Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
18-jan-2019
vlutermano

La gazeto junge welt kaj Isabel Monal: Kubo, revolucio kaj filozofio

 

„Kio kaŝiĝas en la vepraro de la ideoj”. Interparolado kun Isabel Monal pri Kubo, la revolucio kaj la filozofio

 

Junge Welt: Kial kubaj marŝantaj rekrutoj sur la urba placo kaj iliaj patrinoj estas pruvo por la leĝo de la dialektiko?

 

Isabel Monal: Kiel mi respondu al tio? Tio estas ja sensenca demando.

 

JW: Tio estas el parolado, kiun vi faris en 1999. Vi parolis pri tio, kion signifas instrui filozofion, kaj kion ĉe tio oni povas fuŝi.

 

IM: Jen vi kaptis min. Tion amikino rakontis al mi, kiu frekventis kurson pri filozofio. Ŝia profesoro asertis tion. Kiu diras ion tian, tiu ne komprenas kio estas dialektiko, kio estas filozofio aŭ kio estas politiko. Mi volis montri, ke kelkaj kamaradoj volis klarigi tiujn aferojn, sen ke ili sciis pri kio ili parolis. Tio kaŭzas pli damaĝon ol utilon. Tamen tio estis komence de la 1970-aj jaroj. Poste io tia ne plu okazis. Ŝajnas ke multaj homoj ekscitiĝis pri tio, ne nur mi.

 

JW: Vi parolis en la parolado ankaŭ pri la defio, disvastigi inter la loĝantaro filozofion kaj teorion en la socialismo.

 

IM: Ne la amasa disvastigo necesas, sed la sociigo de la scio. La filozofio ne povas por la daŭro resti scio de la elito. En la socialismo la civitano devas kompreni la mondon kaj la socion, en kiu li vivas. Ĉiu devas tie ja fari gravajn decidojn aŭ almenaŭ partoprenas en ili. Por tio li bezonas certan nivelon de konscio. La socialismo estas socio, kiu ne povas kaj devas evolui sen tre aktiva partopreno de la civitanoj. La socialismo postulas de la homo pli ol aliaj sociaj formacioj, ĝi postulas de la civitanoj altan scion kaj multajn kapablojn por kompreni la realon kaj por trovi solvojn, kiuj ne estas nur improvizitaj eltruniĝoj aŭ baziĝas sur dezirpensado. Kaj kiam okazas eraroj – kio neeviteble okazas al homoj –, oni devas ankaŭ esti kapabla superi ilin. En tiu senco konoj de la filozofio, sed ankaŭ de la historio, transformiĝas en neceson. Mi ne estas naiva, tio estas tre malfacila, kaj ĉe tio ekzistas multaj faliloj, kiujn oni devas eviti.

 

JW: Aktuale la kubanoj provas solvi serion da problemoj en la ekonomia kaj politika kampo. En 2011 la Komunista Partio PCC faris por tio ampleksajn proponojn, kiuj estis larĝe diskutataj kaj estas nun realigataj. Interalie ekzistas novaj eblecoj de malgranda memstara laboro, krome oni volas altigi la efikecon en la entreprenoj. Kiujn defiojn tio estigas por la ideologia laboro?

 

IM: La tiel nomataj aktualigoj estis nepre necesaj. Oni povas ne konsenti pri nuancoj, pri la sinsekvo, laŭ kiu ili estas realigataj, aŭ oni povas – kiel mi – esti en zorgo, ke ni per niaj disponoj ne atingas la deziratajn rezultojn, sed pri la neceso ne estas dubo. En multaj kampoj ni bedaŭrinde daŭre ne estas aparte efikaj. Tiuj ŝanĝoj krome kreas novajn sociajn kontraŭecojn. Tio estas neevitebla, ĉar tio troviĝas en la logiko de la afero. Oni devas do lerni vivi kun tiuj kontraŭecoj. Tio signifas, ke oni devas ankaŭ scii vivi kun ili kaj kiel trakti ilin. Ni kutimas ke ĉiuj gravaj decidoj estas analizataj kaj diskutataj, kun la kampuloj, la laboristoj, la virinoj, kun la diversaj grupoj de la socio. Tio fariĝis nun pli malfacila kaj pli multspeca, ekzistas novaj dinamikoj, kiujn ni ne bona konas. Oni devas serĉi unuecon kun sociaj forton, kiuj antaŭe ne ekzistis kaj kun kiuj oni pro tio ankaŭ ne bezonis interkonsenti. Mi multe pensas pri tio, en la pozitiva senco, nome pri tio, kiel ni povas bone fari tiujn decidojn kaj ĉe tio konservi la unuecon de nia popolo.

 

JW: Kial la unueco tiom gravas malgraŭ tiuj novaj kontraŭecoj?

 

IM: La historio de Kubo ĉiam denove montris, ke ni perdas, se ni ne elpaŝas unuece – en la unuaj sendependec-militoj en la 19-a jarcento, en la batalo kontraŭ la imperiismo. Kaj se en Kubo la revolucio falas, tiam la lando perdas sian sendempendecon. Pro tio, tio interrilatas, ne ĉar iu volas tion, sed ĉar tio historie estiĝis tiel. Kiu ne komprenas tion, tiu ankaŭ tre malfacile komprenas, kial ni agas tiel, kiel ni nun agas. En Eŭropo oni ofte ne komprenas tion, ĉar tie jam de jarcentoj ekzistis unuopaj ŝtatoj, sed ni estis kolonio.

 

JW: Vi laboris dum longa tempo en la kleriga sfero. Pro la novaj defioj klerigado ludas certe gigantan rolon – speciale se ankaŭ la rilato al Usono ŝanĝiĝas.

 

IM: La restarigo de la diplomatiaj rilatoj kun Usono estas triumfo, ĉar ĝi rezultas el la forto de la revolucio, el tio, ke ŝi ne estis venkebla, spite al ĉiaj provoj. Malgraŭ tio tio kompreneble kreas novajn malfacilaĵojn kaj danĝerojn. Tion scias ankaŭ la kuba popolo. La imperiismo ja estas lernkapabla. La celo venki la revolucion daŭre ekzistas. Provoj subfosi Kubon okazis jam antaŭe. Sed pri tiuj novaj formoj de interŝanĝo la tuta popolo, ne nur la gvidantaro, devas esti multe pli atentema. La klerigsistemo kompreneble ludas grandan rolon en tiu kunteksto. Ĝi estas adaptenda al la novaj formoj de agresemo kaj subfosado. La danĝero, ke kubaj junuloj volas partopreni en subfosaj planoj kontraŭ ilia lando ne estas tiel granda, sed la danĝero ja ekzistas, ke ili ne vidas ĝin veni. Por tio oni bezonas ne nur konscion, sed oni ankaŭ ne rajtas esti naiva. Kaj tia la kuba junularo ofte ja estas, kaj ne pri Kubo, sed pri tio, kio okazas en la mondo. Ili ofte ne vidas la malican intencon malantaŭ io.

 

JW: Kion vi celas per tio?

 

IM: Kelkaj junuloj ekzemple estis enligotaj en programon de Usono direktitan kontraŭ Kubo. Komence ili ne rimarkis tion, sed kiam ili konstatis, ke ili estas uzataj kaj kia intenco troviĝas malantaŭ tio, ili tuj reagis.

 

JW: Kiel juna virino vi mem estis ĉio alia ol naiva. Jam en 1957 vi aliĝis al la movado de Fidel Castro, „Movado de la 26-a de Julio” aŭ mallonge „M-26-7”. Post la Revolucio de 1959 vi frue transprenis respondecajn poziciojn. Ĉu vi do proksimiĝis al la marksismo tra la politika praktiko?

 

IM: Ne tute. Mi studis filozofion ja en Usono. Ĉiu, kiu studis en universitato, iel okupiĝis pri teorio. Iam mi identigis min kun la revolucia afero kaj decidis sekvi al Fidel Castro, ĉar mi pensis, ke li pravas. Kaj poste mi do aliĝis al la movado M-26-7, en kiu mi estis membro. La revolucio radikaliĝas, kaj oni radikaliĝas kun ĝi, per la samaj okazaĵoj. Mi estis kompreneble kontraŭimperiistino antaŭ ol studi la tutan imperiismo-teorion. Tio okazas, ĉar oni ĉirkaŭrigardas en sia medio kaj decidas, ke oni devas ŝanĝi la socion, ĉar oni vidas, ke ĝi ne estas justa. Kaj per tio oni havas instigon demandi, kial la aferoj estas tiaj, kiaj ili estas. Tiel malrapide la propra mondpercepto kompletiĝas. Oni vidas la marksismon kiel mondpercepton, kiel vojmontrilon kaj metodon, tiusence oni kreskas same per la praktiko kiel ankaŭ per la teorio.

 

JW: Kiel en Kubo oni hodiaŭ peras vian fakon, la filozofion, al la juna generacio?

 

IM: En la altlernejoj ne ekzistas filozofi-instruado, sed fakon, kiun ni nomas „politika kulturo”, en kiu oni priparolas kelkajn bazojn. En la universitato oni instruas marksismon-leninismon. Krome ekzistas la esplor-institucioj, en kiuj ankaŭ filozofio kaj aliaj homaj sciencoj havas sian lokon. La plej multaj filozofoj en Kubo estas marksistoj, sed kelkaj ne. Ili ĉiuj publikigas siajn rezultojn ekzemple kiel artikolojn.

 

JW: Kiel vi taksas la nivelon de la filozofia laboro en Kubo?

 

IM: Hodiaŭ la situacio konstante ŝanĝiĝas. Multo takseblos nur post jardeko. Meze de la 19-a jarcento kelkaj el la plej gravaj filozofoj de la kontinento venis el Kubo. Sed tiu tradicio bedaŭrinde perdiĝis jam fine de la 19-a jarcento, kaj ĝis hodiaŭ ni ne reatingis tiun nivelon. Almenaŭ mi vidas tion tiel, aliaj vidas tion eble alie. En la 1920-aj jaroj ĉe ni ekzistis la unuaj gravaj marksistaj pensuloj, kies verko estas por mi gravega fundamento de la kuba kaj latinamerika marksismo. Tamen ĉe tio en Kubo ekzistis ĉiam ankaŭ aliaj influoj, ekzemple per diversaj formoj de malracionalismo en la unua duono de la 20-a jarcento aŭ per la ekzistencialismo. En la kuba filozofio ekzistis kelkaj seriozaj pensistoj, sed entute la nivelo estis multe sub la teoria laboro en aliaj landoj de Latinameriko, ekzemple en Argentino aŭ Meksiko. Mi tre dezirus, ke la filozofio en Kubo hodiaŭ estu sur pli bona nivelo. Ĝi ne estas malbona, sed en teoria rilato ĝi povus esti pli profunda kaj pli postulema. Kelkaj kamaradoj en Kubo vidas tion simile. Ni kontribuas nian parton, sed kompreneble ne certas ke tio sukcesos.

 

JW: Sed la kubanoj estas ja tre klera popolo, ankaŭ per la atingoj de la revolucio. Kiel tio kongruas kun la fakto, ke la teoria nivelo ne estas tiom alta?

 

IM: Por tio mi ĝis nun simple ne trovis klarigon. Miavice mi povas nur diri, ke mi volonte vidus, ke ni reatingus la teorian nivelon de la mezo de la 19-a jarcento. Tio ne sukcesis. Komence de la Revolucio en la 1960-aj jaroj ŝajnis, kvazaŭ ni denove ekflugus. Ekzistis iom da espero, sed tiu ne realiĝis. Tamen tio estas nur mia vido al la aferoj, multaj vidas tion alie. Kompreneble hodiaŭ ni estas pli progresintaj ol en 1959. Tio estas diferenco kiel tago kaj nokto. La Revolucio diversrilate kreis bonajn deirajn kondiĉojn – institutojn kaj aliajn eblecojn, por ke la homoj povu dediĉi sin al la filozofio. Antaŭe praktike nenio da tio ekzistis, ne ekzistis ebleco disvolvi la filozofian pensadon. La kuba pseŭda burĝaro de la 20-a jarcento ne havis intereson pri tio. Do, antaŭ la tasko disvolvi la filozofion ni staras daŭre hodiaŭ.

 

JW: Kiel vi partoprenas en tiu tasko?

 

IM: Kune kun kelkaj ceteraj kamaradoj mi okupiĝas pri tio: Ni organizas seminariojn, renkontiĝojn kaj konferencojn. En Kubo oni ja trovas similan nivelon kiel ĉe la brazilaj kamaradoj, kiujn mi tre ŝatas. Sed ne tiel multaj partoprenas en la debatoj, kaj la kaŭzo de tio ne estas la fakto, ke Kubo estas pli malgranda ol Brazilo. Kompare kun aliaj landoj ni kompreneble staras pli bone, sed tio nek konsolas nek kontentigas min. Mi ŝatus profundan kaj bonan teorian tradicion. Ĉe miaj deziroj certe ludas grandan rolon ankaŭ miaj karakteraj trajtoj. Ni ĉiam deziros ion pli. Kiel ni ankaŭ kontentiĝu per tio, kion ni jam atingis? La revolucio devas konstante alporti kun si ŝanĝojn, kaj tio signifas konstantan plibonigon, kreskadon. Tio signifas atingi ion, kaj en la sama momento diri, ke tio, kion ni atingis, jam ne sufiĉas, ni devas iri pli antaŭen. Ni estu pli postulemaj al ni mem.

 

JW: La teorio devas enpreni en sin la ŝanĝitan situacion de la mondo, do ni ne rajtas deiri de fermita, netuŝebla teorio kaj simple lasi ekstere aliajn realaĵojn, kiuj ne kongruas kun la interno. Tio estas la plej kotnraŭmarksisma, kion oni povas fari. La marksismo kaj la leninismo estas konstante neperfektigitaj, jam ĉar en la biologia vivo de homo ne eblas estigi eterne validan koncepton. Sed ankaŭ ĉar la mondo ŝanĝiĝas, la scio kaj la homoj. Ĉia scio estas submetita al certaj kondiĉoj, ne nur al sociaj kaj politikaj, sed ankaŭ al ekkonteoriaj. Do, ni ĉiuj laboras pri la plua disvolvado de la marksismo – ĉiuj kun pli aŭ malpli granda sukceso, sed tio estas alia problemo.

 

JW: Kiuj filozofiaj demandoj estu nepre plu prilaborendaj?

 

IM: Demandoj de la ekkonteorio estas miaopinie centraj: Kio estas scio, kiel ĝi estiĝas, kio estas por tio la bazoj? Markso, koncerne sian propran teorion, parolis pri scienco, en la germana tiu nocio estas multe pli ampleksa ol en la hispana, franca aŭ angla. Kiam ni faras teorian laboron kaj faras filozofion, lastinstance temas pri tiu speco de scienca aliro. Markso krome malkovris la socian kondiĉecon de la scio kaj de la scienca procezo – li ne diris tion tiel, sed tio troviĝas implicite en lia verko. Kio komprenas tion, tiu faras en sia pensado grandan paŝon antaŭen. Sed pri tiu temo ne ekzistas sistemaj studoj.

 

JW: Kiuj filozofiaj disputoj nuntempe okazas en Kubo?

 

IM: Ene de la marksismo – aŭ pli ĝuste inter tiuj, kiuj nomas sin marksistoj – la samaj demandoj aktualas kiel tempe de la estiĝo de la marksismo: pri la matriaj kaj spiritaj faktoroj kaj ilia interrilato. En Kubo ekzistas kelkaj kamaradoj, kiuj diras, ke la materiaj faktoroj ne estas tiom gravaj. Ili konsideras la politikon kaj la ideojn decidaj, la ekonomion, male, ne tiom grava. Kelkaj pensas eĉ ke estas dogmeca diri, ke la ekonomio determinas la iradon de la aferoj. Pri tio mi tute ne konsentas. Ili devus almenaŭ argumenti, kial tio estas dogmo, kaj mi daŭre atendas tiujn argumentojn. Multaj krome pensas, ke la dialektiko ne havas sencon, krome ĝi estas apenaŭ diskutata. Kvankam ĝi estas kompreneble instruata en la universitatoj, ĝi estas apenaŭ temo de plu diskutantaj artikoloj. Kun Engelso mi opinias, ke Markso eltrovis tion, kio kaŝiĝas en la veptraro de la ideoj. Eĉ pli: Li konstatis, ke entute vepraro ekzistas. Al mi ŝajnas, ke tiuj kamaradoj restis alkroĉitaj en tiu vepraro.

 

JW: De kie venas tiuj tendencoj?

 

IM: Ili estas tendencoj, kiuj aperis jam kun la estiĝo de la marksismo. Ili havis la apogeon de sia influo jam en la 20-a jarcento. La vulgarmarksismo, kiu ekzemple troviĝis en la lernolibroj, eĉ hodiaŭ servas kiel pravigo por reveni al idealismaj opinioj kaj por aserti, ke la ideoj determinas la sorton de la socio. Ni devas ĉiuj kontraŭstari al la vulgarmarksismo, dum mia tuta vivo mi batalis kontraŭ ĝi. Sed ĝi estas ankaŭ uzata kiel preteksto por rehabiliti malnovajn modelojn de idealisma pensado, kiuj Markso jam lasis malantaŭ si.

 

La interparoladon faris Lena Kreymann;

elgermanigita de Vilhelmo Lutermano