Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
23-maj-2019
vlutermano

Kaus Wagener: La Imperio en la teĥno-milito – „Urĝostato”, ĉip-embargo – fronta atako al Huawei

La prezidanto de Usono „pikas la ĉinan ekonomion en la koron”, kredas Hendrik Ankenbrand en la „Frankfurter Allgemeine Zeitung” (FAZ). Merkrede de la lasta semajno Donald Trump deklaris la „nacian urĝostaton”. Post tio la usona ministrejo pri komerco komencis starigi „nigran liston”, sur kiu troviĝas Huawei kun proksimume 70 entreprenoj ligitaj kun tiu konzerno. Tiuj entreprenoj, kiuj laŭdire minacas la „sekurecon de Usono”, estas nun per dekreto ekskluditaj el priliverado per produktoj de la usona ĉip-industrio. La FAZ-aŭtoro tuj vidas la ekziston de Huawei kaj sekve ankaŭ de la elkonstruado de la 5-G-retoj en Germanujo en danĝero. Ĉar la „ĉip-rezervoj aĉetitaj de Huawei en Usono”, post proksimume jaro elĉerpiĝos, tiam la situacio „fariĝos kriza“.

Ankenbrand reprezentas la tipe arogan sintenon de la „atlantikistoj”, kiuj daŭre kredas la superecon de la „blankulo”. Huawei, ĉu mondmerkata gvidanto? Sed kompreneble nur per usona teĥno1: „Ĉar ĉipoj de usonaj produktistoj (ekz-e de Qualcomm) troviĝas en tiom multaj produktoj de la plej grava entrepreno de Ĉinujo, ke Huawei trafos en grandan krizon, se ĝi estos fortranĉita de ili. ” Kaj ĝuste tio nun okazis. Kiom Ĉinujo vivas de la „poguta vivtenado” de Usono, pri tio la „pekina parti-gvidantaro, ema al memtrotakso” ne konsciis.

La FAZ-aŭtoro tamen almenaŭ klarigas, kion la usona gvidantaro envere celas per la absurda deklaro de la „nacia urĝostato”. La internacia blokado de Huawei, surscenigata de Usono, ne funkcias tiel kiel esperite. Eĉ la plej fidelaj fideluloj (germanoj kaj britoj) ne sekvas. Sed se la usona imperio povus ne nur denunci la 5-G-mondmerkatan gvidanton Huawei kiel agenton de la ĉina sekreta servo, sed ankaŭ degradi ĝin al teĥne nekapabla kaj do ne fidinda liveranto, tiam por la vasaloj la 5-G-demando certe denove stariĝos. La FAZA-artikolo certe komprenindas kiel deca instigo en tio ŝanĝi la pensadon. Google, entrepreno tute Trump-isma, tuj ĉesgis la komercajn rilatojn kun Huawei kaj blokis la Play-Store kaj la Android-novigojn por la ĉinoj.

Kiom la faktoj apogas la propagando, tio estas, kiel ĉiam, alia demando. El la vidpunkto de la „atlantikistoj” la usonaj sekretaj servoj kompreneble rajtas komplete superrigardi nin kaj stoki ĉion elektronike disponeblan. Kaj ĉinaj firmaoj, kiuj rifuzas tion, estas kompreneble danĝero por la „nacia sekureco”. Kaj same ja estas en ordo, se la imperio de unu tago al alia nuligas longtempajn liverkontraktojn, estigas ekonomian kaj teĥnan militon kaj enkondukas la leĝon de la ĝangalo en la internaciajn rilatojn. Se ĉinaj firmaoj tiam troviĝos en la (dezirataj) problemoj, tiam tio kompreneble ŝuldiĝas al la „memtrotakso” de la ĉina gvidantaro kaj al tio, ke „Ĉinujo, malgraŭ intensaj klopodoj en la naŭdekaj jaroj ne kapablis konstrui konkurenckapablan ĉip-industrion”.

Sed, ĉu vere estas tiel? Pli verŝajne al neniu estis pli klara ol al tiaj strategiaj pensantoj kiel la ĉina prezidanto Xi Jinping aŭ Ren Zhengfei de Huawei, ke la imperio fine ĉiarimede defendos siajn bazojn de potenco kaj de resursoj, do – ankaŭ – per kompleta ekonomia kaj teĥna milito kontraŭ la popolrespubliko. La demando, ĉu kaj kiom Huawei pri ĉipoj efektive teĥne postlamas, deekstere simple ne takseblas. Aktuale okazas batalo de la disvolvistoj por la plej efika 7-nm-ĉipo. Ĉe tio temas ne nur pri la ĉiom-efika kapablo. Laŭ la japana IT-entrepreno TechanaLye, fine de 2018 ekzistis tri variaĵoj de 7-nanometraj ĉipoj, ĉe kio la kapablo de la Huawei-disvolvaĵo estas „sama aŭ pli bona ol tiu de Apple kaj estas sur la mondopinta nivelo”.

La ida entrepreno de Huawei, HiSilicon Technologies, respondeca pri la ĉip-produktado, montras rapidegan supreniron. Eble la usona teĥno-milito ja okazos ĝenojn ĉe Huawei. Aliflanke per tio Silicon Valley, la strategie grava usona industrio, forbruligis sin mem kiel fidindan liveranton. Ĉiu, kiu povas, nun serĉos aliajn fontojn. Ne nur la ĉinoj. Huawei certe konstruos la necesajn ĉipojn mem, pri tio oni rajtas esti sufiĉe senstreĉa. La usona teĥno-milito efektive havos perdanton: la usonan imperion mem.

1Anstataŭ: teĥnologio. -vl