Ĉi tiu dosiero priskribas klavaron kaj grupojn de makrooj. Ĉiu grupo de makrooj havas titolon en ortangulaj krampoj. La komuna grupo, priskribanta ĝeneralajn klavarajn komandojn, havas titolon *.
Poste sekvas priskriboj de makrooj. Maldekstre de signo = estas sistemaj nomoj de klavkombinoj, dekstre — internaj nomoj de agoj.
Krom unuopaj agoj, vi povas atribui al klavkombino sinsekvon
de agoj (t.e. makroon). Enmetotajn signo-ĉenojn vi povas indiki
en citiloj aŭ apostrofoj, ekzemple linio:
Ctrl+Q = "'eĥoŝanĝo' Return 'ĉiuĵaŭde'"
indikas, ke preminte Stir+Q, vi enmetos jenan tekston:
eĥoŝanĝo
ĉiuĵaŭde
Atentu, ke proceduro, leganta liniojn el ini-dosieroj, aŭtomate
forigas eksterajn citilojn aŭ apostrofojn, tiel ke anstataŭ
Ctrl+Q = "aaa"
UniRed ricevas fakte
Ctrl+Q = aaa
Jen nomoj de eblaj komandoj:
| Return | Ĉaretreveno (rompo de aktuala linio) |
| Back | Forigo de signo maldekstre de la kursoro |
| DelLine | Forigo de aktuala linio |
| WordBack | Forigo de vorto maldekstre de la kursoro |
| Indent | Deŝovo de markita bloko dekstren per tab-signo |
| Unindent | Deŝovo de markita bloko maldekstren per tabo |
| BackIndent | Deŝovo de linio maldekstren je unu ingiĝo-nivelo |
| RetIndent | Rompo de aktuala linio kun aŭtomata deŝovo de nova linio |
| Undo | Malfaro de lasta ŝanĝo |
| Redo | Refaro de lasta ŝanĝo |
| MarkAll | Markado de tuta teksto |
| UnMark | Malmarkado de teksto |
| Right | Movo de la kursoro dekstren |
| Left | Movo de la kursoro maldekstren |
| WordRight | Movo de la kursoro dekstren je unu vorto |
| WordLeft | Movo de la kursoro maldekstren je unu vorto |
| Down | Movo de la kursoro malsupren |
| Up | Movo de la kursoro supren |
| ScrollDown | Movo de la kursoro malsupren kun rulumo de la fenestro supren |
| ScrollUp | Movo de la kursoro supren kun rulumo de la fenestro malsupren |
| Home | Movo de la kursoro al komenco de linio |
| End | Movo de la kursoro al fino de linio |
| Top | Movo de la kursoro al komenco de dosiero |
| Bottom | Movo de la kursoro al fino de dosiero |
| PageUp | Movo de la kursoro je paĝo supren |
| PageDown | Movo de la kursoro je paĝo malsupren |
| Delete | Forigo de signo dekstre de la kursoro aŭ de markita bloko |
| Cut | Forigo de markita bloko kaj kopiado de ĝi en tondujon |
| DelWord | Forigo de vorto dekstre de la kursoro |
| ToUpper | Majuskligo de markita bloko |
| ToLower | Minuskligo de markita bloko |
| Tab | Enmeto de tab-signo |
| EnterUnicode | Enmeto de unikoda kodo de signo |
| Insert | Komutado de enŝova/superskriba reĝimo |
| Paste | Algluo de enhavo de la tondujo al teksto |
| Copy | Kopiado de markita bloko al la tondujo |
| Presado de dosiero aŭ de markita bloko | |
| Find | Voko de dialogujo de serĉado |
| Replace | Voko de dialogujo de anstataŭigo |
| SearchAgain | Ripeto de lasta serĉo |
| SearchBack | Ripeto de lasta serĉo en malantaŭa direkto |
| WordSearch | Serĉo de vorto, sur kiu staras la kursoro |
| WordSearchBack | Serĉo de vorto, sur kiu staras la kursoro, en malantaŭa direkto |
| Open | Voko de dialogujo de malfermo de dosiero |
| Reopen | Voko de listo de iam malfermitaj dosieroj |
| New | Kreo de nova dosiero |
| New2 | Voko de listo de ŝablonoj por kreo de nova dosiero |
| Save | Konservado de ŝanĝoj en redaktata dosiero |
| SaveAs | Voko de dialogujo de konservado de dosiero |
| SaveAll | konservado de ĉiuj malfermitaj dosieroj |
| Wrap | Komutado de falda reĝimo |
| SpellCheck | Voko de literumkontrolilo |
| Zoom | Vastigo de fenestroj kun redaktataj dosieroj ĝis amplekso de ĉefa fenestro |
| Maximize | Vastigo de ĉefa fenestro ĝis amplekso de ekrano |
| Close | Fermo de redaktata dosiero |
| Exit | Eliro el la programo |
| Help | Voko de helpo |
| KbdNext | Konvertado de markita bloko al sekva klavararanĝo |
| KbdPrev | Konvertado de markita bloko al antaŭa klavararanĝo |
| Properties | Voko de dialogujo de atributoj |
| Bracket | Serĉo de para krampo |
| Mark0..Mark9 | Meto de marko en teksto |
| Goto0..Goto9 | Transiro al marko en teksto |