Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
01-apr-2023 vlutermano Karin Kneissl: Komercaj vojoj de Ruslando
KOMERCAJ vojoj esprimas, kiuj regionoj en la mondo ludas geopolitike decidan rolon. En erao, en kiu la potencrilatoj nove ordiĝas kaj la pacifika spaco estas konsiderata nova centro, Ruslando, tra la eŭrop-azia spaco, en tiu ludo grave partoprenas. Ankaŭ ekzistas historiaj rilatoj. La caro Nikolao la 2-a organizis la konstruadon de la transsiberia fervojo ĝis 1916. La fervojo, kiu ligas Moskvon kun la pacifika havenurbo Vladivostoko, longas proksimume 8300 kilometorjn. Ruslando, tra la kvardek stacioj, per ĝi malfermis al si la Malproksiman Orienton.
Nacia arkta nordorienta pasejo
Sed la lastatempaj potenc-deŝovoj postulas kromajn komercajn vojojn. Ruslando ne deziras esti de Ĉinujo tro forte brakumata, kvankam la kunlaborado inter la du najbaroj, kiuj en la 1960-aj jaroj preskaŭ deglitis en atomarmilan disputon, nuntempe floras. La kromaj komercaj vojoj, kiujn Ruslando elkonstruas, estas la norda-suda trafika koridoro (NSTK) kaj la mara koridoro Vladivostoko-Chennai (MKVC) kun siaj respektivaj rusflankaj nodpunktoj Astraĥano en la Kaspia Maro kaj pacifika haveno de Vladivostoko. Hindujo, el tiu vidpunkto, estas la natura aliancano por kompensi la ĉinan intensecon en la komerca volumeno. La NSTK estas interesa itinero por ligi la nordokcidenton de Ruslando kun Hindujo (Barato): Moskvo-Mumbajo. Simile la MKVC ligas la orienton kun la sud-okcidento.
La nord-suda koridoro krome signifas novan ĉapitron en la rusaj-iranaj interrilatoj, ĉar grava parto de la itinero trairas iranan teritorion. La Kaspa Maro, manke de aliro al oceano, estas lago, ne maro, ligas kaj samtempe disigas la najbarojn, kiuj en la pasinteco estis pli ofte rivaloj ol partneroj.
La mardominado de la eŭropanoj kaj de Usono ŝajnas trairi procezon de retroevoluoRigardo al la alia flanko: Ekde la somero de 2007, kiam rusa submarŝipeto fiksis la rusan flagon sur la margrundo en la Arkta Maro kaj ĉe tio elvokis la marjuran interkonsenton de la Unuiĝinta Naciaro kaj la mencioj pri la kontinenta margrundo, klariĝis ke Ruslando interesiĝas pri ekspluatado de Arkto. Tio koncernas pli ol boradoj por petrolo kaj gaso. Ruslando volas transporti siajn krudmaterialojn al la oriento, al tiuj merkatoj, kiuj demografie superas tiujn de Eŭropo.
La rusa naftokonzerno Rosneft avancigas la Vostok-Oil-projekton [projekton Orient-petrolo] por enpreni tiun ĉi arktan pasejon kiel marvojon nacian kaj ne internacian. La rusa glacirompa ŝiparo liberigas tiun komercan vojon je glacio. Ĉe la Orienta Ekonomia Forumo en Vladivostoko lastan Septembron tiu komerca vojo estis grava temo.
Same kiel la Suez-kanalo spegulis la potencrilatojn en la lastaj 150 jaroj kaj la tutmonda naftomerkato orientiĝis laŭ la kriterio “East or West of Suez”, tiel la vojoj ĉi tie priskribitaj estas la nuna spegulo de la aktuale elformiĝanta nova erao.
Kun la tutmondigo venis la offshoring [la delokado], poste per la maltutmondigo aktualiĝis la backshoring [la rehejmigo], kaj nun, en la Monda Ekonomia Forumo en Davoso oni diskutis eĉ la friendly shoring [la sekurigon de provizaj vojoj tra amike rilatantaj ŝtatoj]. Oni volas meti la delikatiĝintajn prizorgo-ĉenojn sur novajn fundamentojn. Kiam mi en 2012-2013 verkis mian libron “La displitiĝinta mondo – kio restas el la tutmondiĝo”1, mi indikis la neceson reloki certajn prizorgo-ĉenojn pli proksimen al la klientoj. Aktuale temas pri la postulo produkti antibiotikaĵojn, maloftegajn mineralojn kaj aliajn metalojn kaj ankaŭ duonkondukilojn ree en Eŭropo aŭ Nordameriko. Ĝis tiam dominu friendly shoring. Sed ĉe tio: nek la politiko nek la ekonomio konas la kategorion “amikeco”. Temas unuavice pri la kunigo de interesoj.
Tiel la legenda silkovojo, ekde 2013, danke al ĉinaj ŝtataj investoj, spertas sian komercan kaj geopolitikan renaskiĝon. Grava impulso por tio estis la [ĉina] iniciato “Ek al Okcidento”, kiu celis la disvolvon de Okcident-Ĉinujo, post longa prioritato de la nordo kaj sudoriento. Laŭ tio oni startigis la “Belt-and-Road”-iniciaton, kutime nomatan Nova Silkovojo sub la prezidanto XI Jinping. Tio estis akompanata de la koncepto “Novigo de Ĉinujo” kaj de ĉine stampita tutmondigo. Pekino rapide adiaŭis la nocion “strategio”, por neniun timigi.
Vojo kiel celoLa Suez-erao kaj aliaj akvovojoj cedas al diversaj landovojo. Preskaŭ ŝajnas, kvazaŭ la epoko de la mardominado fare de Eŭropo kaj de Usono historie trairus procezon de retro-evoluo. La banaliĝinta citaĵo de Konfuceo “La vojo estas la celo” tamen akiras novan signifon.
{{Karin Kneissl.}}
Karin Kneissl estis ministrino pri eksteraj aferoj de Aŭstrujo de 2017 ĝis 1019 kaj hodiaŭ laboras kiel energi-analizistino kaj aŭtorino en Libano. 1Originale: “Die zersplitterte Welt – Was von der Globalisierung bleibt”.
|