Ĉapitro 13

La ŝipo — startu!


Vir Norin forlasis Sju-Te-n sur kruciĝo de la strato, kiu kondukis al malgranda fabriko de precizaj aparatoj, kie laboris multaj amikoj de Tael. Sju-Te deziris renkontiĝi kun unu el ili, por trovi laboron.

Ŝi revenis hejmen ekscitita — ĉio aranĝiĝis laŭ ŝiaj revoj. Sed baldaŭ la ĝojo estingiĝis, ŝin kaptis sufera tristo, kiam ŝi eksciis, ke la tempo de estado de la teranoj sur Jan-Jaĥ finiĝas. Nur du el ili restis en Saĝejo, kaj ĉiuj aliaj jam estis sur la stelŝipo.

Vir Norin dum tiu vespero longe atendis, kiam ŝi eliros el sia ĉambro, sed Sju-Te ne estis aperanta. Ne komprenante ŝian humoron — la psika intuicio sufloris al li nenion malbonan, — Vir Norin finfine mem frapis la pordon de la junulino.

Sju-Te sidis, metinte la kapon sur la brakojn, etenditajn laŭ la tablo. La esprimo de ruzeta kulpeco, karaktera por ŝi, kiam ŝi opiniis sin mallerta en io aŭ konfesis malfortaĵon, ne aperis sur ŝia vizaĝo, kiam ŝi ekvidis Vir Norin-on. Jes, Sju-Te efektive similis al malgaja birdo — gitaŭ. Ŝi haste ekstaris, ekklopodis, por pli oportune sidigi Vir Norin-on, kaj mem mallevis sin rekte sur la plankon, sur malmolan kusenon, kaj longe silente rigardis al sia tera amiko. Al Vir Norin transiris ŝiaj sentoj: ŝi pensis pri li kaj pri la proksima disiĝo.

— Ĉu baldaŭ cia stelŝipo forflugos? — demandis ŝi finfine.

— Baldaŭ. Ĉu vi deziras flugi kun ni? — elŝiriĝis demando, kiun li ne devus fari.

Sur la vizaĝo de la junulino la trankvilan malgajon anstataŭis kruela interna lukto. La okuloj de Sju-Te humidiĝis pro larmoj, la spirado rompiĝis. Post longa silento ŝi kun peno diris:

— Ne... Ne pensu, ke mi estas nedankema, kiel multaj el ni, aŭ ke... mi ne amas cin. — Ŝiaj sunbrunaj vangoj malheliĝis eĉ pli. — Mi tuj revenos!

Sju-Te kaŝiĝis en la mura ŝranko por vestoj, kiu servis al ŝi anstataŭ ĉambro por vestiĝo.

Vir Norin rigardis al bunta plektaĵo de la tapiŝo, pensante pri ŝia rifuzo flugi al la Tero. La natura saĝo, neniam forlasanta Sju-Te-n, detenas ŝin de tiu paŝo. Ŝi komprenas, ke tio estos fuĝo, sur la Tero por ŝi perdiĝos la celo kaj senco de la vivo, ĵus aperintaj ĉi tie, ŝi estos tre soleca.

Apenaŭ aŭdeble frapis la pordeto de la ŝranko.

— Vir! — aŭdis li flustron, turniĝis kaj rigidiĝis.

Antaŭ li en tuta pureco de sincera impeto staris nuda Sju-Te. La kombino de virina kuraĝo kaj infana sinĝenemo estis kortuŝa. Ŝi rigardis al Vir Norin per brilantaj kaj malgajaj okuloj, kvazaŭ bedaŭrante pri tio, ke ŝi povos doni al li nenion plian. La malligitaj nigre-cindraj haroj falis ĉe ambaŭ flankoj de la ronda duoninfana vizaĝo sur la maldiketajn ŝultrojn. La juna tormansanino staris solena, profundiĝinta en sin, kvazaŭ plenumante ian riton. Almetinte la manplatojn al la koro, ŝi etendis ilin kunigitaj al la astronavigaciisto.

Vir Norin komprenis, ke, laŭ la kanonoj de Jan-Jaĥ, al li estis donata la plej grava, la plej granda, kio estis en la vivo de la juna «mavino». Tian oferon Vir Norin ne povis malakcepti, ne povis forpuŝi tiun superan por Tormans esprimon de amo kaj danko. Kaj li ja ne deziris ion malakcepti. La astronavigaciisto levis Sju-Te-n, firme alpreminte al si.

Ĝis tagiĝo restis nemulta tempo. Vir Norin sidis ĉe la lito de Sju-Te. Ŝi firme dormis, submetinte ambaŭ manplatojn sub la vangon. Vir rigardis al la trankvila kaj bela vizaĝo de sia amatino. La amo levis ŝin super la mondo de Jan-Jaĥ, kaj la forto kaj kareso de Vir Norin faris ŝin neatingebla por timo, honto aŭ malklara angoro, egaliginte ŝin kun la teraj fratinoj. Li igis ŝin senti la propran belon, pli bone kompreni subtilajn transirojn de ĝia ŝanĝiĝema aspekto. Kaj ŝi? Ŝi vekis lian memoron pri belaj tagoj de la vivo...

Antaŭ Vir Norin per seninterrompa vico pasis, forkondukante en senfinan malproksimon, rememoroj de la Tero. La izolita valo en Karakorumo, en bastionoj de lilaj rokoj, super kiuj proksime brilis neĝaj pintoj. Tie, ĉe la berilkolora rivero, senlace murmuranta laŭ nigraj ŝtonoj, staris la malpeza, kvazaŭ ŝvebanta en la aero domo de la elprova stacio. La vojo malsupren iris per glataj sinuoj tra bosko de gigantaj himalajaj piceoj al la urbeto de la scienca instituto de aŭskultado de profundaj regionoj de la kosmo. La astronavigaciisto tre ŝatis rememoradi la jarojn, pasigitajn dum konstruado de la nova observatorio, sur stepa brazila altebenaĵo, la malaltajn ĉirkaŭflugojn de la senlimaj Altaj Ebenaĵoj kun grandegaj gregoj de zebroj, ĝirafoj kaj rinoceroj, transportitaj ĉi tien el Afriko; la ringajn plantitajn arbarojn de Suda Afriko kun blua kaj arĝenta foliaro, la arĝent-bluajn noktojn en neĝaj arbaroj de Groenlando; la tremigatajn de minaca vento konstruaĵojn de la dekunua nodo de la astroreto sur la bordo de Pacifiko.

Ankoraŭ unu nodon sur la Acoraj insuloj, kie la maro estas tiel senfunde travidebla dum kvietaj tagoj... La ripozvojaĝojn al la sanktaj por ĉiu terano antikvaj temploj de Helenujo, Hindujo, Rusujo...

Nenia maltrankvilo pri estonteco, krom natura zorgo pri la konfidita afero, krom deziro iĝi pli bona, pli kuraĝa, pli forta, sukcesi fari kiel eble plej multe por komuna utilo. Fiera ĝojo helpi, helpadi senfine al ĉiuj kaj ĉiu, iam ebla nur por fabelaj ĥalifoj de arabaj legendoj, tute forgesita dum la EDM, kaj nun atingebla al ĉiu. Kutimo apogiĝi sur saman ĉies subtenon kaj atenton. Eblo turni sin al ajna homo de la mondo, kiun retenadis nur tre evoluinta takto, paroli kun iu ajn, peti ies ajn helpon. Senti ĉirkaŭ si bonkoran direkton de pensoj kaj sentoj, scii pri fajna penetremo kaj travida interkompreno de la homoj. Pacaj vagadoj dum ripoztempoj sur la senfine diversa Tero, kaj ĉie — deziro dividi ĉion kun vi: ĝojon, scion, arton, forton...

Kliniĝante super dormanta Sju-Te, Vir Norin sentis neordinare fortan deziron, ke ankaŭ lia tormansa amatino vizitu ĉiujn belegajn lokojn de lia gepatra planedo.

Junaj virinoj interne ofte estas pli nomadaj, ol viroj, pli strebas al ŝanĝiĝo de impresoj, tial la malvasteco de la infereco por ili estas pli malfacila. Li revis pri tio, ke sur la Tero senfinaj vundoj sur tiu ĉi delikata animo forkuraciĝu sen spuro... Kaj sciis, ke tio neniam efektiviĝos...

Sju-Te sentis lian rigardon kaj, ankoraŭ ne rekonsciiĝinte de la dormo kaj de la feliĉa laco, longe kuŝis kun fermitaj okuloj. Finfine ŝi demandis:

— Ĉu ci ne dormas, amata? Ripozu ĉi tie, apud mi. — Ŝia voĉo post la dormo estis infane alta. — Mi vidis sonĝon, helan kiel neniam! Kvazaŭ ci forveturis de mi — ho, por nelonge! — en malgrandan iun urbeton. Mi iris al rendevuo kun vi. Tio estis nia kaj ne nia urbo. Homoj, kiujn mi renkontis, lumis per bonkoreco, pretaj helpi al mi serĉi cin, vokis ripozi, gvidis tie, kie mi povis vojerari. Kaj mi iris laŭ strato — kia stranga nomo: strato de Amo! — laŭ pado tra freŝa kaj mola herbo al granda akvoplena rivero, kaj tie estis ci! — Sju Te trovis la manon de Vir Norin kaj, ree ekdormante, metis ĝin sur la vangon.

Vir Norin ne moviĝis, stranga spasmo premis lian gorĝon. Se la sonĝo, influita de liaj pensoj, estis por Sju-Te neebla revo, do kiel ankoraŭ malmulte da amo estas dissolvita en la oceano de ĉiutaga vivo de Tormans, en kiu travivos sian mallongan vivon tiu pura estaĵo, kvazaŭ transportita ĉi tien el la Tero! La penso, delonge turmentinta lin, iĝis neeltenebla. Li malrapide prenis la manon de la tormansanino kaj komencis kisi la mallonge tonditajn ungetojn kun blankaj punktoj. Same kiel la plektaĵoj de bluaj vejnetoj sur la korpo, kaj la facile ruĝiĝantaj okulblankoj, tio estis spuroj de nerimarkita infanaĝa malsano, malbona nutrado, malfacila vivo de la patrino. Sju-Te, ne vekiĝante, ridetis, firme kunpreminte la okulharojn. Mirinde, kiel sur malriĉa grundo ĉi tie elkreskas tiaj floroj! Estas detruita la familio, kreinta la homon el sovaĝa besto, edukinta en li ĉion bonan, senlace defendinta lin kontraŭ severeco de la naturo. Kaj sen familio, sen patrina edukado aperas tiaj homoj, kiel Sju-Te! Ĉu tio ne estas pruvo de praveco de Rodis, de ŝia kredo je la primara bona fundamento de la homo! Sur la Tero same ne ekzistas la familio en ĝia antikva senco, sed ni ne neniigis ĝin, sed simple etendis ĝis la tuta socio...

Vir Norin senbrue ekstaris, ĉirkaŭrigardis la ĉambron, drapiritan per tapiŝoj kaj kurtenoj, aŭskultis paŝadon kaj frapadon, kiuj iris el ĉiuj flankoj de la vekiĝanta domo. Sur la strato ekbojis jelpema hundeto, preterbruis transporta ĉaro.

Malgajo estis ĉiam pli forte ekposedanta Vir Norin-on — sento de sakstrato, el kiu li, sperta, psike trejnita vojaganto, ne vidis elirejon. Lia alligiteco al la eta Sju-Te iĝis neatendite kaj potence la amo, saturita de karesa kompato de tia forto, kiun li eĉ ne suspektis en si. Kompato por terano, edukita en feliĉo de sindonemo, neeviteble vokis strebon al senfina sinofero. Ne, necesas konsiliĝi kun Rodis! Kie estas Rodis?..

Kaj Rodis pasigis tiun nokton en diskutado de problemoj de «mavoj». Gzer Bu-Jam venis en la sanktejon de Tri Paŝoj ankoraŭfoje kun kelkaj kamaradoj. La «mavoj» komencis la unuan viziton per disputo kaj fanfaronado pri siaj avantaĝoj super la «lovoj» kaj precipe pri multe pli granda libero en ĉiuj siaj agoj. Faj Rodis konsternis ilin, dirinte, ke tio estas imagita libero. Al ili oni permesas nur tion, kio ne malutilas al la prestiĝo kaj la ekonomio de la ŝtato kaj ne estas danĝera por la «serpentuloj», forbaritaj disde la popola vivo per muroj de siaj privilegioj.

— Pensu pri via nocio de libero, kaj vi komprenos, ke ĝi konsistas en rajtoj je malnoblaj agoj. Via protesto kontraŭ subpremado batas senkulpajn homojn, malproksimajn de ajna partopreno en tiu afero. La regantoj ĉiam gurdas al vi pri neceso defendi la popolon. «Kontraŭ kiu?» — ĉu vi demandis vin? Kie estas ili, tiuj imagitaj malamikoj? Fantomoj, helpe de kiuj oni devigas vin oferi ĉion, kaj, plej malbone, obeigas al si vian psikon, direktante la pensojn kaj la sentojn laŭ la falsa vojo.

Gzer Bu-Jam longe silentis, poste komencis rakonti al Rodis pri senekzempla subpremado de la «mavoj».

— Ĉio ĉi, — diris li, — estas forstrekita el la historio kaj konserviĝis en buŝa rakonto.

Rodis eksciis pri amasaj venenadoj, malpligrandigintaj la loĝantaron laŭ la volo de la regantoj, kiam la eluzitaj produktivaj fortoj de la planedo ne bezonis la antaŭan multon de laboristoj. Kaj male, pri deviga artefarita fekundigo de virinoj dum la epokoj, kiam ili rifuzadis naski infanojn por baldaŭa morto, kaj sindonemaj kuraĝuloj — kuracistoj kaj biologoj — disvastigadis inter ili necesajn rimedojn. Pri tragedio de la plej belaj kaj sanaj junulinoj, selektitaj, kiel brutaro, kaj konservataj en specialaj koncentrejoj — fabrikoj por produktado de infanoj.

La provo de plena anstataŭigo de homoj per aŭtomataj maŝinoj finiĝis per fiasko, komenciĝis kontraŭa ondo, ree kun amasa kaj pena mana laboro, ĉar el la kapitalisma vidpunkto homoj iĝis multe malpli kostaj, ol ajna komplika maŝino. Tiuj ĵetiĝadoj de unu flanko al alia nomiĝis la saĝa politiko de la regantoj, estis prilaŭdataj de sciencistoj kiel ĉeno da seninterrompaj sukcesoj en kreo de feliĉa vivo.

Rodis, kiel historiisto, sciis la leĝon de Ramgol por la kapitalisma sociformo: «Ju pli malriĉa estas lando aŭ planedo, des pli granda estas fendo en privilegioj kaj fremdeco de apartaj socitavoloj inter si». Riĉo faras homojn pli malavaraj kaj bonkoraj, sed kiam estonteco promesas nenion, krom malalta vivnivelo, venas ĉies malamo.

Sciencistoj helpadis al regantoj en ĉio: inventante terurajn armilojn, venenojn, falsaĵojn de nutraĵo kaj amuzoj, implikante la popolon per ruzaj vortoj, misformante la veron. De tio devenas la enradikiĝinta en la popolo malamo kaj malfido al sciencistoj, strebo ofendi, bati, kaj eĉ simple murdi «lovojn», kiel lakeojn de la subpremantoj. La «mavoj» ne komprenas ilian lingvon, la samaj vortoj ĉe ili signifas tute alion, ol ĉe la «lovoj».

— Rilate de la lingvo kulpas vi mem, — diris Rodis. — Ĉe ni, sur la Tero, estis tempo, kiam ĉe multeco de diversaj lingvoj kaj diversaj niveloj de kulturo la samaj vortoj havis tute malsamajn signifojn. Eĉ interne de unu lingvo en malsamaj klasoj de la socio. Sed tamen tiun gigantan malfacilaĵon oni sukcesis venki post la unuiĝo de la tera homaro en unu familion. Timu alion: ju malpli alta estas la nivelo de la kulturo, des pli forte montriĝas pragmatika malvasteco de ĉiu vorta nocio, diseriĝanta al etaj nuancoj, anstataŭ ĉies kompreno. Ekzemple, ĉe vi la vorto «amo» povas signifi kaj la helan, kaj la plej abomenan aferon. Luktu por klareco kaj pureco de vortoj, kaj vi ĉiam interkompreniĝos kun la «lovoj».

— Interkompreniĝi pri kio? Ilia vero estas ne nia!

— Ĉu vere? La veron de la vivo oni trovas per miljara sperto de la popolo. Sed rapidaj ŝanĝiĝoj de la vivo en teĥnike evoluinta civilizo implikas vojojn al la vero, farante ĝin nedifinita, kiel sur tro sentiva pesilo, al kiu oni ne permesas ekvilibriĝi. Trovi la veron, komunan por la plejmulto, helpe de la ekzaktaj sciencoj oni ne sukcesis, ĉar ne estis establitaj kriterioj por ĝia difino. Tiuj kriterioj, alivorte mezuroj, iĝis dum iuj periodoj de la socia evoluo pli gravaj ol la vero mem. Ĉe ni, sur la Tero, oni sciis tion jam antaŭ kelkaj jarmiloj, en Antikva Helenujo, Hindujo, Ĉinujo... — Rodis por momento ekpensis kaj daŭrigis: — Impetoj al kompreno okazadis delonge en profetaĵoj de frenezuloj, intuicie komprenintaj la tutan grandegan gravecon de la mezuro. En la Apokalipso, aŭ «La Revelacio de Johano» — unu el la fondintoj de la kristana religio, estas vortoj: «Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon...» Tiu revo pri mezurilo por kreo de la vera vero de la homaro realiĝis post la invento de elektronikaj komputiloj. Venis eblo taksi malfeliĉon kaj ĝojon por harmonio de la sento kaj devo. Ni havas grandegan organizon, okupiĝantan pri tio: la Akademion de Malĝojo kaj Ĝojo. Ĉe vi la «lovoj» devas kune kun vi establi la mezuron kaj trovi la veron, por kiu necesas batali kune, nenion timante plu...

La vero estas malmensogo, la malveron, mensogon kreas timo. Sed ne insistu tro pri precizeco de veraĵoj, memoru pri ilia subjektiveco. La homo ĉiam deziras fari objektiva ĝin, la reĝinon de ĉiuj formoj, sed ĝi al ĉiu montriĝas en alia vesto.

Eduko en vero ne povas esti esprimita per abstraktaj formuloj. Antaŭ ĉio tio estas heroa ago sur ĉiuj ŝtupoj de la vivo. Kiam vi rezignos pri blasfemado, pri komunikado kun perfidantoj de la vero, saturos vian menson per bonaj kaj puraj pensoj, vi ricevos personan nevenkeblecon en lukto kontraŭ malbono.

Tiele per malrapida konvinkado, nerefuteble kaj senpartie, Faj Rodis tiradis fadenon post fadeno de «mavoj» al «lovoj». La aferon kompletigis personaj kontaktoj. Unuafoje «mavoj» kaj «lovoj» renkontiĝis kiel egaluloj en la subteraĵoj de la malnova Templo de la Tempo.

Tael estis afekciita de mensa vigleco, de mirinda komprenemo en lernado kaj de plena malfermiteco al ĉio nova ĉe tiuj, kiujn li kutimis opinii la malsprita kaj malagema parto de la homaro. La «mavoj» sorbadis novajn ideojn eĉ pli rapide, ol mense trejnitaj, sed samtempe pli inertaj «lovoj».

— Kial ili ne strebis al scio, kial ilia evoluo antaŭlonge haltis? — demandis la inĝeniero Rodis-on. — Ja ili, kiel montriĝis, estas neniel malpli bonaj, ol ni!

— En la formulo mem «ilia», «ili» estas via profundega eraro. Ili estas absolute samaj homoj, artefarite selektitaj de via socio kaj kondamnitaj vivi en la kondiĉoj de primitiva lukto por ekzisto. La mallonga vivo permesas evolui nur al la plej banalaj sentoj, la «mavoj» malleviĝas ĉiam pli malsupren sub la pezo de la nearanĝita vivo. Tiel en praarbaroj de niaj tropikoj la triboj, foririntaj tien antaŭ dekmiloj da jaroj, malŝparadis ĉiujn fortojn nur por unu afero — por la transvivado. De generacio al generacio ili degeneradis intelekte, perdante kreivan energion. Eĉ la fortegaj elefantoj de la stepa raso, la gigantaj hipopotamoj de grandaj riveroj de la Tero transformiĝis en arbaroj en nanajn, etajn speciojn. Via «arbaro» estas la mallonga vivo kun la perspektivo de proksima morto en la sufoka denseco de la troloĝataj urboj, kun malbona nutraĵo kaj neinteresa laboro.

— Jes, ĝenerale «mavoj» estas nur malmultekostaj transmisiiloj inter multekostaj maŝinoj, — diris Tael. — Ili havas nek majstrecon, nek ĝojon de kreado. Maŝino faras pli bone, pli rapide, kaj «ci nur alportas», kiel diras Gzer Bu-Jam. «Vi mortas malsanaj kaj saĝaj, kaj ni — junaj kaj stultaj, kio estas pli bona por homo?» — oni demandis min. Mi penis klarigi al ili, ke malbona laboro de ĉiu el ni, kiu ajn li estu, batas kontraŭ niaj sendefendaj fratoj, gepatroj, infanoj, sed ne kontraŭ la malamataj subpremantoj. Tiuj havas gardajn rimedojn. «Kiel vi povas tiel agi?» — demandis mi, kaj, ŝajne, ili komprenis.

— Sed tamen «ili» havas avantaĝon super «vi», — diris Rodis. — Vidu, kiaj kolorriĉaj figuroj estas tiu kompanio de Gzer Bu-Jam! Ili malmulton bezonas, kaj en tio ili estas pli liberaj. Se vi vidus, kiel kondutis Gzer Bu-Jam, kiam li ekvidis per TVF Eviza-n Tanet! Kun kia infane naiva kaj hela ĝojo li rigardis al ŝi! «Mi ekvidis ŝin, mian revon, ankoraŭfoje kaj nun povas morti!» — ekkriis li. Jen — kruda, malklera «mavo»!

Sonis mallaŭta voko de la SDP, kaj Rodis respondis. Sur la ekrano aperis Vir Norin kaj diris:

— Mi deziras venigi al vi Sju-Te-n.

— Ĉu ŝin?

— Jes. Por sekureco mi venos en la subteraĵon.

Ekvidinte Faj Rodis-on, Sju-Te suspiris mallonge kaj abrupte, kiel plorĝemis. Rodis etendis al ŝi ambaŭ manojn, rigardis en la malfermitan vizaĝon, levitan al ŝi.

— Ĉu vi estas la regantino de la teranoj?.. Stulta, mi povus ne demandi, — diris Sju-Te, malleviĝante sur la genuojn antaŭ Rodis, kiu sonore ekridis kaj facile levis la junulinon. La lipoj de Sju-Te subite ektremis, laŭ la vangoj ekruliĝis grandaj larmoj. — Diru al li... Li diras, ke ĉio estas ne tiel, kaj mi ne komprenas. Nu por kio mi necesas al tera homo, se vi estas tiaj?... Granda Serpento, mi estas flava birdido Ĉa-Hik antaŭ virinoj de la Tero!

— Mi diros, — serioze respondis Rodis, sidiginte ŝin kaj preninte ŝian manon.

Ŝi longe silentis. Sju-Te emociite ekspiris, kaj Rodis kvazaŭ rekonsciiĝis.

— Vi estas sentema kaj saĝa, Sju-Te, tial mi ne povas havi vortojn, kaŝitajn de vi. Vir, kara mia! Vi gajnis, se tie ĉi eblas diri pri gajno, miliononan ŝancon! Ŝi estas ne diino, sed estaĵo alispeca — feino. Tiujn etajn enkorpiĝojn de bono delonge speciale simpatiis teraj fabeloj.

— Kial speciale? — mallaŭte demandis Sju-Te.

— La diino estas la heroa elemento, la patronino de la heroo, preskaŭ ĉiam kondukanta lin al glora morto. La feino estas la heroeco de la ordinara vivo, la amikino de la viro, donanta al li ĝojon, kareson kaj noblecon de la agoj. Tiu fabela divido reflektis revojn de la homoj de la pasinteco. Kaj trovi ĉi tie, sur Tormans, feinon?! Kion do vi faros, kompatinda mia Norin? — demandis Rodis en la tera lingvo.

— Ne kompatinda! Se mi povus preni ŝin kun mi, sed ŝi diras, ke tio ne eblas!

— Ŝi pravas, saĝa virineto.

— Mi komprenas kaj konsentas. Sed eblas alia, rekte kontraŭa solvo...

— Vir! — ekkriis Rodis. — Ja tio estas Tormans, la planedo de turmentoj en profunda infereco!

Vir Norin subite ekkoleris kaj, kiel vera tormansano, ekdamnis la inferecon, kaj Tormans-on, kaj la homan sorton en la lingvo de Jan-Jaĥ, riĉa je tiuj formuloj de malbeno. Sju-Te timigite ekstaris, Rodis brakumis ŝin je la maldika talio, volvita per verda zono, kaj retenis surloke.

— Ne gravas. Kun viroj tio okazas, kiam ili ofendiĝas al propra nedecidemo.

— Mi decidis!

— Eble, sur via loko mi farus la samon, Vir, — neatendite konsentis Rodis kaj daŭrigis en la tera lingvo: — Vi pereos, sed alportos grandan utilon, kaj al ŝi donos iom da monatoj, apenaŭ da jaroj, da feliĉo. Gardu vin! Ŝi mortos tuj, kiam venos via fino. Ŝi ne timas morton. La plej terura por ŝi estas resti sen vi. Nur virino de Tormans en amo povas manifesti tiom da kuraĝo kaj persisto, samkiom da indiferenteco al ĉio, kio povas okazi al ŝi. Kie estas la kalkuloj de la revena vojo?

— Ĉe Menta Kor. Ni preparis ilin jam dum la ĉirkaŭflugado de Tormans.

— Ni sopiros pri vi, Vir!

— Kaj mi? Sed mi esperas ĝisvivi alflugon de dua SRR kaj ekvidi se ne vin, do sampatrujanojn.

— Iru, Vir! Ni ankoraŭ plurfoje intervidiĝos dum la restanta tempo. Eble, vi ŝanĝos vian decidon...

— Ne! — diris li tiel firme, ke Sju-Te, ne kompreninta eĉ vorton, tremeris. Per aŭgura sento de virino konjektante la sencon de la konversacio de la du teranoj, ŝi ekploris, kiam Rodis adiaŭis ilin ambaŭ per longa kiso.

Baldaŭ post la rendevuo kun Rodis Vir Norin venis en la fizik-teĥnikan instituton — la plej grandan en la ĉefurbo, ensorbintan preskaŭ ĉiujn kapablajn sciencistojn de la planedo. Inĝeniero Tael avertis Vir Norin-on, ke en tiea «ateliero» li povas paroli pli libere, ol en aliaj. La inĝeniero opiniis la estontan konversacion tre grava.

La kunvenintoj lokiĝis strikte laŭ la scienca hierarkio. Antaŭe, pli proksime al la prezidanta grupo, eksidis famaj sciencistoj, favorataj de la potenco. Ĉe multaj sur la brustoj brilis specialaj signoj: violkolora globo de la planedo Jan-Jaĥ, ĉirkaŭvolvita de ora serpento.

Post la famuloj kaj merituloj neglekte sidaĉis reprezentantoj de la meza tavolo, kaj en la fino de la halo amasiĝis la junularo. Tiujn oni enlasis ĉi tien en limigita kvanto.

Vir Norin sufiĉe ekkonis la sciencan mondon de Tormans kaj sciis, kiel konsekvence en ĝi estis dividataj privilegioj, komencante de amplekso de loĝejo kaj mona pripago kaj finante per ricevado de speciale bona nefalsita kaj freŝa manĝaĵo el stokejoj, provizantaj la «serpentulojn» mem. Probable, el ĉiuj absurdaĵoj de la socio de Jan-Jaĥ Vir Norin-on pleje mirigis, kiel povis vendi sin la plej potencaj mensoj de la planedo. Verŝajne, en ĉio cetera, krom ilia malvasta profesio, ili tute ne estis potencaj, tiuj talentaj filistroj.

Tamen, multaj sciencistoj konsciis tion. Plejmulto da ili kondutis orgojle kaj defie — ĝuste tiel ordinare kondutas homoj, kaŝantaj la komplekson de malplivaloreco.

— Ni scias pri via elpaŝo en la medicin-biologia instituto, — diris la prezidanto de la kunveno, severa kaj gala homo, — sed tie vi detenis vin de takso de la scienco de Tormans. Ni komprenas takton de la homoj de la Tero, sed ĉi tie vi povas paroli libere kaj taksi nian sciencon tiel, kiel ĝi vere tion meritas.

— Mi ree diros, ke mi scias tro malmulte, por ĉirkaŭpreni la sumon de la scio kaj kompari ĝin. Tial ĉion, kion mi diras, oni rigardu kiel plej ĝeneralan kaj supraĵan impreson. Ĉu ĝusta estas la impreso, kreiĝinta ĉe ni, venintoj el la Tero? Mi plurfoje aŭdis ĉi tie, ke la ekzakta scienco pretas solvi ĉiujn problemojn de la homaro de Jan-Jaĥ.

— Ĉu ĉe vi, venkintoj de la kosmo, ne estas tiel? — demandis la prezidanto.

Vir Norin nege balancis la kapon.

— Eĉ se oni ne postulos veraĵojn, bazitajn sur nekontraŭdiraj faktoj, la scienco eĉ en la propra evoluo estas neobjektiva, ŝanĝiĝema kaj ne tiom ekzakta, ke ĝi povu preni sur sin ĉiuflankan modeladon de la socio. Unu el famaj sciencistoj de la Tero jam en la antikveco, lordo Rejli, formulis tre precize: «Mi ne pensas, ke sciencisto havu pli da rajtoj opinii sin profeto, ol ceteraj kleraj homoj. En la profundo de la animo li scias, ke sub la konstruitaj de li teorioj kuŝas kontraŭdiroj, kiujn li ne povas solvi. La superaj enigmoj de la estado, se ilin entute povas kompreni la homa menso, postulas alian armilaron, ol nurajn kalkulon kaj eksperimenton»...

— Kia hontinda senhelpeco! Nur restis voki al helpo diaĵon, — aŭdiĝis akra voĉo.

Vir Norin turnis sin al la nevidebla skeptikulo.

— La ĉefa regulo de nia psikologio preskribas serĉi en si mem tion, kion vi supozas en aliuloj. Ĉiam la sama malfacile ekstermebla ideo pri superestaĵoj vivas en vi. Dioj, superherooj, supersciencistoj...

La tera fizikisto, pri kiu mi rememoris, diris pri gigantaj internaj fortoj de la homa psiko, pri ties denaska kapablo korekti distordon de la mondo, aperantan en misformiĝo de la naturaj leĝoj, pro nesufiĉa scio. Li diris pri neceso kompletigi la metodon de ekstera esploro, iam karakterizan por la scienco de la Okcidento de nia planedo, per la introspekta metodo de la Oriento de la Tero, apogiĝante ĝuste nur al propraj fortoj de la homa menso.

— Tio estas jaroj da senrezultaj meditadoj, — kontraŭdiris oni al Vir Norin el malproksima angulo de la aŭditorio, — ni havas nek tempon, nek rimedojn. La registaro ne donas al ni grandan monon, kaj vi rigardas al nia malriĉo el via riĉa planedo.

— Riĉeco kaj malriĉeco en ekkono estas relativaj, — replikis la astronavigaciisto, — ĉe ni sur la Tero ĉio komenciĝas de demando: kian utilon alportos al la homo la plej malproksimaj konsekvencoj, la plej malgranda malŝparo de spiritaj kaj materiaj fortoj? Ĉu vi diras pri manko de rimedoj? Tiuokaze por kio vi strebas ekposedi la elementajn fortojn de la kosmo, ne ekkoninte plene la aferojn, necesajn por la homo? Ĉu al vi ankoraŭ ne estas klare, ke ĉiu paŝo sur tiu vojo estas pli malfacila, ol la antaŭa, ĉar la elementaj fundamentoj de la universo estas firme katenitaj en la atingeblaj por vi specoj de materio? Eĉ spac-tempa etendaĵo nereteneble strebas akcepti fermitan ekzistoformon. Vi remas kontraŭ la fluo, kies forto ĉiam kreskas. Monstra kosto, komplikeco kaj energi-bezono de viaj aparatoj jam antaŭlonge superis la elĉerpitajn produktivajn fortojn de la planedo kaj volon al vivo de viaj homoj! Iru laŭ alia vojo — laŭ la vojo de kreo de potenca senklasa socio el fortaj, sanaj kaj saĝaj homoj. Jen por kio necesas malŝpari senescepte ĉiujn fortojn. Ankoraŭ unu el antikvaj sciencistoj de la Tero, matematikisto Puankare, diris, ke nombro de eblaj sciencaj klarigoj de ajna fizika fenomeno estas senlima. Do elektu nur tiun, kiu iĝos rekta paŝo, almenaŭ eta, al feliĉo kaj sano de la homoj. Nur tion, nenion krome!

Antaŭ ol lerni porti ŝarĝon de aliulo, ni lernas, kiel ne pligrandigi tiun ŝarĝon. Ni penas, ke neniu nia ago pligrandigu la sumon de la tutplaneda doloro, komprenante la dialektikon de la vivo, multe pli komplikan kaj malfacilan, ol ĉiuj kaprompaj problemoj de kreantoj de sciencaj teorioj kaj novaj vojoj de arto.

La plej malfacila en la vivo estas la homo mem, ĉar li eliris el la sovaĝa naturo ne destinita al tia vivo, kian li devas vivi laŭ forto de sia penso kaj nobleco de sentoj.

Ĉion penetranta kulturo, harmonio inter agado kaj konduto, inter profesio kaj moralo ĉe vi ne ekzistas eĉ sur la pinto mem de la kulturo de Jan-Jaĥ, kia oni opinias ĉi tie la fizik-matematikan sciencon...

— Ĉu ĉe vi, sur la Tero, oni ne opinias ĝin tia?

— Ne. La pinto, kien kuniras fokuse ĉiuj sistemoj de scioj, ĉe ni estas la historio.

Ree levis sin la prezidanto de la kunveno:

— La turno, kiun faris nia konversacio, apenaŭ estas interesa por la kunveninta ĉi tie scienca elito de Jan-Jaĥ.

Vir Norin ekvidis, ke oni lin ne komprenis.

— Prefere konatigu nin kun teraj scioj pri la konstruo de la universo, — proponis homo kun ordeno «Serpento kaj Planedo» kaj grandaj verdaj lensoj super la okuloj.

Vir Norin obeis al la deziro de siaj aŭskultantoj.

Li rakontis pri la helica strukturo de la universo, pri la mondoj Ŝakti kaj Tamas, pri komplikaj surfacoj de fortokampoj en la kosmo, obeantaj al la leĝo de kvinaksaj elipsoidaj strukturoj, pri triobla naturo de evoluaj ondoj — la grandaj kaj la malgrandaj, pri spiral-malsimetria probablokalkulo anstataŭ la lini-simetria, akceptita en la scienco de Jan-Jaĥ kaj postulanta ekziston de supera estaĵo. Vir Norin parolis pri la venko super la spaco kaj tempo post la solvo de la enigmoj de limaj masoj de steloj, delonge konataj tiel al sciencistoj de Jan-Jaĥ, kiel al teranoj: de la grandoj de Ĉandrasekar kaj Ŝvarcŝild, kaj ĉefe, post la korekto de la eraro de la diagramo de Kruskal, kiam finiĝis la koncepto de la kontraŭmondo kiel de tute simetria al nia mondo. En la realo inter Tamas kaj Ŝakti ekzistas malsimetrio de helicoida deŝovo, kaj eksplodo de kvazaroj ne nepre reflektas kolapson de steloj en Tamas.

La plej komplika afero estis venki la konceptojn pri fermiteco de la universo en si mem, en cirklo de la tempo, ringiĝanta je si mem kaj eterne, senfine ekzistanta. Matematikaj formuloj, kiel la Lorencaj transformoj, ne helpis, sed nur implikis la demandon, ne permesante al la penso de la homo eliri el ĉiuj ĉi «fermitaj en si» sistemoj, sferoj, tempaj rondoj, kiuj estis nur reflekto de ĥaoso de la infereca sperto de senelireco. Nur kiam la homo sukcesis forlasi la inferecajn rondojn kaj komprenis, ke ne ekzistas fermiteco, sed ekzistas disvolviĝanta en senfinecon helicoido, tiam li, laŭ esprimo de hinda saĝulo, malfermis siajn cignajn flugilojn super la torenta kuro de la tempoj laŭ la safira lago de la eterno.

— ...Tiam, kaj ĝuste tiam ni ekposedis la mirigantajn vin psikajn efikojn kaj antaŭvidojn, tiam ni venis al la invento de la Stelŝipo de Rekta Radio, kompreninte la anizotropan strukturon de la universo.

La stelŝipoj de Rekta Radio iras laŭ la aksoj de helicoidoj, anstataŭ disvolvi la senfine longan spiralan vojon. Kaj imagpovo de sciencisto, bazita sur la logike liniaj metodoj de esploro de la mondo, similas al sama spiralo, senfine volviĝanta sur la netraireblan baron de Tamas. Nur en frua infanaĝo, antaŭ kondiĉado de la homo per la sistemo de establiĝintaj nocioj, riveliĝas en li la kapabloj de Rekta Radio, kiujn antaŭe oni opiniis supernaturaj: ekzemple, klarvido, teleakcepto kaj telekinezo, scipovo elekti el eblaj estontecoj tiun, kiu efektiviĝos. Ni sur la Tero penas evoluigi tiujn kapablojn en la aĝo, kiam ankoraŭ ne vekiĝis la plej granda forto de la organismo — Kundalini, la forto de seksa maturiĝo.

Al la sama universala leĝo obeas ankaŭ evoluo de la vivo, kiu neeviteble, ĉie sur diversaj niveloj de la tempo, kondukas al apero de la penso. Por tio necesas konstanteco de la interna medio en la organismo kaj kapablo akumuli kaj konservi informon. Dirante alie — sendependeco disde la eksteraj ekzistokondiĉoj en maksimume ebla grado, ĉar plena sendependeco estas neatingebla.

Por ricevi pensantan estaĵon, la leviĝanta spiralo de evoluo kunvolviĝas ĉiam pli dense, ĉar la koridoro de eblaj kondiĉoj iĝas ĉiam malpli vasta. Rezultiĝas tre komplikaj organismoj, ĉiam pli similaj inter si, eĉ se ili aperis en malsamaj punktoj de la spaco. La pensanta organismo neeviteble estas klare manifestiĝanta individuo, malsame de la integra ano de socio sur la antaŭpensa nivelo de evoluo, kiel formiko, termito kaj aliaj animaloj, adaptitaj al kolektiva ekzistado. Kvalitoj de pensanta individuo en certa grado estas antagonismaj al la sociaj bezonoj de la homaro. Ĉu ni deziras tion aŭ ne, sed tiel okazis dum evoluo de la tera homo — sekve, ankaŭ de la via. Tio estas ne tre bona por forigo de la infereco, sed, kompreninte la hazardaĵon, ni venis al absoluta neceso de plua, nun jam konscia kunvolvo de la spiralo en la senco de limigo de individua disĵetiteco de sentoj kaj streboj, alidire de neceso de la ekstera disciplino kiel dialektika poluso de la interna libero. El tio sekvas seriozeco, rigoreco de la arto kaj scienco — la karakteriza trajto de la homoj kaj socioj de la supera kategorio — la komunismaj.

Se anstataŭ kunvolvo de la socia spiralo okazos disĵeto kaj disvolvo, do aperos multaj anarkiaj individuoj (speciale en facilaj vivkondiĉoj), respektive okazos disĵeto ankaŭ en la kreado: diserigitaj imagaĵoj, vortoj, formoj. Laŭ vasteco kaj daŭro de tia arto eblas determini periodojn de socia dekadenco — epoko de lozaj, sendisciplinaj homoj. En la scienco de Jan-Jaĥ speciale montriĝis ĝia loza karaktero kaj, kiel konsekvenco, — nescipovo trovi ĝustan vojon. Apartaj efektoj sen harmonia muzika ordo, orkestrita laŭ la plej gravaj bezonoj de la homaro... Al nematuraj malkovroj, ne esploritaj profunde kaj ĉiuflanke, vi atribuas elpensitan gravecon, ĵetas preskaŭ ĉiujn fortojn kaj rimedojn al tio, kio poste iĝas flanke de la ĉefa vojo, fanfaronante per listigado de obskuraj formuloj kaj malplenaj simboloj.

Vir Norin haltis, poste diris:

— Pardonu, mi ne deziris tuŝi sociajn demandojn, sed, verŝajne, ni sur la Tero ne scipovas pensi alie, ol strebante al la ĉefa celo — al gardo de trankvilo, ĝojo kaj krea laboro de la homoj!..

Sciencistoj de Tormans renkontis la finon de la parolado de Vir Norin per morna silento. Ili sidis, nek vorte, nek geste esprimante siajn sentojn, dum li, iom mirigita de la reago de la aŭskultantaro, estis malleviĝanta el la tribuno. Tamen, li eksentis kreskantan malŝaton jam komence de siaj sociologiaj rezonadoj. Vir Norin riverencis kaj eliris el la halo, per tuta sia memo sentante eksplodeman malamikecon de la privilegiitaj aŭskultantoj. Ferminte post si la pordon, li ekaŭdis senordan bruon, tuj laŭtiĝintan ĝis krio. Certe, neniu eliris por akompani lin, kaj Vir Norin, malŝateganta adiaŭajn ceremoniojn, eĉ ĝojis, ke li ŝparis tempon kaj pli frue vidos Sju-Te-n. Post duonhoro li estis aliranta al sia domo. En la animo naskiĝis malklara antaŭtimo: malbonaĵo estis kreskanta en lia estonta sorto, kaj tiu malbonaĵo estas ligita kun la elpaŝo en la fizik-teĥnika instituto. Jes, li impresis la sciencistojn, sed kiel? Li kondutis ne tiel, kiel necesis, ne sukcesinte resti en kadroj de «pura» scienco de Jan-Jaĥ. Tamen Tael substrekis gravecon de ĝuste tia elpaŝo... Necesas paroli kun Rodis, ŝi povos rigardi en la estontecon pli malproksime, ol li...

La malbonaj antaŭsentoj de Vir Norin tuj malaperis, kiam li ekvidis Sju-Te-n. Neniam li imagis, kiom da vera feliĉo eblas sperti sur rando de danĝero en tia ĉi malgranda ĉambro. La vizaĝo de Sju-Te lumis per sindonema amo, kaj Vir Norin sentis, kiel valoras por li ĉiu ŝia gesto, la ridaj sulketoj, la irmaniero, ŝia stranga karesa voĉo, nek alta, nek malalta, nek sonora, nek obtuza. Sju-Te ĉiam povis enporti ion novan, spontanean en ilian konversacion, subite transirante de brilanta ĝojo al maltrankvilaj pensoj pri estonteco, de sinforgesa, preskaŭ furioza pasio al malgaja koncentriĝo en si. Fojfoje, kvazaŭ vekiĝante, Sju-Te rigardadis al Vir Norin, kiel en profundon de la vivo, preta kaj la animon kaj la korpon ĵeti tien, fordoni ĉion ĝis la lasta spiro. Iafoje kiel fantomo de malfeliĉo subite ekstaradis antaŭ ŝi la malklara estonteco, aperadis sufera sento de rompebleco de ŝia feliĉo kun la stranga alveninto el la interstelaj spacoj, nekompreneblaj por ŝia menso, kaj tiam Sju-Te ĵetadis sin al la astronavigaciisto kaj rigidiĝadis, alpremiĝinte al li kun fermitaj okuloj, apenaŭ spirante.

Ŝi ofte kantadis kaj komencadis ordinare per io sopire malgaja, kaj poste verve plektis komplikan plektaĵon de ritma danco. Ŝi konfidencis al li la infanajn revojn, rakontadis siajn junajn travivaĵojn kun subtileco de sentoj kaj observoj, atingeblaj ne al ĉiu virino de la Tero. Kaj ree kantadis, rigardante en la estontecon, kiel en malhelan riveron, malrapide fluantan en nekonatan foron. Kaj li deziris tiam forgesi pri ĉio, por pli longe resti kun Sju-Te, en malavareco de ŝia amo, kaj fordoni sin mem same senrezerve. Nerealigebla revo: tro komplika estis la situacio sur la fremda planedo, kie li iĝis katalizilo de la naskiĝantaj fortoj de rezisto kaj lukto por homeca estado, por eliro el la infereco! Li devos ankoraŭ travivi la malfacilan momenton, kiam la stelŝipo kun ĉiuj liaj amikoj foriros al la gepatra planedo. La atendado turmentis Vir Norin-on, kvankam restis ankoraŭ nemalmultaj tagoj de kuna laboro kun Rodis kaj oftaj SDP-aj renkontiĝoj kun la ŝipanaro.

Tiel pensis Vir Norin, sed li eraris.

Post kiam li forlasis la instituton, el la amaso da disputantoj eliris malalta hometo kun haŭto tiom flava, ke li similis al malsanulo. Li estis tute sana, simple apartenis al etna grupo de loĝantoj de la altaj latitudoj de la kapa hemisfero. Nar-Jang jam meritis sian duvortan nomon, estante fama astrofizikisto. Li hastis en sian kabineton sur la kvara etaĝo de la instituto, ŝlosis sin tie kaj, vigligante sin per tabaka fumo, okupiĝis pri kalkuloj. Lia vizaĝo jen tordiĝadis en sarkasma subrido, jen larĝiĝadis en kolera ĝojo. Finfine li kaptis la skribaĵojn kaj ekveturis en la akceptejon de la Supera Konsilio, kie troviĝis komunikejo por voko de la plej altaj ranguloj pro senprokrastaj aferoj de ŝtata valoro.

Sur la videoekrano aperis orgojla «serpentulo».

Entuziasmigita de sia malkovro, Nar-Jang postulis konekti lin kun la Reganto. La sekreto, kiun li malkovris, estas tiom grava kaj granda, ke li povas konfidenci ĝin nur al Ĉojo Ĉagas mem.

La «serpentulo» el profundo de la ekrano longe rigardis al la astrofizikisto, pripensante ion, kaj finfine lia kolera kaj ruza vizaĝo esprimis ion similan al rideto.

— Bone! Necesos atendi, ci mem komprenas.

— Certe, mi komprenas...

— Do atendu!

La ekrano estingiĝis, kaj Nar-Jang, malleviĝinte en oportunan fotelon, fordonis sin al gloramaj revoj. Pro tia raporto oni ordenos lin per «Serpento kaj Planedo», donos titolon «Ekkoninta la Serpenton», donacos belan domon sur la bordo de la Ekvatora maro. Kaj Gae Od-Timfift, la fama dancistino, kies amon li delonge arogas, iĝos cedema...

La pordo kun bruego malfermiĝis. Enrompiĝis du grandegaj «liluloj». Malantaŭ iliaj dorsoj videblis la pala deĵoranto de la akceptejo. Antaŭ ol la astrofizikisto rekonsciiĝis, oni lin eltiris el la fotelo kaj, rompfleksante la brakojn malantaŭen, ektrenis al la elirejo. Timigita kaj indignigita Nar-Jang ekkriis pri helpo, minacante plendi al Ĉojo Ĉagas mem. Bato al la kapo, por momento nebuliginta la vidon, rompis liajn kriojn. Rekonsciiĝinte jam en aŭto, freneze saltanta laŭ malglata vojo sur monton, la sciencisto penis demandi la kaptintajn lin homojn, kien kaj por kio ili lin veturigas. Forta vangofrapo ĉesigis la demandojn.

Oni elpuŝis lin el la aŭto antaŭ monolita pordego de malhel-griza domo, ĉirkaŭigita per krudfera muro. La koro de Nar-Jang ektremis en miksita sento de timo kaj faciliĝo. La ĉefurbanoj timis la restadejon de Gen Ŝi, la unua kaj la plej minaca helpanto de Ĉojo Ĉagas. La astrofizikiston oni kure pelis malsupren, en duonsubteran etaĝon. En hele prilumita ĉambro konsternita Nar-Jang fermegis la okulojn. Nur unu momenton bezonis gardistoj, por fortranĉi de lia vesto agrafojn, demeti la zonon, distranĉi la ĉemizon demalsupre ĝissupre. La impona, seketa sciencisto transformiĝis en mizeran ĉifonulon, kaptantan sian hontinde falantan pantalonon. Kruela piedbato en la dorson — kaj, tremante pro timo kaj furiozo, li trovis sin ĉe granda tablo, malantaŭ kiu sidis Gen Ŝi. La dua reganto de la planedo ridetis afable, kaj Nar-Jang eksentis certecon.

— Miaj homoj tro penis, — diris Gen Ŝi. — Mi vidas, al vi oni neĝuste transdonis la ordonon, — turnis li sin al la «liluloj», — alvenigi ne krimulon, sed gravan atestanton.

Gen Ŝi silentis iom, rigardante al la flavhaŭta astrofizikisto, poste mallaŭte diris:

— Nu, elmetu la mesaĝon! Mi esperas, ci kuraĝis maltrankviligi la reganton pro vere grava kaŭzo, alie, ci mem komprenas, — pro la rideto de Gen Ŝi antaŭe vigliĝinta Nar-Jang kunpremis la piedfingrojn, kiel pro frosto.

— La mesaĝo estas grava tiomgrade, ke mi raportos ĝin nur al la Granda mem, — firme diris li.

— La Granda estas okupita kaj ordonis ne maltrankviligi lin dum du tagoj. Diru, kaj rapide!

— Mi dezirus vidi la reganton. Li koleros, se mi diros al iu ajn alia. — La sciencisto mallevis la okulojn.

— Mi ne estas iu ajn, — morne diris Gen Ŝi, — kaj mi ne konsilas persisti.

Nar-Jang silentis, penante venki timon. Ili ne kuraĝos ion ajn fari al li, dum li posedas la sekreton, alie ĝi pereos kune kun li.

La astrofizikisto silente balancis la kapon, timante montri per vortoj sian timon. Gen Ŝi same silente ekfumis longan pipon kaj per ties fumanta fino almontris angulon de la ĉambro.

Momente al Nar-Jang alsaltis la «liluloj», deŝiris de li la pantalonon; aliaj gardistoj demetis la tegilon de aĵo, staranta en la angulo de la ĉambro. Gen Ŝi pigre ekstaris kaj aliris al la kruda ligna skulptaĵo de umaago. Antaŭe tiujn animalojn, nun preskaŭ formortintajn, oni bredadis sur la planedo Jan-Jaĥ por rajdado kaj junga veturado. La buŝego de la umaago oscedis en besta subrido, kaj la dorso estis tajlita en formo de akra kojno.

«Lilulo» demandis:

— Ĉu simplan sidilon, reganto, aŭ?..

— Aŭ! — respondis Gen Ŝi. — Li estas obstina, kaj sidilo postulas tempon. Mi hastas.

La «lilulo» kapjesis, enmetis fuston en la frunton de la ligna bruto kaj ekturnis ĝin. La kojnoforma dorso, kiel faŭko, komencis malrapide malfermiĝi.

— Do, surmetu al li la piedingojn! — trankvile diris Gen Ŝi, eligante fumon.

Antaŭ ol la gardistoj kaptis lin, Nar-Jang komprenis sian sorton. En la popolo jam delonge cirkulis onidiro pri terura inventaĵo de Gir Bao, la antaŭulo de Gen Ŝi, helpe de kiu oni povis elŝiri ajnan konfeson de viroj. Ilin oni sidigadis rajde sur la umaagon, kaj la lignaj makzeloj sur la dorso de la skulptaĵo komencis malrapide kunŝoviĝi. Sovaĝa teruro rompis la tutan obstinon kaj homan dignon de la astrofizikisto. Kun kriego «Mi ĉion diros!» li ekrampis al la piedoj de Gen Ŝi, enpremiĝante en la plankon kaj petegante pri indulgo.

— Lasu la piedingojn! — ordonis la reganto. — Levu lin, sidigu, ne, ne sur la umaagon — en la fotelon! — Kaj Nar-Jang, malbenante sin pro malnobleco de la denunco, tremante kaj plorĝemante, rakontis, kiel hodiaŭ matene la tera gasto misdiris en la kunsido de la fizik-teĥnika instituto, ne konjektinte pri konkludoj, kiujn sciencistoj de Jan-Jaĥ faros el la bildo de la universo, kiun li skizis.

— Kaj ĉu ci sola troviĝis tia saĝa?

— Mi ne scias... — La astrofizikisto konfuziĝis.

— Ci povas nomi min granda, — degne diris Gen Ŝi.

— Mi ne scias, granda. Mi tuj iris desegni kaj kalkuli.

— Kaj kio?

— La stelŝipo venis el nekredebla malproksimo de la kosmo. Ne malpli ol mil jaroj necesos, por mesaĝo de ĉi tie atingus la Teron, du mil jaroj por interŝanĝo de signaloj.

— Tio signifas?! — duondemande ekkriis Gen Ŝi.

— Tio signifas, ke nenia dua stelŝipo venos... Mi ja ĉeestis kiel konsilisto dum la intertraktoj kun la teranoj... Kaj ankoraŭ, — ekhastis Nar-Jang, — la montrita al ni kunsido de la tera konsilio, permesinta ekstermi Jan-Jaĥ-on, estas trompo, blufo, mistifiko, vana timigo. Neniun ili ekstermos! Ili ne estas plenrajtigitaj por tio!

— Nu, tiaj aferoj eblas eĉ sen plenrajtigo, speciale se oni estas malproksime de siaj regantoj, — laŭte pensis Gen Ŝi kaj subite minace direktis la fingron al la sciencisto: — Ĉu neniu scias pri tio? Ĉu ci al neniu diris?

— Ne, ne, mi ĵuras per la Serpento, ĵuras per la Blankaj Steloj!

— Kaj ĉu tio estas ĉio, kion ci povas raporti?

— Ĉio.

La sperta orelo de Gen Ŝi rimarkis stumblon en la respondo. Li ludis per la brovoj, rompitaj, kiel ĉe plej multaj loĝantoj de Jan-Jaĥ, penetrante la viktimon per senkompata rigardo.

— Domaĝe, sed mi devos vin rajdigi sur la umaago. He, prenu lin!

— Ne, ne! — despere ekkriegis Nar-Jang. — Mi diris ĉion, kion mi divenis. Sed... Ĉu vi indulgos kaj liberigos min, ho granda?

— Nu? — abrupte kriis Gen Ŝi, frakasante la lastajn restaĵojn de la volo de la sciencisto.

— Mi aŭdis konversacion de du niaj fizikistoj, hazarde, mi ĵuras per la Serpento! Kvazaŭ ili solvis la enigmon de la defenda kampo de la teranoj. Ĝin ne eblas traigi per momentaj batoj kiel de kugloj aŭ eksplodo. Ju pli forta estas bato, des pli granda estas forto de reflekto. Sed se dissekci ĝin per malrapida premo de polarizita kaskada radio, do ĝi cedas. Kaj unu el ili diris, ke li dezirus provi sian kvantuman generatoron, kiun li antaŭnelonge faris kiel laboran modelon.

— Nomoj?

— Du Ban-La kaj Niu-Ke.

— Ĉu nun ĉio?

— Tute ĉio, granda. Plie mi nenion scias. Mi ĵuras...

— Ci povas iri. Donu al li pikilon kaj mantelon, forveturigu kien necesas.

Al surmetanta pantalonon Nar-Jang aliris «liluloj».

— Ankoraŭ du — al tiuj fizikistoj! Ne, prenu nur Du Ban-La-n. Kun la virino necesos klopodi, ili ĉiam estas pli persistaj!

La pli altranga el la «liluloj», malalte riverencante, malaperis trans la pordo. La ceteraj alkondukis la scienciston al la elirejo. Tuj kiam li paŝis trans la sojlon, oficiro en nigra vesto, silente starinta flanke, pafis en lian nukon per longa pikilo el pneŭmatika pistolo. La pikilo sensone penetris inter la bazo de la kranio kaj la unua vertebro, ĉesiginte la vivon de Nar-Jang, kiu ne sukcesis lerni la simplan veraĵon, ke neniaj kondiĉoj, petoj kaj interkonsentoj eblas kun banditoj. Restaĵoj de la malnova kredo je vorto, honesto aŭ kompato pereigis multegajn tormansanojn, kiuj penis promociiĝi, servante al la oligarkoj, kaj kredis al «leĝoj» kaj «rajtoj» de la bando de murdistoj, kiuj estis en sia esenco la Kvaropa Konsilio kaj ĝiaj superaj proksimuloj.

Gen Ŝi per movo de la fingro forsendis la nigran oficiron kaj transiris en najbaran ĉambron kun regpaneloj kaj ekranoj de komunikiloj. Turninte bluan klemon, li vokis Kando-n Leluf, alidire Ka Luf-on, la trian anon de la Kvaropa Konsilio, kiu estris la prikalkuladon de la planeda ekonomio. Tio estis dika malalta homo en pompa parada vesto, simila al Zet Ug, sed kun granda makzelo, virineca malgranda buŝo kaj pepa voĉo.

— Kando, ci devos nuligi cian aŭdiencon, — sen longaj antaŭparoloj deklaris Gen Ŝi. — Tuj venu al mi, de ĉi tie ni komandos iun operacion. Aperis rara okazo fari tion, kion ni intencis...

Ne pasis eĉ duonhoro, kiam ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, fumante per pipoj, estis pridiskutantaj la malican planon.

Ĉojo Ĉagas de tempo al tempo foriradis en sekretajn ĉambrojn de sia palaco (eĉ Gen Ŝi ne sciis, kio tie troviĝas, en tiuj subteraĵoj sub la turo). Ĉi-foje la reganto forestis nur dum unu diurno, kaj tio signifis, ke almenaŭ dum ankoraŭ unu diurno la plena potenco super la tuta planedo estos en iliaj manoj. Dum tiu tempo eblas multon fari!

La plano estis simpla: aresti Faj-on Rodis kaj Vir Norin-on, per torturoj devigi ilin diri ĉion, kio necesas, televide, kaj kiel eble plej rapide mortigi. La teranoj ne militos kontraŭ la tuta planedo. Estus bone, certe, provoki la stelŝipon al aktivaj agoj, se per torturoj igi la regantinon de la teranoj ordoni bati al la ĝardenoj Coam kaj neniigi Ĉojo-n Ĉagas, kiel kulpulon. La forto de la stelŝipo estas granda. De la ĝardenoj Coam restos kavo, en kiu malaperos la proksimaj helpantoj kaj la gardistaro de la reganto, ne parolante eĉ pri li mem. Tiam Gen Ŝi kaj Ka Luf iĝas sen troaj kataklismoj kaj risko la unuaj personoj en la ŝtato, kaj pri Zet Ug — ili poste vidos! Ĉiujn atestantojn forigi, inklude la stultulon Tael-on, kiu ne scipovas ĝuste spioni!

— Por estonteco necesas zorgi pri profundaj subteraj kaŝejoj. Ja stelŝipoj el la Tero, unuafoje eksciinte la vojon, nepre direktos sin ĉi tien. Mi ordonos, ke ĉiujn, kiujn oni kaptas en la ĉefurbo, oni ne sendu al Palaco de Karesa Morto aŭ al foraj lokoj, sed kreu el ili armeon de subteraj laboristoj, — eldiris Gen Ŝi.

— Saĝega penso! — pepis Ka Luf.

Dum la komplotantoj konsiliĝis supre, en la malsupran etaĝon oni altrenis batitan, sed ankoraŭ rezistantan fizikiston Du Ban-La-n. Tiu montriĝis pli persista ol la fidema denuncanto Nar-Jang, kaj la «liluloj» devis sidigi lin sur la umaagon. Perdinte la voĉon pro nehoma kriego, verŝiĝante per ŝvito kaj larmoj, la fizikisto cedis kaj sub eskorto de la torturistoj ekveturis por preni sian aparaton.


Faj Rodis post la noktiĝo malleviĝis en la subteraĵon. Hodiaŭ okazis granda komuna kunveno de «mavoj» kaj «lovoj» — oni estis diskutantaj realajn paŝojn al kunigo de fortoj en komunan rezistan organizon. Aŭskultante parolantojn, Rodis ne ĉesis pripensi, kiel helpi al Vir Norin kaj lia ĉarma feino Sju-Te. Ŝi ne dubis pri decido de ĉiuj Konsilioj de la Tero. Ĉi tien oni ne sendos ekspediciojn, antaŭ ol elkreskos tio, kion semis la anoj de «Malhela Flamo», aŭ, en malpli bona okazo, iĝos klare, ke la Horo de Bovo ne finiĝas kaj la demonoj plu regas sur Tormans. Tiuokaze eblos apliki la leĝon de la Granda Ringo pri neniigo de reĝimoj, malfermantaj al pensantaj estaĵoj vojon al ĉiuflanka ekkono de la mondo, haltigintaj ilian evoluon, konservante inferecon. Neniu ripetos erarojn de antikvaj koloniistoj de la Tero, kiuj loĝiĝis en fremdaj landoj, konante nek historion, nek psikologion, nek morojn de aborigenaj popoloj, des pli se tiuj popoloj havis alte evoluintan propran kulturon.

Jen bona ideo: interkonsenti kun Ĉagas pri tio, ke Vir Norin laŭleĝe restu ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ, kiel historiisto, observanto kaj korespondanto ĝis veno de la sekva ŝipo. Aŭ jen eĉ pli bona preteksto — la veno de la imagita, «vokita» de ŝi stelŝipo kvazaŭ prokrastiĝas, kaj la astronavigaciisto restos por komunikado kaj alterigo. Tio donos al Vir Norin ioman tempon da trankvila vivo...

El la ĉirkaŭanta mallumo venis sento de minaca danĝero, densiĝinta subite, kiel alpelitaj de blovego sinistraj nuboj. La sentiva psiko de Faj Rodis avertis ŝin. Unuafoje dum la tuta tempo de estado sur Tormans ŝi eksentis, ke al ŝi proksimiĝas morta danĝero.

La malamikoj estis proksime. La intereso pri la diskutado, la pensoj pri Vir malfortigis ŝian normalan sentivon, kaj ŝi malfruis je horo aŭ pli. Alvokinte Tael-on, Rodis sciigis lin pri sia antaŭtimo. La inĝeniero atente rigardis al ŝi, kaj malvarmo trakuris laŭ lia dorso. La mildan, preskaŭ karesan gardemon de la tera virino anstataŭis minaca decidemo, nekaptebla rapideco de moviĝoj kaj pensoj. La volo, kvazaŭ streĉita kordo, vibris en ŝi, influante sentojn de la homoj, ĉirkaŭantaj ŝin.

Rodis konsilis disiri laŭ la du ĉefaj kaj laŭ la malproksimaj pasejoj. Ŝi anticipe trarigardis ilin psike: ĉu ne estas insido? Neniu devas trafi en la manegojn de «liluloj», alie komencos disvolviĝi terura fadeno de persekutado.

Poste ŝi hastis supren akompane de Tael, koncentrante tutan sian volon sur voko al Vir Norin. Minutoj pasis, sed Rodis ne kaptis respondon.

— Mi penos komunikiĝi kun la Reganto, — diris ŝi al Tael ĉe la bazo de la ŝtuparo, kiu kondukis en ŝian dormoĉambron.

— Ĉu vi diras pri Ĉojo Ĉagas? — demandis Tael, anhelante pro rapida irado.

— Jes. Kun la ceteraj ne eblas aferi. Ili estas ne nur senresponsaj, ili malamikas al Ĉagas.

— Granda Serpento kaj Serpento-Fulmo! Ja Ĉojo Ĉagas forestas, kaj nun mi komprenas...

— Kiel forestas? (Ĉe Rodis glitis la rememoro pri la sekreta konservejo de la aĵoj, elveturigitaj el la Tero).

— Li foriris por du diurnoj en la sekretan restadejon kaj transdonis la regadon, kiel ĉiam, al Gen Ŝi.

— Do ili deziras kapti nin dum foresto de Ĉojo Ĉagas! Per torturoj devigi ion fari por ili, aŭ simple murdi nin, por ke oni sur la ŝipo punu Ĉagas-on, tio estas senduba. Tael, kara, savu Vir Norin-on. Prenu la SDP-on el la sanktejo, forkonduku malproksimen kaj komunikiĝu kun li. Li estas ĉe si, mi sukcesos veki lin, kaj vi interkonsentu, kien li kaŝiĝu. Rapide, Tael, ne prokrastu. Unuavice ili penos kapti min. Rapide! Ankaŭ mi vokos lin el mia ĉambro.

— Kaj vi, Rodis? Kiel do? Se ili sukcesos?

— Mia plano estas simpla. Mi defendos min per la kampo de la SDP, ĝis mi parolos kun la stelŝipo. Donu la koordinatojn de la loko en la forlasita ĝardeno, kie oni alterigis la diskavion dum la vundo de Ĉedi. Por preparo de diskavio necesos horo kaj duono. Ankoraŭ ĉirkaŭ dudek minutoj pasos, ĝis alflugos Grif Rift. Da baterioj por la naŭpiedulo sufiĉos por kvin horoj, eĉ okaze de senĉesa pripafado. Mia rezervo de tempo estas grandega. Kiam vi kaŝos Vir Norin-on, revenu kun la naŭpiedulo kaj atendu min apud la elirejo el la kvara galerio. Mi programos mian SDP-on al memdetruo ĉe malŝargiĝo kaj foriros malsupren, dum ili furiozos ĉirkaŭe. Ne timu, mi orientos la eksplodon supren, por ne difekti la domon kaj ne malkaŝi la pasejon en la subteraĵon. Ĝi ankoraŭ necesos al ni.

— Mi timas nenion, krom... — La inĝeniero subpremis subite elŝiriĝintan plorĝemon. — Mi timas pri vi, Rodis, mia stelo, apogo, amo! Venas io senekzemple terura!

Faj Rodis mem estis luktanta kontraŭ sinistra angoro, per akra kojno trabatiĝanta el la ĉirkaŭanta mallumo tra ŝia persistema psiko. Probable, al la tormansano transdoniĝis ŝia sento.

— Iru, Tael. Vi povas malfruiĝi al Norin.

— Permesu al mi leviĝi kun vi! Nur du minutojn. Mi devas konvinkiĝi, ke ili ne penetris en vian ĉambron.

— Ili ne povos. Mi baris la enirejon, kiel ĉiam, kiam mi malleviĝas en la subteraĵon.

Tre singarde ili deŝovis la muran blokon en la malluma dormoĉambro de Rodis. Almetinte la fingron al la lipoj, ŝi ŝteliris al la pordo en la duan ĉambron, aŭdis fortan zumadon de la naŭpiedulo kaj elrigardis trans la sojlon. Ĉe la malfermegita pordo el la koridoro amasiĝis multaj homoj en nigraj ĥalatoj, kapuĉoj kaj gantoj — noktaj punistoj. La vasta trairejo inter ĉambroj de la supera etaĝo estis plenigita de «liluloj», hantantaj en malklaraj konturoj de la defenda kampo. La malantaŭaj klopodis, trenante ion pezan, kaj la antaŭaj staris per senmova spaliro, provante nek pafi, nek ataki.

Faj Rodis nerimarkita retiriĝis en la dormoĉambron.

— Hastu, Tael!

La inĝeniero faris paŝon al la enirejo, kiu restis malfermita, kaj retrorigardis. Tuta lia sindonemo kaj ama adoro al Rodis reflektiĝis en la vizaĝo kun forto de antaŭmorta adiaŭo.

Rodis brakumis Tael-on, kisinte lin kun tia forto de sentoj, ke en liaj okuloj ekstaris nebulo. Por momento Tael rememoris la filmojn pri la Tero, pri la malvarmeta kaj karesa amo de la teranoj, strange kombiniĝanta kun uragana pasio...

Li jam estis kuranta laŭ la kruta ŝtuparo en nepenetreblan mallumon de la subteraĵo, kaj Rodis, saltinte, mallevis la kornicon kaj fermis la truon en la muro.

La ĉefurbo ĉiam ekdormadis frue, kaj en tiu horo en la kvartalo de «lovoj» regis silento. Vir Norin subite vekiĝis. En la obtuzigita per tapiŝoj ĉambro de Sju-Te apenaŭ aŭdeblis egalmezura spirado de la dormantino. Sensona voĉo vokis lin el mallumo: «Vir, Vir, vekiĝu! Vekiĝu, Vir! Danĝero!»

Li saltis, momente forskuinte de si la dormon: Rodis! Kio okazis?

Vekinte Sju-Te-n, li kuris al si, ŝaltis la naŭpiedulon kaj ekvidis la malhelan ĉambron de Rodis. Post kelkaj sekundoj la vizio dissolviĝis kaj aperis Tael...

Teruro kaj admiro kaptis Sju-Te-n dum freneza rajdado sur la SDP laŭ malhelaj stratoj de Saĝejo. Sur la kloŝo de la naŭpiedulo povis lokiĝi nur unu homo. Vir Norin prenis la junulinon sur la brakojn. Nekredebla akordeco de moviĝoj kaj sento de ekvilibro de la terano tenis lin sur la eta maŝino, kureganta kun maksimuma rapido. Sur disforkiĝo de vojoj, ekster la urbo, la astronavigaciisto haltis. Laŭ konsilo de Tael, li malrapide ĉirkaŭveturis grandan cirklon, priŝprucinte la grundon per speciala substanco, kiun iam alportis al li Tael. Tiu inventaĵo, kaŝita disde la regantoj, por longe paralizadis flarajn nervojn. Nun iĝis ne timindaj hundoj, se oni ilin persekutigos laŭ la spuro. Restis ne pli ol du kilometroj da vojo ĝis la alteriga placeto de la diskavio.

Tiutempe Rodis eliris el la dormoĉambro, kaj la malamikoj rimarkis ŝin tra la nedensa defendo. Ili ekklopodis, montrante ŝin kaj donante signojn al tiuj, kiuj staris malantaŭe. Rodis plifortigis la kampon, la griza muro kaŝis la moviĝantajn figurojn, kaj la pasejo dronis en mallumo. Nevidebla por la malamikoj, Rodis vokis per alta radio sian ŝipon. Tie, ĉe la ŝildeto, sur kiu restis nur du verdaj lumetoj de la teranoj kaj la tria — de Tael, sidis Menta Kor. Ŝi momente vekis Grif Rift-on. Li venis post kelkaj sekundoj. Ĝenerala alarmsignalo eksonis en la stelŝipo. La tuta ŝipanaro komencis prepari la diskavion — la lastan el la tri, prenitaj el la Tero. Rift, maltrankvile kliniĝante super la regpanelo, petis Faj-on Rodis ne atendi plu, foriri en la subteraĵon.

— La naŭpiedulo sukcesos sen vi. Mi delonge antaŭtimis ion similan kaj ne ĉesis miri pri via ludo kun Ĉojo Ĉagas.

— Tion faras ne li.

— Des pli malbone. Ju pli sentaŭgaj estas potenculoj, des pli danĝeraj ili estas. Mi alflugos, ne perdante eĉ sekundon. Ho hela ĉielo, ĉu vi finfine estos sur la ŝipo, sed ne en la infero de Tormans?

— Ĉi tie estas multegaj homoj, neniel malpli bonaj ol ni. Ili estas kondamnitaj ekde la naskiĝo ĝis la morto resti ĉi tie — jen neeltenebla penso. Mi tre maltrankvilas pri Vir.

— Ja jen li, Vir! Sidas sub arboj ĉe la alteriga placeto. Tuj foriru!

— Mi iras, ne malŝaltu la komunikadon, observu la ĉambron. Mi deziras scii, kiom eltenos mia naŭpiedulo. Kaj ni adiaŭos ĝin jam el «Malhela Flamo».

Rodis prenis de sur la tableto bobenon de ankoraŭ ne senditaj al la stelŝipo registraĵoj kaj, sendinte al Grif Rift aeran kison, direktis sin al la dormoĉambro.

Aŭdiĝis tia surdiga ŝriko, ke Rodis por momento rigidiĝis. El la mallumo de la defenda kampo, kvazaŭ buŝego de monstro, per arda kojno elŝoviĝis nekonata meĥanismo. Disŝirinte la defendan muron, ĝi per fajfeganta radio batis la pordon de la dormoĉambro, deĵetinte Rodis-on al la fenestro, apud kiu staris la naŭpiedulo.

Furioze Grif Rift alkroĉiĝis al la rando de la regpanelo, alproksimiginte al la ekrano la vizaĝon, torditan pro timo.

— Rodis! Rodis! — penis li superkrii la fajfegon kaj ŝrikon de la radio, post kiu en la ĉambron estis enrampanta iu konstruaĵo, movata de nigraj figuroj de la punistoj de Gen Ŝi. — Amata, ĉielo mia, diru, kion mi faru?

Faj Rodis surgenuiĝis antaŭ la SDP, alŝovinte la kapon al la dua sonprenilo.

— Malfrue, Grif! Mi pereis. Grif, mia ŝipestro, mi konvinkas vin, petegas, ordonas: ne venĝu pro mi! Ne faru perforton. Ni ne devas anstataŭ hela revo pri la Tero semi malamon kaj teruron en la popolo de Tormans. Ne helpu al tiuj, kiuj venis murdi, ŝajnigante sin dio, kiu punas egale kaj kulpulon kaj senkulpulon, — jen la plej malbona inventaĵo de la homo. Ne faru niajn oferojn vanaj! Forflugu! Hejmen! Ĉu vi aŭdas, Rift? La ŝipo — startu!

Rodis ne sukcesis konsoli sin per rememoro pri la kara Tero. Ŝi memoris pri fikuraĝaj ĥirurgoj de Tormans, ŝatantoj de vivigo, kaj sciis, ke ŝi ne rajtas morti en ordinara maniero. Ŝi turnis la fustojn de la SDP al eksplodo kun minuta prokrasto, per potenca volstreĉo haltigis sian koron kaj falegis sur la naŭpiedulon.

La punistoj, enrompiĝintaj kun jubila muĝo, haltis antaŭ la korpo de la regantino de la teranoj — por minuto da restinta al ili vivo...

El la gorĝo de la estro de la Stelŝipo de Rekta Radio unuafoje dum la longa vivo elŝiriĝis kriego de kolero kaj doloro. La verda lumeto de Faj Rodis sur la regpanelo estingiĝis. Tamen tie, kie staris ŝia SDP, en la nigran ĉielon leviĝis fosto de blindiga blua fajro, levinta la cindron de la bruligita korpo de Faj Rodis en la superajn tavolojn de la atmosfero, kie ekvatora aerfluo portos ĝin, ĉirkaŭzonante la planedon.




lordo Rejli — John William Rayleigh (1842–1919), elstara brita fizikisto (rim. de la tradukinto).
Puankare — Jules Henry Poincaré (1854–1912), elstara franca matematikisto kaj filozofo (rim. de la tradukinto).
Ĉandrasekar — S. Chandrasekhar (1910–1995), fama usona hinddevena astrofizikisto. Limo de Chandrasekhar estas maksimuma ebla maso de blanka nano, konsistiganta 1.4 de maso de la Suno. Steloj, kies maso superas tiun limon, eksplodas kaj iĝas supernovaoj (rim. de la tradukinto).
Ŝvarcŝild — K. Schwarzschild (1873–1916), germana astronomo. Ŝvarcŝilda radiuso estas tia, ke nenio el sfero kun tiu radiuso povas eliri ekster la nigran truon (rim. de la tradukinto).
Lorencaj transformoj — vidu rimarkon al la prologo (rim. de la tradukinto).