Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
11-jul-2023
vlutermano

"Malpliigi vundeblon, certigi prosperon": La germana strategio por sekureco havas siajn problemojn. La postulo, ke ĝi neniom kostu, fariĝos problemo.

- -

Franciska Korn, Berlino

 

DUM longa tempo en la politika Berlino oni atendis la publikigon de la Nacia Sekurec-Strategio de la federacia registaro. Meze de Junio tio fine okazis.

“Defendkapablo, rezistkapablo kaj daŭrigeblo” estas la tri gvid-reloj, laŭ kiuj la strategio orientiĝas. En sia fundamenta koncepto ĝi postrestas la altajn atendojn. Nova tamen estas la klara ligado de sekurecpolitiko kun ekonomia rezistkapablo. Per tio la sekurecstrategio metas la vojindikon por la germana politiko pri industrio kaj disvolvado.

La germana ekonomia modelo vivas de eksporta pluso. Tiu ĉi estas ĉiam objekto de eŭropa kaj internacia kritiko: Germanujo, laŭ ĝi, eksportas tro multe, importas tro malmulte kaj tiel vivas koste de la importantaj ŝtatoj. Kiom vundebla tiu ĉi ekonomia modelo estas, tio montriĝis unue per la financa krizo en 2008, poste draste en la pandemiaj jaroj, stampitaj de ekonomia ĉesigo (“Lockdown”) kaj fine kiel sekvo de la rusa agresmilito al Ukrainujo [nu, pli precize kiel sekvo de la sankcioj, kiujn Germanujo kaj la Eŭropa Unio, sekvante Usonon, trudis al Ruslando kaj kiuj pruviĝis kiel bumerango. Sed ja, tiu retoriko estas la oficiala en la NATO-ŝtatoj, kaj la socialdemokratoj faris ĝin sia. -vl]: problemoj ĉe liverado, ĉe produktado kaj rapidege kreskantaj prezoj alfrontas nin mondvaste al tutmondaj liver-ĉenoj kaj la dependecoj kun ili ligitaj. Sen krudmaterialoj nek energio, neniaj nobligitaj industriproduktoj. Samtempe forte kreskis la mendoj same kiel ankaŭ la kvalit-postuloj pri tiuj industriproduktoj. La vojo, necesa, irata de Germanujo por verda transformado de la industrio dependas nelaste de tiuj krudmaterialoj. Sekurigitaj importoj de krudmaterialoj do ne estas pure ekonomia memcelo, sed la ŝlosilo por klimat-neŭtrala estonteco kun sukcesinta ŝanĝo de moviĝo kaj de energio.

El la deeksteraj ŝokoj de la pasintaj jaroj rapidege kreskis geo-ekonomia situacio por Germanujo: Tiel la demando pri prizorgo-sekureco de Germanujo venis en la centron de la socia debato. Kun tio sampaŝe iris ankaŭ diskutado pri la formado de la tutmondigo kune kun la agospacoj de Germanujo kaj pri dependecoj. Ideoj, revenigi tutmondajn valorestigajn procezojn al Germanujo aŭ al Eŭropo estis ĝis nun nur parte realigitaj. Tro grandas la kostaj avantaĝoj de produktoj kaj de krudmaterialoj de importo kaj tro grandas la dependecoj de produktoj kaj de krudmaterialoj. Logike do ankaŭ nia ekonomia vundeblo – aŭ, per pozitivaj vortoj, nia ekonomia rezistkapablo – estas diskutenda en Nacia Sekurec-Strategio.

En la centro ĉe tio staras la evitado de unuflankaj dependecoj kaj la principa diversigo speciale de krudmaterialaj ĉenoj. Prizorgado per krudmaterialo siavice estas ligita kun la centraj punktoj prizorgo-sekureco, diversigo, daŭrigeblo kaj novigo. Tio signifas unuavice malkonstrui dependecojn de Ĉinlando en la kampo de mineralaj krudmaterialoj. La potenco de Ĉinujo esprimas sin multece. Ekde Aŭgusto Pekino reguligas ekzemple la eksportadon de la industri-metaloj galiumo kaj germaniumo. Ambaŭ krudmaterialoj estas bezonataj por la industrioj de duonkondukiloj, telekomunikado kaj de elektraj aŭtomobiloj. Aktuale 57 elcentoj de galiumo kaj 78 elcentoj de germaniumo, prilaborataj en Germanujo, estas importataj el Ĉinujo. [La “honesteco” de tiu ĉi analizo forgesas mencii, ke tiu ĉi decido de Ĉinujo estas respondo al eŭropa sankcio, postulata de Usono kaj kiu malpermesas vendi al Ĉinujo certajn varojn de alta teĥniko. Do, eviti la respondon de Ĉinujo estus simple: ĉesigi la – cetere en la pli civilizita mondo de la Unuiĝinta Naciaro kontraŭleĝan – sankcion kontraŭ Ĉinujo. -vl]

Recikligo kaj reuzado estas nun nacia kaj eŭropa sekurec-intereso

La germana registaro volas kreskigi ekonomian sendependecon per diversaj partnerecoj kun landoj riĉaj je krudmaterialoj en Afriko, Azio kaj Latinameriko. Samtempe oni volas ankaŭ en Germanujo kaj Eŭropo [nu, temas ne pri Eŭropo, sed pri la Eŭropa Unio. La germanaj socialdemokratoj en tio jam imitas Usonon, kiu salope nomas sin Ameriko. -vl] stimuli la elminadon de hejmaj krudmaterialoj kaj la reuzadon de krudmaterialoj en la senco de cirkulada ekonomio.

Tion pretendas ankaŭ la malneto por la Critical Raw Materials Act [leĝo pri krizaj krudmaterialoj] de la Eŭropa [nu, Eŭropunia, sed tio ja estas eĉ oficiala ĵargono. -vl] Komisiono, publikigita en Marto de tiu ĉi jaro. Almenaŭ dek elcentoj de la jara konsumo de la EU devenu el la akiro ene de la EU kaj almenaŭ 40 elcentoj de la jara eŭropa [eŭropunia -vl] uzado estu plu prilaboritaj ene de la EU. 15 elcentoj de la jara konsumo en la EU siavice devenu el recikligitaj krudmaterialoj kaj ne pli ol 65 elcentoj de la jara konsumo de ĉia strategia krudmaterialo en ĉia grava ŝtupo de prilaborado devenu el unu sola tria lando.

La nacia sekurec-strategio agnoskas la celojn de la EU. La EU-konsilantaro en la pasinta semajno esprimis sian pozicion eĉ pli ambicie: La prilaboraj paŝoj estu je 50 anstataŭ 40 elcentoj en la EU kaj 20 anstataŭ 15 elcentoj por la recikligo. Krome la Eŭropa Komisiono antaŭ nelonge prezentis “EU-koncepton por plibonigo de la ekonomia sekureco”. Ankaŭ en tiu ĉi strategio temas pri du el kvar nomitaj kampoj de liverado-ĉenoj: La rezistemo de liverĉenoj, ĝuste en la energi-kampo, estu kontrolata, same kiel ankaŭ la ekonomiaj dependecoj kaj ties ebla instrumentigo. La fina strategio devas fiksi procedon por pritaksi la riskojn de liverĉenoj. Tio, kio staras malantaŭ tio, estas longatinga. Ĝi en la venontaj jaroj masive postulos klopodojn en nia politiko pri industrio, disvolvado kaj medio.

Ĉar: recikligo kaj reuzado estas nun nacia same kiel eŭropa sekurec-intereso. La modernigo de nia minado-juro pri elminado de hejmaj krudmaterialoj estas nun ligita kun naciaj sekurecaj celoj. Kaj, malpli surprize: du- kaj mult-flankaj traktatoj pri elminado de krudmaterialoj, ilia prilaborado kaj eksportado estas nun ankaŭ sekurecpolitikaj instrumentoj.

Ĉe tio aktuale ne estas respondita la demando, kiel tiu ekstreme energi-intensa cirkuladekonomio kaj la rafinado de importitaj krudmaterialoj en Eŭropo povas esti profitiga. Ĉe la aktualaj energiprezoj la malmultaj germanaj rafinejoj estas ne uzataj. Unu el la bazaj kondiĉoj estus eble la nun diskutata ponta kurento-prezo por la industrio, por ke rafinejoj ĉi tie nun ankoraŭ povu sin teni aŭ decidi ĉi tie esti konstruataj. Krome, la malnova germana minej-tradicio, ekzemple la salminado, estu reaktivigota. Tio ne facilas, se konsideri ke tiu sektoro en la pasintaj jaroj estis iom konsiderata kiel mortinta. La koalicia traktato de la nuna registaro parte alprenas tiun problemaron kaj strebas al nov-leĝigo de la minej-juro. Hejma elminado de krudmaterialoj per tio estu faciligota. Ĉu laŭ tiu ĉi nove difinita nacia sekurec-kompreno la ekonomia rezistkapablo de la minado metiĝos super plurajn post longaj luktadoj atingitajn mediajn normojn?

Necesas, apud tiujn ĉi ekonomiajn kondiĉojn, antaŭrangigi disvolvopolitikajn aspektojn. La Nacia Sekurec-Strategio tiel ankaŭ enfokusigas disvolvopolitikon, ĉar ankaŭ tiu devas kontribui al la prizorgo-sekureco en Germanujo. La strategio detalas, ke oni volas kune kun partneroj antaŭenigi la funkciigon de alternativaj, homrajt-konformaj kaj daŭrigeblaj liverfontoj por strategiaj krudmaterialoj. Samtempe oni emfazas, ke Germanujo engaĝiĝos ankaŭ internacie por realigo de homrajtaj devoj kaj por la respektado de normoj de daŭrigeblo en la tutmondaj liveraj kaj valorkreaj ĉenoj.

La interdentigo de sekurecpolitiko kaj homrajt-bazita disvolvopolitiko estas ĝusta. Ĝi estas grava signalo por ke homrajta devo estu temo ankaŭ ĉe demandoj de nacia kaj tutmonda sekureco kaj ke ŝtato kaj ekonomio ĉi tie estas postulataj. Samtempe la strategio ne mencias, kiel la tiel nomitaj partnerecoj estu efektive formotaj kaj kiel celkonfliktoj estu solvotaj. Dum la federacia ministrejo pri ekonomio kaj klimatprotekto en sia antaŭ nelonge publikigita bazpunkta papero pri krudmaterialoj parolas pri “partnereco je okulnivelo”, sur la EU-nivelo oni parolas pri gajno-gajno-partnerecoj. Estas klare, ke Germanujo por la alstrebataj partnerecoj devas ion oferti, por ke ĝi kiel alloga partnero – nelaste ankaŭ kun vido al Ĉinujo – eĉ nur estu konsiderata. Ĉar la kreskinta postulo je krudmaterialoj signifas pli da elekto-libereco por la landoj riĉaj je krudmaterialoj. Kiom ajn forte la landoj riĉaj je krudmaterialoj de la Tutmonda Sudo distingiĝas inter si, tiom forte ilin unuigas la nacia celo enfokusigi sian propran ekonomian disvolvadon. Tiel do, apud la fidinda respektado de hom- kaj medi-rajtoj, al alloga oferto devas aparteni la triopo de infrastrukturo, novigo kaj produktado. Tio signifas, ke partnerecoj povas konsisti el la apogo al infrastrukturo aŭ en la transdono de teĥnologio kaj de scio. Ekzemple pri recikligo kaj industri-konstruado, do delokado de lokaj valorkreaj paŝoj en la landojn riĉajn je krudmaterialoj. Al tio apartenas ankaŭ la postulo fortigi la tie lokajn labormerkatojn kaj asekur-sistemojn.

Efektiva elformado de la partnerecoj signifas por Germanujo kaj Eŭropo decidiĝi en celkonfliktoj kaj difini prioritatojn. Tio signifas ke industri- kaj disvolvo-politiko estas ne nur pensendaj kune, sed homrajt-bazita disvolvopolitiko entenas tutmondan industri- kaj labormertat-politikon. Kio estu donita de la kuko por kiu? Kiel ni traktu landojn, en kiuj hom- kaj medi-rajtoj estas sisteme spitataj? Ĉu por la propra intereso de prizorgo-sekureco ni pretas ankaŭ aliloke daŭrigeble kontribui al prizorgo-sekureco? Ĉu ni pretas rezigni pri ekonomiaj profitoj por elkonstrui valorestigajn ĉenojn aliloke? Tiuj ĉi demandoj respondendas, ĉar estas klare, ke ni bezonos la kunlaboradon kun multaj landoj de la Tutmonda Sudo. Germanujo kaj Eŭropo ne povas sole kovri siajn energi-bezonojn, kaj eĉ malpli antaŭenigi la necesan verdan transformadon.

La lasta celo por daŭrigebla kaj rezistkapabla uzado de krudmaterialo estas klara: la tutmonda funkciado de la cirkuladekonomio. Malgraŭ ĉiaj grandaj ambicioj tamen necesos jardekoj ĝis kiam tiu estu tiom elkonstruita ke ekzemple aŭtomobil-baterioj estu grandskale recikligeblaj. Necesas meti realismajn celpunktojn por la aktiva, sed same ankaŭ daŭrigebla elminado de hejmaj krudmaterialoj. Ni fariĝus nekredindaj kaj atakeblaj, se nur, pretekste de tro altaj mediaj normoj, ni rezignus pri elminado de hejmaj krudmaterialoj kaj samtempe senskrupule akceptus medi-normajn rompojn aliloke. Sed ĝuste tiu ĉi diskuto ne fariĝos facila, se konsideri la rezistadon, kiun unu sola ventrado iuloke kapablas mobilizi en Germanujo.

Dum la forto de la strategio kuŝas en la ĉefa motivo de integra sekureco kaj en la interdentigo de tutmondaj sekurec-defioj de nia tempo, mankas prioritatoj kaj travideblo pri tio, kiel la celoj estu atingotaj. Tiel restas malklare, kiom la sekurec-strategio estas efektive ankaŭ ia antaŭrangigo de la registara agado kaj en kiu formato estu pri tio intertraktota. La sekurec-strategio ne nur agnoskas la ŝuldobremson pretekste de financa stabileco kiel antaŭkondiĉo por kontraŭkriza stabileco, sed krome emfazas, ke neniaj plia elspezoj en la federacia buĝeto estas planitaj por realigi la strategion. La mankanta financa subteno de la sekurecstrategio tamen masive malfortigas ĝin. Samtempe klaras, ke la elformado de logaj partnerecoj kaj la hejma elminado de krudmaterialoj necesas buĝeton, alie la strategio restas nur ideo sur papero.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 11-an de Julio, el https://www.ipg-journal.de/rubriken/wirtschaft-und-oekologie/artikel/abhaengigkeit-abbauen-6834/?utm_campaign=de_40_20230711&utm_medium=email&utm_source=newsletter