Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
15-jun-2018
vlutermano

La rusa prezidanto Vladímir Putin pasintvendrede kunsidis kun la ĉina prezidanto Xio Jinping, en etoso de helpemo, diris la rusa ŝtatestro, kiu substrekis ankaŭ la progreson de la dialogoj rilataj al la estonteco de la rilatoj inter ambaŭ landoj, samkiel al la ĉefaj internaciaj problemoj.

„La kunlaborado inter Rusujo kaj Ĉinujo havas strategian karakteron kaj baziĝas sur la principoj de rajtoegaleco, la bona kunvivado kaj la fido”, asertis Putin.

„Rusujo kaj Ĉinujo plu kunordigos siajn klopodojn por atingi pacan solvon koncerne la problemojn en la korea duoninsulo”, diras la deklaro de ambaŭ landoj.

Krome, la dokumento diras, ke Moskvo kaj Pekino agados por protekti la sirian teritorion, respekti ĝian suverenecon kaj „instigi al procezo de paca nomaliĝo farita de la sirianoj mem kun la helpo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la helpo de la platformoj de Ĝenevo kaj Astaná (Kazajistán), surbaze de la kongresaj rezultoj de la Siria Nacia Dialogo.

Rusujo kaj Ĉinujo „kunordigos planojn kaj konkretajn agadojn por certigi efikan refortiĝon de Sirio post la milito”, diras la deklaro, laŭ raporto de RT.

Ambaŭ landoj faros ĉion eblan por plenumi la iranan interkonsenton pri atomenergio post la eliro de Usono. „Rilate al la unuflanka decido de Usono apartiĝi de la interkonsentoj de la Plano de Integra Kunagado pri la irana atomprogramo, oni interkonsentis fari ĉion eblan por daŭrigi tiun planon, tenante en konsidero la kernan gravecon de la protektado de interesoj en la ekonomia kaj komerca kunlaborado de ĉiuj ŝtatoj kun Irano, kontraŭ la unuflankaj eksterteritoriaj punoj”, substrekas la tekston.


esperantigita de Norberto Díaz Guevara
fonto: gazeto Granma, papera versio de la 9-a de junio 2018