Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
12-nov-2019
vlutermano

El intervjuo de la germana Der Spiegel kun Gorbaĉovo

 

En intervjuo de Der Spiegel la ĵurnalisto starigis al Gorbaĉovo demandon, kiu malkaŝas la klereco-staton de almenaŭ parto de la nuntempa germana intelektularo. Jen:

 

[…]

der Spiegel: Vi studis marksismajn-leninismajn ideojn. Kiel povis okazi, ke vi komencis batali por la rajto de nacioj je memdeterminado? Kial marksisto, inter ĉiuj, permesis, ke la falo de la Berlina Muro okazu?

 

Gorbaĉovo: Mi povas vidi, ke vi delonge forgesis tion, kion Markso, Engelso aŭ Lenino skribis. Aŭ ĉu eble vi neniam legis ilin? Jen fama citaĵo: "Nacio ne povas liberiĝi kaj samtempe daŭre subpremi aliajn naciojn." En 1914 Lenino verkis libron titolitan "La rajto de nacioj je memdeterminado". Poste, post la Oktobra Revolucio, li argumentis kontraŭ Stalino pri tiu temo. La stalinisma USSR estis, fine, unuigita, strikte centralizita ŝtato. Niaj aliancanoj, la landoj de Orient-Eŭropo, estis ankaŭ sub la strikta superrigardo de Moskvo. Dum la jaroj de perestrojko ni forlasis la "doktrinon de limigita suvereneco". Kiam mi diris al la gvidantoj de tiuj landoj, ke ili estas sendependaj en siaj decidoj, multaj unue ne kredis min. Sed ni ŝanĝis dirojn en farojn. Jen pro kio ni ne intervenis en la reunuiĝon de Germanujo.

[…]

 

Mi menciu, ke pri Gorbaĉovo legeblas en Esperanto en:

 

- Hans Modrow: Survoje por progreso. Renkontiĝoj de diplomato. Sovetio, Gorbaĉovo, Ruslando kaj Latinameriko. (MAS-libro n-ro 153);

 

- Alfredo Kozingo: Kiom solcialisma estis la reala socialismo? (MAS-libro n-ro 164)

 

- Alfredo Kozingo: Supreniro kaj pereo de la reala socialismo (MAS-libro n-ro 216)

 

 

El DER SPIEGEL, angla versio, tradukis Vilhelmo Lutermano (2019-11-11)