Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
23-apr-2023
vlutermano

 

2023-04-18

https://rtde.site/asien/167968-china-spricht-sprache-pragmatismus-usa/

Analizo de Timur Fomenko

En la lasta semajnfino la franca prezidanto Emmanuel Macron kaŭzis politikajn ŝok-ondojn, post sia vizito al Ĉinujo, kiam li deklaris, ke la Eŭropa Unio devas malgrandigi sian dependecon de Usono. Krome li instigis la okcidenteŭropajn naciojn ne esti “aldonaĵoj” de Usono.

Ne surprizas, ke la vojaĝo de Macron al Ĉinujo estas fifamigata de certaj rondoj en Vaŝingtono kaj de okcidentaj ĉeftendencaj komunikiloj. Oni riproĉis al la franca prezidanto ke li subfosis la klopodojn “meti Ĉinujon sub kontrolon” kaj ĉe tio argumentis, ke la grandega strategia prioritato de Ĉinujo en la realo estas nur ĝiaj rilato kun Ruslando.

Sed ĉu ne estas notinde, ke Ĉinujo pruvis sian diplomatian kapablon samtempe flegi bonajn rilatojn kun Ruslando kaj kun Francujo? Renkontiĝi same kun Vladimir Putin kiel ankaŭ kun Emmanuel Macron kaj montri siajn bonajn intencojn? Kaj se jes, kion tio diras al ni pri la aktuala stato de la usona diplomatio, kie regas pensmaniero de “ĉion aŭ nenion”, kiu postulas ke ĉiu lando de la mondo prenu partion kaj kiu rifuzas la ideon de nuancita, elbalancita “gajno-gajno”-rilato? La diplomatiaj sukcesoj de Ĉinujo multrilate prilumis la malsukceson de la usona diplomatio.

Ekzistis tempo, en kiu la usona diplomatio estis pragmata kaj saĝa, kaj Ĉinujo estas la plej bona ekzemplo de tio. En la 1970-aj jaroj Richard Nixon kaj Henry Kissinger majstre ebenigis la vojon por ekrilati kun la Ĉinujo de Mao Zedong, ĉar ili kredis, ke Pekino kiel kritika strategia partnero povos esti enligita en la Malvarman Militon, kvankam la lando estis mem komunista kontraŭulo. Tio estis eble unu el la plej saĝaj diplomatiaj paŝoj de la 20-a jarcento. Sed la aktualaj politikistoj de eksteraj rilatoj en Vaŝingtono iel forgesis la instruojn el tio, ĉar ili estas obsedataj de “nulsuma” diplomatio de usona hegemonio kaj estas ideologie sufiĉe pelataj por eviti la koncepton de pragmatismo, de kompromisoj kaj engaĝiĝo en rilato kun aliaj landoj.

Pufigata de la koroda influo de la milit-industria komplekso kaj de la kun tiu ligitaj novkonservativaj ekstremistoj, la nuntempa doktrino de la usona ekstera politiko turniĝas ĉirkaŭ la konstanta kreado kaj konservado de streĉitecoj kaj de konfliktoj, por devigi landojn aliĝi al ĝia propra geopolitika orbito, ĉe kio ĝi prezentas ĉiun unuopan dilemon kiel konflikton de “bona kontraŭ malica”, en kiu Usono prezentas sin kiel la solan “bonan forton”. Tiu estas la pensmaniero, kiu post la “venko” de Usono en la Malvarma Milito fiksiĝis, kune kun la kredo, ke la hegemonio de Usono super la mondo estas dia rajto. En tiu ĉi tordita mondobildo, paco estas primokata kiel “politiko de kvietigo”, kaj ĉiu, kiu ne aliĝas al la agendo de eterna milito kaj de vetarmado estas mokegata kiel morale korodita. Aliancanoj ne estu aŭskultataj, sed ĉiel ajn devigataj sekvi la volon de Usono.

Tiu ĉi eksterapolitika fanatikismo lamigis la kapablon de Usono ekstere de sia propra ideologia dispozicio konstrui pragmatajn rilatojn kun landoj kaj por la bonstato de la ĝeneralaj loĝantaroj. Tio estas precize la malo de tio, kion Ĉinio praktikas per sia diplomatio en landoj de la tuta mondo. Kaj per ironia ŝanĝo tio limigis la kapablojn de Usono sekurigi siajn proprajn interesojn kaj ricevi tion, kion ĝi deziras, aŭ simple nur “kunsidi ĉe la tablo”. Ekzemple estas interese kiel Ĉinujo povis peri normaligon de la rilatoj inter Saud-Arabujo kaj Irano. En sia aktuala perspektivo Usono havas neniajn diplomatiajn kapablojn, ĉar unuflanke ĝia tuta politiko pri la Proksim-Oriento baziĝas sur malŝato de paco, ĉe kio Irano estas konstante traktenda kiel “minaco”, dum samtempe la propraj militaj kapabloj estas uzataj kiel levilo por esti garantiulo de sekureco por la propra strategia kaj komerca avantaĝo.

Tiu ĉi absurda militisma impeto estas ankaŭ la kaŭzo de tio, ke Usono strebas daŭrigi la konflikton en Ukrainujo, en la konvinko ke oni neniam proponu kompromison al Ruslando, dum oni samtempe provas ripeti la saman scenaron pri Tajvano. Sed kion, se aliaj landoj havas aliajn ideojn? Aŭ se ili jam ne volas sekvi tiun ĉi usonan agendon? Kion, se nacio kia Ĉinujo per bonaj rilatoj kun kiom eble plej multaj nacioj povas stampi la internacian perspektivon? Usono forĵetis la gravecon de diplomatio kaj konas nur la lingvon de sankcioj, de ĉirkaŭdigado, de militismo kaj de alfrontiĝo kaj per tio trafas en malavantaĝon kompare kun Ĉinujo, kiu aprezas la gravecon de veraj reciprokaj interesoj kaj laŭ tio valorigas sian influon.

Se la nuna generacio de usona personaro de ekstera politiko en la 1970-aj jaroj estus sidinta en la Blanka Domo, la granda geopolitika proksimiĝo al Pekino neniam realiĝus, ĉar la sola celo estus hegemonio, hegemonio kaj pli da hegemonio. Pro tio oni hodiaŭ dubas, ke Usono povos iel ajn kunlabori kun Ĉinujo por la bono de la ĝenerala loĝantaro. Sed se oni ne volas sidi ĉetable, tiam oni ankaŭ ne atendu ricevon de pladoj. Tiuj ĉi ideoj de grandulfrenezo aspektigas Ĉinujon ĉiam pli kiel internacian konstruanton kaj Usonon kiel disordiĝintan obstinulon.

Timur FOMENKO.

Timur Fomenko estas politika analizisto.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 18-an de Aprilo, el la retpaĝo https://rtde.site/asien/167968-china-spricht-sprache-pragmatismus-usa/