St. Lem

Luna nokto

(radia aŭdaĵo)

tr. el la pola V. Melnikov

La eventoj okazas en luna stacio, loĝata de du homoj, doktoro Mills kaj doktoro Blopp. Ili longe troviĝas sur Luno kaj atendas anstataŭantojn, kiuj devas veni post ilia lasta luna nokto. Ambaŭ okupiĝas pri enujigo de ŝtonoj uzotaj kiel geologiaj specimenoj. Sonfonas tre malforta resonado de ĉirkaŭanta aparataro: jen zumoj de elektronikaĵoj, jen mallaŭtaj ŝmacoj de klapo. Aparte aŭdeblas melodiado de radioportanta ondo, konstante kuniganta la lunan stacion kun fluga centro en Houston. Ambaŭ stacianoj klopodas, sed ne tre brue: akurate metas ŝtonojn, do ne frapas per ili.

Blopp: Kion vi donas al mi? Tio ree estas breĉio. Tiu kesto jam estas plena de breĉio. Ĉu ne estas iuj plagioklazoj?

Mills: Ne. Mi nombris 118 specimenojn, averaĝa maso 400 gramoj, kune kun la kesto proksimume 70 kilogramoj. Konsentu. Ĉu ne?

Blopp: 70 kilogramoj ĉi tie, sed sur Tero tio pezos sesoble pli. De kie aperis tiu diabazo? Mi metos ĝin en tiun keston.

Mills: Ĝi ne fermiĝos.

Blopp: (aŭdeblas klako) Jam fermiĝis. La ŝtono estas el tiu lasta ercejo. Vi tie rompis borilon – ĉu memoras?

Mills: La lasta ŝtono kaj la lasta boro. Pfu, kiel tiu luna polvo ĉien penetras!

Blopp: Mi ŝaltos ventolilon. (aŭdeblas kvieta bruo de eltirventolilo). Kiom da akvo al ni restis?

Mills: Ĉu vi volas trinki? Prenu kokakolon. Estas en fridujo.

Blopp: Mi ne volas trinki. Mi volas min bani.

Mills: Mi nur duŝos min, kaj banos jam hejme. Post tricent ok... Ne, post tricent dek ok horoj. Kaj kiam oni elakvigos nin, mi ekdeziros bieron. Nenion mi tiel deziras, kiel bieron. Kial ĉi tie ne eblas trinki bieron?

Blopp: Ĉar Houston estas la lasta loko en la mondo, kie ankoraŭ regas purisma etiko. Eĉ malfortaj alkoholaĵoj malutile influas homan menson.

Mills: Ĉesu. Pli bone ŝaltu radion. Post minuto ni havos parolon kun Houston. Tiu estas jam la lasta. (efektas plifortiĝo de radioportanta ondo. Aperas malproksima voĉo).

Voĉo: Ha lo. Estas Houston. Parolas Houston. Ĉu vi min aŭdas, knaboj? Akcepto.

Mills: Estas Mills de Luno. Bonan (komencas terni) vesperon! Diablo prenu! (ternas)

Voĉo: Ĉu vi ternas, Mills? Ĉu vi malvarmumis? Tuj mi disponigos al vi doktoron Frigard. Hej, Tom, venu ĉi tien. Mi anoncas nazkataron sur Luno.

Mills: (interrompas lin). Mi tute ne malvarmumis. Tio estis nur pro polvo. La specimenoj. Ni finpakigis la ujojn. Luno plejparte konsistas el polvo kaj rubo, ĉu vi ne scias?

Voĉo: Bonorde. Ni havas ankoraŭ dek minutojn. La libracio entiros vin en radian ombron je la dudekunua kaj dudek sep. Ĉu vi ŝatus aŭskulti lastajn novaĵojn? Mi ĉi tie havas por vi surbendigitajn vesperajn informojn de NBC el Washington.

Mills: Ĉu novaĵoj? Indeblas aŭskulti, se ili estas bonaj.

Voĉo: (ridante). Jen kia vi estas! Mi tuj ŝaltos por vi la informojn. Kaj je tri minutoj antaŭ la fado ni lastan fojon interparolos. Ĉu bone? Akcepto.

Mills: Bone. Eble Blopp deziras ion komuniki.

Blopp: Ne, ĉe mi ĉio bonordas. Dankon.

Voĉo: Mi aŭdigas por vi la bendon. (aŭdiĝas lanĉita bendo en Houston).

Radioparolisto: Parolas Washington. Ni transdonas koncizigon de lastaj informoj. New York: La alarmo anoncita kaŭze de anonima telefondiro, ke en la staplo Grand Terminal Central troviĝas atombombo kun horloĝa prajmo, finiĝis, bonŝance, hodiaŭ posttagmeze. Polico trovis la bombon, kiu ne eksplodis. Ekspertoj asertas, ke teroristojn oni trompis, vendinte al ili nerafinitan izotopon de uranio. Dum paniko sur elurbaj aŭtovojoj pereis dek tri homoj. Tridek sep estas vunditaj. Lima: La situacio en Lima komplikiĝis. Generalo Diaz ne uzurpis potencon post la puĉo, kiel ni komunikis antaŭe. La potencon je lia nomo puĉakiris insurgentoj, kiuj barikadiĝis en la domo de parlamento, kaj ostaĝigis la parlamentanaron. La deputitoj de komunumoj troviĝas en la halo de kunsidoj, kaj la anoj de la Supra Ĉambro en la kelo de la domo. Ĉar generalo Diaz estis subtenata de plejparto el la Supra Ĉambro, nun ne estas sciate, ĉu la generalo estas starigito de teroristoj, ĉu ankaŭ legala ĉefo de la registaro. Washington: Ĉi nokte estis detruita per elektra kurento la plej nova komputilo de Bell Telephones Corporation. Laŭ nekonfirmitaj asertoj, la komputilon detruis laborantoj de la firmao, kiuj perdis laboron pro instalo de tiu nova aparato. Neoficiala reprezentanto de laborantoj de Bell Telephones doktoro Buckmann tamen komunikis en gazetara konferenco, ke tiu komputilo kapablis programi memlikvidon. Tio estus la unua okazo de komputil-suicido. Je la 22.00 ni translacios intervjuon kun doktoro Buckmann, kiu asertas, ke la plej novaj komputiloj prezentas minacon por publiko. Houston: Sur la kosmodromo finiĝas preparoj al starto de raketo «Saturn», transportonta sur Lunon du usonajn sciencistojn, kiuj konsistigos vican teamon de la Luna Stacio. (aŭdiĝas malŝalto de la bendo).

Voĉo: Ha lo, parolas Houston, estas denove mi. Restis ankoraŭ kelkaj konfliktoj kaj streĉoj en diversaj partoj de la mondo. Ni havas je dispono kvar minutojn. Ĉu vi deziras plu aŭskulti novaĵojn, knaboj, ĉu prefere ni konversacioj? Akcepto.

Mills: Dankon pro la novaĵoj. Verŝajne estas ĵurnalista «anaso» pri tiu komputilo de Bell Telephones! Nia komputilo ĉiuokaze funkcias normale. Aŭskultu, ĉu vere la antaŭstarta proceduro jam estas finita? Ĉu ĉio bonordas?

Voĉo: Certe. Vi povas esti trankvilaj. Tom kaj  James venos por anstataŭi vin kun precizeco de duoblaj reloj (ridas). Ĉu vi ne domaĝas forlasi Lunon kaj ĝiajn luksajn pejzaĝojn?

Blopp: Iomete. Sed ĉi tie estas sufiĉe enue. Iuj el ni plendas pro manko de biero.

Voĉo: Do, ili eraras, ĉar trinki bieron ĉe vi ne eblas. Malfortas gravito! La tuta biero transformiĝos je ŝaŭmo kaj forkuras...

Mills: (ekinteresiĝinte). Kion vi diras? Ĉu vi provis?

Voĉo: Tio estas ŝtata sekreto. Knaboj, estas du minutoj antaŭ la fado. Mi rigardas oscilografon kaj vidas, ke via radioportanta ondo jam komencas malfortiĝi. Se vi ankoraŭ ion intencas transdoni, do diru haste! Akcepto.

Mills: Ĉe ni ĉio normalas. Ni prepariĝas al la lasta luna nokto.

Voĉo: Ni deziras al vi bonan lunan nokton! Akcepto.

Mills: Ĝis revido sur Tero. Kaj komuniku al la niaj en flughaveno, ke ili preparu bonan provizon da biero. Prefere la danlandan! Ni atendas niajn anstataŭantojn! Fino!

Blopp: Ili, eble, jam ne aŭdis.

Mills: Ĉu vi opinias?

Blopp: Jes. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne unu spuro de la portanta signalo. Mi plifortigos iomete... (plialtiĝas sibloj de radio). Jen maljunulino Tero tiel siblas. Tuj ĉesos, kiam ni eniros pli profunden sub la horizonton... Tamen mi malŝaltu, ŝparendas energio. Do jen tiel. El tio konsistas la vivo. Kion ni faru? Strange, sed mi ne dormemas. Ĉu, eble, partieton de pokero?

Mills: Dankon, ne. Vi ĉiam gajnas.

Blopp: Ĉar vi ne scipovas blufi. Tamen oni povas instrui ĉiun. Ludu ni?

Mills: Mi ne volas. La kartoj tiom diable malrapide falas sur la tablon, ke ĉio videblas.

Blopp: En pokero? Nu, kaj kio? Ĉu vi volas diri, ke mi fiuzas dum ludo la malfortan graviton?

Mills: Kial do... Mi volas diri, ke necesas sekvi la reĝimon. Jam estas tempo por informoj.

Blopp: Domaĝe, ke nia komputilo ne ludas pokeron. En tio estas senduba manko de la programo. Necesas ĝin poste korekti. (ŝaltas la komputilon).

Lunako: Atenton. Parolas Lunako. Estas la 21-a horo 29 minutoj laŭ tera tempo de Greenwich kaj la 1-a de luna nokto. Mi komunikas kurantan informon. Rezulte de libracia movado de Luno la stacio subiris la radian horizonton kaj dum 219 horoj estos senigita de interkomunikado kun Tero. La temperaturo ekster la stacio malaltiĝis ĝis minus 139 gradoj. Dum la lasta horo mi registris tri malfortajn malproksimajn falojn de meteoritoj. Mi komunikas raporton pri statoj sur la stacio. Akvo en la ĉefa konservujo – 2970 litroj. En la sanitara konservujo – 148 litroj. Temperaturo plus 19 Celsiaj gradoj. Enhavo de oksigeno 23%. Almiksaĵo da merkaptano estas laŭ normo – neglektinda.

Blopp: Malŝaltu ĝin, aŭ aŭskultu mem. Mi iras min bani.

Mills: Ĉu vi ne povas toleri ankoraŭ kelkajn minutojn?

Lunako: Forto de uzata kurento estas 116 amperoj. Rezervo de la potenco estas 1570 amperohoroj.

Blopp: Mi ĝin malŝaltus. Ĉu ne? Do mallaŭtigu ĝin.

Lunako: (mallaŭte). Mi rememorigas pri la neceso ŝpari akvon kaj energion.

Blopp: Tamen mi min banos!

Mills: Kun kiu vi disputas, ĉu kun komputilo? Vi fariĝas incitebla.

Blopp: Nenio tiel trankviligas, kiel bano. (deiras. Aŭdiĝas malfermata pordo en banĉambron, bruo de akvo).

Lunako: Helpaj agregatoj estas en plena bonfunkcio. Post minuto mi prezentos staton de rezervo da oksigeno en la stacio.

(Aŭdeblas kantado de Blopp el la banĉambro)

«John Browns baby got a cold
Upon his chest and they rub him
with camphorated oil.
Glory, glory alleluia...»

Lunako: Atenton, parolas Lunako. Mi anoncas gravan informon. Mi anoncas gravan informon. (fone aŭdiĝas kantado de Blopp, kiu plaŭdas en bankuvo). Atenton. Ekstervica informo. Mi anoncas minacon de unua grado kaj la proceduron D kiel danĝero unu-nul-sep.

Mills: Kion vi diras? Kia minaco? Pri kio temas?

Lunako: Atenton. La premo de oksigeno en ĉefa rezervujo sinkas kun meza rapideco 9 ĝis 9.76 kilogramoj po kvadratcentimetro ĉiuminute.

Mills: Oksigeno? La premo sinkas?!

Lunako: Atenton. Mi konfirmas proceduron D kiel danĝeron unu-nul-sep. Je la 21.40 oksigenpremo en la ĉefa rezervujo egalis 190 kg/cm2 (fone Blopp kantas «An American boy in Paris fell for a lovely mademoiselle...»)

Mills: Ĉu la oksigeno forflugas? Ĉu ĝuste? Kiel? Ĉu malhermetikeco? Kie?

Lunako: La ĉefa klapo de la dukto A27, la centra regulilo de alta premo, kaj ankaŭ reduktoroj de sekcioj B, D kaj H18 estas en normo. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 103 kg/cm2 .

Mills: Kiel do en normo, se sinkas? Hej... – tuj repumpu la oksigenon en la aldonan rezervujon!

Lunako: Laŭ la unua regulo de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep mi repumpas oksigenon el la ĉefa rezervujo en la aldonan. Premo en la aldona rezervujo egalas 89 kg/cm2. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 70 kg/cm2.

Mills: Tiom impete fluas! Kio okazis – ĉu la rezervujo krevis?

Lunako: Rapida sinko de premo en la ĉefa rezervujo estas parte kaŭzita de repumpo de oksigeno al la aldona rezervujo. La receptoroj ne montras deflankiĝon de la normo. La oksigenpremo en la ĉefa rezervujo egalas nun 66 kg/cm2 kaj sinkas plu.

Mills: Kial forflugas tiu oksigeno? Kial ĝi forflugas? Respondu!

Lunako: La informoj ne estas sufiĉaj. Atenton. La aldona rezervujo estas plenigita per oksigeno ĝis maksimumo. Premo en la aldona rezervujo egalas 90 kg/cm2. Premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Egalas nun 57 kg/cm2.

Mills: Forfluas plu kun tia rapido?! Devas esti truo! Sed kie? Se la distribuilo ne difektiĝis, de verŝajne klapoj! Reduktoraj klapoj! Kial vi ne respondas?

Lunako: La indikatoro montras plenan hermetikecon de la reduktoro kaj klapoj. La mufoj sur tuboforkoj ne lasas forfluon. Premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 50 kg/cm2.

Mills: Kaj kiom estas en la aldona?

Lunako: Premo en la aldona rezervujo estas sen ŝanĝoj. Egalas 90 kg/cm2. (Blopp kantas «It is a lovely day today...»)

Mills: Kantu, kantu! Lunako! Por kiom da horoj sufiĉos al ni oksigeno el rezervo?

Lunako: En kondiĉoj de ŝpara uzado dum la eksterordinara proceduro D kiel danĝero, la kapacito de la aldona rezervujo sufiĉos al unu homo por 280 horoj.

Mills: Malmulte! Diablo prenu, malmulte! Alpumpu tien oksigenon, antaŭ ol ĝi forfluos tute. Tiru el la ĉefa rezervujo kiom eblas!

Lunako: La aldona rezervujo estas projektita kalkule je maksimuma premo 85 kg/cm2. Laŭ la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep mi superis la allaseblan premon en la aldona rezervujo je 5 kg/cm2 por maksimume pligrandigi rezervon de oksigeno. Plua levo de premo povas minaci je eksplodo de la rezervujo. Atenton. La kuranta informo en kadroj de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Egalas nun 41 kg/cm2.

Mills: Daŭre forfluas?.. Ho majesta dio... kial vi do nenion faras? Kial ĝi forflugas?

Lunako: La informoj ne estas sufiĉaj. Atenton. Mi ŝaltas nun la instrukcion por savo laŭ la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. La prefaco: «Forfluo de oksigeno kaj minaco de asfiksio». Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas pro nedifinita kaŭzo. Nun ĝi egalas 32 kg/cm2. Ĉe daŭra forfluo la premo en la ĉefa rezervujo atingos nulon post 9 ĝis 10 minutoj. La indikatoroj A, B, D kaj grupoj H26 estas en normo. Hermetikiloj sur la duktoj antaŭ la reduktoro kaj post ĝi estas en normo. La reduktoro kaj la klapoj estas en normo.

Mills: Ĉio estas en normo, nur la oksigeno forfluas! (kun bridata rabia kolerego): Ĉu ne?

Lunako: Estas tiel. Ĉar la mezuriloj kontrolas nur liberajn partojn de la rezervujo kaj de duktaro, aperas ebleco, antaŭvidita en la ĉefa programo de akcidento, punkto 8, subpunkto 12, paragrafo 64, ke krevis la ekstera kiraso de la oksigenrezervujo en la loko, kie la rezervujo estas senpere apogata de baza luna roko en betona fundamento. La probablecon de la krevo en tiu rezervuja kiraso la programo de akcidento en paragrafo 05 konsideras kiel unu ŝanco kontraŭ kvarcent miliardoj. Atenton. Mi donas kurantan informon en kadroj de sava instrukcio de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo nun sinkas malpli rapide, ĉar la oksigeno eliras sub malaltiĝanta propra premo. La premo egalas 28 kg/cm2.

Mills: Ĉu tio estas sava instrukcio? Pli ĝuste nekrologo! Ĉu ne eblas plialtigi la premon en la aldona rezervujo?

Lunako: Plialtiĝo de premo en la aldona rezervujo je ĉiu sekva kilogramo po kvadratcentimetro plialtigas ŝancojn de rezervuja krevo eksponente kun potenco tri.

Blopp (kantas): «It is a lovely day today...»

Mills: Kio estas en tiu sava instrukcio?! Lunako!

Lunako: Atenton. Parolas Lunako kun ŝaltita sava instrukcio de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Punkto nul-unu de la instrukcio. Atentante tion, ke homa organismo eluzas la plej malgrandan kvanton da oksigeno dum plena ripozo, estas proponate al ĉiuj homoj ĉeestantaj en la stacio tuj kuŝiĝi surdorse, malstreĉi muskolojn, spiri modere kun frekvenco ne pli ol 14 fojojn minute, dum tio pensi pri io agrabla aŭ almenaŭ indiferenta, ĉar ajna pensa ekscito plifortigas metabolon kaj pro tio la oksigenelspezon.

Mills: Pri io agrabla, ĉu? Aŭskultu! Enŝovu do almenaŭ ducent funtojn da oksigeno plu en la aldonan rezervujon. Mi ordonas tion fari tuj! Ĉu vi aŭdas?!

Lunako: Mi ne povas plenumi tiun ordonon, ĉar mi estas limigita de la programo D kiel danĝero unu-nul-sep. Laŭ la sava instrukcio mi povas montri lokon, kie troviĝas bobeno de la limiganta programo. Vi povas min malŝalti kune kun la kontrolo de staciaj aparatoj kaj agi laŭ propraj decidoj, je propra responso. Mi tamen malkonsilas tian konduton, ĉar la parametroj de la forfluo montras, ke oksigeno plene forlasos la ĉefan rezervujon pli frue, ol eblos malŝalti la menciitajn limigojn.

Mills: Nu, almenaŭ tio klaras. (Subite muĝas el la tuta gorĝo): Blopp!! Blooopp!!!!

Blopp (tra duonmalfermita pordo de la banĉambro): Kial do vi tiel superstreĉiĝas? Ĉu vi deziras vin duŝi? Tuj mi eliros.

Mills: Mi ne deziras duŝi min. Mi deziras vivi. (sonas porda frapo, nudpiedaj kurpaŝoj, proksimiĝanta voĉo de Blopp).

Blopp: Kio okazis? Kiel vi aspektas? Kio estas al vi?

Mills: Ni ambaŭ aspektas same. Forfluo de oksigeno. La tuta oksigeno forfluis de ni el la ĉefa rezervujo.

Blopp: La tuta oksigeno? Kiaj do stultaj ŝercoj...

Mills: Ĉu vi ne kredas? Do aŭskultu (ŝaltas la komputilon).

Lunako: Atenton. Parolas Lunako. La sava instrukcio de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep estas ŝaltita. En la stacio estas anoncita alarmo de grava minaco. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo egalas nun 8 kg/cm2. La premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu, sed nun malpli rapide. Laŭ la manometraj donitaĵoj la ĉefa rezervujo likas. Loko de la forfluo ne estas difinita pro nesufiĉaj informoj. Probable la rezervujo krevis en ekstera parto de la kiraso. La ĉefa programo de akcidento konsideras tian krevon kiel unu ŝanco kontraŭ kvarcent miliardoj. Atenton. En kadroj de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep, antaŭ daŭrigi la savan instrukcion mi komuniku parametrojn de indikatoroj sur la stacio. Sur duktoj de la reduktoro ĉiuj klapoj estas en normo. Sur la tufoblokoj de duktaro kaj sur la mufoj ĉiuj klapoj estas en normo....

Blopp: Malŝaltu tiun mokadon! Ni devas decidi, kion fari! (klakas malŝalto. La komputilo silentiĝas je duonvorto).

Blopp: Mi ankoraŭ ne ordigis pensojn. En la ĉefa ujo oksigeno mankas – sed rezervo estas, ĉu?

Mills: Estas. Laŭ la komputila kalkulo de oksigeno sufiĉos por 140 horoj.

Blopp: Por 140 horoj!! Sed... sed ĉu por du homoj?

Mills: Certe. Por du. Eblas konfirmi. (ŝaltas la komputilon). Lunako! Por kiom longe... da oksigeno?

Lunako: Parolas Lunako. La oksigeno el la aldona rezervujo sufiĉos por 140 horoj al duopo, ĉe minimuma elspezo laŭ konduto de pleja ŝparemo, sed al unu homo por 280 horoj. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Ĉar homa organismo eluzas la plej malgrandan kvanton da oksigeno en stato de plena ripozo, estas proponate al ĉiuj homoj, ĉeestantaj en la stacio tuj kuŝiĝi surdorsen, malstreĉi muskolojn, spiri modere kun frekventeco 14 fojoj minute kaj dume pensi pri io agrabla... (klakas malŝalto).

Blopp: Nu, do ni pensu pri io agrabla! 140 horoj, ĉu? Sed la raketo venos post 280 horoj. (mallaŭte): Ni ne eltenos.

Mills: Tiel aspektas.

Blopp: Kiel tio okazis? Tiom subite...

Mills: Mi ne scias. Ĝi same nenion scias: «La informoj ne estas sufiĉaj». Ĉu vi konas tiun kanteton? Ŝajnas, ke cedis la ekstera kiraso. Laciĝo de la materialo aŭ... cetere nun tio jam ne gravas.

Mills: Do, ni ekkuŝu, ĉu? Surdorse. Kaj malstreĉu la muskolojn.

Blopp: Por kio? Ĉe pleja ŝparemo la oksigeno sufiĉos nur por 140 horoj, sed la raketo alflugos je 140 horoj pli malfrue! Anstataŭ sufokiĝi kuŝante kaj pensante pri agrablaĵoj, pli bonas serĉi ian eliron!

Mills: Ni povas interkonsulti. Certe. Tamen surmetu ion sur vin.

Blopp: Kio? Oh! Mi forgesis, ke staras nuda... atendu, mi nur surĵetos ion... nun la plej grava estas konservado de trankvilo kaj racio. (efekto de ŝirata tolo).

Mills: Rimarku! La ĉemizon vi surtiras sur la krurojn!

Blopp: Diabloj! Mi ŝatis tiun ĉemizon... (stultece ekridas, sed lia gajo tuj malaperas). Nu, mi jam estas preta.

Mills: Vi povas fari kion vi deziras. Mi ajnokaze ekkuŝas. Ankaŭ kuŝante oni povas interparoli. La instrukcioj ekzistas por tio, ke oni lin plenumu.

Lunako: Atenton. Mi aŭdigas specialan komunikon en kadroj de proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo nun sinkis ĝis malpli ol 4 kg/cm2. Ĉar tia premo ne estas sufiĉa por provizado de la stacio, mi reŝaltas provizadon de la stacio per oksigeno el la aldona rezervujo. (efekto: mallaŭta siblo, poste silento). Atenton. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Dum la tuta tempodaŭro en la stato de alta minaco oni ne rajtas konsumi nutraĵojn. Precipe albumenozajn kaj altkaloriajn, ĉar ilia digestado pliaktivigas metabolon, tiel pligrandigante elspezon de oksigeno. (efekto de malŝalto de la komputilo).

Mills (kuŝante): Kial vi malŝaltis?

Blopp: Aŭskultu! Necesas kontakti kun Houston! Ili pliurĝigu starton de la raketo!

Mills: Vi forgesis, ke ni ne havas interkomunikeblon!

Blopp: Al diablo! (ŝaltas la komputilon): Lunako, kiam ni havos interkomunikon kun Houston?

Lunako: Parolas Lunako. La stacio nun situas en radia ombro sub la luna horizonto kaŭze de libracia movado. La tempodaŭro de radia silento egalas 218 horoj ekde nuna momento. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel dan... (efekto de malŝalto je duonvorto).

Blopp: Tro multe. Tamen tutegale... do kion fari? Hm?

Mills: Kuŝiĝu.

Blopp: Ĉu por eterna ripozo? Mi ĝin ankoraŭ ne aspiras. Nu certe! Sur la stacio ja devas esti oksigenaj balonoj de skafandroj. Kie ili estas?

Mills: Restis nur du. En ĉiu po ok funtoj da oksigeno.

Blopp: Sed la malplenaj! La malplenajn ni povis plenigi per oksigeno antaŭ ol ĝi forfluis el la rezervujo, sed vi, anstataŭ ol fari tion...

Mills: Trankviliĝu. Hieraŭ vi mem forĵetis ĉiujn malplenajn balonojn apud tiu konuso de Toricelli. (Silento).

Blopp: Sed mi tamen provos voki Houston. Kio? Kiel vi pensas?

Mills: Ni estas ja sub la radia horizonto. Vanaj klopodoj!

Blopp: Provi ne malutilas. (efekto: ŝalto de radio). Ha lo, Houston. Ha lo, Houston. Reeĥu! Parolas Luno! Ni havas gravan zorgon. Houston, ĉu vi aŭdas min? Houston, ni estas en morta danĝero, de ni forfinis oksigeno! Houston! Al diablo...

Mills: Ĉesu premi. Prefere ekkuŝu kaj ne moviĝu.

Blopp: Ni supozu, ke mi ekkuŝos. Kion tio utilos?

Mills: Tio plialtigos niajn ŝancojn.

Blopp: Ĉu vi tiel opinias? Mi ŝatus ekscii, kial?

Mills: La raketo povas veni pli frue.

Blopp: Vi mem tion ne kredas. Ĉu vi scias?...

Mills: Mi aŭskultas.

Blopp: Ni povus, tamen, ion fari. Mi ne diras, ke tuj. Sed necesas primediti ĉiujn eventualaĵojn.

Mills: Kion vi konsideras? (subite li komprenis) Ha-a-a!

Blopp: Ĝuste.

Mills: Min en kalkulon ne prenu. Mi havas la edzinon kaj gefilojn.

Blopp: Mi ne instigas vin al io. Sed ni povus ambaŭ...

Mills: Kiel do ambaŭ?

Blopp: Ekzistas tia rimedo. Malnova kaj provita.

Mills: Ĉu lotumo?

Blopp: Ekzemple.

Mills: Temas ne nur pri familio. Tio estas kontraŭ miaj konvinkoj. La homo ne rajtas tion fari mem.

Blopp: Ĉu sinjoro Dio al vi malpermesas?

Mills: Tio ne estas situacio por ofendi ies religion.

Blopp: Mi tute ne ofendas. La religio ordonas amon al proksimulo.

Mills: Sed vi ja ne kredas.

Blopp: Sed vi tamen kredas.

Mills: Ĉesu. Tio estas cinika kaj stulta. (Aŭdiĝas, ke unu el ili ekstaris kaj komencas iradi).

Mills: Kial vi ekstaris? Ĉesu tiel iradi. Ĉu vi aŭdas? Vi elspezas pli multe da oksigeno.

Blopp: Nu, kaj kio? Tutegale ne sufiĉos.

Mills: Vi elspezas mian oksigenon.

Blopp: Kiamaniere?

Mills: Tiamaniere, ke mi kuŝas konforme al la instrukcio, sed vi tumultaĉas. Mi elspezas malpli, kaj vi – pli multe, tamen ni devas egale...

Blopp: Mi proponas ian pli noblan temon. Pli konvenan al la cirkonstancoj. Eble skribi lastan volon?

Mills: Tio ne estas bezonata. Ĉiu vorto, kiun ni diris, estas ja registrita sur la bendo.

Blopp: Interese, kie estas tiu bendo? Mi neniam interesiĝis pri ĉi tio! Lunako!

Lunako: Parolas Lunako. Mi aŭskultas.

Blopp: Ĉu estas vi, kiu registras ĉiujn parolojn?

Lunako: Ne. En la sekcio VII de mia korpuso troviĝas prisigelita kasedo kun vitra kovrilo, enhavanta magnetofonon, kasedojn, ŝanĝilon de la kasedoj kaj sendependan fonton de elektro. La surbendigaĵo ne estas forviŝebla. Ĉe ĉiu ŝanĝo de stacia teamo la surbendigaĵo estas transportota sur Teron kaj aŭskultota en Houston.

Blopp: En Houston?

Lunako: Estas tiel. En Houston.

Blopp: La magnetofono havas sendependan elektrofonton. Kial?

Lunako: La magnetofono estas provizata per elektro de propra atoma pilo, enigita en kirason, tial, ke la surbendigaĵo povu konserviĝi dum katastrofo en la stacio kaj ankaŭ ke ĝi ne dependu de tensio en la elektra reto de la stacio.

Blopp: Mi komprenas. Iu povus fari fuŝkontakton kaj la magnetofono haltus. Ĉio estas antaŭvidita! Tiu kovrilo, ĝi verŝajne ne estas ordinara vitro. Ĉu?

Lunako: La kovrilo de la magnetofono estas farita el altrezista kirasa vitro. Atenton. Parolas Lunako. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel dan... (efekto de malŝalto).

Mills: Ĉu vi amuziĝas, aŭ kio? Lasu tiun instalaĵon en trankvilo. Ĉu vi ne aŭdis, kion diris la komputilo? Vi ne atingos internon. Ekstremokaze vi rompos viajn ungojn!

Blopp: Mi ne rompos la ungojn, ĉar mi nenion tuŝas. (sonoj kvazaŭ de gratado aŭ frapado kontraŭ glaso, sufiĉe fortaj).

Mills: Tuj lasu tiun magnetofonon kaj kuŝiĝu ĉi tie! Ĉu vi aŭdas?

Blopp: Mi ne volas kuŝi. Kaj krom tio mi petas, ke vi regu vin. Vi fariĝas agresiva.

Mills: Ĉu mi?

Blopp: Jes. Vi. Tamen ne indas pri tio. Se vin incitas nome tio, ke mi rigardas la magnetofonon, mi jam ne plu tion faros. Ĉu vi kontentas?

Mills: Plej bone estus, se ni povus ekdormi. Dum dormo oni elspezas malpli multe da oksigeno.

Blopp: Ĉu vi povus ekdormi? Mi rigardos...

Mills: Eblas akcepti dormigilon.

Blopp: Ĉu vi tiel pensas? (post momento) Nu bone. Faru ni tiel. Kie ĝi estas? Ĉu en la medicina kesto?

Mills: Jes. (sonoj). Kion vi tie faras?

Blopp: Tion, kion vi diris (sono de akvoverŝo en glason). Jen. Tio estas Seconal (skuas skatoleton kun tablojdoj).

Mills: Lasu tiun skatoleton! Mi mem prenos la tablojdon (aŭdeblas, ke ankaŭ li ekstaris).

Blopp: Prenu. Mi jam prenis. Pri kio temas? Kial do vi tiel rigardas?

Mills: Metu vian tablojdon en la buŝon, do tiam ankaŭ mi metos.

Blopp: Bonvole. (komencas paroli iom obtuze, kvazaŭ havas tablojdon sur la lango). Kial vi ne glutas?

Mills: Komence necesas disronĝi.

Blopp: Tamen vi ja ne ronĝas.

Mills: Glutu ni post unu-du-tri. Ĉu bone?

Blopp: Stranga penso. Sed bonvolu, se vi insistas. Unu, du, tri!

Mills: Vi tute ne glutis!

Blopp: Ĉar ankaŭ vi ne glutis...

Mills: Mi ne fidas al vi.

Blopp: Estus strange, se mi al vi fidus.

Mills: Kial?

Blopp: Ĉar vi ŝajnigas vin sanktulo. Vi ekkuŝis disciplineme, substrekante, ke vi kondutas laŭ la instrukcio, sed mi – ne, kaj poste vi faros kontraŭ mi denuncon.

Mills: Kian denuncon? Kion vi fantazias?

Blopp: Denuncon al la centro de flugoj en Houston. Mi estas nek surda, nek stulta, mia karulo. Mi eĉ ne tuŝis la kovrilon de la magnetofono, sed vi diris, ke mi penas atingi la internon. Kaj eĉ pli! Kiam mi respondis, ke tute ne tuŝas ĝin, vi komencis per io grati post miaj ŝultroj. Tiu sono estas registrita. Vi intence tion faris! Vi volis farbi min per suspekto, ke mi perfortis malfermi la magnetofonon...

Mills: Ĉar vi ja perfortis!

Blopp: Ekspertizo tion montros. Sono el malproksimo registriĝas alie ol la tute proksima. Mi staris ĉe la komputilo, kaj vi kuŝis – kaj gratis kontraŭ io per ungoj...

Mills: Aŭskutu – al vi io ŝajnis. Eble estis iu hazarda susuro, sed mi ĝin ne rimarkis. Mi petas, ke vi ĉesu paroli al mi tiamaniere. Mi vin konas ne de hodiaŭ. Vi estas impulsiva, sed sendepende de tio, kiel finiĝos tiu ĉi historio, mi turnas min al la bona flanko de via naturo. Haltu. Estus hide, se ĉi tie okazus io... kontraŭa al nia solidareco.

Blopp: Al kio vi aspiras? Ĉiu el ni havas bonan kaj malbonan flankon de sia naturo. Ankaŭ vi ne estas sankta.

Mills: Sed mi tute ne asertas tion. Mi simple deziras proponi, ke ni kondutu tiel, kiel postulas la situacio. Konsenteme kaj racie.

Blopp: Do ĉu vi ŝanĝis vian opinion?

Mills: Mi ne komprenas.

Blopp: Ĉu vi volas lotumi?

Mills: Ne. Kaj mi petas, ke vi ĉesu pri tio paroli.

Blopp: Ne deflankiĝu. Mi demandis, ĉar vi mem diris, ke ni devas konduti racie...

Mills: Kaj konsenteme! Vi ne sukcesos perversi eĉ unu vorton! Ni havas atestanton, jen! (frapas la vitran kovrilon de la magnetofono).

Blopp: Vane vi tiel ekscitiĝas. Ĉu pro unu vorto?.. Pardonu, se mi malbone tion komprenis. Nun mi diras: ni ekkuŝu. Se vi al mi ne fidas, kuŝiĝu en tiu flanko, tiamaniere vi povos min vidi... malgraŭ ke de mia flanko al vi certe nenio minacas! Kio al vi estas? Vi estas alterne ruĝa kaj blanka... ĉu vi deziras trinki akvon? Viaj manoj tremas – atentu, vi ellasos la glason! (sono de falinta kaj frakasata glaso).

Mills: Fripono! Estas vi, kiu disbatis la glason!

Blopp: Kiamaniere? Starante je tri paŝoj de vi, kiam vi ĝin tenas?

Mills: Vi disbatis, vi! Intence prenis kaj ĵetis sur plankon, ĉar la sono estas registrata, sed la vido – ne! Vi intencis min akuzi, sed tio al vi ne sukcesis!

Blopp: Akuzi? Pri kio, je dia kompato? Ĉu pri ellaso de la glaso? Jen kia kulpo! A-a-a... mi komprenis! La duan fojon vi preparas por mi kaptilon! Unue, ho moŝta komisiono, Blopp penis atingi la magnetofonon, sed tion li ne sukcesis. Tiam li disbatis glason, sed diris, ke ĝin ellasas Mills, ĉar liaj manoj tremis. Tiu ruza Blopp! Ja se io okazus al Blopp, tio signifus, ke doktoro Mills devis agi laŭ necesa defendo... Se vi plu kondutos tiamaniere, apelante al bona flanko de mia naturo kaj samtempe farante tiajn porkaĵojn, mi barikadiĝos en mia kabino deinterne. Ĉu vi komprenas?

Mills: Mi perfekte komprenas. Vi intencas aspektigi min paranojulo, sed tion vi ne sukcesos!

Blopp: Por kio mi devus aspektigi vin frenezulo? Kion mi per tio povus akiri?

Mills: Vi mem bone scias.

Blopp: Ne. Vere, ke ne scias. Mi dirus eĉ, ke vi kondutas malĝentile...

Mills: Mi kondutas tute normale. Tio signifas – afable.

Blopp: Bone. Vi kondutas tute normale. Se vi deziras, mi povas eĉ dekfoje ripeti tion. Doktoro Mills kondutas tute normale, normale, normale, normale, normale, normale. Ĉu mi kontentigis vin? Mi diris nur: ni supozu, ke vi kondutas malĝentile kaj ke tio estas registrita. Kion mi per tio akiros?

Mills: Ĉu vi efektive deziras, ke mi rakontu?

Blopp: Tamen jes. Mi petas vin pri tio.

Mills: Bone. Kion vi havas tie en la poŝo?

Blopp: En kiu? En tiu ĉi mi havas naztukon, ŝlosilojn de mia aŭto kaj dozmezurilon. En la alia mi havas ĵetonon por aŭtomato kaj notlibreton. Tio estas ĉio, vi mem vidas.

Mills: Vi havas tie ankoraŭ ion. Ion pezan, kio etendigas vian poŝon. Kunmeteblan tranĉilon, ĉu ne?

Blopp: Estas vi, kiu havas tranĉilon, sed ne mi. Vi mem ĝin montris al mi en la bazo – ĝin donis al vi via filo unu tagon antaŭ la starto. Sur ĝi estas via monogramo. Vi tenas ĝin en la poŝo, sed penas tion prezenti tiel, kvazaŭ mi ĝin havas.

Mills: Ĉar vi havas ĝin. Vi ĝin prenis por malfermi botelon da kokakolo. Per ĝi oni povas malfermi botelojn. Ĝi kuŝis sur la tablo apud la mikroskopo, kaj vi prenis ĝin.

Blopp: Ĉu mi prenis vian tranĉilon?

Mills: Jes. Mi mem vidis. Homo, kiu spertas pri uzado de mikroskopo, tute de devas fermi alian okulon. Mi ekzamenis preparaĵon, sed vidis per la alia okulo, kiel vi prenis la tranĉilon.

Blopp: Kiam?

Mills: Tio okazis hodiaŭ tagmeze. Post la tagmanĝo. Ne ŝajnigu, ke vi ne memoras.

Blopp: Interese, kiucele mi bezonus vian tranĉilon, se en la malvarmigilo sur la supra breto kuŝas universala malfermilo por konservaĵoj?

Mills: Mensogo! Ne kuŝas, kaj mi ne permesos al vi, ke vi ĝin tuj tien subĵetu!

Blopp: Tio estas blankfadene kunkudrita, mia kara. Se mi povas subĵeti la malfermilon por boteloj en la malvarmigilon, tio signifas, ke mi scias, kie ĝi estas. Se mi scias, kie ĝi estas, do por kia diablo mi bezonas vian tranĉilon?

Mills: Sed vi ĝin havas. Mi vidas, kiel etendiĝas via poŝo.

Blopp: Kaj mi vidas, ke vi furioziĝas. Estas nur du eblecoj. Aŭ vi halucinas, aŭ kalumnias, ĉar mi nek havis ian tranĉilon, nek plu havas. Se mi dezirus ĝin preni, tiam mi unue demandus vin, kaj tio estus registrita sur la bendo. Kaj matene mi ja ne povis scii, ke vespere de ni forfluos oksigeno. Mi ne estas aŭguranto. Mi ne havas pretekston kaŝiĝi por preni vian tranĉilon, kiam vi rigardis en la mikroskopon. Ĉu vi vidas, kiom valoras via konkludo? Faru al vi malvarman bandaĝon sur la kapon.

Mills: Kia perfido! Oni imagu, ke iam mi konsideris vin honesta homo. Sed oni jam avertis min antaŭe. Jam antaŭnelonge. Ankoraŭ en la bazo. Vi rapide faris la karieron. Irante sur kadavroj.

Blopp: Tio nomiĝas manovro por deflankigi atenton. Mian karieron lasu en trankvilo. Vi ĉiam uzas la saman skemon de insinuo. Unue estis magnetofono, poste la glaso, kaj nun la tranĉilo. Mi ne scias, ĉu vi havas manion de persekuto, sed tiel aŭ alie vi fariĝis danĝera. Mi devas vin ligi.

Mills: Ne proksimiĝu al mi! Ĉu vi aŭdas?!!

Blopp: Mi ne proksimiĝus al vi, eĉ se vi mem tion volus. Mi ne estas stulta. Tio estas gambito?

Mills: Kia gambito? Vi diras absurdaĵon.

Blopp: Ja ĉiumomente vi povas ĉion turni, samkiel faris tion ĝis nun. Unue vi uzis tion, ke mi rigardis la magnetofonon. Poste, kiam la glaso falis el viaj manoj, vi uzis tion kontraŭ mi, kriante, ke estas mi, kiu disbatis ĝin. Sekva estas la tranĉilo, via tranĉilo, kun via monogramo. Do, evidente, se vi volus, ke mi proksimiĝu al vi, sub ajna preteksto, tio estus kaptilo. Ĉu diri, kion kaj kiel vi al vi pripensis? Kriante, ke mi ĵetas min sur vin, vi eltirus la tranĉilon por min murdi. La bendo en Houston ripetus vian krion, kaj vi rakontus, ke vi sukcesis elŝiri de mi la tranĉilon. Ke vi agis laŭ necesa defendo! Tial vi priplektas min per suspektoj. La tuta kateno de krimaj pruvoj! Sed mi disŝiris ĝin. Vi nenion al mi faros!

Mills: Kia sensenca deliro! Ja estas vi, kiu diris antaŭ momento, ke vi volas min ligi.

Blopp: Mi ne diris, ke mi volas. Mi diris, ke mi devas, ĉar vi estas danĝera. Vi uzis tion tujmomente, kriante, ke mi ne proksimiĝu al vi. Sed mi eĉ ne ekmoviĝis de la loko. (facila krako)

Mills: Blopp malfermis la tranĉilon!

Blopp: Estas vi, kiu ĝin malfermis. Prenis el la poŝo kaj malfermis. Vi subtaksas la nuntempan teknikon de surbendigado. Ekspertizo konfirmos, de kiu flanko aŭdiĝis la krako de malfermata tranĉilo – ĉu de mia, ĉu de via! (Iliaj voĉoj lasas kompreni, ke ili ambaŭ iras – eventuale rigardas unu la alian kaj ĉirkaŭiras la ejon, kiel reciproke observantaj luktistoj sur areno).

Mills: Ne proksimiĝu al mi! Staru surloke!

Blopp: Mi ne povas stari surloke, ĉar vi iras al mi kun tranĉilo. Mi devas retiriĝi!

Mills: Estas mi, kiu devas retiriĝi, aĉulo!

Blopp: Mills ne estas stulta. Li komprenas, ke demaskis sin malferminte la tranĉilon, ĉar tiu krako venis de lia flanko. Tial li ekiris al mi, kaj mi devas retiriĝi. Tiamaniere Mills penas malebligi solvon de la situacio. Ni plenumas la tutan ĉirkaŭiron.

Mills: Vi mensogas! Nur duonon de ĉirkaŭiro!

Blopp: Denove la sama taktiko. Mills havas tranĉilon, sed mi estas senarmita. Tial mi prenos de la tablo geologian martelon (facila bruo). Kaj kion vi nun elpensos?

Mills: Sur la tablo forestis la martelo!

Blopp: Bonvolu. Ne estis martelo. Do kion mi prenis de sur la tablo?

Mills: Nenion! Frapis la tablon per fingroj! Vi preparas ian novan perfidon!

Blopp: Vi havas la tranĉilon kaj mi la martelon. Via avantaĝo malgrandiĝis. Pro tio mi proponas... oh! (metala sonfrapo) Mills ĵetis kontraŭ min oksigenan balonon!

Mills: Mensogo! Ĝi kuŝis kaj vi piedbatis ĝin!

Blopp: Mills, lasu la alian balonon en trankvilo!

Mills: Mi levis ĝin. Mi prenis ĝin, ĉar devas min iel defendi!

Blopp: Pro tio ankaŭ mi devas (leĝera sono. Paŝoj, ekspiroj, krio, bruo de renversata tablo).

Mills kaj Blopp (samtempe): Mills atakis min! Blopp atakis min! (silento).

Blopp: Mi lastan fojon penas enmeti peceton de racio en tiun frenezadon. Se ni plue kondutos samkiel antaŭe, ni pereos ambaŭ. Ni pritaksu nin reciproke. Mi en efektivo estas pli juna kaj pli forta, tamen, kiam vi malfortiĝos, vi rigliĝu de interno en via kabino kaj barikadigu la pordon. Evidente, mi faru la samon, se mi malfortiĝos la unua. Provu pensi logike. Se vi barikadiĝos en la kabino, al vi certe nenio minacos de mia flanko, vi simple baldaŭ sufokiĝos pro manko de oksigeno. Ankaŭ mi, same. Ni ambaŭ sufokiĝos, kaj antaŭ la morto turmentiĝos ĝis sveno. Ĉu tio speciale interesas vin?

Mills: Do, kion vi volas?

Blopp: La samon, kiel antaŭe.

Mills: Ke ni lotumu?

Blopp: Jes.

Mills: Mi ne kredas, ke tio estas honesta propono. Tio estas via nova artifiko!

Blopp: Ŝajnas, ke sole mia propono, kiun vi konsideros kiel honesta, estus tio, ke mi pendumu min antaŭ viaj okuloj, ĉu? Je tio ne kalkulu. Mi diras: ni lotumu!

Mills: Nu, kion do... rakontu, kiel vi tion imagas...

Blopp: Ni lotumos. Kiu malgajnos, tiu iros al sia kabino kaj glutos venenon. En la kesto kun kemiaĵoj estas kalia cianido. Kiu malgajnos, tiu rigliĝos de interno antaŭ ol gluti la venenon, ke ne estu suspektata tiu, kiu restos vivanta. Kion vi al tio respondos?

Mills: Bone. Vi insistadas. Ni lotumu.

Blopp: Mi havas en la poŝo dolaran moneron. Por mi estas averso, por vi reverso. La averso malgajnas. La reverso gajnas. Kiam la monero falos, ni ambaŭ anoncos, kiu flanko estas supre. Ĉu vi konsentas?

Mills: Konsentas.

Blopp: Atenton, mi ĵetas! (sonoro de monero) Reverso, reverso!

Mills: Averso, averso!

Blopp: Reverso! Vi mensogas, reverso!

Mills: Estas vi, kiu mensogas! Averso! (momento de silento).

Blopp: Tio estas senelirejo. Fakte mi povis tion supozi laŭ vi. Tamen ne ĉio estas perdita. Ni devas doni nian sorton al iu tria.

Mills: Sed ĉi tie estas ja neniu.

Blopp: Tamen estas certe. La komputilo. Ni ŝaltos ĝin, ke ĝi donu informon. Se la oka vorto, kiun ĝi diros, havos paran nombron de silaboj, do vi gajnos, kaj se la neparan, do mi. Ĉu vi konsentas?

Mills: Jes. Tio, kion parolas la komputilo, ne dependas de iu el ni kaj ne eblas tion antaŭvidi. Sed necesas ŝalti ĝin tiel, ke ĝi parolu malrapide, kaj ni kune nombru la vortojn ĝis ok.

Blopp: Bone. Ne indas ion atendi. Jam multe da oksigeno elspeziĝis vane. Prepariĝu al nombrado. Atenton! Mi ŝaltas la komputilon! Jam!

Lunako: Proceduro D kiel danĝero, dua punkto de l' sava instrukcio antaŭvidas en ekstrema minaco de asfiksio rimedojn de ekstrema ŝparo de oksigenelspezo. (La komputilo parolos de nun dum tuta tempo ĝis la fino, iom malpli rapide ol kutime. Mills kaj Blopp nombris laŭtvoĉe «unu, du, tri k.t.p.» la elparolatajn vortojn. Je la kalkulo «ok» estas la difinita artikolo. Sur tiu bazo – ĉu ĝi estas unusilaba, ĉu ne – inter ili aperas disputo).

Blopp: Ok. Nepara! La oka vorto estas « l' ».

Mills: « l' » ne estas konsiderenda! Ĝi ne estas vorto, nek silabo! La oka vorto estas «sava», du silaboj, para! Mi gajnis!

Blopp: Hooo! Ĉi tiu perfido jam ne sukcesos al vi! La kondiĉoj estas registritaj sur la bendo! Ne temis pri ajnaj esceptoj! La artikolo estas vorto! Mi gajnis!

Mills: Malvero, mi!

Blopp: Iru por cianido! Tuj!

Mills: Vi mem iru! Ne instigu min! Mi iros neniam! For! Kiel vi aŭdacas!

(Bruo kaj krioj. Ambaŭ komencis batali. Ili ruliĝas sur la planko. Aŭdeblas bruetoj de renversitaj instalaĵoj, frapoj, raŭkado: «Mills, lasu!!», «Blopp... ne sufoku... a! Tranĉilo! Ĵetu tion! Mills! Oh! Ne! Ne!! Blopp min premas... ne murdu min...» Resonoj en komenco plifortiĝas, kvazaŭ luktado okupas la tutan stacion. Povas aperi ankaŭ diversaj sonoj, kaŭzitaj de korpobatoj kontraŭ muroj kaj kestoj. La homoj luktas senĉese, malfortiĝas, kaj fin-fine ambaŭ kvazaŭ svenas aŭ agonias: ies lasta lamento, kaj silento. Dum tiu tuta tempo Lunako diktas la savan instrukcion.)

Lunako: Post plenigo de la aldona rezervujo per oksigeno ĝis maksimumo, do ĝis la premo je 90 kg/cm2, oni povas komenci la trian punkton de la sava instrukcio. Tiu punkto ordonas komenci la operacion S kiel savon. Necesas serĉi sur la planka surfaco la kvadraton, markitan per ruĝa litero S kiel savo, kaj levi ĝin por eltiri el la teniloj. Sub la kvadrato kun la litero S kiel savo, troviĝas averia aparataro por elektrolizo de akvo. La elektrolizo malkomponas akvon je hidrogeno kaj oksigeno. La aparataron por elektrolizo necesas kunigi per kabloj kun la bornoj sur la elektrostando E4 kaj E5. La pilaro ebligas ricevon de elektro, sufiĉa por malkomponado de akvo je hidrogeno kaj oksigeno por du homoj. La oksigenon, kiu kolektiĝas en la kvara retorto, necesas konduki en la aeron de la stacio, kaj la hidrogenon necesas forkonduki eksteren tra la speciala dukto T6, markita per lumineska verda farbo. Por garantii sufiĉan alfluon de oksigeno por du homoj, necesas starigi la regulilon de la klapo sur la literon S kiel savo. La averian aparataron eblas lanĉi dum ok minutoj. Post ĝia lanĉo necesas plue zorgi pri ŝparema elspezo de oksigeno. Por tiu celo, necesas ekkuŝi surdorse, kun malstreĉitaj muskoloj kaj pensi pri io agrabla aŭ almenaŭ indiferenta...

Junio 1975


Glosoj

breĉio – rokaĵo, konsistanta el nature kuncementiĝintaj akraj pecoj.
plagioklazo – speco de feldspato, enhavanta kalcion kaj natrion.
merkaptano – kemia substanco, gaso (CH3SH), tre fiodora, en grandaj kvantoj – venena.
insurgento – ribelanto, partoprenanto de revolucio aŭ puĉo.
ostaĝo – persono, kontraŭleĝe kaptita kaj tenata de krimuloj, kiuj postulas plenumon de siaj pretendoj, minacante aliokaze murdi la ostaĝon.
libracio – periodaj ŝanceliĝoj de Luno ĉirkaŭ ĝia masa centro, pro la neegalritma movado laŭ la orbito.


Laŭskala pritakso de «Luna nokto» far la tradukinto

Noveco: Fakte la ideo ne estas nova. Similaj situacioj estis en rakontoj de J. London, la fino similas al «Venos karesa pluvo» de R. Bradbury. La nova detalo estas uzo de la komputilo kaj magnetofono. N=1.5.

Konvinkeco: La surluna stacio estas tute versimila, «nigra kesto» kun sendependa magnetofono jam ekzistas, ĉiuj eventoj estas eblaj. La stacianoj ne povis anticipe scii la solvon, ĉar: a) ne eblas ĉion scii parkere – por tio ekzistas multvolumaj instrukcioj. Kaj ni scias, ke ĝuste usonanoj kutimiĝis solvi ĉiujn problemojn per «vakera» maniero, sen serioza trastudo. b) la probableco de la okazinta averio estis 1:400 mlrd. – la stacianoj simple preterlasis koncernan ĉapitron – «tio ne povas okazi» – tipa senbaza optimismo. K=2.

Homscia valoro: Nenio principe nova, sed tre interesa uzo de la komputilo kaj magnetofono por atingi proprajn celojn. HV=2.

Arta valoro: La formo de radia aŭdaĵo en fantastiko estas bonega trovaĵo. Tiu formo permesis al la aŭtoro prezenti la eventojn samtempe en diversaj variantoj. Tipa stilo de Lem. AV=3.

Subjektiva kriterio = 2.5.

Entute = 45.

Klaso = 11-12.



20-maj-1998