Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
21-apr-2019
vlutermano

Patrick Köbele: Pri la kandidatiĝo de la Germana Komunista Partio (Deutsche Kommunistische Partei, DKP) por la EU-elektoj

(Marxistische Blätter 2019-2, p. 27-29)

Dum la Kasela Interkonsiliĝo pri Paco lastan Decembron mi kolektis subskribojn por subteni la kandidatiĝon de la DKP por la EU-elektoj. Preskaŭ ĉiuj, kiujn mi alparolis, subskribis. Nur unu kolego reagis per la eldiro: “Por tia sensencaĵo mi ne subskribas”.

Ĉu la kandidatiĝo de la DKP estas sensencaĵo aŭ ĉu ĝi estas necesa, kiel mi opinias (kio certe ne mirigas)?

La programo, kun kiu la DKP alpaŝas la EU-elektojn, laŭ la bazaj eldiroj, resumeblas jene:

  • La EU signifas fuĝon! La DKP postulas: Kontraŭbatali la kaŭzojn de fuĝo, ne la fuĝantojn! Malfondi Frontex!

  • La EU signifas privatigon! La DKP postulas: Haltigu privatigojn. Por sociigo de bankoj kaj de konzernoj!

  • La EU signifas malmuntadon de demokratio! La DKP postulas: Manojn for de la baza leĝo [la germana konstitucio]! Ĉesigu registradon kaj polico-leĝojn!

  • La DKP diras NE al la EU! La EU estas instrumento de la germana imperiismo!1

El mia vidpunkto ni havas per tio por la EU-elekto bonan programon – la dislimo al ĉiuj ceteraj organizaĵoj estas klara. Ekzistas la EU-poruloj, kiuj distingiĝas en nuancoj resp. en esperoj, ili etendiĝas de la kristdemokratoj tra la liberaluloj, socialdemokratoj, verduloj ĝis la partio Die Linke – ekzistas la ŝajnaj EU-kritikantoj ĉe la dekstruloj, precipe ĉe la [ekstremdekstra] AFD. Tiu tiam havas nenion kontraŭ la EU, kiam tiu demetas ĉian demokratian manteleton kaj apogas la liberecon de cirkulado de varoj, servoj kaj kapitalo. Ĝi tiam havas nenion kontraŭ la EU, kiam la EU limigas la cirkuladon de laborforto al tio, ke al Germanujo rajtas veni nur tiu, kiu rekte utilas por la interesoj de la reganta klaso.

Kaj ekzistas ni, kiuj havas klaran, bazitan, maldekstran, socialisman pozicion pri la EU kaj pri ties necesa superado.

Ĉe tio ekzistas aspekto, kiu estas ja komplika: La EU estas ne nur regad-instrumento de la gvidaj imperiismaj potencoj en la EU, de la regantaj kapitalistaj klasoj en ĉiuj EU-landoj. La EU estas ankaŭ por partoj de la laborista klaso, por grandaj partoj de la sindikata movado, ligilo, ĉar ĝi estas grava instrumento por ilia ligado al la regad-strategio de la regantoj. Tio ĝustas speciale por la gvidaj imperiismoj en la EU, do ankaŭ por Germanujo.

La vojo, kiun Germanujo ekiris sub la kanceliero Gerhard Schröder, sub la socialdemokrata kaj verda partio kaj per la Agendo 2010 fariĝis lando de malaltaj salajroj kaj faris masivan premadon al la tuta laborista klaso, tiu vojo ja estis sukcesa. Ĝi estis sukcesa ankaŭ per akiro de “novkoloniaj” kromprofitoj uzeblaj kaj uzataj por koncedoj al partoj de la laborista klaso.

Tio kombiniĝas kun la struktura problemo de la germana sindikata movado, kiu unue alparolas antaŭ ĉio la dungatan parton de la laborista klaso, kaj due estas tre grandparte “sindikata movado de entrepren-konsilantaroj”. Tio rezulte kondukas al malfaciligo de la reprezentado de la interesoj de la tuta klaso, kiu ampleksas ja ankaŭ ekzemple la senlaborulojn, la pruntlaboristojn kaj la entrepren-kontraktojn.

Tio tiam signifas ankaŭ, ke la tasko de la sindikata movado deŝovi resp. forigi la konkurencon ene de la laborista movado fariĝas malfacila, almenaŭ koncerne la ĉioman laboristan klason. Ambaŭ faktoroj, la koncedoj surbaze de kromprofitoj el la “novkolonia” ekspluatado ene kaj ekstere de la EU kaj la struktura problemo de la germana sindikata movado el mia vidpunkto estas la fono de tio, ke partoj de la laborista klaso grandaj partoj de la sindikata movado salutas la EU. Ke ili egaligas la kritikon al ĝi, la necesan postulon super ĝin, kun naciismo kaj kun malprogresemo. Sed tio siavice estas ideologia batalo de la reganta klaso por sekurigi sian regad-strategion.

La EU-politiko de la reganta klaso havas plurajn angulpunktojn

Komune kun ceteraj gvidaj imperiismoj, sub agnosko de la gvida rolo de la usona imperiismo, per la instrumentoj de la NATO kaj de la EU oni “reprudentigas” aŭ detruas ŝtatojn kaj naciojn, okaze enkondukas reĝimŝanĝon, se tiuj ne subordigas al la interesoj de la gvidaj imperiismoj.

La EU estas konstruata kiel organizaĵo, kiu en la konkurencbatalo kun la usona imperiismo, sed ankaŭ kun PR Ĉinujo zorgas por ke la EU sub gvidado de la germana kaj franca imperiismoj gajnu avantaĝojn.

La EU devas sekurigi la dominadon de la germana imperiismo en la EU kaj certigi “civilizitan manieron” de la konkurencbatalo kontraŭ la franca imperiismo.

La EU devas certigi al la germana imperiismo kromprofitojn per la elsangigo de pli malfortaj ekonomioj en la EU, sed ankaŭ per uzado de la maljustaj rilatoj de la EU al aliaj partoj de la mondo, ekz-e al Afriko, rilatoj estigitaj i.a. per kontraktoj de liberkomerco. Tiuj ĝenerale malfavoras la pli malfortajn partnerojn.

Tiu strategio havas militajn, ekonomiajn, politikajn kaj ideologiajn komponantojn.

Milite: la kunagado kun la NATO, la konstruado de la PESCO kaj de aliaj eŭropaj militaj strukturoj, la propra alta armado kaj la eksportoj de armaĵoj.

Ekonomie: la interna strukturo de la EU, kiu donas avantaĝon al fortaj ekonomioj; kaj EU, kiu per liberkomercaj kontraktoj ktp instigas la regantajn klasojn de aliaj ekonomioj transdoni la resursojn de sia nacia bazo al la EU.

Politike: disvolvi miksaĵon el komuneco kaj konkurenco kun la usona imperiismo, en tiu medio politike fortiĝi kaj kune kun la usona imperiismo transformi la popoljuron al instrumento kiu servu al la interesoj de ambaŭ.

Ideologie: la sekurigo de la supre nomitaj faktoroj, la enligado de la ekspluatatoj en la EU, la fendado de la laboristaj klasoj, la misuzado de la unuopaj naciaj partoj de la laborista klaso unu kontraŭ la alia kaj la misuzado de la naciaj partoj de la laborista klaso de la EU kontraŭ naciaj partoj de la laborista klaso de aliaj landoj.

Tio igas nian programon tiom grava. Ĝi batalas kontraŭ la strategio de la regantoj kaj kontraŭ la enligado de la regatoj.

Pro tio la preparo de nia kandidateco, nia elektokampanjo, ne estas io kutima.

Ni elpaŝas kiel internaciistoj, ĉar ni devas stiri kurson kontraŭ la strategio, kiu enligas partojn de la germana laborista klaso pere de la EU en la imperiisman ekspluatadon de malpli fortaj ekonomioj.

Ni elpaŝas kiel pacbatalantoj, ĉar la EU estas produkto kaj instrumento de la mondregadaj pretendoj de la usona imperiismo, de la NATO kaj de la eŭropaj imperiistoj. Ni klarigas: kiu lasas sin enligi en tiun EU-strategion de la regantoj, tiu malhonore agas kun la kontraŭhoma hermetikiĝo de la EU, kun la prirabado de tutaj kontinentoj, do kun la kaŭzantoj de fuĝoj kaj kun la brutala fortenado en Mediteraneo kaj en Afriko.

Ni klarigas, ke la EU estas instrumento de drameca altigo de la premo al la komunumoj por forvendi siajn resursojn kaj por privatigi. Ni devas klarigi, ke la alia flanko de la sukcesoj de la germana reganta klaso en la EU estas la Agendo-politiko kaj la Hartz-leĝoj.


 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

1La kompleta programo de la DKP por la EU-elektoj 2019 akireblas ĉe la partiestraro de la DKP, Hoffnungsstraße 18, DE-45127 Essen – aŭ rete sub blog.unsere-zeit.de