke danke al tio la kapsulo estos tute nevidebla, sed mi ne aŭskultis tiun babiladon. Mi sentis teruron pro la penso, ke Juna devos tiel riski. Mi penis konvinki min, ke tio estas ne Juna, ne nepre Juna... Sed kun nepreco de matematika teoremo rezultis, ke Latavec simple ne havis, ne povis havi alian eliron.

Malŝparo de energio por kreo de kunvolvita kampo dependas de fermita en tiu ĉi kampo maso. Ne eblas fermi kutiman kapsulon, destinitan por tri pilotoj. Ne ekzistas tiaj generatoroj. Latavec havis solan eblecon: preni nenorman kapsulon, pilotatan de unu homo, scipovanta labori anstataŭ tri. Akiri kapsulon kun unuigita stirado estas nemalfacile: antaŭ tridek-kvardek jaroj tiaj kapsuloj estis en ĉiu pilota lernejo, trejnado en ili estis parto de deviga lernoprogramo. Poste plikomplikiĝo de la tekniko kaj profundiĝo de la specialigo kondukis al tio, ke normo iĝis taĉmentoj el tri homoj. Sed unuopaj kapsuloj ie konserviĝis, mi mem vidis unu tian kapsulon en Ganimedo.

Unuopa kapsulo kaj piloto, scipovanta ĝin stiri... Nu, ekzistas miloj da pilotoj, scipovantaj stiri unuopajn kapsulojn. Kial nepre Juna?..

— La kapsulo ekiris al la ŝipo, — kontentigite diris Latavec. — Vi povas rigardi, kiel tio aspektas. Fakte, tio neniel aspektas, la kapsulo simple ne estas videbla, sed ĝuste tion ni bezonas. Radaroj de la ŝipo estas senfortaj... Post unu aŭ du minutoj la kapsulo estos ĉe la ŝipo.

Sur la ekrano estas stela ĉielo. Ie tie, sur fono de senfinaj steloj, iris nevidebla kapsulo, kovrita de fortokampo. Regado de kunvolvitaj fortokampoj — tio estas aparta specialeco. Orientiĝo kaj navigado tra kunvolvitaj kampoj estas ankoraŭ unu specialeco. Jen kio rezultas: por piloti unuopan kapsulon, kaŝitan en kunvolvita kampo, necesas posedi kvin specialecojn. Almenaŭ kvin specialecojn: kiu scias, kion necesos fari sur la ŝipo. Kiaj do povas esti duboj. Certe, tio estas Juna, nur Juna... Nenion nun eblas ŝanĝi.

Latavec profunde ellaboris la operacion, sed tamen mi timis: deprime influis konscio de plena senforteco. Tio, kion mi vidis sur la ekrano, okazis antaŭ ses aŭ sep horoj kaj jam per io finiĝis.

Pli aŭ malpli frue niaj lernantoj devis partopreni veran aferon. La akiro de la arkivo de la Industria Ligo estas ĝuste tia afero. Sed kial Latavec, diablo lin prenu, nenion al ni diris? Mi povus iri mem. Mi insistus pri tio, pruvus, disputus... Kvankam, certe, la geknaboj devas sukcesi pli bone: mi observas ilian trejnadon, sed ili trejniĝas — estas grava diferenco.

Ĉiuj ili estas preparitaj pli bone ol mi. Sed Maraton sendi ne eblas: tro riĉan li havas fantazion, li sukcesis fari ion eĉ en la kvietega biostacio de Hagen... Ĉu Kit Carpenter? La knabo havas doton de brila teoriisto, sed al praktiko li indiferentas. Ekstere tio neniel montriĝas sed tamen... Ne, ankaŭ Kit-on ne eblas sendi. Ĉu Lars Ulman? Nu, li estas gvidanto de la kvaropo. Kuraĝa, fidinda, sukcesa... Dum ĉiuj jaroj ne estis eĉ unu malsukceso, eĉ unu malvenko. Li ne retiriĝos, eĉ se necesos retiriĝi.

Do, Latavec ne eraris, elektinte Junan. Kvankam tio dependas... Ekzistas psikologia testo Es-270, ellaborita de instituto en Sidneo. Tio estas testo pri prognozeblo de konduto en nekutimaj situacioj. Iam mia indekso laŭ Es-270 estis duoble malpli ol la norma, kaj Hedlund ofte plendis pri tio. Es-270 de Juna foje egalas nulon. Kaj ŝanĝoj okazas abruptaj: hieraŭ la indekso estis norma, hodiaŭ ĝi estas ĉirkaŭ nulo...

Sur la ekrano traglitis kontenta fizionomio de Latavec kaj tuj aperis la ŝipo: oni filmis de la manoj, la filmanto staris sur ekstera surfaco de la ŝipo. La bildo tremis kaj saltis — la kameron oni starigis sur stativon. Io ŝirmis la objektivon, poste eklumis hela radio de lumĵetilo. Je kelkaj paŝoj de la kamero staris homo en kosma skafandro. Spegula vitro de la helmo ne permesis vidi vizaĝon de la homo. Nun mi ne havis dubojn, ke tio estas Juna. Ekzistas helmoj kun radia defendo, ili ankaŭ havas spegulajn vitrojn. Sed laŭ la skafandro, tio estis kutima helmo, simple Latavec ne volis, ke oni vidu la skolton. Pri Grodoso malmultaj scias, kaj al Latavec estus malfacile klarigi, kial li sendas knabinon al tia danĝera afero.

La homo faris kelkajn paŝojn flanken kaj komencis instali duan kameron sur alkurintan de ie aŭtomaton-araneon. Laŭ la irmaniero nenion eblis determini: la irmanieron mutilis la magnetaj botoj. Sed la homo tenis sin memfide, kvazaŭ li jam plurfoje vizitis antikvajn ŝipojn. Kaj mi kaptis min je penso: se tio estas Juna, ŝi ne vane lernis en Grodoso...

Malrapide movante artikajn krurojn, la araneo ekiris laŭ ŝelo de la ŝipo.

— Tie ĉio povas esti, — diris Latavec. — Minoj... kaj ceteraj danĝeroj. La aŭtomato esploros la eksteran supraĵon de la ŝipo, la skolto sekvos la aŭtomaton.

Mi ne scias, kiu stiris la kameron, sed la filmado estis farata majstre. Mallarĝa lumradio palpis titanan kirason, kovritan de sulkoj kaj cikatroj de polva erozio. La araneo singarde moviĝis post la radio, kaj ĉirkaŭe — apenaŭ lumigitaj — riveliĝis konturoj de iuj tuboj, leviĝis supren masivaj fundamentoj de antenoj, kiel grandegaj hufferoj altis varfaj krampoj. Eĉ sur mia malgranda ekrano videblis steloj, multaj steloj, kaj mi rememoris «Hamleton» en teatro sur Relio. La stela ĉielo estis tie la ĉefa dekoracio, kaj eble eĉ la ĉefa ludanto: hela kaj maltrankvila ĉielo de Hamleto kaj malhela, fulga ĉielo de la palaco. La tuta spektaklo okazis nokte, kaj kvankam la teksto restis senŝanĝa, mi por longe konservis senton de nekutimeco.

La lumradio trafis al glata duonsfero, elstaranta el la ŝelo de la ŝipo.

— Bonege, — diris Latavec, — ĝuste tion ni bezonas. Defenda kapoto de antenoj de manovra sistemo. Da tiaj vezikoj devas esti ok aŭ dek. Se ni sukcesos ilin malfunkciigi, ni ektrenos la ŝipon per kampoj, kaj ĝi ne rezistos.

La araneo ĉirkaŭiris la kapoton, staris iomete, kvazaŭ meditante, kaj subite ekkuris ien flanken.

— Kio okazas... — mirigite diris Latavec. — Strange. Tie estas kluzo... La luko de la kluza sekcio estas malfermita. Tre strange... Sur la ŝipo devas manki homoj.

«Nu jen, — pensis mi, — la unua neatenditaĵo, kaj eĉ danĝera neatenditaĵo: nun Latavec deziros rigardi — kio estas tie interne...»

La araneo levis la kameron. Ĝi staris je proksimume du metroj de la luko. Estis videble, ke la kovrilo estas ne simple malfermita, sed deŝirita per eksplodo. («Minuton, — haste diris Latavec, — necesas ion precizigi»). Ĉirkaŭkurinte la lukon, la araneo haltis ĉe la kovrilo, etendis al ĝi antaŭajn krurojn. Ekflamis elektra efluvo: la araneo estis alveldanta la lukokovrilon al la ŝipkorpo. Latavec diris: «Al ni... hm... la laboranto ordonis al la araneo fiksi la kovrilon. La prauloj estis ruzaj pri ĉiaspecaj kaptiloj... Do, bonege. Nun la kovrilo ne moviĝos».

Kroĉiĝinte al la lukokovrilo, la araneo rigardis internen. Sur la ekrano aperis kluza sekcio — malplena ejo antaŭ la kluzo. La skemo estis norma por tiuj tempoj: la luko malfermeblas nur de interne de la la ŝipo, kaj la pordon, kondukantan en la kluzon, eblas regi ankaŭ de ekstere, el la kluza sekcio. Se estas tiel, la vojo internen de la ŝipo estas malfermita, kvankam restas nekomprenite, kiu deŝiris la kovrilon.

La origina plano — malfunkciigi la manovrajn antenojn kaj ektreni la ŝipon per fortokampoj — estis ankoraŭ ie en limoj de racia risko. Sed rampi sen preparo en internon de minita ŝipo — tio estis pura frenezo. Konante Latavec-on, mi inklinas opinii, ke li de la komenco mem intencis penetri en la ŝipon. Kaj jen — tia ebleco: iu malfermis la lukon de la kluzo...

Sur la muro de la kluza sekcio briletis butonoj, kaj la araneo, kurinte iom laŭ la sekcio, decideme direktis sin al ili. Apud la butonoj (ili estis du, simple du butonoj sur glata metala panelo — kaj nenio pli), ĝi haltis kaj rigidiĝis. Sango frapis en miaj tempioj: jen tuj okazos nekorektebla... Pasis kelkaj turmente longaj minutoj (la araneo ne moviĝis), poste Latavec klarigis: «Pardonu, ni decidis, ke la skolto devas provizore foriri en la kapsulon. Ni ne povas ekskludi, ke la kluzo malfermiĝas per iu aparta signalo. Se signalo ne konvenos... kiu scias, kio povas okazi...»

La araneo premis la butonon, la pordo de la kluzo malrapide malfermiĝis. Nenio okazis, Latavec estis freneze bonŝanca, sed mi nun decidis: fino, sufiĉas, mi neniam sendos geknabojn al Latavec.

Aperis bildo de stela ĉielo: funkciis la kamero, instalita sur la ekstera supraĵo de la ŝipo.

— La araneo ne povas fari elsendon tra muroj de la kluzo, — diris Latavec. — Ĝi revenos post kelkaj minutoj, ni spektos la registraĵon.

Mi observis horloĝon: kvin minutoj, sep, naŭ... Latavec balbutis: «Ni atendu».

La araneo elrampis en la dekkvara minuto, ĝia aspekto estis ne ŝika: la kruroj moviĝis konvulsie, sur la korpo oscedis truoj, la kamero ŝanceliĝadis. Latavec montris filmitajn de la araneo scenojn: la kluzo, malfermiĝas la interna pordo, la araneo trairas malvastan kaj malplenan ejon post la kluzo, alvenas malfermitan pordon («Tie devas esti koridoro», — klarigis Latavec), trapaŝas la sojlon — kaj tuj pafoj, la araneo desaltas malantaŭen, falas sur la plankon... Ĉio ĉi okazis rapide, dum du minutoj. Poste la araneo longe kuŝis senmove: la sistemo de memregenero flikis la difektojn. La araneo ekstaris kaj, ŝanceliĝante, direktis sin al la kluzo.

— Bagateloj, — vigle diris Latavec. — La kaptilo estas primitiva, ni ion elpensos.

En la kluzan sekcion malleviĝis la skolto, komencis ripari la araneon. Antaŭ tio mi konservis malklaran esperon, ke Junan oni prenis nur por konsultado kaj ke la skolto estas iu alia, sed nun mi vidis: tiu homo laboras mem, sen sugestoj, tute profesie. Necesis nur kvar minutoj, por trovi difektojn, rekonstrui kaj reguligi neŭroncirkvitojn. Laboro sur nivelo de la dua klaso — Juna ja havis ĝuste la duan klason pri reguligo de neŭronaŭtomatoj. Eblas, certe, anticipe prepari iun piloton por tia laboro. Sed tio jam estas la sesa specialeco, necesas jaroj por preparado...

Juna malkovris la enirpordon kaj komencis malmunti la butonpanelon. Latavec komence miris, poste (verŝajne parolinte kun Juna) klarigis:

— Tie eblas elkonduki antenon. Se tio estos sukcesa, ni povos konstante komunikiĝi.

Tio certe sukcesis. Ĉio iris mirinde glate. La araneo (ĝi kuradis kiel novega) sukcese trapasis la kluzon, post la araneo en la ŝipon penetris la skolto. Latavec subite iĝis multevorta, ŝajne li komencis kompreni danĝerecon de tiu afero.

La araneo singarde atingis la enirejon de la koridoro. La kamero nun estis en la manoj de Juna. Dum kelka tempo la araneo ion atente rigardis en la koridoro, poste el ĝia korpo elŝoviĝis maldika faŭko de radiilo, helblua radio impetis en la koridoron, la araneo malrapide movis la radion laŭ la muro.

— Ni blindigos la detektosistemon, — diris Latavec kaj subridis. — Estas praktike elpensite, ĉu ne?

«Ni...» Latavec sidis en sia ŝipo, kaj mi veturis laŭ rapidvojo...

Laborinte per la radiilo, la araneo glitis en la koridoron. Pafoj ne estis. Nun mi bone imagis sekvontajn aferojn: la araneo rampos laŭ muroj kaj sennocigos blindigitajn detektilojn. La kaptilo estas likvidita, la koridoro estos sukcese trairita... Sed poste estos novaj kaptiloj, ŝancoj pri sukcesa rezulto estas ankoraŭ malgrandaj, tre malgrandaj.

La araneo aperis post kvin minutoj — nedifektita kaj, se tion eblas diri pri maŝino, treege kontenta pri sukceso. Ja ĝi tiom solene paŝadis sur siaj maldikaj kruroj...

Juna ekiris al la koridoro — kaj tuj retiriĝis. Sur la ekrano traglitis mallarĝa, fleksiĝanta dekstren koridoro: je dek paŝoj sur la planko kuŝis homoj.

Latavec konsternite blasfemis.

— Tie estas kvar homoj... kvin homoj, — diris li. — En malnovaj skafandroj. Eble ĝuste ili malfermis la lukon. Iu penis kapti la ŝipon antaŭ dek sep jaroj, dum ĝia antaŭa alveno. Aŭ pli frue. Nu jen... Ili eniris la koridoron. La kaptilo ekfunkciis ne tuj, la tuta grupo estis en la koridoro... la mitraloj truigis ilin... Mi ne montros ĉi tion.

Li silentis iom, poste per falinta voĉo aldonis:

— Ni ŝin revokos.

La kamero en la manoj de Juna tremis (sur la ekrano videblis nur la pordo de la kluzo). Juna ploris. Ŝi scipovis stiri unuopan kapsulon, sciis navigadon en kunvolvitaj kampoj, povis ripari aŭtomatojn kaj fari ankoraŭ multajn aferojn. Sed ŝi aĝis dek tri jarojn — nur dek tri jarojn! — kaj ŝi neniam vidis homojn, mortpafitajn de mitraloj. Preparante la kaptadon de la ŝipo, Latavec, probable, antaŭvidis milojn da variantoj, sed ĉu li povis antaŭvidi ankaŭ tian varianton...

Juna ploris.

Ŝi penis viŝi larmojn tra vitro de la helmo — la kamero saltis supren kaj malsupren.

Latavec finfine komutis la elsendon al la ekstera kamero kaj kun nenecesaj detaloj komencis klarigi, kiel estos malfunkciigitaj la manovraj antenoj kaj kiel poste eblos ŝanĝi la orbiton de la ŝipo...

Altaj betuloj de ĉiuj flankoj ĉirkaŭigis vitran kupolon de stacia elirejo. Sur blueta neĝo per rektaj malhelbluaj strioj kuŝis ombroj de la betuloj. Mi sidis sur la ŝtupo de ŝtuparo.

Sur la neĝo mankis spuroj: krom mi neniu eliris en la stacio Kunguro-3. Mi pensis, ke tio estas bona ideo — aranĝi la vojon malproksime de la stacio, kaj necesas viziti tiun ĉi lokon kun la geknaboj. Tio, verŝajne, estas afekcia impreso, kiam post horo da veturado oni eliras, leviĝas — kaj ĉirkaŭe estas densa betula arbaro kaj neĝo, kaj lumo, kaj silento. Sed nun mi tion ne atentis.

Mi ŝaltis la ricevilon. Latavec ion rapide parolis, sed la sonon, kvazaŭ spite, mi ne sukcesis tuj agordi. Mi ne tuj komprenis, kio okazis.

Se anstataŭ Juna estus Kit Carpenter, Lars Ulman aŭ eĉ Marato Volkov, mi antaŭvidus ĉiun ilian paŝon. Sed nun...

Juna distranĉis kaj demetis kovraĵon de la muro, tie estis multege da farĉo — neŭronblokoj, kabloj de energisistemo, ĉiaspecaj komunikaĵoj kaj amaso da ĉiaj aparatoj, kaŝitaj tien por ŝparo de loko. Latavec (la sono plu mankis) ion penis klarigi, montris desegnaĵojn de la ŝipo...

Juna trovis la solan ĝustan solvon. Kiom ajn estu kaptiloj sur la ŝipo, oni ilin aranĝis kalkulante je tio, ke homoj iros laŭ la koridoroj (kie ankoraŭ ili iru?) . Juna iris en la muro, malmuntante blokojn de aparataro interne de la muro kaj denove muntante ilin post si.

Absolute sendanĝera vojo. Se, certe, oni scipovas malmunti kaj munti ajnan blokon de ŝipo — energetikan, navigan, ekologian...