[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dua ĉapitro.
La unua vespero en Nov-Jorko

Doganejo de varfo “Franca Linio” (French Line) estas vasta. De sur plafono malsuprenpendas grandaj feraj literoj de la latina aboco. Ĉiu pasaĝero ekstaras sub la unua litero de lia familia nomo. Ĉi tien oni liveros de la ŝipo lian pakaĵon kaj ĉi tie ĝi estos ekzamenata.

Voĉoj de alvenintoj kaj renkontantoj, ridoj kaj kisoj faris obtuzan bruon en la halego, kies konstruaj elementoj similis samajn de iu fabriko produktanta turbinojn.

Ni neniun informis pri nia alveno kaj sekve nin neniu renkontis. Ni senpacience staris sub siaj literoj atendante doganiston. Baldaŭ li venis. Li estis pacema kaj malhastema viro. Lin tute ne maltrankviligis tio, ke ni transnavigis la oceanon por demonstri al li niajn valizojn. Li ĝentile tuŝis nur supraĵon de enhavo de niaj pakaĵoj kaj tuj finis la ekzamenon. Poste li eligis sian langon, tute ordinaran, malsekan, nehavantan iujn teknikajn aldonaĵojn, malsekigis per ĝi grandajn etikedojn kaj algluis ilin sur niajn valizojn.

Kiam ni liberiĝis, tiam jam venis vespero. Blanka taksio kun tri lumantaj lanternetoj sur kovrilo, simila al malmoderna kaleŝo, veturigis nin al hotelo. Komence ni estis maltrankvilaj pro nia decido preni tian arkaikan aŭton, sed rigardinte straton ni ekvidis samajn aŭtojn kun tri lanternetoj moviĝantajn diversflanken. Post tio ni ekkvietiĝis kaj komprenis, ke lumoj sur kovriloj de taksioj helpas distingi ilin inter ceteraj aŭtoj. Same por tio en Usono taksioj havas plej efektajn kolorojn: oranĝan, flavan, blankan.

Ni ne sukcesis pli detale pririgardi Nov-Jorkon el la aŭto, ĉar ni veturis laŭ sufiĉe malhelaj kaj mallumaj stratoj. Iufoje io infere bruis sube kaj tondris supre. Kiam ni haltis apud semaforoj, nin ĉirkaŭigis pluraj aŭtoj kaj ŝirmis observon. La ŝoforo kelkfoje redemandis necesan adreson. Probable li ne tute komprenis nian anglan lingvon. Iufoje li returniĝis kaj rigardis nin kun espero kaj lia vizaĝo kvazaŭ anoncis: ”Nenio grava! En Nov-Jorko ankoraŭ neniu perdiĝis”.

La brika hotelo havis tridekdu etaĝojn kaj ĝia silueto estis preskaŭ nevidebla surfone de la nokta, flavruĝkolora ĉielo.

Dume ni registris sin, du servistoj ĝentile atendis nin apud niaj pakaĵoj. Unu havis surkole ŝlosilon de ĉambro, kiun ni preferis. Lifto levis nin sur la dudeksepan etaĝon. Ĝi estis komforta lifto de ordinara hotelo, nek tre nova kaj tre malnova, nek tre kara kaj, bedaŭrinde, nek tre malkara.

La ĉambro plaĉis al ni, sed ĝin ni ne ekzamenis. Ni rapidis elhoteliĝi en la urbon, en ĝian etoson. Fenestraj kurtenoj ŝanceliĝis pro freŝa mara vento. Ni ĵetis niajn mantelojn sur divanon, elkuris en mallarĝan koridoron kun mozaika tapiŝo, kaj lifto mole mallevis nin. Ni signifoplene ekrigardis unu la alian. Do, tio estas grava evento! Unuafoje en nia vivo ni ekpromenadas tra Nov-Jorko!

Fajna , preskaŭ diafana standardo de Usono kun stelaro kaj ruĝblankaj strioj pendis super porĉo de l' hotelo. Sur alia flanko de l' strato videblis polurita kuba konstruaĵo de hotelo “Ŭoldorf-Astorio” (Waldorf-Astoria). Oni reklamas ĝin kiel plej luksa hotelo en la mondo. Lumo en ĝiaj fenestroj estis okulblindiga kaj super ĝia porĉo pendis eĉ du naciaj flagoj. Sur trotuaro kuŝis morgaŭaj ĵurnaloj. Iuj preterirantoj kliniĝis, prenis ekzemplerojn de “Nova Novjorka Tempo”(The New York Times), “Tribuno de Heroldo” (Herald Tribune) kaj metis du cendojn apude. Vendisto forestis. La ĵurnaloj estis premitaj per brika fragmento samkiel en Moskvo.

Cilindraj rubujoj staris en anguloj de vojkruciĝo. En unu vidiĝis fajro, kiun okazigis cigareda stumpo bruliginta ĵurnalojn, kiuj plej ofte plenigas novjorkajn rubujojn. Poluritaj muroj de l' hotelo “Ŭoldorf-Astorio” respegulis alarman ruĝan lumon. Pasantoj ridetis kaj ion replikis. Tien jam paŝis policano kun decidema vizaĝo. Ni konkludis, ke nia hotelo evitis danĝeron kaj do reiris plu.

Tuj ni eksentis ian maloportunecon. Ĝis tiam ni supozis, ke malrapide promenos laŭ stratoj atente observante la urbon. Sed Nov-Jorko estas tute malsama urbego kaj ne similas urbojn, en kiuj oni marŝas malrapide. Preter ni homoj ne iris, sed fakte kuris. Sekve ni estis devigitaj preni tian rapidan ritmon kaj jam ne sukcesis halti. En Nov-Jorko ni travivis tutan monaton kaj ĉiam hastis ien laŭbezone. Tial ni aspektis kiel efektivaj aferistoj kaj sekve eĉ milionulo Morgan povis envii nin pro nia aktiveco.

Do ni kuris preter tre lumigitaj reklamaj ŝildoj kun vortoj: “Kafejo” (Cafe), “Unuigitaj Cigaroj” (United Cigars) aŭ “Drogo-Sodo” (Drug Soda) entenantaj ion allogan kaj ankoraŭ nekompreneblan. Tiuritme ni atingis la 42-an straton kaj tie sukcesis halti.

 En tieaj vendejaj vitrinoj jam vintro estis en sia plena apogeo. En unu staris sep artefaritaj elegantaj virinoj kun arĝentkoloraj vizaĝoj. Ĉiuj estis vestitaj je karakulaj peltoj kaj havis belajn okulojn. En apudaj vitrinoj staris jam dek du virinoj kaj reklamis sportajn vestaĵojn. Iliaj okuloj estis bluaj, lipoj ruĝaj kaj oreloj rozaj. Artefaritaj viroj prezentis malmultekostajn, sed altkvalitajn kostumojn.

Verdire ni ne tro atente rigardis la vitrinojn. Nian atenton pli altiris io alia. Tio estis teleskopo troviĝanta sur aŭto.

Ĝi rigardis la ĉielon. Ĝin posedis ordinara homo simila al samaj en Ateno, Napolo aŭ Odeso. Li aspektis same sengaje, kiel ĉiuj ekspluatantoj de surstrataj teleskopoj en la tuta mondo.

La luno estis videbla inter du sesdeketaĝaj konstruaĵoj, tamen la observanto rigardis per la teleskopo ne ĝin, sed iom pli alte, – li rigardis supraĵon de “Empire State Building”, konstruaĵo havanta cent du etaĝojn. Lumo de l' luno kvazaŭ kovris ĝin per blanka neĝo. Ni estis tute ravitaj pro tiu nekutime bela konstruaĵo brila kiel trabego de artefarita glacio. Ni longe staris tie silente, suprenlevinte kapojn. Novjorkaj ĉielskrapantoj elvokas laŭdon al ĉiuj homoj konstruintaj tiujn ĉi luksajn domojn.

Iufoje grundo tremis sub niaj piedoj kaj el trotuaraj kradoj subite eliĝis varmego kiel el forno. Tio estis rezulto de trafiko de loka metroo aŭ “subway”.

El kelkaj lukoj kun metalaj kovriloj, enigitaj en pavimon, eliĝis vaporo. Ni neniel sukcesis kompreni kaŭzon de tio. Ruĝaj reklamoj ĵetis sur vaporon operan lumon kaj ŝajnis, ke subite aperos Mefistofelo kaj post ioma tuŝado li ekkantos base sian arion el “Faŭsto”.

Ni repaŝis antaŭen kaj nin denove surdigis krioj de gazetportistoj.

Lumigado de la 42-a strato estis perfekta. Tamen avenuo “Larĝa vojo” (Broadway) estis lumigita ankoraŭ pli per miliardoj da elektraj lampoj. Pluraj reklamaj ŝildoj faritaj el kilometroj da diverskoloraj tubetoj aperis antaŭ ni tute neatendite, samkiel Nov-Jorko mem aperas el senlima malpleno de Atlantiko.

Ni staris en plej fame konata strata angulo de Usono. Broadway aŭ “Granda Blanka Vojo”, kiel usonanoj preferas nomi ĝin, etendiĝis antaŭ ni.

Lokaj elektraĵoj tre similas dresitan beston en iu cirko. Oni ordonas al ĝi grimaci, salti trans barieroj, afekti kaj danci. Trankvilan kreaĵon de Edison oni aliformigis en marleonon dresitan de Durov (NB. Durov, Vladimiro, rusa dresisto). Ĝi kaptas naze pilkojn, ĵonglas kaj plenumas ĉiun ordonon. Elektra parado neniam ĉesas. Reklamaj lumoj ekflamiĝas, turniĝas kaj estingiĝas, kaj tuj refunkcias. Diversformaj kaj diverskoloraj literoj forkuras malproksimen kaj post sekundo ili revenas kaj komencas novan furiozan kuradon.

Sur Broadway funkcias pluraj teatrejoj, kinejoj kaj dancejoj. Centoj miloj da pasantoj preferas promenadi tie. Enirejoj de kinejoj estas tiom lumigitaj, ke eĉ ne eblas supozi rezulton de aldono almenaŭ unu lampo, ĉar evidente okazos eksplodo pro troa lumo. Feliĉe mankas loko, en kiun oni povus enigi kroman lampon. Sur iu supra etaĝo de ĉielskrapanto “Paramount” brilas elektra ciferplato. La luno kaj ĉielaj steloj estas nevideblaj pro reklama lumo. Preterkuras senvoĉa aŭta torento. En vitrinoj inter ĉelaj kravatoj turniĝas kaj eĉ cirklosaltas etaj brilaj etikedoj kun prezoj.

Interne de terura rumoro trankvila almozulo ludas saksofonon. Sinjoro en cilindra ĉapelo surkape iras al teatrejo kune kun sinjorino vestita je moda vespera robo. Laŭ trotuaro paŝetas blindulo kun sia hundo-kondukanto. Kelkaj junuloj promenadas sen kapvestoj. Tio estas nova modo. Iliaj glataj haroj brilas kaj respegulas la lumon. Odoras diversprezaj cigaroj.

Ĝuste kiam ni pridiskutis tion, ke ni nun estas tiel malproksime de Moskvo, apude aperis kinejo “Kameo” prezentanta sovetan filmon “Nova Gulivero”.

Broadway-aj homaj ondoj tiradis nin kelkfoje tien kaj reen kaj finfine elĵetis nin en iun flankan straton.

Ni ankoraŭ malbone konis la urbon kaj nur rimarkis supergrundan fervojon, sub kiu ni troviĝis. Haltis buso kaj ni tuj eniris ĝin. Eĉ plurajn tagojn post tio, kiam ni jam pli bone konis la urban trafikon, ni ne sukcesis rememori tiun lokon, en kiun veturigis nin la buso. Ŝajne ĝi estis ĉina kvartalo, aŭ itala, aŭ hebrea.

Ni pasis laŭ mallarĝaj fetoraj stratoj. Tiea lumigado estis ordinara, nedresita kaj faris neniujn saltojn. Granda policano staris apogante sin al dommuro. Sur lia kaskedo brilis blazono de Nov-Jorko. Li rimarkis nian malcertecon kaj proksimiĝis al ni, sed ne ricevinte demandojn, li denove okupis la lasitan lokon.

El unu domaĉo aŭdiĝis tre enuiga kantado. Viro, staranta ĉe ĝi, eksplikis, ke tie troviĝas dormoloko de “Usona Sava Armeo ” (American Salvation Army).

– Kiu rajtas dormi tie?

– Ĉiu. Neniu demandas lian nomon kaj interesiĝas pri liaj okupoj aŭ pasinteco. Vizitintoj ricevas senpage liton, kafon kaj panon. Matene same kafon kaj panon. Poste ili rajtas foresti. Nur sola postulo: ili devas matene kaj vespere preĝi.

Kantado, kiun ni aŭdis, probable estis plenumado de tiu postulo. Ni eniris la domon. Antaŭe, ĉirkaŭ dudek kvin jaroj, ĉi tie situis ĉina opia fumejo. Ĝi estis malpura kaj malluma malĉastejo. De tiam ĝi iĝis pli pura, sed perdinte antaŭan ekzotikecon, ĝi ne iĝis pli hela. Supre oni preĝis kaj sube estis dormejo kun nudaj muroj kaj ŝtona planko, sur kiu staris veltolaj militaj litoj. Odoris malbona kafo kaj humideco samkiel en ĉiu filantropa ejo. Ĝenerale dormoloko similis la saman, kiun priskribis en teatraĵo “Sur fundo” Gorkij (NB. Gorkij, Maksimo, granda rusa verkisto), nur laŭ usona maniero.

La kantado finiĝis kaj ĉirkaŭ ducent alvenintoj okupis sidlokojn. Inter usona nacia flago staranta sur podio kaj pendintaj surmure tekstoj el Biblio vigle moviĝis ruĝvanga oldulo en nigra kostumo. Li parolis kaj gestis kun tioma energio, kvazaŭ li ion ajn vendis. Interalie li oratoris pri edifa historio de sia vivo, pri bonfaranta krizo okazinta tiam, kiam li elkore alvokis Dion.

Antaŭe li estis trampo (“same kiel vi, oldaj diabloj!”), ŝtelis kaj malakceptis Dion (“rememoru viajn kutimojn, miaj amikoj”). Nun li ĉesigis tiun vivmanieron. Li havas propran hejmon kaj vivas kiel estimata homo. Antaŭ nelonge li eĉ aĉetis radioricevilon. Ĉion li ricevis helpe de Dio senpere.

La maljunulo oratoris tro flue kaj probable jam milfojon, aŭ pli. Finfine li alvokis aŭskultantojn ankoraŭ kanti kaj rekomenciĝis enuiga kantado.

Pluraj vizitintoj estis maljunaj, kun nerazitaj vangoj kaj indiferentaj okuloj. Ili balanciĝis sur krudaj benkoj kaj obeeme kantis. Iuj ne sukcesis superi dumtagan lacecon kaj ekdormis.

Ni klare imagis iliajn hodiaŭajn vagadojn tra ruboplenaj novjorkaj lokoj. Post tio sidi ĉi tie kaj kanti psalmojn por ili estis efektive turmente.

Ni eliris kaj repaŝis laŭ iuj mizeraj kvartaloj, nekonante lokon de nia situo. Super ni kuregis trajnoj. Ĉe apotekoj staris junuloj kun helaj ĉapeloj kaj interĵetis kurtajn frazojn.

Tre malfrue ni revenis la hotelon kun diversaj impresoj pri Nov-Jorko, surprizitaj per ĝiaj grandeco, riĉeco kaj mizero.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]