En tiu ĉi dosiero estas agordoj, kiuj influas dosierojn kun indikitaj sufiksoj. Ilin eblas ŝanĝi per dialogujo, kiu aperas en menuo Opcioj -> Dosieraj agordoj.
Ĉi tie nomoj de sekcioj estas listoj de dosieraj sufiksoj, por kiuj en tiu sekcio estas indikitaj agordoj. Komence staras sekcio [*], kiu entenas ĉiujn persilentajn agordojn.
Ĉiuj ne-askiaj literoj estas prezentataj kiel en HTML, t.e. laŭ maniero &#xxx; (kie xxx estas dekuma nombro).
Jen nomoj de eblaj parametroj:
| Font | Tiparo por redaktado (1 — norma fikslarĝa, 2 — norma proporcia, aŭ ties nomo) |
| FontSize | Alteco de tiparo por redaktado |
| TabSize | Larĝo de tabo |
| HighlightLine | Ĉu kolorigi kurantan linion |
| HighlightColumn | Ĉu kolorigi kurantan kolumnon |
| UseColorer | Ĉu uzi sintaksan kolorigon |
| Wrap | Ĉu faldi longajn liniojn |
| CharSet | Persilenta signaro por tiu dosiersufikso |
| Surrogate | Persilenta surogato |
| UniRepr | Maniero de prezento de unikodaj signoj en teksto (duuma, &#DDDD; aŭ \uXXXX) |
| Autodetect | Ĉu aŭtomate eltrovi signaron |
| CreateBak | Ĉu krei rezervan kopion de dosiero |
| AutoIndent | Ĉu uzi aŭtomatan deŝovon |
| Delimiters | Signoj, kiuj servas kiel limoj de vortoj |
| UpperCase | Listo de majuskloj |
| LowerCase | Listo de minuskloj |
| Kbd1 | Listo de signoj de unua klavararanĝo |
| Kbd2 | Listo de signoj de dua klavararanĝo |
| ISpellLanguage | Lingvo por literumilo ISpell |
| Keys | Listo de grupoj de klavaraj komandoj, uzataj por tiu ĉi dosiertipo |
| Subst | Listo de grupoj de anstataŭigoj, uzataj por tiu ĉi dosiertipo |