78. La kontrolado de dokumentoj

Pasis ne dek, sed, probable, pli da minutoj, sed sur la placeto neniu aperis. Tamancev kaj Blinov, streĉinte la aŭdon, silente kaj pacience staris sur siaj lokoj en arbustoj je ĉirkaŭ sep paŝoj unu disde la alia.

La suno estis ankoraŭ super la arbaro, lumis arde, kaj la aroma aero, sufiĉe saturita de odorantaj vaporoj, per rimarkebla brumo striis de la trapluvita tero. La vento iomete kvietiĝis, en herbo senĉese ĉirpadis herbsaltuloj; kaj denove alte sub la ĉielo, kvazaŭ adiaŭante, kriadis gruoj. Sed iajn sonojn de proksimiĝo de homoj, malgraŭ ĉiuj penoj, Tamancev kaj Blinov ne sukcesis distingi.

«Ĉu ni vere malplenan cicumon suĉas?..» — kun angoro pensis Andreo kaj en la sama minuto ekvidis, kiel Tamancev averte levis la manon; post sekundoj Andreo ankaŭ mem distingis malproksime apenaŭ aŭdeblajn, mallaŭtajn voĉojn.

Tamancev, ĵetinte rigardon al la horloĝo — por raporto, — malstreĉe skuis la manojn, kio signifis: «Deĵetu streĉiĝon» — kaj tuŝis la pistolujon.

Ili ambaŭ elprenis armilojn: Andreo — «TT», kaj Tamancev — senpanean «Nagant», kiun li en tiaspecaj okazoj preferadis al ĉiuj aliaj sistemoj. Interalie, li preskaŭ neniam diradis «elprenis la armilon» aŭ «kaptis la pistolon», sed ordinare — «nudigis la paftubon». La pistolujon kun la dua «Nagant» li tiris de la maldekstra femuro sur la ventron kaj malbutonis.

Andreo sensone tiris la ĉanon de sia «TT» el la sekura pozicio al la pafpreta kaj rigidiĝis en atendo.

La nelaŭtaj voĉoj estis proksimiĝantaj. Nek Tamancev, nek Blinov, kaŝitaj en la arbustoj, povis vidi iun ajn, sed Aleĥin, je naŭdek metroj for de ili, kaŝiĝinte trans arboj, jam estis pririgardanta la tri homojn en milita uniformo, elirintajn el la arbaro sur la kontraŭa flanko de la placeto, kaj atente kalkulanta iliajn paŝojn.

Atendinte, kiom necesis, li kun la subkomandanto aperis sur la vojo; ekvidinte ilin, la triopo, irinta renkonten, eksilentis; la kvin homoj estis proksimiĝantaj, kun intereso pririgardante unu la alian.

Ili renkontiĝis, kiel tre precize kalkulis Aleĥin, ĉe la putra arbostumpeto, ĝuste kontraŭ la arbustoj, malantaŭ kiuj kaŝiĝis Blinov kaj Tamancev, salutis unuj la aliajn, kaj la subkomandanto, teninte la manon ĉe la viziero, proponis:

— Kamaradoj oficiroj, mi petas montri viajn dokumentojn! Militpolica patrolo.

— Vian mandaton pri rajto de kontrolo, — petis unu el la tri, razkapa, kun epoletoj de kapitano, tiel trankvile, kvazaŭ li anticipe sciis, ke ĉi tie, en la arbaro, oni devas kontroli dokumentojn, kaj ke tio estas malagrabla kaj sennecesa, sed neevitebla formalaĵo.

Maldekstre de li, pli proksime al la embusko, staris alta, fortika ĉefleŭtenanto, aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn aŭ iomete pli, kaj dekstre — juna leŭtenanto, same fortika kaj larĝŝultra. Sur ĉiuj tri estis ordinara somera oficira uniformo (la leŭtenanto havis iomete pli novan), flankĉapoj kaj kampaj infanteriaj epoletoj sen emblemoj. Sur la ĉemizo de la kapitano super la maldekstra poŝo videblis ordena rubando, kaj super la dekstra — flava kaj ruĝa galonoj pro vundoj.

La subkomandanto elprenis el la tunika poŝo la folion de la rajtigilo, malfaldis ĝin kaj, etendante per la maldekstra mano al la razkapa kapitano, ankoraŭfoje facile tuŝinte per la fingroj la kaskedon, prezentis sin:

— Subkomandanto de la cent tridek dua bara militpolicejo kapitano Anikuŝin...

«Anikuŝin?.. Anikuŝin!.. Tio ja estas la frato de Valĉjo!» — nur nun komprenis Andreo kaj tuj rememoris, kie li antaŭe vidis la kapitanon.

Iam printempe, nelonge antaŭ la milito, samklasano kaj kompano de Andreo Valĉjo Anikuŝin, almontrinte sveltan junulon, promenantan kun knabino sur la bulvardo Tverskoj, fanfaronis: «Mia frato! Finas la konservatorion! Dua Ŝaljapin60! F-f-frenez-z-a talento!..»

Valĉjo emis troigi, kaj Andreo ne tre kredis, tamen ekdeziris pli bone pririgardi la kvazaŭ «freneze talentan» homon, kaj li kun Valĉjo ekiris post la pli aĝa Anikuŝin, tamen tiu, hazarde retroturniĝinte, rimarkis la knabojn kaj, verŝajne, eksuspektinte insidon, tiel konvinke montris al ili sian pugnon malantaŭ la knabina dorso, ke la kompanoj tuj forlasis lin.

Poste en sia hejmo kvazaŭ por konfirmo de siaj vortoj Valĉjo prenis skatoleton kaj elmetis antaŭ Andreo eltranĉitajn noticojn el ĵurnaloj, kie tiaj famegaj artistoj, kiel Neĵdanova kaj Kozlovskij61, rakontante pri la plej talentaj kantistoj, studentoj de la konservatorio, la plej laŭdajn vortojn diris pri la pli aĝa Anikuŝin. Neĵdanova, ekzemple, nomis lin «la espero de la rusa kantarto» — la lastan vorton Andreo tiam ne komprenis kaj tial memorfiksis tiun esprimon laŭlitere.

Andreo rememoris pri la petolema senlaca Valĉjo, forbrulinta antaŭ jaro en tanko ĉe Orel, kaj en tiu momento la subkomandanto senintence akiris nemalgrandan parton de simpatio, kiun Blinov sentis al lia malpli aĝa frato.

Tiutempe la razkapa kapitano elprenis kaj montris al Anikuŝin sian identigan karton kaj la vojaĝordonon. Tuj post li senprokraste (sentiĝis, ke li estas la ĉefo) elprenis la identigajn kartojn ankaŭ la du aliaj oficiroj; Aleĥin prenis tiujn de ili kaj, malferminte, komencis kontroli, sulkinte la frunton kaj malrapide movante la lipojn, kiel faras, silabante, plej ofte homoj kun nesufiĉa legoscio.

En tiu minuto trans la avelaj arbustoj Tamancev, kaptinte rigardon de Blinov, tuŝis sian epoleton kaj levis supren du fingrojn — laŭ kvanto de epoletaj steletoj. Tio signifis: «Tenu la leŭtenanton». Andreo konsente balancis la kapon — «Mi komprenis». Almetiĝinte al la horizontale etendita mallarĝa interspaco en la foliaro, li vidis de la kapo ĝis la femuroj ĉiujn tri kaj povis «teni» ajnan el ili.

Anikuŝin, trarigardinte la dokumentojn, kiujn li prenis de la kapitano, transdonis ilin al Aleĥin, tiu, siavice, donis al li la karton de unu el la oficiroj, kaj la kontrolado daŭris.

— «Vilno... Lido... kaj apudaj... regionoj...» — voĉlegis Aleĥin kaj, kvazaŭ ne komprenante, levis la okulojn disde la vojaĝordono. — Kaj en la arbaro vi kion, nu... faras?

— Vi, verŝajne, divenas, ke ni ne amuziĝas, — ridetis la kapitano.

— Ne, ne divenas, — kun plej simplula vizaĝo diris Aleĥin. — Do kion vi, tio, faras?

— Vi povas legi... Ĉi tie ĉio estas indikita. — La kapitano almontris per la fingro la vojaĝordonon. Aleĥin denove ekokulumis la paperon.

— Kaj kie troviĝas vi-i-a-a tru-u-po? — intence oscedante kaj kovrante la buŝon per la polmo, interesiĝis li.

— Mi devas rimarkigi, kamarado kapitano, ke arbaro ne estas plej konvena loko por tiaj interparoloj. Kaj mi opinias...

— Kial do?.. — miris Aleĥin. — Atentemo, ĝi, certe... Sed ni estas oficiroj de la militpolico, kaj ni, nu, devas... Kaj krom ni, ĉi tie, vidu, neniu estas. — Kvazaŭ dezirante konvinkiĝi, ke tio estas efektive tiel, li rigardis ĉirkaŭen. — Kiu do ankoraŭ povas aŭdi?

— Kaj en la hospitalo vi kuŝis ĉe kiu? — neatendite demandis Anikuŝin de la kapitano, kvankam en tiu momento li estis rigardanta al dokumentoj de alia oficiro.

— Kion signifas — ĉe kiu? — ne komprenis la kapitano.

— En kiu fako?

— En la tria kirurgio. Ĉe majoro Lozovskij... Ĉu vi konas tiun hospitalon?

— Iomete.

— Ĝi nun estas en Lido, — sciigis la kapitano.

Anikuŝin konsente kapjesis.

— De kie vi nun iras? — daŭrigis Aleĥin.

— El Kamenko, — respondis la kapitano.

— Kien?

— En la nuna momento... al Ŝiloviĉo.

— Kaj poste?

— En Lidon.

La respondoj al la lastaj demandoj ne kontraŭdiris al la direkto de la moviĝo de la kontrolatoj kaj estis donataj sen eĉ etaj paŭzoj. La nedeziro diri, kie troviĝas ilia trupunuo, estis klarigebla kaj objektive ne kaŭzanta suspektojn.

Koncentrite movante la lipojn, Aleĥin daŭrigis legi la dokumentojn.

La vojaĝordono, donita la 11-an de aŭgusto al kapitano Jelatomcev («... kaj kun li du oficiroj»), estis senriproĉa. En la presita per petito sublinia frazo: «(milita rango, familinomo kaj la komencliteroj de la vojaĝanto)» post la vorto «rango» anstataŭ komo staris tipografia punkto, ekzistis en la dokumento ankaŭ aliaj specialaj signoj.

En la linio «Alvenpunkto de la vojaĝo» estis skribite: «Urboj Vilno, Lido kaj apudaj regionoj»; en la linio «Celo de la vojaĝo» estis indikita nedifinita-stereotipa: «Plenumo de tasko de estraro». «Limdatoj: de la 11-a ĝis la 20-a de aŭgusto». Sur la dorsoflanko de la ordono ekzistis notoj de la Vilna kaj Lida baraj militpolicejoj.

Ĉiuj tri tenis sin trankvile, nature, sen ajna streĉo en la vizaĝoj. Kaj ĉiuj iliaj bazaj dokumentoj — ne nur la vojaĝordono, sed ankaŭ la identigaj kartoj — estis tute en ordo kaj plene konformis al la realaj cirkonstancoj.



60. Teodoro Ŝaljapin (1873–1938) — elstara mondfama opera kantisto, baso (rim. de la tradukinto).
61. A. Neĵdanova (1873–1950) — elstara opera kantistino, soprano. Ivano Kozlovskij (1900–1993) — elstara opera kantisto, tenoro (rim. de la tradukinto).