Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
26-apr-2023
vlutermano

Uzado de la cifereca renminbi etendiĝas

La pli larĝa uzado de la cifereca renminbi – aŭ “e-CNY” – en ĉiam pli da scenaroj, kiuj intertempe etendiĝas de la ĉiutaga konsumado ĝis entrepren-transiraj pagoj kaj publikaj servojn, rapidigos la pluan evoluon de la elektronika versio de la mono eldonata de la ĉina ĉentra banko.

Tio kontribuos al tio, ke la e-CNY povos plene disvolvi sian eblan rolon ĉe la kvalita valorigo de la ĉina ekonomio kaj ĉe la tutmonda komerca kaj investa kreskado, diras fakuloj.

Iliaj komentoj sekvis al decido de la instancoj en Changshu, urbo en la provinco Jiangsu, pagi oficistojn kaj dungitojn en pulikaj servoj kaj en ŝtataj entreprenoj ekde la venonta monato en e-CNY.

“Tiu paŝo venas ne surprize. Jiangsu kiel prov-regiono faris konsiderindajn progresojn ĉe uzado de la e-CNY, kaj la homoj tie intertempe estas sufiĉe familiaraj kun la uz-scenaroj de la e-CNY, kiuj kovras multajn ŝlosilajn aspektojn de ilia ĉiutaga vivo “, diris Dong Ximiao, gvida esploristo ĉe Merchants Union Consumer Finance. “Ĉar la uzeblecoj de la cifereco renminbi fariĝas ĉiam pli maturaj, la pli larĝa uzado de la e-mono kontribuos al altigo de la sekureco, stabileco kaj de la komforto de la ĉina pagsistemo, kio faras la ciferecan renminbi grava parto de la nova infrastrukturo de la cifereca ekonomio de la lando.”

Ĉinlando en la jaro 2014 komencis la disvolvadon de la cifereca versio de la renminbi. Fine de 2019 oni startigis proprojektojn por uzado de la e-CNY. Ĝis nun, kadre de tiu programo, oni plenumis 17 provojn.

Laŭ Zhou Maohua, analizisto de la ĉina banko Evergright, la uzado de la e-CNY kreskis ĉe grandaj entreprenoj kaj publikaj institucioj ankaŭ por grandaj transakcioj. Krome, la uzado de la cifereca mono fariĝas ebla ankaŭ el nur geografia vidpunkto en ĉiam pli da regionoj. La e-CNY estas jam uzata en granda amplekso de privataj personoj por malgrandaj pagoj en sektoroj kiaj detalkomerco, gastronomio kaj hotelbranĉo.

Aktualaj datumoj de la Ĉina Centra Banko montras, ke la valoro de la cirkulanta cifereca renminbi fine de 2022 jam estis pli ol 13,6 miliardoj da juanoj (1,8 mrd da eŭroj).

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 2023-04-26 el la retpaĝo german.china.org.cn/txt/2023-04/25/content_85253509.htm