Denove sola

Avo Abataj vere nun aŭdis, kiel en juneco, kaj vilaĝo Khara admiris tiun etan miraklon. Ĉiuj surduloj ne nur el Khara, sed ankaŭ el malproksimaj restadejoj ekiris al Ustimenko. Kaj kiam li diradis, ke ne povas resanigi iun el surduloj, tiam ili ne kredis, proponadis danki per rangifero, ŝafo, ĉevalo, kaj unu kaduka maljunulo-vidvo promesis eĉ «tute bonan kamelon», — tiu maljunulo intencis edziĝi, kaj edziĝi surda estis iel iomete hontinde. Kaj avo Abataj, kiu senlime ekkredis al Vlaĉja medicina potenco, konsiladis:

— Vi lin malmulte petas. Necesas bone peti, longe, plori necesas, riverenci ĝis la tero mem. Li estas granda ŝamano!

Kun surduloj Vlaĉjo ne tre sukcesis. Tamen Kuk-Bosta, el kiu li kun Bogoslovskij eligis tri sitelojn da likvaĵo, kaj la bonkora dika Opaj, kaj la rapidkrura Tuŝ ĉie gloradis la sovetian doktoron Vlaĉjo, la rusan malsanulejon kaj rusajn novajn, ne tiajn homojn. Ne tiaj — tio signifis: ne Markelov-oj. Markelov-on oni ĉi tie timis kaj malamis; kial — Vlaĉjo ne tute bone sciis.

Jegor-on Tomiĉ-on Vlaĉjo renkontadis ofte, kiam iradis al vokoj al malproksimaj jurtoj de Khara. Markelov atente fiksrigardadis al Vlaĉjo, ĝentile salutadis, poste longe akompanadis per siaj nebonkoraj ciganaj okuloj. Foje al Vlaĉjo ŝajnis, ke Markelov deziras al li ion diri, kaj li haltis. Sed Markelov ekpaŝis for, apogante sin sur sia peza bastonego, trenante unu piedon.

Ekde kiam Ustimenkon oni komencis voki al malsanuloj, tre ŝanceliĝis la aferoj de lamao Uja kaj ŝamano Ogu. La ruza lamao eĉ forlasis Khara-n. Sed Ogu restis kaj intence iradis tra Khara en tuta sia kostumo por ekzorcado: al li ŝajnis, ke tiel li aspektas pli impone kaj timige. Sed avo Abataj mensogis, ke li aŭdis de la respektegindaj rusaj doktoroj, kiel Ogu intence alsorĉis malsanojn al multaj homoj, kaj, speciale, al Kuk-Bosta pro tio, ke ŝi ne findonis al li unu ŝafon, kaj al Ogu iĝis tute malbone. Li nun restis nur malbona sorĉisto, sed ne resanigisto, kaj malbonaj sorĉistoj tute ne necesas al homoj, nur eble por envulti iun, sed per tiaj enspezoj eĉ pasero sin ne povas nutri, ne dirante pri Ogu, kiu kaj drinkis vodkon, kaj sen viando ne scipovis tagmanĝi.

— Tute malbone nun iĝis al la damnita Ogu! — suspiradis avo Abataj.

Eĉ infanoj kriis al la dorso de la ŝamano diversajn maldecaĵojn, kiam li trenadis sin inter jurtoj, tintante per sia tamburino, en alta ĉapo, sur kiu per tendenoj estis brodita abomena homa vizaĝo, kun sia stango, ĉirkaŭvolvita per rubandoj, sur kiu pendis tri saketoj: en unu estis «ĉiela» ŝtono, en la dua — la «tera», kaj en la tria — nutraĵo por tiuj «vivaj» ŝtonoj.

— Redonu nian ŝafon, hundo! — kriis al la ŝamano unu bubo.

— Ne iru preter nia jurto! — pepis la dua.

— Ni vin ne timas! — kriis la tria, sed tio estis pura malvero. Ili ĉiuj lin timis, kaj tre timis!

Sufiĉis al ŝamano Ogu turni sian akretan vizaĝon, kaj ankaŭ fari teruran grimacon, kaj ankaŭ skui la stangon kun rubandoj, kaj tiam ĉiuj kuraĝuloj kun hurlo diskuradis, kaj poste longe tremadis kaj diradis sorĉformulojn kontraŭ envulto de la damnita sorĉisto: se li deziros — aperos en via ventro tri siteloj da akvo, kiel ĉe Kuk-Bosta, poste tranĉu kaj elverŝu, tio estas ho, kiel dolore!

Laboron Vlaĉjo havis tre multan, kaj nun li ne hontis, aŭskultante la malproksiman Moskvon, — li estis faranta sian aferon, kaj, probable, nemalbone. Ĝenerale, estas bone, ke ĉi tien oni sendis ĝuste lin. Verŝajne, sukcesus ankaŭ Paĉo, kaj Ogurcov, sed kio koncernas Svetlana-n kaj Anjon — apenaŭ...

Foje, aŭskultinte Moskvon, li agordis la ricevilon al Vieno, por aŭskulti muzikon, ekkuŝis kaj fermis la okulojn. Sed tuj eksidis sur la lito — anstataŭ muziko subite ekparolis aŭstria kanceliero Schuschnigg, ĵus reveninta el la Hitlera rezidejo Berchtesgaden.

Aŭdeble estis rare klare, kaj ĝis la noktomezo Vlaĉjo ĉion komprenis: faŝisto Seyß-Inquart deklaris, ke, anstataŭinte la eksan kancelieron, li petis Hitleron sendi en Aŭstrion armeon. Valsojn oni ne plu elsendadis, anstataŭ la Nefinita simfonio de Schubert, kiun Vlaĉjo tiel ofte aŭdis antaŭe, ektondris milita orkestro, kaj fine iuj feraj gorĝoj roris la nazian kanton pri Horst Wessel. Jen ĝi — estis komenciĝanta ĝuste tio, pri kio avertis la patro, kiam li diris pri tio, ke militoj «bremsos vian sciencon», tio, pri kio diris ankaŭ Rodiono Metodjeviĉ1.

Vlaĉjo ankoraŭ iom klopodis ĉe la ricevilo.

Ĉiuj radiostacioj estis elsendantaj muzikon. «Ili dancas! — amare pensis Ustimenko. — Kaj Parizo dancas, kaj Londono, kaj Romo... Ho, se mi povus nun kun la onklino paroli, almenaŭ duonhoron, almenaŭ horon...»

Li intencis kuŝiĝi por dormi, sed al la pordo frapis «sinjorino kuiristo» — oni alveturigis el la minejo brulvunditan knabon.

Nun ofte okazadis tute sendormaj noktoj.

Kun la unuaj varmaj ventoj malaperis el Khara ŝamano Ogu. Homoj diris, ke, antaŭ ol foriri en la tajgon, li longe sorĉis antaŭ la malsanulejo, kaj homoj timis, ke la malsanulejo «falos sub la teron», aŭ mortos doktoro Vlaĉjo, aŭ okazos granda incendio. Sed tempo pasis, kaj nenio okazis.

La malbona ulcero de Kol-Zal preskaŭ tute malaperis. Nun, kiam loĝantoj de Khara ekvidis revenintan en sian jurton Kol-Zal-on kaj komprenis, ke tiun malsanon oni kuracas, malsanuloj venadis abunde. Kaj aliaj malsanuloj estis sufiĉaj. Nun litoj staris eĉ en la koridoro, kaj en la granda vestiblo, kaj en la malgranda koridoreto, kondukanta al la kuirejo, al «sinjorino kuiristo». Kaj du mortaj okazoj neniun fortimigis, Vlaĉjo ne avaris tempon kaj klarigis al la malsanuloj, ke tiuj du kompatinduloj tro longe ne zorgis pri siaj malsanoj — tiam jam nenia scienco povus fari ion ajn.

— Necesas veni al mi ĝustatempe, — diris li severe, — kaj tiam neniu «perdos la aĝon».

Sed oni ne vane diras, ke kirurgo mortas kun ĉiu sia paciento. Kaj tion spertis Vlaĉjo, sola dissekcante la kadavrojn de la pereintoj. Li ne kulpis pri tiuj mortoj, sed ĉu li ĉion faris, por savi la junan paŝtiston, veturigitan kun gravega peritoneito, kaj la maljunan ĉasiston, kiun vundis urso. «Ili ambaŭ mortis post la operacio — sekve, pro la operacio». Tamen, la ĉasisto dek unu tagojn kuŝis en la jurto, antaŭ ol la parencoj veturigis lin en la malsanulejon. Kaj denove la damnita frazo: post — sekve pro.

La mortintojn oni forveturigis, laŭ la rito, sur ĉevaloj en montojn. Vlaĉjo ne povis rigardi en la okulojn de la parencoj. «Svetlanjo, Eŭgeĉjo Stepanov! — rememoris li la institutajn gekamaradojn. — Miĉjo Ŝervud! Asistantoj, estontaj sciencaj lucernoj, parazitoj, kiel vi tie fartas?» Kaj tirante sin en sendorma, turmenta nokto sur sia mallarĝa lito, li revis: «Kiam ni renkontiĝos, mi al vi ĉion diros, brutoj!»

«Ĝenerale», kiel ŝatis esprimi Eŭgeno Stepanov, Vlaĉjo nekredeble laciĝadis, laciĝadis tiom, ke post la labora tago ne povis ekdormi. Matene kaj vespere li akceptadis en la ambulatorio kaj ne sukcesadis. Poste rondvizitadoj, preskriboj, vokoj. Ĉu li povis ne iri, kiam lin oni vokis al malsanulo? Kaj dufoje en semajno — operacioj. Operacioj sen helpantoj, sen kirurgia flegistino, sen asistantoj. Ja ne eblis opinii la malkuraĝan Danzi almenaŭ similaĵo de helpanto? Ho, kia tio estis turmento, kia bagno, kiom da fortoj kostis tiuj operacioj, kaj kia artifikulo iĝis Vlaĉjo, li povus eĉ en cirko elpaŝi! Kaj kiel li ellernis teni sin, kiel ne permesadis sendiscipliniĝi al siaj nervoj, kiujn li, kiel evidentiĝis, havis.

«Vi rompos vin, mia kara knabo! — skribis al li Aglaja. — Vi ne eltenos. Venu por ferii, ni veturu al la Nigra maro!»

Vlaĉjo malgaje ridetis. Ĉu ili povas reale kompreni tie, en la Sovetunio, ĉi-tieajn cirkonstancojn? Eĉ tiaj saĝaj homoj, kiel la onklino kaj Rodiono Metodjeviĉ. Por kiu li lasos la malsanulejon? Lasi nun tion, kio estis kreita kun tia peno, — signifis pereigi la aferon, ree semi malfidon, ree foriri el la okupitaj pozicioj. Tamen, Rodiono Metodjeviĉ komprenis. «Via patro ĝojus pri vi, — skribis al Vlaĉjo Stepanov, — vi povas min kredi. Kaj se pripensi, vi levis la stafetbastonon de Atanazio Petroviĉ kaj agas tiel, kiel li agis tie, kie mi estis kun li. Tamen vi gardu vin, en tio Aglanjo pravas».

La ĉarman virinon, nomatan Tuŝ, Vlaĉjo jam antaŭlonge komencis iom post iom kutimigi al laboro de kirurgia flegistino. Tio estis malfacilaj devoj, sed Tuŝ tiel penis, tiel arde deziris instruiĝi, tiel amare ploris, se Vlaĉjo al ŝi krietis, tiel rigardis en liajn okulojn, dezirante diveni liajn pensojn, por antaŭi ordonon, ke post ioma tempo li ĉesis koleri pri ŝi, sed nur milde diradis:

— Ne indas, Tuŝ, maltrankvili, kaj ĉio iros bonege.

Tuŝ estis tre komprenema, facile kaj rapide moviĝis, ŝiaj lertaj, malgrandaj, malhelhaŭtaj manoj ĝoje kaj precize plenumadis tion, kio necesis por malsanulo, por operacio, por la afero, kiun ŝi ankoraŭ nur lernis. Malsanuloj ĉiam vokadis Tuŝ-on, sen ŝi laboro iĝis malfacila, la plej malfacilan, malagrablan, malpuran laboron ŝi komencadis kaj finadis, kvazaŭ tio estis tute ne laboro, sed neatendite donita de la sorto feliĉo.

Vlaĉjon Tuŝ instruadis pri la lingvo de sia popolo. Kaj instruis ŝi same kun ĝojo, vigle kaj gaje, briletante per la malhelaj okuloj kun oraj randaĵoj de la pupiloj, iomete ridetante per la malgranda rozkolora buŝo.

Printempe Ustimenko kvankam kun peno, sed jam povis kompreni kaj ĉasistojn, kaj brutobredistojn, kaj terkulturistojn («trinkigantaj la teron per akvo» — tiel nomiĝis ili ĉi tie, ĉar ili fosadis kanaletojn), kaj li ne nur komprenis, sed iomete parolis, la plej gravan, sen kio estis malfacile. Kaj jam sen rideto al la tradicia saluto li respondadis, ke lia brutaro estas sana, kaj mem demandadis tion, kion devigis la jarcenta ĝentileco. Kaj Tuŝ, modeste mallevinte la okulojn, korektadis lin, kiam li faradis iujn erarojn.

Madi-Danzi malamis Tuŝ-on, sed kaŝis tion, supozante, ke la virino tutsimple necesas al Vlaĉjo, ĉar ŝi estas bela kaj juna virino, kaj Vlaĉjo estas bela kaj juna viro. Fojfoje li rimarkadis, kiel Tuŝ rigardas al Vlaĉjo, per kia adoro lumas ŝia rigardo, kaj rimarkadis ankaŭ, ke Vlaĉjo subite senkaŭze ruĝiĝadis en ĉeesto de Tuŝ, kaj por Danzi estis strange, ke Tuŝ tiel longe ne kuŝiĝas en liton kun la doktoro. Tamen, tio ne tre interesis lin. Multe pli malagrabla estis tio, ke Tuŝ iĝis nun pli ĉefa, ol Danzi, kaj eĉ avo Abataj provis fari al Madi-Danzi iajn ordonojn. Ĝenerale ili — Abataj kaj Tuŝ — ekstaris inter la doktoro kaj Danzi, malhelpante al tiu esti la plej ĉefa en Khara kaj la plej necesa homo por la doktoro.

Sed venki ilin li ne povis.

«Sinjorino kuiristo» tre amis Tuŝ-on, kaj avo Abataj same estis sur ilia flanko, unu kontraŭ tri Danzi tute ne povis venki kaj nur paciencis en atendo de tiu okazo, kiam el la ĉefurbo alveturos li kaj Danzi rakontos al li, ke tiuj tri ĉiuj estas «bolŝevistoj». Ĝuste tiel li diros al li: «bolŝevistoj»! Kaj ilin tri oni elpelos. Kio okazos poste — Madi-Danzi ne pensis.

En vesperoj, kiam en la malsanulejo iĝadis pli kviete, Vlaĉjo amare kaj karese longe pensadis pri Barbara. La sango arde batadis en la tempioj, la vizaĝo bruladis, li deziris voki: «Barbeto!» — por ke ŝi respondu, aliru, demandu, kiel antaŭe: «Kio, Vlaĉjo?»

Sed neniu aliradis. Ustimenko forte kunpremadis la dentojn, alŝovadis al si medicinan libron. Sed la imago de Barbara ne malaperadis, ĝin ne eblis facile forsvingi. Vlaĉjo skuadis la kapon, insultadis, devigadis sin pensi pri Banjo kiel eble plej malbone. Ŝi faru kion ajn! Li havas sian vivon, kaj ŝi la sian! Ĉiu iras laŭ sia vojo! Lumoj, floroj, kirlovento de valso, kisoj, kaj poste, kompreneble, tio, kion Eŭgeĉjo nomas «fiziologio». Ŝvito aperadis sur la frunto de Vlaĉjo, la manoj tremis, li sufokiĝadis, malfermadis la vazistason, poste ree eksidadis al la tablo. Tre malfacile por li estis devigi sin pripensi la legitan, sed tamen li legadis, li devis legi.

Tod-Ĵin abonigis al ĉiuj siaj doktoroj kaj librojn, kaj revuojn en diversaj lingvoj, kaj tio tre helpadis al Vlaĉjo — ja li ne povis esti en klinikoj, ne povis viziti konferencojn kaj sciencajn kunsidojn, li povis nur legi. Labori, legi, pensi.

Kaj skribi leterojn.

Nun li ofte skribadis al Bogoslovskij, multe kaj kun plezuro. Tio estis strangaj leteroj. Plejparte Vlaĉjo petadis konsilojn, kaj fojfoje skribadis ion similan al paroladoj, aŭ programoj, aŭ referaĵoj. Tiel, ekzemple, foje li skribis al Nikolao Eŭgenjeviĉ pri tio, ke estas malĝuste studentigi junulojn al altlernejoj tuj post la mezlernejo. «Jen, ekzemple, — skribis Vlaĉjo, — se niaj Anjoj kaj Svetlana-j laborus kiel brankardistinoj aŭ flegistinoj dum tri-kvar-kvin jaroj, tiam ili komprenus — ĉu deziras tiuj fraŭlinoj esti kuracistoj aŭ ili ĝenerale deziras akiri superan kleron je la ŝtata konto. Ĉu mi ne pravas?»

Bogoslovskij respondadis al ĉiu letero, disputante, sed ne edifante. Pri «Anjoj kaj Svetlana-j» li ne konsentis kun Vlaĉjo, respondinte, ke ĉi tie, laŭ lia opinio, necesas trakti ĉiun konkretan okazon aparte. «Ekzemple, por vi, — skribis Bogoslovskij, — tute ne havis sencon malŝpari viajn plej bonajn jarojn por labori kiel brankardisto, vi jam sen tio sciis, kio estas kio, ĉu vere? Mi kuraĝas pensi, ke ankaŭ mi tute ne bezonis labori dum kelkaj jaroj kiel flegisto».

Foje ĝuste en tiuj tagoj de malfacilaj meditoj pri sia afero, en la tagoj de laco, ekstrema incitiĝo pri ĉiuj kune «lakeoj kaj kaĵolistoj», kiuj vivas, kiel skribis Majakovskij, pli ĉarme kaj kun pli da kontanto, li ricevis subite leteron de Banjo. Per tuta sia tono, per la tre bona kaj eĉ iomete parfumita papero, per la dika koverto, per la ŝercoj — la letero de Banjo tuj ofendis Vlaĉjon. Banjo skribis, ke iel-tiel ŝi finis tiun «abomenan» geologian faklernejon, ke ŝiaj manoj estas malligitaj kaj, kvankam Rodiono Metodjeviĉ tre pri tio ne kunsentas, ŝi fine kaj definitive decidis foriri al teatro. Plej probable, en la nuna aŭtuno, ne pli malfrue, kaj eble eĉ pli frue ŝi transloĝiĝos al Moskvo en studion ĉe teatro, ĉe kiu nome — Vlaĉjo ne komprenis. Skribis ŝi ankaŭ pri tio, ke ili, verŝajne, intervidiĝos en maljuneco, kiam Vlaĉjo estos lucerno en iu moskva kliniko, ja ne ĉiam li vojaĝos eksterlande, ĉiuj grandaj profesoroj finfine revenas al la patrujo. Do, tiam li trovu ŝin — malgrandan aktorineton — ie en Moskvo kaj ne neglektu rememori kun ŝi la stultan infanecon...

Vlaĉjo dufoje relegis la leteron kaj eksidis por skribi la respondon.

Verŝajne, neniam en la vivo li skribis tiel longe, tiel kruele kaj kategorie. Tamen, li ne strebis esti kruela, tio okazis per si mem. Li rakontis al ŝi sian vivon ĉi tie, kaj tio, kiel li vivis, ne povis ne esti riproĉo al ŝi kaj al ĉiuj tiaj, kiel ŝi. Li ĝuste tiel skribis — ne «vi», sed «vi ĉiuj»: tiaj, kiel vi; vi — Eŭgenoj, Svetlana-j, Anjoj, Barbara-j! Vi ĉiuj supozas, ke mi surmetas vespere frakon, ĉu? Do jen legu, kiel mi vivas! Tio estis fiera krueleco, li ne plendis, li postulis de ĉiuj tian laboron kaj indignis pri la dizertintoj, mokis ilin, insultis ilin per ĉiuj maldecaj vortoj. Kaj pri sia estonta kirurgia flegistino Tuŝ skribis li al Banjo, skribis, ke ĉiuj ili kune ne meritas la plandumon de tiu Tuŝ, skribis pri la operacioj, kiujn li faras sola, pri vintraj neĝoŝtormoj kaj ŝamanoj, pri kvindekgradaj, krakantaj frostoj, pri Tod-Ĵin, skribis pri sia sopiro en tiu tempo, kiam al li venis neniu malsanulo, kaj skribis pri tio, ke li estas tute plene feliĉa, malgraŭ tio, ke ŝi perfidis lin.

«Vi perfidis min, mi ne timas tiun vorton, — skribis li, — vi povus veni ĉi tien kaj esti por mi fidela helpanto en tiu, kvankam ne glora, sed necesa afero, kiun mi faras. Vi estus narkozisto kaj asistanto, vi estus por mi edzino kaj kamarado, sed nun vi atendas viajn stultajn florojn kaj lumojn, ĉu? Kredu, ili ne ekzistas sur la tero, ekzistas nur kontentiĝo pri sia afero. Kio do vi estas nun? Ĉu geologo? Ne! Ĉu aktorino? Des pli ne! Kiel do vi povas trankvile vivi kaj eĉ ŝerci, portante ĉe tio la komsomolan insignon! Eliru el la komsomolo, vi, serĉanta vin mem!»

Diablo scias kio estis tiu letero, sed li ne relegis. Ja tre malfacile li vivis kaj laboris nun, malgraŭ ĉiuj vortoj pri vera feliĉo. Ja tro longaj estis noktoj, kiam li pripensadis operacion, kiun li faros matene; ja tro granda, preskaŭ neeltenebla estis responso pri homa vivo, konfidita al li; ja tre malfacile li meditadis pri devo kaj libero de volo, pri sia destino sur la tero, pri la rajto «sidi» ĉi tie, dum la Ruĝa Armeo sturmas la Mannerheim-linion2.

Dufoje li skribis al Bogoslovskij postulojn sendi lin en la militantan armeon, kaj dufoje Nikolao Eŭgenjeviĉ seke respondis, ke, tute komprenante la emociojn de Vlaĉjo, li ne havas eblecon likvidi la malsanulejon en Khara.

En printempaj vesperoj Vlaĉjon komencis turmenti sopiro: subite li terure ekdeziris iri en teatron, en grandan, belan, festan teatron, kaj nepre kun Banjo. Por ke ŝi babilu sian ĉarman galimation, kaj li respondadu: «Ĉesu babili stultaĵojn», por ke ne estu odoro de malsanulejo, por ke estu poste larĝa, hela strato post pluvo, flakoj, en kiuj reflektiĝas elektraj lanternoj, kaj ke ne necesu leviĝi nokte, kiam al la pordo frapas Tuŝ: «Oni alveturigis tre malbonan, tiel, jes, li tuj „perdos la aĝon“, ĉu?» Sed ankaŭ tion Vlaĉjo venkis: ne facile, tamen venkis. Li ordonis al si ne pensi pri tio, pri kio ne endis pensi.



1. Tio estas anakronismo (ĉu pro eraro, ĉu pro intenco de la aŭtoro): la «Anschluss» (anekso) de Aŭstrio al Germanio okazis printempe de 1938, antaŭ la batalo de Ebro en Hispanio (somere de 1938), kiu estis menciita en la antaŭaj ĉapitroj kaj post kiu, laŭ la romano, pasis du jaroj (do, la kurantaj eventoj en la teksto okazas en 1940, kion konfirmas ankaŭ kalkulo de aĝoj de la roluloj kaj postaj eventoj).
2. Dum la soveti-finlanda milito (1939–1940) en februaro de 1940 de la Ruĝa Armeo estis sturmitaj kaj trarompitaj finnaj fortikaĵoj, nomitaj «Mannerheim-linio» (laŭ la nomo de la finna ĉefkomandanto marŝalo Mannerheim).