Sever Gansovskij
Dies irae
(El la rusa tradukis Nina Cvileneva)
Prezidento de komisiono: «Vi legas en pluraj lingvoj, konas la superan matematikon kaj povas plenumi kelkajn laborojn. Ĉu vi opinias, ke pro tio vi estas la Homo?»
Otarko: «Jes, certe. Sed ĉu la homoj scias ankoraŭ ion?»
(El demand-esploro de otarko. Materialoj de ŝtata komisiono)
Du rajdantoj aperis el densoherba valo kaj komencis surmontiĝi. Antaŭe sur ĝibonaza ruana stalono rajdis la forstisto, kaj Donald Betli sur rufa ĉevalino – post li. Sur ŝtona pado la ĉevalino stumblis kaj falis surgenuen. Enpensiĝinta Betli preskaŭ forfalis, ĉar la selo – la angla porgalopa selo kun unu subrimeno – deglitis al la ĉevala kolo.
La forstisto atendis lin supre.
– Ne lasu ĝin mallevi la kapon, ĉar ĝi stumblemas.
Betli, mordpreminte la lipon, ĵetis al li ĉagreniĝan rigardon. Diablo prenu, pri tio eblis averti pli frue! Li koleris ankaŭ kontraŭ si, ĉar la ĉevalino trompis lin. Kiam Betli estis selanta ĝin, ĝi pufigis la ventron, por ke poste la subrimeno estu tute loza.
Li tiom streĉis la bridon, ke la ĉevalo ekdancis kaj repaŝis malantaŭen.
La pado denove iĝis glata. Ili veturis sur altplataĵo kaj antaŭe panoramis pintoj de montetoj, vestitaj je koniferaj arbaroj.
La ĉevaloj iris per longaj paŝoj, foj-foje ektrotante mem kaj penante preterrapidi unu la alian. Kiam la ĉevalineto ekpaŝadis antaŭen, Betli povis vidi la sunbrunigitajn, zorge razitajn vangojn de la forstisto kaj liajn malserenajn okulojn, direktitajn al la vojo. Li kvazaŭ ne rimarkadis sian kunvojanton.
«Mi estas tro senpera, – pensis Betli. – Kaj tio malhelpas al mi. Mi alparoladis lin eble jam kvinfoje, sed li aŭ respondas al mi unuvorte, aŭ ĝenerale silentas. Li neglektas min tute. Al li ŝajnas, ke parolema homo estas babilulo kaj ne valoras estimon. Simple ili tie ĉi, en la densarbaro ne konas vivmezurojn. Ili opinias, ke tio nenion signifas – esti ĵurnalisto. Eĉ tia ĵurnalisto, kiel... Nu, bone, tiam mi ankaŭ ne alparolu lin. Mi kraĉu!..»
Sed poiomete lia humoro pliboniĝadis. Betli estis homo sukcesema kaj opiniis, ke ĉiuj aliaj devas same ŝati la vivon, kiel li. La enfermiĝemo de la forstisto mirigis lin, sed malamikecon li ne sentis al tiu.
La vetero, aĉa ekde la mateno, nun sereniĝis. La nebulo disiĝis. La malklara vualo en la ĉielo dispeciĝis je apartaj nuboj. Grandegaj ombroj rapide kuris sur mallumaj arbaroj kaj ravinoj, kaj tio reliefigadis severan, sovaĝan kaj iel liberecan karakteron de la loko.
Betli frapetis humidan, ŝvitodoran kolon de la ĉevalineto.
– Oni verŝajne interligadis viajn antaŭajn krurojn, kiam ellasadis sur la paŝtejon, kaj pro tio vi stumblas. Bone, ni ankoraŭ interkompreniĝos.
Li ektiris la bridon de la ĉevalo kaj atingis la forstiston.
– Aŭskultu, sinjoro Meller, ĉu vi naskiĝis en tiu ĉi regiono?
– Ne, – diris la forstisto, ne turniĝante.
– Sed kie?
– Malproksime.
– Kaj tie ĉi – ĉu delonge vi estas?
– Delonge, – Meller turniĝis al la ĵurnalisto. – Vi prefere malpli laŭte parolu. Ĉar ili ja povas ekaŭdi.
– Kiu ili?
– La otarkoj, certe. Unu ekaŭdos kaj transdonos al la aliaj. Kaj eĉ simple povas embuski, sursalti de malantaŭe kaj disŝiri... Kaj ĝenerale pli bone estos, se ili ne scios, por kio ni rajdas ĉi tien.
– Sed ĉu ili ofte atakas? En la gazetaro oni skribas, ke tiaj okazoj preskaŭ ne estas.
La forstisto silentis.
– Sed ĉu ili atakas mem, – Betli nevole retrorigardis. – Aŭ ankaŭ pafas? Ĝenerale, ĉu ili havas armilaron? Fusilojn aŭ mitraletojn?
– Ili pafas tre malofte. Ja iliaj manoj estas ne tiel aranĝitaj... Fu, ne manoj, sed piedoj! Al ili estas maloportune uzi armilojn.
– Piedoj, - ripetis Betli. – Sekve vi ĉi tie ne konsideras ilin homoj?
– Kiu? Ĉu ni?
– Jes, vi. La loka loĝantaro.
La forstisto kraĉis.
– Certe, ne konsideras. Ĉi tie eĉ unu persono ne konsideras ilin homoj.
Li parolis abrupte. Sed Betli jam forgesis pri sia decido teni sin diskrete.
– Diru, ĉu vi parolis kun ili? Ĉu estas vero, ke ili bone parolas?
– La maljunaj bone. Tiuj, kiuj estis ankoraŭ en la laboratorio... Sed la junaj malpli bone. Sed tutegale la junaj estas eĉ pli danĝeraj, pli saĝaj. Ankaŭ iliaj kapoj estas duoble pli grandaj. – La forstisto subite haltigis la stalonon. En lia voĉo sonis amaro. – Aŭskultu, vane ni diskutadas pri tio. Ĉio vanas. Mi jam dekfoje respondadis al tiaj demandoj.
– Kio vanas?
– Ĝi, la tuta nia vojaĝo. Nenio el ĝi rezultos. Ĉio restos kiel antaŭe.
– Sed kial restos? Mi venis de influhava ĵurnalo. Ni havas grandajn prokurojn. La materialo estas preparata por senata komisiono. Se klariĝos, ke la otarkoj vere prezentas grandan danĝeron, oni uzos rimedojn. Vi ja scias, ke ĉi-foje oni intencas sendi milittrupojn kontraŭ ili.
– Tutegale nenio rezultos, – vespiris la forstisto. – Vi ja ne la unua venis ĉi tien. Ĉiujare tie ĉi iu estadas, kaj ĉiu interesiĝas nur pri la otarkoj. Ĉiu demandas: «Kaj ĉu vere ili povas elstudi geometrion?.. Kaj ĉu vere estas otarkoj, kiuj komprenas la teorion de relativeco?..» Kvazaŭ tio havas ian signifon! Kvazaŭ pro tio ne necesas ilin ekstermi.
– Sed ĝuste por tio mi venis, – komencis Betli, – por prepari materialon por la komisiono. Kaj tiam la tuta ŝtato ekscios, ke...
– Sed ĉu la aliaj, kiel vi opinias, ne preparadis materialojn? – interrompis lin Meller. – Kaj krome... Krome, kiel vi komprenos la situacion? Tie ĉi oni devas loĝi por kompreni. Unu afero estas promenveturi, sed la alia – loĝi dum la tuta tempo. Eĥ!.. Ne indas paroli. Antaŭen. – Li irigis la stalonon. – Jen, de tie ĉi komenciĝas lokoj, kien ili venadas. De tiu ĉi valo.
La ĵurnalisto kaj la forstisto estis nun sur krutaĵo. La padeto serpentis el-sub la hufoj de la ĉevaloj ĉiam malsupren kaj malsupren.
Malproksime sub ili kuŝis valo, kovrita per arbustaro, laŭlonge tranĉita per ŝtonplena mallarĝa rivereto. Tuj de ĝi supren levis sin arbara muro, kaj post ĝi en neobservebla foro – blankigitaj per neĝo deklivoj de Ĉefa kresto.
La loko travideblis de tie ĉi je dekoj da kilometroj, sed nenie Betli povis rimarki eĉ signon de vivo – nek fumeton el kamentubo, nek stakon de fojno. Ŝajnis, ke la regiono formortis.
La suno malaperis post la nubo, tuj iĝis malvarme, kaj la ĵurnalisto subite eksentis, ke li ne deziras descendi post la forstiston. Li frostopele skuetis la ŝultrojn. Venis rememoro pri varma, hejtita aero de lia urba loĝejo, pri helaj kaj ankaŭ varmaj ĉambroj de la redakcio. Sed poste li ekregis sin. «Bagatelo! Mi trafadis eĉ en pli gravajn embarasojn. Kion mi timu? Mi estas lerta pafanto, havas bonegan reakcion. Kiun ankoraŭ, krom min, oni povus sendi?» Li ekvidis, kiel Meller prenis el post la dorso la pafilon, kaj faris la samon kun la sia.
La ĉevalino singarde transmetadis la krurojn sur la mallarĝa pado.
Kiam ili descendis, Meller diris:
– Ni penu veturi apude. Preferindas ne paroli. Proksimume ĝis la oka horo necesas atingi farmon de Steglik. Tie ni noktumos.
Ili ekvojis kaj rajdis ĉirkaŭ du horojn silente. Ili leviĝis supren kaj preteris Ursan Monton tiel, ke de la dekstra flanko ili ĉiam havis arbaran muron, kaj de la maldekstra – krutaĵon, kovritan per arbustoj, sed per tiel etaj kaj maldensaj, ke neniu povis kaŝi sin tie. Ili descendis al la rivero kaj laŭ la ŝtonplena fundo atingis asfaltitan nezorgatan vojon, kie la asfalto fendiĝis kaj tra la fendoj kreskis herbo.
Kiam ili estis sur tiu asfalto, Meller subite haltigis la stalonon kaj fiksaŭskutis. Poste li deĉevaliĝis, surgenuiĝis kaj almetis la orelon al la vojo.
– Io malbona, – diris li, leviĝante. – Iu galopas post ni. Ni foriru de la vojo.
Ankaŭ Betli deĉevaliĝis, kaj ili forkondukis la ĉevalojn post kaneleton en alnan densejon.
Proksimume post du minutoj la ĵurnalisto ekaŭdis klakadon de hufoj. Ĝi estis proksimiĝanta. Estis sentebla, ke la rajdanto pelas la ĉevalon plenrapide.
Poste tra la velkaj folioj ili ekvidis grizan ĉevalon, haste galopantan. Sur ĝi mallerte sidis viro en flava rajdpantalono kaj pluvmantelo. Li preterveturis tiel proksime, ke Betli bone distingis lian vizaĝon kaj komprenis, ke vidis jam tiun viron. Li eĉ rememoris, kie. Cetere, estis kompanio, kiu staris apud la koktelejo en la urbeto. Kvin aŭ ses homoj, larĝŝultraj, okulfrape vestitaj. Kaj ĉiuj havis egalajn okulojn. Pigrajn, duonfermitajn, arogantajn. La ĵurnalisto sciis tiajn okulojn – la okulojn de gangsteroj.
Apenaŭ la rajdanto preterveturis, Meller eksaltis sur la vojojn.
– Hej!
La viro komencis malrapidigi la ĉevalon kaj haltis.
– Hej, atendu!
La rajdanto ĉirkaŭrigardis, rekonis evidente la forstiston. Kelkajn momentojn ili rigardis unu la alian. Poste la viro svingis per la mano, turnis la ĉevalon kaj ekgalopis pluen.
La forstisto postrigardis lin, ĝis kiam la hufa sonado silentiĝis malproksime. Poste li subite kun ĝemo frapis sian kapon per la pugno.
– Jen, nun jam certe nenio rezultos! Nun sendube.
– Sed kio okazis? – demandis Betli. Li ankaŭ eliris el la arbustoj.
– Nenio... Simple nun estas fino al nia iniciato.
– Sed kial? – la ĵurnalisto rigardis al la forstisto kaj mire ekvidis larmojn en liaj okuloj.
– Nun ĉio estas kaputa, – diris Meller, forturniĝis kaj per dorsoflanko de la mano viŝis la okulojn. – Aĥ, kanajloj! Aĥ, kanajloj!
– Tamen, aŭskultu! – ankaŭ Betli komencis perdi paciencon. – Se vi tiom nervoziĝos, ni, eble, ne veturu.
– Nervoziĝos! – ekkriis la forstisto. – Ĉu, laŭ vi, mi nervoziĝas? Jen rigardu!
Mansvinge li montris al picea branĉo kun ruĝaj strobiloj, elpendantaj super la vojo je tridek paŝoj.
Betli ankoraŭ ne komprenis, kiel li devas rigardi al ĝi, kiam ektondris pafo, lia vizaĝo sentis pulvan fumeton, kaj la plej ekstrema, aparte pendanta strobilo falis sur la asfalton.
– Jen kiel mi nervoziĝas, – Meller foriris en la alnaron por la ĉevalo.
Ili alveturis al la farmo ĝuste ĉe vesperiĝo.
El la traba nefinkonstruita domo eliris alta nigrobarba viro kun hirta hararo kaj komencis silente rigardi, kiel la forstisto kaj Betli senseligas la ĉevalojn. Poste sur la peroneto aperis virino, rufa, kun plata esprimmalplena vizaĝo kaj ankaŭ nekombita. Kaj post ŝi – tri infanoj. Du knaboj ok- aŭ naŭjaraj kaj knabino, proksimume dektrijara, minca, kvazaŭ desegnita per rompa linio.
La tuta kvinopo ne miris pro la veno de Meller kaj la ĵurnalisto, ne ĝojis kaj ne bedaŭris. Simple staris kaj silente rigardis. Al Betli ne plaĉis tiu silentado.
Dum vespermanĝo li provis ekkonversacii.
– Do, kiel vi sukcesis ĉi tie kun otarkoj? Ĉu ili damaĝas vin?
– Kio? – la nigrobrova farmisto metis la manplaton al la orelo kaj antaŭenfleksiĝis trans la tablon. – Kio? – kriis li. – Parolu pli laŭte. Mi malbone aŭdas.
Tio daŭris dum kelkaj minutoj kaj la farmisto obstine ne deziris kompreni, kion oni volas de li. Jes, la otarkoj venadas ĉi tien. Ĉu ili malhelpas lin? Ne, persone al li ili ne malhelpas. Kaj pri aliaj li ne scias. Li povas diri nenion.
Meze de tiu interparolo la minca knabino ekstaris, envolviĝis en kaptukon kaj senvorte eliris.
Tuj post kiam ĉiuj teleroj malpleniĝis, la edzino de la farmisto alportis el alia ĉambro du matracojn kaj komencis sterni por la alvenintoj.
Sed Meller haltigis ŝin:
– Verŝajne ni tranoktu en la remizo.
La virino, ne respondante, rektiĝis. La farmisto hasteme leviĝis de la tablo.
– Kial? Tranoktu ĉi tie.
Sed la forstisto jam estis prenanta la matracojn.
En la remizon la farmisto akompanis ilin kun lanterno. Dum minuto li rigardis, kiel ili aranĝas sin, kaj unu momenton sur lia vizaĝo estis tia esprimo, kvazaŭ li intencus ion diri. Sed li nur levis la manon kaj gratetis la kapon. Poste li foriris.
– Por kio estas ĉio ĉi? – demandis Betli. – Ĉu ili eĉ en domojn penetras?
Meller levis de la tero dikan tabulon kaj apogus per ĝi la pezan fortikan pordon, kontrolinte, ke la tabulo ne forglitu.
– Kuŝiĝu ni, – li diris. – Ĉio okazas. Ankaŭ en domojn ili penetras.
La ĵurnalisto sidiĝis sur la matraco kaj komencis mallaĉi la ŝuojn.
– Diru, ĉu veraj ursoj ĉi tie restis? Ne la otarkoj, sed la veraj, sovaĝaj ursoj. Ĝenerale ja ĉi tie multaj ursoj loĝis, en la arbaroj?
– Eĉ unu ne restis, – respondis Meller. – La unua, kion la otarkoj faris, kiam ili eskapis al la laboratorio de la insulo, – estis tio, ke ili ekstermis la verajn ursojn; ankaŭ lupojn. Procionoj tie estis, vulpoj – ĉiujn do. Ili venenon prenis en la detruita laboratorio, etbestaron per la veneno mortigadis. Tie tra la tuta distrikto mortaj lupoj kuŝaĉis – la lupojn ili ial ne manĝis. Sed la ursojn ili ĉiujn kolektis. Ja ili mem eĉ la siajn foj-foje manĝas.
– La siajn?
– Certe, ili ja ne estas homoj. Oni ne scias, kion atendi de ili.
– Sekve vi traktas ilin kiel nurajn bestojn?
– Ne, – la forstisto kapneis. – Kiel bestojn ni ilin ne traktas. Nur en la urboj oni diskutadas, ĉu homoj ili estas, ĉu bestoj. Ni, ĉi tie, ja scias, ke ili estas nek tio, nek la alio. Komprenu: antaŭe estis tiel: estis homoj kaj estis bestoj. Ĉio. Sed nun estas io tria – la otarkoj. Tio aperis la unuan fojon dum la mondo staras. La otarkoj ne estas bestoj – bone, se ili estus nur bestoj. Sed ankaŭ ne homoj, certe.
– Diru, – Betli sentis, ke li tamen ne povas deteni la demandon, kies banalecon li konsciis. – Ĉu veras, ke ili senpene ekposedas la superan matematikon?
La forstisto subite abrupte sin turnis al li.
– Aŭdu, vi, ĉesu fin-fine pri la matematiko! Ŝtopiĝu! Mi persone eĉ rompitan groŝon ne donus por tiu, kiu scias la superan matematikon. Jes, por la otarkoj ekposedi la matematikon estas ne pli komplike ol terni. Nu kaj kio? Necesas ja esti homo – jen kio gravas.
Li forturniĝis kaj ekmordis la lipon.
«Li havas neŭrozon, – pensis Betli. – Kaj tre fortan. Li estas malsana homo».
Sed la forstisto jam estis trankviliĝanta. Li hontis pro sia eksplodo. Eksilentinte, li demandis:
– Pardonu, ĉu vi vidis lin?
– Kiun?
– Nu, tiun geniulon, Fidler-on?
– Fidler-on? Vidis. Mi parolis kun li ĝuste antaŭ ol veturi tien ĉi. Laŭ komisio de la redakcio.
– Oni tie, verŝajne, tenas lin en celofana envolvilo? Por guteto da pluvo sur lin ne falu.
– Jes, oni lin gardas, – Betli rememoris, kiel oni kontrolis lian paspermeson kaj traserĉis lin unuan fojon ĉe la muro, ĉirkaŭanta la Sciencan Centron. Poste estis denove kontrolo kaj denove la traserĉo – antaŭ ol enlasi lin en la ĝardenon, kie al li eliris Fidler mem. – Oni gardas lin. Sed li vere estas genia matematikisto. Li estis dektrijara, kiam li faris siajn korektojn al la ĝenerala teorio de relativeco. Certe, li estas neordinara homo, ĉu?
– Kaj kiel li aspektas?
– Kiel aspektas?
La ĵurnalisto embarasiĝis. Li rememoris Fidler-on, kiam tiu en blanka loza kostumo eliris en la ĝardenon. Larĝaj koksoj, mallarĝaj ŝultroj. Kurta kolo... Tio estis stranga intervjuo, ĉar Betli sentis, ke pli ĝuste, li mem estis intervjuata. Efektive, Fidler respondadis liajn demandojn. Sed iel neserioze. Kvazaŭ li primoketis la ĵurnaliston kaj ĝenerale la tutan mondon de ordinaraj homoj tie, post la muroj de la Scienca Centro. Kaj li demandis mem. Sed iajn stultaĵojn. Diversajn bagatelojn, similajn al tio, ekzemple, ĉu ŝatas Betli karotan sukon. Tiel, kvazaŭ tiu konversacio estis la eksperimenta – li, Fidler, pristudas la ordinaran homon.
– Li estas meza staturo, – diris Betli. – La okuloj estas malgrandaj... Sed ĉu vi ne vidis lin? Ja li aperadis tie ĉi, ĉe la lago kaj en la laboratorio.
– Li venis dufoje, – respondis Meller. – Sed li estis tiel gardata, ke simplajn mortemulojn oni eĉ je kilometro ne allasadis. Tiam la otarkoj ankoraŭ estis tenataj post barilo, kun ili laboris Richard kaj Klein. Poste ili formanĝis Klein-on. Kaj kiam la otarkoj diskuris, Fidler jam ne plu montris sin ĉi tie. Kion do li nun parolas pri la otarkoj?
– Pri la otarkoj? Li diris, ke tio estis tre interesa scienca eksperimento. Tre perspektiva. Sed nun li ne okupiĝas pri tio. Li havas ion ligitan kun kosmaj radioj... Ankaŭ li diris, ke bedaŭras pro la viktimoj, kiuj estas.
– Sed por kio ĉio ĉi estas? Por kio?
– Nu, kion diri al vi?.. – Betli ekmeditis. – Komprenu, en la scienco tiel ja okazas: «Kio estus, se?..» El tio naskiĝis multaj inventoj.
– Kiusence «Kio estus, se?...»?
– Nu, ekzemple: «Kio estus, se en la magnetan kampon meti kondukilon kun kurento?» Kaj rezultis la elektromotoro. Koncize, vera eksperimento.
– Eksperimento, – Meller knaris per dentoj. – Faris oni eksperimenton – ellasis kanibalojn kontraŭ homojn. Kaj nun neniu eĉ pensas pri ni. Vi savu vin mem, kiel scipovas. Fidler jam kraĉis al la otarkoj, kaj ankaŭ al ni. Sed ili multiĝis ĉi tie ĝis centoj, kaj neniu scias, kion ili kontraŭ la homoj intencas, – li iom silentis kaj ekspiris. – He, vi nur konsciu, kio venis en la kapon! Fari bestojn, ke ili estu pli saĝaj ol la homoj. Ili jam tute freneziĝis tie, en urboj. La atombomboj, kaj nun tio ĉi. Verŝajne, ili volus, ke la homgento tute ĉesiĝu.
Li ekstaris, premis la ŝargitan pafilon kaj metis ĝin apud si sur la teron.
– Aŭskultu, sinjoro Betli. Se estos iu alarmo, iu ekfrapos aŭ atakos la pordon, vi kuŝu kiel kuŝis. Ĉar aliokaze ni unu la alian mortpafos en la mallumo. Vi kuŝu, kaj mi jam scias, kion fari. Mi tiel trejniĝis, ke, kiel hundo, vekiĝas pro nura antaŭsento.
Matene, kiam Betli eliris el la remizo, la suno brilis tiel hele, kaj la pluvlavita verdaĵo estis tiel freŝa, ke ĉiuj noktaj interparoloj ŝajnis al li nur timigaj fabeloj.
La nigrobarba farmisto estis jam sur sia kampo – lia ĉemizo blankis kiel makuleto sur la alia flanko de la rivereto. Momente la ĵurnalisto pensis, ke eble ĝuste tio estas la feliĉo – jen tiel leviĝi kun la suno, ne sciante maltrankvilojn kaj zorgojn de la komplika urba vivo, aferi nur kun ŝpata tenilo, kun buloj de bruna tero.
Sed la forstisto rapide returnis lin al la realo. Li aperis el post remizo kun pafilo en la mano.
– Iru, mi montros al vi unu aĵon.
Ili ĉirkaŭiris la remizon kaj eniris la legomĝardenon de la malantaŭa flanko de la domo. Tiam Meller ekkondutis strange. Fleksiĝinte, trakuris la arbustojn kaj ekkaŭris en kanaleto apud terpomaj bedoj. Poste signis al la ĵurnalisto fari la samon.
Ili komencis ĉirkaŭiri la legomĝardenon laŭ la kanaleto. Unufoje el la domo aŭdiĝis voĉo de la virino, sed pri kio ŝi parolis, estis nedistingebla.
Meller haltis.
– Jen, rigardu.
– Kion?
– Vi ja diris, ke vi estas ĉasisto.
Sur terkalvaĵeto inter tufoj de herbo kuŝis klara kvinfingra spuro.
– Ĉu urso? – espere demandis Betli.
– Kia urso? – La ursoj jam delonge forestas.
– Do, otarko?
La forstisto kapjesis.
– Tute freŝaj, – flustris la ĵurnalisto.
– Noktaj spuroj, – diris Meller. – Ĉu vi vidas, ke ili humidiĝis? Ĉar ĝi ankoraŭ antaŭ la pluvo estis en la domo.
– En la domo? – Betli eksentis malvarmon trakuri lian dorson, kiel pro tuŝo de io metala. – Ĉu en la domo mem?
La forstisto ne respondis, kapsigne montris al la ĵurnalisto direkton al la kanaleto, kaj ili silente revojis.
Ĉe la remizo Meller atendis ĝis Betli respiru.
– Mi ĝuste tiel pensis hieraŭ. Ankoraŭ kiam mi vespere alvenis kaj Steglik komencis ŝajnigi, ke li malbone aŭdas. Simple li celis, ke mi pli laŭte parolu kaj por la otarko ĉio estu aŭdebla. Kaj la otarko sidis en la najbara ĉambro.
La ĵurnalisto sentis, ke lia voĉo ronkiĝas.
– Kion vi diras? Ĉu sekve la homoj tie unuiĝas kun la otarkoj? Kontraŭ homoj mem?
– Vi ne laŭtu, – diris la forstisto. – Kion signifas «unuiĝas»? Steglik eĉ nenion povis fari. La otarko venis kaj restis. Tio ofte okazas. Otarko venas kaj kuŝiĝas, ekzemple, sur ordigitan liton en dormoĉambro. Aŭ eĉ simple forpelas la homojn el la domo kaj okupas ĝin por unu tagnokto aŭ por du.
– Nu, sed la homoj? Ĉu tiel toleras? Kial ne pafas ilin?
– Kiel oni pafu, se en la arbaro estas aliaj otarkoj? Kaj la farmisto infanojn havas, kaj brutaron, kiu sur herbejo sin paŝtas, kaj la domon, kiun oni povas bruligi... Sed ĉefe estas la infanoj. Ili ja povas preni infanon. Ĉu eblas gardobservi la etulojn kaj krome, ili tie ĉies pafilojn prenis. Ankoraŭ en la komenco mem. En la unua jaro.
– Kaj ĉu la homoj fordonis?
– Sed kion oni faru? Kiu ne fordonis, poste pentis...
Li ne finparolis kaj subite fiksrigardis al la salikara densejo je proksimume dek kvin paŝoj de ili.
Plue ĉio pasis dum du-tri sekundoj.
Meller abrupte levis la pafilon kaj streĉis la ĉanon. Samtempe super la arbustaro leviĝis bruna maso, ekbrilis grandaj okuloj, malicaj kaj timigitaj, eksonis voĉo:
– He, ne pafu! Ne pafu!
Instinkte la ĵurnalisto kaptis Meller-on je la ŝultro. Ektondris pafo, sed la kuglo nur forbatis branĉon. La bruna maso duoble faldiĝis, bule ruliĝis tra la arbaro kaj malaperis inter arboj. Kelkajn momentojn aŭdiĝis krako de la arbustaro, poste ĉio iĝis silenta.
– Por kiu diablo! – la forstisto furioze turniĝis. – Kial vi tion faris?
La ĵurnalisto, paliĝinta, flustris:
– Li parolis kiel homo. Li petis ne pafi.
Dum sekundo la forstisto rigardis lin, poste lian koleregon ŝanĝis laca indiferenteco. Li mallevis la pafilon.
– Jes, verŝajne... En la unua fojo tio impresas.
Post iliaj dorsoj aŭdiĝis susuro. Ili returnis sin. La edzino de la farmisto diris:
– Iru en la domon. Mi jam preparis la tablon.
Dum la manĝado ĉiuj ŝajnigis, ke nenio okazis. Post la matenmanĝo la farmisto helpis seli la ĉevalojn. La adiaŭo estis silenta.
Kiam ili ekveturis, Meller demandis:
– Sed kian planon vi havas efektive? Mi ĝis nun eĉ ne komprenis. Oni diris al mi, ke mi devas gvidi vin tien tra la montaro kaj ĉio.
– Kian planon?.. Jen, ĝuste traveturi la montaron. Vidi la homojn – ju pli multe, des pli bone. Konatiĝi kun la otarkoj, se estos la ŝanco. Unuvorte, eksenti la atmosferon.
– En tiu farmo vi jam eksentis?
Betli levis la ŝultrojn.
La forstisto subite retenis la ĉevalon.
– Ts...
Li fiksaŭskultis.
– Oni postkuras nin. En la farmo io okazis.
Betli ankoraŭ ne sukcesis ekmiri pri aŭdkapablo de la forstisto, kiam malantaŭe eksonis krio:
– Hoj, Meller, hoj!
Ili returnis la ĉevalojn, anhelante, kuris la farmisto. Li preskaŭ falis, kaptinte la selon de Meller.
– Otarko prenis Tina-n. Trenis al Alka Ravino.
Li kaptadis aeron per buŝo, de la frunto faladis ŝvitgutoj.
Unusvinge la forstisto kaptis la farmiston sur la selon. Lia stalono sin ĵetis antaŭen, la koto alte ŝprucis el sub la hufoj.
Neniam antaŭe Betli pensus, ke li povos galopi kun tia rapidego. Kavoj, trunkoj de faligitaj arboj, arbustoj, kanaletoj flugis sub li, kunfluiĝante en iajn mozaikajn striojn. Ie branĉo forbatis lian kaskedon, li eĉ ne rimarkis.
Fakte, tio eĉ ne dependis de li. Lia ĉevalino en furioza konkuro penis ne postresti de la stalono. Betli ĉirkaŭprenis ŝian kolon. Ĉiusekunde al li ŝajnis, ke jen li estos mortigita.
Ili tragalopis la arbaron, grandan maldensejon, deklivon, preteris la edzinon de la farmisto kaj descendis en grandan ravinon.
Tie la forstisto saltis de sur la ĉevalo kaj, akompanante de la farmisto, ekkuris laŭ mallarĝa pado en profundon de juna travidebla pinarbareto.
La ĵurnalisto ankaŭ lasis la ĉevalinon, ĵetinte la kondukilon sur ŝian kapon, kaj sin ĵetis post Meller-on. Li kuris post la forstiston, kaj lia menso aŭtomate registradis, kiel mirinde tiu ŝanĝiĝis. Nenio restis de antaŭaj hezitemo kaj apatio de Meller. Liaj movoj estis facilaj kaj firmaj, eĉ sekundon ne meditante, li ŝanĝadis direkton, transsaltadis kavojn, sin ŝovadis sub malaltajn branĉojn. Li moviĝis, kvazaŭ la spuro de la otarko estis pentrita antaŭ li per dika kreta strio.
Dum ioma tempo Betli eltenis rapidecon de la kuro, poste komencis malantaŭiĝi. Lia koro saltis el la brusto, li sentis sufokiĝon kaj raspon en la gorĝo. Li transiris al paŝado, kelkajn minutojn vagis sola en la densejo, poste ekaŭdis voĉojn antaŭe.
En la plej mallarĝa loko de la ravino la forstisto staris kun preta pafilo antaŭ densa avelejo. Ankaŭ la patro de la knabino estis tie.
La forstisto diris, apartigante la vortojn:
– Lasu ŝin. Alie mi vin mortigos.
Li direktis la parolon tien, en la densejon.
Responde eksonis muĝado, alternanta kun infana ploro.
La forstisto ripetis:
– Alie mi vin mortigos. Mi oferos la vivon por vin gvati kaj mortigi. Vi scias min.
Denove eksonis la muĝado, kaj poste voĉo, tamen ne homa, sed ia gramofona, liganta ĉiujn vortojn en unu, demandis:
– Sed tiel, ĉu vi ne mortigos min?
– Ne, – diris Meller. – Tiel vi foriros viva.
En la densejo oni silentis. Sonis nur plorĝemoj.
Poste ekaŭdiĝis krako de branĉoj, io blanka trakuris en la arbustaro. El la densejo eliris minca knabino. Unu ŝia brako sangis, ŝi subtenis ĝin per la alia.
Ploretante, ŝi preterpasis la tri virojn, ne turnante la kapon al ili, kaj transiris, ŝanceliĝante, al la hejmo.
Ĉiuj tri sekvis ŝin per rigardo.
La nigrobarba farmisto ekrigardis al Meller kaj Betli. En liaj larĝe malfermitaj okuloj estis io tiom tranĉa, ke la ĵurnalisto ne eltenis kaj mallevis la kapon.
– Jes, – diris la farmisto.
Por tranokti ili lokiĝis en eta malplena gardkabano en la arbaro. Nur kelkaj horoj da veturo restis ĝis la lago kun la insulo, sur kiu iam estis la laboratorio, sed Meller rifuzis veturi en mallumo.
Tio estis jam kvara tago de ilia vojaĝo, kaj la ĵurnalisto sentis, ke lia prudenta optimismo komencis velki. Antaŭe por ĉiu malagrablaĵo, okazinta al li, li havis pretan frazon: «kaj tamen la vivo estas diable bona aĵo!» Sed nun li komprenis, ke tiu deĵora eldiro, plene taŭga, kiam oni veturas en komforta vagono el unu urbo al la alia, aŭ eniras tra vitra porodo en hotelan vestiblon por renkontiĝi kun iu famulo, – ke tiu eldiro estas absolute neaplikebla ekzemple por la okazo kun Steglik.
La tuta regiono ŝajnas trafita de malsano. La homoj estis apatiaj, malparolemaj. Eĉ la infanoj ne ridis.
Foje li demandis Meller-on, kial la farmistoj ne forveturas de tie ĉi. Tiu klarigis, ke ĉio, kion posedas ĉi loĝantoj, estas la tero. Sed nun ne eblas ĝin vendi. Ĝi senvaloriĝis pro la otarkoj.
Betli demandis:
– Sed kial vi ne forveturas?
La forstisto ekmeditis. Li mordis la lipon, iom silentis, poste respondis:
– Mi tamen faras ian utilon. La otarkoj timas min. Tie ĉi mi havas nenion. Nek la familion, nek la hejmon. Neniel eblas influi min. Kontraŭ mi eblas nur batali. Sed tio estas riska.
– Sekve, la otarkoj respektas vin?
Meller mire levis la kapon.
– La otarkoj? Ne, kion vi diras! Ankaŭ respekti ili ne kapablas. Ja ili ne estas homoj. Ili nur timas. Kaj tio estas rezona. Ja mi mortigas ilin.
Tamen en certa grado la otarkoj riskis. La forstisto kaj la ĵurnalisto ambaŭ sentis tion. Estis tia impreso, ke ĉirkaŭ ili poiome fermiĝis ringo. Trifoje ili estis pafataj. Unu pafo estis farita el fenestro de la domo kaj ankoraŭ du – rekte el la arbaro. Ĉiujn tri fojojn post malsukcesa pafo ili trovis freŝajn spurojn, kaj ĝenerale la spuroj de otarkoj ĉiutage estis pli oftaj.
En la kabaneto, en farita el ŝtonoj malgranda fajrejo ili bruligis fajron kaj kuiris vespermanĝon. La forstisto ekfumis pipon, malĝoje rigardante antaŭ si.
La ĉevalojn ili starigis kontraŭ la malfermita pordo de la kabaneto.
La ĵurnalisto rigardis la forstiston. Dum tiu tempo, kiam ili estis kune, ĉiutage kreskis lia estimo al tiu homo. Meller estis neklera, lia tuta vivo pasis en arbaroj, li preskaŭ nenion legis, eĉ du minutojn oni ne povis kun li konversacii pri arto. Kaj malgraŭ tio la ĵurnalisto sentis, ke li ne dezirus por si pli bonan amikon. Liaj opinioj ĉiam estis prudentaj kaj memstaraj; se li nenion havis por diri, li silentis. Komence li ŝajnis al Betli iom neŭrozema kaj incite malforta, sed nun Betli komprenis, ke tio estas delonga amarsento pro la loĝantaro de la granda forlasita regiono, kiun dank' al scienculoj trafis plago.
Du lastajn tagojn Meller sentis sin malsana. Lin turmentis marĉa febro. Pro alta temperaturo lia vizaĝo kovriĝis per ruĝaj makuloj.
La fajro finbrulis en la fajrejo, kaj la forstisto subite demandis:
– Diru, ĉu li estas juna?
– Kiu?
- Tiu sciencisto. Fidler.
– Juna, – respondis la ĵurnalisto. – Proksimume tridekjara. Ne pli, sed kio?
– Jen tio ja malbonas, ke li estas juna, – diris la forstisto.
– Kial?
Meller paŭzis.
– Jen ili, kapabluloj, oni tuj premas ilin kaj metas en izolitan medion. Kaj dorlotas ilin. Sed ili la vivon tute ne scias. Komence oni deva esti homo. Nur poste – sciencisto.
Li ekstaris.
– Jam tempas kuŝiĝi. Ni dormu laŭvice. Ĉar la otarkoj povas buĉi miajn ĉevalojn.
Okazis, ke la ĵurnalisto maldormu la unua.
La ĉevaloj kraketis per fojno apud mezgranda pasintjara staketo.
Li eksidis ĉe sojlo de la kabano, metinte la pafilon surgenuen.
La mallumo falis rapide, kvazaŭ kloŝo. Poste liaj okuloj poiomete alkutimiĝis al la obskuro. Ascendis la suno. La ĉielo estis pura, stelplena. Ie supre, intervokante, traflugis areto de malgrandaj birdoj, kiuj, diference de la grandaj, timante rabobirdojn, faras sian aŭtunan migradon nokte.
Betli ekstaris kaj ĉirkaŭpaŝis la kabanon. La arbaro dense ĉirkaŭis la kampeton, kie staris la gardejo, kaj tio entenis minacon. La ĵurnalisto kontrolis, ĉu estis streĉitaj la ĉanoj de la pafilo.
Li komencis revoki el la memoro eventojn de la lastaj tagoj, paroloj, vizaĝoj kaj ekpensis pri tio, kiel kiel li rakontos pri la otarkoj, reveninte en la redakcion. Poste li komprenis, ke, fakte, tiu penso pri la reveno ĉiam ĉeestis en lia konscio kaj kolorigis ĉion per tute speciala koloro. Ĉion, kion li devis fronti. Eĉ kiam ili postkuris la otarkon, kaptintan la knabinon, li, Betli, ne estis forgesinta, ke, malgraŭ tiu teruro, li tamen povos reveni kaj foriri de tio ĉi.
– Mi ja revenos, – li diris al si. – Sed Meller? Sed la aliaj?
Tamen tiu penso estis tro severa por li kuraĝu finpensi ĝin.
Li eksidis en ombron de la kabano kaj ekmeditis pri la otarkoj. Li rememoris la nomon de artikolo en iu gazeto «Racio sen bonkoreco». Ĝi similis al tio, kion diris la forstisto. Por li la otarkoj ne estis homoj, ĉar ne havis «kunsenton». La racio sen bonkoreco. Sed ĉu tio eblas? Ĉu ĝenerale povus ekzisti racio sen bonkoreco? Kio estas primara? Ĉu ne estas tiu bonkoreco sekvo de la racio? Aŭ male?
Efektive, jam estas pruvita, ke la otarkoj estas pli kapablaj ol homoj por logika mensado, ke ili bone komprenas abstraktaĵojn kaj pli bone memoras. Jam cirkuladis onidiroj, ke kelkaj otarkoj estas tenataj en la milita ministerio por solvado de iuj specialaj taskoj. Sed ja ankaŭ la «pensantaj maŝinoj» estas uzataj por solvado de ĉiaj specialaj taskoj. Kia do diferenco estas tie ĉi?
Li rememoris, kiel unu farmisto diris al li kaj Meller, ke antaŭnelonge li vidis preskaŭ tute nudan otarkon, kaj la forstisto respondis, ke la otarkoj lastatempe iĝas ĉiam pli similaj al homoj. Ĉu ili efektive konkeros la mondon? Ĉu vere la racio sen bonkoreco pli fortas ol la homa racio?
«Tamen tio okazos ne baldaŭ, – li diris al si mem. – Eĉ se tio estos. Ĉiuokaze, mi mem sukcesos travivi kaj morti».
Sed tuj poste li konsterniĝis: la infanoj! En kia mondo ili vivos – en mondo de otarkoj aŭ en mondo de kibernetikaj robotoj, kiuj ankaŭ ne estas humanecaj kaj ankaŭ, kiel asertas kelkiuj, estas pli saĝaj ol la homo?
Lia fileto subite aperis antaŭ li kaj ekparolis:
«Paĉjo, aŭskultu. Jen ni – estas ni, ĉu jes? Kaj ili estas ili. Sed ili ja ankaŭ pensas pri si, ke ili – estas ni?».
«Ial tro frue vi nun maturiĝis, – ekpensis Betli. – En sepjara aĝo mi ne faris tiajn demandojn».
Malantaŭe kraketis branĉo. La knabeto foriĝis.
La ĵurnalisto maltrankvile ĉirkaŭrigardis kaj fiksaŭskultis. Ne, ĉio estas en ordo.
Vesperto oblikve kaj palpite transflugis la kampeton.
Betli rektiĝis. Lin trafis penso, ke la forstisto tenas ion sekrete de li. Ekzemple, li ne diris, kio estis tiu rajdanto, kiu en la unua tago antaŭigis ilin sur forlasita vojo.
Li denove apogis sin kontraŭ la kabana muro. Ankoraŭfoje la filo aperis antaŭ li kaj denove kun la demando:
«Paĉjo, de kie estas ĉio? La arboj, domoj, homoj, aero? De kie ĉio ĉi aperis?»
Li komencis rakonti al la knabo pri evoluo de la mondo, poste io akre pikis lian koron, kaj Betli vekiĝis.
La lumo subiĝis. Sed la ĉielo jam iomete heliĝis.
La ĉevaloj sur la kampeto forestis. Pli ĝuste unu forestis, kaj la dua kuŝis sur la herbo, kaj super ĝi sin movis tri grandaj figuroj. Unu el ili rektiĝis, kaj la ĵurnalisto ekvidis grandegan otarkon kun ampleksa peza kapo, dentomontra muzelo kaj grandaj, brilantaj en la mallumo okuloj.
Poste ie proksime aŭdiĝis flustro:
– Li dormas.
– Ne, li jam vekiĝis.
– Aliru al li.
– Li pafos.
– Li pafus antaŭe, se povus. Li aŭ dormas, aŭ stuporiĝis pro timo. Aliru al li.
– Vi mem aliru.
Kaj la ĵurnalisto vere stuporiĝis. Tio estis kvazaŭ en sonĝo. Li komprenis, ke okazis la nekorekteblaĵo, venis malfeliĉo, sed li povis movi nek per mano, nek per piedo.
La flustro daŭris:
– Sed tiu, la alia? Li pafos.
– Li estas malsana. Li ne vekiĝos... Nu, iru, ek!
Kun granda peno Betli ĵetis rigardon flanken. El post la kabana angulo aperis otarko. Sed tiu ĉi estis malgranda, simila al porko.
Supervenkante la stuporon, la ĵurnalisto premis ĉanojn de la pafilo. Du pafoj ektondris unu post la alia, du mitrajleroj enĉieliĝis.
Betli saltleviĝis, la pafilo falis el liaj manoj. Li ĵetis sin en la kabanon, tremante, brufermis post si la pordon kaj riglis ĝin.
La forstisto staris kun pafpreta pafilo. Liaj lipoj ekmoviĝis, sed la ĵurnalisto pli eksentis, ol ekaŭdis la demandon:
– La ĉevaloj?
Li kapjesis.
Post la pordo aŭdiĝis susuro. La otarkoj estis subapogantaj ĝin per io deekstere.
Eksonis voĉo:
– Hej, Meller! Hej!
La forstisto sin ĵetis al la fenestro, elŝovis la pafilon. Tuj nigra manego preterfulmis sur fono de la heliĝinta ĉielo, li apenaŭ sukcesis depreni la pafilon.
Ekstere oni kontentiĝe ekridis.
Gramofona, sonlongiga voĉo diris:
– Do, jen venis via fino, Meller.
Kaj, interrompante ĝin, ekparolis aliaj voĉoj:
– Meller, Meller, parolu kun mi...
– Hej, forstisto, diru ion enhavriĉan. Vi ja estas homo, devas esti saĝa...
– Meller, esprimu vin, sed mi kontestos vin...
– Parolu kun mi, Meller. Vi nomu min laŭnome. Mi estas Filipp...
La forstisto silentis.
La ĵurnalisto per malcertaj paŝoj aliris al la fenestreto. La voĉoj estis tute apude, post la traba muro. Bestodoris – per sango, ekskrementoj, ankoraŭ per io.
La otarko, kiu nomis sin Filipp, diris ĝuste sub la fenestreto:
– Ĉu vi estas ĵurnalisto, jes? Vi, kiu aliris?
La ĵurnalisto purigis la gorĝon. Ĝi estis seka. La sama voĉo demandis:
– Por kio vi venis ĉi tien?
Eksilentiĝis.
– Ĉu vi venis por oni nin ekstermu?
Dum momento denove estis silento, poste ekscititaj voĉoj ekparolis:
– Certe, certe, ili volas ekstermi nin. Komence ili faris nin, sed nun volas nin ekstermi...
Aŭdiĝis muĝo, poste bruo. La ĵurnalisto havis impreson, ke la otarkoj ekinterbatalis.
Interrompante ĉiujn, ekparolis tiu, kiu sin nomis Filipp:
– Hej, forstisto, kial do vi ne pafas? Vi ja ĉiam pafas? Parolu kun mi nun.
Ie de supre subite ektondris pafo.
Betli turnis sin.
La forstisto surgrimpis la fajrujon, disŝovis stangojn, el kiuj estis konstruita la tegmento, tegita desupre per pajlo, kaj estis pafanta.
Li pafis dufoje, momente reŝarĝis kaj denove pafis.
La otarkoj diskuris.
Meller saltis de sur la fajrujo.
– Nun ni bezonas akiri ĉevalojn. Aliokaze aĉe por ni estos.
Ili pririgardis tri mortigitajn otarkojn.
Unu, juna, vere estis preskaŭ nuda, la haroj kreskis nur sur lia nuko.
Betli apenaŭ ne vomis, kiam Meller turnis la otarkon sur la herbo. Li detenis sin, preminte la buŝon.
La forstisto diris:
– Memoru, ke ili ne estas homoj. Malgraŭ ili parolas. Ili manĝas homojn. Ankaŭ la siajn.
La ĵurnalisto ĉirkaŭrigardis. Jam mateniĝis. La kampeto, arbaro, mortigitaj otarkoj – ĉio pormomente elŝajnis al li nereala.
Ĉu povas tio esti?.. Ĉu vere li, Donald Betli, staras tie ĉi?..
– Jen tie ĉi otarko formanĝis Klein-on, – diris Meller. – Tion rakontis unu el la niaj, el lokuloj. Oni dungis lin ĉi tie kiel ordigisto, kiam estis la laboratorio. Kaj tiuvespere hazarde li estis en najbara ĉambro kaj ĉion aŭdis...
La ĵurnalisto kaj la forstisto estis nun sur la insulo, en la ĉefa korpuso de Scienca Centro. Matene ili demetis selojn de la buĉitaj ĉevaloj kaj laŭ digo atingis la insulon. Nun nur unu pafilo restis ĉe ili, ĉar la otarkoj, eskapante, forprenis kun si la dutuban pafilon de Betli. Plano de Meller celis iratingi ĝis la noktiĝo la plej proksiman farmon, preni tie ĉevalojn. Sed la ĵurnalisto elpetis ĉe li duonhoron por pririgardi la forlasitan laboratorion.
– Li ĉion aŭdis, – rakontis la forstisto. – Tio okazis vespere, proksimume je la deka. Klein havis ian instalaĵon, kiun li estis dismuntanta, manipulante elektrajn dratojn, kaj la otarko sidis sur la planko, kaj ili interparolis. Ili pridiskutis iom el fiziko. Tio estis unu el la unuaj otarkoj, kiujn oni elbredis ĉi tie, kaj oni konsideris ĝin la plej saĝa. Ĝi povis paroli eĉ fremdajn lingvojn... Nia junulo apude lavis la plankon kaj aŭdis ilian interparolon. Poste iĝis silento, io ektondris. Kaj subite la purigisto ekaŭdis: «Ho, Dio!..» Tion diris Klein, kaj en lia voĉo estis tiom da hororo, ke la kruroj de la junulo fleksiĝis. Poste aŭdiĝis orelfenda krio: «Helpu!» La purigisto enrigardis la ĉambron kaj ekvidis, ke Klein kuŝas, tordiĝante, sur la planko, kaj la otarko ronĝas lin. La junulo pro la timego nenion povis fari, sed simple staris. Nur post la otarko ekiris al li, li batfermis la pordon.
– Kaj poste?
– Poste ili murdis ankoraŭ du laboratoriajn helpantojn kaj diskuris. Sed kvin aŭ ses restis kvazaŭ nenio okazis. Kaj kiam alvenis komisiono el la ĉefurbo, ili parolis kun ĝi. Tiujn oni forveturigis. Sed poste evidentiĝis, ke en la trajno ili formanĝis ankoraŭ unu homon.
En granda ĉambro de la laboratorio ĉio restis kiel antaŭe. Sur longaj tabloj staris vazaro, kovrita per polva tavolo, en dratoj de radioskopia instalaĵo araneoj plektis siajn retojn. Nur vitroj en la fenestroj estis frakasitaj, kaj en la trarompojn sin ŝovis branĉoj de vastkreskinta sovaĝiĝinta akacio. Meller kaj la ĵurnalisto eliris el la ĉefa korpuso.
Betli tre deziris rigardi instalaĵon por surradiado kaj petis la forstiston pri ankoraŭ kvin minutoj.
La asfalto sur ĉefa strateto de la forlasita loĝloko estis trakreskita de herbo kaj nova, jam forta arbustaro. Kiel en aŭtuno, estis malproksime videble kaj klare. Odoris putraj folioj kaj malseka ligno.
Sur la placo Meller subite haltis.
– Ĉu vi nenion aŭdis?
– Ne, – respondis Betli.
– Mi ĉiutempe pensas, kiel ili ĉiuj kune komencis sieĝi nin en la kabano, – diris Meller. – Antaŭe tio nenian estis. Ĉiam ili agis unuope.
Li denove fiksaŭskultis.
– Nur ili ne aranĝu por ni surprizon. Prefere ni iru for de ĉi tie pli rapide.
Ili iratingis malaltan rondan dometon kun stretaj kraditaj fenestroj. La masiva pordo estis duonmalfermita, la betona planko ĉe la sojlo surtiriĝis per maldika tapiŝeto de arbara rubaĵo – rufaj piceaj pingloj, polvo, flugiletoj de muŝaro.
Singarde ili eniris la unuan ejon kun basa plafono. Ankoraŭ unu masiva pordo kondukis en malaltan halon.
Ili enrigardis tien. Sciuro kun lanuga vosto, kiel fajreto, trakuris sur ligna tablo kaj elsaltis tra la fenestro inter dratoj de la krado.
Momenton la forstisto postrigardis ĝin. Li fiksaŭskultis, streĉpremante la pafilon, poste diris:
– Ne, tiel ne taŭgas.
Kaj rapideme sin movis reen.
Sed estis jam malfrue.
De ekstere ekaŭdiĝis susuro, la enirpordo, ŝmacinte, fermiĝis. Elsonis bruo, kvazaŭ oni per io peza obstrukcus ĝin.
Sekundon Meller kaj la ĵurnalisto rigardis unu la alian, poste ĵetis sin al la fenestro.
Betli elrigardis eksteren kaj fortiriĝis.
La placo kaj larĝa sekiĝinta baseno, dio scias por kio konstruita iam tie ĉi, estis plenigataj de otarkoj. Da ili estis dekoj kaj dekoj, kaj la novaj aperadis kvazaŭ el sub la tero. Voĉbruo sonis jam super tiu amaso de nek homoj kaj nek bestoj, aŭdiĝis krioj, muĝoj.
Konsternitaj, kaj forstisto kaj Betli silentis.
Juna otarko proksime de ili ekstaris sur malantaŭajn piedojn. En la antaŭaj ĝi havis ion rondan.
– Ŝtono, – flustris la ĵurnalisto, ankoraŭ ne kredante la okazinton. – Ĝi volas ĵeti ŝtonon.
Tamen, tio estis ne ŝtono.
La ronda objekto preterflugis, apud la krado io blindige ekbrilis, amara fumo ventis ĉiuflanken.
La forstisto depaŝis de la fenestro. Sur lia vizaĝo estis miro. La pafilo falis el la manoj, li ekkaptis la bruston.
– Ha, diablo! – li diris kaj levis la manon, rigardante la sangiĝintajn fingrojn. – Ha, satano! Ili finigis min.
Faligante, li falis du malfirmajn paŝojn, malsupreniĝis, poste eksidis al la muro.
– Ili finigis min.
– Ne! – ekkriis Betli. – Ne! – li tremis kiel dum febromalsano.
Meller, mordinte la lipon, levis al li la blankan vizaĝon.
– Pordo!
La ĵurnalisto ekkuris al la elirejo. Tie, ekstere, oni denove estis movantaj ion pezan.
Betli movmetis unu riglilon, poste la duan. Feliĉe, ĉio estis aranĝita ĉi tie tiel, ke oni sekure povu sin ŝlosi de interne.
Li revenis al la forstisto.
Meller jam kuŝis ĉe la muro, alpreminte la manojn al la brusto. Sur lia ĉemizo estis disvastiĝanta malseka makulo. Li ne permesis bandaĝi sin.
– Tutegale, – diris li. – Mi ja sentas, ke estas la fino. Mi ne estas deziranta turmentiĝi. Ne tuŝu min.
– Sed oni ja venos por helpi nin! – ekkriis Betli.
– Kiu?
La demando estis sonata tiel amare, tiel malkaŝe kaj senespere, ke Betli ekhororis.
Ili silentis dum kelka tempo, poste la forstisto demandis:
– Ĉu vi memoras, ni vidis rajdanton ankoraŭ en la unua tago?
– Jes.
– Plej verŝajne tio estis li, kiu rapidis averti la otarkojn, ke vi venis. Ili havas ĉi tie ligon: la banditoj en la urbo kaj la otarkoj. Tial la otarkoj unuiĝis. Vi ne miru pri tio. Mi ja scias, ke se de Marso al ni oni alflugus, iaj polpoj, eĉ tiam troviĝus homoj, kiuj kontraktus kun ili.
– Jes, – elflustris la ĵurnalisto.
La tempo ĝis la vespero daŭris por ili senŝanĝe. Meller rapide malfortiĝadis. La ĵurnalisto sidis apud li sur la ŝtona planko.
La otarkoj lasis ilin. Ne estis provoj penetri tra la pordo, nek ĵeti ankoraŭfoje grenadon. La voĉbruo post la fenestroj jen estingiĝadis, jen eksonis ree.
Kiam subiris la suno kaj iĝis malpli varme, la forstisto petis trinki. La ĵurnalisto trinkigis lin el pendobotelo kaj viŝis lian vizaĝon per akvo.
La forstisto diris:
– Eble, tio estas eĉ bone, ke aperis la otarkoj. Nun iĝos pli klare, kio estas la Homo. Nun ni ja scios, ke la homo estas ne tiu vivulo, kiu scipovas kalkuli kaj ellerni geometrion. Sed io alia. Ĉar la sciencistoj tro ekfieris pri sia scienco. Tamen, ĝi ankoraŭ ne estas ĉio.
Meller mortis nokte, sed la ĵurnalisto vivis ankoraŭ tri tagojn.
La unuan tagon li pensis nur pri la savo, transiĝante de malespero al espero, kelkfoje pafis tra la fenestro, supozante, ke iu ekaŭdos la pafojn kaj venos helpi lin.
Antaŭ la nokto li komprenis, ke tiuj esperoj estas iluziaj. Lia vivo ekŝajnis al li dividita je du neniel interligitaj partoj. Plej multe lin turmentis ĝuste tio, ke ili ne estis ligitaj per ia logiko aŭ sinsekveco. Unu vivo estis bonstata prudenta vivo de prospera ĵurnalisto, sed ĝi finiĝis, kiam li kun Meller elveturis el la urbo al la arbarokovritaj montoj de Ĉefa Kresto. Tiu unua vivo neniel destinis, ke li devos perei tie ĉi sur la insulo, en la domo de forlasita laboratorio.
En la dua vivo ĉio povis esti kaj ne esti. Ĝi tuta komponiĝis el hazardaĵoj. Kaj ĝenerale ĝi povis plene foresti. En lia volo estis ne veturi tien ĉi, rifuzinte de tiu tasko de la redakcio kaj elektinte la alian. Anstataŭ okupiĝi pri la otarkoj li povis flugi al Nubio por labori tie pri savado de egiptartaj monumentoj.
Absurda okazo venigis lin tien ĉi. Kaj tio estis la plej terura. Kelkfoje li kvazaŭ ĉesis kredi tion, kio okazis kun li, komencis iradi tra la halo, tuŝi la murojn, lumigitajn de la suno kaj polvokovritajn tablojn.
La otarkoj ial tute perdis al li intereson. Ili restis malmultaj sur la placo kaj en la baseno. De tempo al tempo ili interbatalis, kaj unufoje Betli kun haltetanta koro ekvidis, kiel ili atakis unun el la siaj, deŝiris ĝin kaj komencis vori.
Nokte li subite decidis, ke je lia pereo kulpas Meller. Li eksentis abomenon al la morta forstisto kaj eltrenis lian korpon en la unuan halon apud la pordo mem.
Horon aŭ du li sidis sur la planko, senespere ripetante:
– Ho, Dio, sed kial do mi? Kial ĝuste mi?..
En la dua tago ĉe li finiĝis la akvo, soifo komencis turmenti lin. Sed li jam definitive komprenis, ke li ne povas saviĝi, trankviliĝis, denove komencis pensi pri sia vivo – nun jam alimaniere. Li rememoris, kiel ankoraŭ en la komenco de tiu vojaĝo li havis diskuton kun Meller. Meller diris al li, ke la farmistoj ne konversacios kun li. «Kial?» – demandis Betli. «Tial, ke vi loĝas en varmo, komforto, – respondis Meller. – Tial, ke vi apartenas al la supruloj. Al tiuj, kiuj ilin perfidis». – «Sed kial al supruloj? – ne konsentis Betli. – Mi perlaboras monon ne multe pli ol ili». – «Nu, sed kio do? – kontraŭdiris la forstisto. – Vi havas facilan, ĉiam festan laboron. Dum ĉiuj ĉi jaroj ili pereadis tie, sed vi verkadis viajn artikoletojn, vizitadis restoraciojn, sprite konversaciis...»
Li komprenis, ke tio estis vero. Lia optimismo, pro kiu li tiom fieris, estis finfine la optimismo de struto. Li legis en ĵurnaloj pri mortpunoj en Paragvajo, pri malsato en Hindio, sed mem pensis pri tio, kiel kolekti monon kaj renovigi meblaron en sia granda kvinĉambra loĝejo, kiamaniere ankoraŭ je unu grado plialtigi bonan opinion pri si ĉe tiu aŭ alia influhava persono. La otarkoj – la otarkoj-homoj mortpafadis protestantajn homamasojn, spekuladis per pano, kaŝe preparadis militojn, sed li forturnadis sin, ŝajnigadis, kvazaŭ nenio simila ekzistas.
De tiu vidpunkto la tuta lia pasinta vivo subite evidentiĝis, kontraŭe, firme ligita kun tio, kio okazis nun. Neniam li elpaŝis kontraŭ malbono, kaj jen venis la puno...
Dum la dua tago la otarkoj sub la fenestro kelkfoje alparoladis lin. Li ne respondadis.
Unu otarko diris:
– Hej, eliru, ĵurnalisto! Ni nenion faros al vi.
Sed la alia, apude, ekridis.
Betli denove pensis pri la forstisto. Sed nun tio estis jam aliaj pensoj. En lian kapon venis penso, ke la forstisto estis heroo. Kaj fakte unusola vera heroo, kun kiu li, Betli, havis okazon renkontiĝi. Sola, sen ia subteno, li kontraŭstaris la otarkojn, batalis kontraŭ ili kaj mortis nevenkita.
En la tria tago la ĵurnalisto komencis deliri. Al li ŝajnis, ke li revenis en la redakcion de sia ĵurnalo kaj diktas artikolon al stenografistino.
La artikolo titolis «Kio do estas la homo?»
Li laŭte diktis:
– En nia jarcento de mirinda evoluo de la scienco povas esti ŝajno, ke ĝi vere estas ĉiopova... Sed ni provu imagi, ke estas kreita arta cerbo, duoble superanta la homan kaj laborkapabla. Ĉu la estaĵo, provizita per tia cerbo, havos plenrajton esti konsiderata kiel Homo? Kio efektive faras nin tio, kio ni estas? Ĉu la kapablo kalkuli, analizi, fari logikajn konkludojn, aŭ io tia, kio estas edukita de la socio, havas ligojn kun rilatoj de unu persono al la alia kaj kun rilato de individuo al kolektivo? Se por ekzemplo preni la otarkojn...
Sed liaj pensoj komencis konfuziĝi...
En la tria tago matene ektondris eksplodo. Betli vekiĝis. Al li ŝajnis, ke li saltleviĝis kaj tenas la pafilon preta. Sed efektive li kuŝis, senfortigita, ĉe la muro.
Muzelo de la besto ekestis antaŭ li. Turmente penante, li rememoris, kiun similis Fidler. La otarkon!
Poste tiu penso tuj ŝrumpiĝis. Jam ne sentante, kiel oni ŝiras lin, dum dekonoj de sekundo li sukcesis ekpensi, ke la otarkoj, fakte, ne tiom minacas, ke estas nur unu aŭ du centoj da ili en tiu nezorgata regiono. Ke ili estos venkitaj. Sed la homoj!.. La homoj!..
Li ne sciis, ke novaĵo pri tio, ke Meller malaperis, jam disflugis tra la tuta regiono, kaj la malesperigitaj farmistoj elfosadis la kaŝitajn pafilojn.