Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
18-maj-2017
petik

Ordinara faŝismo (ankaŭ sur la Tago de Venko)

La okazo trafis Natalja-n Vitrenko, la kuraĝan prezidantinon de la Progresiva Socialista Partio de Ukraino.

Ankaŭ ŝi, tio evidentas, estis preparinta sin por partorpreni la memorfeston de Tago de Venko (en Kijev tio estas malfacila paroli pri festoj. Kiu entreprenas partopreni ĝin, tiu riskas esti prihurlota de faŝistaj buboj, atakota, eĉ tradraŝota de ili.)

Estis ankoraŭ nur la sepa kaj duono matene, kiam el la sonĝo ŝin alarmis akra sono de sonorilo. Kion baldaŭ sekvis kriado, batado, piedbatado de la pordo. Gvatante tra la gvatotruo, ŝi ekvidis kvinkapan societon stari en la mallarĝa koridoro antaŭ la pordo. Ili kriadis, batbruadis, postulis malfermi la pordon, ĉar oni volas paroli kun ŝi. Interalie ankaŭ pri tio, ke ŝi ne aŭdacu partopreni en la aranĝaĵoj.

Tio ĉi okazis ĉi tiel ekde la sepa kaj duono ĝis kvarono antaŭ la dektria, senĉese. La neinvititoj eĉ ne prisilentis kiuj estas ili: la anoj de la civila grupo de la t.n. „Nacia Korpuso”. La „Nacian Korpus”-on antaŭ nelonge, laŭ ties „knabina nomo”, oni nomis bataliono, poste brigado „Azov”. Ĉi tiu estas la mortobrigado de la ministerio pri internaj aferoj. Unu el iliaj plej fifamaj, plej kruelaj taĉmentoj: ilia plej konata hororaĵo estis la krucumo kaj bruligo viva de unu kaptita batalinto de la popola armeo de Donjeck sur forlasita nokta kampo. El ĉiuj similaj terorbrigadoj tiuj estas ili, kiuj portadis plej malkaŝe la simbolojn de nazioj, de SS. La hitlerismo estas tiel populara inter ili, ke unu trejna grupo, veninta el Kanado por trejni ilin, vidante kun kiuj havas ili komunan aferon, turnis sin sur la kalkanoj kaj forlasis ilin. Laŭ plej freŝaj novaĵoj eĉ la Usona Senato reduktis la financan helpon, dediĉitan al la brigado – ĝuste pro ilia okulfrapa naziismo.

Ĉirkaŭ la 9-a horo la prezidantino jam vokis la policon. Aperis unusola homo. Li volis eniri la loĝejon (la virino, evidente, ne enlasis lin. Jam ankaŭ pro tio, ĉar la huligana kompanio estus penetrinta kun li en la loĝejon.) La policano faris nenion, foriris. La tumulto, pli kaj pli krudaj minacadoj daŭris plu. Post du horoj la virino refoje provadis. Refoje nenia reago. Je kvarono post la 12-a horo la polico komencis ekpensi, ke tie ili verŝajne havas ian aferon por aranĝi. Je kvarono antaŭ la 13-a alvenis jam pli da policanoj, kiuj finfine forpelis la agresivan bandon.

La prezidantino – sen ajna troigo – taksis jene la aferon: la kompanio venis por murdi ŝin. (Ankaŭ alian politikiston – simile virinon de avina aĝo – alitage trafis simila okazo. Tie travivi la hororon de la proksimiĝinta teroro devis tuta familio, inter ili eĉ nepinoj.)

La koridoro antaŭ la pordo de la prezidantino estis plenskribita per minacaj surskriboj: „Vi puniĝos pro viaj kulpoj!”, „Rusa mondo, restu hejme!”, „Iru hejmen, en Raŝka-n” (Raŝka nun estas la moknomo de Rusio). S-ino Vitrenko, cetere, estas indiĝena Kijevano, ŝi eĉ naskiĝis tie. Parlamenta deputino, ŝi dufoje kandidatis por ŝtatprezidanteco. Estimata ekspertulino ekonomia.

Se la celo de la grupoj estis malebligi ŝian partoprenon en la memorfesto, tiam ili fiaskis, ĉar ŝi tamen partoprenis ĝin.

TIO ĈI ESTAS FAŜISMO MEM – taksis jene la politikistino la okazintaĵon. Ŝi decidis turni sin al la Eŭropa Tribunalo de Homaj Rajtoj.

Rimarko de la rakontinto: se la oficiala Hungarujo amikumas kun tiaj homoj, kiuj sendas barbarojn al la loĝejo de iliaj politikaj kontraŭuloj por vivdanĝere minaci ilin, tiam mi povas nur „gratuli” al ili. La supraj servis kiel gustumaĵo el la „nun komenciĝinta, plej grandioza epoko de la ukraina historio”. Kiu tion pensas ĉi tiel, al tiu mi deziras sperti sur ties propra haŭto tiun „grandiozan epokon”, kune kun ĉiuj ties atingaĵoj, inkluzive ankaŭ de LA ORDINARA FAŜISMO (eĉ je la Tago de Venko).