Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
09-mar-2024
vlutermano

Peter Hänseler (Die Weltwoche): Taurus-tralikaĵoj – La reagoj de la germana registaro kaj de la komunikiloj montras, ke en Eŭropo neniu rimarkas la reagon de Putin al la kroma paŝo de reciproka akrigo. La rusa prezidanto klare anoncis sian procedon.

Konsiderante ĉiujn al ni konatajn cirkonstancojn, ni konkludas jene:

  1. La interparolado, taksenda kiel sekreta,1 okazis per ne sekurigitaj linioj kaj montras, ke la oficiroj kaj per tio la gvidantaro de la germana armeo (Bundeswehr) agis neglekte;

  2. laŭ propraj eldiroj de la oficiroj, britaj kaj usonaj trupoj jam troviĝas en Ukrajnujo (ni diskutis tion jam antaŭ pli ol jaro kaj nun ni estas pravigitaj);2

  3. la germanoj volas detrui la Krimeo-ponton, kiu troviĝas sur rusa teritorio kaj kiu estas konstruaĵo servanta precipe al civilaj celoj;

  4. la germanoj konscias, ke la uzo de Taurus-raketoj farus Germanujon rekta militpartio; pro tio (la germanaj oficiroj) priparolis “trukojn” por tion kaŝi;

  5. la germanaj oficiroj scias, ke la uzo de Taurus ne havos influon al la milito.

 

Post nia publikigado la (germana) defend-ministro Boris Pistorius nomis la publikigon de la subaŭskultita interparolado “kampanjo de misinformado” de la rusoj, kvankam ĉi tie temas pri la malo: Klara informo pri la sinteno de germanaj oficiroj pri atako al la Krimeoponto; io ja embarasa por Pistorius, sed vera.

 

La kristdemokrato Roderich Kiesewetter, emerita kolonelo de la germana armeo, kiun la komunikiloj nomas “fakulo pri defendo” (certe pli ĝuste: “fakulo pri agreso”), kritikis la ĉefministron Scholz pro tio ke li ekskludas sendi grundajn trupojn en Ukrajnujon. […]

 

Kvankam la plej altaj oficiroj de la germana aerarmeo per siaj propraj vortoj nemiskompreneble konfirmis, ke la Nnato troviĝas en milito kontraŭ Ruslando kaj ke tio sciiĝis per pli ol fu nivelo de sekureco en la komunika sistemo de la germana armeo, la germana politiko ne iom haltas por pripensi la eventualajn militajn konsekvencojn por la Nato kaj speciale por Germanujo, sed verŝas eĉ pli da oleon en ĉiam pli malfacile estingeblan fajron.

 

Reprezentante la Federacian Respublikon Germanujo mi permesas al mi iom halti kaj pripensi la konsekvencojn. Mi taksas ne celgvida la tutan diskutadon en Germanujo – ĉu la interparolado estis publikigita por fari premon al la ĉefministro Scholz kaj kiel kaj kiom Germanujo kondutu en tiu konflikto (ĉu per Taurus-raketoj aŭ per trupoj), ĉar la rusa prezidanto Putin jam konatigis al la mondo sian procedon; kaj tion per miriga senkaŝeco.

 

La prezidanto Putin sciis pri tiu interparolado jam antaŭe.

 

Ni povas konsideri kiel fakton, ke la interparoladon subaŭskultis la rusaj sekretaj servoj kaj ke la prezidanto Putin jam konis ĝian enhavon antaŭ sia parolado de la 29-a de Februaro.

 

Pro tio valoras la penon trarigardi la paroladon de Putin de la 29-a de Februaro je indikoj de lia scio pri ĝi kaj de lia reago al ĝi. Tute ne malfacilas trovi indikojn pri la subaŭskultita interparolado kaj pri la eblaj konsekvencoj.

 

Preciza citado, frazon post frazo

Ni precize citas tiun ĉi parton de la parolado.

Unue Putin nomas la aserton de la Okcidento malĝusta, ke Ruslando volas ataki Eŭropon:

“Nun ili aplombas aserti, ke Ruslando intencas ataki Eŭropon. Ĉu vi povas kredi tion? Ni ĉiuj scias, ke iliaj asertoj estas komplete senbazaj.” 3

 

Kaj tuj poste li mencias la interparoladon de la germanaj oficiroj:

“Kaj samtempe ili elektas celojn, kiujn ili volas ataki sur nia teritorio, kaj cerbumas pri la plej efikaj rimedoj por ilia detruo.”4

 

Poste li mencias la oficialan diskuton pri sendo de Nato-trupoj. Ni scias – konfirmite de la oficiroj en la subaŭskultita interparolado – ke Nato-trupoj jam troviĝas en Ukrajnujo.

 

“Nun ili komencis paroli pri la ebleco sendi militajn kontingentojn de la Nato en Ukrajnujon.”5

 

La sekva eldiro nemiskompreneble rilatas al la germana atako al Sovetunio en la jaro 1941.

“Sed ni memoras pri tio, kio okazas al tiuj, kiuj jam foje sendis siajn kontingentojn en nian landon.”6

 

Nun Putin klarigas, ke Ruslando defendos sin ne sur rusa teritorio, sed pro la kapabloj de la rusaj armiloj (tiujn li priskribis en antaŭa sekcio), Germanujo devos kalkuli kun tio ke celoj en Germanujo estos atakotaj.

“Hodiaŭ eblaj agresantoj devas kalkuli kun multe pli gravaj konsekvencoj. Ili devas kompreni, ke ni ankaŭ disponas pri armiloj – jes, vi scias tion, kion mi ĵus diris –, kiuj povas trafi celojn sur ilia teritorio.7

 

Sekve al tiu ĉi citaĵo la prezidanto Putin indikas ankaŭ la danĝeron de atoma reciproka akriĝo. La okcidenta gazetaro kunligas tiujn du eldirojn kaj asertas ke Putin minacas per atommilito – tio ne veras. Putin malkaŝe minacas Germanujon je konvencia frapo. Estas mirige, kiom supraĵe la Okcidento legas eldirojn de la prezidanto Putin. Aŭ, pli ĝuste: kiom celkonscie ĝi tordas ilin.

 

Lasta averto

 

Kiel taksi tiujn ĉi eldirojn de la prezidanto Putin? Se oni sekvas la paroladojn de Putin tra la lastaj 23 jaroj, tiam montriĝas ke ili elstaras precipe en unu punkto: male al okcidentaj politikistoj Putin ĉiam agnoskis tion, kion li diras. Li faras tion, kion li diras. Putin en siaj eldiroj estis kaj estas travidebla. Sed liaj avertoj venas tre frue, por ne perdi la surpriz-efikon en kriza kazo.

 

Se oni aplikas tiujn ĉi principojn al lia parolado de la 29-a de Februaro, tiam la eldiroj de Putin estas klasindaj jene: Li opinias, ke la Nato jam troviĝas en milito kontraŭ Ruslando, kion la oficiroj en la subaŭskultita interparolado konfirmis.

 

Miaopinie liaj eldiroj interpretindas tiel, ke la prezidanto Putin, kaze de atako, ekzemple al la Krimeo-ponto, sciigas al la Nato respektive al Germanujo la sekvon ke Ruslando sentos sin libera ataki celojn en Germanujo, ĉar atako al la Krimeoponto per Taurus-raketoj sen rekta partopreno de la germanaj militfortoj tute ne eblas.

 

Ebla celo

La germana ĉefsidejo de la firmao MBDA, la fabrikanto de Taurus, troviĝas en Schrobenhausen, proksimume 60 kilometrojn norde de Munĥeno, nur iomete pli ol 1600 kilometrojn de la rusa landlimo.

 

El la interparolado de la oficiroj rezultas, ke la planado, nome la programado de la Taurus, povas fariĝi ĉe la MBDA – citaĵo:

“Ĉu ni povas apliki la trukon ke ĉiuj datumoj iras tra MBDA [produktanto], por ne montri rektan ligon al Bundeswehr – Ukrajnujo? Ni planadas la datumojn kaj poste veturigas ilin en aŭto tra Pollando en Ukrajnujon.”8

 

La ĉefsidejo de la MBDA troviĝas aparte de la vilaĝo Schrobenhausen, do iom distanca de la loĝ-areo, en la arbaro.

 

Oni ne iluziu pri tio, ĉu rusaj armiloj kapablas sen malhelpo trairi tiun distancon kaj neniigi la germanan ĉefsidejon de la MBDA.

 

Kia estus la reago de Germanujo?

Se tiu atako estus farita de Ruslando, leviĝas la demando, kiujn opciojn Germanujo aŭ la Nato havus por reagi.

 

Deklari la militon aŭ proklami la aplikadon de la artikolo 5 de la Nato-ĉarto, ne efikus, ĉar Germanujo kaj la Nato jam nun pruvite kaj eĉ laŭ opinioj de germanaj oficiroj jam troviĝas en milito kontraŭ Ruslando. Tio estas ankaŭ la klara sinteno de Putin.

 

Kiel reago al tia atako Germanujo kaj la Nato do havus la eblecon manifesti sian indignon aŭ esprimi kromajn minacojn.

 

Kompreneble la Nato tiam havas la eblecon oficiale sendi grundajn trupojn en Ukrajnujon kaj ataki Ruslandon per aviadiloj kaj raketoj. La ĉefa armilo de la usonanoj de la lastaj okdek jaroj – aviadilŝipoj – ne estos uzataj.

 

Konkludo

La Nato jam troviĝas en milito kontraŭ Ruslando, tiel, kiel ni jam en Februaro 2023 diskutis. Ĝis nun ankoraŭ ekzistintaj duboj estas nun forigitaj de eldiroj el Germanujo.

 

La prezidanto Putin – verŝajne lastfoje – avertis la Naton kaj speciale Germanujon kontraŭ plia paŝo de reciproka akrigo. Tio nemiskompreneble rezultas el la Putin-parolado de la 29-a de Februaro.

 

Miaopinie, la teksteroj en tiu ĉi artikolo cititaj el la parolado de la prezidanto Putin estis la lasta averto al Germanujo kaj la Nato. Fidi je tio, ke Putin refoje avertas, povus montriĝi fatale. Per kromaj avertoj Ruslando eble ne nur perdus la surpriz-efikon, sed ankaŭ parton de sia kredindo, kio ne estas dezirata.

 

Surbaze de eldiroj de germanaj politikistoj, ekzemple de la defendministro Boris Pistorius, kiu bagateligas la skandalon kiel “misinformad-kampanjon” de la rusoj, rezultas, ke la ĉefaj politikistoj de Germanujo certe ne ĝuste legis la paroladon de la prezidanto Putin kaj estus komplete surprizitaj de milita reago de Ruslando.

 

Se Ruslando volas doni ŝok-terapion al Germanujo, tiam por tio prononiĝus la ĉefsidejo de la fabrikado de tiuj Taurus-raketoj. Ĝi estas lokita meze de arbaro kaj sufiĉe distanca de ĉiaj civilaj institucioj kaj detrueblus ene de minutoj.

 

Ĉar la Nato jam estas militanta kontraŭ Ruslando, militdeklaro de Germanujo resp. deklaro laŭ la artikolo 5 de la Nato-ĉarto ŝanĝus envere nenion. La sola armea opcio, pri kiu la Nato tiukaze disponus, estus la enmarŝo en Ruslandon. Antaŭ tia decido estus plej insiste rekomendita, speciale al la germana gvidantaro, konsulti la histori-librojn.

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 6-an de Marto 2024.

1Neue Zürcher Zeitung, https://www.nzz.ch/international/taurus-abhoeraffaere-klare-verstoesse-gegen-geheimschutzregeln-ld.1820569#:~:text=Der%20fr%C3%BChere%20Pr%C3%A4sident,und%20Verteidigungsf%C3%A4higkeit%20Deutschlands.%C2%BB

2https://voicefromrussia.ch/schlafwandler-am-werk-der-3-weltkrieg-hat-wohl-bereits-begonnen/

3Parolado de prezidanto Putin,29-an de Februaro 2024, p. 4. https://voicefromrussia.ch/wp-content/uploads/2024/03/2024.02.29.-Rede-Prasident-Putin-deutsche-Ubersetzung.pdf

 

4Parolado de prezidanto Putin,29-an de Februaro 2024, p. 4. https://voicefromrussia.ch/wp-content/uploads/2024/03/2024.02.29.-Rede-Prasident-Putin-deutsche-Ubersetzung.pdf

5Parolado de prezidanto Putin,29-an de Februaro 2024, p. 4. https://voicefromrussia.ch/wp-content/uploads/2024/03/2024.02.29.-Rede-Prasident-Putin-deutsche-Ubersetzung.pdf

6Parolado de prezidanto Putin,29-an de Februaro 2024, p. 4. https://voicefromrussia.ch/wp-content/uploads/2024/03/2024.02.29.-Rede-Prasident-Putin-deutsche-Ubersetzung.pdf

7Parolado de prezidanto Putin,29-an de Februaro 2024, p. 4. https://voicefromrussia.ch/wp-content/uploads/2024/03/2024.02.29.-Rede-Prasident-Putin-deutsche-Ubersetzung.pdf

8Parolado de prezidanto Putin,29-an de Februaro 2024, p. 4.https://voicefromrussia.ch/wie-deutsche-militars-die-krim-brucke-zerstoren-wollen/#:~:text=K%C3%B6nnen%20wir%20den%20Trick%20anwenden%2C%20dass%20alle%20Daten%20%C3%BCber%20MBDA%20%5BHersteller%5D%20laufen%2C%20um%20eine%20direkte%20Verbindung%20zur%20Bundeswehr%2D%20Ukraine%20nicht%20zu%20zeigen%3F%20Wir%20planen%20die%20Daten%20und%20fahren%20die%20dann%20im%20Auto%20durch%20Polen%20in%20die%20Ukraine.%20Das%20macht%20alles%20keinen%20Unterschied%20%C2%ABbeteiligt%20ist%20beteiligt%C2%BB.