Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
06-jun-2017
petik

2 tagojn post la eksplodo de la kontraŭ-revoluciaj eventoj en Hungarujo oni en Budapeŝt atendis du altrangajn gvidantojn de KPdSU (Atanas-on Mikojan kaj Miĥaelon Suslov). Ili venis kun kompromisa propono por solvi la streĉitecon en la lando. Ili en la donitaj cirkonstancoj venis eskortitaj de tankoj. Kiam la tankoj alvenis al placo Kossuth2, oni jam estis pafantaj de sur tegmentoj de ĉirkaŭantaj domegoj la homojn, tie amasiĝintajn. LA SOVETAJ TANKOJ TIAM TURNIS SIN KAJ EKCELIS LA DOMTEGMENTOJN, DE KIE ONI PAFADIS (do pafadis NE ILI. Ili tion ankaŭ estus kial farintaj, kiam la du sovetaj gvidantoj venis ĝuse por traktadi en Hungarujon?)

57 jarojn poste ĉio ĉi ripetiĝis en Kijev! Oni tie estis subskribontaj interkonsenton inter la tiamaj ŝtatestro kaj opoziciuloj. Je la 20-a de februaro oni atendis en Kijev la ministrojn pri eksteraj aferoj francan, germanan, polan kaj rusan, kiuj estus subskribontaj la interkonsenton. JE LA SAMA TAGO LA INFERO SENĈENIĜIS: NEKONATAJ MAJSTRO-PAFISTOJ EKPAFIS DE SUR TEGMENTOJ DE LOĜDOMEGOJ  EN  LA ĈEFA KAJ FLANKA STRATOJ,  EL HOTELAJ FENESTROJ STRATAJN PASANTOJN: manifestaciantojn, senkulpajn civilulojn, eĉ policanojn! De 80 ĝis 100 mortiĝintoj! Kvankam en la sekva tago oni subskribis la interkonsenton, tamen ĝis tiam en la urbo estiĝis pogroma etoso tiel granda (Janukoviĉ pafigas la popolon! – Kp. La AVO1 pafas la popolon! en Budapeŝt), ke je la sama tago la ŝtatestro trudiĝis rifuĝi. EĈ EN LA ĜENERALA ĤAOSO, IUJ TUJ SCIIS KE LA POPOLON PAFIS AVO RESP. PAFIGIS LA FORPELOTA ŜTATESTRO. EN BUDAPEST EN 1956 KAJ EN KIJEV EN 2014 LA SCENARIO ESTIS LA SAMA: MALHELPI LA PACAN SOLVON PER SANGA PROVOKO.

Tio estas mencienda, ke iom pli ol du monatojn poste la provoko ripetiĝis ankaŭ en Odesa. Tie oni volis timigi la pace manifestaciantojn kontraŭ la hunto antaŭ la sindikata sidejo. Je la 2-a de majo 2014 naciismaj junuloj faris marŝadojn,  kriadante naciismajn sloganojn en la stratoj de la interna ubo. TIAM IUJ PAFIS EN ILIN: 7 MORTIĜINTOJ. La koleriĝinta amaso tiam iris al la placo antaŭ la sindikata sidejo, frakasis la tendaron  kaj komencis tradraŝi la homojn. Kiuj, timigitaj, rifuĝis en la sindikatan sidejon malantaŭ si. Post la deinterna fermo de ties pordegoj, de la supraj etaĝoj, laŭ akordigita plano, ekimpetis faŝistoj, tie antaŭe kaŝiĝintaj. Kiuj atakis la homojn: la terura masakro komenciĝis.”SUB LA SUNO NOVAĴO NE EKZISTAS”: BUDAPEŜT – KIJEV – ODESA. Al tiaj provokoj grupigeblas ankaŭ tio, kiam la ukraina armeo pafadas LA URBOJN, OKUPITAJN DE SI MEM, ties loĝantaron, POR POVI AKUZI LA POPOLAN ARMEON PRI TIO.

Notoj:

1: AVO: "Állam Védelmi Osztag" E-e: "Ŝtatdefenda Taĉmento"

2: Placo Kossuth: Placo en Budapeŝt, kie la parlamentejo de Hungarujo troveblas.