Jen kiel, evidentiĝas, oni devas labori!

Vespere en la malsanulejo Vlaĉjo faris sian unuan rondvizitadon. La malsanuloj kuŝis sur la litoj, lavitaj en la bankuvo, koleraj kaj timigitaj. «Sinjorino kuiristo» metis al ĉiuj dolĉan kondensitan lakton en pladetoj, sed neniu manĝis. Evidentiĝis, ke la ruza lamao Uja interkaptis avon Abataj kaj kriis al li en la orelon, ke li tute certe scias: en la malsanulejo oni ĉiujn jam hodiaŭ venenos per terura veneno «mgnu».

— Sed por kio? — miris avo Abataj.

— Ili bezonas freŝan homan viandon! — sen konfuzo kriis la lamao. — Ili kuracas siajn vundojn, almetante al ili bonan homan viandon. Kaj ili ankaŭ sunsekigas homan viandon.

Avo Abataj jam ekiris reen al la jurto, sed kvazaŭ misfortune renkontis Tod-Ĵin-on kun kuracistoj. Certe, la maljunulo amikece sciigis al ĉiuj malsanuloj la «saĝaĵon», aŭditan de li de la lamao, kaj ĉiuj nun estis deprimitaj.

Sed, aliflanke, post la vespermanĝo ĉiuj kuŝantaj malsanuloj vidis fariĝintan miraklon. Kiu en Khara ne konis maljunan, bonkoran dikulinon Opaj! Kaj kiu ne sciis, ke ŝi baldaŭ «perdos la aĝon», ĉar ŝi ne havis, per kio spiri. Ŝi iĝadis blua, gratadis per la fingroj la teron, ŝiaj okuloj globiĝadis, kaj lamao Uja tenis sin malproksime de ŝi, ĉar li forprenis de la maljunulino kvar ĉevalojn kaj per nenio helpis al ŝi. Kaj nun al ŝi oni tuj helpis. Ŝin oni nur pikis, kaj ĉio tuj ĉesis. Ŝi preskaŭ tute «perdis la aĝon» en la koridoro, sed al ŝi aliris la juna doktoro kun vitra aĵo, el kiu elstaris pikilo, pikis la bonan Opaj-on, ŝi por ajna okazo ŝrikis, sed poste komencis rideti. Ŝi ridetis ĉiam pli kaj pli larĝe, kaj ĝissate ridetinte kaj spirinte, komencis paroladon. Nek Bogoslovskij, nek Vlaĉjo komprenis, pri kio parolas la maljunulino Opaj, sed klara estis nur unu afero — nun ĉi tie, en la malsanulejo, komenciĝos alia, tute alia vivo.

— Tamen tio iomete odoras je ĉarlatanaĵo! — diris Vlaĉjo al Bogoslovskij. — Nu, bronka astmo, nu, adrenalino, sed ja...

— Silentu, — diris Bogoslovskij.

Estis okazanta io interesa. Senĉese babilante, la maljunulino leviĝis kaj kaptis la pladeton kun kondensita lakto de avo Abataj. Ŝi nun havis tre koleran vizaĝon. En la vira ĉambro ĉiuj rigardis al ŝi kun timo. Poste maljunulino Opaj prilekis la pladeton kaj, venke brilante per la okuloj, foriris el la malsanulejo. Kaj al avo Abataj «sinjorino kuiristo» alportis alian pladeton, plenan ĝis la randoj, ĉar li preskaŭ ploris, kiam Tod-Ĵin komencis hontigi lin pro la klaĉo pri veneno kaj homa viando.

— Morgaŭ ni faros kelkajn malgrandajn miraklojn, — komforte duonridetante, diris Bogoslovskij, — kaj poste vi, kara Vladimiro Atanazijeviĉ, devos labori sen mirakloj. Sed laboron vi havos — tion mi al vi garantias...

Tod-Ĵin staris ĉe nigra glaciiĝinta fenestro en la koridoro kaj fumis siajn cigaredojn. Subite li turnis sin al Bogoslovskij kaj diris per malmilda, streĉita gorĝa voĉo:

— Mi deziras danki vin, kamarado, jes, danki pro la ĝojo, pro tio, ke vi ĝojas. Vin dankas ne mi, vin dankas nia popolo, jes, dankas, kvankam ankoraŭ ne komprenas, sed komprenos. Kaj vin, kamarado, — li turnis sin al Vlaĉjo, kaj Vlaĉjo kun miro, feliĉo kaj amo ekvidis, ke en la okuloj de aglo bolas larmoj, — kaj vin pri tio, ke vi komprenas, kaj ankoraŭ faros, kaj estos...

Li turniĝis kaj foriris ien malproksimen, en la finon mem de la koridoro, kaj Vlaĉjo kaj Bogoslovskij ankoraŭ longe sidis silente.

— Nu, bone, — diris finfine Bogoslovskij, — vespero lacigas, mateno freŝigas. Ordonu al via Sanĉo Pansa okupiĝi pri sterilizo por morgaŭ. Frue matene ni komencos operacii.

— Kiun unue?

— Nu... ni faru, probable, la hernion.

— Kaj se antaŭ la komenco de la operacia tago mi komencos tralavi cerumenajn ŝtopaĵojn al avo Abataj, kiel vi opinias, Nikolao Eŭgenjeviĉ? Li tuj komencos aŭdi pli bone, la humoro pli leviĝos en la ĉambroj?

Bogoslovskij subridis:

— Do, provu!

Je la sepa horo de mateno Vlaĉjo vokis Abataj-on en la akceptejon. Nikolao Eŭgenjeviĉ ankoraŭ dormis. Griziĝinta pro laboro Danzi (li dum la tuta nokto klopodis kun la sterilizujoj) staris solene en blanka kitelo, en ĉapeto — tute kiel ankoraŭ unu doktoro. Sur la tableto per blua flamo brulis alkoholbruliloj. Kaj al Vlaĉjo la maljunulo komence eĉ ne kuraĝis rigardi — tiel majesta estis tiu ruso: kaj kitelo, kaj ĉapeto, kaj sur la frunto — ronda, brilanta, nekredeble bela spegulo, fiksita sur la kapo, probable, honore al la maljuna Abataj. Se la bofilino tion vidus, kiel ŝi nun ekestimus la maljunulon.

— Kiel fartas via brutaro? — ĝentile komencis konversacion Abataj.

Danzi tradukis, ke la brutaro de la rusa doktoro fartas bonege. Kaj kiel fartas la brutaro de avo Abataj?

Tiam Abataj hezite paŭzis. Diri, ke lia brutaro same bone fartas, estis danĝere — la ruso povus ruzi kaj postuli pagon, kiel ŝamano aŭ lamao. Sed per kio li pagu? Tamen diri laŭte, ke nenian brutaron li havas, la maljunulo opiniis humilige por si. Tial li nur ĝentile tusis. Vi min ne kaptos! Neniu nun povos aserti, ke avo Abataj havas brutaron.

— Nu, bone! — diris Vlaĉjo. — Ni komencu!

La avo eksidis sur tabureton, sur lian kolon oni ligis viŝtukon. La granda rusa doktoro lerte, per pinĉilo, elprenis el brilanta kaseroleto miraklan stangon, kaj tre baldaŭ en la orelo de avo Abataj iĝis varme kaj agrable, tiel agrable, ke la maljunulo eĉ fermis la okulojn. Poste ankaŭ en la dua orelo same iĝis varme. Kaj la alkoholbruliloj plu brulis, kaj tio similis al ofera fajro, tamen multe pli bela, kaj la Plej Ĉefa Sovetia Ŝamano plu briladis per sia spegulo, probable forpelante per ĝi de la avo malbonajn spiritojn: diablojn «aza» kaj «kaj-bin-kun».

Nur unu afero turmentis la avon, ke neniu vidas, kiel lin priŝamanas la rusa doktoro. Neniu lamao tiel scipovas, neniu ŝamano! Se ankoraŭ la ruso almenaŭ iomete saltus kaj batus tamburinon, tiam, eble, aliaj malsanuloj vekiĝus kaj venus.

— Kaj tamburinon bati? — demandis la avo de Danzi.

— Silentu, avo, silentu, — severe respondis Danzi.

— Nur iomete batu, — ploreme petis la avo. — Iomete. Mi sciuron mortpafos, alportos.

— Ne malhelpu al la doktoro, avo!

— Kaj zibelon alportos.

— Mi diras, ne babilu!

Kaj subite la avo komprenis, ke li aŭdas multe pli bone, ol antaŭe. Danzi ja ne kriis, li nur parolis, kaj nelaŭte parolis, sed la avo aŭdis ĉiujn liajn vortojn.

— Hu! — ekkriis la avo. — Mi aŭdas! Hu!

Vlaĉjo singarde kaj metode estis ion faranta en la alia orelo. Kaj kiam li elprenis vaton, la avo komencis aŭdi eĉ pli bone.

Madi-Danzi gravmiene tradukis:

— Morgaŭ, kiam kamarado rusa doktoro kaj mi ankoraŭ kuracos vin, vi komencos aŭdi tiel bone, kiel sana infano. Iru, avo. Ripozu!

Vlaĉjo demetis de la kapo sian belegan spegulon, kaj la avo tute ekfieris: do, vere la spegulo estis surmetita nur por li. Kaj Danzi estingis la alkoholbrulilojn: do, ankaŭ ili brulis por Abataj. Kiele! Ne, certe, tia mirinda kuraco ne povis esti senpaga, kaj la avo avertis:

— Sed mi ja estas malriĉa homo!

— Tio nin ne interesas! — diris gravmiena Danzi.

— Mi per nenio povas danki!

— Vi povas riverenci al la doktoro, pli multan de vi neniu postulas.

Abataj, ĝemante, riverencis. Poste ĉio ekdancis antaŭ li — se riverenci, do riverenci, li ne avaras. Kaj li riverencadis ĝis tiam, kiam Vlaĉjo kaptis lian ŝultron kaj kriis, ke li tion ne toleros. La maljunulo suspiris, rigardante al la ruĝa, kolera vizaĝo de Vlaĉjo. Probable, li tamen postulas ĉevalon, aŭ rangiferojn, aŭ ŝafojn. Kaj probable li tuj elpelos lin for el la malsanulejo. Sed neniu la avon elpelis. Male, li komencis manĝi matenmanĝon — bonegan kaĉon, flanojn kun io glueca kaj dolĉa, teon kun lakto. Kaj la vekiĝintaj najbaroj pridemandadis lin per intence mallaŭtaj voĉoj, kaj li nehaste, gravmiene respondadis. Ili suferu iomete, ne ĉion tuj, iom post iom...

Je la naŭa Nikolao Eŭgenjeviĉ komencis lavi la manojn. Kaj sur li, kaj sur Ustimenko, kaj sur Danzi estis nun surmetitaj elpensitaj de Vlaĉjo kaj kudritaj de «sinjorino kuiristo» longaj jakoj el laktolo, super kiuj ili surmetis humidajn kitelojn. Ĉe la Vlaĉja metodo de sterilizado kiteloj kaj ĉio cetera necesa por operacio rezultadis humidaj.

— Operacios vi, — diris Bogoslovskij. — Mi nun estas kaj asistanto, kaj operacia flegisto.

Sain-Belek kuŝis sur la operacia tablo timigita, kvazaŭ leporo, turnadis la nazon, grumblis kaj plendis al Madi-Danzi:

— Kaj kial la doktoro ne fiksis sur sia kapo rondan spegulon? Kaj kial por mi oni verdajn fajrojn ne bruligis? Ĉu mi estas malpli bona ol avo Abataj? Avo Abataj estas mizerulo, preskaŭ almozulo, kaj mi, se deziros, eĉ ŝafojn povos donaci al tiuj doktoroj. Ili fiksu la spegulojn, diru al ili!

La hernio estis duflanka, grandega, kaj, certe, nereduktebla. Vlaĉjo staris, pensante. Bogoslovskij estis faranta lokan anestezion.

— Nu, kiel? — demandis li.

— Laŭ Spasokukockij.

— Tio estas memkomprenebla, — ridetis Bogoslovskij. — Ne estas dio, krom dio, kaj Mahometo estas lia profeto.

— Ja vere, — defie respondis Vlaĉjo. — Por mi Spasokukockij estas vera miraklo kaj kiel klinikisto, kaj kiel kirurgo, kaj kiel simple praktika kuracisto.

Li prenis el la mano de Bogoslovskij skalpelon kaj faris tranĉon je fingro super la ingvena faldo. Nudiĝis la aponeŭrozo de la ekstera oblikva muskolo de la abdomeno. Madi-Danzi malforte ĝemis, ekvidinte sangon, kaj komencis retropaŝi al la pordo.

— Revenu sur vian lokon! — ordonis al li Bogoslovskij. — Ĉu vi aŭdas?

Vlaĉjo dissekcis la subhaŭtan celulan histon kaj la fasciojn de Cowper. Nikolao Eŭgenjeviĉ asistis silente, ne gvidante kaj nur atente rigardante. Sangon li forigadis rapide kaj neordinare lerte. Sain-Belek fojfoje ĝemadis, fojfoje komencadis rezoni, sed tuj forgesadis, pri kio li parolis.

— Ĝis nun mi memoras frazon el la lernolibro, — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ: — «Oni surmetas sur la mezan pecon de aponeŭrozo, kiel randon de surtuto sur alian randon, kaj alkudras al ĝi».

— Kaj alkudras al ĝi, — ripetis Vlaĉjo, singarde streĉante la ligaturon. Li sentis, ke la operacio estis farita bone, kaj estis en stato de ĝoja ekscitiĝo.

Sed des pli li devis konduti «en kadroj», kiel diradis Banjo. En ĉeesto de tia kirurgo, kiel Bogoslovskij, estus ridinde senti sin majstro de sia afero.

— Vi brave sukcesas! — tamen laŭdis lin Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Kun vi ja ne estas timinde! — sincere respondis Vlaĉjo, kiam ili ambaŭ lavis la manojn antaŭ la sekva operacio.

— Timinde, ne timinde, — grumblis Bogoslovskij kaj prenis pinĉtenajlon.

Ili operaciis virinon, ankoraŭ ne maljunan, nomatan Kuk-Bosta; ŝi jam delonge ne povis iri, ŝia ventro terure ŝvelis, lamao Uja fiksis la tempon, kiam ŝi «perdos la aĝon», tre baldaŭ. Bogoslovskij supozis gigantan kiston. Vlaĉjo incizis la peritoneon ĝis la pubia simfizo kaj per dika trokaro punkciis la antaŭan vandon de la kisto. Tuj en submetitan emajlitan sitelon ekiris likvaĵo — litro post litro. Sed, malgraŭ ĉiuj antaŭzorgoj, Kuk-Bosta preskaŭ pereis pro ŝoko. Dum Bogoslovskij estis faranta ĉion, kion oni devas fari en tiaj okazoj, damnita Madi-Danzi elglitis el la operaciejo kaj rakontis al ĉiuj, ke Kuk-Bosta «perdis la aĝon».

Vlaĉjo tiutempe elkondukis la kiston en la vundon de la abdomena vando kaj ekscizis ĝin. Bogoslovskij donis kudrilon, Ustimenko kudris la vundon per katguto. Kuk-Bosta nun spiris egale, profunde kaj trankvile.

— Brave! — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Via disĉiplo! — respondis Vlaĉjo.

Duope ili transportis Kuk-Bosta-n en la ĉambron kaj kuŝigis ŝin sur la liton. Ankaŭ brankardistoj ili devis esti en tiuj tagoj de laboro kaj venkoj.

Malsanuloj babilis en la koridoro: Madi-Danzi mensogis, jen kia bona kuŝas Kuk-Bosta, spiras, la ventro ne plu elstaras; ne, la grandaj sovetiaj doktoroj ankaŭ ŝin ne «senigis je la aĝo».

Lavinte sin (por tiu ĉi tago ili ĉion finis — tiel al ili ŝajnis), Bogoslovskij ekfumis maldikan cigaredon. Vlaĉjo staris apude, pensis.

— Unu nestulta doktoro asertas, — diris Bogoslovskij, — ke virinoj estas multe pli kuraĝaj ol viroj. Kompreneble, viroj estas kuraĝaj sur batalkampo, sed tie ne ĉiu kuglo trafas en la frunton, iuj en arbustojn. Sed en la operaciejo nepre atendas tranĉilo, de ĝi nenien eblas saviĝi.

De malantaŭe, portante sur pleto teon, aliris Danzi.

— Jen ankoraŭ kuraĝulo, — subridis Bogoslovskij. — Kaj tio estas homo tute fidinda, ĉu ne, Vladimiro Atanazijeviĉ?

Danzi ridetis, riverencis.

— Ankoraŭ unu tia historio, kaj vi devos puŝe forpeli vian asistanton, Vladimiro Atanazijeviĉ, — serioze, laŭte kaj emfaze diris Bogoslovskij. — Estas abomene rigardi — sana viro, sed malkuraĝulo. Kaj ankaŭ panikigas la malsanulejon. Malordo. Fuĝis el la operaciejo kaj disbabilis, ke Kuk-Bosta mortis.

— Ŝi tiam mortis! — sufiĉe prave kontraŭdiris Madi-Danzi.

— Kaj nun vivas! — ŝmacante per la estingiĝinta cigaredo, diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Unuvorte, tio ne ripetiĝu.

Li ankoraŭ ne satfumis, kiam Tod-Ĵin kun kulpa vizaĝo alveturigis ankoraŭ du malsanulojn: junan vidvinon Tuŝ kun apendicito en sesa monato de gravedeco kaj ankoraŭ virinon kun mamito. Tuŝ estis en tre grava stato, kaj Bogoslovskij, strabinte al Ustimenko, mem komencis la operacion. Tuŝ deliris. Ŝi estis ankoraŭ tute juna — tiu deksesjar-aĝa vidvino; ĉi tie iris lukto samtempe por du vivoj, kaj lukto malfacila: la apendico estis enfermita de densaj komisuroj, kaj kiam Bogoslovskij ĝin trovis, evidentiĝis, ke la apendico estas perforita. Nikolao Eŭgenjeviĉ eĉ balancis la kapon kaj suspiris. Estis atendenda aborto, tion indikis ĉio, kaj rezistemo de la organismo de Tuŝ estis tia, ke apenaŭ tiu knabino-patrino povus venki peritoneiton.

La virinon kun mamito Ruda-n kaj ankoraŭ malsanulon Kun-Ĉen-Dodziba, turmentatan de strumo, ili lasis por morgaŭ. Lavante sin, Bogoslovskij diris:

— Ĉu ni perdos tiun Tuŝ-on? Ĉu? Domaĝe, diablo prenu, sed kion ni povas fari?

Tuŝ-on ili kuŝigis en apartan ĉambron. Dume apud ŝi deĵoris Danzi, por la nokto deĵoradon dividis Bogoslovskij kaj Vlaĉjo. Kiam ili kun Tod-Ĵin estis tagmanĝantaj, en la Vlaĉjan ĉambron enŝoviĝis avo Abataj kaj ekparolis, rigardante al Tod-Ĵin. Anstataŭ pago pro la kuraco la maljunulo proponis sin al la malsanulejo kiel hejtiston. Madi-Danzi nun estas granda homo, same doktoro (Tod-Ĵin apenaŭ rimarkeble ridetis), li estas ĉiam okupita, sed ĉu la fornojn necesas hejti? Necesas. Balai per balailo necesas? Certe, ĝis nun avo Abataj ne balais, sed tiun arton ĉe lia komprenemo, saĝo kaj lertaj manoj li iel ellernos. Kaj en la kuirejo li same povus helpi, tia laboristo en tuta Khara ne troveblas, — diris pri si la modesta avo, — li ja estas ĉu vi scias kia saĝa? Tio ne gravas, ke li estas ne tro juna. Tamen li scias multajn bonegajn fabelojn, kiujn li povas rakonti al malsanuloj. Ekzemple, pri saĝa birdo Ŝiŝkiŝ, kiel tiu trompis vulpon, aŭ pri maljunulo Teĉikej, kiel tiu akiris monujon grandan je kamela kolo, aŭ pri ruza kaj malica urso, kiu...

— Bone, — diris Tod-Ĵin, — mi konsiliĝos kun la doktoro, kamarado. Atendu.

Vlaĉjo aŭskultis Tod-Ĵin-on silente, poste respondis:

— Kiel vi opinias, tiel ni faros. Sed mi ankoraŭ homojn bezonos.

Tod-Ĵin turnis sin al la maljunulo.

— Ĉu mi restas? — demandis Abataj.

— Vi restas.

— Kio mi estos?

— Vi estos granda homo! — solene diris Tod-Ĵin. — Vi havos multajn malfacilajn kaj honorajn devojn.

— Ĉu mi estos ŝtatoficisto? — demandis Abataj, kiu ekde la nuna tago kutimiĝis miri tute pri nenio.

— Ne, avo, vi estos balaisto.

— Sed tio, mi esperas, estas ne mapli honore.

— Ho ne, — sen rideto respondis Tod-Ĵin. — Tio estas multe pli honore, ol esti ŝtatoficisto!

Abataj foriris, dezirinte sanon al la brutaro kaj la familioj de tiuj, kiuj estas tiel bonkoraj al li. En la ĉambro li kuŝiĝis sur la liton, glatumis per ambaŭ manoj sian kavan ventron kaj rakontis, ke baldaŭ li, avo Abataj, estos tiom dika, ke ĉiuj ne trovos vortojn por esprimi miron kaj admiron. La afero estas en tio, klarigis Abataj, ke la rusoj kaj Tod-Ĵin mem persvadis lin resti servi ĉe la malsanulejo. Kaj lia posteno estos pli malfacila, ol de ajna ŝtatoficisto.

— Mensogu pli! — diris kun ĝemo Sain-Belek. — Kiu bezonas mizerulojn, almozulojn? Se iun preni kiel ŝtatoficiston, tiam ili prenu min!

Noktomeze Tuŝ abortis mortnaskitan infanon. Vlaĉjo vekis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on. Komenciĝis batalo por la vivo de Tuŝ mem. «En la tuta mondo ŝi estas sola, — diris pri ŝi Tod-Ĵin, — estus bone, se vi sukcesus ne „senigi ŝin je la aĝo“. Nur dek ses jaroj...»

Sed ŝi ne havis fortojn eĉ por suferi.

Sed tamen la juna virino Tuŝ restis viva. Tio estis malfacila, senekzemple malfacila por Vlaĉjo nokto, kaj la posta tago same estis tre malfacila — kun du komplikegaj operacioj, kaj ankoraŭ unu nokto pasis, ĝenerale, sen reala dormo. Nur pecoj de dormo. Nur en mateniĝo, en frosta mateniĝo, post la dua nokto la juna virino Tuŝ ekfartis pli bone. Fiziologia solvaĵo, solvaĵo de glukozo, envejnaj pogutaj injektoj entrenis ŝin reen el trans tiu sojlo, kien ŝi jam foriris. Kaj varmboteloj, kun kiuj Vlaĉjo kuradis dum tiuj noktoj de «sinjorino kuiristo» en la malgrandan trian ĉambron, kaj tio, kiel ili duope kun Bogoslovskij levadis tute senpezan, kiel plumo, Tuŝ-on, por ke ŝi duonsidu, kaj la sondilo — ĉio ĉi kune savis Tuŝ-on. Ankoraŭ post unu tago ŝi eĉ povis plori pri sia enterigita unuenaskito, kaj poste trinkis lakton kaj ekdormis. Vlaĉjo staris super ŝi kaj rigardis, kiel ŝi spiras. Kaj apud li — ŝultron al ŝultro — staris Tod-Ĵin kaj same rigardis. Rigardis per siaj sentimaj, malmildaj, senmovaj, ne timantaj sunon okuloj de aglo.

— Ŝi laboros ĉe vi en la malsanulejo, kamarado, jes, tiel, — diris Tod-Ĵin. — Ŝi estas saĝa kaj rapidkrura junulino, jes. Mi konis ŝian edzon, estis bona edzo, li mortis tial, ke vi ne estis ĉi tie, kamarado. Lin oni veturigis sur ĉevalo malproksimen, kaj li mortis, kaj kiam oni dissekcis la korpon, tiam evidentiĝis, ke li estis tute facile kuracebla. Li estis ano de nia partio ĉi tie — la unua, jes, tiel.

Kiam Tuŝ vekiĝis, Tod-Ĵin sola sidis sur tabureto apud ŝia lito. Ŝi ekrigardis al li kun miro. Li ekparolis nelaŭte:

— Ĉi tie, en la malsanulejo, oni savis al vi la aĝon, Tuŝ. Vi nun estas sola, Tuŝ. Sed se vi restos ĉi tie, vi ne estos sola. Homo devas fari bonajn agojn. Vi faros ilin ĉi tie. Poste, kun tempo, se vi meritos tiun altan honoron, ni sendos vin en la urbon de urboj, en Moskvon, por lerni. Vi estas ankoraŭ tute juna, vi povos sukcesi instruiĝi al doktoro, al homo, kiu donacas al homoj aĝon. Via edzo esperis kune kun vi forveturi por lerni. Vi devas plenumi lian deziron.

— Jes, — diris Tuŝ.

— Ĉu vi ĉion komprenis?

— Jes.

— Sed kial vi ploras?

— Mi ploras tial, Tod-Ĵin, ke mortis kaj mia edzo, kaj mia unuenaskito.

— Ne ploru, Tuŝ. Ili mortis tial, ke ni vivas ankoraŭ per sovaĝa kaj izolita vivo. Ĉe vi estis apendicito. Ĝi komenciĝis ne nun, sed pli frue. Ankoraŭ kiam mi gastis ĉe vi en la pasinta vintro. Se ni tiam havus doktoron, vi konservus vian unuenaskiton kaj vian edzon. Ĉu vi komprenis min?

— Jes!

— Adiaŭ, Tuŝ.

— Adiaŭ, Tod-Ĵin.

En tiu ĉi tago Bogoslovskij kaj Tod-Ĵin forveturis. Premante la manon de Vlaĉjo, Bogoslovskij diris:

— Ĝis revido, Vladimiro Atanazijeviĉ. Mi ĝojis vin vidi. Mi pensas, ni ankoraŭ renkontiĝos. Ĉiuokaze, kie ajn mi estos, se vi ne havas kontraŭdirojn, mi tiros vin al mi...

Li pensis iom kaj severe aldonis:

— Vi estas fidinda, tiel al mi ŝajnas.

Vlaĉjo staris ruĝega: probable, li vere estas nemalbona kuracisto, se Bogoslovskij diras al li tiajn vortojn. Kaj Tod-Ĵin petis:

— Tre, tute fidu al Tuŝ. Ŝi al vi bone helpos, jes. Kaj maljunulino Opaj — ŝi ankoraŭ povas helpi. Multaj povas helpi, se trovi al ili vojon. Jes, ĉu tiel?

— Jes! — diris Vlaĉjo.

Ili forveturis, kaj Ustimenko restis sola kun sia malsanulejo kaj kun siaj malsanuloj. Kaj ankoraŭ kun sia komenciĝanta famo.

Kiel timis li en tiu vespero!