Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
14-aŭg-2018
yura

rusa originalo en la retejo de la OKP

itala originalo en la retejo de la «Urbo de estonteco»

Klasbatalo kaj la nova komunista movado en la Rusio de Putin

Pri kio sopiras la sovetia homo 100 jarojn post la Rusa Revolucio? Kian lokon okupas la Rusia Federacio en la monda kapitalisma sistemo? Kio estas bonapartismo de Putin kaj ĉu ĝi estas timinda por la rusiaj oligarkoj? Kiaj estas perspektivoj de la maldekstra kaj la sindikata movadoj en la eksa USSR? Vladimir Putin por la rusiaj kaj la okcidentaj maldekstruloj: ĉu malamiko aŭ kuniranto? Al tiu kaj aliaj demandoj respondas en intervjuo al itala maldekstra ĵurnalo «Urbo de estonteco» ano de la CK de la Unuiĝinta Komunista partio (OKP) Kirill Vasiljev.

— En la jaro 2017 okazis 100-jariĝo de la Bolŝevista Revolucio — la plej grava evento de la moderna historio. Jam 30 jaroj pasis post la fino de la sovetia eksperimento. Kion sentas ordinara rusa homo?

— Mi pensas, ke grava sento, kiun spertas ordinara rusiano, kaj ĝenerale civitano de ajna ŝtato, kreiĝinta sur la teritorio de la USSR, estas sento de nostalgio. Tiel aŭ alie plej multaj el ni bedaŭras pri perdo de tiu socio. En tiu senco tia fenomeno, kiel «sovetia homo» — homo soveticus — plu ekzistas. Plu ekzistas ankaŭ la tiel nomata «sovetia ideologio» — kolektivisma ideologio, ĉirkaŭprenanta plej multajn laborulojn de la eksa USSR. Tamen, necesas konscii, ke tiu ideologio ne estas identa al la marksismo. Tio estas certa aro da valoroj, inter kiuj eblas distingi strebon al pli granda socia justeco, malakcepton de superriĉo, negadon de komerca sukceso kiel mezurilo de homo, gravecon de memoro pri la heroaĵo de la sovetia soldato. Tiu ideologio vokas malkaŝan malakcepton, malamon ĉe nialandaj liberalaj politikistoj. Samtempe la «sovetia ideologio», bedaŭrinde, ne orientas al klasbatalo. La longdaŭra ekzistado de la sovetia homo en «forcejaj» kondiĉoj de prizorgo flanke de la ŝtato sekvigis tion, ke nia homo perdis sperton de kolektiva batalo por siaj fundamentaj interesoj. En tiu senco la «sovetia ideologio» estas iaspeca amasa konscio, kiu havas kiel pozitivajn, tiel ankaŭ negativajn trajtojn. Por ni, komunistoj, estas grave vidi tiun kontraŭdiron kaj ĝuste konstrui nian taktikon, por, unuflanke — bati la liberalulojn, kaj aliflanke — ne permesi al la potenco uzi la sovetiajn humorojn en interesoj de gardo de la nuna ŝtato.

— Sub estrado de Putin la Rusia Federacio restarigis gvidan rolon sur la internacia politika areno. Sed kelkaj eventoj de la lastaj jaroj substrekas malfortecon de la ekonomio de la RF. Kian modelon de evoluo akceptis Putin dum sia prezidenteco kaj kun kiaj sekvoj?

— Tio estas granda troigo — opinii, ke la Rusia Federacio «restarigis gvidan rolon sur la internacia politika areno». La nuna Rusio estas malforta ŝtato kiel kompare kun la Rusia imperio de la komenco de la 20-a jarcento, tiel ankaŭ kaj des pli — kompare kun la USSR. Certe, sukcesaj milit-politikaj manovroj de la rusia estraro en Osetio (2008) kaj Krimeo (2014) kreis impreson de grava plifortiĝo de la pozicioj de Rusio. Sed al la situacio eblas rigardi alie: la sukceso kun Krimeo iĝis perdo de influo en Ukrainio. Tiu fakto, ke la afero atingis la majdanan ŝtatrenverson, tio, ke malamikiĝis la popoloj, — ankaŭ en tio ja estas kulpo de Putin kaj de lia ĉirkaŭantaro.

Kio koncernas la ekonomion, do ĉi tie al Rusio estas firme alfiksita la rolo de mineral-krudmateriala aldonaĵo: liveranto de nafto, gaso, aliaj resursoj kaj de importanto de konsumaĵoj. Sur tiu produkta bazo funkcias superstrukturo de financ-spekula kapitalo, kiu ankoraŭ pli forte alligas nin al la monda merkato. La rusiaj oligarkoj kaj superaj oficistoj tenas siajn kapitalojn eksterlande, iliaj infanoj, edzinoj lernas kaj loĝas en landoj de la Okcidento. Ĉu tiuj homoj povos serioze ekkonflikti kun la imperiismaj centroj?

La reĝimo de Putin estas reĝimo de neklasika bonapartismo. Tio estas manovrado inter diversaj grupoj de burĝaro, inter la burĝaro kaj la laboruloj, inter la tutmondaj centroj kaj la konvencia «nacia kapitalo», inter la sovetiaj kaj liberalaj humoroj en la socio. Tio estas politiko de plifortigo de la policaj strukturoj. Tio estas formado de ŝtata ideologio, kie principoj de progreso kaj demokratio en certaj dozoj estas miksitaj kun naciismo kaj klerikalismo. Tio estas kultivado de la ideo de supera arbitracianto, staranta super la partioj kaj klasoj kaj posedanta specialan moralan kapitalon, por unuigi la nacion.

Mi pensas, ke tia politiko havas nur du finalojn. Aŭ la reĝimo evoluos en direkto de faŝismo, aŭ ĝin forbalaos revolucio — kontraŭoligarkia kaj demokratia.

— Kiel via partio taksas strategion de la ekstera politiko de Rusio en tiu periodo, kaj ankaŭ rilate de disvolviĝo de la rusia kapitalismo?

— Ĉe konservado de la reĝimo de Putin la Rusia Federacio plu manovrados inter la grandaj imperiismaj ludantoj. Unuflanke, la Kremlo penos ne kvereli kun la Eŭropa Unio, Vaŝingtono kaj Ĉinio, kaj aliflanke ĝi penos konservi la akiraĵon (Krimeon, influon en vico de landoj de la eksa USSR, parte en Sirio). La rolo de la RF dume, ne gravas, kion oni diras, estas rolo de suba partnero de la mondaj centroj.

Kio koncernas la rusian kapitalismon, do ĝi ne havas aliajn perspektivojn de disvolviĝo, krom «disvolviĝo» en reĝimo de mineral-krudmateriala aldonaĵo. Jardekoj da paroloj pri anstataŭigo de importo, pri ennovaĵoj, pri propraj altaj teknologioj, pri restarigo de la scienca kaj teknika potencialo de la USSR evidentiĝis nur paroloj.

— Pro komercaj limigoj, enkondukitaj de la atlantika imperiismo post la ukrainia krizo, ĝis la ĵusa diplomatia krizo kun Usono, Rusio nun alfrontas kreskantan kaj intensan agresemon flanke de Usono kaj ties aliancanoj kaj eĉ de Italio, kiu sendis siajn trupojn en la baltajn respublikojn. Kiel vi pensas, kia nun estas tasko de rusiaj popolaj kaj demokratiaj fortoj en batalo por paco?

— La rusiaj maldekstruloj devas aranĝi prioritatojn. Certe, gravas rezistado al imperiismo, subtenado de popoloj, agresataj de la internacia kapitalo. Ne eblas forgesi pri helpo al la batalanta loĝantaro de Donbaso, necesas subteni progresemajn fortojn interne de Ukrainio. Nepre necesas atentigi la publikon pri naciismaj manifestiĝoj en la respublikoj de la eksa USSR. Tamen samtempe la ĉefa kampo de nia batalo estas nia propra reĝimo, kiu likvidas socialajn garantiojn kaj reprezalias la opozicion. Pozitivaj ŝanĝoj ene de Rusio kvalite ŝanĝos ankaŭ la situacion en la limantaj ŝtatoj. Tion, interalie, bone komprenas niaj kamaradoj en Ukrainio, kiuj rekte diras: se vi sukcesos ŝanceli la rusian kapitalismon, la situacio tuj ŝanĝiĝos en ĉiuj ŝtatoj de la eks-USSR.

— Kio koncernas demokratiajn fortojn kaj komunistojn, luktantajn en la okcidentaj socioj, kiel vi pensas, kiaj devas esti iliaj pozicioj en rilatoj kun Rusio, por ke ili povu efike kontribui al disvolviĝo de kontraŭimperiisma politiko kaj internaciismo?

— Hodiaŭ en maldekstraj fortoj de la Okcidento ni el Rusio observas du ekstremaĵojn. Unu parto de la okcidentaj maldekstruloj ial decidis, ke kontraŭstarado al la usona imperiismo nepre devas kombiniĝi kun subteno (eĉ se kritika) de la reĝimo de Putin. Aperis iaj strangaj konceptoj, laŭ kiuj Vladimir-on Putin-on oni proponas preskaŭ al rolo de gvidanto de la «libera mondo». Alia parto de la okcidentaj maldekstruloj, male, agante kune kun siaj registaroj, deklaras la Rusian Federacion «la centro de la monda malbono». Nek la unua, nek la dua pozicio beligas la homojn, nomantajn sin komunistoj aŭ socialistoj. Necesas scienca analizo de la situacio, sed ne senbazaj esperoj kaj algluado de etikedoj. Mi pensas, ke por la maldekstraj fortoj de la Okcidento restas prioritata la tasko de senkompromisa lukto kontraŭ la imperiismaj centroj, kontraŭ la propraj registaroj, kiuj estas marionetoj de la transnaciaj kapitalismaj strukturoj. Samtempe la kamaradoj devas kompreni, ke kiam ili laŭdas la reĝimon de Putin, ili multe malutilas al ni, rusiaj komunistoj, ja ni luktas por malmunto de tiu potenco.

— La periodo de regado de Putin montris ŝanĝon de rilatoj inter la ŝtato kaj parto de la oligarkoj, kelkaj el ili estis juĝe respondecigitaj. Kion vi opinias?

— Kelkaj reprezentantoj de la granda kapitalo vere estis certagrade persekutitaj, kaj kontraŭ Miĥail Ĥodorkovskij eĉ okazis demonstra proceso. Sed necesas konscii, ke ĉi tie ni renkontiĝas kun ekzemplo de elektema aliro. Plej multaj el tiuj, kiuj realiĝis kiel oligarkoj jam ĉe Boris Jelcin — Lisin, Mordaŝov, Potanin, Abramoviĉ, Aven, Fridman, aliaj — ne perdis siajn poziciojn en negocado kaj plu okupas la unuajn liniojn de la ranglisto de la revuo Forbes. Jes, al ili aldoniĝis personaj amikoj de Putin — Gennadij Timĉenko, fratoj Kovalĉuk. Sed kio ŝanĝiĝis principe? Nia prezidanto plurfoje substrekadis, ke revizio de rezultoj de la privatigo ne okazos, ke Rusio, mi citas, «restos liberala merkata ekonomio». Gravan pezon dum la lasta jardeko akiris tiel nomataj «ŝtataj korporacioj». Tio estas entreprenoj, industribranĉoj, donitaj de Putin «por nutriĝo» al proksimaj al li negocaj reĝoj. La reganta akciaro tie apartenas al la ŝtato, sed en la merkato tiuj strukturoj kondutas kiel ordinaraj komercaj subjektoj, kaj salajroj de manaĝistoj en ili superas ĉiujn penseblajn salajrojn de dungitaj laborantoj. Fakte, tio estas dividendoj, sed ne salajroj. Niaj opoziciaj liberaluloj tre ŝatas paroli pri «reveno de la USSR», pri «persekuto de la honesta negocado», sed en tiuj vortoj estas nur ĉagreno pro tio, ke kelka parto de proprieto de unuj transiris en la manojn de la aliaj.

— Kiel aranĝiĝis vivkondiĉoj de popolklasoj rezulte de la ekonomia ruiniĝo de la 1990-aj jaroj kaj hodiaŭ?

— Certe, kompare kun la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la vivnivelo en Rusio certe kreskis. Ŝajnas, ke aperis kaŭzoj laŭdi pro tio Vladimiron Putin-on. Tamen kion fari kun tiuj milionoj da homoj, kiuj, ne sukcesinte instaliĝi en la nova kapitalisma realo, simple foriris el la vivo, multe reduktinte la loĝantaron de la lando? Kio pri tiu giganta kresko de mondaj prezoj al hidrokarbona krudaĵo, kiu ne okazis ĉe Jelcin, kaj kiu permesis doni al la rusianoj ioman almozon? Ĉu estas en tio merito de la nuna prezidento kaj de ties ĉirkaŭantaro? Apenaŭ. Ankaŭ gravas memori, ke la okazintan ĉe Putin relativan stabiligon de pagado de salajroj kaj de inflacio akompanis likvido de plej gravaj socialaj garantioj de la sovetiaj tempoj. Tio estis ankaŭ transiro al pagata supera edukado, al pagata medicino, abolo de vico da beneficoj por lernantoj, pensiuloj. Tio estis «reformoj» en la sfero de laboro, kondukintaj al kolosa kresko de malstabila dungiteco. En Rusio nun dekoj da milionoj da homoj laboras sen ajna formala registro de laboraj rilatoj, al ili ne efikas garantioj de 8-hora labortago, de ferioj, de monhelpo pro malsano k.t.p. Ili ne povas krei efikan sindikaton, ili ne estas garantiitaj de maldungo en ajna minuto. Por homo, kutimiĝinta al la sovetiaj leĝaj normoj en la sfero de dungo, tio aspektas sovaĝe.

— La Rusia Federacio estas mozaiko de multaj etnoj, loĝantaj sur senlima teritorio. Kiel estas decidata la demando pri rilato de etnoj kun la grandrusa naciismo de Putin?

— La nuna Rusia Federacio estas en granda grado kreitaĵo de kompromiso inter la federacia centro kaj negoc-burokrataj elitoj de naciaj respublikoj. Dum la regado de Putin okazis certa ŝoviĝo de influo al la federacia centro, sed problemoj restis. Plej klare tio videblas laŭ ekzemplo de interrilatoj de la Kremlo kaj de la reganta klano en la Ĉeĉena respubliko. La reĝimo de Putin fakte aĉetis lokajn elitojn interŝanĝe al rezigno de armita lukto por sendependeco. Ĉu efikas rusiaj federaciaj leĝoj sur la teritorio de Ĉeĉenio kaj de kelkaj aliaj respublikoj — jen granda demando. Tiusence la problemo de tiel nomata «grandrusa ŝovinismo» ŝajnas al mi plej probable fikcia. La nuna Rusio estas ne la cara Rusio de la 19-a jarcento, kiu vere estis malliberejo de popoloj, suferintaj pro absurdaj limigoj favore al la ĉefa nacio. Nun la laboranta loĝantaro de la RF de diversaj naciecoj havas multe pli da komuna, ol da disiganta. En la samaj respublikoj de Kaŭkazo, laŭ kelkaj informoj, normale dungita estas nur triono de la loĝantaro. La bildo estas preskaŭ sama, kiel en la cetera Rusio. Jen kie estas la komuna radiko de problemoj — malriĉeco, mizereco, malstabila dungiteco. Internaciajn konfliktojn provokas la federaciaj kaj la lokaj elitoj, kiuj okupiĝas pri konstanta dividado de influo. Kaj tio havas nenian rilaton al problemoj de konservado de naciaj kulturoj kaj lingvoj.

— Kian nivelon de aŭtonomeco disde la ŝtataparato havas socia movado, kaj speciale sindikatoj? Kiajn formojn de socia konflikto manifestiĝas en Rusio hodiaŭ?

— En la RF preskaŭ mankas plenvalora sindikata movado. Ekzistas grandega burokrata koloso — Federacio de sendependaj sindikatoj de Rusio (FNPR) — heredanto de la sovetiaj sindikatoj, ricevinta je dispono grandegan proprieton kaj formale grandan nombron de membroj. La estraro de tiu organizaĵo faras nenian klasbatalon, sed male, sufiĉe obeeme konsentas kun kontraŭsocialaj iniciatoj de la registaro. Fojfoje ĝi tre milde kritikas la potencon, sed ne levas siajn membrojn al ajna organizita lukto. Ekzistas pli batalemaj sindikatoj, speciale, en konsisto de la Konfederacio de Laboro de Rusio (KTR), sed ili havas malmultajn membrojn kaj apenaŭ ĉirkaŭprenas pli ol 2% de oficiale dungitaj laborantoj. Industri-branĉaj, kaj des pli politikaj strikoj en Rusio ne okazis ekde la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Strikoj en apartaj entreprenoj okazas, sed malmultaj kaj mallongaj. Tamen, aktivularo de kelkaj sindikatoj sufiĉe nemalbone montras sin en strataj elpaŝoj kontraŭ la planata altigo de pensia aĝo. Ni, komunistoj, maldekstraj fortoj, esperas al tio, ke ili grave kontribuos al tiu lukto. Samtempe mi opinias, ke la tradicia sindikata movado en Rusio troviĝas en profunda krizo. La misio mem de la sindikata movado postulas, laŭ mi, repripensadon.

— Via partio, samkiel aliaj maldekstraj partioj en Rusio, spertas policajn reprezaliojn, kiuj trafis partoprenantojn de kontraŭkapitalismaj aranĝoj kaj manifestacioj. Kia estas la situacio en la nuna momento?

— Policaj reprezalioj en Rusio kreskas, tio estas vero. Hodiaŭ ĉe ni eblas trafi en prizonon pro tio, ke vi kopiis en via paĝo en sociala reto mesaĝon de nekonata homo. Oni komencis persekuti pro tiel nomata «ofendo de sentoj de kredantoj», neniigante restaĵojn de libereco de konscienco. Al organizantoj de kunvenoj, ne kunordigitaj kun la potencoj (kaj kunordigi ilin estas praktike neeble), minacas aŭ aresto, aŭ grandegaj monpunoj en amplekso de 5 averaĝaj salajroj kaj pli multe. Grandan resonancon havis la kazo de grupo de kontraŭfaŝistoj, kiujn cele de ricevo de konfesoj torturis laborantoj de la sekurecservo. Nia partio elpaŝas por revizio de la krima leĝaro, por likvido de tiel nomataj «departementoj pri lukto kontraŭ ekstremismo», por transdono de parto de la polico en disponon de municipaj organoj.

— Kiaj estas viaj prioritatoj kaj kiajn metodojn vi uzas en tiu ĉi etapo? Kian celojn vi metas antaŭ vi en la plej proksima estonteco?

— La ŝlosila tasko de la OKP estas unuigo de ĉiuj nun disaj rusiaj marksistoj, de ĉiuj, kiuj staras sur pozicioj de scienca socialismo, demokratio, internaciismo, en unuecan rusian kompartion. En partion, starigantan kiel sia tasko disvolvon de la klasa konscio de la laboruloj kaj organizadon de ilia lukto por potenco per socialisma revolucio. Kun tiu misio fiaskis kiel la KPRF, degenerinta al dekstra partio, tiel ankaŭ malgrandaj komunistaj organizaĵoj, kiuj ne sukcesis leviĝi super la nivelo de teoria rondeto. En tiu lukto ni ne intencas rezigni ankaŭ eblojn de parlamenta tribuno, por kio ni strebas registri la OKP-on kiel politikan partion. Antaŭnelonge ni ricevis el la ministerio pri justico de la RF vican rifuzon pri registrado, kie al ni estis donitaj ĝuste politikaj, sed ne «teknikaj» riproĉoj. En nia Programo la potenco trovis aludon al ekstremismaj motivoj. Tio estas signo de tio, ke nin oni traktas kiel certan forton kaj timas nian partoprenon en politiko. Certe, tio ne haltigos nian agadon. Ni daŭrigos lukton por atingo de niaj programaj celoj, por malmunto de la nuna reĝimo, por enporti en la tutpopolan movadon socialisman enhavon.