Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
15-sep-2017
vlutermano

Carolus Wimmer: Popolfronto kontraŭ faŝismo en Venezuelo[1]

En la klasbatalo en Venezuelo la imperiismo, per la transnaciaj entreprenoj kaj la kompliceco de la nacia burĝaro, provas rekapti perditan kaj ekonomian agospacon.

Vaŝingtono en al lastaj jaroj faris en tio geopolitike strategiajn kaj taktikajn progresojn. Per armea puĉo en Honduro la kontraŭimperiista prezidanto Manuel Zelaya estis faligita, la Monda Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso kunordigis la elektan malvenkon de Christina Fernández en Argentino, en Paragvajo la usona ambasadorino organizis parlamentan puĉon kontraŭ la prezidanto Lugo. Io simila okazis en Brazilo al la prezidantino Dilma Rousseff. La „pacprocezo” en Kolombio malarmas la solajn ankoraŭ restantajn popolarmeon de Latinameriko. La rapida kaj konstanta elkonstruado de militbazoj de Usono kaj de la NATO en la suda kaj centra Ameriko, la ampleksigo de la „suda komando” de la usonaj militfortoj kaj de la 4-a militŝiparo de Usono en Karibio, pruvas la ne pacajn intencojn de „Onklo Sam”.

 

La batalo por nacia sendependeco

Antaŭ 19 jaroj, en 1998, Hugo Chávez Frías en demokratiaj elektoj gajnis la prezidantecon. Mallonge antaŭe la tiama usona ŝtatsekretariino Madeleine Albright deklaris, ke Usono ne allasos antaŭvideblan elektovenkon de Chávez. Potenca militŝiparo minace ankris antaŭ la karibia marbordo. Kutima politiko en Latinameriko, la tiel nomata postkorto de Usono. Sed la venezuelaj elektantoj trudiĝis kaj la komandanto Chávez gajnis la demokratiajn elektojn kun absoluta plimulto.

Aperis la 5-a Respubliko kun nova progresema konstitucio, kun siaj eraroj kaj sukcesoj, kun profundaj pozitivaj sociaj disponoj, kun klaraj konraŭimperiismaj pozicioj, dialektike ligita kun patriota politiko pledanta por la latinamerika unueco – kompreneble ĉio osto en la gorĝo de la Blanka Domo kaj de la Pentagono. Tio endanĝerigis la Monroe-doktrinon, proklamitan en la jaro 1823, de la usona ekstera politiko „Ameriko por la amerikanoj” [ĉe kio „amerikanoj” signifas usonanoj. -vl]. Reakcia faŝista armepuĉo kontraŭ Chávez, en 2002, sukcesa, sed nur 48 horojn daŭranta, enkondukis la ĝeneralan atakon de Usono kontraŭ la malgranda petrolproduktanta lando.

Poste sekvis petrolsabotado, ekonomia kaj teĥnologia bojkoto, financaj sankcioj, ripetaj provoj murdi la prezidanton, la morto de Chávez kun ne klarigita mortokaŭzo. Politikaj kaj militaj minacoj devis timigi la loĝantaron, devigi la suverenan registaron demisii, kaj fine garantii al la burĝa dekstra opozicio la vojon al rekonkero de la ŝtatpotenco. La rezultoj de tiu krima usona politiko estas malkaŝe videblaj: nutraĵa kaj medikamenta malabundo, ĝenerala malboniĝo de la – kompare kun la plej multaj latinamerikaj landoj – alta vivnivelo kaj fine la falo de la petrolprezo kaŭzita de la politiko de hidraŭlika frakciigo, devis rapidigi finon de la bolivara registaro. Sed spite al la videbla, ĉion inkludanta krizo, spite al la kreskanta kritiko de la propraj elektantoj, spite al la teroristaj agadoj, kiujn la komercaj komunikiloj per falsaj sciigoj (fake news) absurde atribuas al la registaro, Usono ne povis rompi la plimultan subtenon de la suverena kontraŭimperiisma politika procezo fare de la loĝantaro kaj de la militaj fortoj.

Post la malvenkoj en la lastaj 18 jaroj, kiuj por la plej potenca militforto de la mondo ne estas elporteblaj, Usono nun aplikas la armilojn de la milito de la 4-a generacio. Unu el la plej gravaj armiloj de la imperiismo kaj de la faŝismo estis kaj estas la propagando, kiu nuntempe per la modernaj komunikilaj teĥnologioj estas multe pli ampleksa kaj pro tio pli efika. Dum la 7-a Mondkongreso de la Komunista Internacio Georgo Dimitrofo klarigis: „La faŝismo enpotenciĝas kiel partio de atako kontraŭ la revolucia movado de la proletaro, kontraŭ la bolantaj popolamasoj, sed ĝi prezentas sian enpotenciĝon kiel ‘revolucian’ movadon kontraŭ la burĝaro en la nomo de la ‘tuta nacio’ kaj por ‘savi la nacion’.”

La bolivarajn registarojn, unue tiun kun la prezidanto Chávez kaj nun kun la prezidanto Maduro, al kiuj Usono rifuzas la rajton je legitima regadpotenco, ili kulpigas je multaj fiaĵoj – sen ajna timo, ke la fia entrepreno kun la usona imperiismo povus iam konduki al malfacilaĵoj de planita nova registaro. Ili alparolas kaj alvokas la popolon kiel idean juĝiston, kun ĝia volo esti dece regata. Kaj ili tuj kunliveras la averton kontraŭ tediĝo je la ŝtato. Korupto, disfalo de la ŝtataj financoj, nefavora traktado de eksterlandanoj, instigo al neglektado de familio kaj de edukado, kaj subfosado de la defendkapablo per komunistaj ideoj. Ili listigas la plej fundamentaj deliktoj kontraŭ la plej sanktaj taskoj de la burĝa demokratio, por speciale al la mezklasaj burĝoj liveri pruvon, ke la malsukcesoj, misekonomio – de misedukitaj idoj, kiuj uzas perforton kaj fidrogojn, tra la kreskantaj prezoj por luksaj artikloj ĝis la perdo de la personaj privilegioj – okazas pro la misfaroj de la reganta venezuela prezidanto Nicolas Maduro.

Per tiu akuzo ili insiste indikas al la popolo, ke ĝi lasas sin gvidi de la malĝustaj homoj kaj ke ĝi donas al ili ne merititan konfidon. Okazas ĉioma incitado al perforto kaj ribelo. Nome de la fanatika kontraŭkomunismo holivudaj steluloj, kantistoj, sportistoj, sen ian ajn pruvo, denuncas la diktatorecon kaj la rompon de la homrajtoj en Venezuelo, lando, kiun la plej malmultaj el ili konas mem.

Post la humiligaj malprogresoj Usono malpliigis la ĝeneralan subtenon al la dekstraj burĝaj opoziciaj partioj, la kristan- kaj social-demokratoj, kiuj ne kapablas faligi al bolivaran revolucion. kaj vetas je novaj servistoj de la kapitalinteresoj: faŝistaj dungotrupoj, konsistantaj el kolombiaj kvazaŭmilitstoj kaj „pacamaj” junuloj „protestantaj por la libereco”, provizataj per mono, fidrogoj kaj ĉiaj internmilitaj armiloj. La celo ne estas la fino de „diktatoreco” enscenigita de la komunikiloj kaj la konstruado de okcidenta demokratio, kion oni promesas, sed detruado de la suverena ŝtato, same kiel okazis en Afganujo, Irako, Libio, Sirio kaj Jemeno.

Kiel ofte en krizaj kaj aliaj ekiraj tempoj, kiam oni dekretas al la laborista klaso eĉ pli da mizero, perforto kaj moralo ol dum tagoj de kreskanta nacia riĉaĵo, kiam malkontento aperas, oni montras al ĝi la ĝustan vojon per ekscitaj kulpigoj kaj riproĉoj. La malkontento estas politikigata, transformata en la bezonon je „bona ŝtatgvidado”.

Tiu malĝusta politikigado tute ne aparte karakterizas nur la agitadon de la faŝismo antaŭ ĝia enpotenciĝo. Ke kritikendas ne la kapitalisma ŝtato kaj la principoj, kiujn ĝi trudas por salajro kaj laboro, por prezo kaj profito, sed la misuzo de ŝtataj kompetentoj fare de malbonaj respondeculoj kaj per tio kaŭzita deficito de ŝtata potenc-praktikado, tio apartenas al la fundamentaj konvinkoj en la burĝa potencbatalo. Inverse la memprezento de la faŝistaj politikistoj kiel fidindaj kaj gvidfortaj, kiel pretaj fari malpopularajn decidojn, kiel volantaj kaj kapablaj ĉesigi la minacantajn socialajn kaj sociajn misevoluojn – do, la socialismon –, apartenas al la bonaj kaj sukcesaj moroj ĉe la voĉkaptado.

Kiam nova faŝista politikistaro proponas sin por ĉesigi la krizon, tiam ne okazas konkurado kun la foruzita registaro pri promesoj, kiuj celas la materian bonstaton de la sociaj malfortuloj. Per la konstruita malsukceso de la maldekstraj klas-malamikoj kaj la transprenita heredita ŝarĝo oni pravigas programojn, kiuj metas la laborantan loĝantaron antaŭ la abismon kaj garantias al la kapitalismaj entreprenoj ekstremajn profitojn.

 

Instruoj el la pasinteco

En tiu ĉi fazo de subbrulanta interna milito, en kiu politikaj murdoj kaj materiaj detruadoj staras sur la tagordo, ni troviĝas en Venezuelo.

Tio devigas nin fari novajn kaj gravajn decidojn. La Komunista Partio de Venezuelo KPV ekde antaŭ jaroj parolis pri la neceso de larĝa kontraŭimperiisma kaj kontraŭkapitalisma alianco, kiu estis parte realigita en la „Patriota Poluso”. Sed la ĝisnunaj paŝoj kondukis nur al voĉdonaj aliancoj, kiuj ne havas strategian atingopovon po la batalo por la socialismo. Per la akriĝo de la klasbatalo kontraŭ la ekstera malamiko, la imperiismo, kaj kontraŭ la interna, la nacia burĝaro kaj ĝiaj novaj faŝistaj organizaĵoj, fariĝas eksterordinare altaj taskoj por la laborista klaso kaj por la revoluciaj kaj progresemaj homoj. La temo de kontraŭimperiisma kaj kontraŭfaŝisma popolfronto (KKPF) estis analizita kaj propagandata de la KPV.

Historie ankaŭ por la batalo en Venezuelo necesas uzi la strategion de popolfronto deciditan de la 7-a Mondkongreso de la Komunista Internacio de 1935. La ideo estas ne imiti, sed kritike kaj memkritike lerni el la historio de la batalo de la laborista klaso.

En sia parolado en la 7-a Mondkongreso de la KI, Georgo Dimitrofo[2] levis la demandon: „Kial kaj kiel la faŝismo povis venki? La faŝismo estas la plej akra malamiko de la laborista klaso kaj de la laboruloj. La faŝismo estas la malamiko de naŭ dekonoj de la germana popolo, de naŭ dekonoj de la aŭstra popolo kaj de naŭ dekonoj de la ceteraj popoloj de la faŝistaj landoj. Kiel, kiamaniere, tiu plej akra malamiko povis venki? La faŝismo povis enpotenciĝi precipe ĉar la laborista klaso, pro la politiko de la kunlaborado kun la burĝaro praktikata de la gvidantoj de la socialdemokrataro, estis fendita, politike kaj organize senarmigita kontraŭ la atakanta burĝaro. Sed la komunistaj parioj ne estis sufiĉe fortaj por sen kaj kontraŭ la socialdemokrataro aktivigi la amasojn kaj gvidi ilin en la decidan batalon kontraŭ la faŝismo … Ĉu la venko de la faŝismo en Germanujo estis neevitebla? Ne, la germana laborista klaso povintus malebligi ĝin. Sed por tio ĝi devintus trudi la starigon de la kontraŭfaŝisma proletara unuecfronto, devigi la gvidantojn de la socialdemokrataro ĉesigi la militiron kontraŭ la komunistoj kaj akcepti la ripetajn proponojn de la Komunista Partio je agunueco kontraŭ la faŝismo …”3

Per tiuj instruoj el la historio de la batalo de la internacia laborista klaso la KP de Venezuelo vidas sian respondecon por starigi programon de socia kaj nacia liberigo, kiu kongruas kun la nivelo de la amasoj, kaj popularigi ĝin inter la laborista klaso kaj la amasoj sen sekteca limigo koncerne la pozicion kaj la solvon de la aktualaj politikaj taskoj de la partio. La historiaj instruoj, nomitaj de Dimitrofo, montras al ni ankaŭ por la batalo en Venezuelo, ke unue „la malebligo de la venko de la faŝismo dependas antaŭ ĉio de la batala agado de la laborista klaso mem, de la kuniĝo de ĝiaj fortoj al unueca armeo batalanta kontraŭ la ofensivo de la kapitalo kaj de la faŝismo. La proletaro, kiu estigas sian batalan unuecon, paralizus la influon de la faŝismo al la kampularo, al la urba etburĝaro, al la junularo kaj al la intelektularo, neŭtraligus parton, tirus la alian parton al sia flanko.

Due tio dependas de la ekzisto de forta revolucia partio, kiu ĝuste gvidas la batalon de la laborulo kontraŭ la faŝismo. Partio, kiu sisteme alvokas la laboristojn al retiriĝo antaŭ la faŝismo kaj permesas al la faŝista burĝaro fortigi siajn poziciojn – tia partio neeviteble kondukos la laboristojn al malvenko.

Trie tio dependas de la ĝusta politiko de la laborista klaso al la kampularo kaj al la etburĝaj amasoj en la urboj. Necesas preni tiujn amasojn tiaj kiaj ili estas, kaj ne tiaj kiaj ili ŝatus vidi sin. Nur en la irado de la batalo ili deĵetos siajn dubojn kaj ŝanceliĝojn, nur se oni renkontas iliajn neeviteblajn ŝanceliĝojn kun pacienco kaj se la proletaro politike subtenas ilin, ili leviĝos al pli alta ŝtupo de la revolucia konscio kaj aktiveco.

Kvare tio dependas de la atentemo kaj de la `ĝustatempaj agoj de la revolucia proletaro. Oni devas ne lasi sin surprizi de la faŝismo; oni devas ne lasi al ĝi la iniciaton; oni devas fari al ĝi decidajn batojn, kiam ĝi ankoraŭ ne sukcesis kolekti siajn fortojn; oni devas ne allasi, ke ĝi plifortigas siajn fortojn; oni devas ĉiupaŝe alfronti ĝin, kie ajn ĝi montriĝas; oni devas ne allasi ke ĝi konkeras novajn poziciojn.

Jen la plej gravaj kondiĉoj por malebligi la kreskon de la faŝismo kaj ĝian enpotenciĝon.” Diris Georgo Dimitrofo!

 

La popolfronto kaj la 15-a kongreso de la KPV

Per tiuj ekkonoj ankaŭ la 15-a kongreso de la KP de Venezuelo, de la 22-a ĝis la 25-a de junio 20017, diskutis pri la profunda politika, ekonomia kaj socia krizo en Venezuelo kaj pri ĝiaj solvoj. Ĉe tio devas esti klara, ke temas pri la krizo de la kapitalismo en Venezuelo, kontraŭbatalenda per kontraŭkapitalisma politiko. Tiu batalo bezonas kiom eble plej larĝan unuecon de la laborista klaso kaj de la revoluciaj partoj de la organizita popolo, por garantii venkon kontraŭ la imperiismo kaj faŝismo, sed ankaŭ kontraŭ la dekstraj kaj maldekstraj reformismo kaj reviziismo.

La partikongreso konfirmis la ĝisnunan politikon de la Kontraŭimperiista kaj Kontraŭfaŝista Popolfronto (KKPF). La kunlaborado kun la maldekstraj partioj, la laborista klaso kaj aliaj amasorganizaĵoj, kiuj en majo de 1017 fondis la KKPF, estas daŭrigota, komunaj agadoj estas preparataj, kaj la urĝa interkompreniĝo kun aliaj revoluciaj organizaĵoj de la laborista movado, de la kampuloj, de la socialistaj laboristaj konsilantaroj kaj komunumaj konsilantaroj kaj de la revoluciaj rondoj en la militaj fortoj estas daŭrigota. Unueca plano estas ellaborata por venki la teroristan maldekstron kaj la imperiismon. La malo estus senrespondeca, la malo en la praktiko estus perfido. „Socialismo aŭ barbareco”, kiel Rozo Luksemburgo instruis al ni. La KKPF kreiĝos en ĉiuj federaciaj subŝtatoj kun ĝiaj propraj regionaj kaj lokaj trajtoj. Aparta atento direktiĝas al la danĝero de etburĝa sekteco, kiu povus malebligi konstantan kreskadon de la popolfronto kaj per tio necesan pozitivan fortrilaton. Ĉiuj agantoj de la KKPF estas unuanimaj, ke solidigo kaj fortigo de tiu ĉi alianco povas gajni la potencbatalon kontraŭ la oligarĥaro, la imperiismo kaj la reformismo, kaj per tio eblas revolucia batalo por socialismo kaj paco.

La KP de Venezuelo konscias pri la malfacilaĵoj kaj defioj de ellaborado de la ĝustaj strategio kaj taktiko, kies ĝusteco pruvendas kaj adaptendas teorie, kaj ankaŭ praktike, en la ĉiutaga klasbatalo.

La kvar supre nomitaj dimitrofaj gvidprincipoj estas por tio necesaj pilieroj.

Ankaŭ la debatoj pri la Oktobra Revolucio, kies centjariĝon ni en 2017 festas, povas por tio esti helpaj.

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el Marxistische Blätter, 2017-4, p. 86-91

NOTOJ

1Carolus Wimmer estas internacia sekretario de la Komunista Partio de Venezuelo.

2. Georgo Dimitrofo: Raporto al la 7-a Mondkongreso de la Komunista Internacio, en: Georgo Dimitrofo: Raporto al la 7-a Mondkongreso de la Komunista Internacio; Harald Heubert: La Kominterno en la 1930-aj jaroj kaj la koncepto de unueco, kun enkonduko de Günther Judick. MAS, 2011, 113 paĝoj, (= MAS-libro n-ro 57), ISBN 978-2-918300-59-6. -vl

3. Vidu pri tio Leo Trocko: Tekstoj antaŭ kaj dum la germana katastrofo. MAS, 2016, 86 paĝoj (= MAS-libro n-ro 168), ISBN 978-2-36960-074-9. -vl