Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
14-jul-2018
vlutermano

Oscar Bravo Fong: Sirio superregas la gazetaran militon

En intervjuo kun PL la Ministro pri Informado Imad Sara diris, ke la gazetaraj kampanjoj estis gvidataj el la potencaj rondoj de diversaj ŝtatoj, per salajratoj troviĝantaj en tiu lando. Li menciis Usonon, Francujon, Unuiĝintajn Reĝlandojn, Jordanion, Kataron, Saŭd-Arabujon, Turkujon kaj aliajn.

Dirinte, ke la gazetaro en Sirio devis alfronti de antaŭ sep jaroj milojn da gazetoj malamikaj al la registaro kaj la popolo, la ministro substrekis, ke tiuj porimperiismaj gazetoj klopodis satanecigi la landon kaj ties gazetaron.

Poste li diris, ke la milito estas multflanka kaj komplika en Sirio, kie oni uzis ĉiujn ilojn, kiel bandojn, diplomation, sekretecajn servojn, ekonomian blokadon kaj la sektan, religian kaj etnan incitadon.

Tiujn ĉi elementojn de fia milito uzis la komunikiloj kiel esencan bazon por senkonsciigi la civitanaron, bati ĝian identecon kaj bati la nacian unuecon kaj la ŝtatajn instituciojn”, li precizigis.

Ili celis, krome, falsi la konceptojn kaj terminojn, kaj trompi la tutmondan publikan opinion pri la realo de la okazintaĵoj en Sirio”, li substrekis.

Espriminte, ke tiu mezorienta lando alfrontas ferocan gazetaran kaj propagandan militon por faligi la registaron, li konsideris, ke la malamikoj de tiu ŝtato kredis, ke ili rapide atingos tiun celon.

Tiucele – li emfazis – ili diskonigis milojn da falsaj novaĵoj en multaj lingvoj pere de grandaj kaj potencaj gazetoj, kaj ili faris eksterordinaran propagandan kampanjon per la sociaj retejoj, kun allogaj sloganoj kiel demokratio, libereco kaj homrajtoj”.

Li argumentis, ke tiaj kaŝitaj celoj intencis detrui la siriajn ŝtaton kaj socion kaj ties valorojn, kaj disdividi la landon religie, sekte kaj etne.

Konsiderinte, ke la komunikiloj de Damasko – malgraŭ ĝiaj malriĉaj rimedoj – diskonigis la veran politikan kaj militistan situacion en tiu teritorio, li diris, ke la rezistemo de la siria popolo kaj ties armeo kontribuis malhelpi la truditan teroristan militon.

Li aliflanke insistis pri tio, ke pro la sukceso de la siria gazetaro en tiu ĉi alfronto la okcidentaj potencoj punis la siriajn komunikilojn, kaj oni intencis kaj klopodis forigi el la satelitoj la kanalojn de tiu lando.

La potencoj krome minacis kaj faris teroristaĵojn kontraŭ la siriaj gazetoj, kiel la eksplodigon en 2012 de la sidejo de la novaĵkanalo Ikhbariya TV, pro kiu mortis la tiutempaj laboristoj”, li substrekis.

Ankaŭ la radikalemuloj eksplodigis bombon en la tria etaĝo de la sidejo de la siria radiotelevido, kaj en 2013 atakis ĝin per du bombveturiloj stirataj de sinmortigontoj, kio estigis damaĝojn”, li aldonis.

Malgraŭ tiuj malamikaj agoj – li asertis – la lokaj gazetoj firme alfrontis la gazetaran militon kaj iom post iom sukcesis, kunlabore kun amikaj gazetoj kaj kolegoj, diskonigi kaj malhelpi la fian militon kontraŭ tiu ĉi lando.

 

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: papera versio de la gazeto Granma, la 7-an de junio 2018