Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
14-jan-2018
vlutermano

Fidel: „Sen la Revolucio de Oktobro ne povis okazi la ĉesigo de koloniismo

La 7-an de novembro 2017

Antaŭ unu jarcento la monda historio por ĉiam ŝanĝiĝis. La Granda Socialista Revolucio de Oktobro (GSRO) estis unu el la plej gravaj faktoj en la nuntempa historio de la homaro. Tia historia okazintaĵo, kaj ankaŭ la ĉeesto de Vladimir Ilich Lenin, faris grandan influon en multaj landoj de Eŭropo, de Latinameriko kaj de la tuta mondo.

La 26-an de julio 1973, dum la Centra Kunsido por Omaĝi la 20-an Datrevenon de la Atako al la Kazerno Moncada, en Santiago de Cuba, nia Ĉef-Komandanto Fidel Castro diris pri tiu trascenda revolucio, kiu inspiris la kuban revolucion:

Sen la Revolucio de Oktobro kaj sen la glora heroaĵo de la soveta popolo, kiu rezistis unue la imperiismajn atakon kaj la embargon, kaj poste la atakon de la faŝismo, kiun ĝi venkis je kosto de 20 milionoj da mortintoj; kiu progresigis sian teĥnikon kaj sian ekonomion je grandega kosto de laboro kaj penado sen ekspluati eĉ unu laboriston en la tuta Tero, absolute estintus neeble ĉesigi la koloniismon kaj liberigi dekojn da popoloj en ĉiuj kontinentoj”.

Du jarojn poste, dum la parolado okaze de la solena aranĝo por la 50-a datreveno de la fondiĝo de la unua marksista-leninista partio en nia lando, en la teatro Lázaro Peña la 22-an de aŭgusto 1975, li diris:

(…) [okaze] de la Revolucio de Oktobro de 1917 aperis en la mondo la unua ŝtato de laboristoj kaj kamparanoj, kaj la revolucia movado – en sia batalo kontraŭ koloniismo, por nacia sendependeco kaj por socia liberiĝo, ricevas grandan inspiron kaj grandegan kvanton da spertoj”.

La 22-an de junio 1972 en la universitato „Carolinum” – en Praĥo, Ĉeĥoslovakio – kiam li ricevis la titolon Doktoro pri Juraj Sciencoj Honoris Causa, pri la graveco de la Revolucio de Oktobro li diris:

Neniu havas la rajton pensi, ke tia eksterordinara ŝanĝiĝo, kiel tiu komenciĝanta en la mondo okaze de la Revolucio de Oktobro, estos facila ŝanĝiĝo; ke tia eksterordinara kreaĵo de la homa socio estos facile farita. La socialismo aperas kiel nova sistemo, kiel grandega kaj historia venko kontraŭ la ekspluatado, kiel promeso por la tuta homaro”.

La 25-an de februaro 1976, okaze de la 25-a Kongreso de la Sovetia Komunista Partio en la tiama Sovetunio, Fidel asertis:

Neniu revoluciulo ne sentis la alvokon kaj instigon ĉiam faritajn de la sovetaj komunistoj. Oni povas diri, ke de tiam ĉiuj novaj revoluciaj generacioj estis edukitaj sur la ideoj, la spirito kaj la principoj de la Revolucio de Oktobro. Neniu okazintaĵo tiom multe influis la menson de la homoj, la destinon de la popoloj kaj la progreson de la mondo. Ekde tiam la homaro vivas la plej fruktodonan periodon de revolucia transformiĝo en sia ekzistado”.

Pro la historia graveco de tiu okazintaĵo, kiu estas historia ekzemplo de la proletara batalo kontraŭ la kapitalismo, en la pinta aranĝo okaze de la 31-a datreveno de la atako al la kazerno Moncada, okazinta en Cienfuegos la 26-an de julio 1984, la gvidanto de la kuba revolucio substrekis:

(…) la historia realo estas, ke en la daŭro de la historio la ideo perforte detrui la revoluciojn ĉiam estis parto de la filozofio kaj la pensado de la imperiismo kaj de ĉiuj malprogresemaj sistemoj”.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/especiales/2017/11/07/fidel-sin-la-revolucion-de-octubre-no-habria-sido-posible-el-fin-del-colonialismo/