En tiu ĉi dosiero estas ĝeneralaj agordoj, kiuj influas tutan programon. Ilin eblas ŝanĝi per dialogujo, kiu aperas en menuo Opcioj -> Ĝeneralaj agordoj.
Ĉiuj ne-askiaj literoj estas prezentataj kiel en HTML, t.e. laŭ maniero &#xxx; (kie xxx estas dekuma nombro).
| [common] | Ĝeneralaj agordoj |
|---|---|
| EditFont | Nomo de fikslarĝa tiparo |
| EditFontSize | Alteco de fikslarĝa tiparo |
| InterfaceFont | Nomo de proporcia tiparo |
| InterfaceFontSize | Alteco de proporcia tiparo |
| TextColor | Koloro de ordinara teksto |
| BackgroundColor | Koloro de fono de ordinara teksto |
| HighlightColor | Koloro de fono de emfazita linio/kolumno |
| GutterFColor | Koloro de teksto sur marĝeno |
| GutterBColor | Koloro de fono de marĝeno |
| GutterWidth | Larĝo de marĝeno |
| Width | Larĝo de fenestro |
| Height | Alto de fenestro |
| Left | Maldekstra limo de fenestro |
| Top | Supra limo de fenestro |
| Maximize | Ĉu maksimumigi fenestron de la programo |
| Zoom | Ĉu maksimumigi fenestrojn de dosieroj |
| MenuLeft, MenuTop, FileLeft, FileTop, EditLeft, EditTop, SearchLeft, SearchTop, RunLeft, RunTop | Koordinatoj de ilobretoj |
| Tools | Ordo de ilobretoj (per steleto estas markata transiro al nova linio) |
| BrowserWidth | Larĝo de struktura navigilo |
| BrowserMin | Ĉu minimumigi la navigilon dum starto |
| MsgPanelHeight | Alto de la panelo de kompilaj erarmesaĝoj |
| [languages] | Lingvoj |
| Default | Nomo de persilenta lingvo (vd. malsupre) |
| eo, en, ru... | Nomoj de lingvoj (ili koincidas kun nomoj de ini-dosieroj, priskribantaj mesaĝojn en diversaj lingvoj, vd. malsupre) |
| [charsets] | Priskriboj de signaroj |
| Ĉi tie maldekstre estas nomo de signaro, kaj dekstre – nomo de cvt-dosiero kun priskribo de tiu signaro | |
| [surrogates] | Priskriboj de surogatoj |
| Ĉi tie maldekstre estas nomo de surogato, kaj dekstre – nomo de srg-dosiero kun priskribo de tiu surogato | |
| [html-charsets] | |
| Ĉi tie maldekstre estas nomoj de signaroj, kiel ili estas indikataj en HTML, kaj dekstre – nomoj de tiuj signaroj el la sekcio [charsets]. | |