[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La kvardekkvina ĉapitro.
Usona demokratio

Unu usonanino havis deksepjaran filinon kaj maturaĝan filon. Foje la junulino ne revenis hejmen. Ŝi forestis tutan nokton. Sekvonttage ŝi ankaŭ ne aperis. La junulino foriĝis. Ŝin serĉis polico kaj fiaskis. Patrino konsideris sian filinon pereinta. Pasis unu jaro. Kaj jen, foje amiko de ŝia filo sciigis lin teruran novaĵon. Li vidis la junulinon, kiun oni konsideris pereinta, en sekreta bordelo. (Oficiale, en Usono prostituo ne ekzistas. Fakte tie estas multaj sekretaj bordeloj). Frato tuj kiel kliento venis tiun bordelon. Tie li efektive ekvidis sian fratinon. Li malfacile ŝin ekkonis, ĉar ŝi terure ŝanĝiĝis. Tio, kion ŝi rakontis al li, estis pli terura. Ŝin oni ŝtelis kaj vendis.

– Mi fiaskis, – diris la junulino, – kaj vi ne provu savi min. Personoj, kiuj min ŝtelis, estas tiom potencaj, ke neniu povas batali kontraŭ ili. Ili senmedite povas mortigi vin aŭ min.

Malgraŭ tio, batalo komenciĝis. La patrino vokis policon, – sed tio nenion rezultigis. Post dorsoj de banditoj estis iuj nekonataj, sed neordinare potencaj homoj. La patrino plendis al tribunalo. Advokato de banditoj pruvis, ke la junulino estas jam malnova prostituitino kaj ĝuste ŝi minacas la socion, sed ne ŝtelita ŝin bando. Supera tribunalo de la ŝtato ankaŭ decidis proceson favore al banditoj. Nenion rezultigis vizito de la patrino al Vaŝingtono, kiu simple ne rajtas ŝanĝi decidon de la ŝtata tribunalo. Jen tio estas ĉio. La junulino restis en bordelo.

Tio okazis en la lando, kie oni deklaris liberecon de parolado. Al patrino de la junulino oni disponigis liberecon ne nur paroli, sed ankaŭ krii. Ŝi kriis, sed ŝin neniu ekaŭdis.

Tio okazis en la lando, kie oni deklaris liberecon de preso. Sed neniu gazeto menciis la proceson. Kie estis tiuj lertaj, senlacaj, rapidpiedaj raportistoj, de kies subtila rigardo ne forglitas nek unu ŝtelo, nek unu riĉa edziĝo, nek unu paŝo de kinostelo eĉ de la kvara klaso?

Tio okazis en la lando, kie oni deklaris netuŝeblecon de individuo. Sed malfeliĉa individuo troviĝis en bordelo, kaj neniuj potencoj sukcesis ŝin eltiri. Ŝajne, eĉ elĉerkiĝinta Abramo Linkoln (NB. Lincoln, Abraham, la 16-a prezidanto de Usono) nenion povus fari. Al li ne sukcesus helpi eĉ kanonoj de generalo Grant!

Ĉiufoje, kiam ni refreŝigas en memoro elementojn, el kiuj kolektiĝas usona vivo, aperas ĝuste banditoj, kaj se ne banditoj, do ĉantaĝistoj, kaj se ne ĉantaĝistoj, do bankistoj, kio, ĝenerale, estas samo. En memoro aperas tuta tia homa rubo, malpuriginta la liberamantan kaj laboreman landon.

Kio povas esti pli ĝoja ol libera elektado en demokrata lando, kies civitanoj laŭ konstitucio havas ĉiujn rajtojn pri “libereco kaj strebado al feliĉo”? Feste vestitaj elektantoj iras al balatujoj kaj tenere metas tien balotilojn kun nomoj de amataj kandidatoj.

Reale okazas tio, kion rakontis al ni ĉikaga kuracisto: venas ĉantaĝisto-politikulo kaj per ĉantaĝo aŭ minacoj obeigas bonan homon voĉdoni pro iu fraŭdulo.

Do, rajto pri libereco kaj strebado al feliĉo sendube ekzistas, sed ebleco por realigo de tiu rajto estas ekstreme dubinda. En tro danĝera najbareco kun monaj trezorejoj de Ŭol-strito (Wall street) situas tiu rajto.

Kompense eksterajn formojn de demokratio usonanoj observas kun neordinara skrupulo. Kaj tio, necesas diri veron, impresas.

Henrio Ford laŭ sia stato en usona socio estas figuro preskaŭ neatingebla. Kaj jen foje li venis en unu ejon de sia uzino, kie troviĝis kelkaj inĝenieroj, manpremis ĉiun kaj ekparolis pri aktuala afero. Dum parolado maljuna Ford havis maltrankvilan mienon. Iu penso turmentis lin. Kelkfoje li ĉesigis paroladon duonvorte, klare provante ion rememori. Finfine li pardonpetis antaŭ konversaciantoj, interrompis interparolon kaj alpaŝis al juna inĝeniero, kiu sidis en malproksima angulo de ĉambro.

– Mi tre bedaŭras, sinjoro Smit, – diris sinjoro Ford, – sed mi, ŝajne, forgesis vin saluti.

Troa manpremo ne estos peza ŝarĝo por bilanco de fordaj aŭtaj uzinoj, sed impreso estas grandega. Tiun junan inĝenieron Ford neniam gastigos, sed dum laboro ili estas egalaj, ili ambaŭ produktas aŭtojn. Multajn malnovajn laboristojn de sia uzino Ford konas laŭnome kaj vokas tiujn jene: “Saluton, Majko!” aŭ; “Saluton, Ĝono!” Majko kaj Ĝono ankaŭ vokas lin: “Saluton, Henrio!” Ĉi tie ili kvazaŭ egalas, ili kune produktas aŭtojn. Sed vendas aŭtojn sole maljuna Henrio. Kaj maljunaj Majko aŭ Ĝono, kiam ili kadukiĝos, estos forĵetitaj surstraten, samkiel oni forĵetas malnovan lagron.

Do, traveturinte dek mil mejlojn, ni trafis ĉefurbon de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Vaŝingtono, kun siaj nealtaj registaraj konstruaĵoj, ĝardenoj, monumentoj kaj vastaj avenuoj iomete similas Vienon, iomete Berlinon, iomete Varsovion, iomete ĉiujn ĉefurbojn. Kaj nur aŭtomobiloj memorigas tion, ke la urbo troviĝas en Usono. Ĉi tie por ĉiuj du homoj estas unu aŭto, sed por ĉiuj kvincent mil rezidantoj estas neniu konstanta teatro. Post vizitoj al domo de Georgo Vaŝington (NB. Washington, George, la unua prezidanto de Usono) en Maunt-Vernono (Mount Vernon), al sesio de Kongreso kaj al tombo de nekonata soldato evidentiĝis, ke vidi, propre, plu nenion. Restis nur ekvidi prezidanton. En Usono tio ne estas tre malfacile.

Dufoje semajne, je la deka kaj duono matene, prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj akceptas ĵurnalistojn. Ni trafis tiun akcepton. Ĝi estis en Blanka Domo (White House). Ni eniris akceptejon, kie staris grandega ronda tablo, farita el sekvojo. Tio estis donaco al unu el eksaj prezidantoj. Vestejo forestis, do venintaj ĵurnalistoj metis siajn paltojn sur tiun tablon, kaj kiam ĝi superpleniĝis, do tiam oni metis vestaĵojn rekte sur plankon. Iom post iom kolektiĝis ĉirkaŭ cent personoj. Iuj fumis, interparolis kaj senpacience ĵetis rigardojn je eta blanka pordo, post kiu, probable, estis la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Oni konsilis al ni proksimiĝi al la pordo, por ke ni povu vidi la prezidanton, alie povas okazi, ke post dorsoj de ĵurnalistoj li ne estos videbla. Kun lerteco de spertaj tramaj batalantoj ni trapuŝiĝis antaŭen. Antaŭ ni restis nur tri ĝentlemanoj. Tiuj estis grizharaj kaj tre respektindaj sinjoroj.

La difinita horo jam venis, sed ĵurnalistojn oni ne enigis. Tiam grizharaj ĝentlemanoj ekfrapis la pordon, komence mallaŭte, kaj poste – pli forte. Ili frapis al la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj, samkiel frapas asistanto de reĝisoro al aktoro, memorigante al li pri ludo. Oni frapis ridetante, sed tamen frapis.

Finfine la pordo malfermiĝis, kaj ĵurnalistoj, puŝante unu la lian, impetis antaŭen. Ni ekkuris kune kun ĉiuj. Kavalkado trakuris laŭ koridoro, poste laŭ granda malplena ĉambro. Tie ni facile devancis ege spirantajn grizharajn ĝentlemanojn kaj sekvantan ĉambron ni atingis la unuaj.

Antaŭ ni, en profundo de cirkla kabineto, sur kies muroj pendis antikvaj litografoj kun bildoj de misisipaj vaporŝipoj, kaj en etaj niĉoj staris modeloj de fregatoj, post mezmezura skribtablo, kun fumata cigaro enmane kaj kun ĉeĥova (NB. Ĉeĥov, Antono, granda rusa verkisto) nazumo sur granda bela nazo sidis Franklino Rusvelt, la prezidanto de Usono. Post lia dorso brilis steloj kaj strioj de du naciaj flagoj.

Komenciĝis demandoj. Ĵurnalistoj demandis, la prezidanto respondis.

Tiu tuta rito, certe, estis iom kondiĉa. Ĉiuj sciis, ke neniujn neordinarajn sekretojn la prezidanto malkovros. Iujn demandojn la prezidanto respondis serioze kaj vaste, iujn li ŝerce respegulis (kvankam tio ne estas facila afero, dufoje semajne ŝerce respeguli demandojn de persistaj ĵurnalistoj), iujn li respondis, ke pri ili li parolos poste.

Granda bela vizaĝo de Rusvelt aspektis laca. Nur hieraŭ Supera tribunalo abolicis “AAA” (NB. Agricultural Adjustment Administration, Administra Akomodo de Agrokulturo), lian aranĝon, akomodantan semadon, kiu estis unu el fustoj de lia programo.

Demandoj kaj respondoj deprenis duonhoron. Kiam okazis paŭzo, la prezidanto demande ekrigardis kunvenintojn. Tion oni komprenis kiel signalo por kuna retiriĝo. Aperis separaj eksklamacioj: “Adiaŭ, sinjoro prezidanto!” – kaj ĉiuj foriris. Kaj sinjoro prezidanto restis sola en sia cirkla kabineto, inter fregatoj kaj stelaj flagoj.

Milionoj da homoj, oldaj kaj junaj, kiuj konsistigas grandan usonan popolon, honestan, brueman, talentan, laboreman kaj iomete tro respektantan monon, akorde de konstitucio rajtas fari ĉion, ja ili estas mastroj de l' lando. Oni povas eĉ Morgan, Ĝonon Pirponton Morgan mem venigi al pridemandado de senata komisiono kaj minace demandi lin:

– S-ro Morgan, ĉu vi enigis Unuiĝintajn Ŝtatojn en mondan militon por persona profito?

Demandi la popolo rajtas. Sed kiel s-ro Morgan respondas – tion ni aŭdis mem.

Kaj tiam ĉio estis tute demokrate.

Ĉiu rajtis ĉeesti sesion de senata komisiono, eniro estis libera. Same vi rajtis meti vian palton ĉien ajn, – meti ĝin sur plankon, enpuŝi ĝin sub seĝon, sur kiu vi sidas.

En unu fino de negranda halo troviĝis seĝoj, en la alia – tablo, ĉe kiu okazis pridemandado. Sur tablo estis neniu drapo, nek ruĝa, nek verda. Ĝi estis longa, polurita tablo. Ĉio estis tre simple. Ĉe seĝo de la miliardulo kuŝis sur planko lia dika, jam malnova teko. Ĉirkaŭ Morgan troviĝis liaj juristoj kaj konsilistoj. Ili estis multaj, dekoj da homoj. Grizharaj kaj ruĝvangaj, dikaj kaj kalvaj aŭ junaj, kun trapenetraj rigardoj, – ili armiĝis per faktoj, atestoj, dokumentoj, foliantoj kaj paperujoj. Tuta tia bando de morgan-aj bravuloj sentis sin absolute senĝene.

Prezidis senatano Naj (Nye) kun maldika, inspirita, preskaŭ rusa vizaĝo. (Al li konvenus nacia rusa ĉemizo kun oblikva kolumo). Pridemandadon okazigis senatano Klark (Clark), rondvizaĝa kaj gaja. Tuj vidiĝis, ke al li plaĉas pridemandi mem Ĝonon Pirponton Morgan, plijunan.

“La plijuna” ulo estis sepdekjara. Li estis grandega kaj dikega oldulo en longbaska darka jako. Sur apopleksia nuko de Morgan vidiĝis kokida grizhara lanugo. Morgan estis kvieta. Li sciis, ke neniu malbono povas okazi. Kiam oni lin demandos, li ekrigardos siajn juristojn, kaj tiuj tuj furioze komencos serĉi en libroj kaj sufloros al li respondon.

Tio estis mirinda vidaĵo. Kelkaj dekoj da konsilistoj ion flustris en orelojn de Morgan, enmanigis iujn paperojn, sufloris, helpis. Tion ne Morgan parolis – parolis liaj miliardoj. Kaj kiam en Usono parolas mono, ĝi ĉiam parolas aŭtoritate. Ja ekzistas en Usono ŝatata proverbo: “Li aspektas kiel miliono da dolaroj”.

Efektive miliono da dolaroj aspektas tre bone.

Kaj Morgan, en sia longbaska darka jako, simila al maljuna dika korvo, aspektis kiel kelkaj miliardoj.

Pro voko al senata komisiono persono rajtas ricevi ĉiutagan enspezon, por nutri sin ktp. Ĝono Pirponto Morgan, plijuna akceptis tiun enspezon. Li uzis ĉiujn rajtojn, kiujn disponigis al li demokrata konstitucio.

Morgan ricevis ĉion, akorde de konstitucio, eĉ iom pli. Kaj ĉion ricevis la popolo?

Sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj loĝas cent dudek milionoj da homoj.

Dek tri milionoj el ili ne havas jam multajn jarojn laboron. Kune kun gefamilianoj tio konsistigas kvaronon de tuta loĝantaro de l' lando. Samtempe ekonomiistoj asertas, ke sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj nun, jam hodiaŭ, oni povus nutri miliardon da homoj.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]