[Antaŭa parto]     [Enhavtabelo]

 

Forirante de la kunveno, Vitalij esperis, ke li revenos ne pli malfrue, ol post duonhoro. La afero estis urĝa. Alice telefonis, ke ŝi estas morgaŭ frumatene forveturonta. Ĝi estis tute maleble. Li devis ŝin nepre vidi.

Alkurante al malnova parko apud la domo, kie Alice fiksis la renkonton, li jam decidis pense, ke petos Alice'n resti almenaŭ por unu tago. Tiaokaze ĉio klariĝos morgaŭ. Sed nun li estas petonta la pardonon kaj diros, ke li devas senprokraste reveni la kunvenon. Vere, la plej gravan li jam estas dirinta. Sed li devas nepre ĉeesti la purigadon de Vinokurov.

Alice atendis lin apud ponteto de l' boatalbordiĝejo.

— Jen estas la boato, Vitalij, ni sidiĝu. Ĉi tie estas tre brue. Ni fornaĝu iom de la bordo? Ĉu ne vere?

Vitalij estis kontraŭdironta, sed ekrigardinte la severajn kaj malgajajn okulojn de Alice, silente prenis la remilojn. Per du svingoj li forpuŝis la boaton de la bordo. Proksime estis tute senhoma insuleto. Kun facila susuro la boato sursabliĝis. Malsupre, sub la boato traflustris ion la akvo. Vitalij forlasis la remilojn kaj, anstataŭ la paroloj, kiujn li preparis, etendis al ŝi la telegramon.

— De Olga? — rapideme demandis Alice.

— Jes, jes! — per fremda voĉo respondis Vitalij. — Ŝi estas venonta morgaŭ je la deka.

— Bone. Sed mi estas morgaŭ je la deka forveturonta. — Alice kapsignis kaj, deturninte sin, fiksis la rigardon sur fajroj de la kontraŭkuŝanta bordo.

— Mi amas vin, Alice! Mi devas analizi ĉi tion. Helpu al mi, Alice. Sed ne, ne nun! Mi ne povas nun!.. Vi ne devas morgaŭ forveturi, — maltrankvile diris li, rimarkinte, kiel Alice ektremetis kaj komencis konvulsie butonumi la palton.

— Jes, jes, mi scias, Vitalij, sed kion do ni faru? Vi havas la familion. Vi ne estas ja detruonta la familion? Vi ja ne forprenos de l' infano la patron?

Vitalij senpove klinis sin super la lanterneto, dependanta de l' steveno. La koloroj forlasis la vizaĝon de Alice kaj nun la okuloj nur brilis severe kaj decideme. La voĉo de Vitalij ektremis kaj fariĝis peza, kiel plumbo.

— Pardonu min, Alice! Mi ne havas eblon hodiaŭ rakonti al vi ĉion! — Li denove estis dironta, ke li tuj devas reveni la kunvenon, sed, anstataŭ ĝi, ekspiris kaj pli malalte alkliniĝis super la boato. — Mi amas vin, sed mi treege kompatas Olga'n kaj la infanon! Kion mi devas fari, por mortigi ĉi tiun kompaton?

Alice subpremis la ekspiron kaj pli firme kunpremis la lipojn.

— Kompato?.. Jes, la kompato ne estas bezona! La kompaton vi mortigu! — faligis ŝi ĉi tiujn vortojn kaj subite elŝiris la telegramon el la manoj de Vitalij, ĉifis ĝin kaj, ĵetinte sur la boatfundon, falis sur benkon kun malforta kunpremata ekkrio. Vitalij, emociante, ĵetis sin al ŝi.

— Alice, Alinjo!

Forte tremetante, ŝi subpremis la singultojn.

— Ne, ne, mi tuj! Vi ne maltrankviliĝu. Mi ja tuj!

Li penis fortiri ŝiajn manojn de la vizaĝo, sed ŝi pli firme kunpremis ilin.

— Mi ne devus legi la telegramon! — sopire diris li.

— Kontraŭe, vi bone agis! Almenaŭ mi ĉion scias!.. Jes, ĉion!.. Mi ja ne sciis!.. Ho, mi ne sciis!..

Emociigita, li provis enrigardi ŝiajn okulojn, sed ŝi kaŝis ilin, penante ne lasi lin tuŝi sian enbuliĝintan korpon.

— Jes, jes, ŝi estas bona, — kun doloro daŭrigis Alice, penante diri ĉion por unu fojo, — ŝi amas vin! Vi suferigas ŝin! Ŝi estas preta por vi ĉion fari! Sed mi?.. — ŝi interrompis, glutante la larmojn. Li sukcesis finfine, rompante ŝiajn brakojn, malkovri ŝian vizaĝon. Ŝiaj bluaj okuloj, kvazaŭ per vitro, kovriĝis per nebula fluidaĵo kaj du larmeroj estis delurantaj apud la nazo.

— Alice! — ekĝemis Vitalij.

Per rapida movo ŝi disŝmiris la larmerojn sur la vangoj, rekovriĝantaj per strangaj makuloj.

— Mi? — ekkriis ŝi. — Mi estas egoistino! Mi neniam vin bezonis! Mi neniam neniam vin efektive amis! Ĉu vi aŭdas? Ĝi estas vero, vero! Ne, ne tuŝu min plu! Ne penu certigi pri kio ajn! Mi ĝojas, ke ĉio estas finita!

En voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita ofendiĝo, fiereco de l' ofendita virino kaj la profunda amsento, al kiu, kiel al papilio, oni krude forŝiris la flugilojn. En neĉesigeblaj konvulsioj ŝi turmentiĝis sur la benko.

— Ho, Vitalij, kial vi ne diris ĝin antaŭe? Vi devis averti! Por kio vi igis min tiom multe suferi, tiom multe travivi? Ja tie, en Berlino en la komenco mem... Ĝi ne estus tiel dolorige! Mi suferus monaton, eble du, sed poste forgesus vin!.. Ne, vi senzorge alproksimigis vin al mi! Vi malkaŝis al mi mian propran naturon! Por vi ĝi ne estas komprenebla! Vi estas dironta tuj: Pri kio temas?.. Vi ja en nenio ŝanĝiĝis! Ho, se vi scius, kiel mi ŝanĝiĝis!

Ŝirmove ŝi kaptis lian kapon, por unu sekundo alpremis ĝin al sia forte batanta koro kaj tuj forpuŝis. Ŝiaj okuloj sekiĝis kaj flamis nun per malhela fajro. Ŝiaj vangoj brulis. Tuta ŝi, rektiĝinta kaj fiera, ŝajnis esti nealirebla, malproksima kaj fremda.

— Mi estas morgaŭ forveturonta, Vitalij. Ĝi ne estas ŝangebla!

Vitalij ĝemis.

— Alinjo, kara, kio okazis al vi? Mi ja ne tion estis deziranta! Kontraŭe, mi estis nur klariganta... Sed mi ne povas nun, Alice! Vi komprenu! Vi devas resti almenaŭ por unu tago!

Li kunpremis la kapon per manplatoj kaj silentiĝis. Ne kompreninte lin, Alice alparolis mallaŭte, apenaŭ aŭdeble:

— Ĉio pasos, ĉio forgesiĝos... Jes... Poste denove revenos trankvilo!

Ŝi atendeme eksilentis, sed ĉar li ne kontraŭdiris, ŝi silente traŝovis sian manon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĉirkaŭprenis la kapon. Li sidis en la sama pozo. Ŝi ne sciis, kion diri ankoraŭ, dolore ekspiris kaj subite puŝis sin en lian ŝultron per la vizaĝo kaj ekploris.

Vitalij, emociigita, ĉirkaŭprenis ŝiajn ŝultrojn kaj sentis, ke li tenas en la brakoj ne fieran Alice'n de ĵus forfluiginta momento, sed la senpovan malgrandan knabinon. Li kisis ŝiajn malsekajn vangojn, ŝiajn harojn, ŝiajn malgajajn okulojn... Ili parolis interrompante, ne aŭskultante unu la alian.

— Mi amas vin, Vitalij! Mi neniam ĉesis vin ami! Mi perdas ĉion, kio estas bona en mia privata vivo! Mi foriras kun kordoloro!

Ŝi mallaŭte plorsingultis, premante sin al lia brusto, alkroĉiĝante kolumon de lia ĉemizo kaj instinkte serĉante la varmon.

— Forgesu min, Alinjo, forgesu! Mi ne indas vin, — murmuris Vitalij, apenaŭ venkante la superverŝantan lin emocion.

La vespero definitive malleviĝis super la parkon. Inter la arboj estis nigra mallumo. Super la lago naĝis malpeza griza nebulo. La elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon. Alice ekploris pli maldolĉe. Ŝi pli forte alpremis sin al Vitalij. En la sama momento li eksentis, ke en ŝi ekflamis iu nova sentimento.

— Alinjo, Alinjo! — kun timo, aŭ, eble, kun ĝojo ekkriis li. — Alinjo, kara!

Ŝi ne respondis, nur profunde ekspiris kaj pasie premiĝis al li. Ŝiaj genuoj kvazaŭ algluiĝis al liaj piedoj kaj la korpo, peziĝinte, premis lin. Iom klininte sin malantaŭen, por ke ŝi povu lin apogi, li per la dekstra brako ĉirkaŭprenis ŝin, kaj per la maldekstra kunpremis ŝiajn gambojn kaj sidigis sur siajn genuojn.

— Dio mia, kion ni faras? — vortĵetis Alice kaj en la sama momento spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon, poste rektigis, kvazaŭ la risorto kaj duonronde ĉirkaŭvolvis ĝin ĉirkaŭ lia korpo.

— Al mi, al mi! — flustris Vitalij, malfacile spirante, — ni iru al mi! — Ĉi tie ne eblas!..

Ŝi ektremetis kaj ekkonvulsiis sur liaj genuoj.

— Ne, ne, en neniu okazo! Ĉio estas finita! Ne eblas! Mi foriras!..

Vitalij eksilentis, sed jam en la sekvinta momento la manoj de Alice glitis sur lia kolo, malbutonumis la kolumon kaj li sentis bruligan tuŝon de ŝiaj fingroj sur sia brusto.

— Ni iru al mi!.. Ĉu vi aŭdas, Alinjo? Tie oni ne malhelpos al ni!

— Mi ne povas!.. Ho, mi ne povas: ne ebias, ne diru ĉi tion!.. — malespere ekkriis ŝi kaj denove silentiĝis. Vitalij nerveme mordetis la lipojn, penante venki la kaptintan lin emocion.

— Ni iru! — subite akre ĵetis ĉi tiujn vortojn Alice kaj tuj leviĝis. Li kaptis ŝian manon kaj ektiris post sin. Ŝi estis iranta peze, disŝirata de la inversaj sentoj kaj ĉiuminute preta fuĝi. Sed li tenis ŝin fortike kaj estis dirante varmajn pasiajn vortojn:

— Ne timu, Alinjo! Ĉu vi deziras esti la mia? Vi estas mia amata edzineto! Ne timu!

Tiel atingis ili la domon kaj preskaŭ kursupreniris la ŝtuparon. Per la nervema mano li malfermis la pordon kaj preterlasis ŝin en la ĉambron.

— Ŝaltu la lumon! — diris li al ŝi, paŝante al la tablo. La knabino, per tremanta voĉo respondis:

— Mi ne scias, kie estas la ŝaltilo.

— Apud la pordo mem.

Ŝi trovis la ŝaltilon kaj tuj fermetis la okulojn pro la lumo. Nelaŭforta batalo respeguliĝis sur ŝia vizaĝo. Li aliris ŝin.

— Ne emociiĝu! Kial vi tiel emociiĝas? Se vi timas, nenio okazos. Ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon?

Alice skuis la kapon.

— Ne, ni foriru de ĉi tie!

— Alinjo, por kio? Kio vin tiel timigas?.. — Li genuis antaŭ ŝi. — Jen rigardu, kian ĉambron mi havas!

Li konfuze ridetis, farinte nedifineblan geston. Alice leviĝis, faris kelkajn paŝojn, fiksrigardis grandan portreton de Olga sur la muro, haltigis la rigardon sur fotobildo de Injo, poste sur infanaj ludiloj sub la tablo, kaj ŝanceliĝinte, remalleviĝis la seĝon. Vitalij ĵetis sur la lampon malheleruĝan ŝalon de Olga, okazinta sub la manoj. Li ĉirkaŭprenis gambojn de Alice kaj enŝovis la kapon en ŝiajn genuojn. Alice malfacile spiris. Tiam li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapide metinte sur la liton, komencis kisi la brakojn kaj kolon. Ŝi kuŝis senmove, ferminte la okulojn. Li forĵetis de ŝiaj piedoj pantoflojn, per rapida movo formetis la robon, kaj daŭrigante la malvestadon, kisis la tutan korpon de supre al malsupre, pasie ensuĉigante la silkan haŭton kaj kun la tuta forto premante per varmega buŝo ŝiajn malgrandajn streĉitajn mamojn, en nehoma ekscito disĵetante ŝiajn brakojn kaj alpremante ilin al la kuseno. Tremante, momente sin premante al li, kaj denove repuŝante lin, ŝi sidiĝis sur la lito. Kun brilantaj okuloj, ŝi subite ridetis.

— Rigardu do! Mi volas, ke vi finfine vidu, kia mi estas!

Vitalij surdorskuŝante, ravrigarde glitis sur ŝia korpo. Li estis penanta rememori, kie li vidis tian korpon kaj subite rememoris: ili vidis ĝin kune en Berlino, en «Altem-Museum».

— Kiom ĉarma vi estas! — diris li fine, — mi ne sciis, ke la statuoj povas reviviĝi!

— Mi elturmentiĝis, Vitalij, ĉu vi ne vidas, kiel mi elturmentiĝis! — flustris ŝi pasie, sin premante al li. Lertmove ŝi liberigis siajn harojn, kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj finaĵoj iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon. Ŝi prenis ilin per la manoj kaj ĉirkaŭvolvis en ili, kiel en silko, lian kolon.

— Mi malfruiĝas! — diris Vitalij.

 

Vinokurov kun aroganta mieno altabliĝis.

— Jes, mi aŭskultas vin. Partiano de post la 1925 jaro. Oficisto. Inĝeniero.

— Ĉu vi estas konstruinta la domon, pri kiu aludis kamarado Ivagin?

— Tute ĝuste!

— Kial vi uzas tiun militistan esprimon «tute ĝuste?» Ĉu vi servis?..

Vinokurov levis la ŝultrojn.

— Malsaĝa kutimo.

— Aha, tiel! Nu, bone! Vi estas adoptinta dum la domkonstruo vian inventon?

— Jes.

— Kian?

— Fajrosendanĝeraj vandoj.

— Kiam do vi inventis ĉi tiun materialon?

— Antaŭ du jaroj.

Ivagin levis la manon.

— Kamaradoj, li mensogas. La fajrosendanĝeraj vandoj ne estas inventitaj de li. Inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne?

— Kiamaniere? — maltrankviliĝis Bobrov, ruĝkoloriĝante sub la rigardoj de l' publiko. — Mi nenion povas jesigi!

— Vi povas tion jesigi, kamarado Bobrov! De via tablo Semjonov prenis jen ĉi tiun libron. Certe, vi estas ĝin leginta. Ha? — Ivagin turnis super la kapo dikan ĵurnalon. — Ĝi estas antaŭmilita eldonaĵo. En ĝi troviĝas plena priskribo de ĉi tiuj fajrosendanĝeraj vandoj. La vandoj ne brulas, sed ne kontraŭstaras la akvoefikon. Sekve, ili estas senutilaj. Ha?

— Kion vi diros kontraŭ ĝi, kamarado Vinokurov? — demandis la prezidanto.

— Nenion! — levis tiu la ŝultrojn. — Mi estas aŭskultanta, kion oni parolos ankoraŭ!

— Ĉarma komenco! — grumblis la prezidanto kaj enŝovis la nazon en paperojn.

La aŭskultantaro silentiĝis kaj ekregis antaŭŝtorma silento.

— Kiun superan lernejon vi estas fininta?

— La petrogradan Politeknikan Instituton.

— Ĉu vi povas pruvi tion dokumente?

— Strange. Kial vi bezonas la dokumentojn? Ja mi estas ne antaŭ la tribunalo!

— Jes, certe, — ree tragrumblis la prezidanto. — Sed ni havas kelkajn dubojn..

— Diru, ĉu vi neniam estis ŝanĝanta la nomon?

— Mi? La nomon?.. — Vinokurov iomete paliĝis, — kiu diris al vi?

— Do vi ĝin ŝanĝis tamen?

— Pardonu, mi tion ne komprenas... Ĉu ĝi estas juĝesploro, aŭ la partia reregistro? Vi ja mem parolis pri la kamaradeca rilato!..

La prezidanto leviĝis kaj, kvazaŭ petante opinion de la kunveno, klarigis:

— Pardonu, gekamaradoj! Ni devas fari escepton el la regulo. Vi vidas mem!

La embarasita aŭskultantaro silentis.

— Se vi estos respondanta kontraŭ la demandoj honeste kaj sincere, kiel decas al membro de l' partio, ni tute kontentiĝos. Kie vi estis en la 1919 jaro?

— Mi? en Irkutsko.

— Kion vi estis tie faranta?

— Mi laboris en uzino.

— Kaj poste?

— Kion signifas poste?

— Post kiam evidentiĝis, ke vi ne estas inĝeniero kaj ne havas la specialan kleron?

Ekestis silento. Vinokurov mordetis la lipojn kaj ne respondis.

— Ĉu vi komprenas la demandon?

— Jes, mi komprenas.

— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi forgesis, kion vi estis faranta poste? — La prezidanto transfoliumis la paperojn. — Mi memorigos vin. Vi serviĝis al la kolĉaka stabo. Per tio sama vi evitis skandalon pro via ĉarlatanaĵo.

— Pardonu, ĉu mi povas ekscii, — trankvile demandis Vinokurov, — de kie vi ricevis ĉi tiujn informojn?

— Ĝi ne gravas... — estis kontraŭdironta la prezidanto, sed Ivagin interrompis:

— Kial do ne? Ne ŝuldigu lin! Jen, Semjonov, rakontu!

Semjonov leviĝis kaj, ordigante sian ĉemizon, tusetinte, klarigis:

— Patro mia konas vin, kamarado Vinokurov! Kune kun li en la uzino vi laboris. Nu, li estis antaŭ kelkaj semajnoj ĉe tie kaj atentis la konatan personon. Ni intercetere ĉi tiun temon pritraktis kaj decidis tiun aferon klarigi. Tio estas, kiamaniere la blankgvardiano partianiĝis? Nu, jen, ni ricevis el Irkutsko viajn dokumentojn. Kaj la fotokarton. Verŝajne, vi rekonos vin, se permesi al vi ĝin ekrigardi! — Semjonov larĝe ridetis kaj brilis per la okuloj.

La vizaĝo de Vinokurov subite deformiĝis kaj li ekridis. La ĉambrego tuj silentiĝis. La vizaĝo de Vinokurov neniam estis ridanta. Eĉ la rideton neniu vidis sur lia vizaĝo. Tial tiom strange estis vidi lin ridanta.

Vinokurov ridis, sed la okuloj restis senmovaj kaj ektimigite malfermitaj. Li ridis, sed la lipanguletoj konvulsiis kaj ŝajnis, ke la rido tuj aliformiĝos je ploro.

— Kiel, kiel bone vi estas informitaj! — apenaŭ eldiris li kaj denove sovaĝe ekridis, streĉe rigardante ien al la elirejo. Ĉiuj returnis sin kaj ekrigardis en la sama direkto. Tie staris Vitalij. Li rigidiĝis kaj aŭskultis la frenezan ridegon de Vinokurov, movetante eĉ nek unu muskolon. Subite per du saltoj li atingis la estradon kaj kaptis la ŝultron de Vinokurov.

— Seleznjov! — ekkriis li. — Vi estas Seleznjov! Mi tamen venis ĝustatempe! Jes, jes, mi rekonis vian ridon! Neniu ankoraŭ en la mondo povas tiel ridi! Tie en Berlino, en la restoracieto super Spree, kune kun inĝeniero Berg kaj la maljunulo Velikonskij! Jen kial vi estas tiel pala post la krimea suda suno! Jen kie vi estas pasiginta vian dumonatan forpermeson!

Vinokurov ĉesis ridi. Lia vizaĝo fariĝis kiel granita ŝtonego, kaj nur la makzeloj iom movetiĝis. Li subrigardis al Vitalij, al la salono, silentiĝinta en streĉita scivolemo, al Ivagin kun brulantaj okuloj preta sin ĵeti antaŭ lin se li farus provon kuri, kaj al Semjonov, emocie svingmoviĝanta sur la seĝo. La prezidanto fiksis la rigardon sur Vitalij.

— Vi komplikigis la aferon. Permesu al mi proponi al Vinokurov ankoraŭ du-tri demandojn, kaj poste vi rakontos al ni, en kiuj cirkonstancoj vi renkontis lin en Berlino.

— Vi ne ekscitiĝu, la afero estas pasinta, — sin returnis li al Vinokurov, — ja troviĝas en niaj vicoj ankaŭ eksblankuloj. Se vi klarigos ĉion, laŭorde, ni almenaŭ kompreni povas!.. Ĉu ruĝarmeanojn vi estis mortpafanta? — demandis li subite, klinante sin antaŭen trans la tablon.

— Ne! — respondis Vinokurov, rimarkeble nervumante, — Mi ne estis mortpafanta... Mi servis en la stabo... Kiel skribisto...

— Ĉu skribisto? Jes? Sed en la cara armeo vi ankaŭ servis?

— Jes, nelonge... Dum la milito...

— Ĉu vi partoprenis la batalojn?

— En Galicio... En tiu, kiel ĝi nomiĝas... Apud Lvov...

— Kiom da steletoj vi havis? Du? Tri? Ĉu ankaŭ la Georgkrucon?

— Kamarado prezidanto, — diris Vinokurov mallaŭte, — mi sentas min malbone, permesu malgrandan paŭzon!

La prezidanto turnis sin al la publiko.

— Kiel vi opinias, gekamaradoj, eble ni efektive interrompu?

— Jes, ne malhelpos... Iomete ni fumu...

En la ĝenerala moviĝo Vinokurov, la unua, trairis la necesejon. Lin sekvis Ivagin kun la komisionprezidanto. Post ili, tordante en la manoj cigaredojn, ekfumante kaj vigle interparolante, moviĝis ankaŭ la cetera amaso da viroj.

Ne dezirante en ĉeesto de Vinokurov paroli, Ivagin silentis. Enmaniginte brunan, poluritan anson de la pordo, li nur por unu minuto haltis antaŭ la enirejo kaj returnis sin al la prezidanto:

— Ni devas senprokraste telefoni al OGPU. Tie, malsupre, ĵus mortis pro la apopleksio maljunulino Velikonskaja. En ŝia redikulo estas trovitaj centmil rubloj kaj jena letero.

La prezidanto surŝovis la okulvitrojn kaj prenis la skribaĵon.

— Kion? — ekmurmuris li, — Kion?.. Iru, kamarado, senprokraste la necesejon kaj tenu lin pli firme!

Ĉi-momente en la necesejo krevis akra kaj seka frapo kaj, sin puŝinte sur la kahelan muron, reeĥis tra la malfermata pordo.

 

«Karulo! Mi deziras diri al vi mian lastan elkoran "adiaŭ". Adiaŭ, mia bona!.. Hodiaŭ nur mi estas kompreninta ĉi tiun profundan vorton. En la animo renaskiĝas la pasinto. Kiel strange! Pro tia bagatelo, kiel du biletoj de la berlina metropoliteno, kiujn mi trovis en mia valizo, preparante ĝin por la forveturo. Ĉu vi memoras, vi ĉiam prenadis la biletojn kaj tuj transdonadis ilin al mi, kvazaŭ timante perdi?.. Kun tio ĉi renaskiĝis la plej belaj en mia vivo, neniam ripeteblaj, helaj, kiel ĉielruĝo, radiantaj kaj varmaj tagoj: Dankon, karulo, por tiuj ĉi tagoj, dankon! Neniu redonos al mi ĉi tiujn tagojn kaj, sciu mia bona, mia kara, kun kiu ajn estus mi de nun, miaj pensoj ĉiam restos kun vi! Mi deziras, Vitalij, ke en ĉi tiuj linioj vi rekonu vian korresonan kaj delikatan amikinon. Eble, mi alportis al vi tro da doloro, tro da ĉagreno. Kion do mi povas nun fari?..

Knabo mia!.. Mi skribas tion kun sopiro. Estas tre malfacile tion diri, sed se vi amas min ankoraŭ, la malbonan, kruelan, abomenan, plenumu do mian peton, revenu al via familio! Ĝojo de l' amo ne estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn. La amo kostas tro multe kaj en iuj okazoj pli bone estas ĝin rifuzi!

Mi havas alian vojon, aliajn devojn. Verŝajne, neniamaniere, aŭ tre malmulte mi utilos en Sovetunio. Ĉi tie estas tiom multaj bonaj kaj honestaj laborantoj. Sed ĉe ni... Mia loko estas tie, kie la batalantoj ankoraŭ ne sufiĉas kaj oni bezonas fari nemezureble multe, por konkeri tion, kio de vi jam estas konkerita. Ĉu mi povas resti en USSR? Ja miloj da germanaj laboristoj dezirus transmigri ĉi tien, pro malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ la kapitalista mondo. Se mi restos ĉi tie, ĉu ne rajtus miaj kamaradoj diri, ke mi misuzis la privilegiojn da la partia funkciulino kaj la vojaĝon al USSR por miaj propraj celoj?

Vi diros: sed la hieraŭa nokto. Mi ja ne plu estas knabino. La knabino fariĝis virino. Mia kara, mi hodiaŭ ne estas dorminta. Se la dormo tuŝadis min, mi tuj ektremadis kaj longe kuŝis kun la malfermitaj okuloj. Kaj jen, ĉu vi komprenas, eble, ĝi estas ridinde, mi eĉ ne meditis ĉi tion!.. Mi rememoradis ĉiam unusolan vorton: "Faber". Milfoje "Faber"!.. Ĉu vi memoras, dum la unua nia renkonto ni veturis en vagono de l' metropoliteno? Do, en la stacihalo pendis reklama, ridinda tia krajono kun surskribo "Faber"... Bagatelaĵo restas en la memoro! Cetere la plej sensignifajn okazojn, vortetojn, agojn, mi ĉion bone memoras! Vi donacis al mi, elirante el "Admirals-Palast", du rozetojn, la ruĝan kaj blankan, kaj ridetis karese. Mi memoras, Vitalij! Ĉu vi ankaŭ?.. Vi donacis al mi kelkajn versaĵojn en la rusa lingvo. Unu el ili mi komprenis ĝis la lasta vorto kaj lernis parkere... Mi eĉ tradukis ĝin esperantlingven... Eble estas strange, ke en mia cerbo ĉio tiel interplektiĝis, sed ne gravas!.. Mi elmontras hodiaŭ la plej kaŝatan, kion mi hontas ordinare. Vi povas eĉ nomi min sentimentala filistrino. Vi povas kaj rajtas!..

"Al nia viv' kaj sort' ekzistas la kompar';
Du ŝipoj renkontiĝas tiel en la mar'.
De la humila ondo karesata,
Sen la malhelpoj, baroj kaj ĉagren',
Kun vel' ventplena via la boato,
Proksima estas jam al la haven'!..
Sed mia do post mara ŝtorm' kruela
Naĝadas nun sen unu eĉ remil'!
Ĝi flugas al abism', sen iu direktil'!
Adiaŭ do! Amik', nenion mi pretendas!..
Ne sekvos vi post min, kaj vin mi ne atendas!.."

... Vi demandas, kia estas mia opinio rilate al la hieraŭo? La simpla! Ĝi devis okazi. Ĉu alie povus esti?.. La amo trovis, fine, sian finalon. Kion mi, naiva, tiel timis!.. Libere mi sentas min nun, karulo! Kio estas ŝanĝita en mi? Ĉu min timigas, ke mi fariĝis virino?.. Kial do? Eble, naskiĝos infano?.. Tio feliĉigos min!

Pardonu pri la kaŭzita al vi doloro. Adiaŭ, senrevene adiaŭ! Mi estas forveturonta eksterlanden kun la matena vagonaro kaj vi ne plu revidos min!».

Vitalij apenaŭ finlegis la lastajn liniojn. Alice, tamen, forveturas! Li denove restas kun la premanta sopirego, sola, ĉiam sola. Maleblas, maleblas!

Vitalij estis kuranta tra la ĉambro, manpreminte la kapon. Revenigi ŝin, revenigi! Li ekrigardis la horloĝon. Ĝi ne funkciis. Li ĵetis sin al la najbaro kaj tamburis la pordon.

— Kioma horo estas? — kriis li.

Baldaŭ la deka! La vagonaro de Alice estas baldaŭ forveturonta. Senprokraste la stacidomon!

Li eldomiĝis. Dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo, laŭkutime homplena, kaj, spasmspirante, turnis sian vizaĝon renkonte al vento. La vizaĝo brulis. Kvazaŭ fajro, la vento ne freŝigis ĝin kaj ŝvito superverŝis lin tutan.

Bedaŭrinde, la tramo malrapidege moviĝis kaj baldaŭ faris kelkajn daŭrajn haltojn. La publiko, indignante, eltramiĝis kaj piediris, postlasante vicon de starantaj vagonoj. Vitalij, perdinte la paciencon, ankaŭ desaltis kaj kuris antaŭen. Postlasinte ĉirkaŭ tridek vagonojn, li atingis fine la veturantan kaj per ĝi daŭrigis la vojon pluen. Sed ĉi tiu same indignige malrapide moviĝis kaj ĵus atinginte Lubjankan, definitive haltis. Kun malbenoj, denove li elkuris straten. Ĉi-foje la afero estis serioza. Sur Lubjanka staris senmovaj rondoj de l' vagonoj, inter Lubjanka kaj la Teatra Placo ankaŭ vidiĝis la senmovaj vagonrubandoj. Samo estis sur la Teatra Placo mem kaj pluen, sur Dmitrovka.

La homamaso ŝtopis la stratojn kaj ŝajnis esti iu granda festo. En la koro de Vitalij subite ekpulsis la alarmo. Kio okazis? Kio okazis tie denove?.. Li ja memoras ankoraŭ la katastrofon, kies ĉeestanto li estis unufoje en aŭtuna vespero!.. Nun li scias, kion estis preparantaj la sabotantoj en Mosĥozupr. Ĉu ne hodiaŭ estas atendebla la konkludakordo de ilia laboro? Li plirapidigis la paŝojn kaj ju pluen li iris, des pli malfacile fariĝis trabati al li la vojon tra la densa popolamaso, des pli rapidis ien la preterpasantoj, des pli maltrankvilaj, laŭtaj kaj alarmaj iĝis la voĉoj.

Ie estas avario, ie estas avario! — meditis li kaj sammomente, teruriĝinte li rememoris, ke Olga je la deka horo estis jam venonta al la stacidomo, kaj se ŝi ne trovis tie lin, ŝi estis veturonta ĝuste en tiu ĉi direkto. Li estis forgesinta pri la telegramo de Olga, ricevinte la leteron de Alice. Por Olga ne restis loko en lia koro. Sed se, subite...

Ne, ne!.. Kial la malfeliĉo devas okazi nepre al ŝi?..

Li ekkuris pli rapide, sentante, kiel la ŝvito gutas de lia frunto kaj en la maldekstra flanko io pikas interne. Li kunigis la dentojn kaj premis la flankon per la mano.

— Sed, se la malfeliĉo okazis al Alice?! — kun eĉ pli granda teruro ekpensis li. — Ja ŝi ankaŭ estis veturonta ĉi tiun stacidomon. — Ĉi tiu penso dekobligis liajn fortojn.

— Kio okazis? — kriis li al la homoj, kurantaj apude.

Oni ne respondis al li. Nun li vidis, ke li ne estas sola, la tuta homamasego kuregis en direkto al la Strastnaja Placo. Nur tiam ĝi tiel aspektas kiam la homoj eksciis, ke ie okazis malfeliĉo kaj la sovaĝa scivolemo puŝas ilin antaŭen por konvinkiĝi tion per la propraj okuloj.

Vitalij kuratingis la placon, spasmspirante. Li dispuŝis per la kubutoj rondon de la kunvenintoj kaj sin ĵetis al la reloj. Du tramoj, je pecetoj frakasitaj, kuŝis sur la pavimo. Pecoj da vitro, hele brilantaj sub la suno, estis disŝprucitaj sur la asfalto. Rajdmilicanoj formovigis la publikon. Kelke da sangantaj kadavroj estis metitaj unu apud la alia. Vitalij rimarkis nur korpon de virino kun malgrasetaj piedoj en disŝiritaj rozkoloraj ŝtrumpoj, kuŝintan sur la brusto. Kun ĉesinta batadon la koro, li ĵetis sin al ŝi. Malalte klininte sin super la korpo, metante la bandaĝon sur la ŝvelantan pro sango vundon genuis antaŭ la korpo Alice.

— Alice!

Kio estis en ĉi-krio? Ĉu teruro, malespero, timo, alarmo?.. Sed Vitalij mem estis ĝin kompreninta tuj, post kiam li ekkriis. En ĝi estis ĝojo, furioza ĝojo, grandega plifaciliĝo, momenta trankviliĝo. Alice ne fariĝis viktimo kaj ĝi ja estas la plej grava!..

Alice levis la kapon kaj serioze rigardis al Vitalij.

— Helpu al mi, Vitalij, returni ŝin, — simple ŝi diris.

Li sin klinis kaj zorgeme submetinte la manon sub korpon de l' virino, returnis ĝin vizaĝsupren. Li ekvidis mortpalan kripligitan vizaĝon kun la fermitaj okuloj. Alice maltrankvile klinis sin al la brusto de l' virino.

— Ŝi vivas, — diris ŝi kontentigite, — Ŝi ne mortos.

Vitalij ĵetis al Alice dankeman jubilan rigardon. Ili ambaŭ leviĝis.

— Venas maŝino de urĝa helpo! — diris la aliranta milicano. — Dankon, gekamaradoj!

Alice kaj Vitalij returnis sin al la publiko kaj subite Vitalij eksentis doloran spasmon en sia brusto. La sango superverŝis lian haŭton. El la homamaso, sur lin estis fiksitaj grandaj seriozaj okuloj de Olga.

— Olga, — murmuris Vitalij, apogante sin kontraŭ la telefonkolono, — Olga!..

Alice ektremetis, kaptis lian manon kaj tuj ellasis, instinkte rektiĝante. En ĉi tiu momento la vunditojn prenis sanitariistoj kaj la homamaso disiris. Vitalij ekvidis, ke Olga ne estas sola. Apud ŝi staris Ivagin, sulkiĝinta, metinta la maldekstran manon en la poŝon kaj per la dekstra tenante Injon. La knabineto rigidiĝis pro ektimo.

Olga faris unu paŝon antaŭen. Ivagin kun la infano restis samloke. Vitalij ankaŭ ne movetiĝis. Olga malrapide aliris Alice.

— Vi! — diris ŝi, — Ĉu vi efektive lin amas?

Alice ne respondis. Kun haltiĝinta koro, ŝi rigardis en la vizaĝon de Olga. Tiu aliris pli proksime, profunde ekrigardis la bluajn okulojn de Alice kaj mallaŭte flustris:

— Mi al neniu deziras malbonon! Mi estas nun ja tute alia!

Kaj returninte sin al Ivagin, kun tremo en voĉo, aldonis:

— Ĉu ne vere, kamarado Ivagin?

Ivagin kolere ekbrilis per la okulvitroj.

— Sed pri la filino vi forgesas, Olga Alekseevna?

— Pri la filino? Ho, jes, pri la filino... — murmuris Olga.

Injo unumomente liberigis sian maneton, rapide transkuris la vojon kaj, ĵetinte sin sur kolon de la patro, ĝoje ekkriis:

— Paĉjo, kara mia! Mi revenis, mi revenis!.. Kial vi denove ne estas razita, paĉjo? Ni veturu pli rapide hejmen! Tuj vi devas vin razi, kara paĉjo!.. Sed, kial, paĉjo, larmoj aperis en viaj okuloj?..

Vitalij levis la kapon, viŝante per naztuko la okulojn. Alice jam estis for. Ŝia gracia figureto en la jungŝturma bluzo perdiĝis en la amaso da rapidantaj homoj sur la trotuaro.

 

Kelkajn tagojn poste Vitalij estis leganta la raporton pri sia vojaĝo en vagonuzino Mytiŝĉi. Dum dudek minutoj li estis parolanta pri la eksterlando, rakontante pri la berlinaj ruĝfrontanoj. Poste, penante plej reliefe prezenti la nekonatajn malproksimajn kondiĉojn, li daŭre priskribis en ĉiuj detaloj la metropolitenon. Kaj nun lin trafis la surprizo. La laboristoj havis tute ĝustan ideon pri la metropoliteno.

— Ĝi estas kompreneble, kamarado! — oni kriis al li el la publiko. — Ĝi ja similas nian elektrovagonaron! Ni ja estas konstruintoj de tiu lasta!

Vitalij embarasiĝis. Kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? Ĉu ne li mem estis ĵus eliranta el tiu sama elektro-vagonaro en stacio Mytiŝĉi? Ĉu ne li mem ĵus estis jubile rigardanta la mallongan rubandeton de la longaj kaj plattegmentaj vagonoj kun ses rondaj tubetoj sur la tegmentoj, kunmetantaj la vagonaron sen lokomotivo? Mirindan vagonaron sen fumo kaj vaporo, kiun la publiko antaŭ du semajnoj estis observanta kiel renoviĝintan ikonon, kaj nun, ŝajnigante sin indiferenta, samtempe ne povas kaŝi la provincan patriotismon:

— Ni, cetere, havas la elektran vagonaron! En du minutoj oni povas Moskvon atingi!

Kaj vere estas ja! La metropoliteno mankas ankoraŭ al Moskvo, sed efektiva metropoliteno kuras inter Moskvo kaj Mytiŝĉi! Certe aperos tia ankaŭ sur Mjasnickaja strato! Kaj kion oni devas akcenti, kion? Ne laŭberline, nelaŭparize ĝi estis projektita, konstruigita, surreligita kaj ekfunkciigita, sed laŭ plano de la laboristoj en Mytiŝĉi! Same, ne kun helpo de iu eksterlanda firmao, sed memstare de ĉi tiuj homoj, kiujn li nun informas pri la eksterlando. Vitalij skuis la kapon kaj subite transiris la sovetian limon:

— Gekamaradoj, ĝi ja estas vero! Bone, ke vi memorigis min! Kio por ni estas eksterlando, se ni malkurtenas la estonton, se kvin jaroj kuŝiĝas antaŭ ni, kiel amuza modelo de tiom grandioza konstruaĵego, kian ne vidis ankoraŭ la mondo! Energetika bazo de la sovetia konstruado, neelĉerpeblaj fontoj de la natura kaj homa energio, transformiĝantaj je konstruataj fabrikoj, uzinoj, hidrostacioj kaj fervojoj, — kiel ĝin povas fidi la fremdulo?.. Ja estas fakto, ke Rusio paŝaĉis per malgrasa muĵika ĉevalaĉo kun kaviĝintaj flankoj, sed USSR decide anstataŭigis la ĉevalaĉon per la elektrovagonaro!

Vitalij sentis en si iun nekonatan ĝis nun emocion. Kun brilaj okuloj elĵetadis li en la halon flamantajn vortojn, kaj estante certa, ke tiuj ĉi vortoj estas tuj akceptataj de l' aŭskultantoj, ke la bruaj aproboj kaj aplaŭdoj estas signo, ke la laborista amaso lin komprenas, li ĉiam pli kaj pli entuziasmiĝis.

— Ĉu ankoraŭ ekzistas antikva vilaĝo? Kie ĝi estas, la pajla? Ne plu ekzistas la malpura pajla vilaĝo! Anstataŭ ĝi aperas puraj, elektrolumigataj kolonioj. Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado. Ni estas likvidontaj la klasojn! Ni faras gigantan paŝon al socialismo! Ĝi ne estas revoj, ĝi estas realaĵo!

Uniafoje post longaj monatoj sentis Vitalij sin tiel libere. La laboristoj superŝutis lin per demandoj. Li estis respondanta, ameme klarigante ĉiun detalon. Li estis ĉi tie aŭskultata ne kiel fremdulo-scienculo, sed kiel la sia, parenca.

Li restis en Mytiŝĉi ĝis la vespero. Kelkaj junuloj konsentis akompani lin ĝis la famekonata ĉi-tiea akvopumpejo, kiu allogis lian intereson, kiel komunala entrepreno. Ĝi estis en trikilometra distanco de l' urbo kaj ili faris bonan promenon tra la kampo. La suno jam estis subiranta, orumante randojn de la senmovaj nuboj en la horizonto. La varma aero estis tute kvieta. En la kampo aromis freŝe falĉita fojno. Transsaltinte kavon, ili flankiris en abian arbaron.

Kaj ĉi tie okazis tiel, ke Vitalij, iom postrestinte, perdis siajn kamaradojn. Li restis en netrairebla, malluma densejo. Ie proksime estis ankoraŭ la tago kaj la aero estis diafana. Ĉi tien penetris eĉ nek unu radio. Flavaj sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn. Mola tapiŝo el koniferfolioj sub la piedoj kaŝis la senvivan teron. Densejo, mallumo, malvasteco, forigis la vivon el ĉi tie. Nek laboremaj insektoj, nek birdpepado, nek arbusteto de la herbo, nenio!.. La ensorĉita fabela arbaro, mallumaj, senmovaj, kvazaŭ artefaritaj por scenejo, arboj.

Se super ili ŝtormus la ventego, ĉi tie restus same kviete, nek unu sono estus aŭdebla. Vitalij eksentis timon. Kie li estas? Kia stranga arbaro! Li eĉ ne supozis, ke povas ekzisti tia mallumo kaj densejo!

La kamaradoj, ŝajne, iom antaŭen foriris. Li estis vokanta ilin, sed neniu respondis. Li iris dekstren, sed farinte kelkajn paŝojn, li konvinkiĝis, ke li falsdirektis sin. Tiam li turnis sin maldekstren, sed nur pli endensiĝis. Post mallonga atendado, li decidis iri kien ajn. Tute egale, li devus ien veni. Rompante la sekajn branĉojn kaj forte fleksiĝante, por ne trapikigi al si la okulojn, li iris rekten. Post kelkioma tempo en la senmova muro aperis lumo kaj baldaŭ li eliris sur herbejon. La herbejo estis verda, sukplena kaj trafe kontrastis kun la densega arbaro. Iu disĵetis sur ĝi blankajn tendojn kaj ĉirkaŭ du dekoj da junpioniroj piedpilkludis ĉi tie. Iliaj voĉoj estis sonoraj kaj incitemaj. Ili aliris lin.

— Knaboj! — diris li mirigite, — Kiamaniere vi sukcesas sur la vojon de ĉi tie eliri? Kien ajn mi turnis min, ĉie la arbarego estas! Oni ja povas longe erarvagi!

— Ne, onklo! — vigle respondis dektrijara knabo, piedbatante la pilkon, erarvagi ne eblas! La arbaro malantaŭe restas!

— Ĉu malantaŭe? Kial ne antaŭe? — miris Vitalij, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante la elirejon de la herbejo.

— Jes, malantaŭe! — respondis flegme la junpioniro, — ĝi estas tie, apud la vilaĝo. Tie neniuj vojoj ekzistas. Sed jen, rigardu, ĉi tie ni, la pioniroj, la vojon aranĝis. Ĝi vin venigos sur la ŝoseon senerare!

Intertempe estis elirintaj el la tendo tiudirekte du knaboj. Ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn. Vitalij observis ilin profile. Unu el ili metis la manojn kun du bastonetoj sur la tamburon, la alia levis la kapon kaj eltiris antaŭen kupran trumpeton kun ruĝa flageto, ekbrilintan sub la suno. Aŭdiĝis la melodia signalo, akompanata de la tamburtrilo.

— Por la vespermanĝo, — ridetis la junpioniro, — nu, onklo, ĝis la revido!

— Ĝis la revido, knabo! — diris Vitalij kaj moviĝis antaŭen.

Tie, kien indikis la knabo, efektive estis la vojo. La arbaro tralasis lin; post kelkaj minutoj Vitalij, atinginte la kamaradojn, eliris la ŝoseon.

 


Kolĉak: Kontraŭrevolucia generalo, okupinta en 1919 Siberion.
Mytiŝĉi: Apudmoskva urbeto.
Kolĥoz: agrikultura kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon.

[Antaŭa parto]     [Enhavtabelo]