Kompililoj estas ajnaj eksteraj programoj, kiujn povas voki
UniRed kaj kies erarmesaĝojn ĝi povas prilabori, montrante ilin
en speciala fenestro.
Por ĉiu tipo de dosieroj ekzistas propra aro da kompililoj. Por voki
kompililon elektu necesan el la listo, aperanta en la menuo.
Kompililoj estas priskribataj en dosieroj *.ini en subdosierujo
Compile.
Nomo de ini-dosiero egalas al tipo de dosiero, kies kompililaro
estas priskribata, ekzemple, pascal.ini aŭ html.ini.
Ĉiu kompililo estas priskribata per sekcio de ini-dosiero:
la nomo estas en rektangulaj krampoj, poste sekvas priskribo mem
de kompililo.
Jen parametroj, priskribantaj kompililon:
cmd
Komando por voko de kompililo. Ĝi povas enteni variablojn
%file% (plena nomo de redaktata dosiero),
%path% (pado al la redaktata dosiero),
%name% (nura nomo de la redaktata dosiero, sen pado kaj sufikso),
%ext% (sufikso de la redaktata dosiero),
%selected% (markita teksto),
%word% (kuranta vorto).
Se la komando estas malplena, UniRed penas voki la redaktatan dosieron mem,
(ekzemple, html-dosiero simple montriĝos en foliumilo).
show
Se ĝi egalas al 1, do erarmesaĝoj montriĝas en speciala fenestro.
Tio estas ebla nur se la kompililo estas konzola programo.
home
Dosierujo, kiu iĝas kuranta dum voko de la kompililo.
pattern
Regula esprimo,
priskribanta formaton de erarmesaĝo.
Unu el grupoj, markitaj per krampoj, devas konformi al nomo de
dosiero, enhavanta eraron, alia – al numero de linio en tiu dosiero.
filepos
Numero de grupo en la parametro pattern, konforma al nomo de
dosiero kun eraro.
linepos
Numero de grupo en la parametro pattern, konforma al numero de linio
kun eraro.