Ĉapitro unua

Ĉe la sojlo de malkovro



— Kiam vi alveturis, Alekseo Petroviĉ? Ĉi tie multaj homoj pri vi demandis.

— Hodiaŭ. Sed por ĉiuj mi ankoraŭ forestas. Kaj bonvolu fermi la fenestron en la unua ĉambro.

La enirinto demetis la militan mantelon, viŝis per la tuko la vizaĝon, glatigis siajn malpezajn helajn harojn, forte maldensiĝintajn sur la verto, eksidis en fotelon, ekfumis, ree ekstaris kaj komencis iradi en la ĉambro, obstrukcita per ŝrankoj kaj tabloj.

— Ĉu vere tio eblas? — pensis li laŭte.

Li aliris al unu el la ŝrankoj, kun peno malfermis la altan kverklignan pordeton. La blankaj rungoj de bretoj elrigardis el la malhela profundo de la ŝranko. Sur unu breto staris kuba skatolo el flava brilanta, oste malmola kartono. Transverse de la edro de la kubo, turnita al la pordeto, estis pasanta algluita etikedo el griza papero, kovrita per nigraj ĉinaj ideogramoj. Rondetoj de poŝtaj stampoj estis disĵetitaj sur la surfaco de la skatolo.

La longaj palaj fingroj de la homo tuŝis la kartonon.

— Tao Li, nekonata amiko! Venis la tempo por agado!

Mallaŭte ferminte la ŝrankon, profesoro Ŝatrov prenis sian trivitan tekon, eltiris el ĝi difektitan de humido kajeron en griza kovrilo el artefarita ledo. Garde disigante la kungluiĝintajn foliojn, la profesoro trarigardadis tra lupeo vicojn de ciferoj kaj de tempo al tempo faradis iajn kalkulojn en granda notbloko.

Amaso de cigaredstumpoj kaj forbrulintaj alumetoj kreskadis en la cindrujo; la aero en la kabineto bluiĝis pro la tabaka fumo.

La neordinare klaraj okuloj de Ŝatrov brilis sub la densaj brovoj. La alta frunto de pensulo, la kvadrataj makzeloj kaj la akre konturitaj naztruoj estis plifortigantaj la ĝeneralan impreson de elstara mensa forto, donante al la profesoro trajtojn de fanatikulo.

Finfine la sciencisto forŝovis la kajeron.

— Jes, sepdek milionoj da jaroj! Sepdek milionoj! Ek! — Ŝatrov faris per la mano abruptan geston, kvazaŭ trapikante ion antaŭ si, ĉirkaŭrigardis, ruze mallarĝigis la okulojn kaj ree laŭte diris: — Sepdek milionoj!.. Nur ne timu!

La profesoro nehaste kaj metode purigis sian skribotablon, vestis sin kaj ekiris hejmen.


Ŝatrov ĉirkaŭrigardis la dismetitajn en ĉiuj anguloj de la ĉambro «bronzetojn», kiel li nomis la kolekton de artaj bronzaĵoj, eksidis al la kovrita per nigra laktolo tablo, sur kiu bronza krabo estis portanta sur la dorso grandegan inkujon, kaj malfermis albumon.

— Laciĝis mi, verŝajne... Kaj maljuniĝas... La kapo griziĝas, kalviĝas kaj... stultiĝas, — grumblis Ŝatrov.

Li jam delonge sentis malviglecon. Araneaĵo de monotonaj ĉiutagaj okupiĝoj plektiĝadis dum jaroj, kroĉe implikante la cerbon. La penso ne plu ekflugadis, malproksime etendante siajn potencajn flugilojn. Kiel ĉevalo sub peza ŝarĝo, ĝi paŝadis certe, malrapide kaj malgaje. Ŝatrov komprenis, ke lian staton kaŭzis akumuliĝinta laco. Amikoj kaj kolegoj jam delonge konsiladis al li distriĝi. Sed la profesoro scipovis nek ripozi, nek interesiĝi pri io fremda.

«Lasu! En teatro mi ne estis dum dudek jaroj, en somerdomo mi neniam loĝis», — morne ripetadis li al siaj amikoj.

Kaj samtempe la sciencisto komprenis, ke li pagas pro sia longa memlimigado, pro la troa malvastigo de la rondo de la interesoj, li pagas per manko de forto kaj kuraĝo de la penso. La memlimigo, ebligante pli grandan koncentradon de la penso, samtempe kvazaŭ ŝlosadis lin en malluma ĉambro, apartigante disde la diversa kaj vasta mondo.

Bonega memlerninta pentristo, li ĉiam trovadis trankviliĝon en desegnado. Sed nun eĉ la ruze elpensita komponaĵo ne helpis al li venki la nervan ekscitiĝon. Ŝatrov frapfermis la albumon, eliris de la tablo kaj elprenis staplon da trivitaj muziknotoj. Baldaŭ la kaduka harmoniumo plenigis la ĉambron per kantaj sonoj de la intermezo de Brahms. Ŝatrov muzikadis malbone kaj malofte, sed ĉiam kuraĝe prenadis malfacile ludeblajn verkojn, ĉar li ludadis nur sole kun si mem. Miope mallarĝigante la okulojn al la notaj linioj, la profesoro rememoris ĉiujn detalojn de sia antaŭnelonga vojaĝo, neordinara por li, kabineta ermito.

Eksa disĉiplo de Ŝatrov, transirinta al la astronomia fakultato, estis ellaboranta originalan teorion de moviĝado de la suna sistemo en la spaco. Inter la profesoro kaj Viktoro (tia estis la nomo de la eksa disĉiplo) estiĝis firmaj amikaj rilatoj. En la komenco mem de la milito Viktoro foriris al la fronto kiel volontulo, estis direktita al tanka lernejo, kie li pasis longan preparadon. Tiutempe li okupiĝadis ankaŭ pri sia teorio. En la komenco de la 1943-a jaro Ŝatrov ricevis de Viktoro leteron. La disĉiplo sciigis, ke li sukcesis fini sian laboron. Kajeron kun detala ekspliko de la teorio Viktoro promesis sendi al Ŝatrov tuj, kiam li reskribos ĉion nete. Tio estis la lasta letero, ricevita de Ŝatrov. Baldaŭ lia disĉiplo pereis en la grandioza tanka batalo.

Ŝatrov ne ricevis la promesitan kajeron. Li entreprenis energian serĉadon, ne donintan rezultojn, kaj finfine decidis, ke la tankan trupon de Viktoro oni enbataligis tiel rapide, ke lia disĉiplo simple ne sukcesis sendi al li siajn kalkulojn. Jam post la fino de la milito Ŝatrov sukcesis renkontiĝi kun majoro, la estro de la forpasinta Viktoro. La majoro partoprenis la saman batalon, en kiu pereis Viktoro, kaj nun estis kuracata en Leningrado, kie laboris ankaŭ Ŝatrov mem. La nova konato certigis la profesoron, ke la tanko de Viktoro, forte frakasita per rekta trafo, ne brulis kaj tial estas espero trovi la paperojn de la forpasinto, se nur ili estis en la tanko. La tanko, kiel pensis la majoro, devis ankaŭ nun stari sur la loko de la batalo, ĉar tiu estis forte minita.

La profesoro kaj la majoro faris komunan vojaĝon al la loko de la pereo de Viktoro.

Kaj nun antaŭ Ŝatrov el post la linioj de la trivitaj notoj ekstaradis bildoj de la ĵus travivitaj okazintaĵoj.


— Haltu, profesoro! Ne plu eĉ paŝon! — kriis la postrestinta majoro.

Ŝatrov obeeme haltis.

Antaŭe, sur la kampo, priverŝita de la suno, senmove staris alta sukoplena herbo. Rosaj gutoj estis fajrerantaj sur folioj, sur lanugaj ĉapetoj de dolĉe odorantaj blankaj floroj, sur konusaj lilaj infloreskoj de mallarĝfolia epilobio. Insektoj, varmiĝintaj sub la matena suno, estis afereme zumantaj super la alta herbo. Pli malproksime la arbaro, rompita per obusoj antaŭ tri jaroj, estis disĵetanta ombron de sia verdaĵo, traŝirita per malglataj kaj oftaj truoj, rememorigantaj pri la malrapide fermiĝantaj vundoj de la milito. La kampo estis plena de vigla vegeta vivo. Sed tie, en la densejo de nefalĉita herbo, kaŝiĝis morto, ankoraŭ ne detruita, ne venkita de la tempo kaj la naturo.

La rapide kreskanta herbo kaŝis la vunditan teron, prifositan per obusoj, minoj kaj bomboj, plugitan per tankaj raŭpoj, prisemitan per eksplodsplitoj kaj priverŝitan per sango...

Ŝatrov ekvidis frakasitajn tankojn. Duone kaŝitaj de herbaĉo, ili morne ĝibiĝis meze de la floranta kampo, kun surfluaĵoj de ruĝa rusto sur la disrompita blendo, kun levitaj aŭ mallevitaj kanonoj. Dekstre, en malgranda kavo, nigris tri maŝinoj, ĉirkaŭbrulintaj kaj senmovaj. La germanaj kanonoj rigardis rekte al Ŝatrov, kvazaŭ la mortinta malamo eĉ nun plu estis impetiganta ilin al la blankaj kaj freŝaj betuloj de la arbara rando.

Plue, sur nealta monteto, unu tanko baŭmis, surmetiĝinte sur alian flanken renversitan maŝinon. Sub epilobia densaĵo videblis nur parto de ĝia turo kun malpure blanka kruco. Maldekstre larĝa makula griz-rufa maso de «Ferdinando» klinis malsupren la longan paftubon de la kanono, dronantan per sia fino en la herba densejo.

La florantan kampon ne trairis eĉ unu pado, eĉ unu spuro de homo aŭ besto ne videblis en la densejo de herbaĉo, neniu sono venadis el tie. Nur maltrankviligita garolo akre kriis ie supre kaj el malproksime estis venanta bruo de traktoro.

La majoro leviĝis sur faligitan arbotrunkon kaj longe staris senmove. Silentis ankaŭ la ŝoforo de la majoro.

Ŝatrov nevole rememoris plenan de solena malgajo latinan surskribon, kiun oni tradicie metadis en malnovaj tempoj super la enirejo de anatomia dissekcejo: «Hic locus est, ubi mors gaudet sucurrere vitam», kiu en traduko signifis: «Tio estas la loko, kie la morto ĝojas, helpante al la vivo».

Al la majoro aliris malalta serĝento, la estro de la sapeista grupo. Lia gajeco ŝajnis al Ŝatrov malkonvena.

— Ĉu ni povas komenci, kamarado gvardia majoro? — sonore demandis la serĝento. — De kie ni iru?

— De ĉi tie. — La majoro almontris per la bastono kratagan arbuston. — La direkto — precize al tiu betulo...

La serĝento kaj la venintaj kun li kvar soldatoj komencis senminigon.

— Kie do estas tiu tanko... de Viktoro? — mallaŭte demandis Ŝatrov. — Mi vidas nur la germanajn.

— Ĉi tien rigardu, — la majoro movis la manon maldekstren, — jen laŭlonge de tiu grupo da tremoloj. Ĉu vi vidas — tie estas malgranda betulo sur monteto? Ĉu? Kaj dekstre de ĝi estas la tanko.

Ŝatrov diligente fiksrigardis. La negranda betulo, mirakle restinta sur la batalkampo, estis apenaŭ skuanta siajn freŝajn delikatajn folietojn. Kaj meze de herbaĉo je du metroj for de ĝi estis elstaranta maso da kripligita metalo, el malproksime ŝajnanta nur ruĝa makulo kun nigraj truoj.

— Ĉu vi vidas? — demandis la majoro kaj al la jesa gesto de la profesoro aldonis: — Kaj ankoraŭ pli maldekstre, tie, antaŭe, — tie estas mia tanko. Jen tiu, bruligita. En tiu tago mi...

Al ili aliris la serĝento, fininta la laboron:

— Pretas! Ni metis la padeton.

La profesoro kaj la majoro direktis sin al la dezirata celo. La tanko ŝajnis al Ŝatrov simila al grandega kripligita kranio, oscedanta per nigraj truoj de grandaj trarompaĵoj. La blendo, fleksita, rondigita kaj ĉirkaŭfandita, ruĝis per sangmakuloj de rusto.

La majoro helpe de sia ŝoforo surgrimpis la frakasitan maŝinon, longe pririgardadis ion interne, enŝovinte la kapon en la malfermitan lukon. Ŝatrov surgrimpis sekve kaj ekstaris sur la disfendita fronta blendo kontraŭ la majoro.

Tiu elprenis la kapon, mallarĝigis la okulojn pro la lumo kaj morne diris:

— Por vi mem ne necesas enrampi. Atendu, mi kaj la serĝento ĉion pririgardos. Se ni jam ne trovos, tiam, por certiĝi, bonvenu.

La lerta serĝento rapide plonĝis en la maŝinon kaj helpis enrampi al la majoro. Ŝatrov zorgigite klinis sin super la luko. Ene de la tanko la aero estis sufoka, saturita de putraĵo, kaj malforte odoris per maŝinoleo. La majoro por certeco bruligis lampon, kvankam internen de la maŝino estis penetranta lumo tra la truoj. Li staris kliniĝinte, penante en la ĥaoso de la misformita metalo determini, kio estis plene detruita. La majoro penis pense meti sin sur la lokon de la tankestro, devigita kaŝi en la tanko aĵon, valoran por li, kaj komencis sinsekve pririgardi ĉiujn poŝojn, ingojn kaj angulojn. La serĝento penetris en la motoran fakon, longe baraktis kaj ĝemetadis tie.

Subite la majoro rimarkis sur restinta sidilo mapujon, enŝovitan malantaŭ la kuseno, ĉe la dorsa rungo. Li rapide eltiris ĝin. La ledo, blankiĝinta kaj ŝvelinta, evidentiĝis nedifektita; tra la malklara reto de celuloido vidiĝis la ŝima mapo. La majoro kuntiris la brovojn, antaŭsentante elreviĝon, kun peno malbutonis la rustiĝintajn prembutonojn. Ŝatrov malpacience stamfadis sur la loko. Sub la mapo, kunmetita kelkoble, estis griza kajero en malmola kovrilo el artefarita ledo.

— Mi trovis! — Kaj la majoro donis la mapujon en la lukon. Ŝatrov haste eltiris la kajeron, garde malfermis la kungluiĝintajn foliojn, ekvidis vicojn da ciferoj, skribitajn per la skribmaniero de Viktoro, kaj ekkriis pro ĝojo.

La majoro elrampis eksteren.

Estiĝinta facila vento alportis mielan odoron de floroj. La maldika betulo susuris kaj kliniĝadis super la tanko, kvazaŭ en senkonsola malgajo. En alto malrapide naĝis blankaj densaj nuboj, kaj malproksime, dormema kaj egalmezura, aŭdiĝis krio de kukolo...

...Ŝatrov ne rimarkis, kiel mallaŭte malfermiĝis la pordo kaj eniris la edzino. Ŝi kun maltrankvilo ekrigardis per la bonkoraj bluaj okuloj al la edzo, rigidiĝinta en medito super la klavoj.

— Ĉu ni tagmanĝu, Aleĉjo?

Ŝatrov fermis la harmoniumon.

— Ci denove havas ian ideon, ĉu ne? — mallaŭte demandis la edzino, prenante telerojn el la telerŝranko.

— Mi veturas postmorgaŭ en observatorion, al Belskij, por du-tri tagoj.

— Mi ne rekonas cin, Aleĉjo. Ci estas tia hejmsidulo, mi dum monatoj vidas nur cian dorson, fleksitan super la tablo, kaj subite... kio okazis al ci? Mi en tio vidas influon...

— Certe, de Davydov? — ekridis Ŝatrov. — Je dio, ne. Olnjo, li nenion scias. Ja mi kun li ne intervidiĝis ekde la kvardek unua jaro.

— Tamen vi ja interŝanĝas leterojn ĉiusemajne!

— Troigo, Olnjo. Davydov nun estas en Usono, en la kongreso de geologoj... Ha, interalie, ci rememorigis, — baldaŭ li revenas. Mi jam hodiaŭ skribu al li.


La observatorio, kien alveturis Ŝatrov, estis ĵus rekonstruita post ĝia barbara detruo fare de la hitleranoj.

Ŝatrov estis akceptita elkore kaj afable. La profesoron loĝigis la direktoro mem, akademiano Belskij, en unu el la ĉambroj de sia negranda domo. Dum du tagoj Ŝatrov pririgardadis la observatorion, konatiĝadis kun la aparatoj, stelaj katalogoj kaj mapoj. En la tria tago unu el la plej fortaj teleskopoj estis libera, kaj ankaŭ la nokto estis favora por observado. Belskij proponis sin kiel gvidiston de Ŝatrov en tiuj regionoj de la ĉielo, kiuj estis menciitaj en la manuskripto de Viktoro.

La ejo de la granda teleskopo pli similis fakon de granda fabriko, ol sciencan laboratorion. La komplikaj metalaj konstruoj estis nekompreneblaj al Ŝatrov, fora de la teĥniko, kaj li pensis, ke lia amiko, profesoro Davydov, ŝatanto de ĉiaj maŝinoj, multe pli bone taksus la viditaĵon. En tiu ĉi ronda turo estis kelkaj regpaneloj kun elektraj aparatoj. Asistanto de Belskij certe kaj lerte regis diversajn ŝaltilojn kaj butonojn. Obtuze ekmuĝis grandaj elektromotoroj, la turo turniĝis, la masiva teleskopo, simila al kanono kun aĵuraj muroj, kliniĝis pli proksime al la horizonto. La zumado de la motoroj ĉesis kaj anstataŭiĝis de alta hurlado. La moviĝo de la teleskopo iĝis preskaŭ nerimarkebla. Belskij invitis Ŝatrov-on leviĝi laŭ malpeza ŝtupetaro el duralumino. Sur la placeto troviĝis oportuna fotelo, alŝraŭbita al la planko kaj sufiĉe larĝa, por enlokigi ambaŭ sciencistojn. Apude estis tableto kun iaj aparatoj. Belskij elŝovis malantaŭen, al si, metalan stangon, provizitan sur la finoj per du duopaj okularioj, similaj al tiuj, kiujn Ŝatrov ĉiam uzadis en sia laboratorio.

— Aparato por samtempa duobla observado, — klarigis Belskij. — Ni ambaŭ rigardos al la sama bildo, aperanta en la teleskopo.

— Mi scias. Samaj aparatoj estas uzataj ankaŭ ĉe ni, biologoj, — respondis Ŝatrov.

— Ni nun malofte uzas perokulan observadon, — daŭrigis Belskij, — la okulo baldaŭ laciĝas kaj ne konservas la viditan. La moderna astronomia laboro tuta iras per fotoj, speciale en la stela astronomio, pri kiu vi interesiĝas... Nu, vi deziris rigardi por komenco al iu stelo. Jen al vi bela duopa stelo — blua kaj flava — en la konstelacio Cigno. Reguligu laŭ viaj okuloj same, kiel kutime... Tamen, atendu. Mi prefere tute malŝaltu la lumon — viaj okuloj kutimiĝos...

Ŝatrov almetiĝis al la duopaj objektivoj, sperte kaj rapide reguligis la ŝraŭbojn. En la centro de la nigra rondo brilis du tre proksimaj inter si steloj. Ŝatrov tuj komprenis, ke la teleskopo ne kapablas pligrandigi stelojn tiel, kiel planedojn aŭ la Lunon, — tiom grandaj estas la distancoj, disigantaj ilin disde la Tero. La teleskopo faras ilin helaj, pli klare videblaj, kolektante kaj koncentrante radiojn. Tial per teleskopo videblas milionoj da malfortaj steloj, tute neatingeblaj por nuda okulo.

Antaŭ Ŝatrov, ĉirkaŭitaj de profunda nigro, brilis du malgrandaj helaj fajretoj de belaj blua kaj flava koloroj, multe pli hele ol plej bonaj juvelŝtonoj. Tiuj nanaj lumantaj punktoj donis kun nenio kompareblan senton de samtempe purega lumo kaj senlima malproksimeco; ili estis mergitaj en profundegan abismon de mallumo, trapikitan de iliaj radioj. Ŝatrov longe ne povis deŝiri sin de tiuj fajroj de foraj mondoj, sed Belskij, pigre malfleksiĝinta en la fotelo, urĝis lin:

— Ni daŭrigu nian superrigardon. Ne baldaŭ revenos tia bonega nokto, kaj ankaŭ la teleskopo estos okupita. Vi deziris rigardi la centron de nia Galaksio, tiun «akson», ĉirkaŭ kiu rotacias ĝia «stela rado».

Ree ekhurlis la motoroj. Ŝatrov eksentis moviĝon de la placeto. En la vitroj de la duopa okulario aperis svarmo de malhelaj fajretoj. Belskij malrapidigis la moviĝon de la teleskopo. La grandega maŝino nun moviĝis nerimarkeble kaj sensone, kaj antaŭ la okuloj de Ŝatrov estis malrapide naĝantaj sekcioj de la Lakta Vojo en la regiono de la konstelacioj Sagitario kaj Serpentisto.

Mallongaj klarigoj de Belskij helpadis al Ŝatrov rapide orientiĝi kaj kompreni la vidataĵon.

La malbrile lumanta stela nebulo de la Lakta Vojo disŝutiĝis per nenombrebla svarmo da fajretoj. Tiu svarmo estis densiĝanta en grandan nubon, oblongan kaj trastrekitan per du malhelaj strioj. Iuloke hele brulis, kvazaŭ elstarante el profundoj de la spaco, apartaj maloftaj steloj, pli proksimaj al la Tero.

Belskij haltigis la teleskopon kaj altigis la pligrandigon de la okulario. Nun la vidkampon preskaŭ tute okupis stela nubo — densa lumanta maso, en kiu apartaj steloj estis nedistingeblaj. Ĉirkaŭ ĝi svarmis, densiĝante kaj maldensiĝante, milionoj da steloj. Ĉe la vido de tiu abundo da mondoj, ne cedantaj al nia Suno en amplekso kaj heleco, Ŝatrov eksentis malklaran prematecon.

— En tiu direkto estas la centro de la Galaksio, — klarigis Belskij, — en distanco de tridek mil lumjaroj. La centro mem por ni estas nevidebla. Nur antaŭnelonge en infraruĝaj radioj oni sukcesis foti difuzan, malklaran konturon de tiu kerno. Jen tie ĉi, dekstre, estas nigra makulo de monstra amplekso: tio estas maso da malhela materio, ŝirmanta la centron de la Galaksio. Sed ĉirkaŭ ĝi rivoluas ĉiuj ĝiaj steloj, ĉirkaŭ ĝi flugas ankaŭ la Suno kun rapido ducent kvindek kilometroj dum sekundo. Se ne ekzistus la malhela kurteno, la Lakta Vojo ĉi tie estus nekompareble pli hela, kaj nia nokta ĉielo ŝajnus ne nigra, sed cindra... Ni veturu pluen...

En la teleskopo aperis nigraj truoj en stelaj svarmoj, ampleksaj je milionoj da kilometroj.

— Tio estas nuboj da malhela polvo kaj rompopecoj de materio, — klarigis Belskij. — Apartaj steloj tralumas ilin per infraruĝaj radioj, kiel tion determinis fotado per specialaj platoj... Kaj ekzistas ankoraŭ multegaj steloj, kiuj entute ne lumas. Ni rekonas ĉeeston de nur plej proksimaj tiaj steloj laŭ ilia eligado de radiondoj — tial ni nomas ilian «radisteloj»...

Ŝatrov-on afekciis unu granda nebulozo. Simila al nubo da lumanta fumo, kovrita de profundegaj nigraj kavoj, ĝi pendis en la spaco, simila al nubo, disĵetita de kirlovento. Supre kaj dekstre de ĝi vidiĝis malbrilaj grizaj flokoj, forirantaj tien, en senfundajn interstelajn abismojn. Estis terure imagi al si grandegajn ampleksojn de tiu nubo da polva materio, reflektanta lumon de malproksimaj steloj. En ajna el ĝiaj nigraj kavoj dronus nerimarkite tuta nia suna sistemo.

— Nun ni rigardu ekster la limojn de nia Galaksio, — diris Belskij.

En la vidkampo antaŭ Ŝatrov aperis profunda mallumo. Apenaŭ percepteblaj helaj punktoj, tiaj malfortaj, ke ilia lumo estis mortanta en la okulo, preskaŭ ne vokante vidan sensaĵon, tre malofte renkontiĝadis en la nemezurebla profundo.

— Tio estas tio, kio disigas nian Galaksion disde la aliaj stelaj insuloj. Kaj nun vi vidas similajn al nia Galaksio stelajn mondojn, ege forajn disde ni. Ĉi tie, en la direkto al la konstelacio Pegazo, malfermiĝas antaŭ ni la plej profundaj konataj al ni partoj de la spaco. Nun ni rigardos al la plej proksima al ni galaksio, per la amplekso kaj la formo simila al nia giganta stela sistemo. Ĝi konsistas el miriadoj da apartaj steloj de malsama amplekso kaj heleco, havas samajn nubojn de malhela materio, saman strion de tiu materio, sterniĝantan en la ekvatora ebeno, kaj same estas ĉirkaŭita de globaj stelamasoj. Ĝi estas tiel nomata nebulozo M31 en la konstelacio Andromedo. Ĝi estas oblikve klinita al ni, tiel ke ni vidas ĝin parte de la eĝo, parte de la ebeno...

Ŝatrov ekvidis pale lumantan nubon en formo de plilongigita ovalo. Fiksrigardante, li sukcesis distingi lumantajn striojn, situantajn spirale kaj dividitajn de nigraj interspacoj.

En la centro de la nebulozo estis videbla la plej densa lumanta maso da steloj, kuniĝintaj en unu tutaĵon en la kolosa distanco. De ĝi estis deirantaj apenaŭ percepteblaj spirale fleksiĝantaj elkreskaĵoj. Ĉirkaŭ tiu densa maso, apartigitaj de malhelaj ringoj, iris strioj pli maldensaj kaj malbrilaj, kaj ĉe la rando mem, speciale ĉe la malsupra limo de la vidkampo, la ringaj strioj estis disŝiritaj al vico de rondaj makuletoj.

— Rigardu, rigardu! Por vi, kiel por paleontologo, tio devas esti speciale interesa. Ja la lumo, kiu nun trafas en niajn okulojn, foriris de tiu galaksio antaŭ ĉirkaŭ miliono kaj duono da jaroj. Ankoraŭ eĉ la homo ne ekzistis sur la Tero!

— Do ĉu tio estas la plej proksima al ni galaksio? — miris Ŝatrov.

— Nu certe! Ni konas jam tiajn, kiuj situas en distancoj ĉirkaŭ centoj miliardoj da lumjaroj. Dum miliardoj da jaroj kuras la lumo kun rapido dek trilionoj da kilometroj dum jaro. Vi vidis tiajn galaksiojn en la konstelacio Pegazo...

— Nekredeble! Vi povas ne paroli — tutegale oni ne povas imagi al si tiajn distancojn. Senfinaj, nemezureblaj profundoj...

Belskij ankoraŭ longe montradis al Ŝatrov noktajn astrojn. Finfine Ŝatrov varmege dankis sian stelan Vergilion, revenis al si kaj ekkuŝis en la liton, sed longe ne povis ekdormi.

En la fermitaj okuloj svarmis miloj da astroj, naĝis kolosaj stelaj nuboj, nigraj kurtenoj de malvarma materio, gigantaj flokoj de lumanta gaso...

Kaj ĉio ĉi etendiĝas al bilionoj kaj trilionoj da kilometroj, difuzita en la monstra, malvarmega vakuo, disigita de neimageblaj spacoj, en kies senluma obskuro kuras nur fluoj de potencaj radioj.

Steloj estas grandegaj amasoj de materio, premata de la gravitforto kaj sub influo de la giganta premo ricevanta altan temperaturon. La alta temperaturo kaŭzas atomajn reakciojn, plifortigantajn eligadon de energio. Por ke steloj povu ekzisti, ne eksplodante, en ekvilibro, la energio devas en kolosaj kvantoj eliĝadi en la spacon en formo de varmo, lumo, kosmaj radioj. Kaj ĉirkaŭ tiuj steloj, kvazaŭ ĉirkaŭ energiaj centraloj, funkciantaj per nuklea energio, rivoluas la varmigataj de ili planedoj.

En monstraj profundoj de la spaco kuras tiuj planedaj sistemoj, kune kun miriadoj da unuopaj steloj kaj kun malhela, malvarmiĝinta materio konsistigantaj grandegan, similan al rado sistemon — galaksion. Fojfoje steloj proksimiĝas kaj denove disiras por miliardoj da jaroj, kvazaŭ ŝipoj de unu galaksio. Kaj en ankoraŭ pli granda spaco apartaj galaksioj same similas al ankoraŭ pli grandaj ŝipoj, lumantaj unu al la alia per siaj fajroj en la nemezurebla oceano de mallumo kaj malvarmo.

Ĝis nun nekonata sento ekposedis Ŝatrov-on, kiam li vigle kaj klare imagis al si la Universon kun ties teruriga malvarmo de la vakuo, kun dissemitaj en ĝi masoj de materio, ardigita ĝis neimageblaj temperaturoj; imagis al si per neniaj fortoj atingeblajn distancojn, nekredeblan daŭron de fariĝantaj procezoj, en kiuj la polveroj, similaj al la Tero, havas tute mizeran valoron.

Kaj samtempe fiera admiro pri la vivo kaj pri ties supera atingo — la homa menso — estis forpelanta la teruran aspekton de la stela Universo. La vivo, mallongdaŭra, tiom rompebla, ke ĝi povas ekzisti nur sur planedoj, similaj al la Tero, brulas per etaj fajroj ie en la nigraj kaj malvivaj profundoj de la spaco.

La tuta persisto kaj forto de la vivo estas en ties komplikega organizo, kiun ni apenaŭ komencis kompreni, en la organizo, akirita per milionoj da jaroj da historia evoluo, da interbatalo de internaj kontraŭdiroj, da senfina ŝanĝado de la malnoviĝintaj formoj al la novaj, pli perfektaj. En tio estas la forto de la vivo, ties avantaĝo antaŭ la malviva materio. La minaca malamikeco de la kosmaj fortoj ne povas malhelpi al la vivo, kiu, siavice, naskas la penson, analizantan la leĝojn de la naturo kaj kun helpo de ili mem venkantan la naturajn fortojn.

Ĉe ni sur la Tero kaj tie, en la profundoj de la spaco, disfloras la vivo — la potenca fonto de la penso kaj la volo, kiu poste iĝos torento, vaste disverŝiĝinta en la Universo. La torento, kiu kunigos apartajn rojetojn en potencan oceanon de la penso.

Kaj Ŝatrov komprenis, ke la impresoj, travivitaj de li nokte, denove vekis la rigidiĝintan forton de lia krea pensado. La garantio por tio estas la malkovro, troviĝanta en la skatolo de Tao Li...

Li agos plu, ne timante la novon, kiel ajn nekredebla ĝi estu.


La supera asistanto de la ŝipestro de la ŝipo «Vitimo» neglekte apogis sin al la brilanta sub sunaj radioj parapeto. La granda ŝipo kvazaŭ dormis sur egalmezure flirtanta verda akvo, ĉirkaŭite de malrapide kurantaj lumaj rebriloj. Apude dense fumis longa, altnaza brita vaporŝipo, pigre balancante la du blankajn krucojn de siaj masivaj mastoj.

La suda rando de la golfeto, preskaŭ rekta kaj nigra pro profunda ombro, estis rompata de muro de ruĝ-violaj montoj, strekitaj de lilaj ombroj.

La oficiro aŭdis malsupre firmajn paŝojn kaj ekvidis sur la ŝtuparo de la ponto la masivan kapon kaj la larĝajn ŝultrojn de profesoro Davydov.

— Kial vi vekiĝis tiel frue, Elio Andrejeviĉ? — salutis li la scienciston.

Davydov mallarĝigis la okulojn, silente pririgardis la sunan foron, kaj poste ekrigardis al la ridetanta supera asistanto:

— Mi deziras adiaŭi Havajon. Bona loko, agrabla loko... Ĉu ni baldaŭ debordiĝas?

— Mankas la mastro — li aranĝas formalajn aferojn sur la bordo. Sed ĉio estas preta. Kiam revenos la ŝipestro — ni tuj ekiros. Rekte hejmen.

La profesoro kapjesis kaj ŝovis la manon en la poŝon, por preni cigaredojn. Li ĝuis la ripozon, la tagojn de deviga neniofarado, maloftaj en la vivo de vera sciencisto. Davydov estis revenanta el San-Francisko, kien li veturis kiel delegito de la kongreso de geologoj kaj paleontologoj — esploristoj de la pasinteco de la Tero.

La sciencisto deziris traveturi la revenan vojon sur sia, sovetia vaporŝipo, kaj «Vitimo» troviĝis tre bonokaze. Eĉ pli agrabla estis la vizito al la Havajaj insuloj. Davydov dum la tempo de la ŝiphalto sukcesis konatiĝi kun la naturo de tiu lando, ĉirkaŭita de senfinaj akvaj spacoj de la Pacifika oceano. Kaj nun, ĉirkaŭrigardante, li sentis eĉ pli grandan plezuron pro la konscio de la baldaŭa reveno al la patrujo. Multaj interesaj pensoj akumuliĝis dum la tagoj da nehasta, kvieta meditado. Novaj konsideroj svarmis en la kapo de la sciencisto, potence postulante eliron — kontrolon, komparon, pluan disvolvon. Sed tion ne eblis fari ĉi tie, en la ŝipa kajuto: ne estis ĉe la mano necesaj notoj, libroj, kolektoj...

Davydov glatumis per la fingroj la tempion, kio signifis ĉe la profesoro embarason aŭ ĉagrenon...

Dekstre de la elstaranta angulo de la betona moleo estis iel subite komenciĝanta larĝa aleo de palmoj; iliaj densaj plumecaj foliaroj brilis kiel hela bronzo, ŝirmante belajn blankajn domojn kun buntaj florejoj. Pli malproksime, sur la borda elstaraĵo, rekte al la akvo estis aliranta verdaĵo de malaltaj arboj. Tie estis facile balanciĝanta helblua boato kun nigraj strioj. Kelkaj gejunuloj en la boato estis sunumantaj siajn sunbrunajn sveltajn korpojn, laŭte interridante antaŭ baniĝo. En la travidebla aero la hipermetropaj okuloj de la profesoro distingis ĉiujn detalojn de la proksima bordo. Davydov atentis rondan florbedon, en kies centro altis stranga vegetaĵo: malsupre kiel densa broso hirtis tranĉilsimilaj arĝentaj folioj; super la folioj preskaŭ ĝis homa alto kreskis ruĝa ŝpinilforma infloresko.

— Ĉu vi ne scias, kio estas tiu vegetaĵo? — demandis la interesiĝinta profesoro la superan asistanton.

— Mi ne scias, — senzorge respondis la juna maristo. — Mi vidis ĝin, aŭdis, ke ĝin ili opinias rara... Kaj diru, Elio Aleksandroviĉ, ĉu estas vere, ke vi estis maristo en la juneco?

Malkontenta de la ŝanĝo de la temo, la profesoro levis la ŝultrojn.

— Estis. Kian signifon tio havas nun? — grumblis li. — Vi prefere...

Ie trans la konstruaĵoj maldekstre ekhurlis sireno, laŭte disaŭdiĝinta sur la kvieta akvo.

La supera asistanto tuj streĉiĝis. Davydov nekomprene ĉirkaŭrigardis.

La sama frumatena kvieto plu ŝvebis super la eta urbo kaj la golfeto, larĝe malfermita al la blua foro de la oceano. La profesoro movis la rigardon al la boato kun baniĝantoj.

Sunbruna junulino, evidente havajanino, rektiĝis sur la poŭpo, salute svinginte al la rusaj maristoj la alte levitan manon, kaj saltis. La ruĝaj floroj de ŝia bankostumo frakasis la smeraldan vitrecan akvon kaj malaperis. Malpeza motorboato rapide trakuris en la havenon. Post minuto sur la kajo aperis aŭto, el ĝi elsaltis la ŝipestro de «Vitimo» kaj kure impetis al sia ŝipo. Vico da flagoj leviĝis kaj ekflirtis sur la signala masto. La ŝipestro, sufokiĝante, surkuris la ponton, viŝante ŝviton, verŝiĝantan sur la vizaĝo, rekte per la maniko de la neĝblanka kitelo.

— Kio okazis? — komencis la supera asistanto. — Mi ne komprenas tiun sig...

— Alarmo! — kriis la ŝipestro. — Ĉiuj sur la ferdekon! — kaj kaptis la fuston de la maŝina telegrafo. — Ĉu la maŝino pretas?

La ŝipestro kliniĝis al la paroltubo kaj post mallonga interparolo kun la meĥanikisto donis vicon da abruptaj ordonoj:

— Ĉiuj supren! Lukojn fermu! Ferdekon purigu! Ŝnurojn for!

— Russians, what shall you do? — subite maltrankvile muĝis megafono el la najbara ŝipo.

— Go ahead! — tuj respondis la ŝipestro de «Vitimo».

— Well! At full speed! — kun pli granda certeco respondis la anglo.

Obtuze ekmurmuris la akvo sub la poŭpo, la korpo de «Vitimo» tremeris, la kajo malrapide eknaĝis dekstren. La maltrankvila tumulto sur la ferdeko konfuzis Davydov-on. Li kelkfoje ĵetadis demandajn rigardojn al la ŝipestro, sed tiu, absorbita de la manovrado de la ŝipo, ŝajne, estis rimarkanta nenion ĉirkaŭe.

Kaj la maro plu plaŭdis trankvile kaj egalmezure, eĉ unu nubo ne videblis en la arda kaj pura ĉielo.

«Vitimo» turniĝis kaj, akceliĝante, ekiris renkonten al la oceana vasto.

La ŝipestro ekspiris, elprenis el la poŝo tukon. Atente ĉirkaŭrigardinte la ferdekon, li komprenis, ke ĉiuj kun maltrankvilo atendas liajn klarigojn.

— Iras giganta alflua ondo de la nord-eosto. Mi opinias, ke la sola eblo savi la ŝipon estas renkonti la ondon en la maro, kun plena rapido de la maŝinoj... Pli malproksime de la bordo!

Li turnis sin al la foriĝanta kajo, kvazaŭ taksante la distancon.

Davydov ekrigardis antaŭen kaj ekvidis kelkajn vicojn da grandaj ondoj, furioze kurantaj al la tero. Kaj post ili, kiel la ĉefa trupo post la avangardo, forviŝante la bluan brilon de la fora maro, peze kuris plata griza monteto de giganta ondego.

— La ŝipanaro kaŝiĝu malsupre! — ordonis la ŝipestro, abrupte movinte la fuston de la telegrafo.

La antaŭaj ondoj dum sia alproksimiĝado al la tero kreskadis kaj pliakriĝadis. La pruo de «Vitimo» abrupte skuiĝis, la ŝipo ekflugis supren kaj plonĝis rekte sub la kreston de la sekva ondo. Mola peza plaŭdo resonis en la parapeto de la ponto, firme enpremita en la manoj de Davydov. La ferdeko foriris sub la akvon, nubo da brilantaj akvaj ŝprucoj kiel nebulo ekstaris antaŭ la ponto. Post sekundo «Vitimo» elakviĝis, ĝia pruo denove ekkuris supren. La potencaj maŝinoj tremis profunde malsupre, despere rezistante al la forto de la ondoj, bremsantaj la ŝipon, pelantaj ĝin al la bordo, strebantaj frakasi «Vitimon» al la malmola brusto de la tero.

Eĉ unu makulo de ŝaŭmo ne blankis sur la deklivo de la giganta ondego, kiu estis leviĝanta kun minaca raŭka sono kaj iĝadis ĉiam pli kruta. Malklara brilo de la akva muro, rapidege almoviĝanta, masiva kaj nepenetrebla, rememorigis al Davydov krutaĵojn de bazaltaj rokoj en montoj de la Ĉemara Regiono. La peza, kiel lafo, ondo leviĝadis ĉiam pli alte, ŝirmante la ĉielon kaj la sunon; ĝia akriĝanta pinto emerĝis super la fronta masto de «Vitimo». Minaca obskuro estis densiĝanta ĉe la piedo de la akva monto, en nigra profunda kavo, kien glitis la ŝipo, kvazaŭ obeeme kliniĝanta sub mortan baton.

La homoj sur la ponto nevole mallevis la kapojn antaŭ la vizaĝo de la natura forto, preta fali sur ilin. La ŝipo konvulsie skuiĝis, krude retenita en sia strebo antaŭen, al la oceano. La ses mil ĉevalpovoj, turnantaj la helicojn sub la poŭpo, estis dispremitaj de la monstre superanta ilin potenco.

La unua puŝo alpremis la homojn al la parapeto, kaj tuj la muĝanta akvo falegis sur la ponton de ie supre, surdigante kaj blindigante.

Kroĉiĝante al la parapeto, la duonsufokiĝinta profesoro per la tuta korpo sentis, kiel grincis la korpo de la ŝipo, kiel kliniĝis «Vitimo» al la maldekstra flanko, rektiĝis, rekliniĝis al la dekstra kaj ree komencis rektiĝi, samtempe leviĝante el la glutinta ĝin abismo. Tre, tre malrapide la ŝipo leviĝadis supren kaj subite rapide ekflugis el la bolanta griza ĥaoso al la hela, kvieta ĉielo.

La surdiga muĝo ĉesis kun frapanta subiteco. De sur la kresto de la giganta ondo vaste etendiĝis la maro, kaj la ŝipo glate ekkuris kun la pruo malsupren laŭ la dorso de la ondego, foririnta al la bordo. Novaj vicoj de ondoj iris renkonten el la maro, sed kompare kun la venkita monstro ili ŝajnis jam ne timindaj. La ŝipestro brue snufis kaj kontente ternis. Davydov, tute malseka, frotis la okulojn, ekvidis dekstre la anglan vaporŝipeton, rapide plonĝantan en ondoj, kaj, kvazaŭ ion rememorinte, impetis al la fino de la ponto. De tie estis bone videblaj la ĵus forlasitaj kajo kaj urbo. Kun teruro rigardis la sciencisto, kiel la giganta ondego eĉ pli kreskis ĉe la bordo mem, kiel la muro de la moviĝanta akvo ŝirmis disde la maro kaj la verdaĵon de la ĝardenoj, kaj la blankajn dometojn de la urbo, kaj la rektajn, klarajn liniojn de albordiĝejoj...

— La dua! La dua! — kriis la supera asistanto ĝuste ĉe la orelo de Davydov.

Vere, dua giganta ondego estis kuranta al la ŝipo. Ĝia alproksimiĝo ne estis rimarkita, kvazaŭ la grandega ondo kaŝe ŝteliris, subite ŝvelinte el la oceana profundo.

Kun muĝo leviĝis tiu rondigita supre akva monto, kvazaŭ rorante pro ekbolanta en ĝi furiozo. Kaj ree la haltigita ŝipo konvulsie ekĵetiĝis sub la pezo de la monstra ondo, despere luktante por sia ekzisto. La ondego glitis post la poŭpon, vico da ĝiaj malpli grandaj kunuloj aperis antaŭ «Vitimo». Du-tri minutoj da ripozo — kaj la tria kolosa ondo baŭmis super la maro. Ĉi-foje la maŝinoj, obeantaj al la telegrafo en la manoj de la ŝipestro, ĝustatempe movis la ŝipon malantaŭen, la puŝo estis pli mola, kaj la ŝipo pli facile leviĝis sur la kreston de la ondo.

Tiu batalo kontraŭ la enigmaj ondoj ĉe stranga malesto de vento kaj serena, suna tago daŭris kelkajn minutojn. «Vitimo», pure lavita, elirinta kun nur negrandaj difektoj, ankoraŭ longe balanciĝadis sur glata hulo, ĝis la ŝipestro certiĝis, ke la danĝero forpasis, kaj turnis la ŝipon reen al la haveno.

Nur antaŭ horo Davydov admiris la belan urbeton de sur la ponto de «Vitimo». Nun la bordo estis nerekonebla. Malaperis la buntaj florejoj, la regulaj aleoj. Anstataŭ ili amasoj da faligitaj traboj, pecoj de kripligitaj tegmentoj kaj rompaĵoj mikse kun kurbaj senfoliaj branĉoj markis la lokon, kie estis apudbordaj domoj. La densa bosko apud la rando de la golfeto, tie, kiel banis sin la gaja junularo, iĝis marĉo kun maloftaj disfenditaj arbostumpoj. Kelkaj grandaj ŝtonaj domoj, starintaj laŭlonge de la kajo, morne rigardis per nigraj truoj de la fenestroj. Kaj ĉe iliaj piedoj amasiĝis faligitaj senorde frakasitaj lignaj dometoj kaj butikoj.

Granda motorboato, elĵetita sur la firmaĵon, kronis tutan tiun kolekton da rompaĵoj, kvazaŭ monumento de la venko de la danĝera maro.

Serpentumante sur tavoloj de ĵus alportita sablo, ĉie fluis rojoj de sala akvo, briletante sub la suno. Mizeraj figuretoj de homoj baraktis inter la ruinoj, serĉante pereintojn aŭ savante restaĵojn de sia havaĵo.

La ŝokitaj sovetiaj maristoj silente amasiĝis sur la ferdeko kaj malserene rigardis al la bordo, ne kapablaj ĝoji al la propra saviĝo. Apenaŭ «Vitimo» denove aliĝis al la restinta betona albordiĝejo kaj la ŝipestro turnis sin al la ŝipanaro kun alvoko helpi al la loĝantoj, sur la ŝipo, krom vaĉantoj, ne restis eĉ unu homo.

Davydov revenis sur la ŝipon kune kun la ŝipanaro nur antaŭ la nokto, morne lavis sin, vindis la vunditan manon kaj longe iradis sur la ferdeko, fumante cigaredon.

Ne sukcesis ankoraŭ la insulo, suferinta pro la teruraj ondoj, kaŝiĝi trans la horizonto, kiam al Davydov venis la dua meĥanikisto — la prezidanto de la ŝipa komitato — kaj petis lin «rakonti al la knaboj, kio tio estis». La prelegon estis decidite fari rekte sur la ferdeko. Neniam antaŭe la profesoro elpaŝis en tia siaspeca atmosfero. La aŭskultantoj kuniĝis amase, sidante, starante kaj kuŝante apud la unua holdo, kaj Davydov apogis sin al tegita vinĉo, kiu servis al li kiel katedro. La senzorge kvieta oceano ne bremsis la iron de la ŝipo, strebanta al la patrujo.

La profesoro rakontis al la maristoj pri Pacifiko — giganta kavo sur la surfaco de la Tero, okupita de la plej granda akva maso de la planedo. Ĉirkaŭ tiu kavo, nemalproksime de la kontinento, ringe iras ĉenoj de gigantaj faltoj de la tera krusto, malrapide ŝvelantaj el la fundo de la plej profundaj fosegoj. Ĉiuj insulaj ĉenoj — la Aleutaj, Japanaj, Sundaj — nome prezentas la nun kreiĝantajn faltojn.

La ĉifado de la faltoj sencede daŭras; ĉiu falto, kies pinto estas iu el la nomitaj insuloj, leviĝas ĉiam pli alte, iam kun rapido ĝis du metroj dum jaro, kaj samtempe ĉiam pli kliniĝas al la flanko de la oceano.

— Imagu al vi, — daŭrigis la profesoro, — ke la akvoj de la oceano defluis ien por momento... Tiam vi vidos sur la loko de la insuloj ĉenojn de altaj montoj, klinitaj al la centro de la oceano kaj minace pendantaj super la fosegoj, simile al ŝtoniĝintaj ondoj. La kontraŭa, direktita al la kontinento deklivo estas malpli kruta, sed same kreas sufiĉe profundan kavon, plenigitan de la maro. Tia estas, ekzemple, la Japana maro. Laŭlonge de la turnitaj al la kontinento deklivoj situas ĉenoj de vulkanoj. La premo interne de la faltoj estas tiom granda, ke ĝi fandas la rokaĵojn de ilia interna kerno, traŝiriĝantajn tra fendoj en formo de fanditaj lafoj. La fosegoj ĉe la oceana flanko pliprofundiĝas sub premo de la piedo de la faltoj, kaj laŭlonge de ili situas centroj de grandaj tertremoj.

Ĝuste unu el tiaj tertremoj estis la kaŭzo de la hieraŭa katastrofo. Ie norde, verŝajne en la Aleuta abismo, ĉe la piedo de la aleutaj faltoj, sub ilia premo enfalis peco de la oceana fundo, kaŭzinte fortan subakvan tertremon. La puŝo, unu aŭ kelkaj, kreis gigantan ondon, ekruliĝintan laŭ la oceano suden je miloj da mejloj for de la loko de sia apero kaj post kelkaj horoj atingintan la Havajajn insulojn. En la alta oceano tiu ondo por nia «Vitimo» pasus nerimarkita — ĝia diko estas tiom granda (ĉirkaŭ cent kvindek kilometroj), ke leviĝo de la ŝipo sur tutan ĝian alton neniel sentiĝus. Alia afero estas apud la firmaĵo. Kiam tiu ondo, ruliĝanta laŭ la oceano, renkontas obstaklon, ĝi leviĝas, kreskas kaj falegas sur la bordon kun nekredebla forto. Ja por kio rakonti — vi ĉiuj vidis. La aspekton kaj la karakteron de la ondo determinas la subakva ĉeborda malprofundaĵo.

Tiaspecaj ondoj tute ne tiom maloftas en Pacifiko, ĉar ĉi tie iras procezoj de formado de modernaj faltoj en la tera krusto... Dum la lastaj cent dudek jaroj la Havajaj insuloj estis trafitaj de la ondoj dudek ses fojojn. La ondoj iris el diversaj flankoj — kaj de la Aleutaj insuloj, kiel la nia, kaj de la Japanaj, kaj de Kamĉatko, de Filipinoj, de la Solomonaj, de Suda Ameriko kaj unufoje eĉ de Meksikio. La lasta ondo estis en novembro de la 1938-a jaro. La mezuma rapido de la onda iro estas taksata proksimume de tricent ĝis kvincent nodoj.

La interesitaj maristoj faris al Davydov multajn demandojn, kaj la konversacio daŭrus kelkajn horojn, se la ŝanĝo de la vaĉo ne dispelus la kunvenon. La profesoro ankoraŭ longe paŝadis sub la markezo, kuntirante la brovojn kaj kurbigante la lipojn en streĉa medito.

La momenta detruo de la belega insulo lasis profundan spuron en la animo de la sciencisto. Kaj preskaŭ ĉiuj demandoj, faritaj al li de la maristoj, iel koincidis kun la direkto de liaj propraj pensoj. Necesas scii ne nur, kiel iras tiu pacifika faltokreado, sed ankaŭ kial disvolviĝas tiu procezo. Kiaj kaŭzoj tie, en la profundo de la Tero, vokas tiujn malrapidajn potencajn moviĝojn, kunpremantajn grandegajn masojn da petroj en faltojn, elpremante ilin ĉiam pli alte sur la surfacon de la Tero? Kiajn mizerajn informojn ni disponas pri la profundaĵoj de nia planedo, pri la stato de la substanco tie, pri fizikaj kaj ĥemiaj procezoj, fariĝantaj sub premo je milionoj da atmosferoj, sub milkilometraj tavoloj de nekonata konsisto!

Sufiĉas negravaj molekuloj regrupiĝoj, mizera pligrandigo de tiuj neimageblaj masoj, por ke sur la maldika filmo de la konata al ni tera krusto okazu grandegaj deŝovoj, por ke la krusto, disrompita al pecoj, iĝu levita je dekoj da kilometroj alten. Tamen ni scias, ke tiaj fortaj deŝovoj kaj skuoj ne okazas, sekve, la substanco interne de la planedo troviĝas en kvieta, ekvilibra stato.

Nur de tempo al tempo, kun plurmilionjaraj intervaloj, per iaj intermitaj strioj, zonoj, la petroj moliĝas, faltiĝas, parte fandiĝante kaj verŝiĝante en vulkanaj erupcioj. Kaj poste ĉio ĉi, ĉifita kaj dispremita, ŝvelas sur la surfacon per grandega ĝibo.

Efiko de la akvo kaj la atmosfero diserigas la ĝibon al sistemoj de riveraj valoj kaj montaj ĉenoj, kreante tion, kion ni nomas montaroj.

La plej mirinda estas tio, ke la vulkanaj centroj kaj tiuj zonoj de ĉifado de petroj kuŝas relative neprofunde — je kelkaj dekoj da kilometroj sub la tera surfaco, dum la centraj partoj de la planedo estas kaŝitaj sub tavolo de substanco, dika je tri mil kilometroj, verŝajne troviĝanta en longdaŭra kvieto...

Davydov aliris la ŝipflankon, kvazaŭ penante pense trapenetri la dikon de la oceana akvo kaj ties fundon, por diveni tion, kio okazas sur sesdekkilometra profundo...

La malmola, malvarmiĝinta substanco de nia planedo havas formon de stabilaj ĥemiaj elementoj — de tiuj naŭdek du brikoj, el kiuj konsistas la tuta Universo. Tiuj elementoj ĉi tie, sur la Tero, preskaŭ ĉiuj estas stabilaj kaj senŝanĝaj, krom nemultaj radioaktivaj — memdisfalantaj — elementoj, al kiuj apartenas la tiom famiĝinta uranio, kaj ankaŭ torio, radiumo, polonio. Al ili, verŝajne, oni devas alklasigi ankaŭ la plene disfalintajn 43-an, 61-an, 85-an kaj 87-an elementojn de la Mendeleva tabelo (teknecion, prometion, astatenon kaj francion).

Alia afero estas en la steloj, kie sub influo de gigantaj premoj kaj temperaturoj iras reakcioj de transiro de unu elemento en alian: de hidrogeno, litio, berilio al heliumo aŭ de karbono al oksigeno kaj ree al karbono, — reakcioj kun eligo de kolosaj kvantoj de energio: varmo, lumo kaj aliaj ne malpli potencaj radiadoj.

Sed kiun ajn hipotezon de kreiĝo de nia planedo oni akceptu, estas klare, ke ekzistis epoko, kiam la substanco de la Tero troviĝis en forte varmigita stato, estis bulo da arda materio, simila al la stela. Kaj se en la maso da malvarmiĝinta substanco de la planedo restis ankoraŭ nekonataj al ni malstabilaj elementoj, restaĵoj de la atomaj procezoj de tiu epoko, similaj al la artefarite produktataj en niaj laboratorioj transuraniaj elementoj de la neptunia grupo?

Estas evidente, ke tiuj elementoj, samkiel tio okazis kun uranio, estis dissemitaj en la relative supraj tavoloj de la Tero kaj tial ili estas pasivaj ĝis tiam, kiam en senfinaj moviĝoj kaj grupiĝoj de la substanco kreiĝas sufiĉe ampleksaj amasoj de substancoj de tre granda atoma pezo, kiel uranio aŭ torio.

Tiam povas, kiel ni nun scias, disvolviĝi ĉenaj reakcioj de disfalo, eligantaj multe da energio.

Sekve, la nekonataj al ni fortoj de moviĝoj de la tera krusto estas reeĥo de la ege antaŭlonge estingiĝintaj atomaj metamorfozoj de elementoj de la neptunia grupo. Sed se estas tiel, se la montokreado sur la Tero estas kaŭzita de profundaj atomaj reakcioj, do ni havas esperon en estonteco ekposedi iliajn centrojn. Serĉi ilin necesas apud leviĝantaj faltaj montoj kaj vulkanaj regionoj, kiel jen ĉi tie, en Pacifiko... Povas esti, ke en momentoj de plej granda disvolviĝo de la profundaj ĉenaj reakcioj sur la surfacon elŝiriĝas forta radiado, laŭ kiu eblas palptrovi la regionon de la atoma disfalado.

Sed tiuokaze en la pasintaj geologiaj epokoj tiu radiado povis havi grandan influon al la viva loĝantaro de la planedo en la lokoj, kie okazadis kreiĝo de faltoj kaj montoj...

Davydov rememoris pri la gigantaj amasoj da ostoj de malaperintaj saŭroj, pri kies esplorado li okupiĝis en Meza Azio, vane penante doni kontentigan klarigon al la akumuliĝo de restaĵoj de milionoj da saŭroj en la samaj lokoj. Per sciencista instinkto li sentis gravecon de siaj divenoj. Tute foririnte en la pensojn, li ne observis la tempon kaj, nur hazarde ĵetinte rigardon al la horloĝo, komprenis, ke li preterlasis la tagmanĝon, kaj forte sakris.




«Ferdinando» — marko de germana tanko, pli ĝuste memmova kanono (rim. de la tradukinto).
nia Galaksio — La Galaksio: giganta stelsistemo (alie nomata la Lakta Vojo), en kiu kiel ordinara stelo troviĝas ankaŭ nia Suno. La Suno rondiras ĉirkaŭ la dinamika centro de la Galaksio laŭ giganta orbito kun periodo de rivoluo ĉirkaŭ 220 milionoj da jaroj.
lumjaro — unuo de distanco en astronomio, egala al la kvanto da kilometroj, trakurataj de luma radio dum jaro (9.46×1012 km, do preskaŭ 1013 km). Nun kiel unuo de distanco en astronomio estas uzata parseko, egala al 3.26 de lumjaro.
«Vitimo» — Vitimo: granda rivero en Orienda Siberio (rim. de la tradukinto).
Russians, what shall you do? — Rusoj, kion vi intencas fari? (angle).
Go ahead! — Iri renkonten! (angle).
Well! At full speed! — Ĝuste! Per plena rapido! (angle).
la Ĉemara Regiono — regiono de orienta Rusio ĉe Pacifiko (rim. de la tradukinto).