Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
14-jan-2018
vlutermano

La Oktobra Revolucio kaj la unuaj paŝoj de la socialisma ekonomio en Sovetunio

José Luis Rodríguez

La 5-an de novembro 2017

En la tagoj, kiam oni festas la centjariĝon de la venko de la Oktobra Revolucio, estas necese kaj utile direkti la rigardon al la unuaj jaroj de la socialismo tiam reganta, por vere taksi la valoron de Lenino kaj ties kamaradoj, kiuj merĝis sin en la kreadon de pli justa kaj nova socia reĝimo. Sur tiu vojo, al oni mankis multaj detaloj de la ekonomiaj bazoj necesaj por la socialista socio, en kies kreado oni konstatis ankaŭ notindajn progresojn, sed alfrontante limojn kaj erarojn, kiuj same influis la postan historion de Sovetunio.

En tiuj gravaj momentoj la bolŝevista estro kaptis la grandan gravecon de la transformiĝo de la homo por – kun tre aŭdaca revolucia rigardo – proklami, ke la justaj ideoj povas esti ankaŭ motoro de la ekonomia kaj socia progreso. Kontraŭ la opinio, ke la produktivaj fortoj de Rusujo tiam ankoraŭ ne atingis taŭgan evolunivelon, kio ebligos la socialismon, Lenino argumentis: „Se por establi socialismon oni postulas difinitan kulturnivelon (kvankam neniu povas diri, kiu estas tiu difinita ,kulturnivelo’, ĉar ĝi estas malsama en ĉiu lando de la okcidenta Eŭropo), kial, do, ni ne povas unue atingi, per revolucio, la bazojn por tiu ĉi difinita nivelo, kaj poste, per la laborista kaj kampara povo, kaj per la soveta reĝimo, ekiri por atingi la ceterajn popolojn?” [1].

La grandan valoron de tiuj ideoj estis kaptita ankaŭ de Che [2], kiu en 1964 dum debato pri la konstruado de la socialismo en Kubo, diris: „… kiam la malfruo estas tre granda, la ĝusta marksisma agado devas esti kiel eble plej multe adapti la novepokan spiriton, kiu emas elimini la ekspluatadon de la homo per la homo, al la konkretaj situacioj de la lando; tion faris Lenino en la Rusujo tiam ĵus liberigita de la carismo, kaj tio aplikiĝis kiel normo en Sovetunio. Ni konsideras, ke tiu tuta argumentado, absolute valida kaj eksterordinara pro sia saĝeco en tiu momento, estas aplikebla al konkretaj situacioj en difinitaj historiaj momentoj.” [3].

Estas tiel, ke unika cirkonstancaro por la unua fojo alfrontis la venkon de la Oktobra Revolucio en novembro 1917, en unu el la plej malprogresintaj landoj el la kapitalisma mondo, kion sekvis kruela civila milito, kiu – kvankam en ĝi venkis la fortoj de la Ruĝa Armeo komence de 1921 – postlasis ruinigitan landon kiel scenejon por komenci la neprajn ekonomiajn transformiĝojn proprajn de la transiro al socialismo.

Per realisma analizado de la situacio, kie troviĝis Rusujo, kaj sen apartiĝi de la bezono supervivi tenante la socialismon kiel strategian celon, en marto 1921 Lenino konigis la bezonon je taktika retroiro survoje al socialismo rekonante la malaltan evolunivelon de la produktivaj fortoj, kaj li konsciis pri la bezono unue rekonstrui la enlandan ekonomion per malfermiĝo al la komercrilatoj kaj al iu grado de kapitalisma evoluo, ĝis rehavi konvenan nivelon de kreskado por plu antaŭenpuŝi la revolucion.

La Nova Politika Ekonomio (NPE) tiam establiĝinta supozigis riskojn kaj rezignojn, kiuj ne estis facile akceptataj ene de la bolŝevista partio mem, kie diversaj grupoj konsideris neakcepteblaj la rimedojn proponitajn de Lenino. Kroma faktoro pli multe komplikigis la situacion pro tio, ke la politiko de la militisma komunismo – establita dum la civila milito – al multaj homoj ŝajnis la plej revolucia, ĉar ĝi iris al egaleca distribuado de la rimedoj kaj al akumulado laŭ la intereso de la soveta registaro, en preskaŭ entute absoluta maniero.

Koncerne al la politiko de la militisma komunismo, en 1921 Lenino diris: „La militisma komunismo estis al ni trudita de la milito kaj la malriĉeco. Ĝi ne estis kaj ne povos esti politiko koresponda al la ekonomiaj taskoj de la proletaro. Ĝi estis provizora rimedo.” [4].

Malfeliĉe, la malsano de la bolŝevista estro jam en 1922, kaj lia morto en januaro 1924 malebligis al li aktive partopreni en la tiamaj debatoj. La temo montriĝis komplika kaj polemika, kaj la debato ĉirkaŭ la NPE daŭris ĝis nun. [5]

Malgraŭ la malfacilaĵoj la aplikado de la NPE ebligis al Sovetio ĉirkaŭ 1926 rehavi la ekonomiajn nivelojn de la tempo antaŭ la milito. Tamen, tiu refortiĝo okazis sen ŝanĝiĝo en la ekonomia strukturo de la lando, kiu ebligos komenci veran progreson.

Efektive, la valoro de la industria produktado en 1926 kreskis 5,5 fojojn kompare kun tiu de 1921, kaj ĝi estis 8,1 % super la nivelo de 1913; la kultivado de cerealoj duobliĝis, kaj ĝi atingis 96 % de la antaŭmilita produktado; la salajro de la laboristoj iris de 10,15 rubloj en ĉiu monato en la periodo 1920-1921 ĝis 28,57 en la periodo 1925-1926, kun kresko de 280 %.

Aliflanke, estis kreita miksa ekonomio per terkulturo vaste privata, komerco kaj malgranda industrio same privataj, kio krom komplikigi la planadon, ankaŭ ŝanĝis la konsiston de la sociaj klasoj, kaj tio de ĉiuj vidpunktoj endanĝerigis la socialisman projekton.

La socio-politika situacio fariĝis pli komplika, ĉar la privata sektoro entute kreis 54,1 % de la enlanda rento en la periodo 1925-1926; ĝia graveco en la industrio atingis 89,7 % en 1924 kaj ĝi reprezentis 77,7 % du jarojn poste, kaj en 1926 ĝia influo en la produktado estis 39 %; la privata pomalgranda komerco atingis 78 % de la tuto en la periodo 1922-1923, kaj ĝi daŭre havis 42,5 % en 1926; en 1927 la privataj kamparanoj okupis 98,3 % de la kampara kultivata tereno. En 1926 la klasa konsisto de la rusa socio estis 61,1 % de mezriĉaj kaj malriĉaj kamparanoj, 35,6 % de laboristoj kaj 3,3 % de kulaks aŭ kamparanoj kun bonaj monrimedoj, kaj riĉaj. [6].

Oni povas konstati, ke inter 1921 kaj la periodo 1926-1927 ne estis progresoj en la sociigo de la terkultura produktado, per la kreado de kooperativoj ebligantaj pli multe alproksimigi la privatan etproduktanton al la sociaj interesoj. Tiu ĉi situacio pravigis la averton faritan de Lenino en 1923, en lia verko „Pri la kunlaborado” temanta pri la graveco de tiu procezo por politike solvi la kontraŭdiron de interesoj, kiu neeviteble okazos inter la kamparo kaj la urbo, kaj inter la terkulturo kaj la industrio. [7].

En la daŭro de tiuj jaroj okazis intensa politika kaj ekonomia debato pri la irenda vojo en la strategio de ekonomia progreso post la NPE. Same, kun la stabiliĝo de la tiama sovetia ekonomio, temo polemika estis tiu, kiel kompreni la mono-komercajn rilatojn en la konstruado de socialismo.

Ne estis kontraŭdiroj en rilato kun la opinio, ke industria procezo ebligos al Sovetunio superiri la malriĉecon. Tamen, la malmulta disponebleco je investokapitalo onin devigis pli multe labori en la riparoj de la ekzistantaj rimedoj ol en la kreado de novaj industrioj.

Estis tio, ke ekde la periodo 1923-1924 la intensaj debatoj centriĝis en la maniero komenci la procezon de industriiĝo, kaj tiu ĉi debato inkluzivis la precizigon de la rilatoj inter la industrio kaj la terkulturo, inter la urbo kaj la kamparo, kaj – kiel kernon, el politika vidpunkto – la karakteron de la rilatoj inter la laboristoj kaj la kamparanoj.

Konkrete, la debato centriĝis en la transiro de kapitalismo al socialismo.

Malgraŭ la malfacilaĵoj, la fleksebleco donita de la aplikado de la NPE ebligis al la sovetia lando supervivi kaj ĉirkaŭ 1926 ripari la ekonomion ĝis la niveloj ekzistantaj antaŭ la milito. Tamen, tiu riparo okazis ankoraŭ sen ŝanĝo en la sociekonomia strukturo de la lando; ŝanĝo ebligonta komenci veran progreson.

Kun la progreso de la ekonomia agado en Soveturio, la teoriaj kaj praktikaj debatoj pri la aplikota ekonomia politiko koncernis la distribuadon de la kreata ekonomia pluso, kio implicis decidi pri tio, kiom da provizaĵoj uzeblos en la malneta investado kaj – do – estos apartigitaj de la konsumo. Tio determinis la distribuadon de la investoj inter la malpeza kaj peza industrioj, samkiel la distribuadon de provizaĵoj inter la terkulturo kaj la industrio, kaj inter produktrimedoj kaj konsumrimedoj, kio – tenante en konsidero la tiaman socian klasstrukturon – kreis grandajn sociajn kaj politikajn sekvojn.

Meze de la 1920-aj jaroj la cirkonstancoj montris, ke la terkulturo – kie dominis la kamparana proprieto – refortiĝis pli rapide ol la industrio, sed ĝi ne kreis gravan pluson, ĉar kreskis prioritate la produktado por la konsumo de la kamparano, kio ne permesis taŭge kovri la bezonojn je nutraĵoj en la urboj – kies situacio iom post iom pliboniĝis – nek krei la bezonatajn fondusojn. [8]

En tiu ĉi makroekonomia malekvilibro la kresko de la kamparanaj enspezoj kreis pli grandan bezonon je konsumaĵoj, kio – siavice – premis la produktadon de la malpeza industrio kaj la importadon, sed ne influis la pezan industrion, kiu krome bezonis urĝan progreson pro sekurecaj kialoj (produkti armilojn).

Por solvi tiun kontraŭdiron necesis profunda politika senco kun la celo projekti strategion, kiu donos alternativon al la akumulado por la progreso de la peza industrio, kie dominis la ŝtata proprieto, kaj samtempe konservi la aliancon laboristo-kamparano.

Tiam komenciĝis grava debato pri la diversaj tiurilataj ebloj, kiu ne estis aparta de la batalo por la povo en la bolŝevista partio; tiu batalo komenciĝis post la morto de Lenino kaj la disdivido kreita de tiu ĉi procezo. [9]

De strategia vidpunkto ĉiuj aŭtoroj samopiniis pri la bezono daŭre industriigi la landon, sed ili havis malsamajn opiniojn pri la aplikebla ekonomia politiko, tio estas, pri la metodoj, la ritmoj kaj proporcioj por atingi la celon.

De 1923 – en la 12-a Kongreso de la Komunista Partio – la tiel nomata opozicio de maldekstro subtenis la ideon pri rapida industriigo, sed ne estis facile rapide decidi pri tio.

La kontraŭdiroj publikiĝis en la tiel nomata „krizo de la prezo-tondiloj” en 1923. La bazo de tiu krizo troviĝis en tio, ke la tendenco de la prezoj de la industriaj produktoj rapide kreskis, dum falis la prezoj de la terkulturaj produktoj.

Evoluo de la prezoj de la industriaj produktoj, kiel proporcio de la terkulturaj prezoj (1913 – 100 %)

 

 

Pograndaj prezoj

Pomalgrandaj prezoj

Oktobro 1922

131 %

161 %

Majo 1923

215 %

223 %

Oktobro 1923

310 %

297 %

Fonto: Alec Nove „An Economic History of the USSR 1917-1991”, Penguin Books, Middlesex, Anglujo, 1992, p. 90.

De la komenco de la teoriaj debatoj en rilato kun la ekonomia politiko de Sovetunio ĉefrolis du politikistoj, kiuj estis profesiaj ekonomikistoj: Nicolai Bujarin kaj Evgueni Preobrajensky.

Kiel estis dirite, la polemiko koncernis du interplektitajn temojn: la rilaton inter planado kaj merkato kaj la politikon por industriigi la landon. En la unua okazo oni esence debatis pri la metodo aplikebla al la rilatoj mono-merkataj koncerne ekonomian politikon, kaj en la dua temis pri debato pri la aplikebla strategio de ekonomia progreso en Rusujo.

Jarojn poste ne eblas senvalorigi tiujn ĉi debatojn, kiuj evidentigis – por la unua fojo – la multajn problemojn alfrontendajn de socialista ekonomio, sed samtempe pruvis la grandan teorian riĉecon de vidpunktoj kaj proponoj por alfronti per novigaj solvoj la konstruon de nova socio. Tio eblis, ĉar unu el la trajtoj de la diskutoj okazantaj inter 1924 kaj 1926 estis la notinda malfermiĝo kaj la rigoreco de la proponoj, rilate al la konceptoj, kiuj – multajn jarojn poste – estis ĉefaj en la moderna Teorio de la Progreso.

En rilato kun la unua temo de la debato [10] – la rilato inter planado kaj merkato – jam antaŭe, kun la enkonduko de la NPE en 1921, la debato malfermiĝis koncerne la aplikeblan ekonomian politikon, ĉefe en rilato kun la valideco de la valor-leĝo dum la transirperiodo al socialismo.

En la komenco la emoj estis konsideri la merkaton elemento havanta kontraŭdiron kun la socialista politika ekonomio. Konsiderante valida la sperton pri la politiko de la militisma komunismo grupo de fakuloj subtenis la ideon mezuri la ekonomiajn fenomenojn laŭ naturaj bazoj, flankenlasante la monkalkuladon en la ekonomio.

Poste, kaj kun la praktika evoluo de la NPE oni komencis konsideri la merkaton aparta meĥanismo de planado. Tiurilate estas bone substreki la perceptadon de la danĝeroj de tio, kion – multajn jarojn poste – Che indikis pri la uzado de la „malnovaj armiloj de la kapitalismo” en la socialista konstruo. Tion indikis ankaŭ la elstara ekonomikisto Stanislav Strumilin en teksto publikigita en 1930. Li neis la eblon kongruigi planadon kun merkato: „Se ni akceptas la merkaton kiel nepran premison de ĉiu ebla planado, ni devos pagi tiun ĉi premison je tre granda kosto, je la prezo rezigni socialismon kiel ekonomian sistemon, kaj tio estas, apriore, ne kongrua kun tiu premiso.” [11]

Tiu ĉi lasta afero ne estis sengrava. Kvankam la NPE ebligis la rekonstruadon de la sovetia ekonomio, tio okazis je la kosto akcepti kapitalistan progreson, kiu post mezlonga tempo povos akceli la ritmon de ekonomia kreskado, sed samtempe fuŝi la politikajn celojn de la revolucio.

En tiu ĉi punkto la esenca rezonado de Evgueni Preobrajensky estis bazita sur tio, kion li konsideris defendo de la socialistaj produktrilatoj. Tiel, li reprenis la analizadon de la kaŭzoj, kiuj estigis la rilatojn mono-merkatajn, kaj rekonis la valor-leĝon nur parte valida dum la transiro al socialismo. Tiun temon li detaligis en la 3-a ĉapitro de sia verko „La nova ekonomio” [12]. Laŭ tiu ĉi aŭtoro „La rilatoj de merkato en la sfero de la ŝtata proprieto ne devenas de la imanenta leĝo de la progreso kaj de la strukturo de la ŝtata ekonomio mem: ili havas formalan karakteron kaj estis deekstere truditaj al la ŝtata ekonomio”.

Signifoplena konkludo pri tiu ĉi detalo de la tezoj de Preobrazensky troviĝas en tio, ke li donis originalan respondon al la ekzisto de merkato en la transirperiodo, surbaze de la ĉeesto de diversaj formoj de proprieto, kvankam li ne ĝuste klarigis la konceptan bazon de la rilatoj mono-merkataj en la ŝtata sektoro, ĉar li konsideris ilin nur formalaj. [13]

Tenante en konsidero la limohavan validecon de la valor-leĝo la aŭtoro konkludis, ke eblis kaj necesis elpreni de la kamparano la ekonomian pluson ne surbaze de tiu leĝo, sed per ne-egala interŝanĝo de lia produktado kun la varoj vendotaj de la ŝtato, kiel nura maniero certigi la nepran akumuladon cele al progresigo de la peza industrio.

Tiel, li konceptis la leĝon de la origina socialista akumulado, kiu funkciis kontraŭe al la valor-leĝo.

Laŭ la pola ekonomikisto Wlodzimierz Brus, la rezonado de Preobrajensky prezentiĝis en la jenaj terminoj: „… la ĉefa problemo de la socialista revolucio, precipe en la neprogresintaj landoj estas la kreado de la kondiĉoj por ekonomia progreso bazita sur la novaj produktrilatoj, kio korespondas al la bezono radikale transformi la proporciojn ekzistantajn inter la pluraj branĉoj de la industrio […] ni bezonas plirapidigi la procezon kaj krei akumuladon superan al la normala, sinsekve establitan en tre determinitaj sektoroj.” [14]

Tiel, laŭ tiu ĉi soveta ekonomikisto ekzistis du leĝoj regulantaj la tiaman sovetian ekonomion: la valor-leĝo, tre limigite, kaj la leĝo de la origina socialista akumulado kiel ĉefa regulilo. Substrekante tiun ĉi lastan detalon Preobrajensky konkretigis: „La leĝo de la origina socialista akumulado estas la leĝo de la batalo por la ekzisto de la ŝtata ekonomio”. [15]

La pozicio de Preobrajensky koncerne la fontojn de akumulado por industriigi la landon, por la unua fojo enkondukis en la sovetian ekonomian debaton la gravan temon de la fontoj por la investado en la industria sektoro, sed samtempe estigis grandegan polemikon.

Notoj:

[1] V.I. Lenin „Nia Revolucio”, Kolekto en tri volumoj, Volumo 3, p. 818. Eldonejo Progreso, Moskvo.

[2] Ernesto Guevara de la Serna (1928-1967), argentina revolucia batalanto internacie konata kiel Che Guevara. -ndlt

[3] Vd. Ernesto Che Guevara „La socialisma planado, ties signifo” en La Granda Debato pri la ekonomio en Kubo 1963-1964, p. 141, Eldonejo Sociaj Sciencoj, Havano, 2004.

[4] V. I. Lenin „Pri la impostopago per varo”, Kolekto en tri volumoj, Volumo 3, p. 639, Eldonejo Progreso, Moskvo.

[5] Che agnoskis tiun ĉi politikon kiel necesan kaj specifan por la cirkonstancoj de Sovetunio en tiuj momentoj, sed li avertis pri la emo konsideri ĝin regulo de la socialismo en ĉiuj landoj. „Konstateblas, ke la ekonomia kaj politika situacio de Sovetunio estigis la bezonon je retroiro, pri kiu parolis Lenino. Pro tio, oni povas karakterizi tiun ĉi politikon kiel taktikon rekte ligatan al la historia situacio de la lando, kaj do, oni ne devas universale valorigi ĉiujn liajn asertojn.” Ernesto Che Guevara „Pri la Buĝeto-Sistemo”, p. 68.

[6] Se ne aperas alia indiko, la ekonomiaj datenoj de tiu ĉi etapo estis prenitaj el Alec Nove „Pri la ekonomia historio de Sovetunio 1917-1991”, ĉapitroj 3 kaj 4, Penguin Books, Londono, 1992.

[7] V. I. Lenin indikis en januaro 1923, ke „Transirante al la NPE ni iris tro foren, ne rilate al la multa spaco komence donita al la liberaj industrio kaj komerco, sed al nia malatento pri kunlaborado, ĉar nun ni ne konsideras la kunlaboradon, ĉar ni jam komencis forgesi la grandan gravecon de kunlaborado …”, „Pri la kunlaborado. La lasta batalo de Lenino. Paroladoj kaj skribaĵoj (1922-1923)”, p. 245, Eldonejo de Sociaj Sciencoj, Havano, 2011.

[8] Koncerne tion, oni devas teni en konsidero, ke nur 15 % de la loĝantaro loĝis en urbaj spacoj, dum 85 % loĝis en la kamparo.

[9] Lenino – en sia politika testamento – klare avertis pri la danĝero de la interna batalo post sia morto, karakterizante la virtojn kaj malvirtojn de siaj kamaradoj, ĉefe de Lev Trotski kaj Josef Stalin. Pri tiu lasta, li petis, ke oni anstataŭigu lin kiel Ĝeneralan Sekretarion de la Partio, kaj avertis: „Stalino estas tro malmilda, kaj tiu ĉi malvirto – entute tolerebla en nia medio kaj en la rilatoj inter ni, la komunistoj – estas netolerebla en la posteno de Ĝenerala Sekretario”. Lenino aldonis: „Tiu ĉi cirkonstanco povas ŝajni eta problemeto, sed mi kredas, ke por preventi la disiĝon kaj de la vidpunkto de miaj antaŭaj skribaĵoj pri la rilatoj inter Stalino kaj Trotski, tio ne estas malgranda problemo; aŭ ĝi estas malgranda problemo kun eblo fariĝi tre grava.” [V. I. Lenin „Letero al la Kongreso”. Elektitaj Verkoj en Tri Volumoj, Volumo 3, Eldonejo Progreso, Moskvo, p. 789-790]. Bedaŭrinde, la 13-a Kongreso de la Partio okazinta en majo 1924 ne atentis pri la peto de Lenino, kiam la dokumento estis sekrete legata, kaj ĝi restis kaŝita ĝis la 20-a Kongreso en 1956, kaj oficiale publikiĝis en la gazeto Komunisto nro. 9 en junio 1956.

[10] Por analizi la diversajn vidpunktojn la aŭtoro bazis sin en sia libro „La falo de socialismo en Eŭropo”, Eldonejo Ruth kaj Eldonejo de Sociaj Sciencoj, Havano, 2014, ĉapitro 1.

[11] Citite de Wlodzimierz Brus „La funkciado de la socialista ekonomio”, Eldonejo Oikos-tau, Barcelono, 1969, p. 65-66.

[12] Tiu ĉi libro publikiĝis en Kubo en 1968, sed pro tradukeraro ĝi aperis kun la titolo „La nova ekonomio”, Polemiko, Libro-Instituto, Havano, 1968.

[13] Tiu ĉi tezo – poste reprenita de Stalino – restis valida ĝis la 1960-aj jaroj kaj malpermesis taŭgan reguladon de la merkato en la socialismo, kaj koncepte kaj praktike.

[14] W. Brus Op. Cit, p. 69.

[15] Eugenio Preobrajensky „La nova ekonomio” Polemiko, Libro-Instituto, Havano, 1968, p. 268.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/11/05/la-revolucion-de-octubre-y-los-primeros-pasos-de-la-economia-socialista-en-la-urss-i/#R40430120171113