La Jurto de Korvo

(1958–1959)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 20-sep-2011
Lastaj ŝanĝoj: 8-feb-2016

Dediĉe al inĝeniero
A. V. Selivanov


La malfrua Tuvia printempo estis cedanta la lokon al la somero. La lito staris ĉe la okcidenta fenestro de la duonmalplena malsanuleja ĉambro. La suno rigardadis ĉi tien ĉiam pli longe kun ĉiu tago. La novega malsanulejo blankis per freŝa ligno, la dolĉeta aromo de larika rezino penetris ĉien — per ĝi odoris la kusenoj, la kovrilo kaj eĉ pano.

Inĝeniero Aleksandrov kuŝis, forturniĝinte al la fenestro, rigardante tra travidebla nigro de la metala reto al bluaj foroj de arbarkovritaj montetoj kaj aŭskultis obtuzan bruon de humida printempa vento.

Antaŭ kvar tagoj lin vizitis fama ĥirurgo el Krasnojarsko kaj estingis la lastan fajreton de espero, kiu ankoraŭ flagretis ĉe Aleksandrov post duonjaro da suferoj. Neniam plu la fortikaj kruroj kun larĝaj piedoj, kun nodoj de fidelaj muskoloj portos lin laŭ montoj kaj marĉoj, tra falintaj arboj kaj ŝtonaj amasoj al logantaj kaj ŝanĝiĝemaj celoj de geologo — al serĉado de novaj mineralaj riĉaĵoj. Tiel diris la ĥirurgo post la esploro de rentgenaj fotoj, post la turmentaj pririgardoj kaj la konsiliĝoj kun la lokaj kuracistoj. Ankaŭ Aleksandrov mem tion sentis, fidante al la kuracistoj de la malsanulejo kaj al la vokita el Kizilo specialisto-neŭropatologo. Sed la homa kredo pri neordinaraĵoj estas neekstermebla, kaj... kial do la fama ĥirurgo ne povus scii ion novan, ĵus malkovritan, kio povus redoni al liaj senmovaj, malstreĉitaj, kiel ĉifono, kruroj la eksan senlacan forton?..

La ĥirurgo — nealta, rapidema, seketa, kun akra vizaĝo kaj akra rigardo — ne plaĉis al la geologo. Eble, tial, ke, palpante la vertebraron kaj kontrolante la rentgenfotojn, kiujn li alte levadis, retrofleksante la kapon kun defie elstaranta mentono, la ĥirurgo malvigle demandis per la kliŝaj «kuracistaj» vortoj:

— Do, kiel vin tio trafis?

Aleksandrov, kaŝante incitiĝon, rakontis, kiel li aŭtune estis kontrolanta esplorŝakton de interesa kuŝejo, absorbiĝis kaj forgesis, ke malfruaj pluvtorentoj malsekigis tavolon de sapeca argilo en la malnova esplorŝakto. Tien li bezonis malleviĝi per la elprovita minista maniero — diskojne. Sed la argilo perfidis, kaj li falegis sur la fundon de la ŝakto, sur dudekdu-metran profundon, frakasinte la krurojn kaj rompinte la vertebraron.

La geologo ripetadis tiun historion jam multfoje kaj parolis seke kaj apatie, kvazaŭ temis pri iu tute indiferenta al li. Li nur ne povis rememoradi pri la travivita teruro sur la malseka kaj malhela fundo de la ŝakto, kiam, rekonsciiĝinte, li komprenis, ke liaj kruroj estas paralizitaj kaj la dorso estas rompita. Ĉe tiu rememoro li ankaŭ nun skuiĝis. La ĥirurgo, metinte sur lian ŝultron la malmolan manon, per la sama «kuracista» tono konsilis ne emociiĝi.

— Mi antaŭlonge ĉesis, — kun ĉagreno respondis la geologo. — Sed por kio vi pridemandas? Mi vidas, ke al vi estas ne interese.

— Sed mi demandas ne pro senokupa intereso, — seke kontraŭdiris la ĥirurgo. — Ni, kuracistoj, ne devas perdi eĉ etan detalon, kiam ni donas responsan konkludon. Ĉu vi komprenas, pri kio mi devas verdikti al vi?

Aleksandrov eksentis varmegon.

— Io post jaroj restariĝos, — daŭrigis, silentinte iom, la ĥirurgo, — sed iradi vi ne povos... Sed mi bezonas, ke vi iradu, kaj tial ĉiu detalo gravas, eĉ tio, en kiu humoro vi falis: jes, ne miru. Se, ekzemple, vi simple falis sur strato, mispaŝinte, sed vigla, streĉita, kun firmaj muskoloj, — nenio okazos. Sed se en tiu momento vi iris afliktita, malsana, malstreĉita — falaĉis, kiel ŝtipo, — do jen, laŭ la proverbo, rezultos ŝtiparo. Kaj por kompreni la internajn lezojn, kies resaniĝo estas malfacile observebla, via stato en la momento de la falo estas nemalgrava.

— Nu, do mi ĝuste falis, sed ne falaĉis, kaj da viglo estis eĉ superflue! Mi rememoris subite, ke tiu kvardek unua esplorŝakto transiris la randon de la porfirita dajko, kaj rapidis por preni kontrolan specimenon... por kontroli mian divenon!

— A ha, a ha! Kaj kiom vi aĝas?

— Kvardek unu.

— Ho, kvardek unu, kaj la ŝakto same estis kvardek unua — por superstiĉa homo en tio...

— Tamen mi ne estas superstiĉa! — respondis la geologo sarkasme, renkontis sagacan rigardon de la kuracisto kaj komprenis, ke la ĥirurgo esploras lin psikologie, verŝajne, por konvinkiĝi pri foresto de hezitemo aŭ histeriemo. Aleksandrov konfuziĝis kaj malafable forturnis sin.

Dum la sekvaj du tagoj ripetiĝadis la radioskopio, la mjelpunkcio, la tedintaj serĉoj de sentivaj punktoj sur la lumbo kaj sur la abomene senmovaj kruroj. Venis la horo, kiun la geologo memorfiksis por la tuta vivo. La ĥirurgo venis kun tri kuracistoj de la malsanulejo. Malalte kliniĝinte super la geologo, sterniĝinta sur la dorso, li prenis lian manon. Aleksandrov eksentis, ke la mano de la ĥirurgo apenaŭ rimarkeble tremas. La koro svenis en antaŭsento de io nekorektebla. Kiel ajn preparadis sin la geologo por tiu ĉi bato, ĝi evidentiĝis tro peza. Li devis longe kuŝi, forturninte sin al la fenestro, luktante kontraŭ sufokanta lin gorĝa spasmo, kaj la kvar kuracistoj silente sidis, evitante rigardojn unu de la alia.

— Kaj tio ĉi estas... por ĉiam? — apenaŭ aŭdeble prononcis la geologo.

— Mi ne povas vin trompi, — morne diris la ĥirurgo, — tamen la scienco nun evoluas rapide! Ni savas el tiaj malsanoj, en kiujn antaŭ dudek jaroj ni eĉ ne kuraĝis enmiksiĝi...

— Dudek jaroj... — sensone flustris Aleksandrov.

Sed la ĥirurgo aŭdis.

— Kial nepre dudek? Eble, kvin. Sed se vi deziras, ni vin sendos en Moskvon, en la instituton de Burdenko...

— Vi opinias tion vana, mi vidas.

— Verdire, jes! La operacio kaj la reoperacio estis faritaj ĝuste. Lezo de la nerva trunko ne eviteblas, se unu vertebro estas frakasita kaj alia estas deŝovita. Estas feliĉo, ke almenaŭ tiel! Se unu vertebron pli alte, kaj... apenaŭ ni povus vin savi!

— Feliĉo? — per sonoranta pro doloro voĉo demandis la geologo. — Ĉu vi opinias, ke tio estas feliĉo?

La kuracistoj interŝanĝis rigardojn, kaj tuj malantaŭ ili aperis flegistino kun injektilo en la manoj. Obtuzigita per morfino, Aleksandrov rezignaciis.

Kaj nun la ĥirurgo forflugis kaj kun li forflugis ĉiuj antaŭaj esperoj. La geologo silente kuŝadis, penante trovi sian lokon en la vivo, kiu atendis lin. Kvazaŭ grandega abismo dividis de li la antaŭan mondon de interesa kaj malfacila laboro, de certa forto de la menso kaj la korpo en batalo kontraŭ sennombraj obstakloj, de ĝojo pri etaj kaj grandaj venkoj, de ĉagrenoj kaj postaj konsoloj, de la vivo, konforma kun la naturo de la homo kaj kun la naturo de la severa tajga lando, kaj tial plena kaj sana. Neniam Aleksandrov havis pensojn pri ŝanĝo de la profesio — ĝi estis interesa kaj en nudaj montoj de Mez-Azio, kaj en marĉaj arbaroj de Jakutio, aŭ ĉi tie, en Tuvio, kie li fiksiĝis jam antaŭ la milito. Li estis denaska geologo, kampa esploristo, kaj li tiom persiste rifuzadis ĉiujn proponojn transloĝiĝi en grandan urbon kaj okupi estran postenon, kiun li meritis laŭ la sperto kaj atingoj, ke la estraro ĉesis malkvietigi lin.

Kaj jen subite la absurda hazardaĵo, miskalkulo, unu momento da despera lukto, kaj jen la sesan monaton li kuŝas sur la lito kaj neniel povas kutimiĝi al sia terura senhelpeco, al la sensentaj, senmovaj kruroj. La elprovitaj fidelaj amikoj — kruroj... Kiaj ili estas mizeraj, kiel senhelpe ili treniĝas kiel senviva ŝarĝo, kiam li lernas paŝi! Ne, estas sakrilegio nomi tiun rampadon sur apogbastonoj paŝado! Kaj tio estos ĉiam, ĝis la fino de la vivo, se tion, kio estos poste, eblos nomi vivo. Vivo, kiu estas pli malbona ol morto... Kiel li trovu sin en ĝi?

Lin oni konsoladis per la ekzemplo de Nikolao Ostrovskij. Vere, la stato de tiu ŝtala komunisto estis multe pli grava. Blinda, kun rigidiĝintaj, senmovaj artikoj, li luktis ĝis la fino kaj kreis la senmortan libron, kaj per sia ekzemplo — senmortan bildon de komsomolano-heroo. Sed Aleksandrov, simpla geologo, estis forta nur en lukto kun la naturo per eltenemo kaj lerto de sperta vojaĝisto. Sed por lukto kun teruro de eterna lito, kun nenion sentantaj, kvazaŭ fremdaj, kruroj al li ne sufiĉas heroeco. Estas neniu kroĉaĵo, apogo, kvazaŭ li flugas en nigron de abismo kaj tiu estas senfina! Ĉu verki libron — pri kio? Eĉ se li neatendite malkovrus en si talenton, lia vivo estas same simpla, kiel de multaj centmiloj da siberianoj. Bone estis al Nikolao Ostrovskij, kies tuta vivo estis senĉesa revolucia heroaĵo. Tamen, kiel do «bone»? Kia stultaĵo venas en la kapon! La blindeco — kio povis esti pli terura por li, forta, vivama homo!

Kunpremante la dentojn, Aleksandrov penis rompi la pensojn, kies volvaĵo senteble sufokadis, premadis lin. Ne palpebrumante, la geologo rigardis en la fenestron, hipnotigante sin per la aspekto de la monta foro, estingiĝanta ĉe la sunsubiro, kaj finfine ekdormis.

Aleksandrov vekiĝis en krepusko kaj eksentis ĉeeston de la edzino. Preskaŭ ĉiun tagon en tiu senfina duonjaro, ĵus fininte la laboron, Luda alkuradis ĉi tien, sidadis ĉe lia litkapo, suferanta kaj silentema.

Gaja kaj sana, bela sportistino, Luda kutimis al ĉio en la mondo rigardi kun certa egoismo de bela juneco. Ŝi evidentiĝis tute ne preta al la bato, trafinta ŝian saĝan kaj fortan amikon — edzon. La katastrofo rompis ŝin. Luda perpleksiĝis, ne sciante, kiel pli bone ŝi subtenu la amaton en la grava malfeliĉo. Verŝante torentojn da larmoj pro kompato al li kaj al si, ŝi plu serĉadis en li la antaŭan fidelan apogon, ne sentante aŭ ne komprenante, ke li bezonas aŭ pri certa subteno, aŭ almenaŭ pri kvieto sen ŝiaj suferoj kaj zorgoj. Luda suferadis mem kaj suferigadis la edzon, plenan de akra kompato al sia amikino, bona kaj fidela, sed nur evidentiĝinta mallerta kaj malforta en la tempo de la elprovo. Sed iom post iom la geologo kutimiĝis al tio, ke Luda venadis jen afekte vigla, nevole incitanta lin per sia floranta sano, jen malgaja, evidente decidinte, ke la malsincera vigleco ne donas necesan rezulton kaj ŝi prefere estu si mem. Kaj nun ŝi silente sidis sur blanka tabureto, ne deŝirante la malgajajn bluajn okulojn de la maljuniĝinta vizaĝo de la edzo.

Aleksandrov ne deziris foriri de la sonĝo. Li vidis sin juna studento de la tria kurso, veninta al Uralo por geologia mapado. Li senlace grimpadis sur deklivoj de malvarma Ĉusovaja, noktadis aŭ rekte sur la bordo de la rivero, aŭ leviĝadis laŭ ŝanceliĝemaj ŝtupetaroj sur aromajn fojnejojn. Li ekdormadis forte, plena de senkaŭza ĝojo kaj atendo de ĉio interesa, kion promesadis al li la sekva tago. Mastrinoj renkontadis lin afable, belaj knabinoj ridetadis, kiam, laca, li aperadis en iu vilaĝo, petante noktadon kaj manĝon. Interesege disvolviĝadis antaŭ li la antikva pasinteco de la Uralaj montoj — la temo de lia estonta diploma verko. Kiel ĉiam okazas en sonĝo, tiu peceto de la pasinta vivo ŝajnis speciale facila, hela, kaj ĝi malespere kroĉiĝadis al ĝi, por ne trafi en la senĝojan nunon.

La edzino maltrankviliĝis, tuŝis per la lipoj lian frunton, determinante la temperaturon, kaj flustris gardeme:

— Kio estas al ci, mia Kiro?

Kiel juna staĝantino Luda venis en lian geologian taĉmenton. Aleksandrov ŝajnis al Luda simila al la antikva regnestro kaj ŝi sekrete nomadis lin reĝo Kiro. La kromnomo iĝis karesa nomo de la edzo.

— Mi vidis bonan sonĝon, — la sopiro tremigis lian voĉon, — kvazaŭ mi estas juna, kaj grimpas sur deklivoj de Ĉusovaja, kaj vagas libere de vilaĝo al vilaĝo, kaj... — La geologo eksilentis kaj kuŝis senvorte, ne rigardante al la edzino, aŭdante nur ŝian plioftiĝintan spiradon.

Larmo falis sur la kusenon apud lia orelo, poste ankaŭ sur la orelon mem. Kompato, amara en sia senhelpeco, ekpremis lian bruston. Aleksandrov malfermis la okulojn kaj metis la manon sur la ŝultron de la edzino.

— Ne ploru, al mi estis bone. Mi dezirus pli ofte sonĝi kaj pli longe dormi — la tempo pasus pli rapide...

Luda ekploris pli forte, kaj li konfuzite ridetis.

— Nu jen, mi volis cin konsoli, kaj ci — kial? Cetere, mi hodiaŭ pensis pri ci kaj...

La edzino maltrankviligite rektiĝis, viŝante la larmojn.

— Mi nenien veturos, mi al ci diris unufoje por ĉiam.

— Se ci deziras, ke al mi estu ankoraŭ pli malbone, — senkompate diris Aleksandrov. — Ne plu eblas esperi pri io. Ci transportos min hejmen, Fenjo prizorgos min, kaj mi... lernos vivi novmaniere. La tempo foriras, cia taĉmento estas en la kampo, kaj ci perdas la valoregan tempon! Ne kaŝinde, ja mi scias, ke en tiu ĉi jaro necesas defendi rezervojn de cia Ĉambe, pri kies esploro ci klopodis dum ses jaroj...

Luda obstine turnadis la kapon, per tuta sia aspekto montrante, ke ŝi ne deziras aŭskulti.

Aleksandrov ekkoleris:

— Atentu, jam mi povas eĉ forpeli cin!

— Ne! Mi forveturos, sed ne nun. Kaj nun mi estas necesa por ci. Ci ankoraŭ devas veturi en la sanatorion apud Kizilo...

— Ne bezonas mi tiun sanatorion!

— Nur por ŝanĝi la medion, kara! Por foriri de ĉio, kio estis suferita ĉi tie, por retrovi cin...

— Mi, geologo Cirilo Aleksandrov, jam dum duonjaro ne ekzistas kaj ne plu ekzistos... Ne estos ankaŭ cia Kiro, la tajga reganto. Ili ambaŭ mortis, estos nun iu alia, loĝanta inter kvar muroj...

Luda per abrupta movo deĵetis la harojn de sur la frunto.

La pordo de la ĉambro malfermiĝis, kaj fortaj brankardistinoj enportis brankardon kun malsanulo. La flegistino antaŭis ilin ĉe la eniro kaj alproksimiĝis al la lito de Aleksandrov.

— Ĉu vi ne kontraŭas, se ni kuŝigos apud vi? La malsanulo komencis peti, kiam eksciis, ke vi estas ĉi tie.

— Kiu estas li? Tamen, certe, mi ne kontraŭas. Ĉe la fenestroj estas pli bone!

De sur la brankardo leviĝis kapo kun hirtitaj grizaj haroj.

— Cirilo Grigorjeviĉ, jen kie la sorto nin renkontigis!

— Fomin, Ivano Ivanoviĉ! Kiel bone! Sed kio do al vi okazis? — ĝojigite kaj maltrankviligite ekkriis Aleksandrov.

— Al mi okazis malgranda malfeliĉo — reŭmatismo trafis, — respondis la maljunulo, apogante la kapon per la brako, fleksita en la kubuto, — sed al vi, mi aŭdis, la granda. Jes, granda... Kiom do ni ne intervidiĝis? Baldaŭ estos dudek jaroj, ĉu?

— Dudek, precize. Luda, tio estas Ivano Ivanoviĉ Fomin, mia malnova minfrontisto, kun kiu mi faris miajn unuajn tajgajn ekspediciojn. Tuj post la fino de la altlernejo...

— Ho, mi multe aŭdis pri vi! Cirilo ŝatas rememori pri vi. La unua geologia ekspedicio estas la unua amo!

La flegistino mansignis al Luda, kaj tiu ekhastis.

— Mi foriras! Vere, estas malfrue. Sed hodiaŭ mi lasas vin pli trankvile.

La afablaj grizaj okuloj de la maljuna ministo per io trankviligis Luda-n.

* * *

— Kia do tio estas specialeco — minfrontisto? — demandis skeptike juna najbaro en la ĉambro, radiisto, rompinta la brakon ĉe falo de sur rajda boaco. — Ĉu ministo pri karbo aŭ pri erco?

— Laŭ la malnova maniero — universala ministo: kaj pri karbo, kaj pri erco, eĉ pri salo, kaj ankaŭ sen oro ne eblas! — gaje respondis la maljunulo, kun ĝemetado turnante sin al la konversacianto.

— Universala — tio estas bone. Kaj kia kategorio?

— Kion? — ne komprenis Fomin.

— Kategorio, mi demandas, kia estas? Nu, salajro laŭ la tarifaro.

— Jen pri kio ci diras, — tire diris la maljunulo. — Salajroj estis diversaj, kaj grandaj kaj malgrandaj, tamen intereso estis ĉiam granda.

— Kaj ĉu multe ci perlaboris per tiu intereso — ĉu liton en malsanulejo?

— Interalie, ankaŭ la Leninan premion, — trankvile diris Fomin.

— Kiel — la Leninan? — konsterniĝis la juna radiisto. — Pro kio do?

— Do, estas pro kio, — ne kaŝante mokon, respondis Fomin.

— Atendu, Ivano Ivanoviĉ, — enmiksiĝis Aleksandrov, — mi rememoris, mi legis la ordonon por la ministrejo. Vin oni premiis pro malkovro de grava kuŝejo kune kun inĝeniero... forgesis lian nomon...

— Vasiljev, Simono Petroviĉ. Ĝuste, mi estis kune kun li!

— Fortunis, do, en la tajgo, — kun envio diris la radiisto. — Certe, por ministoj estas pli bone, ne tiel por ni. Pli ol dekprocentan kromsalajron ne eblas perlabori!

— Fortuno estas malĝusta vorto, knabo, — malkontente kontraŭdiris la ministo. — Fortuno estas, kiam oni stulte trafas al sovaĝa bonŝanco. Kiel nomi tion, se oni ĝin longe serĉas, trovas fadenon, perdas, ree trovas, kaj tiel dum pluraj jaroj. Kaj tute ne en la tajgo estis la afero, sed en karba minejo!

Aleksandrov, vere interesita, petis Fomin-on rakonti, kaj la maljunulo volonte konsentis.

— Ekstaru do, knabo, — turnis li sin al la radiisto, — kaj la fenestron malfermu. Estos trablovo, mi iomete fumos kaŝe.

La maljunulo fulmorapide volvis manfaritan cigaredon, frotis alumeton kaj eligis densan strion de fumo. La radiisto sekvis lian ekzemplon, elprenis el sub la matraco ĉifitan cigaredpaketon kaj eksidis sur la liton ĉe la piedoj de Fomin. Tiu sulkiĝis kaj balbutis:

— Ci, knabo, sidus prefere sur cia lito...

— Sed per kio mi al ci malhelpos? — ofendiĝis la radiisto.

— Ne en tio estas la afero, knabo, en ci respekto al pliaĝuloj mankas: ne demandinte — plaŭd sur alies liton. Kaj mi kun ci familiari ne bezonas: ankoraŭ ne scias mi, kia ci estas homo.

La juna radiisto ofendiĝis, deiris al la fenestro kaj komencis elblovi la fumon tra la reto, panikigante strebantan eniĝi elekstere kulan nubon. Post la matena kuracista rondvizitado kaj proceduroj en la malsanulejo estiĝis silento. En la korto nelaŭte konversaciis flegistinoj.

— Rakonto ĉi tie estos nelonga, — komencis Fomin. — Laciĝis mi de la tajga serĉado, la infanoj kreskis, necesis lernigi ilin en bona loko. Unuvorte, mi fikshejmiĝis kaj eklaboris en karba minejo, kaj ne unu jaron, ne du, sed naŭ senpaŭze. Komence ŝajnis, ke en la tajgo estis pli libere, sed poste mi iom kutimiĝis, proviziĝis per domo, la infanojn lernigis kaj mem pli saĝa iĝis — librojn ja pli multajn, ol en la tajgo, mi povis legi. Cirilo Grigorjeviĉ scias: tian mi havas manieron — ĝisiri la radikon, ĉie havi intereson, al kio, ŝajne, nia frato eĉ ne konvenas. Eksciis mi multe da mirindega: ke tiom antaŭlonge, ke eĉ imagi ne eblas, estis sur nia siberia tero klimato, simila al la afrika, kaj ĉie estis grandegaj marĉoj, kaj en ili arbaroj, pli densaj, ol nia tajgo. Tiam arboj kreskadis rapide, pereadis same rapide, kaj putradis ili dum miloj da jaroj. Torfoj el ili tavolo post tavolo alterne kun argiloj kuŝiĝadis, premiĝadis, densiĝadis — tiele niaj karboj rezultis. Mi mem komencis atente rigardi al karbo kaj trovadis jen spurojn de neviditaj folioj, kiel pavaj plumoj, jen trunkojn kun ŝelo kiel oblikva reto, jen fruktojn iajn. Fojfoje renkontadis ni en la bazo de tavolo altegajn arbostumpojn kun radikoj, ĝuste vice staras, kiel barilo. Kaj en la tavola tegmento jen fiŝetoj troviĝadis, jen pli grandaj bestoj, kvazaŭ granddentaj krokodiloj, sed la ostoj estas premplatigitaj kaj same iĝis karbo. Min oni jam komencis koni en la minejo. Unue mokadis, nomis mina ŝamano, kaj poste komencis al mi strangaĵojn alporti kaj demandi. Mi, certe, skribadis pri la trovaĵoj en la Akademion de sciencoj, de tie venadis juna knabo. Vidas ja li malbone, sed ĉion plene scias, anticipe diras, kio kie devas esti. Amikiĝis mi kun la sciencisto, li al mi librojn donadis, kaj ankaŭ ĉiam kiam venas — aranĝas prelegon por la tuta minejo. Multe pli interese iĝis labori, kiam mi ekkomprenis tiun karban geologion...

— Ĉu pro tio ci la premion akaparis? — malfideme demandis la radiisto.

— Ventkapulo ci estas! — ekkoleris Fomin. — Mi mian vojon rakontas, por ci pli facile komprenu, de kie kio aperis... Nu jen, iĝis ekspluatata la okcidenta sekcio — tie karboj estas longflamaj, bonas por hejtado, ilin oni pli multe prenadis en la urbon. Rimarkis mi, ke la karbo iuloke ŝanĝiĝis. Certe, se sen atento, do rigardu kiel ajn, ĝi estas la sama. Vidu, se la longflama, do ĝi sur la klivo estas vakseca kaj ne tiom nigra, sed ankaŭ metale ne brilas, kiel la seka metalurgia. Rimarkis mi en la karbo helajn vejnetojn, mallongajn kaj maldikajn tute, fojfoje eĉ oftajn. En iu tavolo kvazaŭ reto estas. Tiu karbo estas en la tuta okcidenta sekcio, sur la dua kaj la tria horizontoj, en diversaj longfrontaj minoj. La intertavoletoj kun vejnetoj ie estas maldikaj, sed ie — je la tuta tavolo. Per io logis min tiuj helaj vejnetoj, kolektis mi el ĉiuj minfrontoj, trovis tiajn, kiuj ne kiel haretoj aŭ pinaj pingloj, sed kvazaŭ maldikaj ŝnuretoj. Pridemandadis mi, kio estas tio, sed nia minmajstro kaj la sekciestro nur muĝis: troviĝas, diras, en karbo diversaj aĵoj, kaj se ĝi la karbon ne malbonigas, do ĝi nin ne interesas.

Komencis mi bruligi tiun karbon en mia forno kaj sur la korto. La karbo estas kvazaŭ ordinara, sed de ĝi fumo estas blueta, kun blanketa subfumo kaj odoro estas alia, ol ĉe simpla karbo. Sur fajroŝirmiloj de ĝi krusto restas same blugriza. Klopodadis mi kun la helaj vejnetoj — ne trairas mi, ne povas. Scion mi ne havas, por determini, kio ne taŭgas, kaj por pruvi, kio taŭgas. Decidis mi rezigni. Tiuj helaj vejnetoj malkvietigadis min dum jaro kaj duono. La metalurgian karbon oni komencis ellabori en la norda sekcio, tiam venus fino al ĉio, se inĝeniero Vasiljev ne enmiksiĝus neatendite.

— Do kiu, ĉu iu nove enpostenigita? — demandis la radiisto, absorbita de la rakonto de la maljunulo tiel, ke li forgesis pri la cigaredo.

— Tute ne! Nenian rilaton li havis al la minejo, loĝis en la urbo, tricent verstojn for de niaj minoj, kaj ne ministo li estas, sed kemiisto.

— Kiel do li tra la tero rigardis?

— Tra la tero estis mi, kiu rigardis, en la subtera laboro, kaj li, male, al la ĉielo, kaj tie la duan finon de miaj helaj vejnetoj trovis.

— Ho, kiel interese! — ekkriis Aleksandrov. — Ankaŭ min trafis!

— Inĝeniero Vasiljev, — daŭrigis Fomin, kuraĝigita de la atento de la aŭskultantoj, — kvankam estas urba loĝanto, sed laŭ akreco de la okuloj estas ne malpli bona ol ajna tajgano. Loĝas li en granda domo, sur deka etaĝo, el liaj fenestroj la tuta urbo videblas. Dum ripozo sidadis li ĉe la fenestro, rigardante al la urbo kaj pensante pri tio kaj alio. Kaj jen same kiel al mi la helaj vejnetoj, tiel al Vasiljev rimarkiĝis nebuleto super la urbo, blanketa aŭ blueta; iam ĝi estas, kaj iam ne estas. Kaj ankaŭ odoro en la aero, kiam estas la nebuleto, speciala, ne forta, sed rimarkebla. Helpis al Vasiljev tio, ke li estas kemiisto, li sciis: tian nebuleton neniu fabriko en la urbo povas doni. Se tiel, do, sekve, la afero estas en la karbo. La inĝeniero juĝis, ke la nebuleto similas al oksido de iu metalo, kaj decidis ekscii, ĉu ne estas io en la karbo. Prenis li kruston de sur iu tubo — kaj sub aparaton. Kaj la aparato estas tia, ke, se estas tie la plej eta ero de iu metalo aŭ kombinaĵo, tia malgranda, ke nek gustumado, nek flarado, ne dirante eĉ pri kemio, distingas, — la aparato tamen distingas. Inĝeniero Vasiljev al mi montris. Kion necesas elprovi, tion oni en flamo bruligas, al la flamo oni tra vida tubo rigardas, kaj en la tubo iaj tiaj linioj...

— Do kiel ĝi nomiĝas, cia aparato? — ne eltenis la radiisto.

— Tion ci sciu, verŝajne dekjaran lernejon ci finis, kaj mi ne havas memoron por komplikaj vortoj. Atendu, mi skribis ĝian nomon: mi pensas, plurfoje ankoraŭ necesos! — Kaj la minfrontisto kun ĝemetado etendis la manon al la ŝranketo ĉe la lito.

— Ne zorgu, Ivano Ivanoviĉ, — enmiksiĝis Aleksandrov, — tiu aparato estas spektroskopo, kaj tio, kion faris Vasiljev, — tio estas spektra analizo.

— Nu, ĝuste, — trankviliĝis la maljunulo, — mi ĝuste tion diras. Tiu pektoskopo montris: estas signoj de metalo, kaj ne de unu, sed de tri. Vasiljev Simono Petroviĉ komencis eltrovi, el kiuj minejoj, el kiuj sekcioj venas la karbo en tiuj tagoj, kiam estas la nebuleto. Nun al vi rakonti — tio estas rapide, sed li malŝparis, ĝis trovis, same preskaŭ du jarojn: ja li estas okupita homo, iam nefinpensis, iam perdis... Nu, mallonge, venis li al nia minejo kaj komencis pridemandi pri la karbo. Kaj ĉe ni la okcidentan sekcion oni antaŭlonge fermis. Montras oni al li la metalurgian de la norda. Li analizon post analizo prenas — nenio. Kaj ne povis esti. Do, nenio fariĝus, sed tiam unu juna knabo konsilis al li kun mi konversacii. Eĉ kvin minutojn ni ne parolis, kiam mi komprenis, kien miaj helaj vejnetoj kondukas. Ekgrimpis mi kun li en la okcidentan sekcion — ĝis tiu tempo mi jam ĉiujn miajn specimenojn forbruligis. Sed tie kaj la apoga trabaro estas elprenita, kaj la tegmento enfalis. Nu, ni turnis nin tien-reen. Mi vidas, ke mi pereigi la homon povas, kaj al li tempo mankas. Sendis mi lin en la urbon, kaj mem cerbumadis dum semajno, ĝis komprenis. El la tria, ne inundita horizonto ni malleviĝis — al mi venis helpi preskaŭ la tuta minejo — laŭ oblikvaj koridoroj sur la kvinan, trairis tute malgrandan pasejeton kaj atingis la tavolon kun helaj vejnetoj. Kolektis mi specimenojn — kaj en la plej proksima ripoztado tuj en la urbon. Vasiljev hejme ne estis. Mi la paketon pezan du pudojn al li restigis kaj skribis, de kie ĝi estis prenita. Ne pasis eĉ semajno — al mi venas telegramo, ke mi tuj alveturu. Mi ekveturis. Vasiljev renkontas kaj eĉ brakumegis min, forte kunpremis kaj al ambaŭ vangoj kisas.

«Nu, sen vi, Ivano Ivanoviĉ, ĉio pereus!» — «Kaj nun?» — mi demandas. «Kaj nun ni faris al Sovetunio kaj al nia lando siberia grandan-grandegan donacon: en la karbo ja, en viaj helaj vejnetoj estas tuta minerala kuŝejo». Tri metaloj — germaniumo kaj vanado, tion mi precize enmemorigis, — aldonis Fomin, kvazaŭ timante, ke la konversaciantoj dubos pri liaj scioj, — sed la trian mi neniel memoras kaj ne skribis stulte, pro ĝojo. Mi demandas: «Por kio ili estas, tiuj metaloj?» Vasiljev klarigas, ke tio estas tre gravaj metaloj. Necesas ili por plej-plej komplikaj maŝinoj. «Kaj ĉu multas tiu germaniumo?» — demandas mi. «Ne tute, eĉ tute malmulte. Sed da karbo estas grandega kvanto, milionoj da tunoj, kaj germaniumo kun vanado iros kiel flankaj produktoj, kiam ni la karbon komencos prilabori en kemian krudaĵon. Kaj tiuj flankaj produktoj per si mem la tutan koston de la elminigado kompensas... Nun germaniumon ĉiu televidilo aŭ radiricevilo bezonas».

— Aŭdis ni, — gravmiene diris la radiisto, — el ĝi duonkonduktantojn oni faras.

— Ĉu duonajn konduktantojn aŭ eĉ plenajn — ne en tio estas la afero, sed en tio, ke tiu metalo nun estas la plej necesa, kaj kun ĝi estas ankaŭ vanado. Sed por kio estas la vanado, mi forgesis.

— Mi sugestos, — respondis Aleksandrov. — Vanada ŝtalo estas la plej necesa por aŭtoj kaj ĝenerale por tiuj maŝinoj, kiuj bezonas altan firmecon. Bedaŭrinde, ke vi forgesis la trian metalon, — ĝi, verŝajne, estas same utila.

— Kaj eĉ tre necesa, sed mi tute ne memoras. Ĉiuj nomoj estas tiaj komplikaj...

— Kiel tia riĉaĵo trafis en simplan karbon? — La tono de la radiisto iĝis multe pli respekta.

— Ĝuste tion saman ankaŭ mi demandis de inĝeniero Vasiljev. Tiu al mi klarigis tiel: kiam tiuj karboj estis en la nememoreblaj tempoj kiel grandega torfa marĉo, tiam tra ili gutis akvoj. Akvoj, ĉu rojoj aŭ riveretoj, lavadis la montojn, kie kuŝis la metaloj, solvadis ilin poiomete kaj transportadis en la torfojn. La torfoj putradis, kaj tiuj metaloj sedimentiĝadis sur ilin, akumuliĝadis. Tutaj miljaroj pasis, la akvoj plu fluadis kaj fluadis, kaj tiel iom post iom akumuliĝis kaj la germaniumo, kaj la vanado, kaj tiu, la tria.

— Kaj poste kiel?

— Poste la torfojn kovradis sabloj kaj argilo, ili ŝtoniĝis, iĝis karbo, rezultis la bizara karbo kun helaj vejnetoj.

— Ĉu pro tio vi la premion Leninan ricevis? Ĉu duope?

— Duope, po duono, ĉar unu sen la alia nenion trovus. Kiel mi diris jam: mi sub la tero rigardis, kaj li — en la ĉielo.

La tri konversaciantoj en la ĉambro longe silentis. Fomin rekomencis volvi sian cigaredon, sed, aŭdinte voĉon de deĵoranta kuracisto, kaŝis siajn instrumentojn. Post mallonga rondvizito oni alportis tagmanĝon, kaj la konversacio rekomenciĝis nur en la ripozhoro, kiam la malsanulejo denove kvietiĝis.

— Jes, estas bone trovi helajn vejnetojn, — reve diris la radiisto, levante la okulojn al la plafono. — Kaj kiel vi sukcesis kroĉiĝi?

— Helajn vejnetojn ĉiuj devas havi, — respondis Fomin, — sen ili eĉ la vivo mem estas kvazaŭ deviga. Ne ci estas mastro de cia vivo, sed ĝi cin selas kaj fleksas kien ĝi deziras.

— Ja ankaŭ mi pri la samo parolas, — subtenis la radiisto, — se oni akaparas kvindek mil, nu, eĉ se vi tridek sep ricevis, tiam eblas la vivon ne tiel timi, ĝi ne fleksos!

La maljunulo eĉ sidiĝis, dum minuto mezuradis per la okuloj la nekonsterneble kuŝantan radiiston kaj falis sur la kusenon.

— Kalkulis jam, kiom mi ricevis, krimula ci estas animo! — eldiris li kun amara indigno.

Venis vico por la radiisto eksalti.

— Kiel — krimula animo? — kriegis li, turnante sin jen al Fomin, jen al Aleksandrov, kvazaŭ vokante la geologon esti atestanto. — Pro kio do vi min ofendas, oĉjo? Ĉu mi estas ŝtelisto, ha?!

La maljuna ministo jam trankviliĝis.

— Mi cin ne konas kaj nenian rajton havas opinii cin ŝtelisto. Tamen ci mem min ofendis... Ĉion ci per mono kaj per fortuno mezuras. Kaj mi al ci pri intereso rakontas, pri intimaj pensoj, sen kiuj homo vivas kiel bruto senkonscia...

— Do ĉu intereso al fortuno ne devas esti? Ĉu mi ne rajtas feliĉon? Tro saĝumas vi, oĉjo... Certe, via vivo jam nelonga restas kaj da zorgo estas malpli. Sed mi ankoraŭ longe vivos, kaj kio estas malbona, se mi deziras pli bonan?

— Ĉiu deziras, — jam trankvile respondis Fomin, — la afero estas ne en tio. Se ci cin en la vivo tiel direktis, ke por kune kun ĉiuj pli bone vivi, kaj al tio celas, tiam ci estas homo vera. Sed al mi ŝajnas: ci efektive nur pri ci pensas, nur por ci sola fortunon atendas — tiam ci ĉiam al la malnova vivo emos, al forŝiriĝo disde ĉiu nova afero. Eble, eĉ mem tion ne konsciante, ci deziras antaŭ aliaj distingiĝi, havante en la animo ankoraŭ nenion. Jen tiam oni devas pri fortuno revi. Renkontadis mi tiajn homojn. Mi ilin nomas krimulaj animoj — komprenu do, en kio estas la simileco kun la ŝtelistoj.

— Nenian similecon mi vidas, solajn elpensaĵojn! — kolere respondis la radiisto.

— La simileco estas plej rekta. Krimulo kial faras krimon? Ja tial, ke li deziras akapari multe pli, ol li laŭ la laboro, kaj laŭ la risko, kaj laŭ la kompreno meritas. La homaĉo estas plej sentaŭga, sed same: deziras mi tion kaj ĉi tion. Ree, iu eĉ kapablon havas, kaj forton, kaj riskon, sed ekfrenezumis — labori estas tede, ne por mi tio estas, mi ne deziras. Tamen monon ja, kaj multan, interalie, li deziras. Jen en kio ja estas la krimula esenco. Ci deziras al ci ne laŭ meritoj, ne laŭ laboro, sed pri fortuno revas — sama krimulo ci estas! Nur la leĝon timas kaj deziras, ke tio per si mem de la ĉielo al ci falu.

— Ĉu mi sola tiel? — jam pli mallaŭte respondis la radiisto.

— Estas malfeliĉo, ke ne sola. Tiaj, kiel ci, ekzistas ankoraŭ ĉie kaj inter niaj fratoj laboristoj, kaj inter kiu ajn — inĝenieroj, artistoj, sciencistoj... Tiun krimulan malsanon do necesas kuraci unuavice, por plej baldaŭ en la komunismon eniri...

— Kaj per kio kuraci?

— Nu, «per kio, per kio»... Ekde la infanaĝo per vera edukado, per instruado, kaj poste per scio. Nur scio de la vivo veran prezon donas kaj malkovras en ĝi vastan vojon. Aliel oni klopodas kaj klopodas, por kompreni, kiel mi kun miaj vejnetoj!

— Tion vi prave diras, — obeeme konsentis la radiisto, — kun klero estas multe pli facile. Diplomo — ĝi levas al homo prezon, la kategorion, tieldire.

— Kiu al ci tiel la cerbon turnis? — ree komencis koleri la maljuna ministo. — Nur la kategorio estas en cia kapo. Ĉu ci librojn tiajn legis, ili antaŭe estis multaj. Elformulis tiuj verkistoj tiel, ke sen altlerneja diplomo homo estas kvazaŭ ne homo... oni eĉ knabinon ne edzinigos sen diplomo. Sed por kia diablo ŝi bezonas diplomon, se ŝi ne havas emon al scienco? Do jen aperis nun tiaj, kun fuŝitaj cerboj. Ajnan laboron nur kun peno, devige tiaj uloj faradas, sed kial, respondu al mi!

— Mi ne povas respondi, sed estas vere, estas homoj sen intereso al sia laboro.

— Ja ĉio estas tial, ke ne sur sia loko ili estas: unu ulo en la sciencon iris, kiel ŝafo en alies korton, alia ulino estas inĝeniero, elektrikisto aŭ kemiisto laŭ la diplomo, sed laŭ la animo — taŭga hejmmastrumantino, kaj ŝi prefere havu bonan edzon kaj da infanoj kvin, kaj sur la tero iujn fruktojn plantu kaj birdojn bredu. Kaj jen ĝi rezultas, ke la laboro estas ne plaĉa, kaj neplaĉa laboro estas pli malbona, ol bagno, sed ci tutan cian vivon devas sur ĝi stari. Al diplomo oni ĉasas, kaj sin mem kvazaŭ al bagno kondamnas, stultuloj. Verkistoj, same, — anstataŭ doni bonan konsilon, — sendistinge faraĉas: la heroo nepre havu diplomon, aliel jam la heroo ne estas heroo, kaj virino ne estas virino, sed kvazaŭ ŝafino subevoluinta. Malĝuste tio estas, kaj ci malĝuste rezonas kun cia diplomo!

— Sed kiel do ĝuste?

— Laŭ mi, jen tiel: la scio estas ne tio, kion oni en cian kapon devige enbatos, sed tio, kion ci mem en ĝin enmetos kun amo, nehaste, elektante, kiel florojn aŭ belajn ŝtonojn. Tiam ankaŭ ci komencos rigardi vaste kaj kun intereso kaj komprenos, kiel ĝi, la vivo do, estas vasta, kaj bunta, kaj komplikega. Kaj vivo cia iĝas ne koka, sed homa, ĉar la homo — li fortas nur per amikeco kaj per scio, kaj sen ili jam antaŭlonge pereus. Ne eltenus stultulojn, kiuj nenion, krom sia korto kaj sia ventro, komprenas...

La radiisto eksilentis kaj longe nenion diris. La maljuna minfrontisto kontente subridadis, ĵetante rigardojn al Aleksandrov, kvazaŭ vokante lin esti atestanto de sia venko. La geologo kapjesis al li, facile ridetante. Li rigardis preter la maljunulo kaj nenion diris.

— Jen, Cirilo Grigorjeviĉ, ĉu mi ĝuste diras? Ĉiu devas siajn helajn vejnetojn serĉi...

— Estas tiel. Sed ĉu oni ĉiam trovas? Kaj ĉu ĉiu povas?

— Mi scias, pri kio vi pensas, Cirilo Grigorjeviĉ! Kiel vi nun estu sen la tajgo, sen montoj... Ĝi estas komprenebla! Tamen vi trovos viajn vejnetojn nepre, aliajn, sed trovos.

— Aliajn mi ne deziras, ne kredas! Kaj se mi ne kredas, do kiel mi komprenos, ke aliaj estas la veraj? Kaj kie serĉu, kien ĵetiĝu... mi? — La geologo kapmontris al siaj kruroj, orde metitajn sub la kovrilo.

— Certe, estas malfacile, speciale se pensi, kien. Nu kaj pri tio, ĉu la veraj aŭ ne, por tio estas fidinda indikilo, kaj vi ĝin konas...

— Ne, ne konas!

— La indikilo estas sola — belo. Tion mi bone komprenas, sed klarigi ne povos, tamen ĉu vi bezonas tion... eble nur li... — Kaj la minfrontisto fingromontris al la radiisto, kiu neniel respondis al la atako.

— Belo... prave. Sed mi... mi estas rampulo, kvazaŭ serpento!.. Nun por mi ĉio ŝajnas griza, ĉar interne estas grize!

— Malĝuste, Cirilo Grigorjeviĉ! Rememoru, kiel iris ni en la tridek naŭa de la ardeza monto tra la tajgo, malsataj. Malfruiĝis en la esplorado, la provianto finiĝis, la neĝo nin trafis...

— Certe, mi memoras! Tiam ni trovis la lunŝtonon.

— Jes, mi ĝuste pri tio parolas. Ĉu vi memoras, ni trairis la Jurton de Korvo kaj du diurnojn iris laŭ la valo. Neĝpluvas kaj pluvneĝas seninterrompe, la vatjakoj tramalsekiĝis, manĝo mankas...

— Jes, jes, kaj vespere... — vigliĝis la geologo. — Rakontu, Ivano Ivanoviĉ, mi ne povos. Kaj nia Aleĉjo aŭskultu, — kapmontris li al la radiisto. La skeptikema junulo penis kaŝi sian intereson.

— Ĝuste, vespere ni ekiris el la valo tra la monteto. Ĝi krutis, la ledbotoj malsekiĝis, sur ledumo ni glitas, kaj ankoraŭ renkonten sternarbusto kornas, nur ploru. Sur la kresto la mongola vento per frosto nin trafis. Ekruliĝis ni malsupren apenaŭ vivaj. Tie ni lokon trovis, ĉu vejno, ĉu dajko staranta, laŭ ĝi la deklivo defalis, kaj rezultis ŝtupo, kaj poste, en la profundo de la deklivo, kaverno aŭ ne kaverno, io tia, kiel markezo. Enŝtopiĝis ni tien, tremas, bruligi fajron mankas fortoj, pluen iri — same, kaj ankaŭ ripozi ne eblas — estas malvarme. Tiam ni ĉu ne grizaj, laŭ via vorto, estis? Multe pli grizaj, trae. Ĝi rezultis male. Ĉu vi memoras, Cirilo Grigorjeviĉ?

La geologo, foririnta en la pasintecon, kapjesis al la minfrontisto:

— Ĉion mi memoras, rakontu!

— La malvarmo tial pli forte nin kaptis, ke la ĉielo eksereniĝis. La nuboj disiris, kaj super la malproksima okcidenta montaro la suno ŝprucis rekte en nian deklivon. Miaj okuloj eklarmis, mi forturniĝis — kaj rigidiĝis. Nian truon daŭrigis mallarĝa fendo, kaj en tiu fendo, sur elstaraĵo, kvazaŭ sur ia soklo, estas grandega kristalo de lunŝtono, granda je kapo... ne, pli granda! Ĝi eklumis per fajro elinterne kaj ekludis per ŝanĝbrilo, strioj, makuloj... Kvazaŭ oni vere prenis la lunan lumon, el ĝi faris bulon, facetis, poluris kaj ankoraŭ almiksis tien fajrojn diverskolorajn: bluajn, violajn, turkisajn, purpurajn, verdajn — ne kalkuleble. Kaj ĝi ne simple lumas, sed ŝanĝbrilas, estingiĝas kaj denove ekbrilas. Tiam ni — ni estis sesope, malsamaj homoj, junaj kaj maljunaj, kleraj kaj malkleraj, — kiel estis, malsataj kaj malsekaj, pri ĉio forgesis kaj antaŭ la kristalo rigidiĝis. Kvazaŭ iĝis pli varme kaj la malsato ne tiom fortas, kiam oni rigardas al jena afero... — Fomin emociiĝis kaj kaptis sian ladaĵon por tabako.

Aleksandrov fermis la okulojn, tiel akre aperis antaŭ li la rememoro pri la rarega trovaĵo — grandega kristalo de speciala speco de travidebla ortoklazo, subite montriĝinta antaŭ ili en la fendo de la falinta vejno de pegmatito.

— Kaj kio plu? — urĝis la radiisto.

— Plu estis jen kio. Ne sciate de kie aperis fortoj — ni kolektis brulaĵon, aranĝis fajron, sekigis kaj varmigis nin, bolkruĉon da bolaĵo eltrinkis. Toporon kaj geologian martelon ni rompis; kiel ni sukcesis el la firmega ŝtono la sorĉan kristalon elhaki sendifekta, mi ĝis nun ne komprenas! Ektrenis ni ĝin en dorsosako alterne, kaj ĝi pezis pli ol pudo kaj duono. La fortuno ŝanĝiĝis — certe, estis ni mem, kiuj ĝin ŝanĝis, kiam vigliĝis. Ĝis la nokto atingis ni vintrejon, ian provianton tie trovis, kaj plej bone estis, ke ies bona animo metis tie paketon da tabako. Ĝis la ĉerko mi tiun homon memoros bone!

— Kaj poste?

— Poste fino! En la vintrejo ni ripozis kaj post diurno venis en loĝatan lokon.

— Kaj la ŝtono?

— La ŝtono estas tie, kie ĝi devas esti: en muzeo Moskva aŭ Leningrada. Eble, valorega aĵo el ĝi estas farita kaj prezo por ĝi ne ekzistas! Do, neniam diru: belo estas bagatelo. Tute ne bagatelo ĝi estas, sed forto granda, tra ĝi ankaŭ la vivo en ĝustan fluejon eniras!

Aleksandrov levetis sin sur la kubuto. La rememoroj pri la antaŭlonge forgesita tajga ekspedicio, forviŝitaj de multaj postaj impresoj, ekstaris antaŭ li akre kaj hele. La malakceptita mineralkuŝejo de la ardeza monto, la stranga loko — montopasejo Jurto de Korvo... La Jurto de Korvo — «Hjundustyjn Eg» en la tuva lingvo... Tio estas vasta marĉa altebenaĵo sur nuda montaro, uzata kiel pasejo de paŝtistoj, transpelantaj gregojn el la mongolaj stepoj kaj reen fine de junio — komence de julio, en la periodo de fulmotondroj. La montopasejo estas delonge konata pro neordinare oftaj kaj potencaj fulmotondroj. Multaj brutoj pereadis ĉi tie pro fulmoj. Kadavroj, ĉiam kuŝantaj sur la pasejo, servis kiel nutro por tuta kolonio de loĝantaj samloke korvoj. Jen de kie aperis la stranga nomo de la loko. Aleksandrov klare rememoris la mornan pinton de la pasejo kun blanketaj ŝtonaj rokpecoj, elstarantaj tie kaj ĉi tie inter malofta verdaĵo de muskoj kiel ostoj kaj kranioj de pereintaj monstroj. En malkrutaj ravinoj, descendantaj al la sud-orienta flanko de la montaro, kreskis kriplaj, duone velksekiĝintaj arboj, blankiĝintaj pro birda sterko. Pli malsupre, apud la valo, la marĉan kupolon lunserpe ĉirkaŭprenis malhela tajgo — centjaraj piceoj kun antikvaj falintaj arboj, kovriĝintaj per hela kaj pufa muska vualo. Tie, verŝajne, nestis la korvoj, se nur ili ne alflugadis el la rokaj mongoliaj montoj por la tempo de fulmotondroj, kiam aperadis akiraĵo.

Antaŭ dudek jaroj la juna geologo longe rompadis la kapon pri la demando, kial tiu ĉi loko, ŝajne, per nenio distingiĝanta inter miloj da samaj en la maro da montetoj kaj montaroj de la tuvia tajgo, distranĉita de kojnoj de la mongolia arbarstepo, strangamaniere altiradis fulmojn. En la kampa notlibreto — tiama taglibro — Aleksandrov desegnis la planon de la Jurto de Korvo kaj skribis konjektojn, naskiĝintajn en la vojo. Kaj en la memoro aperis ne pensoj, ne sentoj, sed la paĝoj de la taglibro. Geologoj ordinare havas bone trejnitan vidan memoron, kaj Aleksandrov ne estis escepto. Sur la plano de la montopasejo Aleksandrov indikis direktojn de someraj ventoj — gigantaj fluoj de varmigita aero, alflugantaj el Mongolio. Inter deko da montaroj, barantaj al ili la vojon norden, estis elektita ĝuste tiu, ne elstaranta per alteco. Jam antaŭ dudek jaroj Aleksandrov komprenis, ke se la akumuladon de fulmotondroj super la Jurto de Korvo ne elvokis geografiaj kaŭzoj, do devas esti aliaj, por tiel diri, internaj aŭ geologiaj kaŭzoj. En la konsisto de la petroj, aŭ en la geologia strukturo de la regiono de la montopasejo, kaŝiĝis la forto, deviganta fulmotondrajn nubojn, alflugantajn ĉi tien el foraj dezertoj, fordoni siajn kolosajn elektrajn ŝargojn nur ĉi tie, sur tiu malkruta montopasejo, sed ne difuziĝi sur sennombraj amasoj de tuviaj montoj.

Granda amaso de mineraloj kun bona elektra konduktivo — de metalaj ercoj, plej verŝajne feraj, — povus kaŝiĝi sub la kovraĵo de la vasta marĉo, maloftaj arbustoj kaj muskaj ŝtonoj. La konsisto de la petroj de la montaro, ĝenerale konata, ne kontraŭdiris al tia eblo. Antaŭ la milito laŭ petskribo de Aleksandrov kaj peto de la Tuva Popola Respubliko — tiam Tuvio ankoraŭ ne estis membro de Sovetunio — estis farita magnetmezura avia skoltado de la montaro per novaj, ĵus kreitaj aparatoj. La plena malesto de signoj de feraj ercoj kaŭzis malkontenton de la geologia estraro kaj amikajn mokojn de kamaradoj-geologoj. Sed la streĉo de la milita laboro tuj forĵetis en foran pasintecon ĉiujn sukcesojn kaj erarojn de la antaŭmilita tempo. Pri la Jurto de Korvo kaj pri la malĝustaj konjektoj forgesis kaj la fantaziulo-esploristo mem, kaj liaj kamaradoj.

Kaj nun, en speciala akreco de rememoroj pri la feliĉa, sana pasinteco, Aleksandrov rememoris ankoraŭ unu konsideron de tiuj tempoj, kiu igis lin pugnigi la manojn en streĉo de medito. «Se iu, ne timanta mortan danĝeron, povus en kulmino de forta fulmotondro traspuri la lokojn de rektaj kaj plej oftaj fulmobatoj kaj resti viva, do, verŝajne, tiel eblus atingi divenon de la enigmo de la Jurto de Korvo per malmultekosta kaj simpla rimedo. Ja, krom fero, tie povus kuŝi nemagnetaj ercoj de neferaj metaloj, speciale tiaj elektrokonduktivaj sulfidoj, kiel galeno — plumba sulfido, arĝentito — arĝenta sulfido, sfalerito — zinkoblendo. Potencaj vejnoj de tiuj ercoj devas altiri fulmojn des pli forte, ju pli granda estas la maso de la ercoj, kuŝantaj sub la tero, ju pli longaj kaj profundaj estas la vejnoj. Io simila konserviĝis en profundo de la memoro el la malnova historio de plumbaj kuŝejoj kaj minaj skoltadoj en Germanio». La geologo fermis la okulojn, koncentrante sin.

«Plumbo... supraĵa kaj granda kuŝejo de plumbo... de tiu metalo, tiom necesa en la epoko de atoma energio... Se tio estus plumbo! Jam antaŭlonge estas elĉerpitaj ĝiaj mondaj supraĵaj kuŝejoj, dum bezono pri ĝi plu kreskas... Tamen, ankaŭ zinko aŭ arĝento same estas nemalbonaj, sed plej bona estas plumbo!» Aleksandrov imagis al si pezajn brikojn-ingotojn de la griza mola metalo, brile bluetajn sur la dishakaĵo, — de la metalo, tiom bone konata al ĉiu ĉasisto de Siberio, de la metalo certiganta pri sukceso de ĉasado, pri venko super danĝeraj bestoj, pri akiro de kaŝiĝema ĉasaĵo. Rubandoj kaj diskoj da mitralaj kartoĉoj, pretaj por rebato de malamiko... maŝinpecoj por teĥnikaj instrumentoj kaj por aparatoj, preparantaj kaj esplorantaj la nuklean energion. Kun ili la afero iris malpli bone: la geologo sukcesis imagi nur dikajn foliojn kaj platojn da plumbo — potencan blendon kontraŭ la malutila radiado.

— Cirilo Grigorjeviĉ, pri kio vi enpensiĝis? Rigidiĝis, kvazaŭ en ĉasa embuskejo... Verŝajne, vi rememoradis tiun vojaĝon? Mi vin ekscitis, pardonu. Jen mi en la fenestro vidas: via edzino iras kaj kun ŝi ankoraŭ iu.

— Unu mia kunlaboranto, — respondis la geologo, — kunlaborinto, — korektis li sin, kuntirinte la brovojn.

La kutimo ĉion rimarki kaj momente konscii la viditaĵon helpis distingi la lacan irmanieron kaj la mallevitan kapon de Luda. Ŝi iris malrapide, kvazaŭ ŝarĝita per zorgoj maljuna virino. Denove la kompato dolore pikis la geologon. Ne nur zorgo, pli malbone — malesperaj, senfruktaj penoj helpi al la amata homo. Ne, ŝajne, li komencas tuŝi la grundon en la fundo de la senelira marĉo, en kiu li baraktas jam dum multaj monatoj.

La maljuna minfrontisto siamaniere komprenis la malserenan koncentritecon de Aleksandrov.

— Ĉu gravas, ke nun ili ne kun vi laboras, tamen ili verŝajne ofte alkuras por konsilo, ĉu?

— Venadas, kaj kio?

— Mi al tio kondukas, ke ankaŭ per konsiloj eblas grandan utilon fari... Vi jen kian sperton ja havas!

— Eh, Ivano Ivanoviĉ, bonkora animo! — ridetis la geologo. — Sed per konsiloj ne eblas vivi. Eble, se mi estus tre maljuna, kiam la animo kaj la korpo malmulton bezonas, tiam mi vivus... Konsilus ion bonan — kaj kontentus! Sed nun kvankam duono de mi estas malviva, tamen la alia estas plu vivplena... Ja por kio mi diras, jen vin la reŭmatismo trafis, sed ĉu vi intencas pensiuliĝi? Ĉu vi mem do per konsiloj povos vivi?

Fomin kuntiris la brovojn, suspiris kaj, por ŝanĝi la temon, demandis:

— Via edzino, ĉu ŝi same kiel geologo laboras?

— Jes, — ŝi estas vera geologino!

— Kiel vi diris — geologino? — redemandis Fomin.

— Mi tiel lernis nomi de la studentoj. Al mi plaĉas, kaj, ŝajne, tiel estas pli ĝuste.

— Kial pli ĝuste?

— Ja tial, ke en la carisma tempo virinoj ne havis profesiojn, kaj ĉiuj specialecoj kaj profesioj nomiĝis en la vira genro, por viroj. Al la virinoj restis iaj malgrandigaj, mi opinias — duone malestimaj nomoj. Kaj ĝis nun ni uzas postrestaĵojn, diras pri virinoj: kuracisto, geologo, inĝeniero, agronomo. Da virinoj-specialistoj estas preskaŭ same multe, kiom da viroj, kaj rezulas lingva sensencaĵo, kiam ni diras pri virinoj en la vira genro: ŝi estas agronomo, ŝi estas kuracisto, aŭ oni devas aldoni: virino-kuracisto, virino-geologo, kvazaŭ ŝi estas duagrada specialisto...

— Ja ci interese elpensis, Cirilo Grigorjeviĉ! En mian kapon eĉ ne venis...

— Ne mi, sed la junularo nin instruas. Ili havas ĝustan intuicion: ili nomas «geologino», «agronomino», «doktorino», «ŝoforino».

— Nu, ankaŭ antaŭe oni iele nomadis virinojn...

— Oni nomadis edzinojn laŭ specialeco aŭ rango de iliaj edzoj. Tial estis «muelistedzino», «forĝistedzino», «generaledzino», ekzemple. Jen, same speguliĝas la duagrada rolo de la virino!

La maljuna ministo ekridetis.

— Geologino — tio estas kiel malnove princino!

— Vi ĝuste trafis, Ivano Ivanoviĉ! Princino, grafino, diino, carino — tio estas virino per si mem, ŝia propra rango aŭ titolo. Ni delonge kutimiĝis al la malnovaj malgrandigaj formoj aŭ al la nomoj laŭ la edzo, kaj en ili, kvazaŭ kaŝita pikilo, sidas neplenvaloreco de la virino. Kaj la virinoj mem dum miljaroj kutimiĝis...

— Prave, diablo prenu! Kial do malatentas la verkistoj aŭ kiu tie devas labori per vortoj? Ŝajnas, ke ili pri la novo ne pensas, kiaj veraj vortoj ĉe la komunismo devas esti.

— Ili ja pensas... sed neprofunde, ŝajne, — suspiris Aleksandrov.

En tiu momento la pordo de la ĉambro malfermiĝis kaj eniris la vizitantoj.

Laŭ la kutimo Luda eksidis pli proksime al la kapo de Aleksandrov, lasinte al la kamarado la seĝon ĉe la litpiedo. La veninta geologo malvolvis profilon, kaj ili okupiĝis pri diskutado de plej ŝpara esplorado de la antaŭnelonge trovita kuŝejo de «fera ĉapelo».

Kiam la juna geologo foriris kun pardonpetoj, Aleksandrov malfleksiĝis sur la kusenon, por ripozigi la laciĝintan kolon. Luda uzis tion, por kapti rigardon de la edzo.

— Kiro, ci hodiaŭ estas alia, mi tion aŭdis, kiam ci parolis kun Petrov.

— Ĉu ci ne tro min esploras? — afekte subridis Aleksandrov.

La juna virino profunde suspiris:

— Kara mia! Mi sentas en profundo de ciaj okuloj firman punkton, tio delonge ne estis. Kio okazis? Ĉu tiu ĉi brava maljunulo, — ŝi transiris al flustro kaj ĵetis rigardon al la lito de Fomin, — sukcesis per io influi cin? Kial li sukcesis tiel facile? Mi ne povis...

— Fomin tion ne koncernas, kvankam li estas multe pli, ol simple brava... Sed mi pensis, pensis kaj komprenis, ke mi devas fari ĉion, kion mi povas... — La geologo eksilentis, elektante vortojn.

— Kion ci povas, por resaniĝi?.. — La voĉo de la edzino tremeris.

— Nu, se ne resaniĝi, do almenaŭ la nervojn ordigi — tio estas antaŭ ĉio! Mi tro multe batiĝadis al netrairebla muro... tro multe suferadis mian malfeliĉon. Tio ne povis ne influi, kaj mi estas kripla ne nur korpe, sed ankaŭ spirite. Do mi devas provi kuraciĝi spirite, se jam korpe ne eblas!

Luda malalte mallevis la kapon, kaj larmoj ofte ekgutis sur la randon de la kuseno de la geologo. Aleksandrov glatumis la varmegan vangon de la edzino.

— Ne malĝoju, Lunjo! Kiam la kuracistoj min liberigos, mi veturos en la sanatorion. Ankoraŭ du semajnoj... Estos bone ŝanĝi la lokon.

— Mi ploras ne pro malĝojo, Kiro. Mi ploras pro tio... — la edzino laŭte plorsingultis kaj retenis sin per despera peno, — ke ci estas, kiel la antaŭa, ne rompita.

— Do bone. Nun ankaŭ ci povos veturi...

Luda kun akra suspekto ekrigardis al la edzo. Tiu trankvile renkontis ŝian elprovan rigardon. La edzino silentis tiom longe, ke Aleksandrov ekparolis la unua:

— Luda! Ne estas trompo, ci mem vidas, ĉio estas honesta.

— J-jes... ciaj okuloj estas firmaj kaj jen sulketo, — Luda movis la etfingron apud la buŝo de la edzo, — amara, laca, sed ne plu kompatinda... Ĉio okazis tiel subite...

— Ajna rompo estas subita. Sed ci per nenio riskas — mi estos en la sanatorio, nenien malaperos, se io okazos — ci venos.

— Kvazaŭ ci ne scias, ke tie mi havas malbonan komunikadon. Tien kaj reen — estas tuta monato.

— Kaj mi en la sanatorio devas esti dum tri monatoj!

— Bone, ni parolos poste. — En la tono de la edzino Aleksandrov kaptis noton de malcerta konsento. — Mi volas pridemandi Ivanon Ivanoviĉ-on, per kio li cin influis.

— Per la helaj vejnetoj! Ankoraŭ, Luda, por ne forgesi: en mia tablo en la malsupra kesto — ci scias, kie kuŝas malnovaj materialoj, — estas miaj taglibroj de la tridek naŭa jaro. Alportu, mi petas!

— Bone. Ĉu io rememoriĝis?

— Ivano Ivanoviĉ rememorigis pri la lunŝtono... Necesas trovi la karakterizaĵon de pegmatitoj de tiu vejno...

* * *

— Do, ĉu vi forveturas, Cirilo Grigorjeviĉ?

— Morgaŭ! Vi ial tro longe restas ĉi tie, Aleĉjo!

La malgaja radiisto infanece ofendite paŭtis la lipojn.

— Diable, ne resaniĝas la brako, oni min tenas kaj tenas... Ivano Ivanoviĉ forveturis en la pasinta merkredo, morgaŭ — vi. Mi tute pereos ĉi tie sola. Mi kutimiĝis al vi, kaj kiam Ivano Ivanoviĉ forveturis — io ŝiriĝis en mi, kvazaŭ mi la patron adiaŭis.

— Sed komence ja vi disputadis!

— Ja pro miskompreno. Kia bonega maljunulo! Apud li eĉ la vivo ŝajnas pli facila. Se estus pli multe da tiaj homoj, tiam ankaŭ ni la ĝustan vivon atingus...

— Tion vi prave diras, Aleĉjo! Brave, ke vi komprenis...

— Kiu por vi alveturos, ĉu onjo Vanjo?

Aleksandrov imagis al si la malaltan, tre junaspektan ŝoforinon kaj ridetis. Vanjo ĉiam ŝajnis al li knabino laŭ ilia unua renkontiĝo.

— Kia do ŝi estas onjo? Ĉu vi ŝin ne vidis?

— Vidis. Ŝin ĉiu konas! Ŝi, samkiel vi, ankoraŭ en la respubliko komencis labori. Sed ja la virino estas aĝa, estas ĝene nomi ŝin simple Vanjo. Por vi estas alia afero, ŝi vin respektas tre forte, ŝi mem diris. Per io vi al ŝi helpis.

— Ja bagatelo, per nenio mi helpis. Sed ĉu ŝia aĝo estas tiom granda?

— Onjo Vanjo ja ne kaŝas: ŝi naskiĝis en la dudek kvara jaro.

— Nu, mi komprenis nun! Se vi naskiĝis en la kvardeka jaro, do por vi ŝi estas onjo.

— Ĝuste, en la kvardeka. Kiel vi divenis?

— Laŭ viaj konversacioj kun Ivano Ivanoviĉ.

La radiisto deziris ion demandi, sed la enirinta flegistino vokis lin al radioskopio.

Aleksandrov, restinte sola, kun plezuro pensis pri la morgaŭa renkontiĝo kun Vanjo. La geologon kaj la ŝoforinon estis liganta firma amikeco, ne malfortiĝanta, malgraŭ jaroj kaj maloftaj renkontiĝoj. Dum la kulmino de la Patruja milito en fora tajgo ili renkontiĝis — la deknaŭjara junulino, iĝinta ŝoforo, por anstataŭi virojn, foririntajn al la fronto, kaj la geologo, plenumanta la ordonon de la registaro: trovi krudaĵon, necesan por la milito. Post tiam pasis dek ses jaroj, tre multaj aferoj ŝanĝiĝis en la vivo kaj en la respubliko, nun iĝinta aŭtonoma regiono de Sovetunio. Vanjo estas firma kaj fidinda homo, kaj ŝi rememoros, kiel iam ŝi diris, ke ŝi ĉion farus por li. Nun ŝi faru!

* * *

Vanjo konsentis. Ĉiuj laborantoj de la malsanulejo eliris por adiaŭi la geologon, kiam tiu, mallerte movante la apogbastonojn, trenis sian peziĝintan kaj malfortiĝintan korpon tra la korto, priverŝita de la suno, kategorie rifuzinte la proponon enporti lin en la aŭton. La ĉagrenita radiisto portis en la sana mano la tutan neriĉan havaĵon de Aleksandrov. Mallonga elkora adiaŭo, kaj la verda «GAZ-69» ekkuris laŭ la glata ŝoseo en direkto de la urbeto. Aleksandrov bezonis veturi al sia loĝejo, por preni necesajn aĵojn. Neniu povis malhelpi al li: Luda jam dum ĉirkaŭ du semajnoj estis en la tajgo. Vanjo veturigos la geologon anstataŭ la sanatorio... tiom proksime al la Jurto de Korvo, kiom povos aliri la aŭto. Aleksandrov memoris la ĉasistan kabanon, starintan nur je ses kilometroj for de la montopasejo. Tamen, tio estis en la tridek naŭa kaj la vintra domo povis antaŭlonge detruiĝi, sed tutcerte aperis novaj. La distanco estis ne proksima. Dum li estos pakanta la aĵojn en la loĝejo, Vanjo interkonsentos kun la estraro. Kaj la sanatorio ricevos telegramon kun sciigo, ke la malsanulo venos kun prokrasto je ĉirkaŭ tri semajnoj pro granda malforteco.

La simpla plano sukcesis, kiel ĝi estis elpensita. La asfaltan ŝoseon anstataŭis gudro, la gudron — griza ŝotro, kaj la «gazo» kuradis plu, levante maldensan polvon, suden, al la flaveta ĉielo de Mongolio, transiradis montaron post montaro. La geologo silentis, sidante en maloportuna pozo. Forte fleksiĝinte, li alkroĉiĝis al arketo sur la antaŭa ŝildo kaj rigardis al la vojo. Post la sesmonata mallibero en la lito la iro de la aŭto ŝajnis flugo, kaj la tajgaj montetoj, nudigitaj montaroj kaj stepaj valoj — kara hejmo, pli afabla, ol la oportuna loĝejo en la urbeto.

Aleksandrov ne rimarkadis, ke Vanjo oblikve observas lin, kiom permesas la vojo. En la grizaj bonkoraj okuloj de la juna virino fojfoje aperadis larmoj. Tro granda estis la kontrasto inter la antaŭa, kuraĝa, plena de gaja energio geologo kaj la silentema senhelpa homo kun pala, ŝvela vizaĝo kaj loza, dikiĝinta pro kuŝado korpo. Kie li estas, tiu forta amiko, kies subtenon ŝi uzadis en tiaj momentoj de la vivo, kiam ĉiu, kaj speciale virino, bezonas senton de fidela mano, fidindan helpon kaj saĝan konsilon? Neniam forgesos Vanjo ilian unuan renkontiĝon. Ŝi proponis sin mem al malproksima veturo laŭ senhoma tajga vojo — elterigejo bezonis farunon, sed pli ol unu aŭton oni ne povis doni pro la militaj cirkonstancoj. La malnovan «ZIS»-on oni ŝarĝis diligente — preskaŭ per kvar tunoj, kaj Vanjo komencis la kvincentkilometran vojon kun vigla sendependeco de siaj dek naŭ jaroj kaj unujara labordaŭro. Frosto estis libere penetranta en la fendoplenan, malfirman stirejon. La suno de la hela vintra tago estis varmiganta, forpelante arĝentan arabeskon de prujno de sur la flaviĝintaj pro aĝo sekurecvitroj. Nur poste Vanjo komprenis, ke tia veturo vintre sur malnova kaj sola aŭto estis malfacila eĉ por sperta ŝoforo. Verŝajne, tro elturmentita kaj laca estis ilia malsana garaĝestro, se li cedis al Vanjo kaj konsentis sendi ŝin solan. La eltenema «ZIS» estis diligente superanta leviĝon post leviĝo, kaj nur zuma krakado de la motoro kaj penega hurlo de la transmisiilo atestis pri tio, kiel malfacile laboras la aŭto. De sur montetoj la aŭto kuris sensone, sed Vanjo, komprenante, ke ŝi ne povos reteni «ZIS»-on per ties nefidindaj bremsoj, timis lasi la aŭton forte akceliĝi. Kaj denove hurladis la unua aŭ dua rapidumo ekde la komenco mem de la sekva leviĝo, varmiĝadis kaj fumadis la malnova motoro kaj postuladis aldonan porcion da oleo. Vanjo traveturis ducent okdek kilometrojn. Finiĝis lastaj apudvojaj kabanetoj — vintrejoj, kie ĉe loĝantaj en ili ĉasistoj aŭ forstaj inspektistoj eblis varmiĝi kaj trinki teon, almanĝinte la senartifikan ŝoforan manĝoprovizon. La suno subiris, profundaj bluaj ombroj komencis plenigi valojn kaj valetojn, lumoj de steloj ekbrulis super la nigriĝintaj montaroj maldekstre. La frosto estis plifortiĝanta, maldika tavolo da glaciaj kristaloj komencis kovri la vitrojn de la stirejo, deviginte Vanjon malfermeti la frontan vitron. La vento estis pikanta, kiel tranĉilo, la okuloj larmis, la vizaĝo doloris, kaj frostiĝadis la manoj en la trivitaj peltaj pugnogantoj. La vojo kaŝiĝis en krepusko, kaj Vanjo bruligis la lumĵetilojn. La lumĵetiloj kaj la bremsoj estis du difektoj de la malnova, en ĉio cetera bonega aŭto. La malforta flava lumo ne atingadis sinuojn de la vojo — ŝajnis, ke la vojsurfaco malaperas en nekonata direkto, kuniĝante sur glataj lokoj kun la surfaco de la neĝo. La talusoj ekstaradis per subitaj nigraj gigantoj, valaj deklivoj abrupte rompiĝadis en enigman profundon. Piceoj, kovritaj de dikaj neĝaj ĉapoj, staris, kvazaŭ ne tuŝitaj dum jarcentoj. Antaŭtimo komencis enŝteliĝi en la kuraĝan animon de la junulino. Kiel neniam, ŝi klare eksentis sian plenan dependecon de bona funkciado de sia aŭto. Ĝi pasis jam multajn dekmilojn da kilometroj, multfoje estis riparita. Kiu povas determini, kiu peco de la motoro aŭ de la ĉasio estas nun sur la limo de eluziĝo aŭ de metala laco? Ajna difekto minacas per gravaj konsekvencoj. Vanjo ne pensis pri si, sed pri la homoj, kiuj atendas farunon en la elterigejo, perdita en la tajgo, meze de kruela frosto kaj neĝo. Ŝi penis imagi al si la severajn ministojn, iliajn zorgigitajn virinojn, en atendo fiksaŭskultantajn la aŭton — sono de motoro en la silenta vintra tajgo disflugas al dekoj da kilometroj. Vanjo sciis, ke la transportado de faruno estis prokrastita — nemalofta okazo dum la militaj malfacilaĵoj. Kaj se la potenca forto de ŝia aŭto rigidiĝos en la monstra frosto ĉi tie, kie estas cent kvindek kilometroj ĝis loĝejo en ambaŭ direktoj, ĉu ŝi trovos fortojn por ĝisiri la elterigejon por helpo? La junulino eksentis veran timon — unuafoje la responso de ŝoforo en malproksima vintra veturo montriĝis al ŝi kun plena klareco.

Vanjo haltigis la aŭton. Ne malŝaltante la motoron, ŝi longe saltadis kaj kuradis sur la mallarĝa vojo, por bone varmiĝi. Poste ŝi bruligis porteblan lampon kaj skrupule pririgardis la aŭton. La motoro mallaŭte murmuris ĉe malgranda rotacio, kvazaŭ ĝojante al la ripozo.

Vanjo karese glatumis la deskvamiĝintan larĝan kapoton, ĉirkaŭkovritan per duobla varmizolilo. Da benzino restis ne pli ol duono de la benzinujo, kaj la junulino decidis plenigi ĝin. Por pli rapide plenigi la sitelon, ŝi penis turni la barelon en la malantaŭo de la aŭto, malfermis la mureton kaj perdis ĝin. La barelo defalis sur la vojon, kaj la junulino trovis sin ne kapabla starigi ĝin reen sen rulstangoj. Iri malproksime sur profunda neĝo por trovi stangojn la junulino ne kuraĝis, timante lasi la funkciantan aŭton. Tamen Vanjo baldaŭ komprenis, ke, tutpleniginte la benzinujon, ŝi povas lasi la barelon apud la vojo, por repreni ĝin dum revena veturo. Post dua benzinumo Vanjo povos entreni ĝin en la aŭton. Vigligita de la trovita eliro, la junulino ekveturis. Freŝa neĝo, maldensa kaj grand-era, kovris la vojon per neprofunda tavolo, fajreranta en lumo de la lumĵetiloj, perfide kaŝante la limon de la firma vojsurfaco. Iomete flanken — kaj la aŭton kroĉe kaptos mola neĝo, tiros for de la vojo. Por unuopa ŝoforo tio estos egala al serioza paneo. Vanjo forte kunpremis la neglatan nigran stirradon, tenante la pezan aŭton laŭ profundigitaj sulketoj de la vojsurfaco, skiziĝantaj sub la lanuga brilanta kovrilo. La maldensa neĝo obtuzigadis sonojn, la aŭto kvazaŭ dronis en abismo de silento, kaj eĉ laŭta seka krakado, tiom karaktera por «ZIS» kun ties malforta dampilo, ne plu disflugadis en valoj kaj deklivoj. La lumo de la lumĵetiloj malalte sterniĝis sur la larĝa sulko de la vojo, kvazaŭ defluante laŭ ĝi en la nigrantan antaŭan abismon. Super tiu luma rivereto pendis la karbe nigra pro kontrasto ĉielo, stelpleniĝinta pro kruela frosto, fortiĝanta kun ĉiu horo. Neniu fajreto, neniu fumeto, neniu vivo estis en la rigidiĝinta vico de arbaraj montetoj kaj neĝokovritaj interkrutejoj!

Dum horo aŭ du la aŭto persiste iris. La rapidometro estis antaŭlonge difektita, kaj Vanjo povis nur proksimume taksi la pasitan distancon per la tempo. Ve, ĝi ne povis esti granda — neceso de singardemo sur la mallarĝa monta vojo devigadis veturi kun rapido ĉirkaŭ tridek kilometroj dum horo. Sed eĉ tia rapido postulis grandan streĉon. La vitrojn de la stirejo kovris prujna tavolo, sed al Vanjo estis varmege pro eksciteco kaj maltrankvilo. La malhela antaŭsento de proksima malfeliĉo ne foriradis, sed plifortiĝadis, kvazaŭ sur tiu vojo ne ŝi estus reganta la aŭton, sed malbonaj fortoj de montaj altaĵoj, neĝoj kaj frosto. Sed la aŭton venkis ne la fortoj de la tajga vastaĵo, sed etaj eroj de akvo kaj koto en la malbona brulaĵo de la milita tempo. Ĝi estis plurcentfoje transverŝita, antaŭ ol trafis en la malnovan benzinbarelon en la kargujo de la aŭto de Vanjo. Faliginte la barelon sur la vojon, la junulino kirlis la feĉon, aldoninte ankoraŭ rustaĵon de la fundo de la barelo.

Kiam la lumĵetilaj radioj enpikiĝis en vican leviĝejon, reduktinte videblon, pli proksime alŝoviĝis la muro de mallumo. La motoro faris unuan intermiton. Malglataj, abruptaj gasellasoj estis plioftiĝantaj, la forto de la motoro estis malkreskanta, la aŭto komencis moviĝi ŝire, kvazaŭ stumblante. Vanjo ŝaltis la unuan rapidumon, eltiris la kablon de la starthelpilo kaj akcelis rotacion, esperante purigi la benzindukton per la propra tiro de la motoro. Dum kelkaj minutoj, mordante la lipojn, la junulino manovradis per rapidumoj kaj rotacioj, esperante atingi almenaŭ la pinton de la monteto. Se ŝi atingus ĝin, tiam ŝi ne timus haltigi la motoron kaj purigi la benzintubon: poste, sur malleviĝejo, estus facile startigi la motoron per memruliĝo de la aŭto. La malnova, disfalanta akumulatoro havis malgrandan rezervon da elektra ŝargo, kaj la malnova motoro kun eluzitaj kontaktoj startas malfacile — tion la junulino bone sciis kaj ŝi sciis ankoraŭ, ke por permana startigo de «ZIS» necesas havi viran forton.

La plej malbonaj antaŭtimoj de Vanjo praviĝis. La motoro definitive paneis, ne sukcesinte levi la aŭton sur la pinton. Vanjo elsaltis kaj ĵetis sub la radojn ŝtipojn, kiujn ŝi kunhavis anstataŭ haltigŝuoj. Ŝparante la ŝargon, ŝi, ne uzante la porteblan lampon, demetis la filtrilon, trablovis la benzindukton kaj kiel freneza saltadis sur la malhela vojo, frapante sin per la frostiĝintaj manoj. Poste, engrimpinte en la glaciiĝintan stirejon, Vanjo kun svenanta koro premis la startigilon. «V-vvv... V-vvvvv...» — pigre, kvazaŭ post dormo, ekturniĝis la motoro, duan, trian fojon. Vanjo avaris malŝpari la valoregan ŝargon. La motoro ne ekiris. La junulino alpremis la butonon pli longe, obtuze ekbruis la rotacianta motoro, sed eĉ ne ternis. Kaj la feroca frosto penis enrampi sub la kapoton, kovritan per la peltmantelo de Vanjo, kaj fari la motoron same senmova kaj rigida, kiel ĉio sur la grandega spaco en la vintra nokto, inter la tuviaj montoj.

La junulino agis kun rapideco de despero, pensante nur pri tio, kiel ŝi venku en la konkuro kun la kruela malvarmo. Por ne plu riski, ŝi trablovis la karburilon, ankoraŭfoje kontrolis la benzindukton, purigis la kontaktojn de la sparka interrompilo. Kaj denove la provo startigi la motoron finiĝis per longa tinto de la paneinta startigilo. Ankoraŭ foje... ankoraŭ... Ne plu eblis riski malŝargi la akumulatoron en frosto, kaj restis espero nur al la startiga anso.

Streĉante ĉiujn fortojn, verŝante ŝviton, glaciiĝantan sur la rando de la ĉapo, kun hirtiĝintaj kaj prujnokovritaj haroj, la junulino turnadis per la anso la necedeman sescilindran motoron, kiu obstine ne startadis. Nur unufoje ĝi facile ronketis kaj singardeme turniĝis, kiel turniĝas, penante levi sin, peze falinta homo, sed tuj eksilentis, cedante al la rigidiga malvarmo.

Vanjo senfortiĝis. Ĉu povus ŝi, tro memcerta, malforta knabinaĉo, startigi la potencan motoron! Ĉu povus ŝi plenumi la gravan taskon — liveri la farunon al la malsataj laborantoj de la elterigejo! Kiel stulte estis okupiĝi pri tiu severa afero! Jen kio rezultis — ŝi estas sola kun la malvarmiĝanta aŭto, sen fortoj, sen vera scipovo. Ŝi devos elverŝi la akvon kaj la oleon, aranĝi fajron, varmigi kaj la unuan kaj la duan, sed ŝi havas nur unu sitelon. Poste ŝi denove provos turni la motoron, anhelante kaj senfortiĝante, sed ĝi turniĝas tiel malrapide! Se ŝi havus forton, ŝi ŝirus la anson pli rapide, ekturnus ĝin rapide-rapidege, kiel tion faras kamaradoj-ŝoforoj. Ne estas dubo, ke la motoro cedus kaj varmiĝus, donus ŝargon en la apenaŭ vivan akumulatoron... Kial malmultas forto ĉe ni, virinoj? Ja ekzistas tiaj, kiuj ne cedos al ajna viro... Kial ŝi estas tiom hontinde malforta?! Kaj kial tio devis okazi ĉi tie, kie ne estas eĉ unu viva animo por cento da kilometroj? Kiel malica estas la sorto! Povus renkontiĝi ĉasisto, preterveturi alia ŝoforo aŭ ajna vojaĝanto-viro...

Vanjo viŝis per la rigidiĝinta maniko la larmojn kaj la ŝviton de la vizaĝo, froste skuiĝis per la tuta korpo. La frosto estis venkanta ŝin, senfortiĝintan, kaj la peltmantelo kuŝis sur la motoro, savante la lastajn erojn de la varmo, restinta en ĝi.

Danĝera stuporo estis milde kaptanta la junulinon, tiel malgrandan, senfortan, senfine solecan en la minaca vintra nokto apud la frostiĝanta aŭto.

Rekonsciiĝinte, Vanjo forskuis la senkonsciecon kaj, apenaŭ spirante, ekĵetiĝis antaŭ la aŭto en peno varmiĝi. Ŝi deziris nur unu aferon: ke nun ĉi tie aperu vojiranto. Li helpus al ŝi, kaj ŝi plenumus sian devon!

Neebla revo, neplenumebla deziro! Ĉi tie, malproksime de ajna loĝejo, eĉ de ĉasistaj kabanoj, nokte, en tia frosto, kiu povus esti li, tiu freneza vojiranto? Kio povus aperigi lin, de kie?

Sed la junulino, hipnotigita de sia deziro, kunpremadis la akre dolorantajn, enŝovitajn sub la akselojn pugnojn, ripetante: «Venu, venu ĉi tien, helpu...» Ŝi laŭte ripetadis sian alvokon, kaj al ŝi ŝajnis, ke la peze silentinta tajgo respondis. Vanjo rigidiĝis, fiksaŭskultante silenton de la stela senventa nokto. Sed la silento de la densejo de nudaj larikoj kaj neĝokovritaj ŝtonoj mortigis la mizeran fajreron de espero. Vanjo eksilentis, ŝia impeto estingiĝis. Dum kelkaj minutoj la junulino plu fiksaŭskultis la nokton, poste turnis sin kaj senespere ekiris al la morne nigranta kamiono. Ŝi elprenis la sitelon, demetis la peltmantelon de la motoro, envolvis sin per ĝi kaj komencis malkovri la kapoton, por atingi la defluajn kranetojn de la radiatoroj. Subite apenaŭ aŭdebla sono altiris ŝian atenton. Maldekstre, de kie en la valon, laŭ kiu sinuis la vojo, estis eniranta larĝa valeto, aŭdiĝis malforta klakado. Freneze la junulino desaltis de la aŭto. Jes, malforta klakado!.. La koro de Vanjo haltis. Sufokiĝante, ŝi entiris per la buŝo la bruligantan frostan aeron kaj denove fiksaŭskultis.

Facila kraketado kaj klakado, kraketado kaj klakado... Obtuza ligna frapo! Vanjo sufiĉe longe laboris en Tuvio, por kompreni tiujn sonojn — proksimiĝon de boacsledo. Veturado sur sledo estas malmulte uzata de la indiĝenaj ĉasistoj, preferantaj vintre kaj somere rajdan manieron de veturado. Sledan veturadon praktikas laborantoj de la Nordo: geologoj, ministoj, geodeziistoj.

Premita krio elŝiriĝis el la junulino. Timante, ke la nekonata veturanto turnos sin ien flanken, ŝi kriis time kaj sovaĝe. Tute proksime, trans la malhela muro de la arbaro, laŭta vira voĉo respondis al ŝi. Alta sledo elflugis el la valeto kaj turniĝis sur la vojo, nekutime larĝa por ĝi. La blanka tirboaco ĵetiĝis for de la aŭto, nigranta sur la vojo. Sur tiaj boacoj oni veturadis en unuopa jugaĵo. Estis malfacile trovi paron por tiuj fabelaj vorantoj de tajga spaco, facile farantaj po cent dudek kilometroj dum tago tra tajgo, glaciiĝintaj riveroj kaj glacifaloj, krutaj montaj padoj.

Granda figuro en hunda peltmantelo elfalis el la sledo, lerte kaptinte la malantaŭajn stangojn. La praa bremso funkciis fidinde. Ankoraŭ minuto — kaj la veturinto proksimiĝis al la junulino, tenante malantaŭ la dorso la kondukŝnuron kaj barante la vojon al la boaco, ĵetiĝanta antaŭen kaj malpacience puŝanta lin per la muzelo. Tio estis geologo Aleksandrov, tiam dudektrijara estro de geologia taĉmento, furioze rapide veturinta tra la tajgo kun gravaj provaĵoj el ĵus trapasita esplora galerio. Per duonvorto la geologo komprenis, kio okazis. Aleksandrov scipovis stiri aŭtojn kaj agis rapide. La blanka boaco, nomata Alta Arbaro (ĉiuj tirboacoj havis proprajn nomojn, malsame de la sennomaj laboraj boacoj, per nenio distingiĝantaj el la ĝenerala amaso), estis forkondukita pli malproksime kaj firme alligita. La malvarmiĝinta motoro ankoraŭ ne sukcesis frostiĝi, kaj Aleksandrov ne perdis tempon por ĝia varmigo. Uzante sian elstaran forton, la geologo komencis furioze turni la anson, ĵus konvinkiĝinte pri sendifekteco de la benzindukto kaj de la sparkilo. Ĉio estis tiel, kiel imagis Vanjo en sia revo. Potenca, larĝŝultra figuro, libere kaj rapide turnanta la startigan anson, tiom necedeman por la malfortaj manoj de la junulino. La motoro komence ne respondis eĉ al la forto de la geologo, sed poste, kvazaŭ rekonsciiĝinte, ronketis foje, duafoje, laŭte ternis kaj subite rapide ekiris. La funkciado de la motoro glatiĝis, kaj, dum ĝi estis varmiĝanta, la geologo devigis la elturmentitan junulinon trinki iomete da alkoholo kaj manĝi. Aleksandrov deŝraŭbis la ĉapon de la benzinujo kaj defluigis tutan malpuran benzinon kun pingloj de glacio, akumuliĝintan sur la fundo de la benzinujo, por forigi ripetiĝon de la incidento. La geologo agis tiom certe, parolis tiom gaje, ke ĉio okazinta antaŭ duonhoro ŝajnis al la junulino sonĝita koŝmaro. Kaj nun la varmiĝinta motoro karese murmuris per malgrandaj rotacioj, la vojo ĝis la elterigejo por funkcianta aŭto estis ne tiom granda, kaj la malfrua malkreskanta luno estis leviĝanta el trans la montaroj.

Vanjo tute vigliĝis, eĉ la laco malaperis sub trankvila kaj afabla rigardo de la geologo. Tiu viŝis la manojn per donitaj de Vanjo ĉifonoj kaj etendis al la junulino la firman varmegan manon. Vanjo kaptis ĝin kaj, emociiĝante, ne sciante, kiel esprimi la troplenigantan ŝin senton, nelaŭte diris:

— Estas nenio, kion mi ne farus por vi! Dankon al vi, bonulo!

— Por kio, Vanjo! Kaj vi? Se min frakasigus Alta Arbaro, kaj mi sidus ĉi tie kun rompita sledo... kaj jen vi kun via aŭteto! — La geologo ĉirkaŭrigardis la junulinon, tiom malgrandan, rompeblan apud la granda aŭto, infekte ekridis. — Kiam vi startos, ne forgesu, ke la ŝafto frostiĝis, kaj ankaŭ la rapidumskatolo...

En la luna lumo Vanjo vidis, kiel li malligis la boacon, kaj tiu tuj ekkuris de la loko per svinga amblo. La geologo apenaŭ sukcesis fiksi sin sur la sidilo, kiam la sledo glitis trans la kreston de la monteto kaj kaŝiĝis en mallumo.

— Bonan vojaĝon! — alflugis el la obskuro la voĉo, absolute certa, ke ne estos ia alia vojaĝo, nur la bona.

Tiu soleca geologo kun la simila al blanka fantomo alta boaco, kiel fabela heroo, kuranta en la regno de neĝo kaj montoj, tra centoj da kilometroj da frostiĝinta tajgo, transdonis al la junulino sian certecon. Kriinte ion adiaŭan, Vanjo engrimpis en la stirejon. Dum minuto ŝi turnadis per la motoro la frostiĝintan rapidumskatolon, poste ŝi singarde ŝaltis rapidumon, doninte pli da rotacio. Malrapide ekmoviĝis la peza aŭto, dufoje glitis sur la leviĝejo kaj komencis obeeme trairi monteton post monteto. La morna luno estis prilumanta la same senvivan tajgon, sed ĉio jam estis alia. Malantaŭe estis veturanta, malproksimiĝante, la afabla forta geologo, kaj antaŭe kun ĉiu tubero estis proksimiĝanta la elterigejo. Ankoraŭ ne estingiĝis la steloj, kiam Vanjo venis tien en nuboj de vaporo kaj, malgraŭ fortega antaŭmatena frosto, estis renkontita de la tuta loĝantaro de la elterigejo. Kora danko de la severaj ministoj kaj ilia karesa gastamo iĝis rekompenco pro la travivita...

...Vanjo rekonsciiĝis de la rememoroj. La vojo turniĝis al vasta stepa valo, kaj la aŭto ĵetis maldekstren voston da densa polvo. La varmega tago estis premanta per sufoka aero, antaŭsignante pluvon, kaj Vanjo kun maltrankvilo ekrigardis al Aleksandrov. Li tute falis sur la krampon, preskaŭ alpremiĝante al la fronta vitro per la vizaĝo, malseka pro ŝvito. Vanjo komprenis, ke la geologo tenas sin sur la sidilo nur per la manoj, ĉar la tuta malsupra parto de lia korpo kuŝas, kiel malviva pako.

— Eble, ni haltu, ĉu? — proponis Vanjo.

— Kiel vi deziras... Ĉu vi laciĝis?

— Iomete, — mensogis Vanjo.

Aleksandrov suspiris kun faciliĝo. La aŭto haltis sur seka vasta maldensejo, en ombro de malhelaj cedroj. Vanjo metis sur fajron bolkruĉon, kaj la geologo, ŝanceliĝante kaj jorante sur la apogbastonoj, enprofundiĝis en arbustan densejon. Lian malbonan staton pligravidadis tio, ke iuj naturaj bezonoj iĝis io komplika kaj hontinda pro la peza senhelpeco.

Vanjo kaŝe rigardis post lin, kaj la kompato denove tranĉis ŝian koron. Penante distri sin de la nevola komparo de la du aspektoj de Aleksandrov, ŝi ekklopodis pri la manĝo. La geologo revenis punca pro la penoj kaj preskaŭ falis sur la herbon apud la bivakfajreto. Vanjo sternis la palton, metis sub la kapon molan dorsosakon, kaj la geologo, kuŝinte iom sur la dorso, iom post iom reviviĝis. Taso da forta teo — kaj Aleksandrov ekfumis cigaredon.

— Vi antaŭe ŝajne ne fumis, ĉu? — demandis Vanjo, por iel rompi la nekutiman por ŝi silenton.

— Mi fumas nur monaton... antaŭe ne necesis, — streĉite subridis Aleksandrov.

— Por kio vi veturas tiel malproksime? Ĉu por serĉi ion laŭ via profesio?

— Vi divenis, Vanjo!

— Mi ĝuste sciis, ke vi alie ne povos... Sed kiel do vi nun?..

— Ja rampe! — ridetis la geologo, kaj en lia vizaĝo glitis la antaŭa nevenkebla certeco de mastro de la tajgo.

La koro de Vanjo ĝoje saltis. Tra la nekonata masko ŝi rekonis la karajn trajtojn de la malnova amiko.

— Sed ja tiel ne eblas!

— Por ĉiuj ne eblas, por mi eblas, — per la sama tono daŭrigis la geologo. — Nun ĉio dependas de vi! Ĝisveturigu kaj helpu trovi ĉasiston aŭ forstiston proksime de la Jurto de Korvo.

— Kial vin interesas tiu montopasejo? Tie, oni diras, estas teruraj fulmotondroj, nun ĝuste estas la tempo...

— La afero estas ne en la montopasejo, — evite respondis Aleksandrov. — Nu, tio estos poste, kaj ni ankoraŭ ne parolis pri vi. Kiaj estas viaj aferoj, Vanjo?

— Mi havas ĉion kiel antaŭe, Cirilo Grigorjeviĉ! Mi laboras, multe legas, kaj ankoraŭ publikaj aferoj... Unuvorte... sen ŝanĝoj, — respondis Vanjo al la nefindirita demando de la geologo.

— Domaĝe! Vi estas tre bona, Vanjo... kaj bela, — malgaje kaj serioze diris Aleksandrov.

— Tamen mi ne domaĝas — mi antaŭe al vi klarigis. Amikoj kaj kamaradoj viraj, kiuj konformus al mi per la aĝo, naskiĝis en la dudek dua, dudek tria, dudek kvara jaroj. Tio estas ĝuste tiuj jaroj, kiuj prenis sur sin dum la milito la unuan teruran baton de la malamiko. Da ili restis malmulte inter vivuloj, nu kaj da ni, iliaj amikinoj, estas tro multe...

— Nu, kaj se pli aĝaj, ĉu estus malbone?

— Kiuj estas pli aĝaj, jen kiel vi, ekzemple... — Vanjo subite ruĝiĝis, — ili delonge havas edzinojn, kiuj estas honestaj, nu kaj kiu inter hejmoj vagas, al tiu edziniĝi ne indas. Kiel alie? Bona, sed edziĝinta, kaj eĉ kun infanoj — mi tiel ne povas. Propran feliĉon per aliula malfeliĉo komenci — ne povos mi, kaj jam se infanoj estas, do eĉ paroli ne indas. Rezulte, por ni, kiuj samaĝas kun mi, restas knabaĉoj — pu, sensencaĵo! — aŭ vaguloj, drinkuloj kaj donĵuanoj restas! Vi mem vidas, rezultas tia edzineco... nur por sin mem malhonorigi...

— Sed ja povas renkontiĝi iu konvena kaj... ne edziĝinta ankoraŭ, aŭ eĉ vidvo bona.

— Povas, kompreneble, sed ne renkontiĝis. Nu, kion mi diru, la sorto ne donis, — la vizaĝo de la juna virino severiĝis, — sed nun estonte aperis granda ĝojo. Mi atendas ĝin malpacience!..

— Do, kio? — Aleksandrov eĉ levetiĝis sur la kubuto.

— Nia ŝtato decidis gravegan aferon: por ke ĉiu povu ricevi sciojn, kiajn li volas, laŭ propra deziro kaj gusto, — mi diras pri la popolaj universitatoj. Tio estas granda afero, kaj strebo de la popolo kompreni arton, librojn, sciencon estas grandega. Ne por ajna titolo, sed por si mem, por ke la vivo iĝu pli interesa...

— Aĥ, Vanjo, se vi renkontiĝus kun Fomin, estas tia maljuna ministo, vi por li estas ĝuste parenca animo... mi en la malsanulejo kuŝis kun li.

— Kun via ministo ni iam renkontiĝos, sed studentiĝi al tiu universitato nun por mi estas la plej granda zorgo. Oni diras, ke da petskriboj estas tiom, ke necesus ankoraŭ dek tiaj universitatoj fondi...

— Mi povas skribi leteron al Kizilo, ke oni helpu al vi. Se oni ne helpos studentiĝi, do almenaŭ konsilos, kie vi provu, kaj tio jam estas duono de la afero, la plej grava — scii, kien ĝuste iri!

— Oj, Cirilo Grigorjeviĉ, kara, skribu! Mi havas ĉiajn rekomendleterojn, sed de vi estos el la scienca rondo.

— Mi skribos tuj! — La geologo elprenis el sia mapujo koverton kaj paperon kaj komencis skribi.

Vanjo kun eklumintaj okuloj observis la egalmezurajn movojn de lia mano.

* * *

La aŭto elŝiriĝis finfine el densejo post longa svingiĝado sur mucilagaj radikoj kaj glitado en herbejoj, nigrantaj per torfa koto. Ĉesis krakado de branĉoj al la karoserio, mallaŭtiĝis ankaŭ la motoro. En la veninta silento iĝis aŭdebla malforta bruo de la trovarmigita radiatoro.

Aleksandrov, apenaŭ viva post la senvoja veturado, kun faciliĝo ekvidis fumeton, leviĝantan el fera tubo de malalta, firme ĉarpentita vintra kabano. Tubera senarbejo de norde estis borderita, kvazaŭ per barilo, de «flagaj» larikoj — dikaj arboj, malhavantaj branĉojn ĉe unu, la alventa, flanko.

Sur stanga benko ĉe la enirejo de la kabano sidis, evidente, delonge atendanta la aŭton maljuna tuvo. Ĵus «GAZ-69» haltis, kiam, sulkinte en afabla rideto ĉiujn faltojn de la ventkrudigita vizaĝo, la mastro rapidis renkonten al la gastoj.

— Bon' maŝino, jen al kie veturis... iĥ! In-ŝoforo... bon'! Kaj mi teo kuiris. — Tiam li ekvidis la peze elrampantan sur siaj apogbastonoj Aleksandrov-on kaj eksilentis pro miro.

— Nu, Vanjo, kara, dankon al vi! Se mi estos viva — dum cent jaroj ne forgesos! — La kortuŝita tono de la geologo ne konformis al la duonŝercaj vortoj. — Nur vi povis tion fari. Nun estos mia afero: de ĉi tie ĝis la Jurto de Korvo estas ne pli ol dek kilometroj...

La juna virino konfuziĝis, ruĝiĝis kaj, karese tuŝinte la kubuton de la geologo, diris:

— Mi tiel ĝojas! Sed mi ne komprenas, kion vi ĉi tie faros, mi ne vidas, kion vi elpensis. Vi kaŝas de mi ion seriozan... Antaŭe vi tiel ne faradis! Do, ĉu amikeco aparte, afero aparte?

— Bone, Vanjo, al vi mi diros... Sed al neniu eĉ vorton! — Kaj la geologo rakontis pri sia plano de serĉado de kuŝejo sur la montopasejo Hjundustyjn Eg.

— Sed vi mem ja?... Kiel vi decidiĝis! — En la tono de la juna virino sonis malkaŝa timo.

— Nu, kio pri mi? Ja viaj samaĝuloj, kiuj kuŝas en la ukrainaj stepoj kaj arbaroj de Baltio — ili ja povis, kiam necesis!

— Mi ne pri tio parolas. Se tio estas tiel forte necesa, do kial antaŭe...

— Ha, mi komprenis! Antaŭe estis simpla kalkulo, jes, kalkulo, sed ne troa singardemo. La rezulto estis tre dubinda, la risko estis sendube granda, kaj da aliaj, ne malpli gravaj aferoj estis superflue.

— Klare, — tire diris Vanjo. — Nun vi tiela povas iri al la tre dubinda rezulto. Kia ajn estu la risko, eĉ tuta cento kontraŭ unu — sed eble vi sukcesos. Jen kiel vi vin taksas. Kaj pri la proksimuloj — pri la edzino, pri la amikoj — ĉu vi pensis?

— Mi pensis. La edzino, la amikoj — ili estas de la geologo Aleksandrov, kiu jam ne ekzistas, kaj estas nur demando de tempo, kies memoro kiom daŭros.

Vanjo, kvazaŭ vipita, deŝoviĝis de la geologo:

— Jen kiel! Dankon, jen via danko! Kaj mi nun kiu estas? Kaj plu estos tia, ne zorgu!..

— Komprenu min ĝuste, Vanjo. Se mi gajnos tiun unu ŝancon... tiam... Ja mi estas homo tute ordinara, kun malfortaĵoj, kaj mi bezonas saniĝi... spirite. Rigardu al mi — ĉu vi ne vidas, kian katastrofon mi travivis?

Vanjo denove ruĝegiĝis kaj subite brakumis Aleksandrov-on, plorsingultis kaj, hontante pri sia impeto, ĵetiĝis en la aŭton.

— Mi alveturos... kiam vi sciigos... Nur, nur... gardu vin, kiel vi povos... Mi volas diri, ke vi ne faru intence...

— Mi promesas al vi, Vanjo! — firme respondis la geologo. — Sed kien do vi? Nun ni trinkos teon, poste necesas ripozi.

— Ne necesas! Mi timas, ke la limtempo de la vojtasko elĉerpiĝis. Kaj... mi, mi... mi ploros! — finis la juna virino, fermante la okulojn; sur la stirradon ekgutis larmoj.

Ekronkis la motoro, kaj ne sukcesis la geologo moviĝi, kiam la aŭto returniĝis kaj forkuris laŭ la sinua pado en la densejon. Aleksandrov longe rigardis post ĝin, aŭskultante la svenantan fore bruon de la motoro.

La mastro de la vintrejo kuraĝis rompi la etiketon, ekparolinte la unua:

— Kial kverelis? Tre malbone okazis — aŭto forveturis, ci restis... Ni kio faru? Kaj mi teo preparis! Kial ne ordonis ino resti?

La geologo trankviligis la forstiston. Eltrinkinte la teon, Aleksandrov falis sur la tabulliton kaj forgesiĝis en peza dormo. Li vekiĝis, kiam la suno jam estis subiranta. La pordo de la vintrejo estis malfermita. Fasko da ledumo, flagranta sur braĝo en malnova pelvo, estis eliganta akran aromon, kiu defendis la dormintan geologon kontraŭ kuloj. La mastro sidis sur la sojlo kun ligna, ĉirkaŭforĝita per kupro pipo en la dentoj kaj rigardis suden. Tie amasiĝis pezaj nuboj, dense lilaj en la lumo de la sunsubiro. Reto de malproksimaj fulmoj subite ekserpentis en la lilaj gigantoj. Kvazaŭ el sub la tero aŭdiĝis fora tondro, kaj en ĝi estis tiom da minaco, ke Aleksandrov tremeris. La celita foren vizaĝo de la forstisto estis senpasia kaj tiel senmova, ke ĝi ŝajnis ligna en krepusko. Eĉ la pipo ne fumis, firme enpremita en la mano, kuŝanta sur la genuo. Aleksandrov alrampis al la pordo. La mastro rebruligis la estingiĝintan pipon kaj alportis alumeton al la cigaredo de la geologo. Ili ambaŭ silente fumis, ĝis Aleksandrov fine decidiĝis fari gravan demandon pri ĉevalo por veturado al la montopasejo. La nepenetreble malhelaj okuloj de la mastro skrupule ĉirkaŭrigardis la gaston.

— Ne komprenas mi, kiu lasis?

— Kiel — kiu lasis? — redemandis la geologo.

— Cin kiu al ĉi tie lasis? Tute ne povas iri, tute malbona, aj-aj! Por kio venis? Perei venis, tamen!

La geologo komencis klarigi la celon de sia veno, ne dirante la veron. Li bezonas observi fulmotondron sur la montopasejo Jurto de Korvo, por kompreni, de kie venas nuboj kaj kiel antaŭdiri malbonan veteron por vojaĝantoj. Li ne povas moviĝi, sed povas sidi en pajlobudo, rigardi kaj skribi...

La mastro aŭskultis, ne interrompante.

— Kiu cin sendis, ĉio konfuzis, — ekparolis la tuvo, kiam la geologo finis sian parolon. — Nun tra Hjundustyjn Eg dek jaroj brutaro ne iras. Nia respubliko, kiam al Unio eniris, tiam finis. Tia danĝera afero vane okazas. Kial tiel, kia stultulo pensis?

Aleksandrov komprenis, ke tiu mita stultulo estas li mem. Trompi la filon de la naturo kun lia serioza rilato al la vivo kaj kun profunda atento de tajgano evidentiĝis afero ne tiom simpla, kiom antaŭe imagis Aleksandrov. Hontante pri sia nenecesa mensogo, la geologo diris al la forstisto ĉion, kiel al pli aĝa frato aŭ patro, ne plu kaŝante kaj sian malsanon, kaj sian finan celon.

En la densiĝinta mallumo li ne povis distingi la vizaĝon de la tuvo. La mastro longe plenŝtopadis la pipon kaj klopodis kun humidiĝinta alumeto, poste fumadis per longaj kaj abruptaj enspiroj. La ekbriloj de la pipo prilumadis lian frunton, sulkitan en pensa streĉo, kaj la mallevitajn al la tero, kovritajn per la palpebroj, okulojn.

— Mi al ci helpi estos, — trankvile prononcis li, kaj Aleksandrov faciligite suspiris. — Mi pensas, ci ĝuste vivas. Mem al ci helpus... tamen mi nur unu filo havis, sed mortis, ino lasis kaj du infano. Nun mi pensi necesas, danĝera afero iri! Ankoraŭ multe jaroj helpi al ili necesas.

Aleksandrov etendis la manon kaj metis ĝin sur la ostan, kun ŝrumpinta, raspa haŭto, manradikon de la mastro. Tiu komprenis tiun geston de senvorta danko kaj haste diris:

— Nun ni teo trinku, poste dormi necesas. Matene frue mi estos iri por ĉevalo. Aĵoj de ci malmulte, ni provianto kaj cin tuj veturigos, ĉevalo forta. Laca ci, tamen, ekkuŝu!

La mastro lerte aranĝis por la geologo oportunan kuŝejon, sterninte sur la tabloliton dikan tavolon da aromaj branĉoj.

La forstisto rapide ekdormis, kaj la geologo ankoraŭ longe kuŝis en mallumo, kun danko pensante pri la senprofita helpo, plena de respekto al aliulaj sentoj kaj pensoj.

Nek Vanjo, nek la forstisto diris la sakramentajn vortojn: «Mi ne dezirus poste responsi pri vi», — la vortojn, kiuj tiel ofte renkontiĝadis en libroj, ke li komencis pensi, ke la falsa timo de responso konsistigas eble la plej ĉefan senton de multaj homoj. Sed en la vivo okazis ĝuste male. Neniu penis atribui al li siajn hazardajn supozojn kaj, suspektante lin pri absurdaj intencoj, montri sian falsan sagacon. Eĉ la mastro, kiu rajtus tion post kiam la geologo penis mensogi al li, tuj kredis al la vera klarigo. Aleksandrov komprenis, ke delikateco de la helpantaj al li homoj ellaboriĝis en la severa vivo, kie ĉiu tuj responsas pri siaj personaj misoj antaŭ si mem kaj antaŭ la proksimaj kamaradoj. Tiuj homoj kutimiĝis esperi antaŭ ĉio pri si mem, kaj ĉefe, fidi sin. La geologo imagis subtenon ne de du, sed de miloj da tiaj homoj, pretaj ĉiuminute helpi. La certeco pri nekredebla forto de kolektivoj, kapablaj plenumi ajnan fabelan taskon kaj konsistigi la bazon de nia socio, iel vigligis Aleksandrov-on. La nerva laco de la du lastaj tagoj pro grandega streĉo de la senforta korpo kaj pro maltrankvilo pri plenumo de la planita afero foriris, anstataŭiĝis de kvieto, solviĝis en forta dormo.

* * *

— E-eeej, e-eeeej! — Streĉa krio aŭdiĝis en la malplena ebenaĵo de la Jurto de Korvo.

Aleksandrov rekonis la mastron, elrampis el la pajlobudo, taŭzita de vento, kaj penis respondi. La malvarmuminta gorĝo eligis nur raŭkajn, malfortajn sonojn, sed la aŭdo de la tajga ĉasisto ne preteratentis ilin. Baldaŭ la tuvo aperis apud la pajlobudo de Aleksandrov. Li atente ĉirkaŭrigardis la harkovritan geologon, fulgiĝintan, en humidiĝinta kaj trabruligita vesto, ŝirita per spasma rampado sur tuberoj kaj ledumo.

— Malbone al ci ĉi tie, inĝeniero. Mi provianto alveturigis, ankoraŭ jen — jako mia. Vidu, ci tute ŝirita iĝis. Tabako jen... Oj, kia ci, knabo! — sulkiĝis li pro ĉagreno, kiam la geologo alrampis al la ŝtupo, kie staris la apogitaj al ĝi apogbastonoj, kaj leviĝis, kroĉiĝante per la manoj al arbusto.

— Ne gravas, — kuraĝaspekte diris Aleksandrov, — ĉio estas en ordo...

Malantaŭ tiuj modestaj vortoj staris du semajnoj da vivo sur la montopasejo Hjundustyjn Eg, tiom stranga vivo, ke Aleksandrov apenaŭ povus rakonti pri ĝi.

En ardaj tagoj kaj sufokaj noktoj la geologo maldormis, atendante vican armeon da fulmotondraj nuboj, jam el malproksime proklamantaj sian alvenon per peza, vibranta tondro. Tage nuboj rampadis, kiel gregoj da aeraj balenoj, surĵetante sur la montojn grizan ombron de maltrankvila atendo. Nokte io senforma ŝirmadis la stelojn, kvazaŭ ŝtele alirante por fari subitan kaj ferocan baton. Teruraj batoj estis disfendantaj la aeron, la montojn kaj la tutan mondon, blindigaj ekbriloj plioftiĝadis, transiradis en seninterrompan flamadon de serpentumaj strioj de fajro, plugantaj la ĉielon en ĉiuj direktoj. Fojfoje fulmotondro estis tiom forta, ke pro tondro kaj skuiĝo de la grundo nebuliĝadis la kapo, la oreloj ĉesadis aŭdi.

Vertikalaj fostoj de fulmoj staris ĉie, ĉirkaŭbarante la montopasejon, kiel teruran kaptilon. Aleksandrov rampadis tien, kie brilado kaj tondrado iĝadis kontinua fajro kaj muĝo. Stranga pikado penetradis la tutan korpon, en la nazotruojn batadis akra, kapturniga odoro de ozono, la korpo, priverŝata de pluvaj torentoj, frostiĝadis sub ventaj blovoj. Baldaŭ la geologo komprenis, ke lia ŝajne simpla tasko estas tre malfacila. Li moviĝadis rampe tro malrapide, malgraŭ la febraj penoj. La apogbastonoj ne tenis lin sur glitaj ŝtonoj kaj tuberoj, kroĉiĝadis en implikaĵo de malmolaj ledumaj branĉetoj, herbo kaj ŝtonoj. Li ĵetadis sian duonvivan korpon per abruptaj puŝoj de la manoj, strebante renkonten al la fulmoj. Kvazaŭ pro komploto de la naturo, malamikiĝinta al li, amaso de fulmoj okazadis en tia malproksimo, ke li ne sukcesadis ĝisrampi, aŭ proksimaj malŝargoj ĉesadis tro baldaŭ. Aleksandrov al si mem ŝajnis testudo, ĉaskuranta al rapidaj birdoj. Moke kaj libere la fulmoj forflugadis malproksimen en ĝuste tiu momento, kiam li, ŝajne, jam proksimiĝis al la loko de ilia terura furioza danco. Multfoje la geologo, tute senfortiĝinta, duone svenadis kaj kuŝadis, surverŝata de malvarma fulmotondra pluvo, ĝis akra vento rekonsciigadis lin. Aleksandrov rampadis al sia pajlobudo, bruligadis fuman fajron kaj iel-tiel sekigadis sin. Malgraŭ nuboj da kuloj, li forgesiĝadis en febra dormo, ĝis tondrado, pro kiu tremis la tero, proklamadis al li pri alveno de nova nuba taĉmento. La volo al venko ne elĉerpiĝadis, sed, eble, nur la saturita de elektro montara atmosfero savadis la geologon, kiam, ŝajne, li nepre devus perei pro malvarmo, humideco, trolaco kaj nesufiĉa nutrado. Tri aŭ kvar fojojn fulmoj batis tiel proksime de li, ke Aleksandrov provizore blindiĝis kaj surdiĝis. La ĉirkaŭanta furiozo de tondro kaj blindiga fajro forglitis de lia konscio. En tiuj okazoj Aleksandrov perdis eblon traspuri ripetajn batojn de fulmoj kaj marki la lokon per paliseto, kies fasko pendis sur lia kolo. Estis maturiĝanta tragedio, minacanta per senfrukta fino de liaj penoj. Proksima fulmo malebligadis observadon, sed nur helpe de proksimaj fulmoj la geologo povus palptrovi la lokon de kuŝado de la erca korpo.

Venis helaj, sunaj tagoj. Aleksandrov ripozis de la duondelira streĉo kaj venkis strangan hipnoton de la montara fulmotondro. Li povis mediti pri rezultoj de sia dusemajna vivo inter fulmoj. La geologo certiĝis, ke sub la marĉaj tuberoj de la Jurto de Korvo kuŝas metalaj ercoj. Preskaŭ ne estis duboj pri granda kvanto de ercaj vejnoj, distranĉantaj profunde la altebenaĵon, kiu per malforte konveksa kupolo etendiĝis malproksime okcidenten en direkto de larĝa falto de metamorfaj skistoj, konsistiganta la fundamenton de la montopasejo. La dancado de fulmoj, ĵetiĝantaj super lokoj, malproksimaj unu de la alia, aspekte tute nedistingeblaj inter si, montris grandan vastecon de la ercaj vejnoj. Eble, la ĉefa maso de la erco kuŝis en la kerno de la falto, kiel en la iam fama riĉega kuŝejo de plumbo Broken Hill en Aŭstralio. Aleksandrov finis desegnadon de la distribuo de oftaj fulmobatoj sur la areo de la montopasejo. Iom post iom, tagon post tago, nokton post nokto, estis palptrovata la loko de la plej multa amasiĝo de fulmoj ĉe ajna fulmotondro. Tie oni povus kalkuli pri la plej malprofunda kuŝo de la imagataj vejnoj. La geologo transportadis sian pajlobudon pli proksime al la fulma centro kaj kun ĉiu fulmotondro proksimiĝadis al ĝi. Sed tagoj pasadis, la periodo de fulmotondroj povis subite finiĝi — Aleksandrov vivis en ĉiam kreskanta nerva streĉo. Jam dum kvar tagoj ne estis vera fulmotondro, kaj malforta pluveto nur naskadis maltrankvilon, montrante, ke la tempo de fulmotondroj forpasas. Ĝuste en tia stato trovis la geologon la mastro, trovinta la novan lokon de lia pajlobudo, je du kilometroj okcidente de la antaŭa.

— Ne gravas, — ripetis la geologo, evitante la riproĉan rigardon de la forstisto, — nun jam baldaŭ!

— Kial baldaŭ? — vigliĝis la tuvo. — Trovis io?

— Ne, ne trovis, baldaŭ la fulmotondroj finiĝos.

— Je-es, — elrevigite tiris la forstisto. — Baldaŭ, semajno, mi pensas.

— Nu, jen, ĝuste post semajno venu por preni min. Mi ankoraŭ observos.

— Ph, ph! — balancis la kapon la tuvo, kolere enspirante fumon el la pipo, sed nenion kontraŭdiris al la geologo.

Ili trinkis teon kun flanoj kaj mielo, alveturigitaj el la vilaĝo kiel donaco de la forstisto. Poste la tuvo surgrimpis la ĉevalon, kaj Aleksandrov restis denove sola kun la venta susuro sur la senhoma montopasejo, kun la neforpelebla doloro en la lumbo kaj kun la kutimaj malgajaj pensoj.

Pasis ankoraŭ du tagoj — sunaj, sekaj kaj ventaj.

Aleksandrov melankolie kuŝis en la pajlobudo, cedante al la premanta laco, ne forlasanta lin ekde la tempo de la forveturo de la forstisto. La doloro en la rompita dorso ne permesadis dormi, la sendormeco plifortigadis la sovaĝan nervan streĉon, al Aleksandrov ŝajnis, ke, se li nur por sekundo liberigos sin, tiam la malserena anima premo venkos. Li krios, hurlos, ruliĝados, mordados kaj gratados la teron, cedinte al la malhela sento de furiozo kaj sensenca abomeno al si kaj al la tuta mondo, ne elteninte la malesperan, seneliran angoron. La geologo alkroĉiĝis per la fingroj al tera tubero sub la kapo, por ne cedi al la leviĝanta en la animo terura deziro, kaj stuporiĝis, ne atentante kulojn kaj enflugintan en la okulojn kaj orelojn muŝetaron. Aleksandrov ne sciis, kiom da tempo pasis, kiam li ekaŭdis konatan tondradon. La sorto montris al li etan favoron. Kiel pankrusto, ĵetita al mortanto pro malsato, helpos nur prokrasti la morton kaj per tio daŭrigi nenecesajn suferojn, same ankaŭ la proksimiĝanta fulmotondro forkondukos lin de la angoro. Ankoraŭ dum du-tri horoj li vivos plene kaj ĝoje, en streboj kaj lukto de esploristo, en streĉo de serĉado, de tiu potenca, profunda kaj antikva instinkto, ĉiam vivanta en la homa animo!

Aleksandrov elrampis el la pajlobudo. Malhela griza kurteno ŝirmis la orientan duonon de la ĉielo kaj estingis la matenan ruĝon. Ties koloro paliĝis, la vento ekhurlis, ekruliĝis laŭ la altebenaĵo kaj subite kvietiĝis. La haltigita nokto iĝis sensona, ĉesis la fora tondro. La fera ĉielo peze ekpremis la krudferajn montarojn, alŝoviĝintajn al la montopasejo. La premanta silento tremerigis la geologon. La espero pri fulmotondro, pri ebleco forgesiĝi en lukto estis forlasanta lin en la momento, kiam la plua vivo ŝajnis senespera kaj neeltenebla. Li forturnis sin kaj volis enrampi en sian humidan truon, kiel mortanta besto, por kiu estas abomenaj ĉiuj vokoj de la vivo kaj la libera vasto de la naturo. Monstra ekbrilo kaj tuj sekvinta ĝin surdiga bato spronis lin, kiel morta danĝero senfortiĝintan ĉevalon. Aleksandrov ŝiriĝis renkonten al la verdetaj blindigaj fostoj, kiuj ekstaris tie, kie li atendis. La fulmotondro estis speciale forta, aŭ li tuj trafis en ties centron. Seninterrompa tondrado estis kvazaŭ enpremanta Aleksandrov-on en la teron. Li firme fermegadis la okulojn, por ne blindiĝi pro ekstarantaj antaŭ li tondrantaj fostoj de elektra fajro, dancantaj, serpentumantaj per gigantaj vipoj, batantaj en ĉiuj direktoj, skuante la ĉielon kaj la montojn. Ŝajnis, ĉio tremas en teruro antaŭ la forto de tiuj multkilometraj elektraj sparkoj.

La geologo persiste rampis, verŝante ŝviton sub strietoj de malvarma pluvo. Surdiga krako disŝiris la ĉirkaŭantan mondon, kaj Aleksandrov ĉesis aŭdi, sentante tondrojn nur laŭ skuado de la korpo. En la okuloj malantaŭ la dense kunpremitaj palpebroj fluis lumanta vualo. Li skuis la kapon, malfermis la okulojn, sed la vualo ne malaperis, kaj la geologo perdis la orientiĝon. Tio estis fino. Kiel povus li nun atingi sian celon? Infaneca ofendiĝo pri la absurda maljusteco de la sorto, plu batanta lin, baton post bato, ŝokis ĝis la profundo de la animo. Aleksandrov plorsingultis, mallevante la peziĝintan kapon sur la malsekan teron, enpremiĝante en la argilan grundon per la arda frunto. La tuŝo al la tero kuracis lin, la fluanta vualo subite deiris de la okuloj. La geologo levis la rigardon kaj ekvidis tre proksime tutan faskon da verdaj fulmoj, batintaj al mizera tubero, rimarkebla laŭ maldika vergo de sekiĝinta lariko. Tie! Kaptante per la buŝo aeron, miksitan kun ozone odoranta akvo, dolorĝemante kaj plorsingultante pro penoj, la geologo per ŝiroj ĵetadis sian abomene pezan korpon, kroĉiĝante al tuberoj, ŝotro, arbustoj per la sange skrapvunditaj manoj. Tondranta kaj lumanta bato ĵetis Aleksandrov-on for de la aspirata celo, sed ne faris al li senteblan malutilon. Ne gravas, li nenion timas! Fajra muro post muro ekstaradis antaŭ la geologo, la tero seninterrompe skuiĝadis, la nokto balanciĝis inter netolerebla brilo kaj momenta obtuza nigro. Sed li atingis la aspiratan tuberon, disŝiris la ŝnureton sur la palisetoj kaj profunde enpikis unu el ili en la ial varman malsekan teron. La konscio nebuliĝis. Malrapide turnante pensojn, la geologo ekkonsciis eraron, kiun li faris. Kie do estas letereto por la okazo, se li ne transvivos tiun ĉi matenan fulmotondron? Ĵus li ŝovis la nefleksiĝantajn fingrojn sub la refaldon de la jako, kiam ĝi okazis... Tutan lian korpon ĝis la fingropintoj penetris teruriga sento — brulvundanta, ŝiranta kaj samtempe obtuziganta per morta kvieto. Li ekvidis kaj ekaŭdis nenion, sed nur etendiĝis en fortega spasmo, kiam dekkilometra sparka malŝargo batis en la grundon apud li, eble, rekte en lin. La geologo rigidiĝis sterne, ĉirkaŭpreninte per ambaŭ manoj la gravegan paliseton...

Sed la fulmo jam nenombreblan fojon indulgis lin. Aleksandrov rekonsciiĝis sub la varma alta suno. Vento, sekiginta la veston sur la dorso, portis freŝecon de la mongola stepa artemizio. La varmigita altebenaĵo estis sterniĝanta sub la blua ĉielo. Ne eblis kredi pri la freneza furiozo de la kosmaj fortoj, flamintaj kaj bruegintaj ĉi tie antaŭ kelkaj horoj. Sed la paliseto staris ĉi tie, enpikita oblikve kaj mallerte sub la nazo mem de la geologo. Aleksandrov moviĝis, levetis sin kaj ekrigardis ĉirkaŭe. Maldekstre, nur je kilometro, videblis lia pajlobudo. Kiu povos kredi al la okazintaĵo, trasenti la senfinan vojon, kiu kondukis lin ĉi tien en fulmotondra obskuro?

Obtuza doloro en la maldekstra genuo mirigis lin. Ĵetinte rigardon malsupren, la geologo perdis la spiradon. Levetante sin, li faris la samon, kion faras ĉiu normala homo, sed kion ne povis fari paralizita kriplulo! Li fleksis sub sin la kruron kaj apogiĝis per la genuo al la tero! Akra ŝtoneto sub li sciigis lin, ke la kruro sensas! Raŭkante per momente sekiĝinta gorĝo, Aleksandrov penis denove movi la krurojn. Ili funkciis, moviĝis! Ege malfortaj, kun ĉifone pendantaj muskoloj, ili vivis! Aleksandrov timis kredi al si. Pasis ĉirkaŭ kvaronhoro, antaŭ ol li decidiĝis pri dua provo movi la krurojn, kaj ĝi denove sukcesis! Malklara kompreno metis malfortan certecon en la afekciitan animon de la geologo. Ĉu la unuopa mortiga malŝargo, ĉu la pluraj batoj de fulmoj, aŭ la terura nerva streĉo, sed io faris sian efikon — la lezitaj nervoj reviviĝis. Subite Aleksandrov penis ekstari, ne sukcesis kaj peze falis sur la flankon. Sed dum sekundo li sukcesis stari sur la genuoj... stari sur la genuoj... La pensoj rompiĝis, kaj singulta plorado aŭdiĝis sur la senhoma altebenaĵo. Ĉu senhoma?.. Ne, tie, malproksime estas rajdanto, tio estas la forstisto. Kial je tri tagoj pli frue? Kiel li eksciis?..

— Mateno tia fulmotondro estis... mi pensis, veturi necesas, cin rigardi. Viva ci, inĝeniero, bone...

— Viva mi estas, viva! — tiel kriis Aleksandrov, ke la tuvo tremeris.

— Malsana, ĉu? Prepariĝu, mi veturigos nia vilaĝo!

— Veturigu, sed mi unue petas: fosu ĉi tie. — La geologo almontris la paliseton.

— Trovis? — larĝe dentomontris la forstisto.

— Trovis! — kun nevenkebla certeco respondis la geologo, kaj la tuvo ekveturis al la pajlobudo por preni la fosilon.

* * *

Aleksandrov, apogante sin al bastono, alkrablis al la tablo kaj elprenis el la dorsosako pezan brilantan pecon da plumba erco — galeno.

— El vejno de la nova kuŝejo «Jurto de Korvo», — kun jubilo diris li al la estro de la departamento. — Estas senco fari tie solidan esploron.


1958–1959





diskojne — apogante sin per la manoj kaj la piedoj al la muroj (rim. de la tradukinto).
porfirita — Porfirito: magma senkvarca vitreca petro, analogia al andezito (rim. de la tradukinto).
dajko — magma vejno, maldika longa geologia korpo, kuŝanta vertikale aŭ oblikve kaj distranĉanta la ceteran petron, kreiĝanta, kiam fendon plenigas fandita magmo, kiu, solidiĝante, ricevas platan formon (rim. de la tradukinto).
Burdenko — N. N. Burdenko (1876–1946) — fondinto de rusia kaj sovetia nervoĥirurgio, akademiano. Lian nomon portas la scienca instituto de nervoĥirurgio en Moskvo, kreita laŭ lia iniciato (rim. de la tradukinto).
la milito — Ĉie, kie estas menciata «la milito» sen precizigo, temas pri la Granda Patruja milito de la jaroj 1941–1945 (rim. de tradukinto).
Nikolao Ostrovskij — N. A. Ostrovskij (1904–1936) — sovetia verkisto, aŭtoro de famega romano «Kiel la ŝtalo estis hardata». Li partoprenis en la intercivitana milito kiel volontulo en Ruĝa Armeo, estis grave vundita. Kiam li verkis sian romanon (plejparte aŭtobiografian), pro la vundo li iĝis blinda kaj senmova, kaj suferadis de fortaj doloroj. La saman sorton havis ankaŭ la protagonisto de la romano Paŭlo Korĉagin. Kaj la protagonisto, kaj la aŭtoro iĝis simboloj de nefleksebla eltenemo kaj persisto (rim. de la tradukinto).
Ĉusovaja — rivero en Meza Uralo (rim. de la tradukinto).
ledumo — (latine «ledum») genro el familio erikacoj; arbusto kun ĉiamverdaj folioj kaj akra ebriiga odoro (rim. de la tradukinto).
pudo — malnova rusa mezurunuo de maso, ĉirkaŭ 16 kg (rim. de la tradukinto).
geologino — En la rusa lingvo, malkiel en Esperanto, ne ekzistas ina genro de la vorto «geologo», kaj ĝenerale ne ekzistas regula maniero formi ingenrajn nomojn de profesioj, kio nuntempe iĝis problemo. La propono de la protagonisto (fakte de la aŭtoro) plene koincidas kun la sistemo, akceptita en Esperanto (la sufikso -in-). Ĉi tiu fragmento en la traduko estas iomete mallongigita, ĉar ne eblas adekvate traduki rusajn ekzemplajn vortojn (rim. de la tradukinto).
Vanjo — diminutivo de Valentina (rim. de la tradukinto).
«GAZ-69» — marko de ĵipa aŭto (rim. de la tradukinto).
«ZIS» — marko de ŝarĝaŭto, pli ĝuste «ZIS-5», kun ŝarĝokapablo 3 tunoj (rim. de la tradukinto).